Junularaj Ekumemaj Esperanto-Tendaroj

Esperanto ja estas lingvo kun malmultaj denaskaj parolantoj, al kiu kreskas dum la vivo ĉiam pli da adepteoj.
Mi persone esperantistiĝis en miaj 40aj jaroj. Do neniam mi estis juna Esperantisto - je mia plej granda bedaŭro, ĉar mi pro tio multon ne travivis.
Pro tio mi klopodas ekde mia komenca Esperanto-laboro, aperigi Esperantaj kunvenoj por gejunuloj. Tial estiĝis la Junularaj Esperanto-Tendaroj JET.

1a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro
En la somero de la jaro 1997 ni organizis la unuan Junularan Ekumenan Esperanto Tendaron, kiun ni mallongigis al JET. Kunvenis preskaŭ 80 gejunuloj precipe el orientaj landoj. Jen bildo JET'97 Unterkirnach .

2a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro okazis post-jare en FR-Taizé: JET'98 Taizé

3a JET'99 Gliwice estis unuafoje ne plu tendaro, sed memstara parto de la Ekumena Kongreso.

4a JET'2000 Taizé montris, ke la vivo en Taizé ne bone kongruas kun niaj streboj, utiligi kaj flegi Esperanton.

5a JET'2001 Zagreb havis 38 partoprenantojn kiel memstara parto de la Ekumena Kongreso.

6a JET'2003 Rimini okazis simile kiel Zagreb.

7a JET'2005 Piliscsaba estis planita simile kiel la lastaj, sed ĉar la kongreso memstare evoluis sen mia kunlaboro, la ideo de memstara JET nur parte efektiviĝis.

8a JET'2007 Pelplin denove okazis kiel memstara parto de la Ekumena Kongreso.
Gvidantoj de la Junulara Ekumena Esperanto Tendaro (8a JET’07) estis:
● Roman Gmyrek, sacerdoto; ● Marek Blahuš, studento; ● Dominik Ratzinger, lernanto; ● Petr Adam Dohnálek, studento; ● Alois Eder, instruisto em.
Gvidantino de la infana branĉo de la Junulara Ekumena Esperanto Tendaro (8a JET’07) estis ● Katalin Köszegvári, Köszegfalvi u.47, HU 9730 Köszeg.