19-a Ekumena Esperanto-Kongreso (EEK)
62-a de IKUE - 59-a de KELI
18.- 25. Julio 2009 en Wrocław, Pollando
" .. fido, espero kaj amo, tiuj tri .. (1 Kor 13,13)
espero kristana kaj monda malespero"
 

Informoj kun invitilo ĉe frato Miloslav Svacek

La Kongresa Regularo

La ĝisnunaj kongresoj de IKUE kaj KELI


 
Kelkaj rimarkigoj pri la pasinta kongreso
La kongreso pasisi. Mi partoprenis kun pliaj 200 kongresanoj kaj mi havis bonan impreson. La LKK vigle laboris sub gvidado de Teresa Pomorska. La temo de la kongreso bone evoluis. Ni ekkonis multajn ekleziojn en Vroclavo/Breslau kun ties ekumenaj flankoj.
    Mi mem iomete bedaŭras, ke mi ne antaŭe petis pritraktadon de Edith Stein, la sanktulino Benedikta a Cruce, kiu naskiĝis kaj adoleskis en Vroclavo - ni vizitis private la domon de la familio Stein en la strato Nowowieska. La domo estas nun prizogata de societo Edith Stein. En ĝi estas kunvenejo kaj muzeeto pri Edith Stein. Kaj en la najbara kirko Michaela Archaniola troviĝas memor-kapelo - sur la kirko-placo ni trovis memor-krucon modernan.
    Speciale dankema mi estas al tiuj, kiuj promesis prepari la venontan Ekumenan Esperanto-Kongreson. Pri tio la
Ĝenerala Kunveno de IKUE kaj la estraro de KELI akceptis mian suban proponon. La nomitaj personoj akceptis sian taskon kaj tio sekurigas la okazigon de venonta EEK:

Kongresa Komisiono

Ni petas sacerdoton Attila SCEP gvidi Kongresan Komisionon, kiu preparos la venontan 20an Ekumenan Esperanto-Kongreson.

Pliaj komisianoj estu:
- Miloslav SVACEK, kiu interkonsile kun Philippe Cousson responsas por la programo kaj por la LKK.
- Philippe COUSSON, kiu zorgu por la ekumenaj Diservoj dum la kongreso.
- Pavel POLNICKY por la financoj.
- Stefan LEPPING por la muzikaĵoj (orgeno, kantado, eventuale ĥoruso, kaj simile).
Ili serĉu pliajn kunlaborantojn.

La organizado de la 20a EEK okazu laŭ la Kongresa Regularo, aprobita je 26.7.2007 en Pelplin, kaj antaŭe de KELI. En la regularo anstataŭu la Kongresa Komisiono la nun ne plu laborantan Ekumenan Komisionon.

Vroclavo, 23.07.2009 Bernhard Eichkorn, pastro em.