Dua parto de DIO BENU 40
La Pregxejo kaj Monahxejo en Maria-Radna en Rumanio
En la sudokcidenta parto de nia lando trovigxas la urbo Arad proksime de la hungara landlimo. Cxirkaux 35 km de tiu urbo jam en la foraj tempoj trovigxis la urbetoj Lipova (nun banloko) kaj Radna, kiujn disigas nur la rivero Mures. En la XVI-a jarcento la lokoj apartenis al Hungario, kiu estis okupita de turkoj. 

Kiam la turkoj en la jaro 1552 okupis urbon Lipova, la franciskanaj fratoj rifugxis trans la riveron Mures, kaj tie ili konstruis kapelon el ligno. En la jaro 1668 iu 80-jara maljunulo el Bosnio Georgo Vrichonossa aux Virchnosa donacis al pregxejo en Radna simplan pentrajxon faritan sur la papero, kiu prezentis la Dipatrinon kun Jesuo sidanta sur sxia dekstra brako. Li acxetis la bildon de iu itala vaga komercisto. 

En la jaro 1691 la lando estis grandparte liberigita el turka jugo, tamen sultano Mustapha reokupis Lipova kaj ankaux Radna, kie kun granda krueleco prirabis la pregxejon kaj bruligis gxin. Sed kiam la pregxejo tute forbruligxis, la bildon kun la Sankta Virgulino, kvankam gxi estis pentrita sur brulema materialo, oni trovis nedifektitan en varmega cindro. 

 

Sed Dio punis sammaniere la malbonajn turkojn, kiamaniere ili bruligis la pregxejon. Tuj, kiam la pregxejo komencis flami, la ardantaj sxindoj, kvankam estis senventa vetero, flugis trans la rivero Mures en la kampadejon de turkoj, ecx iliaj vestoj bruligxis, multaj pereis, aliaj fugxis, sed la fajro ne cxesis, gxis kiam ili ne trovis la kulpulon, kiu bruligis la pregxejon. Oni ekzekutis lin kaj la fajro tuj cxesis.

En la sama periodo okazis, ke la turkoj denove volis ataki la pregxejon.Unu el la turkoj sentis kvazaux senvideblan manon, kiu haltis lin. Lia cxevalo ne povis iri, enprofundigxis gxia hufofero en iun rokon, kaj restis tie, gxis la turko pripentis sian kulpon. La sxtonon kun la hufofer-signo de la cxevalo oni konservis en la muro de maldekstra parto de la pregxejo. 

La nunan grandan pregxejon oni komencis konstrui inter la jaroj 1756-1767 barokstile kun du turoj. Samtempe oni konstruis ankaux la monahxejon. La 9-an de junio 1767 kun granda procesio oni transportis la pentrajxon en la novan pregxejon. Tiel igxis Maria-Radna, fama pilgrimloko, kien venas dum la jaro miloj da homoj. 

Laý malnova libro "Maria-Radna kaj la Historio de la Bildo de Sankta Maria", eldonita en la jaro 1902, prilaboris por Dio Benu Irene Szucs, Oradea, Rumanio.


KREDO KAJ KRISTANISMO EN HUNGARIO
 
Sac. Lajos Kobor, Pereszteg, Hungario

Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en Cxeske Budejovice, Cxehxio

Oni parolas pri la 40 jaroj de la komunista regximo, sed se ni volus vere vidi la kauxzojn, kiuj respondas je la nunaj demandoj, ni ne povas preterrigardi tiujn suferojn, kiuj komencigxis jam antaux la germana invado: Diskriminado de la judoj, transportado de la minoritataj germanoj el Hungario kaj la minoritataj hungaroj el Slovakio. Miloj estis deportitaj je "malinki robot" por jardekoj al Siberio, kaj nur tre malmultaj hejmen revenis. Ili ne rajtis paroli pri la travivitaj suferoj. 

Multaj familioj estis disrompitaj, multaj en malliberejoj, ecx murditaj. Kiuj tamen vivis kaj laboris libere, baldaux devis sperti, ke la dispartigita grandbieno nur gxis tiam povis resti ilia proprajxo, se ili jam acxetis brutaron, ilaron. Poste ili devis "propravole" doni cxion al la Agrikultura Kooperativo. 

Kvankam en jaro 1947 la vocxdonadon gajnis per 57,7 procentoj partio de la Sendependaj Etbienuloj kaj nur la restajxon posedis la komunista, socialista kaj la agrikultura partioj, tamen oni devis estigi koalician regadon, je sovjeta premo. La enlandafera ministro estis komunista homo gxis la sekvonta balotado. La polico kolektis tiujn politikistojn, kiuj ne placxis, kaj post 3 jaroj, kiam venis la nova Konstitucio, la komunistoj jam kapablis akiri la plimulton, sed nur tiel, ke oni deprenis la balotrajton de tiuj, kiuj estis rigardataj kiel klaskontrauxloj. 

Kiam la komunista partio alprenis la tutan potencon kaj la ateismo ekiris sian vojon, la komunistoj dispelis la monahxojn kaj monahxinojn, multajn enkarcerigis. En jaro 1948 la ekleziaj lernejoj estis sxtatigitaj. La partio komencis fortan kampanjon kontraux la instruado de religio. Unue oni cxesigis la devigan instruadon. En 1951 la gepatroj devis anonci siajn infanojn por la instruado de religio. Estis ebleco dum du duontagoj posttagmeze, kaj antauxtagmeze, precize gxis la 13-a horo. Intertempe la gepatroj estis gxenataj de la kontrauxreligia propagando fare de la pedagogoj. En jaroj 1974-75 nur 7% de la gelernantoj vizitis la instruadon de religio en la elementaj lernejoj. En la gimnazioj tute cxesigxis, cxar neniu pro la timo estis enskribita. En la elementa lernejo preskaux estis ne eble plu lerni, se iu "apogis la klerikalan reakcion". En jaro 1951 la regximo devigis la episkoparon subskribi konsenton (spite de Romo), surbaze de kiu estis redonitaj al la eklezio 8 gimnazioj (krome unu al judoj, unu al la reformita eklezio).Pro diversaj elpensitaj kauxzoj multaj pastroj kaj pastoroj estis enkarcerigitaj. 4500 monahxoj devis forlasi la instruadon. 

Intertempe (kiel mi jam menciis) ankaux la kolektivigado "sxokis" la logxantaron. Oni devigis ilin cxion doni al la Agrikultura Kooperativo, ilaron, brutaron, ecx konstruajxon. Ili restis preskaux tute sen havajxo. Cxi tiuj premisoj kauxzis malbonigxon de la virtoj. Tiuj direktis laboron en la komunumoj, kiuj antauxe estis eble servistoj. El la centro oni donis la ordonojn, kion kaj kiom ili produktu, ecx se tiu regiono estis tute maltauxga je plenumo de tiuj planoj. La homoj rekompencis sin el la havajxo de la kooperativo. 

Cxiuj sciis pri tio, ke la homoj "sxtelas, kion eblas", sed oni preterrigardis, gxis kiam ili silentis. La instruisto diris al la knabetoj, ke la socialista produktado estas multe pli bona ol la antauxa. La knaboj demandis: "Sed ho, kiel povas esti, ke ni fartas multe pli bone, se nun ni malsatas". Kaj nun la instruisto petdemandas la infanojn: "Kion diris via pacxjo?" En la sekvonta tago la polico forportis la patron. Tiel la patroj jam ne kuragxis diri al la geknaboj, kio okazas kaj pro kio. La instruisto diras: "Viaj gepatroj estas hipokrituloj, ili vizitas la pregxejon kaj samtempe sxtelas". Se la knabo demandis, la gepatroj ne kuragxis respondi. Tiel ili sukcesis starigi la gepat- rojn kontraux la geknaboj. 

La gepatroj ne povis defendi siajn opiniojn pri la aferoj, cxar la gelernantoj estis jam edukitaj kontraux la konvinko de la gepatroj. Tiun situacion plu malbonigis la tiel nomataj Popolaj Kolegioj. Oni akceptis la geknabojn de la kamparanoj kaj laboristoj en la kolegioj, kie ili ricevis tutan senpagan prizorgon, ili povis lerni, ricevi ateston de matureco, ecx universitatan diplomon. Ili atingis multe pli altan nivelon de la scio ol iliaj gepatroj, sed jam estis edukitaj je ateistoj kaj la gepatroj ne plu kapablis diskuti kun ili. Tiel povis okazi, ke la filoj kaj nepoj jam igxis tute senkreduloj. Simile okazis ankaux en la urboj. 

Sed la plej grava atako (oni diris: venko) kontraux la eklezio estis la akuzo kontraux Kardinalo Mindszenty. Multaj devis atesti kontraux li, subskribante leterojn, en kiuj ili kondamnis lin. Kiuj tion ne faris, estis stampitaj kiel malamikoj de la socialismo. 

Kiam la rusaj tacxmentoj en jaro 1956 nuligis la revolucion, komencigxis la erao de Kadar. Oni nomas gxin mola diktaturo. Tamen multaj suferis en malliberejoj, multaj simple malaperis, multaj mortkondamnite, ecx pastroj mortigitaj en nekonataj cirkonstancoj. La propagando parolis pri libereco, sed oni ne rajtis libere paroli, nur kion la komunista partio permesis. Kiuj hejmenvenis el Siberio, el la punlaborkampoj, ili ne rajtis paroli pri la travivitaj suferoj. 

La junularo estis instruata laux la ateisma ideologio (kontraux la religio). En multaj familioj tamen estis gardata la kredo. La eklezioj rajtis labori nur inter la muroj de la pregxejoj. En vilagxoj iom estis pli bone. Mi instruis en lernejo en la lastaj horoj, aux aparte posttagmeze. Tri infanoj, kies patro havis sxtatan oficon kaj ne povis enskribigi ilin, tamen partoprenis la instruadon de religio. La sxtata lernejkontrolisto envenis la klascxambron, kontrolis la liston, kaj estis mia kulpo, ke mi ne forsendis ilin. Kompreneble baldaux mi estis translokigita al alia parohxejo, kies parohxestro provis min eduki je obeo al la sxtato. En tiu urbo estis instruado de religio nur en la pregxejo sabate posttagmeze. Estis entute 5 geknaboj. 

Tiu afero por mi ne estis kontentiga, kaj rigardante la matrikulon, mi skribis la nomojn de tiuj geknaboj, kiuj estis baptitaj antaux 6-7 jaroj. Mi vizitis la familiojn, el kiuj kelkaj akceptis mian inviton, sed multaj diris, ke ilin ne interesas plu afero. Tamen post tri monatoj jam cxeestis la instruadon de religio 70 geknaboj, ecx mi devis fari grupon ankaux antauxtagmeze. Kiam la parohxestro sciigxis pri granda nombro de la infanoj, li atentigis min, ke la propagando kaj mia vizito de la logxejoj estas kontrauxlegxa. Kaj vere, tiel li ne povis akiri pli novajn meritojn en la t. n. Pacmovado, cxar li ne sukcesis min konvinki pri la "bona konduto". 

Sed ecx en tiaj cirkonstancoj estis pastroj, kiuj kunvokis gejunulojn, kune faris ekskursojn, arangxis spirit-ekzercojn. Ankaux ili estis suspektataj kaj ofte invitis ilin la polico. Tamen spite de tiaj malfacilajxoj estis religiemaj, ecx heroaj familioj. Mi konis instruistajn geedzojn, kiuj cxiudimancxe iris perbicikle partopreni Sanktan Meson al la kvara vilagxo. Kaj hejme, en la familio estis komuna pregxo. Estis instruisto, kiu devis forlasi la instruadon pro sia kredo, kvankam li havis 7 infanojn, li iris permane labori cxe la fervojo. Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj por klarigi la tiaman epokon. 

Plenkreskis tutaj generacioj, kies religia kono estas tre malgranda aux nula. Multaj ricevis instruadon dum tri monatoj antaux la unua Sankta Komunio, kaj dum unu monato antaux la konfirmacio. Nu, ekzistis 2 katolikaj semajngazetoj. Sed unu apartenis al la pastra pacmovado, kunlaboranta kun komunista regximo. Tre malofte oni eldonis religiajn librojn por montri al eksterlando, kiom granda estas la religia libereco en la lando. Tamen, se la kredo de la gepatroj estis forta kaj konvinkanta kaj pastroj spite de la timigaj malfacilajxoj semis la kredon, tie sub la pezaj premoj, kiel la palmoarboj, kreskis la gxermoj. 

En tio, ke en 1989 finigxis la komunista regximo, havis rolon mem la regximo. Oni povus diri simple: gxi bankrotis! Sed la sxuldo restis kaj restas - 22 miliardoj da dolaroj. Oni povis vivelteni dum jaroj la situacion nur pere de pruntoj. Oni diras, ke triono de la dolaroj "ruligxis al Moskvo", la dua triono en la posxojn de la cxefkomunistoj, la tria triono por la bona vivnivelo de la popolo. Cxar estis ankaux nun suficxe: "Panem et circenses", mangxajxo multekosta kaj amuzadoj, kiam ili antauxvidis, ke sekvos sxangxoj, por savi la bankrotintajn agrikulturajn kooperativojn, la estroj vendis partojn de la bienoj kaj de la masxinaro malmultekoste (al si mem, aux reciproke unu al la alia). Finfine, kio restis, tion oni disdonis. Do tiel ekestigxis la unuaj kapitalistoj. Grandparte en gravaj postenoj ankaux nun sidas la samaj antauxaj personoj, nur eble la koloro de la kravato sxangxigxis. 

Nuntempe estas granda problemo, ke la maldekstra komunista propagando tiel montras la pasintajn jardekojn, ke en la sxtato gvidata de la komunista partio estis bona vivnivelo, sed ili ne parolas pri la prunteprenitaj miliardoj, kaj tio multajn homojn povas erarigi. 

Kiel mi jam menciis, tiam ni ricevis 22 miliardojn da dolaroj, kaj ni vivis bone, sed pro tio nun ni devas mizeri. Gxis nun ni jam pagis kiel rentumon 63 miliardojn da dolaroj, sed sxajnas, ke ni ecx nur la rentumojn ne kapablos pagi, kaj la sxuldo ne malreskas, sed pli kreskos. Kvazaux ne eblus elvolvigxi, precipe ne per tiu demagogio, kiun la maldekstra propagando faras. 

Tion tre bone karakterizas la striko de la fervojistoj en februaro. La fervojistoj strikis kontraux si mem. La rezulto finfine estis preskaux nulo, sed kauxzis grandan malgajon. La striko estas senjusta kaj senmorala. Cxu ambaux flankoj ne havas specialistojn, kiuj povus severe pritrakti la aferojn kaj problemojn?! 

Kaj se ili ne povus solvi la aferojn, decidu la tribunalo. Oni volis, kiel okaze de la taksi-blokado en tempo de ministro-prezidanto Antal, sed nun ne sukcesis. 

Ankaux por la pedagogoj, por la sanitaro, por preskaux cxio mankas la mono. Kaj la situacion nur grandigis la katastrofoj, inundoj kaj antaux kelkaj monatoj la cianinfekto, kiu venis el Rumanio, cxar cxe iu orfabriko difektigxis iu ujo kaj granda kvanto da ciano venis en la riveron Tibisko, kaj pro tio la tuta vivantaro de la rivero mortis. 

Ni donas helpon ankaux al la hungaroj en Rumanio, precipe en regiono de Transilvanio, kie vivas multaj hungaroj, kaj ankaux en Ukrainio. Ni liberigas de la pontruinoj la Danubon en la iama Jugoslavio ktp. Ja cxio bezonas monon! 

En la demokratia respubliko kompreneble devas esti pluralismo, kaj vera libereco de la eklezioj. La eklezioj petis kaj parte jam ricevis la forprenitajn lernejojn, hospitalojn, sed ne tute, nur eble post dek jaroj. Estas homoj, kiuj lauxeble klopodas bremsi la funkciadon de la ekleziaj instancoj. 

Nu, ankaux en la eklezioj, pli bone dirite inter la pastraro estas ankoraux restajxo de la pasinteco. Kiuj servis la komunistan regximon, kiel aktivaj pacpastroj, ili ankaux nun sen pardonpeto gardis la postenon. Iu altrangulo ne faris viziton al la iama cxefministro Jozef Antal, sed faris tion poste al Gyula Horn. 

Kvankam la situacio sxangxigxis, grandparte la pedagogoj ankaux nun estas senreligiemaj, cxar en la antauxa regximo al la pedagogia altlernejo povis iri nur ateistaj gejunuloj (nur tre rare kredanto). Sed ankaux inter ili trovigxas bonvolemaj homoj. Nun la situacio de instruado de religio cxefe dependas de la direktoro. Se li estas bonvolema, ni povas instrui normale. Sed se tiu havas ankoraux la marksisman ideon, li faras multajn malagrablajxojn. 

Unu metodo de la komunista reedukado estis nuligi la gepatran kaj eklezian auxtoritaton. Tiu tiom sukcesis, ke nun jam neniu havas auxtoritaton, nur la brutaleco kaj la mono. El tio rezultis, ke la juro kaj la moralo tute disigxis. 

Tion montras la granda nombro de la abortoj. Oni nomas legxon "Embriodefenda legxo", sed gxi 90%-e parolas pri la ebleco de la aborto. 70 mil en la pasinta jaro. Oni lasas la decidon je la patrino. Granda parto de la politikistoj ne ricevis religian instruon kaj moralan edukon. Laux la liberala pensmaniero, kvazaux la kono de la bono jam faras la homojn bonaj. 

En la animoj de la homoj restis la moralaj ruinoj. Pri kio la medioj lauxte parolas, tion oni akceptas sen kritiko. La grandparto de la homoj dekutimigxis de la memstaraj decidoj pri la veraj valoroj. La televido estas plena de brutalecoj, la senmoleco aperas kiel "moderneco". Al kiuj tio utilas?! La junularo kreskas sen idealoj, sen noblaj celoj. Ili volas vivi nur por la nuno. Se okazas grava murdo, la sama televido lavas siajn manojn, kaj bedauxras pri la afero, nur ne konfesas, ke gxi mem semas la agresemon. Mem la krimulo citas la titolon de la filmo, el kiu li prenis la ideon kaj la ekzemplon. La vorto de la eklezioj ne povas neuxtraligi tiom grandan torenton de la liberalismo. 

La transdonon de la kredo tre malfaciligas la televido, el kies influo ecx la religiemaj familioj tre malfacile kapablas liberigxi. Esploroj montras, ke inter la geedzoj preskaux ne estas babiladoj, tie la gepatroj ne povas transdoni siajn vivkonceptojn al la infanoj. La geknaboj edukigxas sur la mamoj de la televido. 

Estas multaj la tiel nomataj televid-idiotoj, kiuj pensas kiel la televido, ne havas propran opinion. Tute alkutimigxas al la sceno montrita de la televido. 

Sed tamen en la ekleziaj lernejoj, en ekleziaj malsanulejoj, kie aux monahxoj, monahxinoj aux civiluloj laboras, jam vidigxas esperflamoj. Oni vole-nevole devas agnoski tiun amon, kiun portis sur la teron Jesuo Kristo. 

Nun estas, kiel oni diras, la kulturo de la morto. Alkoholismo, nikotino, drogoj. Kiom falsa senkulpigo, se ili skribas sur la cigared-skatolo, ke gxi estas veneno, tamen la profito diktas plian produktadon de la tabako. En la raportajxoj oni per fajfo forvisxas la fivortojn, sed en la teatraj prezentadoj ni cxiuj povas ilin auxdi. 

Ne la vero gravas, sed la "juro". La juro, kiun fabrikis la homo, tiu homo, kiun gvidas ne la eternaj valoroj, sed lia propra momenta gajno. Oni diras, ke ankoraux ne okazis la sxangxo de la regximo, nur tiom, ke antauxe diktis la komunista partio, nun la mono de la kapitalistoj. Mi povus longe citi la strangajn kontrauxdirojn de la juro, kiu ofte favoras al la krimulo. 

Antaux du jaroj preskaux la tuta lando parolis pri la afero de la knabino el vilagxo Davod. La 13-jara knabino gravedigxis. Amikinoj kaj ankaux sxi mem parolis pri tio al la pastro. La pastro pere de helpo de Asocio Alfa volis savi la embrion. Kaj komence ankaux la knabino konsentis. Sed poste la gepatroj volis la aborton. Nu finfine okazis la aborto. Poste la gepatroj akuzis la pastron, ke li ofendis la personan rajton de la knabino, pri kiu rajtas decidi nur la gepatroj. La tribunalo verdiktis: punis la pastron je 300.000 forintoj, kaj devigis pardonpeti la familion. Nu, la pastro ne pardonpetos, cxar tio estas kontraux lia animkonvinko, por kiu tamen pledas ankaux la juro. 

La nuna registraro estas en bonaj rilatoj al la eklezioj, agnoskas iliajn valorojn. Estas redonitaj ekleziaj lernejoj, al kiuj estas tri- aux kvaroblaj anoncigxantoj, ol ili povas akcepti. La nivelo de la instruado kaj la konduto de la gelernantoj estas elstaraj. La eklezioj havas grandan rolon ankaux en la prizorgado de la malsanuloj kaj senhejmuloj. La nuna registaro pagas la katekistojn kaj ankaux la ekleziaj lernejoj ricevas la saman porkapan sumon, kiel la sxtataj lernejoj; ja ankaux en tiuj lernejoj studas la estontaj ingxenieroj, kuracistoj, artistoj. Sed la kontrauxloj, restajxo de la komunista regximo kaj la liberpensuloj, kiel cxiam kontauxdiras, bremsas, kritikas (ili permesas eklezian lernejon nur, se la vilagxo havas ankaux t. n. neuxtralan lernejon, por ke la nereligiemaj gepatroj povu defendi siajn bebojn kontraux la religia influo). Se en la eklezioj okazas ia homa malbonajxo, ili tuj klopodas ataki en gazetoj. 

Se iu rabis, estis skribita nur laux inicialoj de la nomo, sed ili skribis la tutan nomon de pastro, kvankam la tribunalo ankoraux nenion decidis, ili skribis la nomon kun grandaj literoj antaux la artikolo. 

Kiam la Sankta Krono estis transportita el la muzeo en la Parlamenton, la maldekstruloj kun lauxtaj vortoj parolis pri la reveno de la antauxmilita regximo. 

Bedauxrinde estas tiaj la legxoj, ke la legxo ofte kvazaux pardonpetas la krimulojn, ke devis cxeesti tie polico, kiu malhelpis ilian laboron kaj bremsis ilin en la libera rifugxo. En iu vilagxo la estraro decidis, ke la cigana minoritato ricevos apogon, se ili faros ordon en siaj gxardenoj. Sed la t. n. Ombusman protestis: la vilagxestraro ne rajtas tion peti, cxar tio estas diskriminado. 

La jxudo-instruisto Verebes iris en parko kun sia edzino, kiam 3 personoj atakis la edzion, la jxudisto kompreneble per kelkaj movoj disbatis la atakantojn, sed rompigxis la mano de unu el ili. Tiu viro akuzis la jxudiston, kaj la unuagrada verdikto estis: la jxudisto sian profesian povon uzis ne por la sporto, sed por la privata bono. Ne la vero, sed la juro estas la grava!!! 

Kiuj la jugxkapablon detruis, tiuj ankaux nun vivas, kaj agas. 

Inter la t.n. historiaj eklezioj estas bona la ekumena kunlaboro. En evangelianaj lernejoj studas ankaux katolikaj studentoj, kaj male. Religion cxiu povas studi de propraj katekistoj. Cxe la kalvinanoj estas iom da sindeteno. En la vivo de la eklezioj tamen komencis kreski novaj plantidoj. En la katolika eklezio finfine alvenis la aero de la Dua Vatikana Koncilio. Komencis disvastigxi diversaj spiritmovadoj, kiuj antauxe estis rigardataj kvazaux sektaj grupoj (Novkatekumenoj, Fokolare, Kurzilo, Schonstatt, Karizmatikoj kaj Maltanoj). Tamen estas episkopoj, kiuj sindetenas de ili. Estas tiuj, kiuj klopodas vivigi la iamajn religiajn kutimojn. Oni arangxas pilgrimadojn al diversaj pilgrimlokoj per auxtobusoj (t. n. sanktajn ekskursojn). Sed ties cxirkauxajxo ofte tute ne montras pian medion, plie gxi estas sankta merkato, kelkaj pregxas, aliaj vagadas inter la vendotendoj, nur Jesuo mankas kun la sxnuroj, kiujn li havis en la templo de Jerusalemo. Nu vere, granda parto de la kredantoj estas maljunaj, kiuj preferas la antikvajn kutimojn, sed tiu metodo tute ne placxas al la junularo, kiu sercxas la veran spiritan travivajxon. Sed jam estas ankaux episkopoj, kiuj ne hontas cxeesti la kunvenojn de la gejunuloj kaj partoprenas, ecx estras la novajn spiritajn movadojn. 

Bonan eblecon donas por la nova evangelizado la fakto, ke la nuna mondo edukas amashomojn, sed ne alparolas la unuopajn homojn, kvankam ili bezonus la personajn zorgadojn. En la evangelio Dio vokas ilin al la savo. Esperon donas la malgrandaj komunumoj (eklezietoj), partoj en la granda eklezio, kiuj pli kaj pli disvastigxas. Estas tiuj, kiuj jam komprenis, ke la personaj kontaktoj, prizorgadoj tre gravas. Estas tiuj, kiuj ankoraux sindetenas (malinklinas), cxar ili renkontis negativ-ekzemplojn, ja cxie oni povas trovi ankaux ekstremajn homojn. Se en la komunumo estas homo ekstrema, tio tre malbonan ekzemplon povas doni pri la komunumo. 

Por la estonteco donas grandan esperon, ke multloke estas grupoj, kiuj preparigxas al la konfirmacio, al la bapto, kiuj iam pro diversaj kauxzoj ne povis tiujn ricevi. Tio instigis la Hungaran Episkoparon enkonduki la katekumenaton, kiu donas grandan helpon por la konvertigxo de la venontaj generacioj. Tiu ankaux al la katolikaj kredantoj konsciigos, ke ili estu ne servilaj, sed servantoj, agantaj pli kaj pli por la eklezio, en kiu Jesuo vivas plu kaj vivigas sian eklezion.


Patrino Tereza - Virino de la Nuna Jarcento
Patrino Tereza estas fondintino de la ordeno "Misiistinoj de la Amo", propranome Agnes Boyaxhiu; sxi naskigxis la 27.8.1910 en Skoplje en Jugoslavio en albana katolika familio. Sxi havis du gefratojn - fratinon kaj fraton. Sxia patro estis pro politikaj kauxzoj perforte likvidita, kiam sxi estis nauxjara knabino. En sia 18-a jaro sxi forlasis sian patrujon, kaj farigxis monahxino de la ordeno de Nia Sinjorino de Loreto en Irlando. De tie sxi estis sendita en Hindion. Tie en Kalkuto sxi instruis geografion en monahxa lernejo kaj estis tre sxatata instruistino. En la jaro 1946 sxi eksentis sopiron tute dedicxi sin al la plej povraj homoj, kiuj estis en la grandurbo Kalkuto sennombraj.

En auxgusto 1948 sxi eksmonahxigxis kun la konsento de la Papo, frekventis flegistinan kurson kaj dum Kristnasko 1948 sxi eklaboris. Sxi forlasas monahxejon, surmetas simplan blankan sarion, blue borderitan, sur la maldekstran sxultron sxi fiksas malgrandan kruceton, sur piedojn sxi prenas krudajn sandalojn kaj kun kelkaj rupioj enposxe eklaboras inter la mizeruloj. Sxi nek pripensas, nek filozofas, kiamaniere helpi al ili. Sxi dedicxas sin al la unua povrulo, kiun sxi renkontas surstrate. Sxi prenas sur la sxultrojn la unuan povran kompatindan infanon, nura osto kaj hauxto, kiu rigardas sxin per grandaj okuloj, kaj prizorgas gxin. Sxi flegas la unuan leprulon, kiun sxi trovas kusxantan en polvo kaj malpurajxo. Sxi surveturiletigas mortantan maljunulinon, kiun sxi trovas, prenas sxin hejmen, iomete satigas sxin, lavas sxin kaj poste tenas en siaj brakoj, gxis la povrulino elspiras lastfoje. 

Ege malfacilaj estas la komencoj de cxi tiu vivo de Patrino Tereza. Sola, senmona, sen tegmento super la kapo, sen certeco. Sxi mem skribas pri cxi tiuj siaj komencoj: "Sxajnas al mi, ke mi dronas en maro de doloro kaj forlasiteco. Mi estas ege laca kaj ofte mi malsatas." La 19-an de marto 1949 aligxas al sxi la unua bengala 19-jara knabino - fratino Agnes. Post du semajnoj alvenas plua studentino, post kelkaj semajnoj samtempe 12 knabinoj. En la sama jaro sxi ricevas donace de iu islamano lian domon por sia laboro. En la jaro 1950 sxi povas jam krei novan kongregacion de "Misiistinoj de Amo", kiu komence laboris nur en Hindio, sed nun jam cxe 96 nacioj kaj laux la indikoj el la jaro 1995 gxi havas 3 500 fratinojn, ecx fratojn, kiuj laboras laux sxia spirito. 

Cxie "Misiistinoj de Amo" prezentas sin kiel "bonaj angxeloj" de homoj, kiuj bezonas helpon. Ili servas al cxiuj sendiference al plenkreskuloj same kiel al infanoj, al maljunuloj same al junuloj. En cxiuj ili vidas Kriston, kiu identigxis kun cxiu homa estajxo, bezonanta helpon. Li ja diris: "Kion ajn vi faris al iu el cxi tiuj miaj sensignifaj fratoj, tion vi faris al mi." 

Cxiuj noblaj homoj alte taksas cxi tiun pli ol karitatan laboron, kiun faris Patrino Tereza. Pro sia klopodo pri pli bona kaj pli humana mondo, sxi ricevis multajn honorigojn kaj ordenojn de diversaj kulturaj kaj sciencaj institucioj. En la jaro 1971 sxi ricevis de la Papo Pauxlo la VI-a pacpremion de Johano la XXIII-a kaj en la jaro 1979 sxi ricevis la pacpremion de Nobel. 

Eble la plej gxustan bildon de sxia laboro ni povas vidi ankaux en sxia pregxo: "Sinjoro venu, por ke ni portu la amon tien, kie estas sufero, gxojon tien, kie estas mizero, repacigxon tien, kie vivas homoj en malpaco. Por ke repacigxu patro kun filo, patrino kun filino, edzo kun edzino, kredanto kun tiu, kiu ne povas kredi." Kaj nun ankoraux kelkajn okazajxojn kaj pensojn eldiritajn proprabusxe de Patrino Tereza. 

Cxe vizitoj en familioj ni renkontas grandan mizeron. Iam ni trovas malgrandan infanon, kiu gardas mortantan patron aux tenas lian kapon jam mortintan. En cxi tiu momento necesas uzi sian plej grandan forton por helpi al cxi tiu malgranda cxagrenita infano. Iam ni trovis du malgrandajn infanojn apud 


senviva korpo de ilia patro, kiu mortis antaux du tagoj. Dank´ al Dio, fratulinoj venis, helpis al la infanoj kaj zorgis ankaux pri la sepulto de la patro. 

Antaux kelkaj semajnoj mi trovis surstrate infanon - knabineton kaj el sxia vizagxo mi ekkonis, ke sxi malsatas. Mi ne scias, mi ne povis konstati, kiel longe sxi ne mangxis. Mi donis al sxi pecon da pano kaj la etulino komencis mangxi peceton post peceto. Mi diris al sxi: "Mangxu, mangxu la panon, vi malsatas." La etulino ekrigardis min kaj diris: "Mi timas, kiam mi formangxos la panon, mi denove malsatos." Timo pro malsato estas io terura. Cxi tiu malgranda infano jam spertis doloron de malsato, kiun vi eble neniam spertis kaj ne spertos. Sed ne forgesu dividi gxojon de amo per donacado, gxis gxi doloras. 

Iun tagon venis en nian domon viro kaj diris al mi: "Unu hinduista familio kun ok infanoj jam longan tempon malsatas. Bonvolu fari ion por ili." Mi prenis iom da rizo kaj tuj mi iris tien. Sur la vizagxoj de la infanoj mi vidis, ke ili tre malsatas. Tamen la patrino dividis la rizon en du partojn kaj kun unu sxi eliris. Kiam sxi revenis, mi demandis sxin: "Kien vi iris? Kion vi faris?" Sxi respondis nur al mi: "Ili ankaux malsatas." Sxi sciis, ke musulmana familio, kiu logxas apude, ankaux malsatas. Mi ne alportis la saman tagon al ili pluan rizon, cxar mi volis, ke ili spertu gxojon el la donacado. Mi ne estis surprizita, ke la virino donis, sed mi estis surprizita, ke sxi sciis, ke ili malsatas. Cxu ni scias pri la bezonajxoj de aliaj homoj? Cxu ni havas tempon ekkonscii tion? Cxu ni havas tempon almenaux rideti al iu? 

Neniam mi forgesos la sperton, kiun mi faris cxe vizito de iu emeritejo, kie oni zorgas pri maljunuloj. Tio estis gepatroj de la infanoj, kiuj ilin lokis tien kaj forgesis ilin. Mi vidis, ke tiuj homoj havas cxion, kion ili bezonas. Ili estis cxirkauxitaj de belaj ajxoj, sed cxiuj rigardis al la pordo. Ecx ne cxe unu mi vidis rideton survange. Mi turnis min al la flegistino demandante: "Kiu estas la kauxzo, ke cxiuj cxi tiuj homoj rigardas sencxese al la pordo kaj ke ili ne ridetas, kvankam nenio mankas al ili? Mi kutimas vidi survange de niaj malricxuloj rideton, ecx mortante ili ridetas." Sxi respondis: "Tio estas sencxese la sama. Ili atendas kaj esperas, ke venos filo aux filino viziti ilin." Ili suferas, cxar la proksimuloj forlasis ilin. Cxi tie necesas amo.Cxi tiu speco de malricxeco enpasxas ecx en niajn proprajn hejmojn. Ecx tie povas esti manko de amo. Eble, ke ni havas en nia propra familio iun, kiu sentas sin forlasita, kiu estas malsana, kiu havas zorgojn - cxio cxi tio malfaciligas al li la vivon. Cxu ni havas tempon por ili? Cxu ni estas pretaj auxskulti ilin? 

Antaux kelkaj semajnoj venis al mi du junaj homoj kaj donis al mi multe da mono, por ke ni povu acxeti mangxajxojn por malricxuloj. Mi demandis ilin: "De kie vi havas tiom da mono?" Ili respondis: "Ni festis nupto-ceremonion antaux du tagoj. Antaux la ceremonio ni decidigxis, ke ni ne acxetos geedzigxajn kostumojn kaj ne arangxos geedzigxan festenon, sed ni donos monon al vi." Mi scias, kion tio signifas por hinduista familio kaj kiel grandan oferon ili alportis. Tial mi demandis ilin: "Kaj kial vi tion faris?" Ili respondis: "Ni volis dividi la gxojon el nia reciproka amo kun homoj, al kiuj vi servas. Kaj cxi tiun gxojon pro la amo ni ankaux eksentis." Kaj kie komencigxas cxi tiu amo? Hejme. Kaj kiel gxi komencigxas? Per tio, ke ni reciproke dividas ion, gxis gxi doloras, ke ni amas, gxis gxi doloras. 

En Okcidento surprizis min, ke multaj junaj homoj - knaboj kaj knabinoj uzas drogojn. Mi klopodis ekkoni la kauxzon. Kaj mi ricevis jenan respondon: "La kauxzo estas, ke en la familio estas neniu, kiu akceptus ilin. Patro kaj patrino havas multe da laboro kaj ne havas tempon por siaj infanoj. La infano sentas sin solece. Pro tio gxi revenas el la familio surstraten kaj tie facile trovigxas en dangxera situacio aux en nebona societo. Ni parolas pri paco. Sed cxi tio estas aferoj, kiuj detruas pacon. 

Kompilis Marta Lorkova

La Pregxtagoj de Polaj Esperantistoj en Cxenstohxova 14-15.X.2000
Jam ekde 30 jaroj cxiuoktobre animzorganto de polaj esperantistoj - pastro Jozefo Zielonka kunvokadas E-katolikojn al Hela Monto por dutaga pregxrenkonto. Ankaux cxi-jare kolektigxis en la kapelo de la Pilgrima Domo cx. 40 personoj sabate kaj cx. 80 personoj dimancxe, por komune lauxdi Dion, festi Jubilean 2000-an Jaron kaj akiri la jubilean indulgencon. 

Sub gvido de nia animzorganto ni kolektive Di-servis, partoprenante Sanktajn Mesojn, cxantante brevierajn psalmojn, Angxeluson kaj Horetojn (omagxe al Senmakula), ankaux recitante Rozarion kaj Kroneton al Dia Mizerikordo. En niaj pregxoj ni ankaux memoris pri mortintaj samideanoj. Ni auxskultis du predikojn - bedauxrinde, ambaux dulingve pro plimulto de komencantoj. 

La Kapelon de Mirakla Bildo de Nigra Madono ni vizitadis individue, dankante kaj petante Diajn gracojn per la propeto de la Plejsankta Virgulino. 

Sabate je la 21-a dum la Helmonta Apelo ni travivis dekkelksekundan gxojon kaj kontenton, cxar dank´ al Radio Maryja forflugis per la eteraj ondoj al la mondo ununura "Saluton Maria" en internacia lingvo. 

En speciale subliman etoson enkondukis nin koncerto de varsovia E-koruso "Muzilo", gvidata de Wieslaw Tomaszewski, plenumante religiajn kaj patriotismajn kantojn. Dum tiu arta programereto la konata E-aktorino Jadwiga Gibczynska regalis nin per deklamado de fragmentoj el "Myslac Ojczyzna" (Pensante Patrujo) de Karol Wojtyla. 

La dutagan pregxrenkonton finis la Krucvojo laux sxirmaj remparoj de la Pauxlana Klostro. 

Marian Laba


15-a Ekumena Kongreso 14-21 Julio 2001 en Zagreb, Kroatio
Karaj legantoj, 
cxu vi jam serioze pripensis eblecon de via partopreno en la 15-a Ekumena E-Kongreso (54-a de IKUE, 51-a de KELI kaj 5-a de JET), okazonta de la 14-a gxis la 21-a de julio 2001 en Zagrebo en Kroatio? Se vi aligxos gxis fino de la
nuna jaro, vi pagos nur duonan aligxkotizon. Pliajn informojn kaj aligxilon vi povis trovi en nia gazeto DIO BENU 3/2000,
eventuale skribu al Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio 
(retadreso: mbelosev@public.srce.hr
aux al P. Bernhard Eichkorn, Romausring 20, 
DE-78050 Villingen, Germanio 
(retadreso: Bernhard.Eichkorn@esperanto.de).
Informojn vi povas ankaux trovi interrete en TTT-pagxoj: www.Bernhard-Eichkorn.de

La Cxehxa IKUE-Sekcio organizas buskaravanon de cxe- hxaj kaj slovakaj kongresontoj. Jam aligxis 14 cxehxaj kaj 13 slovakaj IKUE-anoj. Bv. eluzi la plej favoran aligxkotizon validan gxis fino de cxi-jaro kaj aligu vin. Cxiujn informojn kaj aligxilon vi jam ricevis en la 3-a n-ro de nia gazeto D.B. Jam nun serioze pripensu vian partoprenon en 15-a EEK.


HISTORIO DE IKUE

surbaze de la historio de la revuo Espero Katolika (EK)
kaj de la Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (IKUE)

(Dauxrigo de la parto aperinta en Dio Benu 2/2000, pagxo 57)

(Sekvas dauxrigo de demando de Peltier al EK-legantoj) 

"Se mi ne povos vivi per EK, pro la nesuficxa nombro de abonantoj, tiam mi devos forlasi EK, kaj tio estos por mi fortega cxagreno, kaj kruela frapo al mia koro".

La rezulto de la "flava folieto" - la varbilo por novaj abonantoj por EK - estis bedauxrinde malgranda, cxar ne pli ol cxirkaux 100 novaj abonantoj por EK sin anoncis, kaj do ne solvigxis la financaj problemoj de la fondinto de EK. 

Malgraux tiu seniluziiga fakto, Peltier proponis en januaro 1907 novajn iniciatojn: 

"La direktoro de EK iom post iom resanigxas. Li esperas aperigi DU numerojn monate, por ke la revuo estu gxustatempa. Baldaux reaperos la ordinaraj rubrikoj".

La moralaj kaj spiritaj fortoj - domagxe ne la korpaj - estis simple enormaj, kaj estis nur tiuj fortoj, cxerpitaj el plej prufunda fido en Dio, kiuj subtenis la senmezure admirindan eltenon kaj kuragxon de Peltier.Progresado aux morto 

Sacerdoto Peltier, tamen, ne fermis la okulojn antaux la kriza situacio de sia sanstato. En marto 1907 li kvazaux filozofie prirezonis sian sorton, siajn realajn sxancojn pri resanigxo, en neforgesebla artikolo "Progresado aux morto": 

"Sidante en mia gxardeno, en salika kajuto, dum tute kontrauxvola ripozo por aerkuracado, mi longe pripensis tiun aferon. Mi pregxis por ricevi lumon de Dio. Mi demandis min multfoje, cxu mi haltos sur la vojo, aux cxu mi antauxen iros?

Cxu por "Espero Katolika" estos morto aux progresado? Cxu mi kiel komercisto pesos la materiajn profitojn kaj malprofitojn? Cxu la direktado de EK estas komerca afero aux apostolado?

Certe mi jam konsideris gxin kiel apostoladon. La homaj motivoj devas do cedi al la supernaturaj motivoj. Mi tamen, tion mi konfesas, ankoraux sxanceligxis. Mi tiam malfermis la Evangelion kaj legis: "Kiam mi sendis vin sen sako, sen monujo, sen sxuoj, cxu io mankis al vi? Kaj ili respondis: nenio mankis al ni..." (Luko 22,35). Kaj sur alia pagxo: "Diris (Jesuo) al Simono: konduku plenmaren kaj disjxetu viajn retojn por fisxkapti". Kaj respondante, Simono diris al Li: "Majstro, la tutan nokton laborintaj ni nenion kaptis. Tamen pro parolo via mi disjxetos la retojn". Kaj farinte tion, ili kaptis multnombron grandegan da fisxoj..." (Luko 5,5). Fine mi legis: "Se vi havas fidon kiel grajnon de sinapo, vi dirus al tiu monto: transiru de tie cxi tien, kaj gxi transirus kaj nenio estus al vi neebla" (Mateo 17,20).

Per la graco de Dio trovigxas en mia koro tiom da fido, kiom necesa por transporti montojn, sed fido, por ke mi ne sxanceligxu decidi: "Espero Katolika ne mortos. Mi ne haltos sur la vojo. Mi ne rezonos kiel komercisto, sed kiel apostolo de Jesuo Kristo. Mi forlasos la profesoradon, kaj Dio zorgos pri la necesajxoj de mia vivo; kaj nenio mankos al mi. Pro la parolo de Kristo, mi ankaux disjxetos mian reton kaj gxoje, kaj senlace, kaj prospere...".

En ekstrema "krio" por helpo kvazaux li antauxsentis, ke la findecido pri homa sorto kaj vivo kusxas en la manoj de Dio, en aprilo 1907 Peltier petegis emocie la legantojn de EK: 

"La laboro antaux ni estas grandega: sed la divido de la laboro inter multaj igas gxin facile farebla. Cxiu do elektu parton de la tasko, laux siaj ecoj. Ne lasu min penadi sola en la redakcio, en la propagando, en la cxiam plia perfektigo de "Espero Katolika". Cxiu el vi fosu sulkon, jxetu semon, kaj baldaux la kampo estos kovrita de admirinda rikolto!".

La krizo de la sanstato de E. Peltier tamen rapide akrigxis. Kvankam li en kelkaj artikoloj en EK ankoraux ecx preparis la programon por specialaj kunvenoj de katolikaj esperantistoj dum la tria Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en auxgusto 1907 en Kembrigxo (Cambridge) en Anglio, Peltier devis anonci en julio 1907: 

"La nuna stato de mia sano ne permesas al mi cxeesti la trian kongreson. La katolikaj esperantistoj estas petataj turni sin tutkonfide al Richardson, sekretario de la katolika komitato, pri informoj kaj cxiuj aferoj koncerne la katolikajn kunvenojn".

En la sama numero de EK, li ecx ankoraux proponis "Projekton de frataro de katolikaj pastroj", kun la celo: "Unuigi la katolikajn pastrojn diversnaciajn por faciligi inter ili per Esperanto rilatojn pri pastraj sciencoj kaj cxiuspecaj religiaj aferoj". Plue li publikigis projekton de societo: "La abelo Esperantista", amika unuigxo de katolikaj komercistoj kaj industriistoj el diversaj nacioj. 

Evidente, Peltier antauxsentis, ke la tagoj de lia tera vivo jam rapide trakuris la sablohorlogxon, kiu mezuris la tempon, kiun Dio ankoraux fiksis por la apostolo de la katolika Esperantismo. Senripoze li anoncis novajn iniciatojn en EK, ekzemple en oktobro 1907: 

"Ni fondis cxe ni Esperantistan Presejon, la "Presejon S. Martino", por presi EK kaj eldoni katolikan libraron. Tiu fondo estis jam de longe dezirata de multaj el miaj amikoj, kaj tre necesa por nia agado.

Aldone mi faris grandan donacon por realigi tiun longe deziratan fondon. Ni esperas, ke niaj amikoj pli kaj pli helpos nin per sia simpatio, per sia efektiva helpo, per multigado de la abonoj, acxeto de la libroj eldonitaj de ni".

Intertempe estis okazinta la tria Universala Esperanto-Kongreso en Kembrigxo; dum gxi, en Diservo en la pregxejo de Nia Sinjorino kaj de la Anglaj Martiroj, la 11-an de auxgusto Sac. A. Richardson predikis esperantlingve kaj vocxlegis telegramon el Romo, en kiu Mons. Giambene anoncis la permeson, doni en la nomo de la Papo la papan benon, kondicxe ke la Episkopo de la Kembrigxa diocezo donos plenan permeson; cxi tiu, tre favora al Esperanto, volonte donis sian konsenton. La katolikaj francaj jxurnaloj "La Croix", "Le Peuple" kaj "L'Univers" publikigis la telegramon, pri kiu Peltier raportis en oktobro 1907: 

"Ni bedauxras, ke ni ne havas la plenan tekston de la papa reskripto, sed ni scias, kaj plezure faras la rimarkon, ke por la unua fojo la vortoj "tria kongreso Esperanto" trovigxis en oficiala dokumento Roma. La Sankta Patro benis la esperantistajn katolikojn, kunvenintajn cxe Esperanto-kongreso".

(Dauxrigo aperos en venonta n-ro de DB)
 



La Sankta Spirito inspiras tiun, kiu helpopetas la Dipatrinon
Nia instruisto Dzielowski (legu Gxelovski) preparis valizojn por enpaki siajn proprajxojn. Certe li havis multajn ajxojn. Mi pruntedonis al li cxiujn miajn librojn de Sienkiewicz (legu Sxenkievicx), diris Patro Tomaso al sia kunfratulo Patro Jozefo post la sacerdota konferenco. 

"Kial vi tion komunikas al mi?" - ekmiris Patro Jozefo. 

"Cxu vi ne scias, ke Dzielowski translokigxos al vi? Mi ne scias, kio instigis lin veni en vilagxon Letkowice." 

"Tio estas novajxo por mi. Mi petas, diru al mi, kia estas cxi tiu homo. Nun ni havas junan instruiston, sed lin interesas pli multe amuzajxoj ol la lernejo." 

"Pri Dzielowski vi ne plendos. Li estas edzigxinta, sperta en sia fako kaj rilate al pregxejo vi estos kontenta pri li." 

La parohxestro de Letkowice estis rememorinta cxi tiun interparolon, kiam li iris al la lernejo por unua amika vizito kaj enpense li projektis la religian helpon de la nova instruisto en cxi tiu lia nova laborloko: "Mi dezirus, ke li ludu orgenon" - diris la parohxestro al si mem. "La maljuna Piolek ofte ne bone vidas la muziknotojn, tial li ludas parkere. Oni ne povas auxskulti lian ludon". 

La amika vizito okazis en tre kora interparolo. La instruisto senkulpigxis, ke li ne estas sperta orgenludanto, sed li klopodos laux siaj eblecoj la ludkapablon pliperfektigi. Ili interkonsentigxis pri cxiumonata arangxo de la programo kun religiaj kantoj. La hxora kantado estos preparita por pli grandaj festotagoj. Laux ebleco la kanthxoro aktivos ankaux dum krommesaj liturgioj. Se la parohxestro alvenis la lernejon kun serioza espero, li forlasis gxin kun esperdona gxojo. Jes, tian homon ili cxi tie bezonas. 

Kaj vere, kie la nova instruisto ion komencis, tie baldaux montrigxis la Dia beno. La infanoj ne havis firman manon super si dum la antauxa gvidado. Se pluvis, ili eniris la lernejan klason kun kotmakulitaj sxuoj, ili postkuris sin cxirkaux la benkoj kaj ofte disversxigxis la inko sur la benkoj aux la planko. Cxie estis multe da polvo, cxio estis neordigita. La desegnajxoj restis ofte flankenjxetitaj sur la tablo aux cxe la fenestroj; ankaux la kajeroj kaj libroj estis flankenjxetitaj kaj en la anguloj de la klascxambro - ho, tie estis malordego! Tie estis demetitaj multaj formetajxoj, en kiuj musetoj, se eblas diri lernejaj, do la lernejaj musetoj havis tie sian petolejon. Tio cxio malaperis kiel sub magia vergeto. 

La nova instruisto baldaux post sia ekdejxoro entreprenis riparon de lernejkonstruajxo kaj la ekzempla ordo cxie ekaperis. Li alvokis ankaux la gepatrojn de la lernantoj kaj klarigis al ili cxion tiel, ke ili volonte pagis difinitan monsumon por acxeti lansxuetojn por uzo de la lernantoj post ilia alveno en la lernejon. 

Antauxe apud la portreto de la landestro pendis sur la muro malbelforma kruco difektita per anobioj kaj polvo. Nun, post interkonsilo kun parohxestro, estis acxetita nova, bela kruco merite de la instruisto Dzielowski. Mallonge dirite, cxi tiu viro estis konscienca en cxiu ago, precipe en religiaj devoj. La pregxeja hxorejo plenigxis de kantantoj kiel en pli frua tempo. Kristnaske alvenis la kredantaro de proksime kaj malproksime; ili estis emociitaj dum bonvenigado de la Savanto per belegaj kristnaskaj kantoj. 
 

Sed Dio preparis ankaux al cxi tiu diligenta fervorulo por sia glorigo gravan ekzamenon. Li havis tre amindan fileton Johanon. La kvinjara knabeto ofte sidadis inter lernej-infanoj, kiam lia patrino prizorgis acxetojn. Li cxeestis ankaux la religiajn lecionojn kaj la parohxestro estis agrable surprizita per lia ekzempla konduto. Kiu mirus, ke li ekamis la silenteman knabeton. 

Unufoje lia patro lin bonvenigis kun malgaja mieno. Johano ekmalsanigxis. La sacerdoto montris sian kompaton, konsolis lin kaj promesis viziti lin post la instruado. La infano sxangxigxis nekredeble. La rozetaj vangetoj bluetigxis, liaj okuloj, antauxe tiel klaraj kaj aminde ridindaj malklarigxis. La sacerdoto ne estis informita pri cxi tiu malsano, cxar li ne trovis okazon atentoesplori la infanajn malsanojn. Kiam li ekauxdis, ke temas pri difterio, li ektimis. Li ekmemoris, ke en la mortmatrikulo cxi tiu malsano ofte estas nomita cxe la nomoj de infanoj. Li klopodis kvietigi tremetantajn gepatrojn, promesante pregxi por lia resanigxo. 

Vespere alvenis kuracisto. Li provis kutimajn kurac-aplikajxojn. Li klopodis per vitra tubeto forigi la mukon. Post senrezultaj provoj li flankenmetis la instrumenton kaj senvorte ekstaris konsiderante, kion li ankoraux povus fari. Li lasis alporti akvon kaj sxprucis gxin kontraux vizagxo de la knabo, - denove senrezulte. Fine li promesis veni morgaux, opiniante, ke li trovos jam nur kadavreton. 

La antauxvido de la kuracisto ne plenumigxis, cxar la knabo gxisatendis lian alvenon jam en pli bona sanstato. Verdire, kio oka-zis? Kiam la instruisto ekkomprenis el la embarasita mieno de la kuracisto, ke li rezignis pri espero, li prenis la lastan rimedon - la rozarion, al si mem ecx li ne kasxis, ke la tre malforta flameto de la vivo povas cxiumomente estingigxi. Li kun la edzino pregxis tiel arde, kiel gxis nun neniam, kompreneble ne kun trankvila penso, kiel kutime, sed maltrankvile kaj kun doloro. La larmoj al li elfluis el okuloj. Li antauxpregxis la trian rozarian dekonon: "Kiun Vi, Virgulino, en Betlehemo naskis". Lia edzino, la patrino de la infano, respondis sufokigxanta per larmoj: "Sankta Maria, Dipatrino, pregxu por ni peku-loj nun kaj en la horo de nia morto". Tuj sxi ekploris malsilente. Sxi ne kapablis la pregxon fini. 

Dum la rozaria dekono la malgxojigita patro eksentis fortan, internan instigon: "Provu sxpruci la akvon en la vizagxon de la knabo, kiel tion faris la kuracisto". Li ne kuragxis rezisti tiun internan vocxon kaj gxuste nun, instigita de la ekploro de la edzino li rapide levigxis kaj sxprucis malvarman ankvon en la vizagxon de la knabo. La malsanuleto ekmovis la busxon kaj la palpebrojn. La patro kuragxigita per la sukceso prenas la tubeton kaj ensxovas gxin en la busxon de sia fileto. Li rimarkis kun mirego, ke la muko foriras. La infano estas savita. La gepatroj nun finas la rozarian pregxon, kiu nun sonas el iliaj busxoj kiel gxojega himno honore al la Fiancxino de la Sankta Spirito - la Virgulino Plejsankta. La instruisto Dzielowski ne dubas, ke la Virgulino Maria elpetis inspiron de la Sankta Spirito kaj Sxi mem helpis en flegado de ilia infano. 

Kiam vespere la instruisto renkontis parohxestron, kun brilanta gxojo li komunikis al li pri admirinda resanigxo de ilia Jocxjo kaj petis celebri la solenan Sanktan Meson honore al Sankta Spirito kaj kiel dankesprimon al Virgulino Maria por donaco de resanigxo de lia infano. 

Rakonton el pli antauxa tempo por 
Dio Benu prilaboris Sac. Ferdinand Hrusxat


Sanktejo de Madono de Dia Amo apud Romo
Merkrede la 6-an de septembro, revenante el jubilea pilgrimo de la katolikaj esperantistoj en Romo, ni haltis dumvoje en pilgrimloko de Madono de Dia Amo, situanta en periferio 

de Romo. Krom malnova pilgrima pregxejo estas tie novkonstruita en tre moderna stilo nova pregxejo. En kripto de la sanktejo estas tombo de Don Umberto Terenzi, kandidato por levo al la gloro de la altaro, naskigxinta la 

30-an de oktobro 1900. Li sacerdotigxis la 31-an de marto 1923. Lia sacerdota vivo, ligita kun cxi tiu pilgrimloko gxis lia morto en la jaro 1974, estas modelo de devoteco al Maria en la nuna tempo. 
 

La vizito de tiu pilgrimloko estis belega momento fine de nia jubilea pilgrimado al Romo.


Kiu el vi, karaj gefratoj, povas jese respondi al la demando:

CXU VI AUXSKULTADAS E-PROGRAMOJN DE RADIO VATIKANA?

Gxi elsendas trifoje cxiusemajne por ni, esperantistoj!


 


La elsendoj okazas en tri tagoj de la semajno, je la sama horo 21.20 MET.

Dimancxe - frekvencoj: mezonde 527 m kaj 1530 kHz, kurtonde 4005 (74.90 m), 5880 (51.00 m) kHz. La dimancxa elsendo estas ripetata je la mezeuxropa horlogxa horo 23.50 per mezondaj frekvencoj 527 m - 1530 kHz.

Merkrede kaj jxauxde - frekvencoj: mezonde 1611 kHz, kurtonde 7250 (41.37 m) kaj 9645 (31.10 m) kHz.

En Cxehxio la plej bona auxdebleco estas (depende de la atmosferaj kondicxoj) per mezondaj frekvencoj.

Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Auxskultu kaj nepre skribu al: esperanto@vatiradio.va

RADIO VATIKANA, Esperanto-Redakcio, SCV-00120 CITTA DEL VATICANO  http://www.vaticanradio.org


Korespondi deziras
knabinoj el Siberio kun gesamideanoj diversagxaj

Tatjana Lunina, pr. Metallurgov 34-13, Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio - 14j. knabino; hobioj: klasika muziko, opero, hundoj, cxevaloj; kolektas: bildkartojn, kalendaretojn pri hundoj, monerojn; lernas ludi fluton.

Irina Lunina, adreso la sama - 12j. knabino; hobioj: desegnado, muziko, vojagxoj, animaloj, modo; kolektas: kalendaretojn, bildkartojn, glumarkojn, monerojn.

Oksana Chernobilskaja, ul. Partizana Jeleznjaka 50-130, Krasnojarsk, 660005, Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: muziko, posxtmarkoj, moneroj, glumarkoj, fotoj de aktoroj.

Katja Lisovaja, ul. Sergeja Lazo 28-13, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: biologio, kuirarto; kolektas: receptojn de mangxajxoj, kaktojn, bildkartojn, kalendaretojn, skribilojn.

Anna Ljudelu, ul. Sergeja Lazo 22-116, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: legado, modo, desegnado, muziko, skulptado; kolektas: loteriojn, bildkartojn, vinetikedojn, monerojn.

Maria Li, ul. Sergeja Lazo 28-43, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio - 13j. knabino;

hobioj: muziko, legado, manartajxoj; kolektas: kalendaretojn, monerojn, glumarkojn, posxtmarkojn, molajn ludilojn.

Ljudmila Arlakova, ul. 6a Poljarnaja 36-1, Krasnojarsk, 660133 Siberio, Rusio - 12j. knabino; hobioj: lingvoj, modo, muziko, vojagxoj, naturo; kolektas: cxokoladojn, bombonojn, macxgumetojn, kalendarojn.

Eugenia Makarova, ul. Malinovskogo 2"A"-54, Krasnojarsk, 660005 Siberio, Rusio - 13j. knabino; hobioj: muziko, lingvoj, vojagxoj; kolektas: bildkartojn, kalendaretojn, monerojn, glumarkojn, sonkasedojn, skribilojn.


Elektronikan version de DIO BENU vi povas trovi ankau sur jena TTT-pagxo:
http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/


GRACOPLENAN KRISTNASKON
KAJ DI-BENITAN UNUAN JARON DE LA NOVAJ JARCENTO KAJ JARMILO,
AL CXIUJ KARAJ LEGANTOJ DE DIO BENU
TUTKORE DEZIRAS
LA REDAKCIO.


Gazeton DIO BENU eldonas kiel kvaronjaran periodajxon:

Katolika Sekcio de CxEA, Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehxa Respubliko,
telefonn-ro: +420 641 228304, ret-adreso: msvacek@iol.cz