Predikoj

98/06/13: arhxepiskopo György Jakubinyi el Alba Iulia, Rumanio, Esperante verkita de la epskopo mem. Mainz. "Vi estas miaj dis^ciploj, se vi havas amon unu al la alia" (Jh 13,35)
94/09/11: Papo Johano-Pauxlo 2a. Zagreb. Paco trudigxas kiel perspektivo de la historia realismo.
94/09/11: Papo Johano-Pauxlo 2a. Zagreb. Alparolo al la junularo
98/10/03: Papo Johano-Pauxlo 2a. La prediko en Marija Bistrica.


al Esperanto-Fidelis
  zur deutschen Esperantoseite
  zur Hauptseite  al la cxef-pagxo



Papo Johano Paulo la Dua:

PREDIKO DUM LA SANKTA MESO SUR HIPODROMO EN ZAGREB la  11-an de septembro 1994

PACO TRUDI^GAS KIEL PERSPEKTIVO DE LA HISTORIA REALISMO

La kroatoj estis la unuaj el la slavaj popoloj kiuj akcpetis la kristanismon. Ili heredis anka^u la religion de la anta^uaj lo^gantoj sur tiuj ^ci spacoj. Dum la da^uro de la historio la plejmulto el la kroatoj restis fidela al la katolika unueco. Tiun fidelon la kardinalo Stepinac pruvis per sia martineco. La popoloj reciproke militantaj tamen posedas multon kio komunas al ili. Pro tio la paco ne estas utopio. La religio ne kulpas pri la malamo inter diversaj popoloj. Riveroj ne estas nur limoj, sed anka^u vojoj de renkonti^goj. ^Ci tie renkonti^gas la okcidenta, meza kaj orienta E^uropo. Kiasence estas Kroatio sur Balkano?
La Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj aparte responsas pri paco. La homa socio devas esti konstruata kiel granda familio, kaj la homa vivo rspektata ekde la koncipi^go mem. La Eklezio en Kroatio estas devigata akceli pardonemon kaj pacigadon.

Vi estas Kristo (Mk 8,29)

Per tiuj evangeliaj vortoj de la hodia^ua liturgio, Petro, en sia nomo kaj en la nomo de la apostolaro, publike konfesas sian kredon al Jesuo, la Dia filo.
 

LA DIA SPIRITO DUM 900 JAROJ FORTIKIGIS LA ZAGREBAN EKLEZION

La saman konfesadon de la religio la posteulo de Petro ripetas hodia^u, kune kun siaj fratoj de tiu ^ci praa kaj glora eklezio Zagreba, dum la solena kaj ^goja tago kiam oni celebras la 900-an datrevenon de  ^gia fondi^go.
En la sakramento de la sanktula unueco, en ^ci tiu frazo la kredantoj de la hodia^uo estas unuigitaj kun la generacioj kiuj ilin anta^uis. Hodia^u ni rememoras  la komencojn de kristanismo en ^ci tiu lando, ne nur por tio ^car nin instigas la kompreneblaj sentoj de la amo al la propraj radikoj, sed ^cefe por tio, por danki al Dispiriton, kiu dum 900 jaroj konstante nutris ^ci Eklezion kaj igis ^gin esti viva signo de la amo de la Dipatro en la nado Kroata.

LA KROATOJ KIEL LA UNUAJ EL LA SLAVAJ POPOLOJ ELEKTIS KRISTON

        Vi estas Kristo! Tiun religian konfeson la unuaj el la slavaj popoloj elparolis la kroatoj. Eklo^ginte ^ci regione en la unua duono de la 7-a jarcento, ili renkonti^gis kun kristanismo, kiu tiutempe disfloris en Panonio kja Dalmatio. La unua kontakto inter la Sankta Se^go kaj la kroata popolo okazis anta^u pli ol 13 jarcetoj, kiam la Papo Johano la kvara, devene el Dalmatio, al ^ci regionoj sendis la abaton Martenon. La evangeligado estis da^urigita per misiistoj venintaj el Romo. ^Gi pliri^ci^gis dum la postaj jarcentoj, per la rezultoj sekve de la agado de la sanktaj fratoj Kirilo kaj Metodo. La du slavaj apostoloj konsiderinde influis al la religia kaj kultura evoluoj de la tuta Balkana duoninsulo. Ilia agado postlasis profundajn spurojn en la liturgio kaj en la lingvo de kelkaj regionoj de Kroatio, kie ^gis anta^u kelkaj jaroj oni plenumis la liturgian servon en la malnovslava lingvo.

LA KARDINALO STEPINAC PAGIS SIAN SINDONON AL EVANGELIO

        Vi estas Kristo! La Zagreba Eklezio heredis la religon  de la prakristana hereda^jo de la kontinenta Kroatio. Tion pruvas pluraj saktuloj: sankta Kvirino, la episkopo de Sisak; sankta Euzebio kaj Poliono la legisto, el Vinkovci. Al ili ali^gas la sanktuloj el la dalmataj kaj istriaj regionoj sankta Venancio kaj Dujam en Solin, kaj sankta Mavro el Pore^c.
En tiuj radikoj dum na^u jarcentoj kreskis la spirita konstrua^jo de la zagreba katolika unui^go, kunfandi^ganta en la unuecon de la lokaj katolikaj instancoj.
Kial ne danki al la Dio pro ^cio ^ci? Kial ne danki al Li pro la la fakto  ke la plejparto de la kroatoj restis konstante fidela al Romo kaj ke pro tio ili kapablis kontra^ustari aron da malhelpa^joj kaj venki ilin?

En tiu ^ci momento mi pensas pri la brilaj figuroj de pluraj sanktuloj via samlandanoj, bone konataj al vi. Kun emocio mi aparte pensas pri la pa^goj de via jusa historio, la pa^go de fideleco al Kristo kaj la Supera Pastro, skribita dum la jaroj tuj post la dua mondmilito. La Zagreba arkiepiskopo, kardinalo Alojzije Stepinac estis protagonisto de tiu historia pa^go, paginte per suferoj kaj la ^ciaspecaj tentoj sian sindonon al la Evangelio.

^CIUJ POPOLOJ ESTAS INVITITAJ REALIGI CIVILIZITAN KUNVIVON

Tiu tuta historio de indulgo i^gas por vi hodia^u stimulo mediti pri la nuntempo kaj alvoko konstrui la futuron kiu vin anta^ustaras. Anta^u ^cio, tiu historio fari^gas invito ke, plenfide, vi a^udigu vian ardan pre^gon por paco.
Kun nostalgio la penso flugas al la tempo, kiam en ^cxi tiuj regionoj ^cxiuj kredantoj vivis en plena komuneco kaj kiam ^ciu per sia propra kulturo kaj personaj sentoj pruvis la saman sindonon al la Evengelio de Kristio.
La hodia^uaj  tragikaj  disdividoj kaj stre^coj ne devas esti motivo de forgeso, ke pluraj elementoj kunligas la popolojn hodia^u militantajn. Pro tio ur^gas kaj nepras kolekti ^cion kunligantan - kaj tio ja ne malmultas - kaj per tio konstruadi novaj perspektivojn pri la interfrata solidareco.
La paco sru Balkano - tion en ^ci tiu momento de sufero m deziras aparte akcepti - ne estas utopio! Kontra^ue, la paco trudi^gas kiel perspektivo de la historia realismo!
Dum jarcentoj la popoloj de ^ci tiuj regionoj estis reciproke akceptemaj, ili realigis plurspecajn inter^san^gojn en la kampoj de la arto, lingvo, skribo, kultura nacia trezoro. ^Cu ne estas  komuna la ri^ceco kaj la tradicio de la religia toleremo, kiu konservi^gis dum preska^u tuta jarmilo, e^c dum tre sombraj hostoriaj periodoj? Ne, oni al la religio ne povas atribui la fenomenon de naciismaj  netoleremoj kiuj hantas ^ci regionojn! Tio koncernas ne nur kristanojn de malsamaj eklezioj apartenoj, kiujn la Dio hodia^u alvokas al aparta strebo atingi plenan unuecon, sed anka^u al la kredantoj de aliaj religioj, aparte al islamanoj, konsiderande ^ceestantaj sur Balkano. Ili ^ciuj estas invititaj raligi civilizitan kunvivon, per reciproka estimo.
 

LA ORIENTA KAJ LA OKCIDENTA EKLEZIOJ DEVAS REALIGI RENKONTI^GOJN

Vi, la Zagreba Eklezio, kiu hodia^u celebras 900 jarojn del la Dia graco, estas invitata, kune kun la aliaj eklezioj en Kroatio, esti apostolo de renovigita konkordo. ^Cu la Koncilo ne memorigas nin ke la Eklezio estas "sakramento" ne nur de la senpera unueco kun la Dio, sed anka^u de la unueco de la tuta homaro? (komp. Lumen gentium,1)
En ^ci tiuj regionoj, eksponitaj hodia^u al tiomaj tentoj, la religio devas denove fari^gi la forto kunliganta, donanta ri^cajn fruktojn, simile al la riveroj  trafluantaj tiujn landojn. Kiel Sava, kiu fontas en Slovenio, trafluas vian patrujon, da^urigas en Danubon. Danubo estas alia granda rivero, kiu kunligas la kroatan kaj la serban landojn kun grandaj landoj de la Orienta, Centra kaj Okcidenta E^uropo. Tiuj du riveroj renkonti^gas same kiel al renkonti^go estas invititaj la popoloj kiujn ili ligas. Tion aparte devas realigi la du kristanaj eklezioj, la Orienta kaj la Okcidenta, kiuj ^guste en tiuj regionoj vivas de ^ciam kune.

PROSPERO KAJ BONO SUR BALKANO NOMI^GAS PACO

En tiu  metaforo  de la riveroj ni preska^u povas rimarki spurojn de la vojo, la^u kiuj la Dio de vi postulas pa^si dum ^ci  tiu malfacila historia momento.
Tio estas la vojo de unueco kaj paco kiun neniu devus eviti. ^Gin postulas la prudento mem, e^c  anta^u la religio.
^Cu la historio ne kreis milojn da nedisigeblaj ligoj inter viaj popoloj? Viaj lingvoj, kvankam iom diferencaj, ^cu ili ne estas reciproke tiom proksimaj, ke vi reciproke interkompreni^gas pli bone ol to okazas  en aliaj partoj de E^uropo?
E^c  la geografia  pozicio de la balkanaj landoj trudi^gas kiel konstruanto de paco, ^car tiuj landoj estas deviga transiro inter la Proksima Oriento kaj la Meze^uropo. ^Guste pro tio dum la pasintaj jarcentoj ^ci tie floris komerco, inter^san^gado de diversaj varoj kaj entreprenoj, ^cio je prospero kaj bonstato de ^ciuj. En tiu perspektivo trovi^gas anka^u la futuro de la Balkana duoninsulo. Per kunlaboro kaj solidareco la popoloj de la Balkana duoninsulo kapablos konfronti plurajn problemojn kaj solvi ilin. Prospero kaj bono de la popoloj sur Balkano havas nur unu nomon: PACO!

IMPERATIVO POR LA EKLEZIO KROATA - KULTURO DE SOLIDARECO

Senkonsidere al la homaj kalkuloj, al la ur^ga tasko vi, la Zagreba Eklezio kaj la Eklezio en la tuta Kroatio, estas invitata per unu  kategoria kaj morala imperativo. Imperativo kiu senreziste apaeras en ^ciu kredanta konscienco ^ciufoje kiam la lipoj alparolas la pre^goj "Patro nia".
Per tiuj vortoj Kristo nin instruis kiel alparoli la Dion. "Patro", la vorto dol^ca, sed tre postula! Se do la Dio estas Patro, do ni ^ciuj estas kaj devas esti fratoj. Anta^u ^ciîuj diferencoj, anta^u ^ciuj apartenoj, anta^u ^ciuj naciecoj, ekzistas profunda  baza unueco kiu kunligas ^ciun homan kreita^jon. Ni  kristanoj estas vokitaj konfirmi  tiun unuecon per aparta forto kaj responso.
^Cu ne estus ne permesebla hipokriteco ripetadi "Patro nia" dum oni flegas la sentojn de kolero kaj envio, a^u e^c intencoj de perforto kaj ven^go?
"Patro nia" vere esence enhavas certan skizon de la socio, kiu ne nur ekskludas ^cian perforton sed en ^ciu sia senco ^gi formi^gas la^u la principoj de interfrata solidareco.
Temas pri la socio konceptata kiel unu granda familio en kiu unuopuloj kaj grupoj sin sentas, sen ia ajn diskriminacio, estimataj kaj ^satataj. Tiun kulturon de solidareco oni aparte heredas en familio per spertoj. La internacia jaro dedi^cita al la familio invitas nin dedi^ci al ^gi esceptan atenton. Necesas ke la familioj estu veraj "lernejoj de amo"; familioj esence unui^gintaj kaj malfermaj al la tuta socio; familioj en kiuj la homa vivo estas akceptata per sankta estimo ekde la momento de koncipi^go kaj kie oni estas edukata pri amo al ^ciu homa esta^jo, sen disdivido al amikoj kaj malamikoj. Se ni amus nur tiujn kiuj nin amas - admonas nin la Disinjoro - kian salajron ni meritus? "^Cu anka^u la doganistoj ne faras la samon?" (Mt, 5,47)

EKLEZIO - PLEDANTO POR PARDONO KAJ INTERPACI^GO

Tiu belega bildo pri la socio estas, beda^urinde, eksponita al la homa splitemo. Por tio e^c la pre^go al la Sinjoro montras al ni la ^gustan vojon irotan post ^ciu nia stumblo: tio estas la vojo de pardono. "kaj pardonu al ni niajn ^suldojn, kiel anka^ni pardonas al niaj ^suldantoj."
Karegaj, ni devas atente pripensi pri la forto de la vorot "kiel", pri la promeso  kaj admono  kiun tiu  adverbo enhavas. Admono:  nur la koro ku liberi^gis de ^cia malamo povas  ricevi  la Dian  pardonon. Promeso:  ne ekzistas kondamno por tiu kiu, kvankam  kulpa, pripensos sian agon kaj estos  mem kompatema al siaj fratoj.
Estas tempo ke la zagreba Eklezio kaj la tuta Eklezio en Kroatio, fari^gu pledanto  de reciproka pardono kaj interfrati^go. "Peti pardonon kaj mempardoni", tiel oni povus resumi la taskon starantan anta^u ^ciuj, se oni deziras atingi firmajn hipotezojn por akiri veran kaj da^uran pacon.
 

LA ^CEESTO DE LA REGISTARO PLIFORTIGAS LA NEROMPITAJN LIGOJN INTER LA KROATA POPOLO KAJ LA SANKTA SE^GO

Tio, karaj gefratoj, estas la historia 900-jara datreveno de kristanismo, kiun vi  festas hodia^u. Vi estas vokitaj esti  konsekvencaj  sekvantoj de la kredantoj, viaj antauuloj, sekvante la ekzemplojn de viaj martiroj kaj sanktuloj.
Tiun tradicion subtenas la posteulo de Petro,  salutante vin hodia^u varme kaj kore. Mian saluton mi direktas ^ci momente anta^u ^cio al la honorinda frato kardinalo Franjo Kuhari^c, via kara Pa^stisto, liaj helpepiskopoj, kaj la episkopoj de la tuta kroata episkoparo ^ceestanta ^ci sanktan meson. Mi salutas anka^u la pastrojn, mona^hojn, mona^hinojn kaj^ciujn membrojn de la Dia popolo, aparte  la junajn, la malsanulojn kaj la familiojn. Mi salutas la forpelitojn kaj ^ciujn kiuj suferas pro la milito sur Balkano. Mi direktas mian saluton anka^u al la Prezidanto de la Respubliko kaj la reprezentantoj de la registaro, kies ^ceesto dum ^ci tiu solena^jo plifortigas la valorojn kaj la signifon de la nerompitaj ligoj kaj konkordo inter la kroata popolo kaj la Sankta Se^go.

DISINJORO, SAVU VIAJN POPOLOJN

^Ci tiun tutan karan popolon mi rekomendas al la pledo de la Sanktega Virgulino, tiome honorata  en ^ci tiu Arkiepiskopejo kaj en la tuta Kroatio. "La Dipatrino de la ^Stona Pordo", protektantino de la urbo Zagreb, difinu la iniciantojn kiujn ^ci tiu datreveno vekas en la animoj de la pa^stataro kaj de la kredantaro de tiu glora Eklezio.
Tio kion ni sentas en ^ci solena momento, estas plej bone esprimita en la himno de danko kaj gloro: "Vin la Dion ni gloras". Tiu praa la^udkanto fini^gas per la elkora alvoko al la Dio savi sian popolon: "Savu vian popolon, Sinjoro."
Tiu alvoko, kiu hodia^u levi^gas  kiel krio de niaj koroj: savu, Sinjoro, vian popolon kiu vivas en Kroatio, savu la popolojn sur Balkana duoninsulo, kaj ^ciujn kiuj en kiu ajn  parto de la Tero ankora^u ser^cas pacon: Savu, Sinjoro, viajn popolojn!"
Savu nin, Sinjoro. Nur al vi ni fidas: "Al vi, Sinjoro, mi fidas, ne permesu ke iam ajn mi ekhontu!"
La^udatu Jesuo kaj Maria!

El la kroata tradukis: Lucija Borcxicx,
Septembro 1998


Papo Johano Paulo la Dua: ALPAROLO AL LA JUNULARO KUN AN^GELA SALUTO SUR LA HIPODROMO
la 11-an de septembro 1994
 

"Kara  junularo,  vi trovi^gas anta^u la nobla misio: esti en la unuaj vicoj por la konstruo de la paco."

Kiam la homo  forpu^sas a^u neglektas la Dion, li preska^u neevitebla  komencas servi sensignifajn idolojn. Li e^c komencas adori  la idolojn de iu nacio, iu raso, iu partio, por poste, ilianome, povi pravigi la malamon, diskriminacion kaj perforton. Nur la Dio estas firma bazo de la vivo kaj de la netu^sebla digno de ^ciu homo.

Kara junularo!

Vi venis ^ci tien tiom multnombre, por  montri  vian amon al la Papo kaj la Eklezio. Kun granda ^ojo mi vin salutas. Dankon al vi pro la kora akcepto kaj pro la juneca entuziasmo!

Rigardante viajn viza^gojn, kun emocio mi memoras la grandan amaskunvenon, kiu okazis la pasintan jaron en Denver, kie mi havis okazon  renkonti tiomajn viajn sama^gulojn, alvenintajn el la tuta mondo.  Tio estis belega, neforgesebla sperto. La alveno  de tioma nombro de junaj homoj estus povinta veki zorgojn koncerne la publikan ordon. Sed Dank' al Dio, ^cio forpasis en preciproka estimado kaj en la ^gojo prifesta. La junuloj en Denver  estis klara signo por la mondo. Ili sciis montri  kiel oni povas  aparteni al diversaj popoloj kaj kulturoj, kaj tamen povi interkompreni^gi kaj ami venkante ^ciujn malfacila^jojn.

Tiu sperto  povas esti gvidapogilo anka^u por vi. ^Ci tie, kaj sur  Balkano, vi la junaj estas vokitaj en la unuajn vicojn por la konstruo de paco. Por atingi  pacon, ekzistas nur unu vojo: sekvi  Jesuon Kriston, permesi ke vin  trapenetru  lia graco. En tiu  senco  venontjare  ni direkti^gos al Manila por a^udi la vortojn de la  resurekti^ginta Sinjoro: "Samkiel min sendis la Patro, tiel mi sendas vin" (Jh, 20,21)

Karegaj, Jesuo Kristo estas la vero, kiu povas doni plensencon al via vivo kaj via estonteco. Hodia^u Li ripetas al vi, viaj familioj, via popolo, sian Paskan mesa^gon: "Pacon al vi". (Jh, 20,19).     La paco estas granda dono Disinjora. Por ^gin akcepti, necesas ^san^gi la koron, permesi ke la Dio estu en nia vivo ^ciam sur la unua loko.

Kiam la homo forpu^sas a^u neglektas la Dion, li preska^u neeviteble komencas servi sensignifajn idolojn. Li e^c komencas adori la idolojn  de iu nacio, iu raso, iu partio, por poste, ilianome povi pravigi la malamon, diskriminacion kaj perforton. Nur la Dio estas firmabazo de la vivo kaj de la netu^sebla digno de ^ciu homo.

Karegaj, Kristo de vi postulas forigi tiujn tentojn. Li e^c vokas vin esti atestantoj kaj konstruantoj de la paco.  Akceptu tiun pezan sed dignan mision. Tial mi vin invitas Lin renkonti kaj ekkoni, por poste, senpere amiki^ginte kun Li, al ^ciuj povi anonci la mirindajn agojn de Lia amo.

Sankta Maria, Dipatrino de la ^Stona Pordo, "Decus singulare Croatiae" (Unika Fiero de Kroatio) restu apud tiuj ^ci filoj viaj, kiuj vin fidas. Vi, kiu estas "komenco de la pli bona mondo", per via favoro rigardu ilin. Ke per via helpo ili kapablu grandanime respondi al la voko de Redemptoro.

Ke, per via porparolo, ili farigu fidelaj heroldoj de via Filo, Duko de l'paco. Renovigu iliajn korojn kaj vivojn, firmigu en ili la apastolan kredon, ke ili estu ^gojportaj atestantoj de novaj tempoj kaj veraj konstruantoj de la paco.

Gardu ilin kontra^u îa dan^gero kaj liberigu  ilin de ^cia malbono, oh Virgulino, glora kaj benita. Amen!

Tradukis el la kroata Lucija Borcxicx,
Septembro '98 


Prediko de arhxepiskopo György Jakubinyi el Alba Iulia, Rumanio,
verkita de la epskopo mem (kaj notita cxi tie sen lingvaj sxangxoj), legita de li en la Esperanto-Meso por paco kaj justeco (kun legajxo: Kol 3, 12-15 kaj evangelio: Mt 5,38-48), okazinta je 13.06.1998 hore 15.00 en la pregxejo St. Emmeran.
La predikon enretigis Dr.Ulrich Matthias kun la permeso de la episkopo.

Karaj gefratoj!

En la mondo ^ciuj societoj havas propran karakterizilon. La fervojistoj,
policistoj, doganistoj, militistoj portas uniformon. Aliaj societanoj
havas membrolibron, pere de kiuj ili legitimas sin. Ni povas demandi,
^cu la kristanoj havas karakterizilon, indicon, per kiuj oni rekoni^gas?
Kiel ni povas ekkoni, ^cu iu estas dis^ciplo de Kristo, t.e. kristano?
Ni kristanoj ne havas uniformon, nek membrokarton. Baptateston mi
ricevis sole kiam mi prezentis min al la pastredukejo, ^car ^gis tiam mi
ne bezonis ^gin. Jam la letero al Diogneto en la dua jarcento skribis:
"La kristanoj ne diferencas de aliaj homoj je lando a^u je lingvo, nek
je raso... En la grekaj kaj barbaraj urboj ili lo^gas samforme je propra
sorto, en man^gado kaj vestado ili konformi^gas al kutimoj de la
lando..." (V, 1.4). ^Gis tie ^ci la cita^jo. Tamen mi devas diri, ke ni
kristanoj havas ununuran indicon, ke ni estas apartenantoj al Kristo,
t.e. kristanoj, kaj tiun ^ci karakterizilon al no donis Jesuo Kristo dum
la lasta Vesperman^go dirinte: "Per tio ^ciuj homoj scios, ke vi estas
miaj dis^ciploj, se vi havas amon unu la alia" (Jh 13,35). Tiu ^ci
kristana amo estas la ununura karakterizilo de la kristanoj. ^Gi estas
samtempe "atestado de nia espero"; kiu estas la temo de la Katolika Tago
en Mainz. Ni ^ciuj Esperantistoj kaj Samideanoj estas atestantoj de nia
Espero pere de plenumigo de Krista ununura komando de l' amo.

La rabenoj, samtempuloj de Kristo, numeris sescent dek tri komandojn en
la Tora, t.e. la kvin libroj de Moseo, el kiuj ducent kvardek ok estis
pozitivaj (nombro de la korpopartpoj la^u la rabenoj) kaj tricent sesdek
kvin estis negativaj, t.e. malpermesaj (nombro de la tagoj de la jaro).
Jesuo Kristo elkaptis du el tiuj 613 komandoj kaj kunligis ilin kiel
ununuran komandon de la amo de Dio kaj de proksimulo. "Amu la Eternulon,
vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta
menso. ^Ci tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila
al ^gi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ^ci tiuj du ordonoj
dependas la tuta le^go kaj la profetoj" (Mt 22,37-40), t.e. ^ciuj 613
ordonoj resumi^gas en tiu ^ci ununura ordono de la amo. Kio estas nova
en tio ^ci, se Jesuo Kristo citas nure la Malnovan Testamenton? La
nova^jo estas la kunligado de tiuj ^ci du ordonoj kaj ilia ekvivalentigo
en sola komando! E^c la mezuro de la amo estas nova, ^car Jesuo Kristo
diris: "Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian. Kiel mi amis
vin, tiel vi anka^u amu unu alian." (Jh 13,34). Kristo donis sin per la
krucmorto kiel ela^ceto por la homaro. Tiu ^ci estas la mezuro de la
proksimula amo.

En la monta parolado Jesuo indikis la novan mezuron  de la amo
komparinte la dek ordonojn kun la nova mezuro de la amo. En la hodia^ua
Evangelio Jesuo pretendas de ni ami ne sole tiujn, kiuj nin amas, ^car
tion ^ci faras anka^u la paganoj. La kristanoj devas ami anka^u
nereciprokate. "Amu viajn malamikojn kaj pre^gu por viaj persekutantoj.
Tiel vi estos filoj de via Patro, kiu estas en la ^cielo. ^Car li igas
levi^gi sian sunon super malbonulojn kaj bonulojn kaj sendas pluvojn
super justulojn kaj maljustulojn... Estu do perfektaj, kiel via ^ciela
patro estas perfekta" (Mt 5,38-48).

Al la amo de la proksimulo apartenas anka^u pardono. En la plej sankta
pre^go, instruita de Jesuo, la "Patro Nia", ni demandas: "Kaj pardonu al
ni niajn ^suldojn, kiel anka^u ni pardonas al niaj ^suldanto.j" Do, la
Dia pardono dependas de nia pardono de unu al alia. Tamen ekzistas
diferenco, ^car la ofendo de Dio estas senfina, nia reciprokaj ofendoj
estas limigitaj. Pro tio Jesuo al ni diris la parabolon pri la du
^suldantoj (Mt 18,23-35). La ^suldo de unu estis malpagebla kiel
^stato^suldo. La alia estis nur ^suldo de tri monatoj. La Sinjoro de la
parabolo pardonis al li la ^suldon, ^car li ne povis pagi. Tio estas la
^suldo de la homo al Dio pere de peko, kiun al ni pardonis Dio pere de
la ela^ceto farita de homo kontra^u homo, kiun ni devas pardoni por havi
la Dian pardonon. Do, la homa pardono de unu al alia ne estas la mezuro,
sed la kondi^co de la Dia pardono al ni homoj.

Sankta Pa^ulo Apostolo en la hodia^ua lega^jo komentis tiun demandon de
la Patro Nia. "Pardonante al vi reciproke, se iu kontra^u alia havas
plendon. Pardonu, kiel pardonis al vi la Sinjoro."

Mi pensas, ke la Esperantistaro kristana i^gos "atestantoj de la Espero"
praktikante la ^cion resumantan komandon de Kristo, la amon. Se la
komuna lingvo de la kristanaro ekde Pentekosto, la amo, estos fortigata
pere de la internacia lingvo de la mondskala kompreno, la Esperanto, ni
povas esperi sekvi la Sanktan Patron al la tria kristana jarmilo kiel
"atestantoj de la espero". Amen
.



LA PREDIKO DE LA SANKTA PATRO EN MARIJA BISTRICA 3.10.1998.

1. "Se tritika grajno, falinte sur la teron, ne mortas, ^gi  restas sola; se ^gi mortas, ^gi donas abundan frukton "(Joh, 12,24).
La vortoj de Kristo, ^jus a^uditaj, gvidas nin en la koron mem de la sakramento kiun ni festas. Ili iamaniere enhavas la tutan paskan Okaza^jon: Ili nin alcelas al la Redemptora morto sur la Kruco, al la Granda Vendredo, kaj nin samtempe direktas al la mateno de la Resurekto.

Tiun sakramenton ni ^ciutage rememoras, dum la Sankta Meso, kiam post la konsekrado de pano kaj vino, ni parolas: "Vian morton, Sinjoro, ni anoncas, Vian renaski^gon ni festas, Vian  gloran alvenon ni atendas." "La tritika grajno falinta sur la teron" estas anta^u ^cio Kristo mem, kiu mortis sur Kalvario, kaj poste estis enterigita en la teron por donaci la vivon al ^ciuj. Sed ^ci Sakramento de la morto kaj vivo estas realigata anka^u en la ^ci-tera vivo de la Kristaj dis^ciploj; esti ^jetitaj sur la teron kaj tie morti, estas anka^u por ili kondi^co de ^ciu vera spirita fekundeco.

^Cu ja ^guste tio ne estis sekreto anka^u  de via neforgesebla kaj neforgesita akriepiskopo kardinalo Alojzije Stepinac, kiun ni hodia^u observas per celebrado de beatulo? Per unika maniero li partoprenis la Paskan Sakramenton: Simile al la tritika grajno "li falis sur la teron", sur ^ci kroatan teron, kaj mortinte donis "abundan frukton". "Kiu malamas sian vivon ^ci tere, konservos ^gin por la vivo eterna" (komp. Joh, 12,25).

La ^juse  tralegitaj vortoj de la Dua epistolo al la Korintanoj tre bele ligi^gas al la Okaza^jo, kiun ni celebras. Sankta Paolo diris: "Same kiel abundas en ni la doloroj de Kristo, tiel per Kristo abundas ankau nia konsolo" (2 Kor 1,5). ^Cu eble ^ci aserto ne prezentas tre signifenhavan entrepretadon de la vortoj de Kristo pri la tritika grajno mortanta? Tiuj kiuj abunde kundividas la suferojn de Kristo, ili dank' al Kristo spertas anka^u abundan konsolon, kiu fontas el la bono-abundo, kies ekirpunkto estas La Kruco.

2. "Se tritika grajno, falinta sur la teron, ne mortas, ^gi restas sola; se ^gi mortas, ^gi donas abundan frukton" (Jh, 12,24). Hodiau ni plenegas je ^gojo kune dankante la Dion pro la nova frukto de sankteco, kiun la kroata tero donas al la Eklezio per la persono de la martiro Alojzije Stepinac, la zagreba arkiepiskopo kaj kardinalo de la Sankta Roma Eklezio.

Granda estas la nombro de martiroj kiuj dum jarcentoj ^germis en ^ci tiuj regionoj, ekde la tempoj de la Roma Imperio kun la figuroj kiaj estas Venancije, Dujam, Anastasia, Kvirino, Euzebio, Poliono, Mavro kaj pluraj aliaj. Al ili dum la postaj jarcentoj ali^gis Nikola Taveli^c kaj Marko Kri^jen^canin, samkiel multaj religiaj atestantoj dum la tempo de la Otomana regado, kaj aliaj el niaj tempoj, inter kiuj elstaras la hela figuro de la kardinalo Stepinac.

Per siaj oferoj, ali^gintaj al la suferoj de Kristo ili estis aparta pruvo de atesto, kiu, malgra^u la tempovorado, ne perdas sian esprimsignifon, sed da^urigas disflami la lumon kaj vastigi la esperon. Krom ili ekzistas ankorau multaj aliaj pa^stistoj kaj ordinaraj kredantoj, viroj kaj virinoj, kiuj per sango konfirmis sian fidelecon al Kristo. Ili apartenas al tiu granda amaso kiu,  vestita en blankaj  vestoj ka kun palmobran^coj enmane, staras anta^u la trono kaj anta^u la ^Safido.

3. Tre mallonga tempo dividas nin de la vivo kaj morto de la kardinalo Alojzije Stepinac: nur tridekok jaroj. Al ni ^ciuj estas konataj la cirkonstancoj de ^ci tiu morto. Multaj hodia^uaj ^ceestantoj povas el la propra sperto konfirmi kiom dum tiuj jaroj abundis la suferoj de Kristo ^ce la popolo en Kroatio kaj tiom de aliaj landoj de nia kontinento. Meditante hodiau pri al Apostolaj vortoj, al la lo^gantoj de tiuj landoj ni elkore deziras ke anka^u en ili, post la suferoj, abundu la konsolo de la krucumita kaj la resurekti^uinta Kristo.

La hodia^ua ceremonio de la beatigo estas por ^ciu el ni aparta ka^uzo por konsolo. ^Ci tiu solena^jo okazas en la kroata nacia Maria-sanktejo en Marija Bistrica la unuan sabaton de oktobro. Anta^u la okuloj de la Sanktega Virgulino eminenta filo de ^ci  beata lando estas suprenlevata al la altara gloro dum la centjara jubileo de lia naski^go. Tio estas historia okazajo en la  vivo de la Eklezio kaj de via popolo. Spertinte sur sia korpo kaj en sia animo la kruela^jon de la komunisma sistemo, unu el la elstaraj figuroj de la katolika Eklezio la Zagreba arkiepiskopo kardinalo Alojzije Stepinac estas nun konfidata al la memoro de siaj kunlandanoj kun la brilaj insignoj de martireco.

La episkopoj de via lando petis ke la beatigo de Alojzije Stepinac okazu ^guste ^ci tie en la Sanktejo de la Dipatrino de Bistrica. El propra sperto mi scias, kio por ni poloj dum la komunisma regado signifis la sanktejo sur Jasna Gora, kun kiu estas aparte ligita la pa^stista agado de la Dia servisto Stefan Wyszynsky. Mi ne miras,  ke similan signifon por vi havis ^ci tiu sanktejo, en kiu ni nun trovi^gas, a^u tiu en Solin, kien mi iros morga^u. Delonge mi deziris viziti la Sanktejon de la Dipatrino de Bistrica. Pro tio mi  volonte akceptis la proponon de la kroataj episkopoj kaj hodiau en ^ci tiu signifoplena loko mi plenumas la solenan akton de beatigo.

Mi kore salutas ^ciujn ^ci tie kolekti^gintajn kroatajn episkopojn, kaj mi aparte mencias la karan kardinalon Franjo Kuhari^c kaj la zagreban arkiepiskopon kaj prezidanton de la Kroata episkopa konferenco monsinjoron Josip Bozani^c. Same mi salutas la sinjorojn kardinalojn, arkiepiskopojn kaj episkopojn kiuj venis ^ci-okaze el diversaj landoj. Perame mi salutas la pastrojn, mana^hojn, mona^hinojn kaj ^ciujn kredantojn laikojn, samkiel la reprezentantojn de aliaj religiaj komunumoj ^ceestantaj ^ci solenajon. Kun estimo mi salutas anka^u la prezidenton de la Respubliko, la prezidanton de la registaro kaj la reprezentantojn de la civilaj kaj armeaj a^utoritatoj de la lando, kiuj honorigis nin per sia ^ceesto.

4. "Se iu deziras servi min, li iru kun mi" (Joh, 12,24-26).
Por la Beata Alojzije Stepinac la Bona Pa^stisto estis la sola instruisto: ^Gis la fino la ekzemplo de Kristo inspiris lian konduton, ke li ankau la vivon foroferis por la grego, kiu estis konfidita al li dum aparte malfacila historia periodo.

En la persono de la nova beatulo kuni^gas , - tiel mi esprimu ^gin - la tuta tragedio kiu trafis la kroatan popolon kaj E^uropon dum ^ci  tiu jarcento markita de tri grandaj malbonoj: fa^sismo, naciismo kaj komunismo. Nun en la ^ciela gloro li estas ^cirka^uita de ^ciuj, kiuj same kiel li, bonan batalon batalis, gardante sian kredon dum tentoj kaj malbonoj. Hodia^u per fido ni direktas nian rigardon al li petante pri lia porparolo.

Rilate al tio estas signifoplenaj la vortoj, kiujn la nova beatulo eldiris en 1943 dum la Dua mondmilito kiam E^uropo trovi^gis premita de neimagebla teroro: "Kian sistemon repezentas la Katolika Eklezio, kiam hodia^u la tuta mondo batalas por nova sistemo? Ni, kondamnante ^ciujn maljusta^jojn, ^ciujn mortigadojn de senkulpuloj, ^ciujn forbruligojn de trankvilaj vila^goj, ^ciujn subpremojn de la mizerulaj kaloj... ni respondas jene: La Eklezio estas por la sociordo kiu estas samtiom a^ga, kiel la dek Diaj ordonoj. Ni estas por la sociordo, kiu estas skribita ne sur disfalebla papero, sed en la konscio homa per la fingro de la viva Dio." (Predikoj, paroladoj, mesa^goj, Zagreb, 1996, p. 179-180).

5. "Patro, glori^gu la Nomo Via!" (Joh, 12,24,28). Per sia homa kaj spirita vivovojo la beata Alojzije Stepinac etendas al sia popolo siaspecan kompason la^u kiu ^gi orienti^gu. Jen la ^cefaj  punktoj: kredo al Dio, estimo al homo, amo al ^ciuj e^c ^gis ofero de pardono, unueco kun la Eklezio gvidata de la heredanto de Petro. Li bone sciis ke ne eblas cedi kiam temas pri la vero, ^car la vero ne estas varo per kiu eblas komerci. Pro tio li preferis akcepti la suferadon ol perfidi sian konsciencon kaj la promeson donitan al Kristo kaj la Eklezio.

Li ne estis izolita ^ce tiu kura^ga konfeso. Lin apudis anka^u  aliaj gravaj personoj, kiuj por konservi la unuecon de la Eklezio kaj defendi ^gian liberecon, kune kun li akceptis pagi la malfacilan tributon de malliberi^go, torturado kaj e^c de sango. Hodia^u al tiu aro da malegoismaj mensoj - episkopoj, pastroj, mona^hoj, mona^hinoj, kredantoj laikoj - ni sentas admiron kaj ni dankas al ili. Ni a^uskultas ilian potencan inviton al pardono kaj repaci^go. Pardoni kaj repaci^gi signifas purigi la rememoron de malamo, malamikeco, ven^gemo, kapabli rekoni fraton, e^c tiun kiu malbonfaris al ni, signifas ne permesi ke la malbono nin venku, sed la malbonon venki per bono. (komp. Rom, 12,21).

6. Benata estu "La patro de la Sinjoro nia Jesuo Kristo, Patro de kompato kaj Dio de ^cia konsolo" (2 Kor,1,3) pro ^ci tiu nova donaco de Via Difavoro.

Estu benata la Solfilo Dia kaj la Savinto de la mondo pro Via glora Kruco, kiu per la zagreba arkiepiskopo kardinalo Alojzije Stepinac akiris mirindan venkon.

Benata estu la Spirito de la Patro kaj la Filo, Spirito Konsolanto, kiu da^urigas manifesti vian sanktecon inter la homoj kaj ne ^cesas agadi por anta^uenigi la savoverkon.

Dio Triunua, hodia^u mi deziras danki al Vi pro la firma kredo de ^ci  popolo Via, malgra^u etaj kontra^uecoj, kiujn ^gi frontis dum jarcentoj. Mi deziras danki al Vi pro la sennombraj martiroj kaj la konfesantoj de la religio, viroj kaj virinoj de ^ciuj jara^goj, vivintaj en ^ci beata lando!

"Patro, fami^gu la nomo via" (Joh,12,28)

La^udatu Jesuo kaj Maria!

El la kroata tradukis Lucija Bor^ci^c
Oktobro 1998 


al Esperanto-Fidelis
  zur deutschen Esperantoseite
  zur Hauptseite  al la cxef-pagxo