3a JET '99
3-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro 7.-14.8.1999
en Gliwice, Pollando

Pasis JET '99 kun granda partopreno de gejunuloj el Pollando, Ruslando, Hungarujo kaj Chehhujo. El okcidentaj landoj nur partoprenis kelkaj junuloj el Germanujo, kiun venigis pastro Eichkorn.

La sekva parto de la kongresaj preparoj restas kiel dokumento en chi tiu dosiero.



Atentu la informojn pri cxiuj JET
Prezojvojagx-subtenoj, aligxintoj, responsaj personoj

Informoj:

2000/10/08: JET'99 bone pasis. Aloi Eder kaj patro Hatto von Hatzfeld bone majstris la estradon.
La liston de la partoprenintoj vi trovas en niaj retpaghoj.
Danke al IKUE kja KELI ni povis finfine ankau ekvilibrigi la finanzan bazon.
Ni decidis, okazigi en 2000 kunvenon JET'2000 en Taizé,
kaj dum la Ekumena Kongreso 2000 Zagreb 14.-21.07.2001 la 5-an JET'2001 Zagreb
lau la modelo de JET'99 Gliwice.

Por historie interesighantoj ni konservas la tiamajn informoj en la sekvaj linioj:

1999/06/26: La JET'99-listo de aligxintoj havas nun 76 aligxintoj + 10 anoncitoj. La nombro de partoprenantoj devigas nin, disponigi al la JET-anoj cxambrojn kun matracoj kusxantaj surplanke. Tiel la Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro '99 vere similas al tendaro, kaj la tre malaltaj prezoj rajtigas nin, elekti tiun eblecon anstataux malakcepti grandan parton de la aligxintoj.
Oni atentu, ke cxiu partoprenanto kunportu dorm-sakon, kiel ni jam dekomence anoncis.

Pri Esperanto-konoj por atingi la anoncitajn subvenciojn, ili sendu aux personan Esperantan leteron, aux iliaj grupestroj devas konfirmi, ke la koncernaj grupanoj jam komencis kaj dauxrigas la lernadon de Esperanto.



1999/01/12: Mi resumas la taskojn de la la plenkreska(j) responsa(j) persono(j) de la grupoj aux familioj de JET:
Cxiu partoprenanto de JET'99 rajtas partopreni cxiujn programerojn de EEK aux de JET. Sed responsulo(j) havas jenajn pliajn taskojn, pri kiuj ili responsas:
1. La responsulo(j) devas antauxe skribe konfirmi al mi, ke cxiuj liaj grupanoj antaux la kongreso komencis vere lerni Esperanton.
2. En la kongreso la responsulo(j) devas zorgi, ke la komencintoj el lia grupo partoprenos dauxrigan Esperanto-kurson,
3. kaj ke ili bonorde partoprenas en la JET-a aux EEK-a programoj. Laux personaj kapabloj la responsulo(j) kontribuu al la programo de JET, lauxeble kun sia grupo,
4. kaj ili zorgu, ke iliaj grupanoj nokte kaj tage bonorde kondutas.
5. Pro tio la responsulo(j) devas dormi kun 2(1) el sia grupo en sama cxambro, normale en la etagxo, kie logxas la junularo. Gepatroj ricevas 2-litan cxambron, se cxiuj infanoj pretas dormi kun aliaj infanoj, normale la fratoj aux fratinoj.
6. Kaj pro tio la responsulo(j) bezonas kunporti 2(4) proprajn lit-tukojn aux 1(2) dormo-sako(j)n, aux (i)li devas krompagi entute 50(100) Zloty por lui kongresajn lit-tukojn. Lana kovrilo estas sur cxiu lito.


1999/01/10: Kelkaj demandis min pri la programo de JET'99. Mi respondis jene ekz. al Daniel VORONTSOFF <lkvoron@uni.udm.ru>:
La gxenerala kadra programo por JET kaj EEK estas:
Alveno ekde vendrede gxis sabate 7.8.99.
Sabate vespere: Interkona vespero
Dimancxe matene: vizito de Di-servoj en urbaj parohxoj.
Dimancxe matene post la Di-servoj aux pottagmeze: Solena Malfermo.

La temo de la Ekumena Kongreso: " .. ke cxiuj estu unu ..  La ordono de Jesuo, kaj la stato de ekumeno sojle de la 3-a jarmilo" havos ne multajn partojn, kiuj interesos multajn gejunulojn. Do oni devas ofte krei apartan programon por JET. Tio okazos parte de la LKK, parte surloke de la responsaj persojn (vidu sube). Se vi ion povas kontribui, tio estas tre konvena. Oni nur devos atenti jenan kadran programon:

La kadran programon de JET kaj EEK dum la semajno:
Cxiu-tage dum la semajno: 7.45 Komuna matena pregxo; 8.15 matenmangxo; 12.30 tag-mangxo; 18.30 vespermangxo.
Merkredo estas la ekskursa tago: kun busoj al la koncentrejo Auschwitz. Certe marde okazos iu antauxinfomo, kiun lauxeble ankaux partoprenu la kunvojagxonta junularo.
Ni planas duan ekskurso-tagon por la junularo en la proksimecon de Gliwice.
Kompreneble ili esploros la urbon Gliwice.
Vendrede vespere: Adiauxa vespero. Espereble ankaux la junularo partoprenos kaj kontribuos al la komuna programo.

Sabate, 14.8.1999: Forveturo. Fino de la kunveno.



1999/01/01: Ekde hodiaux ne plu validas la Unua-Bultenaj aligx-prezoj. Aligxis en 1998  al JET'99 aligxis aux anoncis sian alvenon cxe Eichkorn jam 80 personoj (aldone al EEK aligxis cxe Eichkorn je 1998 jam precize 58 personoj). MANDRAK atentigis, ke cxe li aligxis je 1998 ankoraux plia 20-o da personoj.


Responsaj personoj por JET'99:
Patro Hatto von Hatzfeld, Germano. < hatzfeld@donbosco.de >
Alois Eder, Germano. < alois.eder@t-online.de >

Kaj por ambaux arangxo gxenerale:
Adolf BURKHARDT , Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck, tel. kaj fakso ..49 7023 72413
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakse: ..49 7721 22074, <Bernhard.Eichkorn@esperanto.de>
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice,  <staman@priv.onet.pl>



 Gxeneralaj informoj:

Nomo kaj tempo: 3-aj Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tagoj  JET'99 Gliwice 7.-14.8.1999. (La nomo Gliwice estas Pola kun akcento sur la antauxlasta silabo wi).

Invitantaj Organizajxoj: La Ekumena Komisiono de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista IKUE kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia KELI invitas al 3-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro JET'99 en Gliwice, Pollando. JET 99 okazas tuj post la UK Berlino. Samtempe kaj samloke okazos la 14-a Ekumena Esperanto-Kongreso.

JET 99-anoj kaj la partoprenantoj de la ekumena kongreso logxos en diversaj partoj de la sama domo. Oni kune mangxos, sed la programoj estas apartaj, krom la Diservoj kaj ekskurso al la fifama iama koncentrejo Ošwicim/Auschwitz. Pro subteno flanke de la Germana eklezio, de la Germana sxtato kaj de la sam-tempa Ekumena Kongreso, la prezoj de JET 99 estas malaltaj. Subvenciojn ricevos tiuj partoprenantoj el ekssocialismaj landoj, kiuj logxas pli ol 500 km aer-distance de Gliwice. Sed necesas, ke la partoprenantoj jam antaux JET'99 komencis lerni Esperanton. Tion atestu Esperantisto. Okazos kursoj por komencantoj kun antauxscioj.

Logxado:  En Gliwice ni vivos en fervojista instruejo Collegium Nobilium(kolegio nobla) meze en la urbo. La kunvenejoj kaj la dormejoj estas en du konstruajxoj kunligitaj, do kvazaux sub unu tegmento. Cxiu JET-ano ricevos liton en plur-lita cxambro, sed sen lit-tukoj, do oni bezona dormo-sakon.

Bernhard Eichkorn


Provizora aligxilo
sendu gxin al Stanislaw MANDRAK (la adresojn vidu sube)

Mi aligxas al JET 99 en Gliwice, Pollando, 7.-14.8.1999
La aligxo validas post pago de la aligx-sumo al B.EICHKORN aux S.MANDRAK aux post skriba konfirmo de B. EICHKORN

Tuta nomo:__________________________________________________________
Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle

Adreso:_____________________________________________________________

Lando (en Esperanto):__________________________________________________

Agxo: (Nur, se je 7.8.99 malpli ol 25-jara, notu cxi tie la naskigxtagon: ______________

Sekso (signu inter la strekoj): ina /    /,        vira /    /.

Aer-linia distanco inter mia logxloko kaj Gliwice:  km __________

En la cxambro mi preferas logxi kune kun:

___________________________________________________________________

___________________________________________________________________
Mi pagis hodiaux  aligx-sumon (nur validan en la jaro1998) de 10.-DM aux egalvaloro en valutoj sxangxeblaj
    / per monbileto en la letero kun la aligxo /
    / al UEA-konto echk-x /
    / rekte al s-ro Mandrak aux ties komissiito /
    / (aligxantoj en ekssocialismaj landoj krom Pollando kaj iama GDR: mi skribas akompanan leteron kaj promesas la kontantan pagon de 5 Zloty en JET'99 aldone al la kongresa prezo)

Dato: ________________ Subskribo: _____________________________________



Prezoj de JET'99:
Tarifo A en Zloty  (Eks-socialismaj landoj sen GDR)
Tarifo B en DM (cxiuj aliaj)

1. Aligx-sumo pagota de cxiu persono, por ke la aligxo validu (aligxantoj en ekssocialismaj landoj krom Pollando kaj iama GDR skribas akompanan leteron kaj promesas la kontantan pagon de de la aligx-sumo en JET'99 aldone al la kongresa prezo):
Unuan-Bultenan aligx-sumon (nur validan en la jaro1998) de A: 5 Zl aux B: 10.-DM
Tarifo A gxis 31.3.99:   A: 20.-Zloty;    ekde 1.4.99: A: 40.-Zloty.
Tarifo B gxis 31.3.99:   B: 20.-DM;      ekde 1.4.99: B: 40.-DM.

2. JET 99-prezo aldone pagenda en Gliwice
2.1. Unuopulaj junuloj gxis 25 jaroj pagos:      Tarifo A: 90,- Zloty;    Tarifo B: 90,- DM
2.2. Familioj kaj grupoj gxis 6 personoj (1-2 responsa(j) plen-agxulo(j), kaj inkluzive de cxiuj junuloj gxis 25 jaroj): Tarifo A: 300,- Zloty;    Tarifo B:  300,- DM.
Tio signifas, ke en grupo de 6 personoj cxiu grupano pagos 50 Zloty resp. DM plus la aligx-sumo.
2.3. Aliaj partoprenantoj de JET'99:     Tarifo A:  190,- Zloty;  Tarifo B:  190,- DM

Partoprenontoj de cxiuj landoj, kies logx-lokoj distancas pli ol 500 aer-liniaj kilometroj de Gliwice, ricevos jenan vojagx-subtenon:
Se la logx-loko distancas de Gliwice:
pli ol 500 aer-liniajn km = 50.- DM;
pli ol 1000 aer-liniaj km = 100.- DM;
pli ol 1500 aer-liniaj km = 150.- DM.

Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la LKK:
Adolf BURKHARDT, Gimpelweg 1, D-73235 Weilheim/Teck, fakso ..49 7023 72413
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakso: ..49 7721 22074,  Bernhard.Eichkorn@esperanto.de
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice, staman@priv.onet.pl



Cxu vi interesigxas pri la reagoj al 2a JET'98?  Elektu!