Dua parto de DIO BENU 42


Karaj gefratoj, tre kore mi dankas pro multnombraj paskaj bondeziroj kaj precipe por gratuloj kaj bondeziroj okaze de mia vivjubileo. Specialan dankon mi adresas al sacerdoto Ferdinand Hrusxat, kiu miaintence celebris la Sanktan Meson, kaj al kara pola frato Boguslaw Sobol, kiu gxojigis min per jena poemo. Koregan dankon ankaux por bondeziroj de Lia Cxefepiskopa Mosxto Mons. D-ro Gyorgy Jakubinyi el Alba Iulia en Rumanio kaj al vi cxiuj por pregxaj memoroj pri mi. Via frato Miloslav Sxvacxek.

Al kara Jubileulo
Mia Amiko 
kaj kara frato 
en Via vivo 
tre grava dato. 
Kun bondeziroj 
mi al Vi venas, 
cxar mi Vin, Milosx, 
bone komprenas. 
Multe okazis 
dum vivo Via. 
cxiam Vin helpis 
Patrin-Maria. 
Sxirmis Vin via 
la gardangxelo. 
Al celo gvidis 
la verda stelo. 
Vivu cent jarojn! 
Benon kaj gracojn 
de bona Dio 
estu donacoj. 

Boguslaw Sobol 


Levigxas ... 

Levigxas koro 
malfermita, 
en silento de altaro 
sur la brakoj de animo 
per bidoj 
supren levigxas, 
gxojajn, 
dolorajn, 
glorajn 
misterojn ligas en rozario, 
kunmetas cxe la piedoj 
de Pledantino, 
Perantino, 
Konsolantino, 
Sxi portu ilin 
al la Filo. 

Boguslaw Sobol


 

 


KREDO KAJ KRISTANISMO EN UKRAINIO
Sac. Serhij Prudko, Vysxhorod, Ukrainio 
Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en Cxeske Budejovice, Cxehxio 

Antaux ol tusxi la cxefajn demandojn de la prelego, permesu al mi kelkvorte diri ion pri la pasinteco de nia eklezio, kies historia nomo estas Eklezio de Kievo (Kyjiv). Tio helpos nin, kiam ni parolos pri hodiauxaj problemoj de religia kaj eklezia vivo en mia lando. Ili ja en kelkaj kazoj diferencigxas de tiuj en aliaj ekssocialismaj landoj. 
Antaux cxio ni menciu, ke nuna Ukrainio estas konata en la mondo kiel lando ortodoksa, malgraux ke verdire gxi estas tre kaj tre multkonfesia. Tiu multkonfesieco igxis ege bunta precipe en lasta jardeko. En la antauxaj jarcentoj la situacio estis alia kaj unuavice mi volus prezenti, kiel Eklezio de Kievo estas ligita kun Apostola Segxo. 
Kristana historio de Ukrainio komencigxas jam en la unua jarcento, kiam Apostolo Andreo predikis inter Skitoj kaj cxe suda bordo de Krimeo. 
En la jaro: 
100 - en urbo Korsunj (Krimeo) martire mortas Papo de Romo Klemento la I-a. La episkopoj de Korsunj partoprenis la II-an (325 en Niceo), la III-an (381 en Konstantinopolo) kaj la IV-an (431 en Efezo) Universalajn  Konciliojn. 
655 - en Krimeo mortis kiel martiro Papo Marteno la I-a. 
860 - Patriarko de Konstantinopolo Fotios en sia encikliko rememoras pri la unua bapto en Ukrainio (oficiale cxi dato ne estas akceptata). 
868 - jam ekzistis diocezo en Tmutarakanj (Sudorienta Ukrainio). 
928 - estis episkopo, do ankaux diocezo, en Peremysxl (Okcidenta Ukrainio). 
944 - La kontrakto de Regxo Ihor kun grekoj. Parto de la ambasadoroj estis kristanoj kaj jxuris je pregxejo de St. Elija en Kievo. 
955 - La Granda Regxino Olga, avino de Vladimiro (Volodymyr), estis kristanino baptita en Konstantinopolo de Patriarko Teofilakto, kiu ricevis episkopan ordinon de Papo Leono la VII-a. 
977 - por la unua fojo ambasadoroj de Papo Benedikto la VII-a vizitis Ukrainion - Rusj, veninte al Princo Jaropolk. (Rusj - propra nomo de nuna Ukrainio en tiu epoko.) 
988 - bapto de mia patrolando dum la regado de Vladimiro la Granda, kiu mem igxis kristano en Korsunj unu jaron pli frue kaj tutan sian popolon kaj la sxtaton kondukis al Kristo. La dato mem - 988 - estas por ni tre grava. Por klarigi ni rememoru ankoraux kelkajn datojn. 
988 - 991 - 1000 - ambasadoroj el Romo venas al Vladimiro la Granda. 
994 - 1001 - Vladimiro la Granda sendas ambasadorojn al Papo. 
1015 - estis mortigitaj Borys kaj Hlib, du filoj de Vladimiro la Granda, la martiroj pro Kristo, cxielaj protektantoj de mia urbo Vysxhorod. 
1036 - en Kievo estis finkonstruita la katedralo de Sankta Sofio, kiu gxis nun restas unu el mondskale elstaraj memorajxoj de tiu epoko. 
Nur kelkaj eventoj, sed atentu, cxiuj ili okazis antaux la jaro 1054 -  la jaro de granda skismo, kiam Patriarko de Konstantinopolo Kerullarios rifuzis rekoni Papon kaj Apostolan Segxon. Kaj cxi tiuj kaj multaj aliaj eventoj atestas, ke de la komenco Eklezio de Kievo estis la parto de Eklezio Universala, gxi ekestis kiel ties parto. Kaj la skismon mem gxi nek subtenis, nek partoprenis.

Nur pro la fakto, ke nia rito estas bizanca kaj grekoj sukcesis okupi Kievan Segxon, por longaj jarcentoj ni estis kvazaux apartigitaj de Katolika Eklezio. Mi ne hazarde uzis la vorton "kvazaux". En la jaro 1245 ukraina Cxefepiskopo Petro Akerovycx partoprenas la Koncilion en Liono kaj celebras la Meson kune kun Papo Inocento la IV-a. 
En la jaro 1438 Cxefepiskopo Isidoro (Isydor), metropolito de Kievo, kun 200 delegitoj de ukrainiaj diocezoj partoprenas Tutmondan Koncilion en Florenco, kaj la 5-an de junio 1439 subskribas Florencan Union. 
Nur tiuj du eventoj multon diras pri rilatoj inter Kievo kaj Apostola Segxo. Ni memoras, ke Florenca repacigxo ne en cxio sukcesis. Inter tiuj, kiuj gxin ne akceptis, estis Moskvo, kies caro ordonas aresti metropoliton Isidoron, kiu dum reveno el Florenco traveturis la Metropolion kun gxoja novajxo kaj atingis Moskvon. 
Tiutempe moskvaj teritorioj apartenis al Kieva Metropolio, sed en la jaro 1458 Papo Pio la II-a apartigas ilin disde Kieva Metropolio (cxu ne pro skismo?) kaj gxis la jaro 1589 neniu rekonas Moskvan eklezion. Tamen la sxtato, Moskvo, potencigxas kaj en la jaro 1589 Patriarko de Konstantinopolo Jeremio la II-a post subacxeto kaj perforta devigo instalas Moskvan Patriarkion. 
Ukrainio tre logis niajn nordajn kaj orientajn najbarojn, kiuj konstante strebis alproprigi gxin, kauxze de kio ni perdus sendependecon, nacian  kaj spiritan identecon. Por defendi la kredon, la eklezion, la riton, la popolon, la sxtaton, ukrainia episkoparo kun la Cxefepiskopo de Kievo Mihxaelo (Myhxajlo) Rohoza cxekape en la jaro 1596 dum la Koncilio en Berestja (ukrainia urbo, nune Brest, trovigxanta en Belorusio) oficiale anoncas aprobitan de Papo Klimento la VIII-a Union de Kieva Metropolio kun Apostola Segxo. Do, lauxjure estis restarigita la unueco, kiel gxi ekzistis gxis la jaro 1054: unu Eklezio - du ritoj, samrangaj kaj samgracaj. 
Tamen ne cxio iris glate: lastmomente 2 episkopoj el 8 rifuzis subskribi la Union kaj en la eklezio ekestis la skismo, rezulte de kiu aperas neunuigxinta eklezio, por kiu en la jaro 1620 Patriarko de Konstantinopolo Teofan renovigas ortodoksan episkoparon. Sed sendependeco de renovigita ortodoksa eklezio (memkompreneble - de Romo) estis ne longa - en la jaro 1685 nova metropolito de Kievo Gedeon Cxetvertynsjkyj rekonas superecon de Moskva patriarkio, kaj en la jaro 1686 Patriarko de Konstantinopolo Dionizio kontraux 40 zibeloj kaj 200 oraj rubloj redonas Kievan metropolion al Moskva patriarko. 
Do, ne dezirante kontakti kun la unua Romo, ortodoksa eklezio de Kievo baldaux trovigxas sub tre peza kalkanumo de "la tria Romo" - Moskvo. Tiel du brancxoj de la sama eklezio komencas disvolvigxi aparte. 
La unua - Unia eklezio - en Orienta kaj Centra Ukrainio estis perforte neniigita post anekso de tiuj teritorioj fare de Moskvo. Sed la eklezio konservigxis kaj disvolvigxis sur ukrainiaj teritorioj, enirintaj Polujon, siavice - Auxstrion, kie en la jaro 1774 gxi ricevis novan titolon: Greka-katolika, sub kiu gxis nun oni konas gxin. En la jaro 1946 soveta potenco neniigas Ukrainan Greka-katolikan Eklezion dum falsa Koncilio en Lvovo (Lviv), kiu proklamis aligxon de UGKE al Moskva patriarkio. Sed la eklezio mem, laux la promeso de Sinjoro, ne mortas kaj pluajn 40 jarojn vivas en la katakomboj  kaj gxisvivas la tagon de libero kaj renovigxo. 
La dua - ortodoksa - en la jaro 1919 proklamis sian sendependecon de Moskvo kaj per la sxtata dekreto de Ukraina Popola Respubliko estis anoncita ekesto de la nova Ukraina Auxtokefala Ortodoksa Eklezio. 
Do, historie okazis tiel, ke en hodiauxa Ukrainio ekzistas kelkaj apostolaj eklezioj, kiuj kune kun aliaj religiaj organizajxoj reale influas eklezian kaj socian vivon de la komunumo.

1. Spirita stato de la socio kaj eklezioj antaux la disfalo de la komunisma regximo
Parolante pri la spirita stato de la socio dum malamika al Eklezio komunisma regximo, ni devas emfazi du momentojn: 
1. De unua flanko, komunistoj proklamis ekeston de novtipa homa unio - soveta popolo, kiu nek kredas, nek bezonas Dion. Artefariteco de la elpensajxo estas evidenta. Sed ni ne preteratentu, ke verdire granda parto de la socio rilatis al religio tradicie, popolece. Oni baptis infanojn (tre ofte kasxe pro aparteno al la partio) kaj per tio manifesto de la kredo
preskaux cxiam finigxis. Ne havante kristanan edukon, oni rilatis tamen estime almenaux al la plej grandaj festoj, oni festis ilin, ecx se ne frekventis pregxejon. 
2. De dua flanko, la plej firma en kredo kristanaro ortodoksa, katolika kaj protestanta,  spite al persekutoj, gardis la kredon kaj la Eklezion. Do, spirite la tri kvaronoj ne similis la dezerton, kaj kiam venis tago de libero kaj estis proklamita sendependeco de Ukrainio, la grundo por disfloro de la religia vivo estis fekunda. 

2. La sxangxoj dum la lasta jardeko
Komparante Ukrainion kun niaj iamaj najbaroj en socialisma koncentrejo, ni konstatas, ke disvolvo de nia religia vivo multe diferencigxas de ilia. 
Per kio? 
1. Pli alta nivelo de la religia aktivado. Se oni kalkulas meze: 
- en Ukrainio unu kristana komunumo havas 2387 membrojn, 
- en Belorusio - 4889 membrojn, 
- en Rusio - 11496 membrojn. 
Do, religia aktiveco de kristanoj en Ukrainio estas duoble pli alta ol en Belorusio kaj kvinoble pli alta ol en Rusio. 
2. Grandega kvanto da religiaj organizajxoj, influantaj la religian vivon en la sxtato mem kaj intersxtate, inter ili: 
- Ukraina Ortodoksa Eklezio subigita al Moskvo, 
- Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio, 
- Ukraina Auxtokefala Ortodoksa Eklezio; 
- Ukraina Greka-katolika Eklezio; 
- Rom-katolika Eklezio; 
- Protestantaj kaj evangelianaj organizajxoj. 
3. Aktiva refluado de la kredantoj el unu konfesio al alia. 
Antaux 10 jaroj Ukrainia ekzarkio de Rusa Ortodoksa Eklezio kaj du malmultenombraj eklezioj de la malnovrituloj unuigis 70%-jn da registritaj religiaj komunumoj. 6 protestantaj organizajxoj, agantaj tiutempe legale - 27%-jn, kaj kvanto de romkatolikaj komunumoj ne superis 2%-jn. 
Nun 13 ortodoksaj organizajxoj nombras 52%-jn da komunumoj, pli ol 30 protestantaj kaj evangelianaj organizajxoj - 25%-jn. Du brancxoj de Katolika Eklezio - Greka-katolika kaj Rom-katolika - 21%-jn. 
4. Manko de agivaj normigaj aktoj, kiuj koordinus kaj regulus interrilatojn inter la sxtato kaj la eklezioj kaj interekleziajn rilatojn. 
Gxis nun la legxaro pri la interrilatoj ne estas perfekta. Restas aktuala "Legxo pri la libero de la konscienco kaj religiaj organizajxoj", akceptita la 23-an de aprilo 1991, do antaux la sendependigxo. 
Nenio nova estas en la nova Konstitucio de 1996, kies 35-a cxapitro nur ripetas similajn partojn de la internaciaj dokumentoj, sed neniel respegulas la bezonojn de la hodiauxa vivo kaj la tradiciajn por Ukrainio normojn de interrilatoj inter la sxtato kaj  la Eklezio. Tamen, en la komenco de la Konstitucio estas proklamite: "Konsciante pri nia respondeco antaux Dio…" - tio esperigas, ke la sxangxoj estos. 
5. Tre multe da interkonfesiaj konfliktoj: jen pri la havajxo, jen ideologiaj. Rimarkindas, ke ofte ekzistas ne nur interkonfesiaj, sed ankaux enkonfesiaj konfliktoj. 
6. Esenca diferenco inter la centro kaj la regionoj kaj inter diversaj regionoj. 
Cxiutagajn religiajn problemojn en la provincoj kaj la distriktoj solvas propravole lokaj potenculoj, kiel al kiu placxas, aux kiel placxas al pli supera estro. Ekzemple, en lernejoj de okcidenta Ukrainio oni studas kristanan etikon, kio estas lauxdinda, malgraux ke legxe malpermesita. Siavice en orienta Ukrainio greka-katolika komunumo de vilagxo Kobelaky (Poltava provinco) dum du jaroj ne povas ricevi terpecon por konstrui pregxejon, kion la legxo ne malpermesas. Cxiu dua decido, akceptita sur loka nivelo, estas neniigata de Supera Jugx-tribunalo aux Supera Arbitra Jugx-tribunalo de Ukrainio. 
7. Tre, tre malgrandaj sukcesoj de ekumenisma agado. 
Moskvo kaj gxiaj discxiploj ecx traktas gxin kiel la plej grandan skismon de la XX-a jarcento. Malkonfido inter konfesioj estas tre forta.
Senteblas manko de scioj pri aliaj konfesioj. Novaj - cxefe karismaj komunumoj - kreskas, kiel fungoj. Novtipaj "misiistoj" agas tiel, kvazaux antaux ili neniu ion auxdis pri Kristo. Nombrigxas usontipaj "televidaj eklezioj". Ofte estas predikataj kaj instruataj malveroj, ecx senkasxaj trompoj: pekkonfesi cxe katolika pastro estas granda peko. Kutima estas la demando: "Cxu vi estas katoliko aux kristano?" -  vorto "katoliko" devenas de vorto  "ekzekutisto" (ukraine - kat) k.t.p. En iuj evangelianaj komunumoj sub sxirmo de cxiorekono kaj amo estas kasxata propagando kontraux sakramentoj, Dipatrino, kruco, ikono - la vico povus esti dauxrigota. 
8. Hxaosa kaj nesinsekva sxtata religia politiko. 
Gxis 1989 - sxtata perforto. 
1990 -1992: la periodo de plena konfuzigxo, kiam la sxtato nur konstatis la eventojn de la religia vivo, neniel influante ilin. 
1992 - 1994: ideo krei fortan kaj sendependan sxtatan ortodoksan eklezion surbaze de Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio (subtenata de tiama unua prezidento L. Kravcxuk). 
1994 - 2000: la nova prezidento L. Kucxma  subtenas la ideon de sendependa ortodoksa eklezio, tamen balancigxas depende de kondicxoj kaj bezonoj inter Ukraina Ortodoksa Eklezio subigita al Moskvo  kaj Ukraina Ortodoksa Eklezio - Kieva patriarkio. 
Menciindas, ke nun oni provas krei realan sxtatan politikon, kiu respegulos multkonfesiecon de Ukrainio. 
Do, la sxangxoj dum la lasta jardeko estas vere grandaj. Religia aktiveco pli kaj pli igxas esenca trajto de la socia vivo. La plej grandaj sxangxoj okazas tie, kie religio forte influas politikan, etnan kaj kulturan vivojn, kie gxi sin montras faktoro de la identeco en la plej vasta senco. Esploro de la socia opinio en la fino de 1989 montris, ke la kvanto de la respondintoj, kiuj opinias, ke religio estos utila persone por ili, estas trioble malpli granda, ol tiuj, kiuj opinias, ke religio estos utila por la tuta socio. Tio atestas, ke la socio traktas la Eklezion ne kiel dihoman fenomenon, sed kiel socialan institucion, kiu, ne responsante pri agado de la komunisma regximo, kapablas solvi multajn problemojn, kiujn gxi ne solvis. 
Sociologiaj esploroj en Ukrainio montras, ke la religieco konstante kreskas. En la jaro1998 81,7% el 1237 respondintoj konsideris, ke la kvanto de kredantoj en la lando estas pli granda ol antaux 10 jaroj. En la 1991 sian kredon deklaris de 41% gxis 49% da respondintoj (laux diversaj pridemandadoj), en la komenco de la jaro 2000 - de 66% gxis 89%. 
Samtempe kredon je persona vivanta Dio, sed ne je iu supernatura forto, esprimis multe malpli da respondintoj: en 1991 - 16%, en 1998 -23% - 25%. Tamen 14,6% ne certas, ke Jesuo vere vivis inter homoj; 16% opinias Lin nur superordinara homo; 14,5% hezitis, cxu Jesuo estas nur homo aux ankaux Dio; 14,3% ne plene komprenas cxi problemon, malgraux ke ili kredas, ke Jesuo estas Dia persono. 
Tamen la kvanto de praktikantaj kristanoj kreskas malpli rapide. Malgraux ke en la 90-aj jaroj la eklezioj rericevis preskaux 4000 pregxejojn kaj pli ol 3000 estas konstruitaj, la pregxantoj en ili ne abundas - almenaux unu fojon monate vizitis pregxejon 18% da pridemanditaj. 
Aliaj aspektoj de religia konduto (ekz. pentokonfeso, pregxo, legado de Biblio) ankaux atestas pri malrapida renovigxo de la religia kulturo. Multnombrigxas la kvanto de la kredantoj (vidu suban tabelon), sed samtempe kreskas kvanto da krimoj kaj senmoraleco de la socio. 
Korelativeco inter religieco kaj soci-demografiaj karakterizoj estas kutima: pli da kredantoj estas inter la virinoj ol inter la viroj, pli agxaj grupoj estas pli religiemaj ol pli malagxaj. Tamen specifa por Ukrainio estas la trajto, ke la junularo 16-18 kaj 18-20-jara estas pli aktiva ol tiu 20-25 kaj 25-30-jara.

La resumo
Papo Johano Pauxlo la II-a instruas, ke la Eklezio renkontigxas kun homo, kiu bezonas la kredon ne malpli ol la sciojn. Spite cxiujn cxefajn malfacilajxojn, por la Eklezio restas tasko  vivigi la kredon, plifirmigi la amon kaj la esperon pri la vivo eterna. 

La jaro 2001 estos elstara en la historio de Katolika Eklezio en Ukrainio. En junio ni salutos Sanktan Patron, kiu kiel 
 

Pilgrimanto venos en Ukrainion ne nur al la gefratoj, sed al cxiuj homoj de bona volo. Li - Krista sendito de amo kaj paco - portos al ni Dian benon, esperon, alvokon iri la vojon de interkomprenigxo kaj repacigxo. 
Ni kredas, ke la vizito estas granda donaco de Dia graco kaj gxi estos tre utila por mia patrolando. 

(En alia numero de DIO BENU aperos priskribo de la historio de Rom-Katolika Eklezio en Ukrainio.) 

DIPATRINO LA HELMONTA
(el Cxenstohxovo, Pollando)

La Helmonta 
ornamita 
per perloj, koraloj 
Nigrovanga 
Dipatrino 
sur klostraj remparoj. 

Inter homoj 
diskantantaj 
Sankta Virgineto 
ho, brilanta 
kun la Filo 
super Venk-monteto. 

La Helmonta 
Sanktpordego 
la Naciespero 
ho, nin gvidu 
al Jesuo 
Evangeli-vero! 
 

Verkis: Leszek Lengowski, 24.2.2000 
Tradukis: Zofia Kamieniecka 



 


MATER MISERICORDIAE
(el Vilno, Litovio)
Diru - 
kies Vi estas nun 
plej Sankta 
je l' milda rigardo 
el Ostra Brama Virginjo 
Orete brilanta 
apud Vilja 
plej amata 
Princino el Vilno 
el Ostra Brama? 


 

Por Poloj 
Vi estas sencxese 
Madon? Pola 
post la Helmonta 
plej fama Ikono 
Por Vilnanoj 
plej Kara 
kaj la plej Bela 
pri l? mirakloj fama 
Mater Misericordiae. 

Verkis: Leszek Lengowski, 29.2.2000 
Tradukis: Zofia Kamieniecka 


Forpasis Fidelaj Pastroj de Krista Eklezio - Esperantistoj
Mortis sacerdoto Tadeo Nowakowski el Pollando, fidela, sindona, homo kun malfermita koro, grandanima, fervora esperantisto, vera amiko. 
Antaux kelkaj tagoj li telefonis al mi. Rakontis pri planoj, novaj poemoj, kiujn li verkis, dezirante ilin eldoni. En belaj rimoj li scipovis pentri la bibliajn eventojn kaj familiajn aferojn, cxiutagan vivon kaj diversajn okazajxojn. Li verkis pole kaj Esperante. Ankaux li tradukis. Kiel fervora esperantisto li cxiam klopodis pri disvastigo kaj propagando de Esperanto. Sur liaj korespondajxoj preskaux neniam mankis surskriboj "Esperanto - lingvo internacia". Gravan rolon en lia vivo ludis Esperanto-movado. Interesis lin cxiuj aferoj, ligitaj kun nia internacia lingvo. Gxojigis lin sukcesoj kaj cxagrenigis la problemoj kaj klopodoj. Cxiam li estis preta helpi al kreigxintaj novaj kluboj, rondoj, gesamideanoj kaj instruistoj, kiuj en lernejoj instruas Esperanton. Li sendis al ili E-materialojn, gratulis, deziris sukcesojn. 
Bedauxrinde cxio finigxas, ankaux la surtera vivo. Kiam pastro Nowakowski ekstaris cxe la altaro en la dua tago de Pasko (16.4.2001) por celebri Sanktan Meson, lia koro ne eltenis kaj la animo forflugis sur la flugiloj de angxeloj al la plej alta Trono. Nun li rigardas nin kaj nian E-movadon de supre kaj tutcerte plu helpos al ni. 
La entombigo okazis la 19-an de aprilo en Bolimow, naskigxloko de pastro Nowakowski. Pli frue estis celebrita S-ta Meso kaj funebraj ceremonioj en Ostrowite, kie li dum multaj jaroj estis parohxestro. Poste kelkaj auxtobusoj kun liaj parohxanoj venis al Bolimow, kie ankaux estis celebrita la S-ta Meso. En ambaux ceremonioj partoprenis multaj homoj, ankaux esperantistoj. Pregxoj al Dio kaj multaj florkronoj kovris la tombon. Li cxiam restu en nia memoro. 
Boguslaw Sobol 

La 12-an de marto 2001 mortis longjara IKUE-ano - sacerdoto Antonin Mlcxak el Cxehxio. Gxis lasta spiro li estis fidela membro de IKUE. Li naskigxis la 6-an de julio 1919. Sacerdotan ordinon li akceptis la 29-an de junio 1948 en Olomouc. Plejlonge li plenumis sacerdotajn servojn gxis la morto en urbeto Sxtity (nur kelkajn kilometrojn de iama IKUE-Tendaro en Herbortice). Lia entombigo okazis la 20-an de marto en Sxtity. 
Apenaux unu monaton post forpaso de pastro Giacinto Jacobitti mortis nia frato - pastro Carlo Musazzi. Li forlasis la Esperanto-Redakcion de Radio Vatikana kaj Romon fine de la pasinta jaro kaj li eklogxis en urbo Kremona (en norda Italio). Dum kuracistaj esploroj oni diagnozis al li kanceron. 
Li naskigxis la 24-an de marto 1922. Aprile de 1947 li farigxis pastro de la ordeno de la barnabitoj kaj kelkajn monatojn poste li atingis Argentinon, kie li restis dum dudek jaroj. En 1968 li translokigxis al Hispanio, kie li estis superulo kaj parohxestro en Madrido. Dum kvardek jaroj li do estis misiisto, instruisto, parohxestro. Kiam laux peto de IKUE estis sercxita pastro - redaktoro por la E-elsendoj de RV, li venis al Romo en 1988, por esti vicparohxestro en roma parohxo. Li mortis jxauxde nokte la 22.2.2001 sepdek naux jaragxa. 
Pastro Carlo estis cxiam gxojo-inspira persono, bonhumora, bonkora. Tre ravaj estis liaj rakontoj pri la komencaj jaroj en Argentino, kie per preskaux neniuj rimedoj li devis starigi religian komunumon kaj parohxon. Kiam li alvenis tien, ecx ne la hispanan lingvon li konis kaj por lerni gxin li sin turnis al la infanoj kaj geknaboj, kies simpla elparolo - li diradis - estas multe pli instrua ol universitataj kursoj. Pri tiuj pioniraj jaroj, kiel misiisto, li lasis kronikon, kiun ni deziras iam publikigi. 
Carlo Sarandrea 

La animojn de la mortintaj pastroj ni rekomendas al pregxoj de la gesamideanoj.



LA VETURO AL OLETZKO
Ofte, gesinjoroj, eta manko povas instigi al veturo, ekzemple la manko de eta kilogramo da najloj. Tiun mankon en Suleyken havis Amadeus Loch, kies nemoveblaj posedajxoj etendigxis tute proksime de Goronca Gora, t.e. "Varmega Monto". 
Do, por havi suficxe da najloj por konstruado de remizo, tiu Loch iutage iris al sia edzino kaj eble tiel diris: "Ho, mia ?onka, jen manko de eta kilogramo da najloj ekaperis! Tial ni devas veturi al Oletzko. Kaj por ke la veturo estu agrabla, vi do povus kunveturi. Estas ja la samaj preparadoj, kaj se oni do devas forveturi, tiam oni atentu por ne esti sola." 
Tiel dirinte, Amadeus Loch iris eksteren kaj tuj poste lia edzino el familio Popp metis cxiujn veturajn bezonajxojn sur la fornobenkon. Koncerne la mangxon, interalie tie trovigxis: lardo, flanoj, kukumoj en salakvo konservitaj, pato da brasikajxo, sekigitaj piroj, korbo da ovoj, frititaj fisxoj, cepoj, ronda pano kaj stufita kuniklajxo. 
Tiam sxi metis je dispono la paltojakon, galosxojn, kovrajxojn, tukojn kaj pulsvarmigilojn - dum Amadeus prizorgis la cxevalcxaron; kaj elsercxinte siajn kvar subjupojn, sxi senprokraste rapidis al sia frato Pauxlo Popp kaj diris: "La manko de eta kilogramo da najloj devigas Amadeus kaj min forvojagxi. Morgaux, eble postmorgaux ni devos vojagxi al Oletzko, kaj kiam oni do devas forveturi, tiam oni atentu por ne esti sola. Pro tio mi ne povas forlasi vin, estus do agrable, se vi kunveturus. Tiel mi eltenus la veturon pli facile!" 
Tuj sxi foriris kaj post mallonga interkonsiligxo komencis en la domo de la familio Popp la preparadoj por la veturo. Oni malfermis konservujojn, pretigis salitan viandon, rostis haringojn, bucxis kaj kuiris kokon, bakis panon, rapide fintrikis paron da sxtrumpetoj, krome oni alnajlis novajn hufumojn al la cxevaloj, riparis la jungilaron kaj plilongigis la hundorimenon. 
Farinte la plej necesajn preparlaborojn, Pauxlo Popp persone rapidis al sia bofrato Adolfo Abromeit. Al tiu li diris: "La sorto volas, ke ni devas forveturi. Do imagu, Adolfo, kial oni neniam fartas bone en fremdlando, ekde de la katoj gxis 
la cxevaloj, tial estus bone, se vi jungus la cxevalojn por nin akompani. La veturo estus iom pli agrabla." 
Adolfo Abromeit, homo cxiam fortimigata, kuris de la kelo al la subtegmento, de la subtegmento en la garbejon, de la garbejo en la kuirejon kaj cxion akcepteble kunmetinte,  li kuris tra la kampoj al sia onklo, la leterportisto Hugo Zappka, kaj diris: "Malfelicxo okazis. Fakte brulego. Ni devas forvojagxi al Oletzko, kaj vin, kara onklo, ni ne povas forlasi jam pro la katoj kaj la cxevaloj." Tiel li diris kaj tuj li jam rekuris hejmen. Hugo Zappka, la leterportisto, ordigis la alvenintajn posxtajxojn, iomete starigis bilancon kaj sidigxinte skribis sian testamenton. Tiam li ordigis cxion por la veturo kaj vizitis sian avon Hamilkar Schass, tiu sian onklon Kuckuck, Kuckuck Ludovikon Karnickel, Karnickel la Urmoneit-familianojn, kaj iom post iom la tuta anaro de Suleyken neembarasite estis preta por forveturo, akompanonte unu el siaj anoj en fremdlandon. 
Kiel konsiderinda la vojagxgrupo estis, vi povas imagi, se mi diras, ke la cxaro de Amadeus Loch jam estis proksime al la vilagxo Striegelhof, dum la lasta, malgajega Bondzio ekmovigxis el Suleyken. 
Tiel ili ekveturis kaj lauxdire jenaj even-toj okazis dumvoje: du infanoj naskigxis, la maljuna Logaux perdis sian lignan kruron, inter la sxuisto Karlo Kuckuck kaj la riverfisxisto Valentin Zoppek estigxis konflikto, la arbohakisto Gritzan degnis paroli du kompletajn frazojn, krome oni vidis sovagxan uron, kiu poste montrigxis bovino, oni rigardis la nekredeble grandajn betokampojn de Schissomir, ecx interrompis la veturon por spekti la manovron de la famkonataj Infanterianoj de Kulkako kaj, memkompreneble, akiris etan kilogramon da najloj en Oletzko. 
Laux pliaj informoj la vojagxgrupo post konvena tempo revenis kaj disigxis kun la certigo, ke estas agrable, se en fremdlando oni ne devas esti sola. 
 La veturo al Oletzko - Mazuraj rakontoj de Siegfried Lenz. 

Esperantigis Hugo Westhoff 


SINCERAN GRATULON AL FRATO JIRI ZINDULKA
La 12-an de majo festis sian 60-jaran vivjubileon frato Jiri (Georgo) Zindulka el Brno.  Okaze de 40-jara datreveno de senpaga sangdonacado, kiel la plej sukcesa senpaga sangdonacanto li cxeestis en delegacio, kiun akceptis sxtatprezidento Vaclav Havel kun edzino, de kiu li ricevis ordenon de "Ora Kruco". Ekde la jaro 1960 li senpage 161 foje donacis la plej valoran sangon de sangogrupo AB-. Li do farigxis la plej multnombra sangdonacanto ne nur en Cxehxa Respubliko, sed en tuta eksa Cxehxoslovakio. Por savo de la vivoj kaj por resanigo de la malsanuloj li donacis pli ol 80 litrojn da tiu valorega fluidajxo. Dum 35-jara varbado li varbis pli ol mil novajn sangdonacantojn.
Okaze de la grava vivjubileo de nia membro, longjara IKUE-ano Jiri Zindulka, kaj okaze de lia ricevo de alta sxtata ordeno de "Ora Kruco", Katolika Sekcio de CxEA kaj Internacia Katolika Unuigxo Esperantista sincere gratulas al li kaj elpetas multajn Diajn benojn kaj gracojn por lia modela braveco.

KORESPONDI DEZIRAS
Mi estas junulino 13-jara kaj mi deziras korespondi kun gejunuloj esperantlingve. Miaj sxatokupoj estas precipe sporto, danco, muziko kaj korespondado. Skribu al mi. Jen mia adreso: Jana Jezkova, CZ-67521 Pribyslavice 175, Cxehxa Respubliko.
PARTOPRENU LA 20-an IKUE-TENDARON (Katolikan E-Tendaron)en Sebranice, Cxehxa Respubliko, en la tagoj de la 4-a gxis la 11-a de auxgusto 2001. Se vi deziras travivi tagojn en frateca kristana etoso, logxante en tendoj en bela naturo kaj ecx pli bela ammedio, tuj skribu al: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, s-ro Miloslav Sxvacxek, Trsxicka ul. 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehxio (aux retposxte: msvacek@iol.cz).


GDANSKA ESPERANTA LITURGIA GRUPO cxe pregxejo de Cxielenprenita Plejsankta Maria Virgulino kaj Sankta Andreo Bobola en Sopot, Pollando, invitas al Esperanta Simpozio okaze de la Jubileo de la Jarcento de Sopot, okazonta en la tagoj de la 13-a gxis la 16-a de septembro 2001. Pliaj informoj kaj aligxiloj riceveblaj cxe Sac. Stanislaw Platek, str. de Pastro Marian Gorecki 17, PL 80-544 Gdansk, Pollando.


DIO BENU - Eldonas IKUE-Katolicka Sekcio de Cxehxa Esperanto-Asocio. Adreso de redakcio: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Trsxicka ul. 6, CZ-751 27 Pencxice. Respondeca redaktoro: Miloslav Sxvacxek. Tel. n-ro: +420 641 228304, aux labortage de la 6-a gxis la 14-a horo: +420 68 5311818. Retadreso: msvacek@iol.cz.