ADORU
kaj la Liturgia Grupo de la Ekumena Komisiono

Enhavo:
2001/06/23: ADORU aperis
2000/01/14 (esperante mallonge):Novaj informoj pri la libro el la plej nova kunsio de la Liturgia Komisiono.
Auf Deutsch: 99/01/01: El kunveno de la Liturgia Komisiono
Apostola Kred-konfeso: Traduko akceptita de la Liturgia Komisiono
Doksologio:Traduko de la "Gloro al la Patro..." akceptita de la Liturgia Komisiono, kun klarigoj

2001/06/23: ADORU aperis kaj estas hodiau liverita al mia pastra domo en Villingen en 4.000 ekzempleroj

Mallonge en Esperanto:
ADORU havas 1372 paghojn - 27.-31.12. ni faros la registrojn - januaro-februaro estos korekta tempo - meze de marto la prespreta materialo iros en la presejon. Daurigo en Esperanto post la supra artikolo.

Ausführlich auf Deutsch:
Wir haben am letzten Wochenende das Inhaltsverzeichnis von ADORU besprochen und geprüft, wieviele Seiten auf jeden Abschnitt kommen: Bei ziemlich genauer Zählung, aber in Zweifelsfragen 1 Seite mehr gezählten Seitenzahlen kommen wir1372 Seiten. Dabei sind
- 14 Seiten: Vorseiten - Geleitwort - Antauparolo - Enhavotabelo - Mallongigoj
- 59 Seiten: Preghoj
- 194 Seiten: Lima-Liturgio - 2 Taizé-Gottesdienste Chrisostomus-Liturgie - Reformierte Liturgie - Luterana S-ta Mangho - Romkatolikaj Mesoj
- 38 Seiten: Horoj
- 18 Seiten: Sakramentoj
- 68+306+180+132 Seiten: Kantoj (Alle, die wir in unseren Sitzungen genehmigt haben, auch wenn sie den Vermerk tragen, daß sie im Zweifel weggelassen werden können)
- 101 Seiten: Kopirajtoj - Fontoj - Verkintoj -
Melodi-nomoj - Biblia registo - Alfabetaj nomoj de kantoj.
...
Vom 26.-30.12.2000 bin ich bei Albrecht, damit wir am Rechner die Register erstellen und alles für die Schlusskorrekturen zusammenstellen. Diese Ausdrucke der 1216 Blätter werde ich dann sofort Anfang Januar an die Korrektoren verschicken, die wir uns noch ausdenken müssen:
...
Sie müssen bis Fasnacht (also bis 22.2.2001) ihre Korrekturen abgeliefert haben. An Fasnacht sollten wir uns zur großen
Schlußsitzung zusammensetzen. Ende März sollte die Druckerei die fertigen Vorlagen bekommen. Dann könnte das Buch im Mai fertig sein.

Bernhard Eichkorn



2000/01/14: Stato je la komenco de la jaro 2000

La lasta kunsido de la Liturgia Komisiono de IKUE kaj KELI fine de 1999 havis i.a. jenajn rezultojn:
- la preparaj laboroj suficxe bone progresas.
- Jam estas kolektitaj kaj lingve kaj muzike reviziitaj pli da kantoj ol eblos enpreni en la libron.
- Jam pli ol 80 personoj donacis pli ol po 50 eurojn kaj tiel antauxmendis personan ekzempleron de ADORU
- sed la prezo de ADORU ankoraux ne povas esti fiksata, cxar
- ni nun esploros la kostojn de la rajtoj publikigi la kantojn.
- kun la presejo de eldonejo Herder estas interkonsentita la presado de 4.800 libroj
- Las komisiono denove renkontigxos en komence de Marto 2000



99/01/01: Ekumena diserva Libro progresas

De la 28-a gxis 31-a de Decembro 1998 kunvenis la Liturgia Komisiono de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI en Freiburg/Breisgau en la klostro St. Lioba de la Benediktaninoj de S-ta Lioba. Tie vivas fratulino Theotima, kiu regule dissendas monatajn biblio-leterojn "Kompaso". Se vi volas ricevi tiun biblio-leteron, kiu estas dissendata sen postulo de kostoj, skribu al sxi: Theotima Rotthaus OSB, Riedbergstr. 1, D 79100 Freiburg.

Krom fratulion Theotima Rotthaus partoprenis la kunsidon jenaj komisionanoj: Sac. patro Hatto von Hatzfeld, sac. pastro Albrecht Kronenberger, pastro em. Adolf Burkhardt kaj sac. pastro Bernhard Eichkorn. Grava gasto estis pastro Joszef Zielonka, animzorganto de Esperantistoj en Pollando. Ni decidis, ke la plimulto de lia pregx- kaj kant-libro "Ni vivu lauxeble plej bele" eniru la novan Ekumenan Diservan Libron, kiun preparas la Liturgia Komisiono. Tiun parton de la nuna libro de Zielonka, kiu ne eniros la Ekumenan Diservan Libron (eble 64 aux 96 pagxoj) , ni albindos al 500 ekzempleroj.

Pri tiu libro oni interrilatis kun la presejo "Freiburger Graphische Betriebe", kiu presis la Germanan oficialan pregx- kaj kant-libron "Gotteslob" der eldonejo Herder. Ni volas presi la libron sur ege maldika biblia papaero (30-32 grama), kio kauxzos, ke la libro, kvankam minimume 1000-pagxa, estos suficxe malpeza, por esti kunportata al kongresoj. La libro havos la eldon-nombron de minimume 2500 ekzempleroj, versxajne pli. Gxi estu prespreta je Pasko 2000,

Inter multaj decidoj pri pregxoj kaj kantoj, ankaux okazis:



Decido de la Liturgia Komisiono pri la teksto de la Apostola Kred-konfeso

Oni komparis cxiujn gxis nun haveblajn Esperanto-tradukojn kun la Latina kaj ecx kun la Greka originaloj. Jen nia Esperanta traduko en komparo kun la Germana kaj Latina tekstoj:
Atentu, ke la Liturgia Komisiono decidis je 2000 post diskutoj dum la Ekumena Esperanto-Kongreso en Gliwice/Gleiwitz, ke anstatau "sobirinta al la inferoj" estas pli trafe traduki lau la germana ekzemplo: "sobirinta en la regnon de la morto".
Klarigo de tiu decido: "infero" ja devenas el la latina "inferus", sed en Esperanto gxi signifas 1. loko Hadeso, 2. loko de la kondamnitoj, 3. loko kun fortaj suferoj. La kristana senco de "inferos" estas " loko au stato de la mortintoj". Tiun signifon trafas pli la klariga traduko "regno de la morto". Tiun tradukon ni nun metos en la libron ADORU.
Pri la vorto sob = sinonimo de "malsupren": "sob" estas Zamenhofa vorto; en la teksto de la esperanta kred-konfeso "sobirinta" anstatauxas la pezan formon "malsuprenirinta".
 
Latina

 Credo in Deum, 
 Patrem omnipotentem, 
 Creatorem caeli et terrae.

 Et in Jesum Christum, 
 Filium eius unicum, Dominum nostrum: 
 qui conceptus est de Spiritu Sancto, 
 natus ex Maria Virgine, 
 passus sub Pontio Pilato, 
 crucifixus, mortuus, et sepultus: 
 descendit ad inferos: 
 tertia die resurrexit a mortuis; 
 ascendit ad caelos; 
 sedet ad dexteram Dei 
 Patris omnipotentis: 
 inde venturus est 
 iudicare vivos et mortuos.

 Credo in Spiritum Sanctum, 
 sanctam Ecclesiam catholicam, 
 Sanctorum communionem, 
 remissionem peccatorum, 
 carnis resurrectionem, 
 vitam eternam. Amen.

Esperanta

 Mi kredas je Dio,
 la Patro cxio-pova,
 la Kreinto de la cxielo kaj de la tero;

 kaj je Jesuo Kristo,
 lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
 koncipita per la Sankta Spirito,
 naskita el Maria la Virgulino,
 suferinta sub Poncio Pilato,
 krucumita, mortinta kaj entombigita,
 sobirinta en la regnon de la morto.
 La trian tagon li relevigxis el la mortintoj,
 supren-iris al la cxielo,
 sidas dekstre de Dio,
 la Patro cxiopova,
 de kie Li venos,
 por jugxi la vivantojn kaj la mortintojn.

 Mi kredas je la Sankta Spirito,
 la sankta katolika Eklezio,
 la komuno de la sanktuloj,
 la pardono de la pekoj,
 la relevigxo de la mortintoj
 kaj la vivo eterna. Amen.

Germana

 Ich glaube an Gott, 
 den Vater, den Allmächtigen, 
 den Schöpfer des Himmels und der Erde,

 Und an Jesus Christus, 
 seinen eingeborenen Sohn, unsern Herrn, 
 empfangen durch den Heiligen Geist, 
 geboren von der Jungfrau Maria, 
 gelitten unter Pontius Pilatus, 
 gekreuzigt, gestorben und begraben, 
 hinabgestiegen in das Reich des Todes, 
 am dritten Tage auferstanden von den Toten, 
 aufgefahren in den Himmel; 
 er sitzt zur Rechten Gottes, 
 des allmächtigen Vaters: 
 von dort wird er kommen, 
 zu richten die Lebenden und die Toten.

 Ich glaube an den Heiligen Geist, 
 die heilige katholische Kirche, 
 Gemeinschaft der Heiligen, 
 Vergebung der Sünden, 
 Auferstehung der Toten 
 und das ewige Leben. Amen.



Doksologio (Gloro al la Patro)
Oficiala traduko de la Liturgia Komisiono decidita je 1999

Gloro al la Patro
kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito,
4   kiel en la komenco,
5   tiel nun kaj cxiam,
6   kaj en eterno.
Amen.

Klarigoj:
Linioj 2 + 3:
- "kaj al la" akcentas la sam-rangecon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, kaj estas paralela al la kruc-signo.
Linio 4:
- Aludas al la komenco de la Biblio Gen 1.1: "En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron."
- kaj al la evangelio laux Johano Joh 1.1: "En la komenco estis la Vorto"
- Ni forlasas la verbon "estis", kiu postulus postan ripeton en la as- kaj os- formoj "estas, estos" pro la nuneco kaj estonteco en linioj 5/6. Sen verbo la Doksologio akcentas sian karakteron kiel glorado, jubilado.
Linio 6:
- La latina "per omnia saecula saeculorum" klopodas piskribi la eternecon per tempaj vortoj, kies tempodauxro ne plu estas imagebla. Ni preferas la rektan vorton "eterno". Gxi ankaux aludas al la "Eternulo" de Zamenhof.
- "eterno" anstaux la gxis nun ofte uzata "eterneco" evitas troigon de la sufikso "ec", kio ne estas necesa.