DIO  BENU

Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de CxEA agnoskita kiel laika eklezia organizajxo

Jaro 2001 (11)                                                                                                  Numero 4 (44)


Lauxdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Enhavo-tabelo:
KUN DANKEMO AL DIO NI ADIAUxU NUNAN JARON
KIE DIO MANIFESTIGxAS EN MIA VIVO?
ThD-ro JAN FILIP - Sacerdoto, profesoro, verkisto, poeto kaj eminenta esperantisto
SED BENATA (Poemo)
MARIA (Poemo)
POST MAJESTA CELO - Rakonto el libro de Sac. Jan Filip
MEINARDO - La Sankta Apostolo de Latvio
DONACO DE VATIKANO POR LATVIO
STATUON DE MARIA ONI REVENIGIS AL RIGO - La cxefurbo de Latvio
ADORU
BEATA ALOJZIJE STEPINAC
LA 15-A KONGRESO DE LA ITALA IKUE-SEKCIO
BIOGRAFIO DE ANTONIO ROSMINI
POPOLAJ BETLEHEMOJ - Tradicio de kvin generacioj
MUZILO JUBILEAS
PRIPENSADO
55-A KONGRESO DE I.K.U.E. 2002 en Cxehxa Respubliko
DANKESPRIMO
SINCERAN GRATULON KAJ BONDEZIRON
EKBRILU STELO BETLEHEMA (Poemo)

Jen antauxaj numeroj de DIO BENU 


KUN DANKEMO AL DIO NI ADIAUxU NUNAN JARON

Karaj gefratoj!
Unua jaro de la nova jarcento jam proksimigxas al la fino. Ni povas konstati, ke por nia katolika E-movado tiu jaro estis dank´ al Dio favora. En viva memoro ankoraux restas belaj travivajxoj de la 15-a Ekumena E-Kongreso kaj la 5-a Junulara Ekumena E-Tendaro, okazintaj en cxefurbo de Kroatio Zagrebo kaj la travivajxoj de la 20-a IKUE-Tendaro en Sebranice en Cxehxio. Antaux ol ni adiauxos la jaron 2001, ni ankoraux iomete turnu nian atenton al gxi sur la pagxoj de tiu cxi numero de nia gazeto.
Kroation al ni memorigas heroo de tiu belega lando kaj popolo, la beata Alojzije Stepinac. La 20-an KET-on kelkaj fotajxoj de germana frato Markus Heupel. Pri gxojigaj aktualajxoj el la vivo de la Eklezio en Latvio nin konigas gxia landa reprezentanto de IKUE Jazeps Slars kaj pri kongreso de UECI (itala IKUE-Sekcio) gxia partoprenantino Jitka Skalicka.
Novembre kaj decembre ni rememoras gravajn datrevenojn de eminenta Esperanto-pioniro, sacerdoto, verkisto kaj poeto, profesoro D-ro Jan Filip. Li enskribigxis en historion de la katolika E-movado per oraj literoj. Admirindaj estas liaj tiel ampleksaj aktivadoj gxis fino de la vivo. Ofte sxajnas al mi, ke niaj entuziasmo kaj fervoro por esperantistaj idealoj, ankaux kadre de la katolika E-movado, iom post iome malfortigxas. Tial ni bezonas turni nian rigardon al niaj bonaj modeloj, por ke ni konsciigxu, ke dedicxita tempo al la katolika aux ekumena E-movadoj ne estas la tempo perdita. Tiucele bona modelo por ni estas gxuste nia frato, la sacerdoto Jan Filip. Lian entuziasmon kaj fervoron ni bezonas por bone arangxi venontjare la 55-an Kongreson de IKUE, okazontan julie en urbo Kromeriz en nia lando. Dio helpu al ni ankaux pro propetoj de niaj esperantistaj gefratoj arangxi la kongreson por gloro kaj honoro de Dio kaj nia eterna prospero. Dio benu nin! Miloslav Sxvacxek

KIE DIO MANIFESTIGxAS EN MIA VIVO?

Ni provu doni vicon da respondoj. Dion oni povas trovi jam en mia ekzisto.

Tie cxi ie mi trankvile kaj kviete sidas kaj meditas. Mi konstatas: Mi estas cxi tie, malgraux tio, ke mi faras nenion, por ke mi cxi tie estu. Mi atendas kaj mi estas cxi tie dauxre. Mi estas cxi tie kaj mi neniel povas al mi ekzistadon forigi. Kio estas tiu potenca forto, kiu estas kauxzo kaj konstantan fonto de mia ekzistado? Kiu tion plene konscias, tiu ekkomprenas: en mia ekzistado manifestigxas Dio.
Dio manifestigxas en mia konscio de respondeco. Ni sentas la respondecon por certaj homoj kaj situacio. Ni sentas, ke oni metas sur nin urgxajn postulojn. Tiuj postuloj dominas super la apartaj aferoj. En profundo de mia interno kvazaux iu parolas al mi. En la sento, ke oni ion de mi postulas, kaj ke mi por io respondecas, sin anoncas mistero. Estas tio granda Dio, kiu de mi postulas bonon.
Dio manifestigxas en profundo de mia sopiro. Ni sopiras pri rekono, pri kompreno, pri sento de certeco kaj sekureco, pri amo, felicxo. Milfoje dum la vivo tiu cxi sopiro renkontas sin kun seniluziigxo kaj restas nerealigita. Gxi atendas ion pli grandan. Gxi direktas al celo, kie gxi ne estos disrevigxinta, direktas al iu, kiu plene gxin sukcesas kompreni, rekoni, akcepti, kasxi, ami, felicxigi. Mia sopiro, mia celado sercxas verdire Dion.
Dio manifestigxas en mia demando pri senco de la vivo. Ni cxiuj defendas nin, se ni estas farontaj ion absurdan. Sed ankaux nia vivo devas havi iun sencon. La apartaj motivoj ne suficxas al ni. Ankaux en longa, grava malsano, en vivkatastrofoj restas malfermita la demando: "Kial?" Per tiu cxi demando ni fakte demandas pri lasta dauxre valida, en cxio decidanta senco de la vivo, senco, kiu restadas, ecx se cxio cetera fiaskis. La fina respondo al tiu cxi demando estas denove la cxefa, granda mistero, kiun ni nomas Dio.
Dio manifestigxas en mia pacienco. Iam estas tio verdire malesperiga. Ofte ni estas cxe fino de niaj fortoj. Kaj poste okazas, ke ni denove rekolektas la fortojn, ke ni ne rezignacias, ke de ie elinterne venas trankvilo, ke ni ne restas kusxi batmortigitaj, ke ni iamaniere kun nova espero levigxas, ke ni ne diras "ne", sed "jes", en gxi estas Dio.
Dio manifestigxas en mia amo. Tiam, kiam en la homo auxdigxas gxoja sopiro rilate al edzo, edzino, al infanoj, kiam li volas por ili vivi. Kiam li sukcesas vivi sen eraroj kaj malperfektajxoj kaj simple amas kaj ne demandas, kion el tio li havas. Tie cxi elfontas io el la interno mem, io tre profunda kaj dauxra. En tiu cxi amo estas Dio.Ankoraux alimaniere Dio manifestigxas en nia amo. Iufoje la homo klare sentas, ke liaj edzo, edzino kaj la infanoj estas mirinda donaco. Tiu cxi konscio lin kaptas, gxi estas kara por li, gxi pridonacas lin per profunda plenigxo, gxi lin edifas, felicxigas. Sed se ni ricevas iun donacon, estas enigita en tio samtempe la donacanto. Sen donacanto la donaco ne estus donaco, sed objekto.
Kiel ni perceptas Dion? Kiu tiel demandas pri Dio kaj lin sercxas, al tiu tiaj travivajxoj helpados sinsekve al konstante pli granda kaj pli profunda ekkono de Dio. Tiu ekkono ne bazigxos en rapida eldiro de ecoj arangxitaj per racio, sed en manieroj de renkontoj, kiuj tusxos nian la plej profundan internon.
Se ni trairos la menciitajn rimarkojn, kiuj parolis pri tio, kie kaj kiel Dio manifestigxas en nia vivo, ni povas diri:
Dio manifestigxas kiel origino kaj fonto de mia ekzistado, kiel origina fundamento, en kiu mi konsistas, kiu donas konsenton al mia ekzistado kaj gxin volas.
(Spiritan vorton el libro "Kiel hodiaux paroli en familio pri Dio" de Klemens Tillman diponigis por Dio Benu geedzoj Nosek el Prago).
 

  ThD-ro JAN FILIP (*9.12.1911 21.11.1971)

sacerdoto, profesoro, verkisto, poeto kaj eminenta esperantisto

  Antaux 90 jaroj, la 9-an de decembro 1911 en la familio de teksisto Francisko Filip en Pribyslav, Cxehxio, naskigxis knabo Johano. Li jam havis kvar gefratojn - fratojn Venceslao kaj Francisko, fratinojn Karla kaj Maria. Post kvar jaroj ankoraux naskigxis frato Karlo. La infanagxon li travivis en Pribyslav, kie li trapasis la bazan lernejon. Poste li estis akceptita al gimnazio en Prago, kiun li finis per abiturienta ekzameno kun bonega rezulto en la jaro 1931. En Hradec Kralove li studis en teologia porpastra seminario kaj en la jaro 1936 li sacerdotigxis. La solenan primican Sanktan Meson li celebris en naskigxurbo Pribyslav.

Li surprenis sur la sxultrojn krucon de Kristo kaj gxin li portis pacience dum la tuta vivo. Estis tio sencxesa translogxigxado kaj sxangxado de agadlokoj pro ordonoj de sxtataj distriktaj (kontraux)ekleziaj administrantoj. Li komencis kiel kapelano en Jicin. Poste unu jaron li estis administratoro en parohxo Nova Ves nad Popelkou. Unu jaron li estis kapelano en Kutna Hora kaj fine dum ses jaroj li estis profesoro en gimnazio kaj porinstruista instituto ankaux en Kutna Hora. Tie li instruis religion, historion kaj latinan lingvon. Unu jaron li instruis en gimnazio en Dvur Kralove, unu jaron en gimnazio en Jicin kaj tri jarojn en gimnazio en Nachod.
En la jaro 1950, post komenco de rigora politika tendenco de komunista ideologio kaj eduko de la homo en moderna kaj lauxdire scienca ekkono de la vivo kaj mondo, estis al li malpermesita pedagogia agado kaj permesita nur la agado en animzorgado.
Kvin jarojn li estis animzorganto en naska Pribyslav, kvar monatojn en Velis, kvar jarojn en Chleny, kvar jarojn en Letohrad kaj naux jarojn en Kratonohy apud Hradec Kralove. Tie antaux 30 jaroj, dimancxe la 21-an de novembro 1971, en la festotago de Kristo la Regxo, dum vestado de ornato antaux la Sankta Meso, lin invitis Sinjoro, por ke li surmetu ornaton la plej brilantan kaj akceptu denaron por sia laboro.
Jam kiel 9-jara knabo kun granda talento, li ellernis internacian lingvon Esperanto. En la 13-a jaragxo li komencis verki Grandan Esperanta-Cxehxan Vortaron, cxar en Cxehxio nenio tia gxis nun estis eldonita. Post tri jaroj li finis gxian kompiladon kaj malgraux tio, ke gxis gxia eldono ankoraux forpasis du jaroj, li igxis la plej juna vortaristo en la mondo. Liaj Esperanta-Cxehxa kaj Cxehxa-Esperanta Vortaroj estis trifoje eldonitaj kaj dufoje estis eldonitaj la cxehxaj popolaj kantoj, tradukitaj de li en Esperanton. Dum liaj studjaroj en gimnazio en Prago, la internacia asocio de esperantistoj proklamis konkurson de la plej bela poemo pri la Virgulino Maria en Esperanto. La unua premio en la konkurso estis intence nur simbola, sed belega: bukedo da blankaj rozoj, kiun devus la venkinto meti al piedoj de statuo de la Virgulino Maria en Lurdo. Ceteraj premioj estis objektecaj. La unuan premion por la plej bela poemo gajnis juna cxehxa studento de Praga gimnazio - Johano Filip. Malgraux tio, ke li mem ne vizitis Lurdon, cxar la lernejo lin ne liberigis, lian bukedon de blankaj rozoj al la piedoj de la Virgulino Maria en Lurdo metis du reprezentantoj de klubo de katolikaj esperantistoj, lia nomo ne estis neita kaj tiel la nomon de cxehxa esperantisto Johano Filip baldaux konis tuta esperantista mondo.
En la jaro 1968 lin en Kratonohy vizitis svisa esperantistino kaj tradukistino Madlen Welsh, por ke sxi persone interkonatigxu kun eminenta esperantisto, auxtoro de grandaj vortaroj kaj de multaj esperantlingvaj libroj. Tiutempe en Svislando estis eldonitaj kaj surscenigitaj liaj teatrajxoj: La Turo Inter Nuboj kaj Fino de la Mondo. Por junaj katolikaj esperantistoj li tradukis en la jaro 1970 multajn ritmajn religiajn kantojn, kiujn oni kantadis en la tendaroj en Herbortice.
Lian tombon en Pribyslav ornamas statuo de la Virgulino Maria - la persona donaco de belgaj esperantistoj. En Belgio al tiu statuo de la Virgulino Maria oni diras: Sankta Virgulino de la Malricxuloj.
Pli poste li mem vizitis multajn landojn, kie liaj prelegoj en Esperanto pri Cxehxio vekis grandan atenton cxe la auxskultantaro. Por prelegoj en Belgio, Nederlando kaj Britio li ecx ricevis specialan dankon flanke de cxehxaj sxtataj oficejoj.
Krom Esperanto li praktike regis kelkajn fremdajn lingvojn, en kiujn li tradukis siajn poemojn, rakontojn kaj teatrajxojn. Krome el multaj aliaj lingvoj li konis fundamentojn por siaj studceloj.
Li postlasis al ni verkon de vasta grandeco. Tuta lia vivo, plenigita de laboro kaj oferoj pro proksimuloj kaj malgraux tio plena de suferoj, abnegacioj, maldankemoj kaj seniluziigxoj, estis trabrilita per konstanta rememoro pri sia infanagxo kaj pureco de la simpla infana koro konservigxis cxe li dum la tuta vivo. Kiel grandan sopiron pri la sacerdoteco en li kulturis mem la Plejalta Pasxtisto pere de liaj gepatroj kaj favora medio de lia infaneco. Tion al ni devualas lia rakonto el la libro Post Majesta Celo.
En sia vivo havis Johano Filip du grandajn helpantojn, du brilajn lumturojn, kiuj al li per siaj lumradioj lumigis tutan lian vivon. En ilia lumo li forgesadis dornojn de la suferoj kaj vidis la florojn de la beno, kiujn al la kredanta homo la suferado alportas.
La unua lumturo kaj lumo en lia vivo estis lia patrino, kiun li dum la tuta vivo amis per granda, pura amo de la infana koro. Neniu ofero, neniu sufero kaj abnegacio estis por li suficxe granda, por per ili pruvi esprimi al la patrino sian amon kaj dankemon por vivo, por la sacerdotigxo kaj por tio, ke gxuste sxi eklumigis en lia koro la duan lumturon kaj tiu estis amo kaj honoro al Dipatrino, al Virgulino Maria. Al Sxi li rifugxadis en la momentoj la plej malfacilaj. Al Sxi li konfidadis siajn sukcesojn kaj etajn floretojn de la gxojo. Sub sxian protekton li donadis cxiun sian agadon, al Sxi li konsekris tutan sian vivon. Al Sxi li solene konsekris tutajn urbojn: Kutna Hora, Caslav, Cervene Janovice. Al sxia honoro kaj gloro li lasis orumi sxian statuon super la cxefpordo de la pregxejo en lia naskigxurbo Pribyslav, dum lia animzorga agado en tiu parohxo. Li havis ne nur grandan kredon, sed ankaux propran sperton, ke la Dipatrino estas vere granda Helpantino de la kristanoj. Tial li al ni montras al Sxi la vojon per la tuta sia vivo kaj verko.
En cxio li strebis pacience sekvi sian Pasxtiston - Jesuon Kriston. Ankaux li surprenis pacience sian krucon kaj gxoje gxin portis. Kaj bona pasxtisto strebis al kruco de Kristo alkonduki cxiujn al li konfiditajn sxafetojn.
Malgraux tio, ke lia vivo estis tiel fekunda, lia aktivado kaj verkaro tiel ampleksa, malgraux tio, ke li estis tre populara kunulo kaj predikanto, li restis humila servanto de Dio kaj servanto de tiuj lastaj.
Nia frato - esperantisto Jan Filip ricevis de Sinjoro grandan talenton, kun kiu li bone mastrumis. Tial certe ankaux lia rekompenco estas granda. Li sukcesis sonigi la homajn korojn ecx animojn per beleco de la parolata kaj skribita vorto - per verko kaj modelo de sia vivo, kiujn li postlasis al ni. Certe li jam nun gxojas pro rekompenco de la Sinjoro, kiel bona laboristo sur Dia vitejo.
Nia rekompenco kaj rememoro je Diaj servantoj Jan Filip kaj lia frato Karel, ambaux sacerdotoj kaj esperantistoj, (Karel Filip foriris por sia rekompenco januare de la nuna jaro 2001) estu bukedo da sinceraj pregxoj por iliaj animoj. Ili ambaux, kiel bonaj pasxtistoj, certe propetos por ni, kiam cxi tie surtere jam neniu nin rememoros.
Laux V. Janacxek kompilis M. Sxvacxek

SED BENATA

En gxardeno de la koro
multan planton homoj miras,
sed benata tiu floro,
kiun Di´ por Si desxiras.

Sur herbej´ sub suna rido
multajn sxafojn oni vidas,
sed benata la sxafido,
kiun Di´ Pasxtisto gvidas.

Inter brancxoj de la pino
multaj kantaj birdoj estas,
sed benata kolombino,
kiu en Kor´ Dia nestas.

Multa voj´ sur terdeklivo
sxajnas kiel cxarma strio,
sed benata estas vivo
dedicxita nur al Dio!
Sac. Jan Filip, Nachod, 6.9.1955
 
 

M A R I A P. Jan Filip

Sur luno staras Vi, per steloj cxirkauxata
plej bela kreitajx' laux Dia ideal',
en malbenita mondo sola Vi beata,
plej cxasta Virgulin' en peka larma val'.
Ho Virgulin', mi amas Vin!

Espero de l' homar' laux sankta dir' profeta
Vi venis sen makul', mirinda en humil',
l' angxel' salutas Vin en domo Nazareta,
eterna Dia Vort' farigxas Via Fil'.
Ho Di-Patrin', mi amas Vin!

De l' paradiza arb' gxis niaj regionoj,
minacas per venen' infera la serpent',
farigxis gxia pred' jam miloj, milionoj,
sed Vi frakasas gxin en nom' de l' homa gent'.
Ho Venkantin', mi amas Vin!

Tra Via kor', benata inter la virinoj,
sub kruco de l' Savant' penetris akra glav',
sed sepdolora Vi obea al destinoj,
fidele kunsuferas nur pro nia sav'.
Dolor-Patrin', mi amas Vin!

Pro Via sindonem' la Regxo de la regxoj
cxielen Vin irigis kun la korp', anim',
por Vi ne plu validas pri la morto legxoj,
Kron' de la Univers' al Vi kaj la estim'.
Ho Mond-Regxin', mi amas Vin!

Cxielen sopirante pasxas ni sur tero,
sed inter sanktular' kunestas nia kor',
admiras cxiuj Vin en superstela sfero,
sin klinas antaux Vi ecx la angxela hxor'.
Angxel-Regxin', mi amas Vin!

Nin premas kulpa sxargx', mizerajn malricxulojn,
Vi tamen ne rifuzas nin en arda pet',
afabla via man' forvisxas la makulojn,
la Patron pregxas Vi pro homa infanet'.
Propetantin', mi amas Vin!

Sed cxiu vort' malforta, estas mi senpova,
prikanti Vin ecx ne kapablas lingvoj mil
kaj nesuficxa restas nomo cxiam nova,
do mi nur flustras laux instig' de Via Fil':
Mia Patrin', mi amas Vin!
En malsanulejo de Nachod 3.9.1955.

POST MAJESTA CELO Rakonto el libro de Sac. Jan Filip

  "Georgo, hodiaux posttagmeze venu al parohxejo," solene anoncis dum pauxzo je la deka horo Jocxjo Kovar antaux la tuta klaso al Georgo Horak. "Reverinda sinjoro tion sciigas al vi, jxus ni havis lecionon de religio," aldonis li por akcenti la mesagxon, kaj tuj li jam kuris en unuan klason de supera popola lernejo, por ankoraux alfirmigi al si paperon sur la desegno-tabulon. Oni havos lecionon de desegnado kaj tion Jocxjo cxiam gxojatendas.

Tiu sciigo tikis Georgon.
"Cxu jam?", li diris al si gxoje enmense, sed tuj li skuigxis. Sed, se li auxskultos la teruran vorton: "Ne!"?
Li rememoris la konvinkigajn vortojn de la reverinda sinjoro, kiu al li tiam, kiam Georgo alportis petpostulon por akiro de subteno por studado, transskribitan laux modelo de pastro: "Ne timu, Geocxjo, kun helpo de Dio cxio bone sukcesos. Nur multe pregxu kaj petu la Sinjoron Dion pri la helpo."
Kaj Georgo pregxis. Matene kaj vespere flugis al cxielo vortoj de liaj ardaj petoj. Kun ili kunigxis en gxoja harmonio la pregxoj de liaj gepatroj kaj fratineto. Ankaux dumtage li ofte vizitis pregxejeton kaj antaux tabernaklo li plenfide metis siajn sopirojn kaj petojn en la manojn de Dio.
Hodiaux do eble venis la decido.
Georgo post finitaj lernhoroj kuris, ne, pli gxuste flugis hejmen kaj vokis tute spirlaca tuj el la antauxcxambro:
"Panjo, pacxjo, Jocxjo Kovar, mi devas, eble gxi jam estas cxi tie, posttagmeze, al parohxejo."
"No, posttagmezo cxi tie ankoraux ne estas," ekridetis la patro, "nur estas la dekunua horo, sed vi tion eble cxion bele intermiksis pro nura gxojego, cxu?"
La knabo rugxigxis, enspiris kaj nur post momento klarigis, kion li antauxe malkontinue aludis.
"La reverinda sinjoro sciigis pere de Jocxjo Kovar, ke mi posttagmeze vizitu la parohxejon."
Sian konjekton, ke eble jam alvenis plenumo de lia petpostulo, li pli volonte ecx ne elparolis. Subite li ekpensis, ke eble la reverinda sinjoro lin ankaux vokas por io alia, kaj poste sekvus seniluziigxo.
Sed cxiuj tuj ekkomprenis, pri kio temas, kaj iliaj demandrigardoj diris al si reciproke: "Kiel gxi finigxis?"
"Posttagmeze surmetu la festan veston, jam nun purigu viajn sxuojn kaj je la tria horo iru al parohxejo, tiutempe la reverinda sinjoro estadas hejme," decidis panjo kaj la afero estis dume finita.
Duonhoron antaux la tria horo jam estis Georgo tute belaspekta kaj preparita ekiri al parohxejo.
"Geocxjo, mi sxatus iri kun vi, cxu mi povas?", malkuragxe auxdigxis Hanjo, vidante frateton en festaj vestoj. "Sciu, mi atendos apud la parohxejo, dume mi vizitos pregxejon, ol vi revenos, kaj mi tie pregxos, por la sukcesa rezulto."
"Nur iru, Hanjo," li diris kun dankema ekrideto.
Ankoraux estis ecx ne kvaronhoro antaux la tria, kiam infanoj de Horak eliris tra la pordo en la straton. Manenmane ili iris surplace al la pregxejo.
"Mi do iros la pregxejon, Geocxjo," diris Hanjo, sed Georgo ne ellasis sxian manon.
"Ni tien iros ambaux, ankoraux ne estas la tria," respondis li al fratineto kaj jam ili estis en pordego sub la pregxejturo.
Estis vendredo kaj sonorigisto Borovsky, kiu havis unu brakon paralizitan, jxus eniris la sonorilturon.
"Nur ke la pregxejo ne estu fermita," ektimis Georgo.
Kaj ne estis. Per cxefa pordo ili eniris en sanktan silenton de majesta pregxeja spaco. Georgo trempis la fingrojn en sanktigita akvo kaj tusxis per ili etajn fingretojn de Hanjo, cxar la knabineto devus sin starigi sur piedpintojn kaj strecxe levi la manon, por atingi sanktakvujon. Ambaux sin krucsignis, genuigxis kaj pregxis trifoje "Lauxdata kaj salutata estu la Plejsankta Sakramento," kaj foriris genuigxi gxis la krado, por ke ili estu lauxeble plej proksime al la tabernaklo.
La turhorlogxo jxus batis la trian horon, kiam Georgo ekstaris. Hanjo dume restos ankoraux cxi tie kaj li poste revenos al sxi.
Sur la turo ekbalancis sonorilo. Al Georgo batis en la brusto la koreto kiel svingilo de la sonorilo, per kiu li tiel volonte sonoradis. Sed tamen almenaux unu "Saluton Maria" li pregxis por la animoj en la purgatorio, ol li venis al la parohxejo. Sed nune tiu pregxo estis tre distrigxema.
En parohxeja antauxcxambro li frapis la pordon, super kiu estis per gotika skribo skribite: "Parohxa oficejo".
"Bonvolu eniri," auxdigxis de interne la afabla vocxo kaj post kelkaj momentoj staris la dekunujara knabo vidalvide al blankhara pastro.
"Lauxdata estu Jesuo Kristo," salutis Georgo, transdoninte la cxapon el dekstra mano al maldekstra kaj ree al la dekstra.
Bona pastro enrigardis la brunajn okulojn de la knabo, el kiuj radiis sopirega espero ekkoni, kia sciigo lin atendas, cxu li auxdos belegan, la plej belan el la vortoj "jes" aux malvarman, la plej malvarman "ne"?
"Jen ni ricevis respondon el Hradec Kralove, Geocxjo," diris pastro malrapide, "prenu gxin hejmen kaj montru al viaj gesinjoroj gepatroj. Oni donis al vi rabaton, sed restas por cxiu monato pago de ducent kronoj."
Kun Geocxjo turnigxis la planko. Li pensis, ke la tablo ankaux segxoj kaj cxio rondmovigxas cxirkaux li, sed post momento li ekkonis, ke nur al li klinigxis la kapo kaj la okuloj larmplenigxis.
Fino... Adiauxu kun studado! Kun belaj esperoj! Adiaux revoj de la infaneco! Ducent kronojn monate! Tiom ofte perlaboras la patro ecx ne dum du monatoj!
Georgo ne vidis pro la larmoj. Li ecx ne vidis, ke la pastro venis gxis al li, gxis li eksentis liajn manplatojn sur siaj vangoj, malsekaj kaj varmegaj.
"Ne timu, Geocxjo, sed gxi tamen eb-los. Petu la Sinjoron Dion pri la helpo kaj vi vidos, kiel cxio bone finigxos. Nun prenu cxi tiun dokumenton kaj montru gxin hejme. Kaj ne forgesu saluti kaj diri al via patro, ke li venu cxi tien. Adiaux!"
Georgo en la maldekstra mano premis la cxapon kaj per dika fingro li altenis donitan dokumenton, per la dekstra mano li prenis la manon de la pastro kaj malseketigis gxin per varma larmo kaj per kiso de tremantaj lipoj.
"Adiaux!", li respondis kiel en la songxo, eliris el la pordo kaj kuris, kvazaux iu lin pelus. Sed meze de parohxeja korto li haltis. Kial rapidi? Hanjo ekploros kiel li, kiam sxi tion auxdos. Ducent kronojn. Tiuj tri vortoj estas la muroj de profunda abismo, en gxi porcxiame estos entombigitaj belaj revoj kaj esperoj de la juna animo.
Li ekmemoris, kion antaux kelkaj tagoj diris la patro: "Se eventuale temus pri kvindek kronoj monate, eble, kun helpo de Dio ni tion iamaniere eltenus. Kaj al tio ankoraux librojn kaj vestajxojn."
Sed ducent! Reverinda sinjoro ja konsolis, sed tion li eble nur tiel konsolas, por ke tio ne tro doloru. Sed Georgo sentis en la animo, ke porcxiame estas jam la fino al liaj elrevitaj sopiroj.
La pordo de parohxeja korto malfermigxis kaj en gxi aperis blondhara kapeto de Hanjo. "Geocxjo, ni iru rapide hejmen, estis cxi tie iu sinjoro kaj nun li iris al nia hejmo!"
Georgo miris, ke Hanjo povas interesigxi pri nekonata homo, se temas pri tiel grava lia afero. Kaj ecx sxi ne demandas pri la rezulto de lia petpostulo.
"Sciu, Geocxjo, mi pregxis en la pregxejo antaux la tabernaklo kaj venis tien iu sinjoro kaj tuj li min rekonis, tiu, al kiu ni iam donis bukedeton da galantoj, kaj mi al li rakontis, ke vi donis petpostulon kaj ke vi deziras studi por sacerdotigxi." La knabineto parolis, gxis sxi tute igxis spirlaca - kaj nur nun sxi ekatentis, ke el la okuloj de Geocxjo elfluas sur la vangojn la larmoj.
"Hanjo, gxi eble jam ne realigxos." Kaj Georgo lasis la larmojn libere flui senatente, ke ili jam estas sur la placo.
"Kial?", demandis nur nun Hanjo surprize - ja sxajnis al sxi - ecx sxi ne sciis, kiel sxi akiris firman certecon, ke cxio jam estas ordigita kaj ke sxia frateto farigxos sacerdoto, kiel li tion sopiris ekde sia la plej frua infanagxo.
"Sciu, Hanjo, ni devas pagi ducent kronojn monate, pli grandan rabaton oni jam ne povas al ni promesi en tiu instituto, kiun mi intencis eniri."
Hanjo malgajigxis. Kiel sxi nur povis tion nun tiel forgesi? Sed ne, Hanjo havis en profundeco de la animo fajreton, etan, sed brilantan fajreton de firma espero, ke cxi cxio sxangxigxos. Ah, sxi jam scias. En la pregxejo, kiam sxi pregxis cxe la cxefa altaro antaux la tabernaklo, sxi forgesis, ke ekzistas ankoraux aliaj obstakloj, kaj sxi ekhavis tutan certecon, ke Georgo studos. Kaj iufoje li staros cxe tiu altaro, kie gxuste antaux unu jaro sxi akceptis la unuan sanktan komunion, kiel reverinda sinjoro.
"Sed tiu sinjoro, Geocxjo, sciu, eble li al vi volas ankaux ion pri tio diri, li estis tiel afabla kaj ridetis je mi." Sxi provis enversxi esperon en la fratan koron.
Hejme atendis infanojn seniluziigxo.
Estis tie antaux momento sinjoro konsiliano Mrstina el Prago, jes, li menciis kelkajn vortojn pri la infanoj, demandis la gepatrojn, kion ili planas pri knabo kaj tuj li foriris. Li haltis por momento en Pribyslav, veturanta ien perauxtomobile.
"Pacxjo, la reverinda sinjoro sciigas al vi, ke vi venu al li, kaj mi al vi kaj al panjo transdonas lian saluton," diris Georgo apatie, kiam al ili la patrino findiris pri vizito de sinjoro konsiliano.
"Sinjoro konsiliano diris, ke li ankoraux haltos en la parohxejo," aldonis patro, "mi do tien ankoraux ne iru, nur eble morgaux."
Sed la patro tamen iris ankoraux tiu
Ducent kronojn monate, kiel estis skribite en dokumento, kiun Georgo alportis, estis tro, tro multe por malricxa montara teksisto. Kaj tamen li sentis bedauxron pro la knabo, kiu tiel sopiris pri la majesta celo.
Georgo dume malvestis la festajn vestojn kaj iris kun Hanjo alporti lignon en la cxambron por vespero kaj mateno.
La patrino rigardis ambaux. Sxi vidis, kiel el lignotenejo ili apenaux sukcesas porti pezan korbon, plenan de sxtipetoj. Kiel tiuj infanoj strebas en cxio helpi! Kion por tio aliaj, ricxaj homoj donus, se ili havus tiel bonajn infanojn! Ankaux al sxi ili foje kauxzis zorgon kaj doloron, sed neniam tio estis malboneco, sed nur infana senpripenseco, kiu ilin gvidis al io, kio kauxzis al gepatroj malfacilan momenton. Sed tion patrino tuj pardonis. Kiel volonte sxi plenumus al ili iliajn dezirojn.
La infanoj en la cxambro staplometis la sxtipetojn en la nicxon cxe la forno. La patrino vidis de la tablo, kie sxi flikis tolajxon, malgajan vizagxon de Georgo kaj deprimitan rigardon de Hanjo. Sxi volonte forjxetus la tolajxon, cxirkauxbrakus ambaux infanojn kaj plorus kun ili, sxi ekrigardis instinkte al la kruco sur la muro kaj klinis la kapon en silenta sindonigxo. Sed la larmo tamen aperis en sxia okulo.
Hodiaux unuan fojon sentis Georgo en la infana animo, kiel malricxeco doloras.
Apenaux li komencis elkreski el infanagxo en knaban agxon, ne celkonscie, sed emfaze engravuris sin en lian animon la sopiro farigxi sacerdoto.
Ankoraux antaux ol li komencis vizitadi lernejon, li kun respekto rigardis ecx la "malgrandajn pastrojn", kiel li nomis mesknabojn. Kaj jen ankoraux pli multe kreskis en lia animo la sopiro esti ne nur "malgranda pastro" - mesknabo, sed sacerdoto, kiel reverinda sinjoro Remes kaj pastra mosxto Rajsky. La ekzemplo de piaj gepatroj firmigis en lia animo sopiron pri bono kaj virto kaj reziston kontraux la malbono kaj peko. En varmiga varmo de la familia amo kaj altvaloraj vortoj de bona, ekzemplodona sacerdoto disvolvigxis floro de sacerdota vokiteco cxiam pli bele.
Kaj foje en decembro, tiam en la tria klaso de baza lernejo, Georgo grave malsanigxis. Li vizitis tiam Jocxjon Kovar, kiu malsanis je skarlatino. Post veno hejmen li sentis sin malbone. Venis sinjoro doktoro Prosek kaj konstatis skarlatinon.
Sed ne nur tion. Forpasis apenaux dekkvar tagoj kaj Georgo malsanigxis je forta inflamo de renoj. La ceteraj malsanaj infanoj je skarlatino jam antauxlonge resanigxis, nur Gerogo sin sentis cxiam pli malbone. Sinjoro doktoro, tiel sperta kaj malsanojn konanta, grave skuis la kapon.
"Estu preparitaj je la plej malbona momento," diris li al deprimitaj gepatroj Horak.
Estis malgaje en malgranda dometo de teksisto. Teksilo silentis, cxar Horak ne volis la febrantan infanon eksciti per batado de navedo.
Venis Kristnasko, la festotagoj de la amo kaj gxojo. En familio de Horak estis malgaje kaj dolore. "Kion vi nunjare dezirus de Jesueto?", demandis patrino kaj deturnis la vizagxon, cxar la larmoj elpusxigxis el sxiaj okuloj. Eble tio estas la lasta Kristnasko de Geocxjo, ekpensis sxi en angoro kaj doloro.
La knabo ekrigardis la patrinon.
"Sciu, panjo, Jesueto donadis cxiam al mi, nunjare mi povus doni al li."
"Infano, kion vi volus doni al Jesueto?" diris surprizita patrino kaj dum tio sxi penis deteni la ploron.
"Mi tion skribos al Li," respondis Georgo. Kaj li skribis sur slipeton:
"Kara Jesueto. Vi jam donis al mi tiom multe, mi petas Vin, prenu nunjare Vi de mi. Se mi resanigxos, prenu min al la altaro kaj sacerdotigu min. Se mi ne resanigxos, prenu min al Vi. Sed panjon kaj pacxjon kaj Hanjon gxojigu, por ke ili ne plu ploru kiel nun. Via Georgo."
Kaj Georgo tiam resanigxis.
Tion speciale nune Georgo rememoris. Kaj li ne sukcesis al si respondi, kiel li povos plenumi sian promeson kaj doni tiun donacon al Sinjoro Jesuo.
Malricxeco. Ili estas malricxaj, li ne povos studi, li ne povos farigxi sacerdoto.
Kaj se la Sinjoro Dio lin vokas? La reverinda sinjoro al ili en la lernejo diris, ke al pastreco vokas la homojn Dio mem. Kaj tial Georgo komencis iome trankviligxi.
Se min Sinjoro Dio vokas, certe Li al mi helpos," diris li al si.
Tiumomente venis patro. Li eniris en la cxambron tute spirlaca. Kaj tuj li alparolis Georgon kun la rideto:
"Do, studento, vi veturos al Hradec por akcepta ekzameno. Se vi en gxi sukcesos, oni vin akceptos en Cxefepiskopan Gimnazion en Prago."
Georgo estis kvazaux en vizio. "Pacxjo, cxu mi?"
"Nu, mi ja ne studos," ridis la patro.
"Sed, pacxjo, kiel tio finigxis, ke vi tiel gxojas," demandis la patrino, estante vere scivolema, kiamaniere okazis tia sxangxo.
"Mi estis en parohxejo kaj jxus antaux mi tie estis sinjoro konsiliano Mrstina. La reverinda sinjoro min akceptis tre afable kaj gxoje, li anoncis: "Do estas jam zorgite pri Georgo."
"Reverinda sinjoro, sed tamen ducent estas ducent, tiom mi ne povos pagi." "Vi ne pagos, ne pagos, sinjoro Horak. Estis cxi tie iu sinjoro, kiu ne volas esti nomita (certe li estis tiu sinjoro konsiliano) kaj li sin devligis donadi al Georgo subtenon kiel stipendion. Ceteron aldonos mi."
Mi arde dankis al reverinda sinjoro por lia altvalora komplezo kaj afablo. Kaj li diris: "Do la dudekokan de junio okazos la akcepta ekzameno en Hradec Kralove. Georgo tie bone sukcesu kaj kauxzu gxojon al ni kaj honoron al Sinjoro Dio!"
Tiuvespere en familio de Horak oni speciale pregxis ankoraux por reverinda sinjoro kaj ankaux por alia anonima bonfaranto.
Kaj nobla celo de Georgo subite alproksimigxis kiel stelo sur la horizonto.
Georgo revenis kun la patro de akcepta ekzameno. Li sukcesis bonege, li estis la plej bona el cxiuj. Sed multe da timo li travivis. La pregxo "Venu, Sankta Spirito" kvazaux mirakle al li enversxis la forton. Kaj tiel en Hradec Kralove, kie en Borromeo faris la ekzamenon knaboj el gxia diocezo, estis akceptita Georgo Horak en Cxefepiskopan Gimnazion en Prago.
La patrino kun Hanjo atendis surstrate. Hanjo estis jam malgaja pro Georgo. Subite sxi konsciigxis, ke post nelonge Georgo forveturos al lernejo kaj sxi restos hejme sola. Kaj preskaux sxi bedauxris, kial Georgo foriros studi. Sed Georgo apartenos al Jesueto kaj Jesueto ne lasos sxin malgxoji.
Kiam patrino kisis Geocxjon, kiu cxirkauxbrakis sxian kolon, sxi diris al li mallauxte:
"Sinjoro Dio benu al vi, Geocxjo, por ke vi atingu vian celon."
Manenmane la infanoj kuris antauxe. Cxe la pordego ilin bonvenigis hundo Alik. Gxi gxoje bojis kaj saltis gxis brustoj de la infanoj.
Sur la malhelanta blua firmamento jam lumis steletoj pro jubilanta felicxo de varmigita somera vespero. Sed al Georgo lumis en la koro stelo la plej bela - stelo de la sankta sacerdoteco. Studado, kiun li komencos post ferioj, estos vojo renkonte al tiu cxi brilanta stelo.
Bonan vojagxon al la nobla celo!  

MEINARDO - La Sankta Apostolo de Latvio

  Sukcese finigxis la Hansa-tagaj festoj en Rigo - cxefurbo de Latvio dum periodo de la 7-a gxis 10-a de junio. Gxin partoprenis 95 urboj el 11 sxtatoj, situantaj cxe Balta Maro. Regis tre vigla, diversdirekta agado kaj sur placoj de antikva urboparto abunda kultura programo. La feston gxuis ne nur alvenintaj gastoj, sed dum tiuj kvar tagoj nekutime abunde la urbo-centron plenigis ankaux mem la logxata de la cxefurbo.

Inter diversa delegitaro indas mencii 62 reprezentantojn el gento de Buksheveden, de kiu laux historiaj fontoj devenis Episkopo Alberto. Li en la jaro 1201 sur areo, tiutempe logxantaj de livoj, fondis la urbon Riga. Vere, pri tio ne cxiuj balt-germanoj kaj latvoj estas konvinkitaj.
Dum Hansa-tagoj la statuon de Episkopo Alberto oni denove starigis cxe suda muro de la Katedralo. Menciinde estas, ke tiun ideon realigis estro de Balt-germana Societo s-ro Hainc Adolfo Trojo. Li informis jxurnalistojn, ke renovigo de la statuo postulas kolekti sumon de sepdek mil germanaj markoj. Por gxin starigi sur definitan lokon, la sumon de tri mil Ls (latva monunuo) donacis Riga urba estraro. Sed la cxefa celo de tiu cxi artikolo estas alia. Ni deziras konatigi vin kun la unua sanktulo el Latvio, kun Apostolo Sankta Meinardo, kiu, kiel la unua persono komencis misiistan laboron, enkondukante en nuna teritorio de Latvio kaj Estonio kristanismon.
Kun ortodoksa brancxo de kristanismo la tiamajn logxantojn de etsxtatoj malsupre laux rivero Dauxgava kaj lauxvoje de Pskovo al Livlando konatigis komercistoj jam pli frue, sed tieaj logxantoj, kvankam la komercistoj pagis al ili impostojn, ilian religion ne akceptis.
La komencon de tiea evangelizado la historio kunligas kun nomo Meinardo kaj kun cxebalta regiono, nomita - Livonio. Meinardo, alveninte kune kun komercistoj, en la jaroj 1186-1188 fondis eklezian komunumon en Iksxkile, kie sur la sama loko de nuna Rigo logxis livoj (en regiono Livonio). Dum evangelizado formigxis sep preskaux sxtataj strukturoj en Estonio kaj kvar latvaj gentoj en nuna Latvio. La evangelizada procedo finigxis jam en la 15-a jarcento. Komence de la 16-a jc. la cxefepiskopo de Riga, skribinte pri antikva Livonio, kie la Papon oni respektis kiel la plej superan eklezian estron, partigis teritorion je du partoj. La nordan parton li nomis Estonio kaj la sudan Latvio. La cxefa evangeliza sidejo de pastro (posta episkopo) Meinardo estis Iksxkile (28 km distance de Riga). Hodiaux tie logxas pli ol du mil logxantoj. Same kiel Riga, gxi situas sur dekstra bordo de rivero Dauxgava. Pri tiu historia tempo hodiaux nur atestas ruinoj de katedralo, kiun Meinardo dedicxis al Sankta Virgulino Maria kaj kiun liainiciate konstruis masonistoj el insulo Gotlando (Svedio). Apud katedralo situis ne tro granda kastelo, de kiu hodiaux ankaux restis nur ruinoj, sed gxi estis unu el la unuaj masonitaj konstruajxoj en Baltiaj landoj. Simile, kiel en la Sankta Skribo estas neniu informo pri genealogio de pastro Melkicedek, same estas pri livonia episkopo Meinardo, kvankam versxajne Estonion li vizitis neniam. En kronikaj fontoj ni trovas, ke komencante agadon en Iksxkile, Meinardo jam tiam estis etgriza kaj proksimume 50 jaragxa viro. Kaj tial, ke misian agadon li komencis mallonge antaux sia episkopigxo en la jaro 1186. Laux tio oni kalkulas, ke nia apostolo kaj episkopo naskigxis en la jaro 1130.
Alveninte kune kun komercistoj fine de sepdekaj aux komence de okdekaj jaroj de la 12-a jc., li devis sercxi normalajn rilatojn kun loka logxantaro, ellerni ilian lingvon ktp. Malgraux tio, ke partoj de tiu cxi malgranda sxtato pagis impostojn al Polocka (rusa) regxo Vladimiro, mankas precizaj notoj, en kiu jaro li turnis sin al Polocka regxo, por ricevi permeson komenci evangelizan agadon. Kaj vere, li ne nur ricevis permeson, sed ankaux donacojn de Vladimiro. Iuj historiistoj asertas, ke tio okazis post permeso de Polocka grekrita episkopo.
Tiel ekkuragxigita Meinardo tuj komencis konstrui pregxejon, komence versxajne lignan kaj poste masonitan. Li aktive predikis kaj rapide rikoltis sukcesojn. Dum iu atako flanke de litovoj, Meinardo kune kun livoj kasxis sin en arbaro. Post fino de tiu dangxera okazo li promesis al livoj masoni kastelon, se ili agnoskos kristanismon, cxar "kasteloj" de livoj tiutempe estis lignaj. Certe, livoj konsentis, kaj Meinardo konstruis ecx du kastelojn: en Iksxkile kaj en Salaspils (tiutempe Kirhholm). En la jaro 1186, entuziasmigita de sukcesoj, li vizitis Bremenon, kie Cxefepiskopo Hartvigo la II-a lin igis episkopo de Iksxkile. Tiun fakton konfirmis en la jaro 1188 Papo Klemento la III-a, kiu proklamis, ke la nova diocezo estas inkludita enkadre de diocezo de Bremeno. Ekzistas ankaux aliaj legendoj, ke Meinardo, vidinte rezultojn, vizitis Romon kaj informis Papon, petante sendi al Livonio episkopon, sed la Papo konstatis, ke Meinardo mem estas la plej konvena persono por tio. Ekzistas ankoraux aliaj hipotezoj, sed pli vera sxajnas la informo pri lia episkopigxo en Bremeno.
Reveninte Iksxkilen, Meinardo arde dauxrigis pastran laboron. Li zorgis pri plinombrigo de pastroj, invitante kaj sendante livajn junulojn al porpastra seminario en Zegebergo. Tial la nomita latva kronikisto Indrikis notis, ke en Latvion li venis kune kun la tria episkopo de Iksxkile - Alberto. Pri Meinardo la kronikisto Indrikis skribas kun pli grandaj simpatioj ol pri episkopo Alberto. Oni povas multon rakonti pri unuaj jaroj de evangelizado, sed tio jam estas parto por alia artikolo.
Malgraux cxiuj sukcesoj kaj prospera agado, la malamon flanke de livoj elvokis postuloj neglekti kristanan moralon en familiaj rilatoj. Krom tio livoj dauxris en adorado ankaux de siaj antauxaj dioj. Al ili ne placxis, ke pligrandigxas la kvanto de misiistoj, kaj ili ecx timegis pro eventuala okupacio. Tial oni proponis forpeli cxiujn misiistojn kaj forjxeti kristanismon en Dauxgavon, por ke la torento gxin reportu al Germanio.
Tion vidinte Meinardo, li intencis kune kun misiistoj reveni Germanion, sed lin detenis de tio al li fidelaj livoj - kristanoj, kiuj ecx timegis, ke forveturantan Meinardon oni survoje mortigos. Meinardo restis, sed li sendis al Romo sian pli proksiman helpiston Teodorikon. Tiu vojagxis vestita en pastra vestajxo, tenante enmane ujon kun benita akvo. Finfine li sukcese atingis Romon kaj informis Papon pri la ekestinta situacio. La Papo donis respondon datitan en komenco de 1193. Post tio Meinardo ankoraux du jarojn aktive agadis, sed sentinte alproksimigxantan morton, kunvokis la misiajn estrojn kaj demandis ilin, cxu ili deziras post lia morto resti sen episkopo? Cxiuj tuj respondis unuvocxe, ke ili deziras novan episkopon kaj patron. Certe, tio ekgxojigis Meinardon, sed baldaux alvenis la lasta lia tago, kiu versxajne okazis la 14-an de auxgusto 1196. Lia agado diferencis de agado de la tria episkopo Alberto, kiu dauxrigis evangelizadon sange militante.
Estas facile konstati la sanktecon de Meinardo, la Apostolo de Livonio - Latvio kaj lian heroan noblecon, kvankam li vivis antaux 800 jaroj. Suficxas konatigxi kun kvar al li adresitaj leteroj - buleoj de du Papoj. Versxajne al Meinardo skribis ecx tri Papoj (Kle-mento la III-a, Celestino la III-a kaj Inocento la III-a), kiuj atestas, ke lia nobleco estis eksterordinara. Pri tio ankaux dokumentas la t.n. Kroniko de Resonoj, kiun oni verkis proksimume 100 jarojn post lia morto. Estas tie skribite, ke la episkopo Meinardo, vivante laux evangelia spirito, kune kun frataro kulturis grenon kaj en malfekundaj jaroj li disdonis gxin al mizeruloj kaj malsatuloj.
La episkopon oni entombigis en pregxejo Iksxkile, sed en la jaro 1226 translokigis lin en katedralon de Riga.
Livonion oni ankaux nomis "La tero de Mara"; la iniciato de tio ankaux apartenas al Meinardo. Unua masonita pregxejo (poste gxi igxis katedralo de Iksxkile) estis dedicxita al la Plej Sankta Virgulino Maria. La tria episkopo de Livonio Alberto tiun cxi dedicxon ecx plifortigis, konsekrinte la katedralon al Cxielenprenita la Plej Sankta Virgulino. Tio tiutempe estis antauxtempa deklaro, cxar la dogmon pri cxielenpreno de Dipatrino oficiale proklamis la Papo Pio la XII-a nur en la jaro 1950.
Post la morto de Meinardo estis kiel dua episkopo de Livonio ordinita monahxo Bertoldo. Sed livoj akceptis lin tre malamike. Bertoldo forlasis Livonion kaj turnis sin al Papo por anonci krucmiliton kontraux livoj. Kruckavaliroj renkontigxis kun livoj en ebenajxo, areo de nuna Riga. La episkopo mem gvidis batalon, sed lia cxevalo ekscitita de alarmoj enportis lin en batalgrupigxon de livoj, kie lin mortigis livo Imants. Tamen kruckavaliroj venkis. Ili freneze bruligis konstruajxojn, dezertigis kampojn, mortigis homojn. Sekve livoj kapitulaciis, akceptis kristanismon kaj promesis pagi impostojn al eklezio. Tamen tuj, kiam kruckavaliroj revenis Germanion, livoj cxe Dauxgavo forlasis novan kredon kaj forpelis pastrojn.
Post Bertoldo kiel posteulon oni proklamis altrangan pastron Alberton. Li estis sagxa, prudenta, aktiva kaj matura viro. De komenco li plifortigis sian potencon kaj poste dauxrigis jam perfortan kristanismon. Li vizitis regxojn en Danlando kaj Germanio, petinte subtenon kaj kolektis amason da kruc-kavaliroj. En la jaro 1200 li venis al rivero Dauxgava kaj direktis al Iksxkile. Dumvoje li vidis malamike minacantajn livojn kaj perforte ilin venkis. Sed poste li sin montris kiel afabla kaj nobla homo, invitinte gasti la gentajn estrojn. Ruze li enprizonigis ilin kaj kontraux ilia liberigo li postulis anstataux ili doni iliajn filojn, kiujn, proksimume 30, li forveturigis al Germanio. Li rimarkis, ke Iksxkile situas en maloportuna loko, malproksime de maro kaj laux rivervojo ilin cxiam minacas kaj atakas livoj. Tial li elektis lokon proksimume 10 km de maro, kie en Dauxgavon enfluas rivereto Ridzene. (Historiistoj rilate al tio klarigas devenon de urba nomo Riga). Tie li fondis la novan urbo-kastelon; starigis defendbarilojn, ordigis placon por komercado kaj tuj komencis konstrui pregxejon, al kiu li transmetis episkopan segxon el Iksxkile al Riga. En la novfondita urbo tuj eklogxigxis germanaj komercistoj kaj metiistoj. Kaj de tie ni transiru al la unuaj alineoj de tiu cxi artikolo.
Konklude al rakonto pri Latva Apostolo Meinardo indas mencii, ke al rango de sanktuloj lin levis kaj titolis Apostolo la Papo Johano Pauxlo la II-a. La kanonizado okazis dum lia vizito en Latvio kaj Riga la 8-an de septembro 1993.

Por legantoj de Dio Benu disponigis Jaseps Sxlars, LR de IKUE en Latvio
 

DONACO DE VATIKANO POR LATVIO

  Katolikoj en Liepaja en Latvio ricevis de Papo Johano Pauxlo la II-a donacon - pavilonon, en kiu dum EXPO 2000 en Hanovero (Germanio) estis ekspozicioj de Vatikano. La pavilono servos ne nur kiel pregxejo, sed en gxi ankaux estos logxejo kaj oficejo de pastro, konvento de fratulinoj, dimancxa lernejo kaj kristana infangxardeno. La pregxejo estis konsekrita al sankta Meinardo, kie okazis jam la unuaj Diservoj.

La rondforma konstruajxo mem vere impresas. Gxi mezuras 42 m, la alteco kune kun turo 12 metrojn. Cxefaj uzitaj konstru-materialoj estas vitro, ligno kaj metaloj. Gxia pretigo kostis sep milionojn da germanaj markoj, la demuntado kaj denova restarigo en Liepaja postulis ankora unu milionon da markoj. Cxiujn elspezojn kovris Unio de Germanaj Diocezoj.
Enirinte la vizitanto sentas sin surprizita, cxar la ejoj aspektas neordinare helaj, lumigitaj kaj varmaj. Tute nekutima, modesta kaj asket-aspekta estas tiu cxi pregxejo kompare kun aliaj katolikaj aux luteranaj pregxejoj en Latvio.
Laux gazetaraj informoj kompilis J. Sxlars

STATUON DE MARIA ONI REVENIGIS AL RIGO - La Cxefurbo de Latvio

  Cxi-jare Riganoj estis atestantoj de kelkaj revenigoj de antikvaj valorajxoj, kiuj estis jam taksitaj kiel perditaj. Komencigxis tio kun restarigo de domo de Nigrokapuloj (de ordeno de s. Mauxricio). Poste sekvis restarigo de skulptajxo de Rolando, restarigo de statuo de episkopo Alberto, supren levigita sonorilo de s. Blazio al katedrala turo de s. Jakobo, kaj kiel la lasta renovigita ligno-skulptajxo de Kristapo la Granda, kiu nun situas apud bordo de rivero Dauxgava en antikva parto de la cxefurbo.

Okaze de 800-jara jubileo de Rigo (Riga), Germanio decidis redoni forportitan antikvan relikvon -Madonno sur Lunarko . Tiun cxi 1,175 m altan el kverka ligno cxizitan statuon de Maria kun infano Jesuo enmane, el komenco de XVI-a jc. oni starigis en salono de Granda Gildio (domo de Rigaj komercistoj). Tie oni instalis specialan nicxon, kie la menciita statuo estis gxis la lasta mondmilito. Dum milito oni forveturigis gxin al Germanio, kie gxi trovigxis kelkdekjarojn en antikva Hansa urbo Ljubek en monahxejo de Anna. Solena reveno okazis aguste 2001.

Jaseps Slars, LR de IKUE en Latvio 


ADORU

  Adoru estas ricxenhava libro kun 1472 pagxoj, kun multaj kristanaj kantoj kun muziknotoj, internacie elektitaj melodioj kaj kantoj, bibliaj tekstoj kaj pregxoj por Diservoj kaj por privata uzo, mes-tekstoj laux oficiala meslibro.

Adoru estas profesie presita sur eksterordinare maldika biblia papero 33-grama, ne tro granda, ne tro peza, ne tro dika, solide bindita en helrugxa tola kovrajxo. Gxi estas libro kun enhavo konservanta dauxran valoron.
Adoru estas ne nur unikajxo en la historio de Esperanto, sed ankaux la libro nepre bezonota por cxiu partoprenonto de la 55-a Kongreso de IKUE 2002 en Kromeriz, Cxehxa Respubliko.
Adoru - la libro por cxehxoj favorpreze mendebla (por 350 CZK + sendkostoj) cxe Miloslav Svacek, Trsicka ul. 6, CZ-75127 Pencice (retposxte: msvacek@iol.cz).
Adoru - mendebla cxe pastro Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 VS-Villingen (fakse: +49 (0)7721 22074). Bonvolu afable gxin baldaux mendi.  

BEATA ALOJZIJE STEPINAC

  Alojzije Stepinac naskigxis la 8-an de majo 1898 en la vilagxo Brezaric (Krasic) en Kroatio. La bazlernejon li finis en Krasic, kaj de 1909 li vizitis klasikan gimnazion. Post la abiturientigxo la 28-an de junio 1916 li estis mobilizita en la auxstra armeo. Post la fino de sesmonata poroficira kurso en Rijeka li estis sendita al la itala batalejo apud Gorizia. Dum la batalo cxe la rivero Piave en julio 1918 li estis militkaptita kaj de tie kiel tesalonika volontulo li liberigxis en decembro 1918. Auxtune 1919 li enskribigxis en la Agronomian fakultaton de Zagrebo, sed li baldaux cxesis studi kaj ekokupigxis pri agrikulturo en sia naskigxvilagxo.

Dum la somero 1924 li findecidis esti pastro. Auxtune li foriris al Gregoriana en Romo, kie li studis teologion kaj filozofion gxis la jaro1931. La 26-an de oktobro 1930 li akceptis pastran ordinon. La 1-an de novembro 1931 li celebris la unuan Sanktan Meson en la pregxejo Sankta Maria Maggiore en Romo.
En julio 1931 li revenis al la patrolando. Papo Pio XI-a nomumis lin la 28-an de majo 1934 cxefepiskopo - koadjutoro kun la heredorajto. Tiutempe li estis la plej juna episkopo en la mondo estante nur 36-jara kaj malpli ol 4 jarojn pastro. Post la morto de la zagreba cxefepiskopo Bauxer, la 7-an de decembro 1937 li transprenis la gvidadon de la zagreba diocezo kaj baldaux ankaux de la tiama Episkopa Konferenco de Jugoslavio.
Kiel pasxtisto de la Eklezio en Zagrebo, li provis tre intense kontaktigxi kun la pastraro kaj la kredantoj en sia diocezo. Li zorgis pri adorado de Euxkaristio kaj pri kulto al Sankta Maria, pri la familia kaj la junulara religia edukado kaj aktivigo de laikoj en la Katolika Agado. Ankaux li antauxenigis la katolikan eldonadon kaj la eldonon de la tuta nova traduko de la Sankta Biblio. Li fondis plurajn novajn parohxojn. En Brezovica li fondis la unuan karmelaninan monahxejon en Kroatio. Kun cxiuj kroataj episkopoj li planis la feston de 1300-jara jubileo de la ligo inter la kroatoj kaj la Sankta Segxo (641-1941), kiu devis esti prokrastita pro la milito kaj la postaj okazajxoj gxis la jaro 1984.
Dum la dua mondmilito, post la germana okupacio de Jugoslavio estis kreita Sendependa Sxtato Kroatio. Stepinac ne estis ligita al iu ajn partio. Li estis konsekvenca en la amo al patrujo, sed pleje al sia pasxtista servo, kaj per sia liberemo kaj netimemo li publike kontrauxis al rasaj, ideologiaj kaj politikaj persekutadoj. En siaj publikaj paroloj kaj per skribaj intervenoj li heroece postulis estimon al cxiu persono, senkonsidere al raso, nacieco, kredo, sekso kaj jaragxo. Fidela al Evangelio li kontrauxis al krimo kontraux la homaro kaj cxiuj aliaj maljustecoj. Tuj post la akcepto de la rasismaj legxoj, en aprilo 1941, li sendis proteston al la registaro. Li savadis la persekutitajn judojn, serbojn, ciganojn, slovenojn, polojn kaj la kroatojn komunistojn.
Jam dum la unuaj monatoj post la fondo de la kroata sxtato li intervenis per la mesagxo: "Laux la katolika moralo neniam oni permesas murdadon de ostagxoj pro alies kulpoj". La 25-an de oktobro 1942 en la zagreba katedralo li diris: "Cxiu popolo kaj cxiu raso sur la tero havas rajton je vivo inda de homo kaj la homa traktado. Cxiuj sen diferenco, cxu ili estas membroj de la cigana raso aux iu alia, aux nigruloj aux prestigxa euxropano, aux malsxatata judo aux orgojla arijano, havas la samrajton diri: "Patro nia, kiu estas en la cxielo". Kaj se Dio al cxiuj donis la rajton, kiu homa regximo rajtas gxin nei?" Li ankaux kontrauxstaris perfortajn sxangxojn de la religio.
Al li venadis de cxiuj flankoj malricxuloj kaj suferantoj. Li akceptis tricenton da pastroj el Slovenio. Caritas helpis ne nur al la helpbezonaj kroatoj, sed ankaux al cxiuj aliaj: serboj, judoj, slovenoj, poloj, ktp. Pro cxi tio kaj precipe pro la fasxisma kaj naciisma persekutoj li igxis malfavorata ulo.
Gestapo preparis planon por lia mortigo kaj la registaro plurfoje postulis de la Sankta Segxo lian forigon el la zagreba diocezo.
Post la fino de la dua mondmilito en Kroatio, samkiel en la tuta Jugoslavio ekregis la komunisma partio kun bolsxevismaj ideoj kaj precipe militema ateismo. La Cxefepiskopo Stepinac jam la 17-an de majo 1945 estis en la malliberejo gxis la 3-a de junio 1945. Jam la sekvan tagon Tito mem invitis lin. El la interparolado kun li kaj el tiu, kiun Tito havis du tagojn pli frue kun la reprezentantoj de la katolika pastraro en Zagrebo, estis klare, ke la regximo deziras "popolan eklezion" sendependan de la Sankta Segxo. Por Stepinac tio signifis tusxi la koron de la katolika unueco. Baldaux evidentigxis la planita persekutado de la Eklezio, kio koncernis ne nur la episkopojn kaj pastrojn, sed ankaux la kredantojn.
Estis organizita granda kampanjo kontraux la Eklezio, aparte kontraux la Cxefepiskopo Stepinac. Tiu kampanjo dauxris intense gxis la foriro de la komunisma regximo el la euxropa politika scenejo.
En septembro 1945 Stepinac kunvokis la Episkopan Konferencon kun la tasko pridiskuti la aktualan staton. La 22-an de septembro la episkoparo eldonis la pasxtistan leteron, kiu dokumente kaj kuragxe prezentis cxiujn persekutojn, kiujn la nova regximo faris dum la milita kaj la postmilita periodoj al la Eklezio, sed ankaux kontraux la libero de la konscio de gxiaj logxantoj. Sekvis ecx pli forta kontrauxstaro direktita al Stepinac. Komencigxis diversaj atakoj, ekzemple sxtonatako en Zapresic apud Zagrebo la 4-an de novembro 1945, post kiu la Cxefepiskopo ne plu povis iri al pasxtistaj vizitoj. En januaro 1946 la registaro pere de nova papa delegito Hurley postulis de la Sankta Segxo, ke estu forigita la Cxefepiskopo el la eklezia servo.
Post pluraj intensaj insultoj kaj atakoj kontraux lia persono, li denove estis malliberigita la 18-an de septembro 1946. Kaj la 30-an de septembro aperis antaux la muntita politika jugxproceso. Estis notita lia parolo antaux la tribunalo la 3-an de oktobro, kiu ne estis nur defendo, sed samtempe plendo kontraux nejusta tribunalo kaj lia konfeso pri preteco oferi sian vivon por la sanktajxoj. Surbaze de truditaj deklaroj kaj malveraj atestoj, ecx falsaj dokumentoj, li estis senkulpe kondamnita la 11-an de oktobro 1946 al 16-jara restado en malliberejo kaj deviga laboro kaj dum pluaj 5 jaroj per perdo de civilaj rajtoj.
La 19-an de oktobro 1946 oni kondukis lin al la plenumado de la puno en arestejon Lepoglava, kie li estis gxis la 5-a de decembro 1951. Oni permesis al li celebri la S. Meson kaj legi teologiajn librojn, sed li estis en plena izoleco, konstante humiligata kaj plej versxajne ankaux venenata, kio grandparte detruis lian sanon.
Post 1864 tagoj de lia restado en malliberejo, la 5-an de decembro 1951 oni lin translogxigis al lia naskigxparohxo Krasic, por finpasi la reston de la puno en la ekzilo, for de lia diocezo.
En malliberejo, la 12-an de januaro 1953 la Papo Pio XII-a nomumis lin kardinalo, post kio la registaro cxesigis la diplomatiajn rilatojn kun la Sankta Segxo. Li ne povis iri al Romo por preni la kardinalan purpuran cxapelon, ecx ne post la morto de la Papo dum konklavo, cxar li ne estis certa, cxu li povos reveni al la patrolando, kie li deziris resti kun sia popolo.
En ekzilo kaj en izoleco li komencis skriban apostoladon. Li verkis milojn da pagxoj de predikoj kaj aliaj spiritaj tekstoj. Li sendis al pluraj episkopoj, pastroj kaj kredantoj pli ol 5 mil leterojn, el kiuj konservigxis cxirkaux 700. En la leteroj, kiel homo de viva kredo kaj neskuebla espero kaj tute dedicxita al Dio, cxiujn li kuragxigis, konsolis kaj atentigis, ke oni restu fidela al la Eklezio kaj la eklezia unueco. Kaj en tiuj leteroj, dum la jugxproceso kaj dum la tuta ekzilo li montris sinceran amon ankaux al tiuj personoj, kiuj kontrauxstaris lin kaj lin nejuste akuzis. Pregxo por malamikoj kaj pardonpeto al cxiuj estis konstanta temo de liaj eldirajxoj, leteroj en liaj tri testamentoj.
De printempo 1953, de lia restado en mallibero en Lepoglava, li malsanis pro trombozo de piedoj kaj bronka kataro. Estis necesa hospitala sanigado, kvankam la kuracistoj, kontrolitaj de la regximo, kontrolis lian sanstaton. Li ne akceptis iun ajn privilegion, kiu povus montri, ke li klinigxis antaux la nejusta tribunalo kaj regximo kaj tiel misgvidi la pastraron, kredantojn kaj aliajn homojn persistantajn en sia kredo.
Tiel cxiuj doloroj igxis parto de lia ekzila vivo, kiujn li pacience akceptis gxis la morto.
Li mortis la 10-an de februaro 1960. Li mortis, kiel oni diras laux la martira vortaro "kauxze de malliberejaj doloroj, sed pregxante por la persekutantoj kaj per Kristaj vortoj "Patro, estu via volo!"
Lian vivon kaj la martiran morton la Dia popolo ekkonis kaj festis jam dum lia vivo, kaj precipe post la morto. La 13-an de februaro 1960 oni entombigis lin en la kripton de la zagreba katedralo. La 18-an de februaro 1960 La Papo Johano XXIII-a dum la Sankta Meso menciis: "Ni pregxu por la agnosko de lia elektita spirito".
Kasxe la 4-an de decembro 1980 en Romo komencigxis la episkopa procedo por beat-proklamo de zagreba cxefepiskopo kaj kardinalo Alojzije Stepinac.
La Kroata parlamento la 14-an de februaro 1992 rehonorigis la kardinalon.
En Romo la 16-an de junio 1993 finigxis la episkopa parto por lia beat-proklamo.
Inter la 22-a kaj 23-a de junio 1993 en la zagreba katedralo okazis elterigo kaj identigo de la postmortaj restajxoj. En liaj ostoj oni trovis substancojn de arseno.
Dum la unua vizito de Zagrebo, la Papo Johano Pauxlo la II-a vizitis en la katedralo lian tombon kaj proklamis lin beatulo en Marija Bistrica la 3-an de oktobro 1998.
Kompilis kaj tradukis Marija Belosevic, Zagrebo, auxgusto 2000  

LA 15-A KONGRESO DE LA ITALA IKUE-SEKCIO

  Kongreso de italaj katolikaj esperantistoj okazis cxe Lago Maggiore en cxarma loko Barza d´ Ispra dum tagoj 7.-11.9.2001. La renkontigxon cxeestis proksimume 80 partoprenantoj el Italio (inter ili ses pastroj), Hungario, Francio kaj Cxehxio. Temo de la kongreso estis: „Spiritualeco de Antonio Rosmini". La regiono multon rakontas pri li kaj lia agado. Liaj verkoj estis miskomprenataj kaj kondamnataj. Li kredis la tutan vivon la veron de la katolika doktrino kaj restis fidela al la auxtoritato de la Eklezio.

La kongreso okazis en favora, impresdona domo de la bonfara kaj altmerita ordeno, fondita de beata pastro Guanella (1842-1915), kiu estis beatproklamita de la Papo Pauxlo la 6-a la 25-an de oktobro 1964. Li pastrigxis en majo 1866. Kun entuziasmo li eniris la pasxtistan vivon en Valchiavenna kaj post tri jaroj en la saleziana ordeno kun Johano Bosko li aktivis en parohxo en Valtellina, ktp. Tiuj jaroj estis malfacilaj pro la politikaj kontrastoj, estigitaj de lia firmeco en decidoj kaj amo por la justeco kaj la malricxuloj. En Pianello Lario la episkopo konfidis al li gastejon por knabinetoj kaj maljunulinoj, regatan de kelkaj „ursulaninoj"; organizis ilin en religia kongregacio Filinoj de Sankta Maria de la Providenco. Kun ili li starigis Domon de la Dia Providenco en Komo (1886), kunlaboris ankaux kun la Servantoj de la Karitato. La agado baldaux disvastigxis ankaux ekster la urbo kaj eksterlanden, al Svislando kaj Usono, kun la protekto kaj amikeco de Papo Pio la 10-a. Li mortis en Komo la 24-an de oktobro 1915.
Okazis vere interesa kaj valora programo. Sabate la 8-an de septembro, post inauxguro de la kongreso, la cxeestantoj auxskultis bonege preparitan prelegon de D-ro Serio Boschin, prezidanto de UECI (Itala IKUE-Sekcio) je la temo „Biografio de Antonio Rosmini" kaj „La kvin plagoj de la sankta Eklezio". Sanktan Meson okaze de naskigxo de la Beata Virgulino Maria cxefcelebris honora prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani. Dum la homilio li menciis tri bibliajn frazojn, kiuj bildigas la gxojon, la feston de la Sankta Triunuo pro la naskigxo de Maria.
La Patro gxojas pere de la Cxefangxelo Gabrielo: „Saluton al vi gracoplena, la Eternulo estas kun vi" (Luk. 1, 28). Per la antauxviditaj meritoj de la Elacxetanto, Maria estas „la gracoplena", do sen origina peko, la Senmakula. Post la peko de la prapatroj finfine la Patro gxojas pro la naskigxo de sia unua kaj unika vera Filino.
La Filo estas felicxa, cxar naskigxis tiu, kiu plenumos perfekte la Dian volon. Cxu vi memoras la vortojn de Jesuo: „…Kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato, fratino kaj patrino" (Mat. 12, 49-50)? La Filo, do, gxojas antauxvidante, ke Sxi tutcerte estus plenumonta la volon de la Eternulo, gxis ankaux sxian „animon glavo trapasos" (Luk. 2, 35).
La Sankta Spirito ekgxojegas pro la naskigxo de Maria, cxar la Cxefangxelo Gabrielo anoncas la edzinon: „La Sankta Spirito venos super vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskitajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio" (Luk. 1,35) kaj „la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni" (Joh. 1, 14).
Nia grava kaj cxefa tasko estas imiti nian Patrinon. La imitado farigxas la plej bela kaj sxatata donaco al Sxi. Tia donaco gxojigos la Virgulinon, cxar tia nia vivo vere gloras kaj honoras la Sanktan Triunuon. Do, por festi adekvate la naskigxtagon de la Virgulino kaj kongrue honori la Verkiston (ni ofte admiras la verkajxon, sed tute malatentas la verkiston), ni devas precipe imiti la Modelon, la Patrinon de la Eklezio, de la Dia mistika popolo. Se la morala cxeftrajto de la Virgulino estis, laux la vorto de Jesuo, plenumi la Dian volon, cxu vi ne auxdas la vocxon de Jesuo diranta: "Faru la samon ankaux vi" (Luk. 10, 37)? Efektive, ni ne forgesu, ke plenumi la Dian volon estis la kerno de la surtera vivo de Jesuo kaj ke Jesuo diras al ni en Patro Nia: „Farigxu via volo kiel en la cxielo tiel ankaux sur la tero" (Mat. 6, 10). Kion signifas „Kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero"? Tutcerte vi konas la diferencon inter „plenumi la Dian volon" kaj "vivi en la Dia volo". Cetere, suficxas, ke ni pridemandu nin jene: cxu en la cxielo oni plenumas la volon de Dio aux la beatuloj vivas en la Dia volo? Estas multe da diferenco inter la du demandoj.
Konklude pastro Duilio Magnani diris: "Jen, karegaj gefratoj, kiel Jesuo lauxgrade gvidas nian animon atingi la cxefan surteran celon - plenumi la Dian volon kaj ne nur, cxar gxin plenumas ankaux la diabloj, perforte ankaux la servistoj, ankaux la gefiloj, kvankam ne cxiam volonte. Ni estas vokatajtravivi en la Dia volo samkiel la beatuloj en la cxielo. Maria estis tia en sia vivo: humila Servantinokaj obeema Filino de la Patro, la Dipatrino, plenumanta kun la Filo la Patran volon gxis „morti" surkruce, la Edzino, fandanta sian volon en la Sankta Spirito. Ni klopodu imiti Sxin por festi kristane sxian naskigxtagon kaj tiel glori kaj honori la Sanktan Triunuon."
Dimancxe estis la cxefcelebranto Mons-ro Giovanni Balconi el Milano. Tiuj, kiuj partoprenis la 50-an IKUE-Kongreson en Romo kaj Rimini en la jaro 1997, konas lin, cxar ankaux tiam li prelegis kaj kuncelebris. Jen kelkaj vortoj el lia prediko:
"Papo Pio la 8-a aprobis la instituton de la Karitato de Rosmini kondicxe, ke gxi komence estu «ne granda afero». La Papo deziris, ke tiu Instituto havu profundan fundamenton kaj estu malricxa.
Kiam Rosmini eniris en «Monto Kalvario-n» cxe Domodossola, alkutimigxanta al ricxa vivo, li trovis nur malgrandan cxelon kun sxtonoj, meblitan per tableto, du segxetoj, submatraco el folioj kiel lito. Li preferis kasxi sin en humileco, malricxeco, neglekto. Tiamaniere vivas la sanktuloj. Sian krucon ili sercxas ne en oro aux argxento, sed krudeco."
Mons-ro Giovanni Balconi prelegis poste je la temo „La disputo pri Rosminianismo" kaj respondis kelkajn demandojn. Do, mi menciu almenaux kelkajn liajn pensojn:
Parto de la disputo koncernis la verkojn de Rosmini, sed ankaux la interpretadon de lia filozofio.
Jam en la jaro 1831 Rosmini estis denuncita al la Sankta Kongregacio de la Indekso; en la jaro 1854 la kongregacio deklaris, ke liaj verkoj ne estas malpermesitaj, sed ke ili ne estis sen eraroj kontraux la kredo kaj la moralo. Rosminianismo estis, sxajne, afero filozofia aux teologia; konkrete gxi estis polemiko politika.
La filozofio de Rosmini ne estas facile komprenebla. Li forlasis la filozofion de Aristotelo kaj iris la vojon de la kritikismo de Kant kaj de la idealismo. Cxi tio klarigas la kauxzon de nefidemo de katolikoj, kiuj konsideras rosminianismon kiel dangxeran doktrinon kaj novan formon de raciismo kaj rekonsideradon de subjektivismo. Tial la aspekto pli bela kaj interesa de Rosmini, la dialogo kun la moderna penso, farigxas duba por la katolikoj, cxar ili pensas, ke ekzistas unu senkrepuska filozofio, aristotelismo, kiel gxi estis klarigata de la skolastika filozofio. Tiamaniere Rosmini forlasis la simplecon de la vero.
Akuzoj, adresitaj per katolikoj kontraux rosminianismo, eblas resumi per unu frazo: rosminianismo respondecas ankaux pri la nekredemo.
La plej dubaj punktoj rilatas la gnozologion, la konon de Dio, la liberecon, la supernaturan ordon, la kreon de la animo. Kion konkludi el cxi tiu polemiko, kion lerni?
1. Neniam ni havas rajton troigi. Ni ne povas cxion kompreni sendistinge. Jesuo polemikis, sed savis la homojn; indikis la erarojn, sed estis bonrilata kun la erarintoj.
2. Grava estas la plurnombreco de la opinioj. La vero estas tiel granda, ke ni havas multajn vojojn por kompreni gxin. Cxiuj vojoj ne estas egalaj. La auxtosxoseo ne estas kiel kampo. La hodiauxa mondo estas pordo fermita aux barilo, sed samtempe gxi estas trapasejo. La pentristo ne nur miksas la kolorojn, sed sercxas la tauxgan koloron; ne konsideras la pomarbon, kvazaux gxi estus granatarbo. Cxiu afero devas havi sian signifon. Trajno kaj sxipo ne povas uzi la saman vojon. Ne suficxas ripeti doktrinon aux filozofion pasive sen konfronti gxin kun aliaj pensuloj. Cxiu ripeto estas ankaux pliprofundigo.
3. Ni devas respekti klopodojn pri dialogo inter kulturoj. La vero havas tamen siajn regulojn. La dialogo ne konsistas el konfuzo, ecx ne el malsxato. Bona supo enhavas plurajn verdajxojn, sed ne cxiuj verdajxoj estas tauxgaj por la supo, cxiu verdajxo bezonas certan tempon por kuiri gxin.
4. Gravas profundo de la kulturo. Ni, esperantistoj, kontaktas plurajn kulturojn; en cxiu kulturo cxeestas iu blanka sxtoneto, kiu signas la vojon. Ni kristanoj havas alian sxtoneton - Jesuon Kriston. Li estas la vojo, la vero, la vivo. Li estas la vinberujo, la paco, la gxojo. Li estas la roko, el kiu sxprucas akvo de la eterna vivo. Li estas la pano, kiu satigas nin. Kial ni kredas cxi tiujn verojn? Kial ni interparolas pri ili? Se la semo ne enpenetras profunde la grundon, gxi ne donas fruktojn.
Lunde partoprenantoj de la kongreso pilgrimis perauxtobuse al Ermitejo Sankta Katarina „del Sasso". Tie okazis Sankta Meso por la unueco de la kristanoj. Boatado gvidis cxiujn tra Lago Maggiore al insulo Isola Bella, kie post la tagmangxo en restoracio Delfino dauxrigis la programo pere de vizito de palaco Borromeo kaj de gxia gxardeno. Nuntempe vivas en unu parto de la konstruajxo la heredantoj.
Poste oni boatis al Stresa por viziti muzeon de Rosmini. Post la vasta klarigo de loka pastro, interese parolanta en la itala, mi sciigxis, ke nek unu verko de Rosmini estis tradukita en la cxehxan. Kiam mi venis al Prago, mi esploris la situacion en la biblioteko. Jes, nek unu verkon de Rosmini eblas be-dauxrinde trovi en la cxehxa; ecx pri lia verko nenion.
Per la auxtobuso ni atingis Arona kaj tie ni rigardis Sanktan Monton de Sankta Karlo.
La kongreso kulminis marde en Cormano, urbeto situanta 1 km de Milano. Vizito de la unua euxropa E-gxardeno certe restos por cxiuj neforgesebla. Oni samtempe malkovris la memortabulon okaze de la okazinta kongreso sur Placo de Esperanto; apuda Domo de IKUE aperis tute nova kun multaj konataj nomoj el la historio de la movado. En la gxardeno ne mankas lageto kun fisxoj, insuleto kun trezoro, ponteto, stratetoj kun nomoj dedicxitaj al elstaraj personoj de E-movado, ekz. Zamenhof, Grabowski, Waringhien, ktp., ne mankas konata nomo Mario Sola, eksprezidanto de la itala IKUE-Sekcio, (kiu partoprenis ankoraux en la jaro 1997 la IKUE-Kongreson, sed la 1-an de januaro 1998 li mortis). Oni povas rimarki, ke aviadilo kun E-signo estas preta forflugi ien; oni gxuas E-medion ekde la unua pasxo. Admiro apartenas al la auxtoro frato Giovanni Conti kaj danko por kompreno al lia edzino Marioline. Dankegon al cxiuj organizantoj por vere valora kaj sukcesa kongreso.
Mi opinias, ke tauxgas mencii kelkajn informojn pri vivo de Rosmini. Mi intencis tralegi ion pri li aux almenaux unu lian verkon, bedauxrinde ne eblas en la cxehxa. Por traduki ion el la itala ne estas tempo. Do almenaux kelkajn frazojn mi aldonas. Mi volas diri al vi, ke la cxefa prelego, diskuto kaj cxiuj klarigoj dum la ekskurso okazis en la itala, do mia tasko evidentigxas malfacila.
Jitka Skalicka  

BIOGRAFIO DE ANTONIO ROSMINI

  Li naskigxis en Rovereto apud Trento la 24-an de marto 1797, estis baptita la postan tagon. Li studis en la universitato en Padovo kaj pastrigxis en Chioggia apud Venecio la 21-an de aprilo 1821. Li doktorigxis pri Sankta Teologio kaj Kanona Juro la 22-an de junio 1822. Poste li travivis en Rovereto kaj Milano tre intensan intelektualan kaj mediteman periodon, metante sin mem kaj siajn kapablojn je la servo al Dio kaj la Eklezio. Klaraj signoj de la volo de Dio kondukis lin al Sankta Kalvaria Monto de Domodossola, kie en februaro 1828 li starigis la Instituton de la Karitato, verkante ties konstituciojn, libron, kiun li prizorgis amoplene dum sia tuta vivo. En la jaro 1839 li ricevis la papan aprobon por la Instituto. Li dedicxis la plej grandan parton de sia vivo al eduko de siaj ordenanoj, zorgante pri ilia spirito, organizado kaj disvastigo de la Instituto ankaux ekster Italio. Per la sama amemo li prizorgis la evoluon de la virina brancxo de la Instituto: la monahxinoj de la Providenco (Rosmianinoj). Li estis kaj dauxre estas sxatata majstro de spiritualeco. Liaj verkoj pri asketo pruvas lian puran aligxon al la Eklezio kaj al la kristana asketa tradicio. Mortante en la jaro 1855, li lasis al sia amiko Alessandro Manzoni sian spiritan testamenton per jenaj tri vortoj: „Adori, Silenti, Gxoji", „kiuj konsistigas" - memorigis Pauxlo la 6-a - "la plej kompletan sintezon de lia lumoplena kaj lumanta spirita sperto". Per sia tre klera kaj „enciklopedia" menso Rosmini pritraktis la plej malfacilajn temojn de filozofio kaj teologio. Liaj eldonoj estas multegaj: cento da libroj, sed eble pli multaj, kiuj pritraktis filozofion, pedagogion, juron, politikon, apologetikon, asketismon, ktp. Liaj leteroj gxis nun aperis en 13 libroj, dauxras kompletigo de la eldonado.

Papo Johano Pauxlo la 2-a diris pri Rosmini: „Kvankam li estis viro de la 19-a jarcento, Rosmini preteriris sian epokon kaj sian medion por farigxi universala atestanto, kies instruo estas ankoraux hodiaux grava kaj oportuna" (26.9.1998).
Jitka Skalicka  

POPOLAJ BETLEHEMOJ - Tradicio de kvin generacioj

  Partoprenintoj de la nunjara 20-a IKUE-Tendaro en Sebranice, dum la vizito de najbara vilagxo Horni Újezd (8.8.2001) havis la eblecon en vilagxparto Podlubnicxek vidi belegajn du betlehemojn, kiuj estas parencece kunigitaj, sed cxiu devenas el alia jarcento.

Mehxanika betlehemo de fratoj Josef kaj Jiri Mraz (vidu gxin supre) komencis estigxi fine de 20-a jarcento. Sur areo de tri kvadrataj metroj oni povas vidi pli ol 65 figuretoj, el kiuj dume 40 estas mehxanike movigataj tiel, ke ili similas movojn de diversaj homaj agadoj. Estas sur gxi bildigitaj multaj forgesitaj metioj, kiuj estigis vivtenadon por simpla popolo en vilagxoj dum pasinta jarcento. La betlehemo altiras atenton precipe de infanoj, cxe kiuj gxi povas veki ridetan rigardon je gxoja mesagxo pri naskigxo de Jesueto en Betlehemo.
La pli malnova betlehemo, kiun ankaux la tendaranoj tie vidis, devenas el dua duono de la 19-a jarcento. Gxia kreinto estis s-ro Frantisek Stritesky el Tremosna - prapraavo de fratoj Mraz - auxtoroj de la pli nova betlehemo. La unika 140-jaragxa betlehemo estas denove ekspoziciata post kelkjara pauxzo, dum kiu gxi estis deponita en lignaj skatoloj en subtegmentejo de iu domo en Sebranice. La plej grandan atenton la betlehemo akiris dum ekspozicio de betlehemoj en Litomysl en la jaro 1924, pri kio skribas en la libro "Lidove betlemy v Cechach a na Morave" (Popolaj betlehemoj en Bohemio kaj Moravio) PhDr. Vladimir Vaclik, faka specialisto de muzeo en Trebechovice pod Orebem, kie trovigxas en la mondo konata Betlehemo de Trebechovice.  

MUZILO JUBILEAS

  Esperantista Kant-Ensemblo "Muzilo" solenis en la pasinta jaro sian 25-jarigxon. La nomon "Muzilo" donacis al la koruso pastro Henryk Paruzel el Zabrze. Cxi tiu nomo estis samtempe la nomo de la prilaborita de li simpligita sistemo de la muzika notado. Li ankaux konfidis la organizadon de la koruso al kolegoj Remigiusz Kossakowski kaj Wieslaw Tomaszewski.

Por la unua fojo la koruso sin prezentis en la jaro 1975 dum la kongreso de IKUE en Romo. Poste "Muzilo" kantis dum multaj enlandaj E-arangxoj kaj ankaux eksterlande, i.a. en Germanio, Cxehxio, Slovakio, Hungario, Ukrainio kaj Litovio, kaj ankaux en Italio kaj Auxstrio.
En la porokaza koncerto la koruso prezentis verkojn de la monda muziko, inkluzive polajn kantojn kaj religiajn. La koruson direktis Andrzej Seroczynski, akompanis per fortepiano Tadeusz Frejzner.
Kadre de la jubileaj solenajxoj okazis transdono de honoraj insignoj: tiuj de la Merita Kulturaganto, atribuitaj de la Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredajxo de la Pola Asocio de Korusoj kaj Orkestroj - tiuj oraj kun lauxro, la oraj kaj la argxentaj. La insignojn ricevis iamaj direktistoj de la koruso, ties prezidanto kaj cxiuj personoj kantintaj dum multaj jaroj.
Okaze de la jubileo la Ensemblo ricevis gratulleterojn de la prezidento, la urbestro de Varsovio, de la Asocio de Polaj Artistoj-Muzikistoj, de la Mazovia Centro de Kulturo, de la Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio kaj de la Pola Esperanto-Asocio.
La jubilean solenajxon oni arangxis en la Mazovia Centro de Kulturo kaj partoprenis gxin multaj auxskultantoj. Substrekindas, ke la Mazovia Centro de multaj jaroj amike hel-pas al "Muzilo", interalie liverante senpage provsalonon por la koruso.
Wieslaw Tomaszewski 

PRIPENSADO
  Antaux 6 jaroj mi cxeestis prelegon de prof. Balaban pri la diferenco inter la pens- kaj esprim-manieroj en la greka kaj hebrea lingvoj. La prelego estis tre interesa, tamen por ni, kiuj ne regas la hebrean, restis pluraj neklarajxoj, kiuj instigis al plua sercxado. Iom da prilumo venis per trastudo de la verko de prof. Balaban "La hebrea pensmaniero" (1993).

Spite de tio, tiu problemo persekutis min dum jaroj. Venis al mi la demando, kial dum tutaj jarcentoj neniu provis transpontigi tiun abismon? (Poste mi konstatis, ke pluraj provadis).
Aperis ankaux la ideo, ke la kreinto de Esperanto D-ro Zamenhof estis lauxnaske hebreo, studis en "latinaj" lernejoj, tiel ke en lia kapo kunpusxigxis ambaux tiuj fluoj de pensado kaj esprimado, kaj tio devas esti respeguligita en lia cxefa verko - en Esperanto.
Fine de la jaro 1999 mi konatigxis kun profesoro instruanta filozofion de lingvistiko en la universitato en Lauxsanne (Svislando), kaj estante kun li kvar tagojn, mi havis okazon informi lin ankaux pri mia problemo. Sen diri ion konkretan, li promesis, ke li sendos ion.
En februaro 2000 li sendis al mi la franclingvan tradukon de la libro de la itala filozofo Umberto Eco "La sercxado de la perfekta lingvo en la euxropa kulturo". Mi estis surprizita. La libro pritraktis fake tion, kion mi nur laike supozis, nome, ke inter la stiloj de pensado, esprimado kaj skribado en la hebrea lingvo ekzistas rekta rilato.
La libro estas tre interesa. Fine de siaj pripensoj Umberto Eco venas al la konkludo, ke plejversxajne oni ne trovos perfektan lingvon, sed al la perfekta lingvo pleje, tiusence, proksimigxas gxuste Esperanto, cxar gxi enhavas la gravajn elementojn de la ambaux menciitaj fluoj, el la hebrea precipe la kreivan kunagadon de la uzanto en kreado de esprimoj, kaj la eblon esprimi per unu vorto ecx tutan ideon kaj samtempe precize esprimi la nociojn laux la greka principo.
Cxi tiu fakto estis priskribata jam antaux 100 jaroj ne per komparado de la greka kaj la hebrea, sed en komparo kun certaj naciaj lingvoj (germana, franca, angla) de alia franclingva svisa universitata profesoro Edmond Privat en lia verketo "Esprimado de sentoj en Esperanto".
Enirante la vojon de proksimigxado de la kristanoj kaj hebreoj, kio estas nia cxefa tasko, oni komencis sercxi fontojn kaj evolu-manierojn de la malharmonio inter la hebreoj kaj kristanoj, kaj kiamaniere gxi povis atingi la teruran kulminon - la holokauxston.
Ecx se oni ne prezentas tion kiel la cxefan kauxzon, tamen cxiuj agnoskas, ke unu fonto estas ankaux la principa diferenco en pensado de la hebreoj kaj kristanoj.
Eble meritus fake prijugxi, kiomgrade la sxatado kaj admirado de la greka kaj romia retoriko flanke de d-ro Goebbels influis lian sintenon al la judoj.
Tio estas du mondoj, esprimigxis prof. Balaban en sia prelego kaj verko.
Eble cxiuj sentas, ke kun la nova jarmilo ni eniris alian pensmanieron. Vidante la pasintan jarmilon plenan de malakordoj, disigxoj, militoj kaj malamikeco, ni vidas nun cxie strebadon pri sintezo, proksimigxado kaj unuigado. Kiel la fendado religia, nacia kaj ecx atoma estas malbonaj, tiel la sintezo cxiudirekte estas prospera. Ne iuforma miksajxo, sed prudenta komuna strebado pri bono. La multe diskutata, lauxdata, sed ankaux malbenata globaligo (tutmondigo) estas ankaux certaforme la sintezo. Sed la unusola akceptebla formo de la globaligo estas lauxeble ekvilibra evoluo de la tuta globo, en spirito de solidareco. Unueco en plureco kaj diverseco.
Mi volas, ke tiu cxi atentigo estu plejeble konciza, tial nur kelkajn menciojn.
La historiistoj, penetrante profunden en la historion, venis gxis Sumero. De tie oni supozas la migradon de nia kulturo - tra Asirio kaj Babilonio, Grekio kaj Romo - gxis Euxropo. Tiu cxi kulturo uzis, precipe en la epoko de la antikva Grekio kaj Romo la lingvojn, kiuj esprimadis siajn pensojn dismembrigitajn en vortojn kun precize limigita signifo. Tial nia terminologio bazigxas sur la greko-latina fundamento.
Sed el la regiono de Sumer eliris ankaux Abrahamo kun sia tribo. Dum lia vagado ekestis la hebreaj lingvo kaj skribo kun pluraj specialajxoj, certe sub influo de la religie perceptata cxiutaga vivo kaj de la konscio pri la devoj de la elektita popolo.
En la hebrea estis skribita la Biblio, la promesoj kaj instruoj de la Eternulo.
Prof. Balaban diras: "La hebrean pensmanieron ne eblas difini, t.e. meti al gxi limojn, cxar ne eblas gxisvidi la finon aux la finan formon". Kiam aperis la bezono traduki la Biblion el la hebrea en la grekan, kaj tiam estigxis la Septuaginto, esprimis prof. Balaban: "Tio ne estas 'sklaveca' traduko, sed interpretado en alian mondon de pensado, en la mondon grekan".
Ecx se mi ne regas la hebrean, mi sentas, ke la esenca influo de la hebrea al Esperanto kusxas gxuste en la sfero de transdonado de pensoj, ne nur de vortoj.
Kaj se ni rememoros la pritrakton de prof. Eco, ke komence, kiam ne ekzistis iu homa lingvo, Dio parolis pere de naturaj kaj atmosferaj fenomenoj, kio estas jam proksime de transpenetrado de pensoj, kiujn oni antauxvidas (Theilhard de Chardin k.a.) cxe la pli superaj estajxoj (angxeloj), kaj la perdo de tiu kapablo (elpelado el la Paradizo) kaj la dismembrigita komunikado en vortojn, jen - cxu ne povas esti la komenco de la unika fenomeno - de la homa parolkapablo? Por esti konciza mi esprimis tion versxajne ne tro konvene, sed mi volis nur aludi kelkajn kapto-punktojn.
Estas interese, ke mia amiko Emil Hanhiniemi, lauxdevene finno, post la dua mondmilito enmigrinto al Auxstralio, nun 80-jaragxa, antaux 30 jaroj eldonadis la kajerojn "Lingvologiaj studoj", en kiuj li diras, ke li estas certa, ke devas ekzisti multe pli perfekta maniero de komunikado, sed ke Esperanto estas la plej konvena intersxtupo sur tiu vojo.
Tio estas neordigita amaso da pensoj, sed mi pensas, ke gxi povas servi kiel instigo por studado. Necesas koni relative bone cxiujn elementojn de la problemo. Tial estus konvene unuigi konojn kaj fortojn de pluraj fakuloj.
Estus inde, se ni povus kontribui klarigi la malklarajxojn de la miljara kunvivado de la hebreoj kaj kristanoj kaj helpi al ili reciproke proksimigxi.
Jiri Lauxbe, Kratochvilova 969, CZ- 41301 Roudnice nad Labem, Cxehxio
Tel.+420 411 837 805 E-posxto:
lauxb-i@raz-dva.cz

55-A KONGRESO DE I.K.U.E. 2002 EN KROMERIZ, CXEHXA RESPUBLIKO
La kongresa temo:
MALFERMU LA PORDON AL KRISTO! (Johano Pauxlo II-a)

  Cxu vi jam serioze pripensis kaj planis partoprenon en la 55-a Kongreso de IKUE? Se jes, bonvolu baldaux sendi vian aligxilon kaj aligxkotizon, por ke vi alvicigu vin al jam pli ol 60 aligxintaj kongresontoj. Ju pli frue la Organiza Kongresa Komitato konos la nombron de la kongresontoj, des pli facile kaj response gxi povos cxion arangxi, por ke la kongreso estu bela travivajxo por la partoprenantoj.

La kongresa temo "Malfermu la pordon al Kristo!" estas alvoko de la Papo Johano Pauxlo la II-a, kiun li adresis al la tuta homaro en la tago de sia papigxo antaux 23 jaroj. Gxin elektis komisiono de reprezentantoj de IKUE kaj IKUEJ, kunsidanta dum la 20-a IKUE-Tendaro en Sebranice.
La tuta kongresa emblemo simbolas la pordon. La supra arko portas la kongresan temon. Meze estas emblemo de IKUE - verda stelo kun kruco en papaj koloroj (ora kaj argxenta). La kruco simbolas Kriston kaj gxiaj papaj koloroj esprimas certan ligitecon kun la kongresa temo. La tuta kongresa emblemo esprimas, ke IKUE forte staras sur fundamentoj de la katolika eklezio kaj fideleco al la Papo - Petro de la nunaj tempoj.

Dauxrigo de la listo de la aligxintaj kongresontoj el la antauxa n-ro de Dio Benu:

45. Zofia Kamieniecka, Pollando
46. Jaroslava Hamajdova, Cxehxio
47. Daniel Mrazek, Cxehxio
48. Drahomir Budinska, Cxehxio
49. Jitka Skalicka, Cxehxio
50. Mgr. Milena Pickova, Cxehxio
51. Jarmila Handlova, Cxehxio
52. Ludvik Chytil, Cxehxio
53. Jiri Studeny, Cxehxio
54. Pavla Studena, Cxehxio
55. Paola Ambrosetto, Italio
56. Giovanna Ambrosetto, Italio
57. Paolo De Rossi, Italio
58. Vera Di Tocco, Italio
59. Lydia Di Tocco, Italio
60. Dr. Magda Saturova, Slovakio
61. Maria Tomasovicova, Slovakio
62. Stanislaw migielski, Pollando
63. Jindrich Tomisek, Cxehxio
64. Ingx. Jiri Vencl, Cxehxio

Vi povas aligi vin perletere aux retposxte cxe: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Miloslav Svacek, Trsicka ul. 6, CZ-75127 Pencice, Cxehxio; retadreso: msvacek@iol.cz. Cxe tiuj adresoj vi povas ankaux ricevi la kongresajn informojn kaj aligxilojn. La aligxkotizon vi povas sendi al banka konto: KB Prerov, kont-numero 194214890297/0100 aux per posxtmandato al adreso: s-ro Miloslav Svacek, Trsicka ul. 6, CZ-75127 Pencice, Cxehxio aux al la sama adreso en bone pakita leter-koverto.

DANKESPRIMO

  Karaj Gefratoj, tre kore ni dankas al vi, kiuj per la artikoloj helpis plenigi pagxojn de nia gazeto Dio Benu en la jaro 2001. Ni esperas, ke ankaux estonte vi plu tiucele kunlaboros. Tre kore ni ankaux dankas al vi cxiuj, kiuj per monkontribuajxoj ebligis ne nur eldonadon de tiu cxi nia gazeto, sed ankaux efektivigis gxin sendadi al foraj lokoj de afrika, amerika aux azia kontinentoj, kie gxin kun dankemo sxatas legi tieaj niaj gefratoj. Ni do esperas, ke vi plu kontribuos al tiu cxi evangelizado, kiu estas ja nia devo. Precipe en Afriko niaj gefratoj deziras ricevi nian gazeton, kiun ni do sendadas al Togo, Nigxerio, Ebura Bordo, Kameruno, Tanzanio, Zambio, Republiko Kongo kaj Zimbabvo.

Nia frato, 23-jara junulo Bernard Londoni el Zimbabvo, konvertigxis el islamo al kristanismo. Li deziras bone ekkoni kristanismon, tial li volonte perrete kontaktigxos kun tiuj, kiuj helpos al li ekkoni kristanan kredon. Jen lia ret-adreso: bernardlondoni@yahoo.fr.

GRACOPLENAN KRISTNASKON KAJ BENITAN NOVAN JARON 2002 DEZIRAS AL CxIUJ LEGANTOJ DE DIO BENU LA REDAKCIO KAJ CxEHxA IKUE-SEKCIO

SINCERAN GRATULON KAJ BONDEZIRON

  al fratino Mgr. Daria Michalova, kiu la 6-an de oktobro 2001 edzinigxis al Ingx. Vlastimil Tolkner en pregxejo de Cxielenpreno de Maria la Virgulino en Plzen. Al novgeedza paro deziras belegan kaj felicxan kunvivadon, amon de Dio kaj sxirmon de Dipatrino dum cxiuj iliaj vivjaroj la Cxehxa IKUE-Sekcio. 

EKBRILU STELO BETLEHEMA

De temp´ Kristnaska jam proksima
Kristarba spiras bonodor´,
kaj gxia mola vocx´ intima
pri hejm´ rakontas al la kor´.

Denove la anim´ plenigxas
per varm´ de hejma vigili´,
kaj rememori ne suficxas,
karajn apudi hastas ni.

Kandeloj de l´ kristarb´ ekbrilas
post la Kristnask-festena karp´,
kaj kortusxite ni humilas
antaux donacoj sub la arb´

kantante pri l´ naskigxo Krista,
Savanto, kiun sendis Di´,
pri povra stal´ kaj ar´ pasxtista,
pri gxojo, kiun sentas ni.

Ni rememoras malfelicxajn,
kaj cxiujn, kiujn baras fat´,
igante ilin tre malricxaj
por la disigo de l´ amat´.

Ni petos en cxi nokto sankta
por la homaro pri donac´:
al homa gento misvojanta
du steloj montru al la pac´.

Al la kompren´ kaj toleremo
la vojon montras nia stel´,
de glora stel´ de Betlehemo
la Am´ kaj Bono estas cel´.

Jiri Korinek
 

DIO BENU - Eldonanto: IKUE-Katolika Sekcio de Cxehxa Esperanto-Asocio. Adreso de redakcio: IKUE-Katolicka sekce CES, Trsicka ul. 6, CZ-751 27 Pencice, Cxehxa Respubliko. Respondeca redaktoro: Miloslav Svacek. Banka konekso: KB Prerov, kontn-ro: 194214890297/0100. Telefono: +420 641 228304), tel./fax labortage 6-14 h.: +420 68 5311818. E-posxto: msvacek@iol.cz. Regista n-ro MK CR E 12647.

Vidu ankau TTT-pagxo:
http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/