18-a Ekumena Esperanto-Kongreso (EEK)
60-a de IKUE - 57-a de KELI
21- 28 Julio 2007 en Pelplin, Pollando
Lastaj informoj
2007 / 07 / 31
La kongreso finighis. Kaj ghi estis sukcesa. Unuavide:
1. La partoprenantoj estis agrablaj.
2. La loko Pelplin ravigis min: Bonaj ekipajhoj. Chiuj lokoj por la vivo de la kongreso estis bonaj. 
3. La laboro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) gvide de s-ino Jadviga WASIUK estis mirinda.
4. Belegan Kongresan Informilon ili preparis, vere montrinda al chiuj interesighantoj.
5. Plachis al mi la vesperoj, precipe kun entuziasmige kantantaj kaj ludantaj infanoj.
6. La kongresa programo estis sukcesplena: lunde la temo "Dio estas amo" kun multe pli da unueco inter la kristanoj ol mi supozis; vendrede la ekumena diskuto montris gravajn diferencojn inter ni.
7. La Diservoj estis bonegaj en bela baziliko kaj bona kapelo.
8. La manghoj estis bongustaj
9. La du ekskursoj al Malbork (Marienburg) kaj Gadansk (Danzig) estis inform-richaj.
10. La kongreso ankorau finance bone evoluis - precizan fin-kalkuladon mi ankorau ne havas.
Kompreneble oni povus ankau paroli pri malsukcesoj. Sed krom ke la 23 Ukrainanoj ne venis, char ili supozis pro tajperaro en mia unua letero, ke la kongreso okazos en Augusto 2007, mi volas silenti pri la aliaj tru(et)oj de la kongreso. Ili estis elteneblaj.
2007 / 07 / 01
15 Tagojn antaŭ la komenco de la kongreso kreskis la nombro de la aliĝintoj al 201. Bona atingo.

La nombroj de aliĝintoj estas:
1. Poloj (68), ukrainoj (24), litovoj (18), rumanoj (18), ĉeĥoj (17), germanoj (16), hungaroj (13), francoj (11), italoj (5) kaj slovakoj (5), svedoj (3), svisoj (2) nederlandanoj (2), rusoj (2), belgo (1), bulgaro (1), dano (1), kanadano (1) kroato.
Pligrandiĝis la nombro de okcidentanaj partoprenantoj al 42, unue la germanoj (16), sekvataj de la francoj (11) italoj (5) kaj aliaj (10).
La gejunuloj/infanoj nun estas (33).

Tro malmultaj partoprenantoj estas ankoraŭ:
1. KELI-anoj: Mi kalkulis malpli ol 20 evangeliajn aliĝintojn.
2. Okcidentanoj: 42 estas ne multaj.
3. Familioj: 5 familioj (13 infanoj).
4. Laŭlande tute mankas hispanoj, portugaloj, iroj, angloj, norvegoj, finnoj, estonoj, latvoj, belorusoj, aûstroj, la tuta balkano krom Kroatio (1) kaj grekoj. Kaj tro malmultaj estas ankoraŭ bulgaroj (1), belgoj (1), danoj (1), svisoj (1), nederlandanoj (2), svedoj (3). Tio estas signo, kie IKUE kaj KELI estas malfortaj aŭ kie ili eĉ tute mankas.
5. IKUE kaj KELI vivas en Eŭropo, preskau ne tutmonde.

2007 / 04 / 01
Fine de la dua aliĝ-periodo (31.3.2007) kreskis la nombro de la aliĝintoj al 168. Tio estas antaŭsigno, ke ni atingos preskaŭ 200 kongresanojn. La tri kongresaj domoj povus loĝigi 250 personoj. 

La ĉambroj en la domo Collegium Marianum jam estas okupitaj. Same la kvar-litaj ĉambroj en la Alta Seminario (kongesejo).  Sed en la kongresejo Alta Seminario estas ankoraŭ liberaj du-litaj ĉambroj.

Plej bonaj nombroj de aliĝintoj estas:
1. Poloj (60), ĉeĥoj (17) kaj ukrainoj (17), litovoj (16), germanoj (14), hungaroj (11), francoj (9), italoj (5) kaj slovakoj (5), rumanoj (4).
Pligrandiĝis la nombro de okcidentanaj partoprenantoj al 35, unue la germanoj (14), sekvataj de la francoj (9) kaj italoj (5).
La gejunuloj restas (23), por kiuj ni dungis 4 gvidantojn.

Tro malmultaj partoprenantoj estas ankoraŭ:
1. Okcidentanoj: 35 estas tro malmultaj.
2. KELI-anoj: Mi kalkulis ĉ. 15 evangeliajn aliĝintojn.
3. Familioj: 1 certa familio (4 infanoj) kaj 2 necerta (4 infanoj).
4. Laŭlande tute mankas hispanoj, portugaloj, angloj, norvegoj, finnoj, estonoj, latvoj, rusoj, belorusoj, aûstroj, la tuta balkano krom Kroatio (1). Kaj tro malmultaj estas ankoraŭ belgoj (1), danoj (1), svisoj (1), nederlandanoj (2), svedoj (2). Tio estas signo, kie IKUE kaj KELI estas malfortaj aŭ kie ili eĉ tute mankas.
5. IKUE kaj KELI vivas en Eŭropo, ne tutmonde.

2007 / 03 / 29
Infomis min juna partoprenanto de nia kongreso, ke mi ne enskribi lian ret-adreson en nian adresaron, ĉar baldaŭ iu serĉ-programo trovos tiun adreson kaj oni poste ricevas pli kaj pli da spam-sendaĵoj. Pro tio mi iomete ŝanĝis la ret-adresojn: la signo @ estas anstataŭita per <>. Se oni volas utiligi iun adreson, oni anstataŭigu la signon <> per @. Tiel la adresoj estas protektitaj kontraŭ serĉ-maŝinoj. Nun nia juna kongresano estas kontenta kaj permesas la publikigon de sia ret-adreso.
2007 / 03 / 19
Pollando havas propran solidan mono-sistemon: złoty. La kurso rilate al euro varias: nunmomente 1 EUR valoras 3,9 Zł. Mono-ŝanĝado en Pelplin estas facila, se temas pri euro, sed malfacila rilate al aliaj mono-sistemoj ekzemple ĉeĥaj kronoj.
2007 / 03 / 18
Ne forgesu membriĝi en IKUE aŭ KELI por 2007 kaj kunportu la kvitancon 2007 de via membriĝo. Montrante ĝin vi ricevos 20 EUR-an kotiz-redukton. Same se vi kunportos vian personan libron ADORU kun la enskribita nomo, kio estigos 10 EUR-an kotiz-redukton.
La libron ADORU oni povas aĉeti por 10 EUR (normale ĝi kostas 19,80 EUR + sendokostoj); la luksan eldonon (ora tranĉaĵo kaj nigra leda kovraĵo) por 28 EUR (normala prezo 45 EUR + sendokostoj)
La novan BIBLION oni riceas por 13,20 EUR (normale unu libro kostas 19,80 EUR + sendokostoj)
2007 / 01 / 28
Libera Posttagmezo ĵaŭde 26.8.07
Ni eksperimentos liberan ĵaŭdan posttagmezon, en kio ĉiu povas prezenti siajn aferojn. Iel nia prototipo estas la Movada Foiro de la UK Florenco 2006. Ne estas alia oficiala kongresa programo, sed ĉiu povas prezenti en la koridoroj aŭ en konvena kongreseja ĉambro ion ajn sur iu tablo aŭ sur la muro (sen lezi ĝin). La aliĝintoj estas liberaj, rigardi aŭ aŭdi, kion oni prezentas, aŭ ili povas iri en la urbon ion aĉeti aŭ simple laŭplaĉe promeni. Rigardu la provizoran programon www.Bernhard-Eichkorn.de/eek2007partoprenantoj.htm
Kunportu al la kongreso, kion vi volas publike montri al aliaj kongresanoj.
2007 / 01 / 22
Jadviga WASIUK de la Loka Kongresa Komitato LKK skribis al mi, ke ŝi nun dissendas konfirmilojn fine de januaro 2007 la  havantajn jenajn partojn: 
- kongresa numero,
- konfirmo de loĝado, 
- mapo de la urbo kun indikita piedvojo al la kongresejo, 
- preciza vojo el flughaveno,
- kaj  respondoj pri  diversajn propraj demandojn de  aliĝantoj
2007 / 01 / 11
La nombro de la liĝintoj atingis en la unua aliĝ-periodo (ĝis 31.12.2006) bonan rezulton de 142 personoj. Tial mi nun altigis la esperatan nombron de aliĝantoj al 200 personoj. Kompare kun mia kalkulado je 2006 / 12 / 27 la nombro de la junul/infanaro kreskis al 23, kaj la familioj al 3. Inter la landoj aliĝîs nun bona grupo el Litovio kaj kelkaj (ankoraû ne sufiĉaj) italoj.

Eduardo KOZYRA, membro de la LKK, planas eldoni Kristanan Kongresan Vortaron Esperanto-Angla-Pola. Finance tio eblas anstataû Kongreslibro. Li skribas:
Mi enmetis al tiu vortaro abundon da vortoj pri religio kaj speciale pri Kristanismo - ....estas nun okazo forjheti au aldoni iujn vortojn kaj fari korekton ... Lau mia opinio la vortaro povus esti utila por la partoprenantoj de la EEKongreso en Pelplino por interkomprenighi en Pollando, surstrate, dum la vojaghado tra Pollando ktp. kun poloj ne konantaj Esperanton - kaj char ghi enhavas ankau la anglan do poste en aliaj landoj /dum la EEK au IKUE au KELI kongresoj - tiam ankau ghi estus utila chu ne ? Lau mia supozo la poshvortaro estas mezgranda. 
Ĉu iu povas helpli lin en la serĉado de vortoj kaj en la korektado. Estas ankaŭ serĉata helpanto pri la prononcado de la anglaj vortoj.
La listo de la partoprenantoj estos preparata kiel listo. Tiel ni povas ŝpari kongreslibron.

2006 / 12 / 27
Mallonge antaŭ la jarfino kreskis la nombro de la aliĝintoj al 113. Tio estas tre bona antaŭsigno, ke ni povas superi la nombron de 150 kongresanoj, eble eĉ atingi la nombron de 200. La tri kongresaj domoj povus loĝigi 250 personoj.
Plej bonaj nombroj estas:
1. Poloj (45) kaj ukrainoj (17).
Krom la ukrainaj junulinoj (12) malmultas ankoraŭ la junularo (5)
Mankas ankoraû grandskale
1. Okcidentanoj: Aliĝis 15.
2. KELI-anoj: Mi kalkulis 7 evangeliajn aliĝintojn.
3. Familioj: 1 certe familio (4 infanoj) kaj 1 necerta (2 infanoj).
4. Laŭlande tute mankas hispanoj, angloj, norvegoj, finnoj, estonoj, latvoj, litovoj, rusoj, aûstroj, la tuta balkano. Kaj tro malmultaj estas ankoraŭ italoj (1), francoj (2), litovoj (eble 1).
2006 / 11 / 11
Ni bezonas instruistojn por la lingvo Esperanto
- por la infana aĝo 
- por la junula aĝo ekde 12 jaroj 
- kaj por la plenkreskuloj? 

Mi donos al la instruistoj 100 € por minimume 12 lecionoj

Interesiĝantoj  informu min frutempe.

2006 / 08 / 4

Gvidantoj de la Junulara Ekumena Esperanto Tendaro (8a JET’07) estos:

● Roman Gmyrek, sacerdoto, studento, 

- Pola adreso: pl.Kosciuszki 2, PL 42-265 Dabrowa Zielona 

(Polska handy: 508 978 171)

Adreso en Romo dum la studado: 

Istituto Polacco, via Pietro Cavallini 38, IT 00193 ROMA 

(Italia handy: 338 725 31 96)

● Marek Blahuš, studento, Rudy Kubíčka 1002, CZ 68695 Uheryské Hradiště 5.

● Dominik Ratzinger, Alban-Dold-Straße 7 DE 78050 Villingen-Schwenningen

www.esperanto.ratzinger.de.vu

Gvidantino de la infana branĉo de la Junulara Ekumena Esperanto Tendaro (8a JET’07) estos:

● Katalin Köszegvári, Köszegfalvi u.47, HU 9730 Köszeg
 

 2006 /08 / 3
Ĵus mi faris la unuan skizon de la programo, videbla en eek2007programo
 

2006 / 08 /2

Renkontiĝis en Florenz Eduard KOZYRA, Jadwiga WASIUK kaj Bernhard EICHKORN.

Oni detale traparolis la Invitilon

Pri la programo oni interkonsentis, ke la vesperoj lundaj, mardaj, kaj ĵaŭdaj estos je dispono por regionaj prezentaĵoj.

Por la vendreda vespero verŝajne disponiĝos la eklezia muzik-direktoro Ernst LEUZE sur la katedrala orgeno.
 

2006 / 08 / 1

La invitiloj estas skribe haveblaj ĉe 

- Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D 78050 Villingen, Bernhard.Eichkorn@esperanto.de

- kaj ĉe Jadwiga WASIUK, Strzelnica 8, PL 83-130 Pelplin. Jagaw53@poszta.onet.pl

Memkompreneble vi povas uzi elprintaĵon el la invitilo-dokumento