DIO BENU
Jaro 2002 (12) Numero 3(47)



Enhavo-tabelo:

Alparolo de la Prezidanto
Okazis "Nia Kvindekkvina" en Kromeriz
Cxu komenco de la kongreso jam vendrede?
Krom esceptoj cxiuj venis sabate
Dimancxo - Inauxguro de la Kongreso
Saluto de la Urbestro
Saluto de la Direktoro de Cxefepiskopa Gimnazio
Salutletero de Lia Eminenco James Francis Kardinalo Stafford
La saluto de Lia Eminenco Miloslav Kardinalo Vlk
Jacques Tuinder - Prezidanto de KELI salutis la kongreson
Saluto de Direktorino de E-Programoj de Pola Radio s-ino Barbara Pietrzak
Alparolo de Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato Miloslav Svacek
Esperantlingva Homilio de Episkopo Jozefo Hrdlicka
Dimancxa posttagmezo kaj vespero
Sankta Meso en pregxejo de Johano Baptisto
Prelegoj
Delegacio en Urbodomo
Vizito de Florgxardeno
Koncerto de Anjo Amika
Pola Vespero
Vizito de Cxefepiskopa Kastelo
Sankta Hostyn - plenumita promeso
Homilio de Cxefepiskopo Karlo Otcenasek
Gxenerala Kunveno de IKUE
Vizito de Cxefepiskopaj Vinkeloj
Koncerto de frato Miroslav Smycka
Vizito de grotaro kaj abismo
Vendreda prelega antauxtagmezo
Sankta Meso en pregxejo de Cxielenpreno de la V. Maria
Bunta adiauxa programo
Adiauxa sabato la 27-a de julio
Postkongresa Renkontigxo de IKUEJ en Dub
Cxu vi sxatas surprizojn?
Auxtuna Renkonto de IKUEJ en Praha-Kunratice
Monkolekto por handikapitaj infanoj - rulsegxuloj
Renkonto de Cxehxa IKUE-Sekcio en Zeliv rapide proksimigxas
DIO BENU


ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La cxefa somera sezono iom post iome forpasas kaj cxe multaj el ni restas en viva memoro agrablaj rememoroj pri la someraj arangxoj de la katolikaj esperantistoj. Mi mencios du el ili, okazintaj julie en Cxehxa Respubliko. La plej grava estis la 55-a Kongreso de IKUE en urbo Kromeriz, al kies arangxo estas grandparte dedicxita enhavo de cxi tiu numero de nia gazeto DIO BENU. Mi, kiel cxefa gxia arangxanto, auxdacas diri, ke la kongreso gxenerale estis bela kaj de Dio benita. Kompreneble, la plej gxustan gxian pritakson povas pli kredinde diri mem gxiaj partoprenintoj. Sed mi tion auxdacas konstati gxuste surbaze de multmultaj esprimoj de la partoprenintoj, auxditaj ne nur dum la tuta kongresa semajno, sed precipe dum la momentoj de adiauxo. Tial niaj dankesprimoj por cxi tiu sukcesa kongreso multvocxe atingu tronon de Dio, cxar lia beno estis evidenta kaj ofte ecx preskaux palpebla. Okazis diversaj momentoj, dum kiuj mi forte sentis helpeman manon de Dio kaj de nia cxiela Patrino, la Virgulino Maria.

Ne cxiuj kongresintoj scias, kiel aperis ideo arangxi la IKUE-kongreson gxuste en urbo Kromeriz. Mi do tion malkasxos al vi, karaj gefratoj. Antaux tri jaroj, do en la jaro 1999, ni planis okazigi renkonton de cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj. Sur la pagxoj de nia gazeto aperis alvoko, ke oni proponu konvenajn lokojn por tiu cxi renkonto. Venis kelkaj proponoj, inter ili ankaux propono de nia juna fratino Martina, ke versxajne en la Cxefepiskopa Gimnazio en la urbo Kromeriz ekzistas ebleco por gxia arangxo. Gxuste tiuloke cxe fratino Martina maturigxis ideo lerni Esperanton, cxar sur la koridora informtabulo en la Cxefepiskopa Gimnazio sxi legis flugfolion, informantan pri aktivadoj de la katolikaj esperantistoj kaj pri ebleco lerni Esperanton. Cxar tiu cxi sxia propono sxajnis esti la plej konvena por la menciita renkonto, post pozitiva pritrakto de la afero kun direktoro de la gimnazio la planita IKUE-renkonto tie sukcese realigxis. Dum bela tago, vidante dekstraflanke la Cxefepiskopan Kastelon kaj maldekstraflanke la Cxefepiskopan Gimnazion kaj gotikan pregxejon de sankta Mauxricio, subite aperis en mia kapo ideo: Jen la konvena loko por IKUE-kongreso. Tutcerte la apero de cxi tiu subita ideo estis inspiro de la Sankta Spirito. La Estraro de IKUE dum sia kunveno en Romo la proponon akceptis kaj do la kongreso cxi-julie, dank´ al Dio, realigxis en la bela urbo Kromeriz.

Mi tre, tre kore dankas ankaux al vi, karaj gefratoj, kiuj iamaniere helpis la kongreson prepari kaj precipe pro via oferema helpemo dum la kongreso mem. Koran dankon al cxeestintaj pastroj, kiuj prizorgis spiritan enhavon de la kongreso, precipe al pastro Jozefo Zielonka, kiu tiucele multe laboris ankaux antaux la kongreso. Nia deziro estis, ke la arangxo okazu honore al Dio kaj por prospero de la animoj. Kaj la kongresanoj centprocente realigis la kongresan temon: "Malfermu la pordon al Kristo!". Dankon al vi cxiuj, karaj kongresintoj, kiuj kontribuis al la kongresaj programoj. Dio benu vin cxiujn!

La dua, ankaux grava arangxo estis la Postkongresa Renkonto de IKUEJ en Maria-pilgrimloko Dub super rivero Morava, kiu trafluas ankaux la kongresurbon Kromeriz, gxi do kunigas ambaux lokojn - la kongresan kun la postkongresa. La urbeto Dub trovatas nur 25 km norden de Kromeriz. Pri la tiea postkongresa renkonto vin informos sur la pagxoj de cxi-gazeto gxia cxefarangxantino fratino Jana Koristkova.

Limigita nombro de la pagxoj de nia gazeto ne permesas al ni publikigi cxion en tiu cxi numero. Ni ankoraux disponigos parton de la venonta numero por la kongresaj temoj. Tiucele ni volonte ricevos viajn personajn pritaksojn, priskribojn de la plej belaj travivajxoj, tekstojn de la lundaj kaj vendredaj prelegoj ktp. Ne timu ankaux skribi, se io ne placxis al vi, kiamaniere vi tion organizus, per kio vi kompletigus la programon, cxar viaj proponoj povos pliricxigi programon de la venontaj kongresoj. La adreson de la redakcio (ankaux retposxtan) trovu en kolofono sur la lasta pagxo.

Konklude grava atentigo. Ekde la 22-a de septembro ekfunkcios en tuta Cxehxa Respubliko novaj telefon-numeroj. Vi do povos pertelefone kontakti min per n-roj 581 228 304 aux (movebla) 732 420 675, de eksterlande antauxmetu landkodon de Cxehxa Respubliko +420. Dio benu! Miloslav Svacek

OKAZIS "NIA KVINDEKKVINA" EN KROMERIZ

En la tagoj de la 20-a gxis la 27-a de julio 2002 okazis en urbo Kromeriz en Cxehxa Respubliko 55-a Kongreso de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista. Per teksta kaj bilda raportado ni provos alproksimigi la apartajn kongresajn tagojn precipe al tiuj legantoj de DIO BENU, kiuj ne povis persone la kongreson cxeesti. Por gxiaj partoprenintoj estu tio agrabla memorigo de belaj kongresaj travivajxoj.

VENDREDO, LA 19-A DE JULIO

CxU KOMENCO DE LA KONGRESO JAM VENDREDE?

Por 14 gefratoj fakte okazis komenco de la kongreso jam unu tagon antaux gxia oficiala komenco. Por eviti sabate, kiam alvenos amase la kongresanoj, hxaoson kaj eventuale malagrablajn komencajn miskomprenojn, estis do necese, ke "realiga stabo" eklaboru jam vendrede. Estis ja necese transpreni la tutan konstruajxkomplekson de la Cxefepiskopa Gimnazio, fari cxiujn preparlaborojn, por ke la tuta arangxo trapasu, se eble, glite kaj glate. La "realiga stabo" duone konsistis el gejunuloj IKUEJ-anoj, kaj ni povas konstati, ke gxi estis internacia, cxar cxeestis ankaux unu slovako kaj unu gasto el Nederlando. La plej gravan problemon kauxzis lokigo de IKUE-flago kaj kongresa surskribo sur la fasadon de la kongresejo, por ke gxi estu facile videbla ne nur al alvenontaj kongresanoj, sed dum la tuta kongresa semajno al cxiuj abundaj vizitantoj de la Cxefepiskopa Kastelo kaj de ceteraj urbaj vidindajxoj. Post kelkfoja translokigo de tiuj gravaj kongresaj emblemoj estis trovita relative la plej akceptebla alternativo. Ankaux sur la cxetrotuara barajxo kaj super la cxefa enirejo en la kastelon estis lokigitaj emblemoj de IKUE. Konstruo de la granda kongresa panelo en la gimnazia auxlo, kiu farigxis kongresejo, ankaux postulis sian tempon. Certe neniu el la cxeestantaj viroj enuis, sed ankaux ne la virinoj, kiuj sin devis bone prepari por funkciado de akceptejo kaj logxiga servo.

SABATO, LA 20-A DE JULIO

KROM ESCEPTOJ CxIUJ VENIS SABATE

Ekde la sabata mateno ekfunkciis ne nur la akceptejo en vestiblo de la kongresejo - Cxefepiskopa Gimnazio, sed ankaux informservo sur la unua perono de la fervojstacio en Kromeriz. Cxar la auxtobusa stacio najbaras kun la stacio fervoja, la informservo povis do servi por alveturintoj per ambaux trafikmanieroj. Krom tio funkciis perauxtomobila servo, pere de kiu estis transportitaj valizoj kaj la kongresanoj kun irproblemoj al la kongresejo.

Kiel unua kongresano atingis la akceptejon kongresa liturgia zorganto pastro Jozefo Zielonka el Pollando. Sekvis frato Ingx. Danila Vorontsov el Rusio - la kongresano el la plej malproksima loko el cxiuj kongresanoj. Nu kaj iom post iome venis pluaj kongresanoj, sed la plej granda parto atingis la kongresejon en posttagmezaj horoj. Post akcepta proceduro sekvis logxigo en komfortaj cxambroj de la Junulara Hejmo en la sama konstruajxkomplekso de la Cxefepiskopa Gimnazio. Lacaj pro vojagxo kongresanoj povis ripozi gxis komuna vespermangxo. Je la 19-a horo en la supra kapelo de la Cxefepiskopa Gimnazio okazis Sankta Meso por tiuj, kiuj sin ne sentis tro lace. Fine post la Sankta Meso ankoraux okazis ekzerco de la kantoj por dimancxa solena inauxgura liturgio. Kaj jam do estis tempo por enlitigxo.

DIMANCxO, LA 21-A DE JULIO

DIMANCxO - INAUxGURO DE LA KONGRESO

Dimancxo, la 21-an de julio, tago de la inauxguro de la Kongreso estis eksterordinare solena tago. La inauxguro okazis en du partoj: la unua parto en apuda pregxejo de sankta Mauxricio, la dua parto en Cxefepiskopa Kastelo (iama rezidejo de episkopoj kaj cxefepiskopoj de diocezo Olomouc, danke al kiuj la urbo Kromeriz farigxis belega urbo kun multaj historiaj vidindajxoj).

La Sanktan Meson je la 9-a horo kuncelebris 7 cxeestantaj pastroj - kongresanoj (surfote de maldekstre): Alojz Dlugi el Slovakio, Stanislaw Plachta el Pollando, Josef Xaver Kobza el Cxehxio, Stanislaw Platek el Pollando, Lajos Kobor el Hungario, Jozefo Zielonka el Pollando kaj Franjo Gruic el Kroatio. Planita estis la Sankta Meso kun cxefcelebro de Episkopo Jozefo Hrdlicka el Olomouc, sed la urgxaj devoj ne permesis al li veni por la mescelebro. Tamen li venis por prediki en Esperanto, kaj senpere post la prediko li devis forveturi aliloken. Malgraux tio ni tre dankas al li - granda favoranto de la katolikaj esperantistoj, ke li strebis solvi la problemon, antaux kiun lin starigis la situacio, kaj tamen li venis por prezenti sian belan homilion. Post la komunio, omagxe al la Sankta Virgulino, belege kantis la kanton Ave Maria fratino Anna Laszay (Anjo Amika) el Hungario. Fine de la Sankta Meso oni kantis honore al Dio la kanton "Te Deum Laudamus - Granda Di´, ni lauxdas Vin" kaj post gxi la kanton "Sub verdan standardon ni kuru", kiu estas kvazaux dua himno de la katolikaj esperantistoj.

Post tiu cxi spirite profunda travivajxo de la dimancxa liturgio, sekvis la dua parto de la inauxguro en vere sublima spaco de la Cxefepiskopa Kastelo, en la Deputitara Salonego. Krom reprezentantoj de IKUE kaj Radio Vatikana cxeestis ankaux estimataj gastoj: reprezentanto de la Regiono Zlin, anstatauxanto de (forestinta en Usono) Regionestro, Konsiliano s-ro Vojtech Jurcik, Urbestro de la kongresurbo Kromeriz s-ro Mgr. Petr Sedlacek, Direktoro de la Cxefepiskopa Gimnazio s-ro Mgr. Stepan Bekarek, Prezidantino de Cxehxa Esperanto-Asocio s-ino Vera Podhradska, Redaktoro de STARTO - organo de CxEA s-ro Miroslav Malovec kaj reprezentanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia s-ro Pavel Polnicky, kiu samtempe estas Sekretario de CxEA. La kongreson inauxguris Vicprezidanto de IKUE kaj Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato s-ro Miloslav Svacek. Post enkonduka kanto de la Himno de la Katolikaj Esperantistoj sekvis prezento kaj bonvenigo de la honoraj gastoj kaj cxeestantaj reprezentantoj de IKUE, Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI kaj de la Radio Vatikana. Cxiuj cxi prezentis sian salutparolon.

Per perfekta esperantlingva prononcmaniero alparolis la kongresanojn urbestro Mgr. Petr Sedlacek. Jen lia salutparolo:

Karaj sinjorinoj, estimataj sinjoroj!

Permesu al mi, ke mi kiel urbestro de la urbo Kromeriz salutu vian solenan kunvenon. Mi gxojas, ke vi kiel lokon por okazigo de la kongreso elektis gxuste Kromeriz. Mi volonte al vi konigos kelkajn informojn el historio de la urbo.

La unua skriba mencio pri Kromeriz estas el komenco de la dekdua jarcento. Tiam la ekzistantan vilagxeton surborde de la rivero Morava akiris en sian havajxon diocezo Olomouc. Kromeriz farigxis somera sidejo de episkopoj de Olomouc kaj poste de cxefepiskopoj. Danke al tio estis Kromeriz renovigita post detrua incendio kaj ankaux post gxia konkero fare de svedaj armeoj dum la Tridekjara Milito.

Grave tusxis la historio de la Euxropo la vivon de Kromeriz en la jaro mil okcent kvardek ok. El Vieno estis en Kromeriz kaj rekte en cxi tiun salonegon translokita la Kongreso de la Nacioj de Auxstria-Hungaria Imperio. La kongreso ne sukcesis plenumi sian celon - krei demokratian konstitucion, sed eksonis cxi tie multe da principaj ideoj, kiuj trovis sian realigon en pli posta tempo.

El la dua duono de la deknauxa jarcento devenas ankaux indiko de la urbo "Atenoj de Hana". Tio esprimis, ke Kromeriz estis ne nur parto de fekunda agrokultura regiono Hana, sed ankaux gxi estis superregiona centro de la kulturo kaj klereco.

Hodiaux estas Kromeriz distrikta urbo, havanta preskaux tridek mil logxantojn. Estas cxi tie cxeestanta malpeza elektronika industrio, nutrajxa industrio kaj la fortan cxeeston nuntempe havas ankaux lerneja sistemo kaj kulturo. En Kromeriz estas unu el la plej malnovaj kaj la plej grandaj urbaj rezervejoj de monumentoj en Cxehxa Respubliko.

Pro regeneracio de la rezervejo de monumentoj akiris Kromeriz por la jaro mil nauxcent nauxdek sep premion de Historia Urbo de la Jaro. Kaj dume la plej grandan aprezon ni ricevis en la jaro mil nauxcent nauxdek ok. La Kastelo de Kromeriz, la Florgxardeno kaj la Subkastela Gxardeno estis enskribitaj en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajxoj de UNESCO.

Sinjorinoj kaj sinjoroj! Permesu al mi, ke mi konklude deziru al vi cxiuj sukcesan okazigon de la kongreso, kaj ankaux agrablajn travivajxojn en Kromeriz. Mi esperas, ke placxos al vi restado en Kromeriz kaj ke vi eksopiros al Kromeriz reveni ekzemple kiel turistoj kun siaj familioj. Tial do iam estonte gxis la denova revido en Kromeriz!

Krom la urbestro prezentis sian esperantlingvan salutparolon ankaux la Direktoro de la Cxefepiskopa Gimnazio Mgr. Stepan Bekarek, kiu diris:

Estimataj Gesinjoroj , mi volas vin cxiujn kore saluti kaj bonvenigi en Kromeriz, cxi tie en Deputitara Salonego de la Cxefepiskopa Kastelo kaj ankaux en spacoj de la Cxefepiskopa Gimnazio, kie plejparte okazados la kongresaj programoj. Mi gxojas, ke la Cxefepiskopa Gimnazio povas gastigi arangxon de tia signifo. Mi kredas, ke viaj aktivadoj en atmosfero de nia lernejo trapasos fruktodone kaj alportos multan utilon. Same tiel mi kredas, ke via renkontigxado plifortigos amikecajn rilatojn kaj kontribuos al poreuxropeca orientigxo de nia nacio kaj al la rilatoj, kiuj helpos nian landon envicigi inter kulturajn kaj morale evoluitajn landojn. Mi deziras multajn sukcesojn al viaj intertraktadoj kaj al la tuta Kongreso.

Sekvis tralego de kelkaj jenaj oficialaj salutleteroj, adresitaj al kongresanoj.

La salutletero sendita de Lia Eminenco James Francis Kardinalo Stafford , Prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj pere de Pastro Duilio Magnani.

Vatikano, la 27-an de junio 2002

Honorinda Pastro Magnani, mi gxojas transdoni al Vi kaj al cxiuj partoprenantoj de la 55-a Kongreso de IKUE, kiu okazas en Kromeriz (Cxehxa Respubliko) de la 20-a gxis la 27-a de julio, saluton de paco, amikeco kaj kristana estimo. Mi faras tion kiel Prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj, institucio de la Sankta Segxo, kiu jam de multaj jaroj agnoskis IKUE kiel internacian asocion de fideluloj laux la papa juro.

Mi speciale sxatas la temon elektitan por via Kongreso: "Malfermu la Pordon al Kristo!". Jen la invito, kiun la Sankta Patro Johano Pauxlo la II-a ne cxesas adresi al cxiu homo, al la tuta homaro, dum sia tuta fekunda irado de la papado. Ni estas fakte vokataj de Kristo mem, malfermi la pordon de nia koro ankaux al cxiuj personaj kaj kolektivaj dimensioj de nia ekzistado. Li estas Tiu, kiu sxangxas nian vivon, igante gxin pli homa, cxirkauxbrakante per sia mizerikorda amo kaj arigante nin en sian Eklezion, kiel siajn discxiplojn kaj atestantojn.

Ankaux la esperantista movado estas vokata malfermi sian pordon al la Sinjoro, por ke cxi tiu lingvo, parolata de multaj milionoj da homoj, cxiam pli tauxgu kaj strebu levi gloron de Dio kaj unuigi la homojn de diversaj popoloj kaj kulturoj en komunikado pli kaj pli akcelata de sentoj de frateco.

Kun vigla kuragxigo por la laboroj de via Kongreso kaj por la progreso de IKUE, mi transdonas al cxiuj partoprenantoj mian pasxtistan benon.

James Francis Kard. Stafford, Prezidanto

La saluto de Lia Eminenco Miloslav Kardinalo Vlk , Cxefepiskopo de Prago kaj Primaso Cxehxa.

Karaj gesamideanoj,volonte mi okaze de tiu arangxo rememoras la tempon antaux pli ol kvindek jaroj, kiam ni post 2-a mondmilito estis liberigitaj de naziismo kaj antaux ni malfermigxis nova spaco de libereco kaj eblecoj de la kontaktoj kun la mondo.

Tiam mi estis komencanta gimnazia studento en Ceske Budejovice, plena de elano kaj sopiro pri ekkonado de la mondo. Kaj fakte. Post trafrekventado de lingvaj kursoj de Esperanto - kaj ecx de la Somera Lernejo por E-instruistoj - mi pere de adresoj en diversaj Esperanto-gazetoj disvolvis ricxan korespondadon - malgraux tio, ke pli poste tio al komunista regximo ne tro placxis; gxi strebis nin apartigi de la mondo kaj malebligi la kontaktojn ...

Kuro de la historio, evoluo de la scienco kaj tekniko, ekonomio kaj politiko gxenerale montras, ke la mondo cxiam pli proksimigxas en globalan (tutecan) fazon de sia evoluo, kiu strebas superi cxiujn bremsantajn barierojn, eksterajn kaj internajn. Al la unuaj barieroj apartenas ne nur malricxeco de la granda parto de la homaro, sed ankaux la lingvaj barieroj, kiuj al multaj malhelpas partoprenon je bonecoj de la globala disvolvigxo. Al la duaj barieroj - eble ankoraux pli gravaj - apartenas egoismo kaj malamo. Ideo de la internacia lingvo Esperanto efektivigas strebadon pri forigo de la barieroj de ambaux specoj. Gxi akcentigas spiritan pliproksimigxon, amikecon kaj unuecon de unuopuloj kaj la nacioj, kiel gravan antauxkondicxon de la plua evoluado.

Mi deziras al la 55-a Kongreso de IKUE sur cxi tiu vojo multajn sukcesojn kaj mi benas strebadon de la esperantistoj.

Miloslav Kardinalo Vlk, Cxefepiskopo de Prago kaj Primaso Cxehxa

Nome de la Prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia s-ro Jacques Tuinder salutis la kongreson estrarano de KELI frato Pavel Polnicky.

Karaj gefratoj, volonte mi kaptas la eblecon sendi miajn plej bonajn dezirojn kaj salutojn al la gepartoprenantoj de la 55-a Kongreso de IKUE, okazanta en Kromeriz. Tre mi esperas, pregxante kaj spirite kun vi estante, ke vi havos fruktodonan semajnon, dum kiu la Sankta Spirito abunde benos vin kaj viajn laborojn.

Plej kore vin kaj la viajn salutas, ankaux en la nomo de mia edzino kaj la tuta KELI-Estraro, Jacques Tuinder, prezidanto de KELI.

Saluto venis ankaux de Direktorino de E-Programoj de Pola Radio , la Estraranino de IKUE s-ino Barbara Pietrzak.

Karaj Estraranoj, karaj gekongresanoj!

Akceptu de mi el Varsovio miajn elkorajn dezirojn de Diaj Gracoj por la 55-a IKUE-Kongreso kaj ankaux bedauxrosentojn pro la maleblo partopreni la Kongreson malgraux mia firma espero gxis la lasta momento.

Bedauxrinde miaj profesiaj taskoj kaj cxefe la sxangxoj en nia poreksterlanda programo kaj do la rifuzo libertempi al la redakciestroj gxis la fino de julio (oni planas gravajn strukturajn sxangxojn en la poreksterlanda programo de Pola Radio) malebligas al mi esti inter vi.

Mi restas kun vi en spirita kaj pregxa unueco. Elkore Barbara Pietrzak, IKUE-Estraranino

Kulturajn programerojn de la inauxguro realigis du kongresanoj - gekantistoj. Frato Miroslav Smycka deklamis poemon verkitan de la auxtoro de Esperanto Ludoviko Lazaro Zamenhof "Pregxo sub Verda Standardo" kaj fratino Anjo Amika kantis tri kantojn.

Post tiu cxi kultura intermetajxo sekvis salutparoloj de la cxeestantaj landaj reprezentantoj kaj fine jena alparolo de Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato Miloslav Svacek .

Tre karaj gefratoj!

Estas granda gxojo kaj honoro por mi, denove post sep jaroj inauxguri la IKUE- Kongreson en Cxehxa Respubliko. Multaj el vi certe havas en viva memoro la 48-an Kongreson de IKUE, okazintan en la jaro 1995 en urbo Olomouc. Tiu kongreso certe ludis gravan rolon en la historio de la Internacia Katolika Unuigxo Esperantista kaj mi esperas, ke ankaux tiu cxi kongreso, la 55-a, ludos same gravan rolon en la historio de IKUE. Laux interkonsento inter IKUE kaj frateca organizajxo Kristana Esperantista Ligo Internacia, alterne okazadas komunaj, tio estas ekumenaj kaj apartaj kongresoj de ambaux organizajxoj. Jes, ni scias, ke okazigi ekumenajn kongresojn estas bone kaj necese por disvolvo de reciproka kunlaboro kaj por kontribuo al la reunuigo de la kristanoj, cxar jarcentojn dauxranta disigo estas skandalo por la tuta mondo. Sed okazigo de la apartaj kongresoj estas same grava, cxar ekzistas diversaj solvendaj aferoj, kiuj estas pli facile solveblaj dum la apartaj kongresoj. Tial la katolikaj esperantistoj nunjare aparte kongresas en cxi tiu bela urbo de la Cxehxa Respubliko. La protestantaj kristanaj esperantistoj, kunigitaj en Kristana Esperantista Ligo Internacia, aparte kongresos auxguste en Hungario.

Temo de tiu cxi nia 55-a Kongreso de IKUE estas vortoj de la Papo Johano Pauxlo la II-a "Malfermu la Pordon al Kristo!", do la tasko por cxiuj homoj dum cxiuj tempoj. Ni do strebu dum la kongresa semajno centprocente plenumi tiun alvokon de la Papo, por ke ni el komuna restado cxerpu novan forton kaj entuziasmon por plua evangelizado pere de internacia lingvo Esperanto, kio estas nia cxefa kaj la plej grava tasko.

Miaj karaj, mi estas profunde konvinkita, ke okazigo de tiu cxi kongreso estas esprimo de Dia volo. Kaj mi firme kredas, ke la kongresaj tagoj plifortigos nian kredon, esperon kaj amon. Kaj tion mi elkore deziras al cxiuj el vi, karaj gekongresanoj. Dio benu niajn strebadojn, niajn kongresajn agadojn kaj aktivadojn. Nia cxiela Panjo protektu nin per sia sxirma mantelo, kasxigu nin en sian Senmakulan Koron. La cxielaj Patronoj de la esperantistoj elpetu por ni cxe Dia Trono benojn kaj gracojn. Dio benu nin!

Konklude de la inauxguro oni kantis la kongresan kanton "Malfermu la Pordon al Kristo".