DIO  BENU

Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de CxEA agnoskita kiel laika eklezia organizajxo

Jaro 2001 (11)                                                                                                  Numero 1 (41)


Lauxdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Enhavo-tabelo:
BONVENON EN LA NOVAJ JARCENTO KAJ JARMILO!
IMPRESOJ EL LA FERMO DE LA SANKTA JARO
GRANDA JUBILEO 2000 FINIGxIS
AL DIO CxIAM FIDU
NIA KARA PREZIDANTO MILOSLAV SxVACxEK SESDEKJARIGxIS
TUTE FRESxA GRAVA INFORMO
MARIA-PILGRIMLOKO KLOKOTY
SE LI AMON NE HAVUS
LA 15-A EKUMENA KONGRESO DE IKUE KAJ KELI EN ZAGREBO
BENITA JUBILEO DE PASTRO JOSEF XAVER KOBZA
REMEMORO PRI HERBORTICE
KREDO KAJ KRISTANISMO EN KROATIO
MALLONGA PREZENTO DE LA STATO EN EKSJUGOSLAVIAJ SxTATOJ
Deziras korespondi

Jen antauaj numeroj de DIO BENU


  BONVENON EN LA NOVAJ JARCENTO KAJ JARMILO!
Karaj gefratoj! 
Ni enpasxis en unuan jaron de la novaj jarcento kaj jarmilo. Per pasintjaraj arangxoj, precipe per pilgrimoj al lokoj ligitaj kun la Jaro de Granda Jubileo 2000 kadre de la 19-a IKUE-Tendaro (al Maria-Sanktejo en Kraliky, Cxehxio) kaj kadre de la neforgesebla 53-a IKUE-Kongreso en Rimini (al Romo, Loreto, Asizo ktp.), ni dankis al Dio por multnombraj benoj kaj gracoj, ricevitaj por la Katolika E-Movado dum la forpasinta 20-a jarcento. La cxehxaj katolikaj esperantistoj ankaux speciale dankis por dekjara ekzisto de la IKUE-Sekcio post gxia renovigo en la jaro 1990. 
Enpasxinte en la unuan jaron de la novaj jarcento kaj jarmilo, ni unue turnu nian menson denove al Dio, por elpeti benojn kaj gracojn ankaux por cxiuj aktivadoj en la proksima kaj ecx malproksima estonteco. Kaj nian rigardon ni turnu ankaux al Maria - la plej potenca patronino de la katolikaj esperantistoj. Ni ja estas sxiaj infanoj, kiujn Sxi amas. En pasintjara IKUE-Tendaro en Sebranice, dum cxeesto de Episkopo Jozefo Hrdlicxka, ni renovigis nian sinkonsekron al sxia Senmakula Koro. Kaj dum la IKUE-Kongreso, la reprezentantoj de multaj landoj renovigis tiun sinkonsekron en Maria-Sanktejo en Rimini-Covignano. Ni do, karaj gefratoj, ne devas timi pri estonteco de nia Katolika E-Movado, se ni havas tiel potencan Patrinon, Patroninon kaj Helpantinon. Sxi helpoprete atendos niajn petpregxojn, por ke Sxi povu helpi al ni per niaj aktivadoj kaj arangxoj proksimigi nin al sia Filo Jesuo Kristo. 
Sur la titolpagxo de tiu cxi numero de nia gazeto Dio Benu estas bildo ilustranta Anunciacion, kiun ni solenas la 26-an de marto, do naux monatojn antaux naskigxo de Jesuo. Ni publikigis gxin nek hazarde nek nur por memorigi la pasintjaran pilgrimon al Loreto, sed tute intence. La respondo "Fiat - Farigxu" de Maria al angxelo - sendito de Dio, estis la plej grava momento en la historio de la tuta homaro. Per sxia "Fiat" Dio povis realigi la pratempan promeson kaj planon pri savo de la falinta homaro. 

Maria do estas por ni modelo, laux kiu ni cxiumomente kaj en cxiu vivsituacio diru al Dio "Jes". Precipe nune, komence de novaj jarcento kaj jarmilo ni plenvocxe diru al Dio "Jes, farigxu via sankta volo"; kaj kun menso levita supren ni turnu nian rigardon al nia gvida cxiela Stelo - al Maria. Sxia promeso, donita en Fatimo, pri venko de sxia Senmakula Koro jam plenumigxas. La matenrugxo de Nova Printempo jam proksimigxas, kiel asertas nin pri tio nia amata Sankta Patro. 
La nova jaro proponas al ni denove certe belajn, esperdonajn arangxojn. Unuavice temas pri 15-a Ekumena E-Kongreso (54-a de IKUE kaj 51-a de KELI), okazonta julie en Zagrebo en Kroatio. Per tiu cxi komuna kongreso de la katolikaj kaj alikonfesiaj kristanoj komence de la nova epoko certe gxustadirekte plifortigxos la evoluo de la ekumenaj rilatoj de la kristanoj - esperantistoj. La kongreso okazos en Kroatio, do en la lando, kie la kredo pli forte logxas en la koro de la popolo ol en nia (Cxehxio), la plej ateismigita lando de la Euxropo. Pri kredo kaj kristanismo en Kroatio vi povas konigi vin per erudicia prelego de fratino Marija Belosxevicx sur la pagxoj de tiu cxi numero de Dio Benu. 
La alia, ankaux tre grava nunjara IKUE-arangxo estos (lauxvice) jubilea 20-a Katolika E-Tendaro, okazonta auxguste en Sebranice (Cxehxio). Ankaux tie oni povos cxerpi kaj korpan kaj spiritan refresxigxon. 
Karaj gefratoj, kun nova espero kaj  novaj intencoj ni ekiru frunte al la venonta tempo, forlasinte malantauxe la indiferentecon rilate al nia Katolika E-movado. Ni ankaux esperu, ke nia "espero" - la junularo, transprenos baldaux la torcxon de nia movado kaj portos gxin al estontaj generacioj. 
Benu kaj gardu nin en la nova jaro la cxiopova kaj kompatema Dio la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.
Miloslav Sxvacxek
 


IMPRESOJ EL LA FERMO DE LA SANKTA JARO
Kiam sub gvido de nia Patro episkopo Dominiko, en plenplena Katedralo de Sankta Spirito, ni estis fermantaj la solenajxojn de la Granda Jubileo 2000, mi sentis similajn impresojn, kiel la 8-an de oktobro, pilgrimante al Romo kun Kardinalo Vlk kaj aliaj episkopoj. 
Mi devas konfesi, ke granda travivajxo estis jam la konsciigxo, ke mi estas unu el la 1500 cxeestantaj "kolegoj" - cetere tiam iu diris al mi: Jen rekompenco al vi por la koncilio! (Tiam oni malpermesis al mi partopreni.) Tio estis la tago, kiam iusence senpere, persone, kaptis min ege amikeca akcepto flanke de Kardinalo Tomko, reciproka pekkonfesado de miloj da episkopoj, konfidigo de la tuta mondo al la Virgulino Maria antaux sxia Fatima statuo. Tio okazis post komuna pregxado de la Sankta Rozario, al kiu mi povis transdoni, en nomo de nia episkopo, "dinaron de Sankta Adalberto" pro la konsekro de la "Novum Adalbertinum". 
Tio cxi denove surscenigxis antaux mi dum la ferma Sankta Meso. Tiam mi estis tiom plena de travivajxoj, ke mi faris cxion eblan, por ke almenaux iu el ni povu pilgrimi Romon. Rezulto estis, ke ni havis tie reprezentanton de sportistoj, kiu sukcesis proksimigxi al la Sankta Patro Johano Pauxlo la II-a, kaj ankaux en la pilgrimgrupo de politikistoj, ecx kiam ili estis eksciintaj pri tio lastmomente. En pensoj mi revenis ankaux al nia nacia pilgrimado kaj mondaj renkontigxoj, kiujn mi povis vidi pere de la televido: la renkontigxoj kun la junularo, sacerdotoj, sciencistoj, artistoj kaj aliaj. 
Denove mi konsciigxas, kiel grave estas renovigadi, profundigadi kaj purigadi la popolan kaj amasan piecon. Kaj plue, la komunaj travivajxoj ege unuigas. La tuta Kristeca Jubileo ricxigis la auxtentikan pentekostan kaj Maria-adoran spiritecon. 
Ne mirindas ankaux, ke oni parolas pri lacigxo de Karolo Wojtyla. Oni povas imagi, kion li devis pasigi en cxi tiu jaro, por povi al cxiuj ripete oferti la amon kaj mizerikordon de Dio, kies pordo estis plene malfermita. Ni imagu ekzemple, kiom da fortoj "kostis" lia pilgrimo al la Sankta Lando. Mi 
mem travivis multon en mia vivo, sed tiu cxi jaro estis vera kulmino. Tiom da gracoj ofertigxis al cxiuj. Tio estas la universala amikigxado, al kiu mi konstante strebas. La Sankta Spirito volas preterlasi neniun, en nenio Li lasis ion nedisvolvitan. Preskaux oni bedauxras, ke la potenca fluo de la gracoj povus cxesi. Indus ankaux konfesi, ke ni vaste ne utiligis cxiujn donacojn de Dio kaj ilin ne rekompencis per humilaj pentofaroj. Sed nun indas enfokusigi la fruktojn de la Granda Jubileo, kiel proponas la plej nova apostola letero de la Papo "Novo millennio ineunte - Kiam eniras la nova jarmilo" - "iri gxis la profundo" (Luko 5,4), serioze engagxigxi por la nuntempo kaj plenkonfide rigardi la estontecon. Dauxrigi en la Sankta Spirito per reciproka pliricxigado kaj interna maturigado laux modelo de Kristo, por ke niaj interrilatoj farigxu cxiam pli ampleks-brancxaj, felicxigas en la direkto supren kaj horizontalen. 
La jaro finigxis, sed la pretendema vivo-vojo de la kristanoj en la tuta mondo kaj ankaux en nia patrujo dauxras (inkluzive de la situacio en nia televido). Kiu kapablas mezuri la efikadon de la gracoj? Kiom da pentofarantoj retrovis Dion? 
Rememoradi estus tro malmulte. Ni devas iri antauxen kaj pli bone, ni havu radikojn en tempo kaj spaco. Ni cxiam estas pekantoj kaj konstante bezonas mizerikordon. Simbolo estas, ke la unua renkontigxo de la Sankta Patro realigxis kun infanoj, kaj ankaux la lasta, antaux la fermo de la Sankta Pordego. Tio atestas pri humileco. Cxiu el ni havas sur la tero sian taskon. Respektante diversecon de donacoj, ni konservu unuecon pilgriman. 
Jen la resumo de pensoj kaj dankesprimoj dum la solena fermo de la Granda Jubileo. 
Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. 
+Karel, emer. cxefepiskopo 
 Tre ni dankas al kara cxefepiskopo Karlo Otcxenasxek, protektanto de la cxehxaj katolikaj esperantistoj, pro liaj Esperantaj vortoj por legantoj de DIO BENU.


GRANDA JUBILEO 2000 FINIGxIS
Sabate la 6-an de januaro 2001, en la festotago de Epifanio, per la solena liturgio la Papo Johano Pauxlo la II-a oficiale fermis la Sanktan Gracan Jaron de la Granda Jubileo 2000. Fermigxis la Sankta Pordo de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano kaj la Sanktaj Pordoj de cxiuj ceteraj romaj bazilikoj kaj la Sanktaj Pordoj en ceteraj lokoj de la mondo. 
La Jubilea Jaro 2000 estis por ni granda kaj neripetebla evento kaj grandega donaco de Dio. Nur duan fojon gxi okazis en historio de la kristanismo post naskigxo de Dia Filo Jesuo Kristo. Estas ja granda Dia donaco, ke gxuste niaj generacioj povis cxerpi el neelcxerpebla fonto de la gracoj de la Granda Jubileo. Cxu ni bone eluzis cxiujn eblecojn, kiujn al
ni en tiu grava jaro peris kaj proponis la Patrino Eklezio? Cxu ni akiris la indulgencojn de la Graca Jaro? Cxu ni do eluzinte la proponitajn savrimedojn faris "dikan linion" post cxio forpasinta,  por ke ni kun pli forta kredo, pli proksimaj al Dio, ekiru kun gxojo kaj nova entuziasmo estontecon, kiun Dio el senfina amo donacas al ni? Ni kredu, ke jes. 
Ankaux ni, la katolikaj esperantistoj, okazigis la pasintjarajn arangxojn plene en intenco de la Granda Jubileo. Ni do cxiuj strebu, ke ankaux la arangxoj de la jaro 2001 kaj de pluaj jaroj de tiu cxi nova jardeko cxiam pli kaj pli proksimigu nin al Dio. Nur tiel ni gxuos rebrilon de la cxielo jam cxi tie surtere, certe ankaux dum cxiuj niaj arangxoj.

AL DIO CxIAM FIDU

Rapide fluas tempo,
forkuras tag' post tago.
Auxtuno, vintr', printempo,
viv' flugas kiel sago.

Al Dio cxiam fidu,
forjxetu sxtonan koron.
Al homoj ofte ridu
dum ludo kaj laboro.

Dumvoje ni ne staru,
sed iru al la celo
kaj bonon gxoje faru.
Nin gvidu verda stelo!

Boguslaw Sobol



NIA KARA PREZIDANTO MILOSLAV SxVACxEK SESDEKJARIGxIS
Cxar mi partoprenis deksepfoje Katolikajn E-Tendarojn en Herbortice kaj Sebranice, mi sentas min kompetenta proksimigi al vi nian nunan prezidanton kaj same estron de preskaux cxiuj 19 tiuj tendaroj. Kial? Cxar la sesdeka jaro de lia naskigxo alvenis. 
Ladislav Mlejnek 
Frato Miloslav Sxvacxek naskigxis la 2-an de februaro 1941 en vilagxo Stritez nad Ludinou apud urbo Hranice na Moravì kiel kvara el kvin infanoj. Liaj gepatroj estis  profunde kredantaj katolikoj, terkulturistoj. Post frekvento de elementa lernejo, kiam samtempe okazis en vilagxoj deviga kolektivigado, la knabo ricevis "rajton" elekti el 3 eblecoj: labori en agrokulturo, farigxi ministo aux masonisto. Tiel li devis vole nevole elekti masonistan metilernadon en urbo Prerov. En junulara hejmo, kie li logxis,  oni strebis eduki el la lernantoj civitanojn sindonajn al komunismo. Tamen Dio benis al li kaj gardis lin kontraux malbono. Cxar Milosx havis bonajn lernrezultojn, oni permesis al li studi en meza konstrulernejo. Fine li do farigxis teknikisto. Ankaux dum soldatservo kaj poste laborinte en granda konstruentrepreno, li cxiam sentis helpon de Dio. Malgraux lia konata kontrauxkomunista sinteno, li estis elektita por estra posteno, rezervita al diplomita ingxeniero, partiano. 
En tagoj de la "velura revolucio" novembre 1989 frato Miloslav Sxvacxek ekstaris frunte de sindikata organizo kun celo likvidi komunistan partion en entrepreno. Kvankam li havis malfermitan pordon al politika kariero, li baldaux konstatis, ke tiucele ne direktigxos lia vivovojo. Li sopiris pri la vivo neforkondukanta lin for de Dio. De la infanagxo, precipe danke al familia formado, servis frato Milosx al Li akolitante preskaux cxiutage dum sanktaj mesoj. Laux liaj propraj vortoj, li neniam en la vivo travivis krizan religian periodon. Nun li laboras kiel vicestro de malgranda serurista firmao en Olomouc. 
Por esperantistoj estas kompreneble interesa evoluo de nia jubileulo rilate al la internacia lingvo. Kiam iu demandas lin, kio alkondukis lin al Esperanto, li cxiam respondas: la gardangxelo. Milosx estas ja konvinkita pri grava rolo de la gardangxelo en sia vivo, pri forta sxirmo kaj helpo de li. Pri tio ni auxskultu lian propran rakontadon: 
 "Ofte oni demandas, kio alkondukis min al Esperanto. Mi cxiam respondas: la gardangxelo. Jes, en la vivo mi kelkfoje speciale sentis gravan sxirmon kaj helpon de la gardangxelo. Rilate al mia esperantistigxo li certe ankaux ludis sian rolon. Auxguste de la jaro 1955, versxajne inspirita de la Sankta Spirito kaj gvidita de la gardangxelo, mi trafoliumis malnovajn numerojn de gazeto "Gardangxelo", likvidita de komunistoj. Tie mi trovis rubrikon kun kurso de Esperanto, kiun  tie gvidis sac. Jan Filip. Por mi tio estis malkovro, kiu tute kaptis mian atenton. Tuj mi ellernis kelkajn lecionojn bedauxrante, ke mi ne havas kompletan kurson. Tiam mi diris al mi: Cxu tiu interesa lingvo ankoraux ekzistas kaj kie akiri iun kontakton kun gxi? Mi estis malgaja ne havante iun pozitivan respondon. Per tiu cxi epizodeto volis la gardangxelo prepari min por plenumo de estontaj taskoj de Dio konfiditaj. Post kelkaj tagoj en la trajno mi "hazarde" interkonatigxis kun instruisto de Esperanto. Tuj mi aligxis cxe li al skriba kurso. Sed mi sopiris akiri pli bonajn lingvokonojn. Sekve de tio mi partoprenis la venontan jaron kurson de Esperanto laux Cseh-metodo en Somera Kolegio de Esperanto en Doksy cxe Macha-Lago. Poste, gxis mia eksoldatigxo en 1960, mi cxiusomere partoprenis E-kursojn en Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov (SET). En la dua jaro de mia soldatservo mi pasigis libertempon denove en SET, por partopreni porinstruistan kurson kun sukcesa fina ekzameno. Post fino de la soldata servo mi cxiujare partoprenadis SET-on, kie mi instruis Esperanton kaj akiris spertojn pri organizado de la tendaroj." 
En la jaro 1966 nia nuna prezidanto  edzigxis kun polino - esperantistino Liliana. La familio post tempo pligrandigxis, kiam naskigxis du infanoj, knabo kaj knabino. Dum t.n. "Praga Printempo 1968" la geedzoj Sxvacxek havis okazon partopreni la 1-an Ekumenan Esperanto-Kongreson en urbo Limburgo en Germanio. Tie ili logxis cxe familio de gxia cxefarangxanto Stefan Maul, tiama redaktoro de la gazeto "Espero Katolika". Cxiuvespere kunvenadis en lia logxejo cxeffunkciuloj de ambaux kristanaj organizajxoj - IKUE kaj KELI. Miloslav povis persone interkonatigxi kun ili. 
Venontan jaron, jam sub "sxirmo" de  pafiltuboj de sovetaj tankoj, okazis en Brno Konstitucia Kongreso de Cxehxa Esperanto-Asocio. Kadre de gxi estis fondita ankaux Katolika (IKUE) Sekcio, en kiu frato Milosx ricevis funkcion de junulargvidanto. Tuj post la kunveno demandis lin frato Josef Kobza, pli poste sacerdoto: "Kion ni nun faros?" La respondo estis jena: "Ni ja arangxos tendaron". Jozefo do en sia logxvilagxo trovis kon venan terpecon kaj pritraktis cxiujn necesajn aferojn. Tasko de juna Miloslav estis varbi partoprenantojn, organizi E-kursojn kaj programojn. Tiama episkopo de Prago Mons. Frantisxek Tomasxek disponigis al la tendaro novpastron - esperantiston Ladislav Sxkrna. Tiel do ekestis IKUE-tendaroj en Herbortice, kiuj allogis cxiam pli multajn gejunulojn. 
Komence de la sepdekaj jaroj t.n. "normaliga proceso" fare de komunistoj celis sufoki cxion akiritan dum la mallonga periodo de relativa libereco. Ankaux por la katolikaj E-tendaroj venis malfacila tempo. Gxiaj organizantoj ludis 
riskan rolon, kiupovus cxiumomente finigxi. Vere, dum la 9-a tendarkurso okazis invado de sxtata polico, post kiu dum du jaroj oni preparis jugxproceson kontraux gxiaj cxefarangxintoj. Oni planis la gvidinton Miloslav Sxvacxek malliberigi dum tri kaj duono de jaroj por timigi ceterajn religiajn aktivulojn, cxar tiam la totalisma sistemo konsideris tiuspecan agadon kiel kontrauxsxtatan. Sed ecx tie batalis Dio niaflanke. Fine estis kondamnita la tendarestro Milosx je 15 monatoj kaj pastro Srna je 12 monatoj de karcera restado kun trijara prokrasta provtempo. La Katolika Sekcio de CxEA cxesis ekzisti. 
Post falo de fifama "Fera Kurteno" estis refondita en la jaro 1990 landa organizajxo de IKUE, samtempe denove kiel Katolika Sekcio de CxEA. Cxeestantoj de la historia kunveno elektis novan prezidanton - fraton Miloslav Sxvacxek. Frunte de nia cxehxa IKUE-movado li staras de tiam gxis nun. Ekde la jaro 1991 funkcias cxiujare sub lia gvidado sukcesaj internaciaj tendaroj en alia loko, nun en Sebranice. En la jaro 2000 okazis tie jam la deka tendarkurso. 
Sed la listo de aktivadoj de nia jubileanta prezidanto ne estas ankoraux kompleta. Jam en malhela periodo post likvido de la katolika E-movado en tiama Cxehxoslovakio li funkciis kiel neoficiala landa reprezentanto de IKUE, post liberigo de nia lando jam la oficiala. Multfoje nia kara Miloslav organizis diversajn vojagxojn, pilgrimojn, konferencojn ktp. Danke al li tre sukcesis la 48-a Kongreso de IKUE en Olomouc en la jaro 1995. Liaj meritoj estas rekonataj ankaux eksterlande. Tial oni elektis lin estrarano de IKUE, ecx gxia vicprezidanto. Li jam longtempe redaktas belan Esperantan sekcian gazeton "DIO BENU", kiun konas ankaux legantoj en multaj fremdaj landoj. Sub lia gvidado farigxis la cxehxa IKUE-organizajxo  unu el plinombraj en la mondo, gxi ja havas nun 200 membrojn, inter ili multajn junajn. 
Priskribinte en koncizaj trajtoj padojn de lia vivo kaj konstatinte liajn meritojn sur la movada kampo, ni ne forgesu rimarkigi ankaux liajn kromajn spiritajn aktivadojn, precipe por la parohxo en Pencxice (distrikto Prerov), kie li logxas. Fine ankaux lian senlacan laboremon profesian ecx cxe mastrumado en lia vilagxa hejmo. 
Retrorigardante tiujn 60 jarojn de lia vivo, ni devas kun nia kara Miloslav danki Dion por cxiuj grandaj donacoj, kiujn ricevis ne nur li mem, sed pere ni cxiuj. Lia esperantistigxo antaux 45 jaroj ne estis iu hazardo, sed volo de Dio, por plenumi konfiditan vivtaskon rilate al la katolika Esperanto-movado. Tial oni certe ne eraras dirante, ke al inklino por Esperanto inspiris fraton Sxvacxek Sankta Spirito kaj alkondukis lin la gardangxelo. 

Ni cxiuj gratulas al vi, nia sxatata prezidanto, el la tuta koro kaj deziras ankoraux multajn jarojn de Dia graco kaj sxirmo de via fidela angxelo.   

Karaj legantoj, eksciinte pri intenco de gefratoj publikigi sur la pagxoj de Dio Benu  kelkajn frazojn rilate al mia vivjubileo, mi do planis por tiu ne tro grava afero rezervi iom da spaco sur la antauxlasta pagxo de nia gazeto. Supozinte tion, ili esprimis fortan deziron, ke la sendita materialo aperu sur la fruntaj pagxoj. Nur pro tiu sincera deziro de karaj gefratoj, longjaraj fidelaj geamikoj kaj kunlaborantoj, aperis  la artikolo sur la pagxoj, kie devus aperi materialo pri pli gravaj aferoj. Tre kore mi dankas ne nur pro iliaj afablaj vortoj, sed precipe pro tre valora kunlaboro, sen kiu mi ne povus mem realigi cxiujn arangxojn kaj aktivadojn. Korege mi dankas ankaux al cxiuj, kiuj la aktivadojn diversmaniere subtenis, kaj al tiuj, kiuj ilin apogadis perpregxe. Speciale mi dankas al pastro Tadeusz Nowakowski, kiu en la unua tago de nuna jaro celebris la Sanktan Meson miaintence por elpeti Diajn benojn kaj gracojn al novaj aktivadoj kadre de la katolika E-movado. La dimancxa Sankta Meso post mia naskigxdato en parohxa pregxejo en Pencxice estis celebrita kiel mia dankesprimo por benitaj sesdek jaroj kaj por elpeti cxielan helpon kaj sxirmon en estonta tempo, kiun Dia boneco donacos al mi. Tiu liturgia solenajxo estis ankaux dankesprimo por vi, karaj gefratoj. 
 Ankoraux mi volas aldoni, ke pli multaj membroj de la Cxehxa IKUE-Sekcio dum nuna jaro jubileos. Tiutempe travivas gravan vivjubileon - okdekjarigxon - du jubileuloj, longjaraj IKUE-anoj, kiuj sian vivon dedicxis al Dio: pastro Josef Xaver Kobza (pri kelkaj liaj vivmomentoj legu alipagxe) kaj fratulino Hedvika Marie Durpekova. 

La fratulino Hedvika naskigxis la 22.3.1921. La esperantistoj sxin konas sub sxia civila nomo Kvetoslava. Multajn jarojn sxi staris frunte de kantensemblo, kantanta ankaux en Esperanto. Interne de sia koro sxi sentis fortan vokitecon pri sindedicxo al Dio pere de ordena vivo. Tiu cxi revo al fratino Kvetoslava finfine realigxis post falo de komunismo, kiam la ordenoj povis post longega deviga pauxzo denove ekfunkcii. La 8-an de septembro 1991 per ordenaj votoj sxi porcxiame sin konsekris al Dio, akceptante la ordenan nomon Hedvika Marie. En sia lasta letero sxi skribas: "Pere de vi mi cxiujn salutas, deziras nur la bonon kaj kun dankoj kaj dankeme mi vokas: Gloron al la Eternulo!" 
Kara fratulino Hedvika, Dio benu vian vivjubileon! 



TUTE FRESxA GRAVA INFORMO
La nunjara jubilea, lauxvice la 20-a (IKUE) Katolika Esperanto-Tendaro, okazos de la 4-a gxis la 11-a de auxgusto 2001 en Sebranice en Cxehxa Respubliko. Ni invitas cxiujn, ne nur la katolikajn esperantistojn, travivi unu semajnon de libertempo aux ferioj en bela naturo kaj ankoraux pli bela amikeca medio. Krom pliperfektigo en lingvouzo de Esperanto, ni proponas korpan refresxigxon kun banado en proksima banbaseno, interesajn programojn precipe cxe tendara fajro kaj ankaux belajn spiritajn travivajxojn. Pluajn informojn kaj aligxilojn volonte disponigos al vi la IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Trsxicka ul. 6, CZ-751 27 Pencxice, Cxehxio aux retadrese: msvacek@iol.cz. 
Cxiuj sendepende de agxo, sed kun junaj koroj, estas tre kore invitataj!


MARIA-PILGRIMLOKO KLOKOTY
Historio
Ekeston de la pilgrimloko super rivero Luznice en Tabor (Bohemio, Cxehxa Respubliko) priskribas malnova legendo. Registris gxin manskribe Sac. Hynek, Klokota kapelano, kiu cxi tie agadis en la jaroj 1836 - 1846. 
Al malgrandaj infanoj, pasxtistetoj, kiuj pasxtis gregojn de terkulturistoj el vilagxo Klokoty super rivero Luznice (Lujxnice) sur deklivoj proksime de la akvofonto cxe puteto "Dobra Voda" (Bona Akvo) apud stafilea  (stafileo = klokocx) arbusto, ekaperis cxarma junulino kun amplena vizagxo plena de cxiela helo. Sxi invitis ame la pasxtistojn al si kaj rakontis al ili pri Dio. Sxi aperis ankaux al mastroj, kiuj alvenis por sin konvinki pri vereco de la infanaj rakontoj. Kiam ili petis sxian nomon, respondis du angxeloj, kiuj levigis sxin supren: MARIA estas sxia nomo. Kiel memorajxon je cxi tiu aperigxo estis konstruita super la puteto cxe Dobra Voda kapeleto, kie estis lokigita bildo de Sankta Maria de pentristo el Sezimovo Ústi. Tion diras legendo. 
Al la kapeleto sencxese alvenadis pilgrimantoj. Do estis konstruita 1000 pasxojn orienten de la kapelo malgranda pregxejeto. Laux iuj fontoj gxi estis sanktigita la 15-an de auxgusto 1392. En husanaj ribeloj, kiuj Klopoty ne evitis, bruligis en la jaro 1421 militestro Johano Zizka en Klokota parohxejo 50 anojn de sekto Adamitoj, religiajn fantaziulojn. Taboraj gardistoj bruligis pluajn 24 membrojn de tiu sekto. Unua raporto pri la konstruo de nova kapelo sur la ruinoj devenas de la jaro 1520. En 1547 gxi estis largxigita al pregxejeto kaj en 1661 estis alkonstruitaj ambauxflanke du kapeloj. En la jaro 1679 vendis Tabora civito Klokoty al Ordeno de Benediktanoj por 4000 cxehxaj grosxoj. 
Jam en la jaro 1701 realigis benediktano Didaco A Convero sian planon konstrui novan pilgrimlokon en baroka stilo per largxigo de origina pregxejeto. Oni alkonstruis templan navon, pluajn kapelojn cxe la flankoj de la navo, ambitojn kun angulaj kapeloj kaj rezidejon. La konstruado dauxris gxis la jaro 1730. 
Dum la konstruado estis Didaco revokita al Vieno kaj li transdonis administradon al benediktanoj el auxstria Melk, sed ili pro granda distanco de patrineca templo revendis Klokoty al Tabora civito. Post ilia foriro dauxris la konstruado merite al favorantoj kaj donacantoj de materialo el vicoj de nobeloj kaj Taboraj urbanoj. 

Pilgrima pregxejo

La planon de la pregxejo prezentas dusxultra kruco. La korton cxirkauxigas ambitoj kun angulaj kapeloj, kiuj estas same kiel sur la pregxejo finitaj per kupoloj kaj bulboformaj turoj kun lanternoj. Klokoty havas entute 10 tiajn turojn. Centron de la templo formas amplena bildo de Virgulino Maria de Klokoty sur cxefa altaro, kies ekesto havas ankaux sian misteran historion. Sxajnas, ke gxi estas tipo de "spikaj" bildoj, laux argxenta statuo de Madono el Milano. Tiuj bildoj de Madono, nomataj laux spikoj de greno, dissemataj sur la robo de Maria, estas en multaj lokoj de Mezeuxropo. 

Sur la altaro estas 12 kapetoj de angxeletoj kaj staturoj de angxeloj tenas la kadron de la bildo. Super la bildo estas nomo Maria ornamita per radioj kaj supre la krono Regxino de Cxielo. En la jaro 1935 estis la altaro riparita kaj pliricxigita. 
Ambauxflanke estas altaroj de sanktulinoj Barbara kaj Dorota, supre en medalionoj la apostoloj Petro kaj Pauxlo. Lignoskulptita predikejo devenas de la jaro 1720; laux kroniko orgenludis tie ankaux majstro Antonio Dvorak. 
Cxe la piedoj de sanktulino Agneso la Cxehxa estas en la kapelo de sankta Venceslao tabuleto kun konturo de tuta nia eksrespubliko inkluzive de Subkarpata Rusio kaj surskribo "Cxehxoslovakion Dio Protektu", kun emblemo de la respubliko. Ambaux simboloj transvivis epokojn de mallumo sendifekte. 
Post cxeso de komunista subpremo minacis ruinigo de tiu cxi Tabora perlo. Gxia denova ekfloro igxis merite de Sac. Zdenek Cxizkovsky, ano de misiista ordeno de Oblatoj, kiu riparigis putritajn tegmentojn, rekonstruigis alirvojon kaj venigis denove ordenajn fratinojn. La ordenon de Oblatoj de Senmakula Maria la Virgulino fondis la 17-an de februaro 1826 Euxgeno De Mazenod, kies skulpturo invitas la vizitantojn de la sanktejo. Pastro Zdenek Cxizkovsky vivinta 40 jarojn en Sud-Afriko asertas, ke la restado tie estis fabelo kompare kun nia socio. Tamen li sukcesis, ke la pregxejo denove estas vizitata ne nur de lokaj kredantoj, sed ankaux de miloj da pilgrimantoj. 
Inter historiajn memorajxojn apartenas ankaux la kapelo cxe Dobra Voda, al kiu gvidas la krucvojo de la pregxejo kun 14 sxtonaj monumentetoj kun metalaj reliefoj. 
El urbo-centro de Tabor oni tien iras trans la Placo de Mikulasx z Husi tra la valo supren sub tilia aleo, kie estis en la jaro 1836 plantitaj 210 tilioj. 
De tiu sanktejo kun dek turoj - eble dek kunmetitaj fingroj de la manoj de S. Maria la Virgulino de Klokoty - multaj konsciigxas pri brilega situo de la pilgrimloko, kiu tie dominantas super profundaj kanjonoj de la rivero Luznice. 
Maria-Pilgrimloko Klokoty cxe Tabor estas nobla perlo enplantita en sorcxan valon de Luznice kaj per sia beleco gxi cxarmigas cxian senteman koron. Gxi estas spirita Maria-hejmo de tuta diocezo, cxar genio de la loko estas gxuste Sxi, Sinjorino Cxiela, Patrino Dia kaj nia - Maria la Virgulino! Kvankam gxia origino estas pli longedauxra ol 600 jarojn, tamen gxi estas konstante atesto de la kredo de tutaj generacioj de niaj antauxuloj, kaj pro sia sencxesa fonto de la vivo kaj kredo gxi altiras ankaux hodiaux multajn. Dia Patrino cxi tie dauxre akceptas amasojn da pilgrimantoj, kiuj ankaux el malproksimo alvenas. 

Por legantoj de Dio Benu laux "Marianske poutni misto Klokoty" kompilis kaj kompletigis D-ro Frantisxek Rytir, Tabor, Cxehxio
 



SE LI AMON NE HAVUS
Marie Holkova
En la jaroj 1884 - 1887 A. C. Stojan partoprenis tre energie batalon pri cxehxa karaktero de urbo Pribor. La tiea gimnazio estis germana, kvankam inter la logxantaro estis nur 340 germanoj. La mezlernejo tie estis fondita jam en la jaro 1694, kiam la lernej-sistemo kalkulis kun la fakto, ke gxi edukas oficistojn sindonajn al la auxstria regno. Sed dum la tempopaso la nacia konscio de la popolo pligrandigxis, la auxstriaj popoloj postulis en la parlamento lingvan liberecon. En cxi tiu atmosfero de patriota entuziasmo la germana gimnazio en Pribor estis likvidita kaj la urbo intencis fondi gimnazion cxehxan. Pastro Antonin Stojan prenis kompleze la taskon certigi logxadon al eksterurbaj studentoj. Li decidis instali studentan hejmon kun kompleta provizado kaj kun pedagogia inspekto. La urbanoj en la urbodomo cxion bone pripensis, por ke oni ne tusxu iun paragrafon. Ili supozis, ke la permeso de la instancoj estas sekurigita per ilia singardemo. Sed en la parlamento komencigxis ferioj kaj la koncerna letero ne venis. Tutcerte gxi venos iom pli poste, konsoligxis la patriotoj en Pribor kaj en la dua duono de septembro komencigxis instruado. Tio estis gxojplena tago por pastro Antonio kaj liaj knaboj, kiam en la pregxejo de s-ta Valenteno estis celebrata la unua lerneja sankta meso por cxehxaj studentoj. La gxojo sxangxigxis en triston, kiam fine venis en la urbodomon la atendata letero el Vieno. Oni ne permesas la cxehxan gimnazion. Tuj forsendi la studentojn hejmen. Subskribita estis ministro Gautsch. 
Indignoplena Stojan skribis en la gazeto "Hlas" (Vocxo) akran artikolon, nun sen humuro. Kiu emus ridi, se cent ok sciencavidaj cxehxaj knaboj devis elrevigxinte paki la kofrojn? 
En la sama tempo intervenis la ministerio negative ankaux en Kromeriz, gxi ne permesis tie la kvinan klason de gimnazio. Cxi tiuj malfavoraj intervenoj maltrankviligis la cxehxan publikon; la rezulto estis protesta popolmitingo en Brno. Du miloj da partoprenantoj vocxdone decidis rezolucion, en kiu ili rifuzis subpremadon de la cxehxlingva lernej-sistemo. Ankaux sur la placo en Kromeriz okazis protesta manifestacio kaj tio jam cxesis placxi al ministro Gautsch. Do li kompreneble ne ridetis al la delegacio de Pribor, kiam gxi alvenis al li en Vienon, por plue trakti pri permeso de la cxehxa lernejo. En cxi tiu deputitaro ne povis manki pastro Stojan. Lia unua renkontigxo kun politika auxtoritato estis malagrabla, sed utila por plua kresko de lia personeco. 
La sinjoro ministro deziris, ke anoj de la deputacio prezentu sin al li persone kun cxiuj titoloj. Titolo ja aldonas al cxiu peto tauxgan gravecon. Do estis eldirataj nomoj kun la necesaj alpendajxoj, jen fiere, jen malkuragxe, kiel cxiu sentis sin. Pastro kun okulvitroj nur palpebrumis post la vitroj; kial li prezentigxu, se anstataux li ja parolas sacerdota kolumo. Do li diris simple: Antonin Cyril Stojan. 
"Kaj vi estas kiu?" - la sinjoro ministro klopodas intence ne vidi la nigran brustumon kun la pastra kolumo. 
En la kapon de Stojan enpenetris humurkoboldo. "Mi estas direktoro de arkifrataro de s-ta Jozefo, direktoro de la frataro de Jesua Koro, abato de la tria ordeno de s-ta Francisko, konfesprenanto de hospitalaj fratuloj kaj kapelano en Pribor." Tio estis vero, cxi tiujn funkciojn Stojan plenumadis, sed tamen gxi sonis humure. Vi volis titolojn, do jen vi havas ilin. La ministro eksentis mokrideton kaj rigardis la pastron malafable. "Vidu la kapelanon, kiu min kalumniis en jxurnaloj!" Iom malfrue Stojan konsciigxis, ke ne cxiam kaj cxiuloke eblas kun humuro malpezigi la situacion. Sed li scipovis lerni el propraj eraroj. Kaj cxi-foje li diris al si: "Kaj kial vi ne povus, Antonio, havi iun laikan titolon, se poste viaj vortoj estos pli argumentaj." 
Li firme ekintencis, ke li komencos studi en la plej mallonga tempo por akiri doktorigxon de teologio. 
Ankaux la ministro Gautsch ion ekintencis. Li tenis la mokemulon el Pribor en la registro de sia malfavoro kaj en marto 1887 faris al li lecionon de bona konduto, nome en la 
formo de translokigo. Pastro Antonin Cyril Stojan estis nomumita administratoro en Verovice, vilagxo malproksima 12 kilometrojn de Pribor. Cxar li samtempe restis katehxisto en Pribor (instruisto de religio), li devis klopodegi dum printempaj pluvoj sur kotplena vojo iri tri horojn tien kaj tri horojn reen, por ke li memoru, ke auxstria ministro estas io kaj li tute nenio. 
Cxar la dua kapelano D-ro Schneider ricevis jam pli frue memstaran parohxon, sinjoro dekano Holecxek, kun urgxa atentigo pri sia agxo, elpetis la kapelanon Stojan reen. Konsistorio faris tion malantaux la dorso de la ministro kun espero, ke Vieno estas suficxe malproksime, sed tamen cxio, kion pastro Stojan entreprenis ekster spirita administrado, devis esti antauxe anoncita al imperiestraj kaj regxaj oficoj. 
Kaj li entreprenis da tio suficxe. Jam pli frue, merite de li, la komunuma reprezentantaro en Pribor venis plene en cxehxajn manojn. Kun konsento de la urba gvidantaro li fondis poste dauxrigan lernejon por metilernantoj, societon de s-ta Nikolao, por subteno de malricxa junularo, societon de s-ta Metodo, por agrikulturistoj, li multobligis je siaj kostoj kaj disponigis centojn da ekzempleroj de Profesia Regularo, por ke etmetiistoj konatigxu kun siaj rajtoj kaj scipovu ilin atingi. Socialaj problemoj estis por li vivaj kaj li klopodis helpi solvi ilin laux siaj eblecoj. Li komencis ankaux organizi Regionan Ekspozicion. En cxi tiun laboron li enmergigxis kun entuziasmo de nacie konscia cxehxo. Li konsciis, ke la ekspozicio kuragxigos nacian memfidon, fortigos reziston kontraux germaniga premo. 
La germana elemento, pusxita en Pribor malantaux la kulisojn, ankaux ne estis pigra. Gxi sciis kien bati, por ke la vundo ekdoloru en la tuta urbo. Pro tio ankoraux antaux inauxguro de la Regiona Ekspozicio venis en Pribor al la dekanejo dekreto, per kiu Stojan estis translokita en malproksiman vilagxon Svebohov. 
Sinjoro dekano Holecxek sxovis la dekreton en la tirkeston. Por malbonaj sciigoj estas cxiam suficxe da tempo. Li ne malbonigu al Stojan kaj al la tuta urbo bonhumoron, kiun havis cxiuj cxe la laboro por la ekspozicio. Cetere singardaj patroj el la konsistorio de Olomouc akcentite deziris, ke pastro Stojan foriru el la parohxo en Pribor tute silente. Pluaj protestoj de amasaj mitingoj ne estas dezirataj. 
Vendrede la 11-an de auxgusto 1887 la Regiona Ekspozicio estis finita. Tiuvespere la kapelano eksidis por vespermangxi tre kontenta. Ne pro tio, ke li estus gxojigita rigardante la plenan teleron, sed pli eble li estis enpensigxinta en la memoro pri pasintaj impresoj, kiujn li alportis al si el la solena fermo de la sukcesplena ekspozicio. Li ekridetis, kiam en lia memoro flugaperis aplauxdo de malplenaj manplatoj, kiam li deziris al la partoprenantoj cxe la soleno, ke estu plue la lerteco de la moravia popolo al la profito de la patrujo, ke la popolo, kiu staras sub la protekto de grandaj propetantoj Cirilo kaj Metodo, anime kresku kaj samtempe plibonigu ankaux la surteran vivon. 
Sed post la vespermangxo venis malvarma dusxo. Sinjoro dekano donis al la kapelano senvorte la malfelicxan leteron. Li rigardis, kiel la kapelano legas kun surprizo, kiel rideto sur la juna vizagxo cedas al la dolora tiko de la busxanguleto. La kapelano kunmetis la paperon malrapide kun la okuloj sencxese klinitaj sur gxian blankan surfacon. Ankaux la sinjoro dekano silentis. Li ne sxatus vidi larmojn hodiaux, li preferis lasi tristecon por morgauxa adiauxo. Nur mallauxte li diris: "Bonan nokton, pastro." 
Tradukis Marta Lorkova
Cxefepiskopo de Olomouc, D-ro Antonio Cirilo Stojan - kandidato je beatproklamo,  naskigxis 22-an de majo 1851 en Beòov apud Prerov. Li mortis la 29-an de septembro 1923. 
La fragmento estas el samnoma libro de verkistino Marie Holkova. Indas mencii, ke la verkistino Marie Holkova, logxanta en Prago, estis longjara membrino de la Cxehxa IKUE-Sekcio, gxis kiam tion al sxi malpermesis sxia sanstato. 

Dauxrigu kun la dua parto de DIO BENU 41