DIO  BENU

Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de CxEA agnoskita kiel laika eklezia organizajxo

Jaro 2000 (10)                                                                                                 Numero 4 (40)


Lauxdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Enhavo-tabelo:
53-A IKUE-KONGRESO KUN PILGRIMOJ DE JUBILEA JARO
KIEL NI KONGRESIS KAJ PILGRIMIS EN LA JUBILEA JARO 2000
PRI NOVAJ TERGLOBANOJ KAJ RICXULAJ PENTODEFIOJ
La Pregxejo kaj Monahxejo en Maria-Radna en Rumanio
KREDO KAJ KRISTANISMO EN HUNGARIO
Patrino Tereza - Virino de la Nuna Jarcento
La Pregxtagoj de Polaj Esperantistoj en Cxenstohxova 14-15.X.2000
15-a Ekumena Kongreso 14-21 Julio 2001 en Zagreb, Kroatio
HISTORIO DE IKUE
La Sankta Spirito inspiras tiun, kiu helpopetas la Dipatrinon
Sanktejo de Madono de Dia Amo apud Romo
RADIO VATIKANA
Korespondi deziras

Jen aliaj numeroj de DIO BENU


53-A IKUE-KONGRESO KUN PILGRIMOJ DE JUBILEA JARO
Karaj gefratoj!
La Jaro de Granda Jubileo post nelonge malaperos. En historion envicigxos cxiuj nunjaraj aktivadoj de la esperantistoj, ankaux de ni, la katolikaj esperantistoj. En la rememoroj restos belegaj kaj ofte neripeteblaj travivajxoj el la gravaj arangxoj: el la IKUE-Tendaro en Sebranice, el renkontigxo de cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Zilina kaj precipe el la 53-a IKUE-Kongreso-pilgrimo en 

Italio. Jes, multajn belajn momentojn donacis al ni Dio en la jubilea jaro. Ni ne forgesu danki al Li por tiuj donacoj kaj gracoj, precipe dum kristnaskaj festotagoj kaj dum lasta tago de la jaro, antaux enpasxo en la novan jaron, novan jarcenton kaj novan jarmilon. Ni kune elpetu benojn por cxiuj niaj aktivadoj, okazontaj estonte, ne nur do en la jaro 2001. 
Dio benu! 


KIEL NI KONGRESIS KAJ PILGRIMIS EN LA JUBILEA JARO 2000
De Olomouc al Rimini 

En jubileaj jaroj la katolikaj esperantistoj cxiam kongresadis en Romo. Nunjare, en la Jaro de Granda Jubileo 2000, ne estis realigebla okazigo de la IKUE-Kongreso rekte en Romo. Tial la 53-a Kongreso de IKUE okazis en itala urbo Rimini, en tre grava loko por la katolikaj esperantistoj, en parohxo de sanktaj martiroj Johano kaj Pauxlo, kie parohxestras la Honora Prezidanto de IKUE Sac. Duilio Magnani. La kongreso okazis en la tagoj de la 2-a gxis la 7-a de septembro sub devizo: "Konvertigxo kaj Sakramentoj". Partoprenis gxin ankaux 35 cxehxaj kaj 13 slovakaj gefratoj. 

La 1-an de septembro ekvojagxis posttagmeze perbuse parto de la cxehxaj kongresanoj el urbo Olomouc. Restantaj kongresantoj enbusigxis en urboj Prerov kaj Brno, kiun la auxtobuso atingis precize lauxplane. La forveturo el Brno malfruigxis kaj dumvoje al slovakia cxefurbo Bratislava la malfruigxo ankoraux plilongigxis. Ni atingis busan cxefstacion en Bratislava kun duhora malfruigxo. Felicxe, la slovakaj gefratoj kun bona humoro kaj paciencemo atendis. Nu kaj el Bratislava ni jam povis komune ekvojagxi direkte al auxstria landlimo. Komence de la komuna vojagxo ni pregxis la rozarian pregxon, por ke Dipatrino, la Virgulino Maria nin kaj cxiujn kongresanojn sxirmu dumvoje, por ke cxiuj bonorde atingu kongreslokon - la urbon Rimini. La dumnokta vojagxo tra auxstria kaj itala teritorioj pasis tute senprobleme. Cxirkaux la 10-a horo sabate matene ni atingis kongreslokon en cxemara urboparto de Rimini, San Giuliano Mare. Bonvenigis nin parohxestro Sac. Duilio Magnani - la Honora Prezidanto de IKUE. Cxiuj cxehxaj kaj slovakaj kongresanoj estis logxigitaj en Hotelo Villa de Anna, situanta nur kelkajn metrojn de la kongresloko, preskaux kontraux la pregxejo de sanktaj Johano kaj Pauxlo, kiun oni kiel mondan unikajxon alinomas "Katedralo de la Esperantistoj". Dumtage alvenadis kongresanoj el pluraj landoj. Gxis la vespermangxo do estis suficxe da libera tempo por postvojagxa ripozo kaj por konatigxo kun cxirkauxajxo kaj precipe kun marbordo kaj refresxiga marakvo. Rimini estas bela historia urbo, kie oni povas ankaux vidi historiajn objektojn el romia epoko, bedauxrinde nemultajn, cxar la urbo dum la Dua Mondmilito estis grandparte detruita. Vespere okazis komuna kantpregxado, majstrece gvidita de Pastro Bernhard Eichkorn el Germanio.  

Solena inauxguro de la kongreso

Dimancxe la 3-an de septembro je la 8,30 per Matenaj Lauxdoj okazis unua parto de la oficiala inauxguro de la IKUE-jubilea pilgrimo. Dua parto okazis je la 9-a horo en Salono Espero. La solenan malfermon gvidis Prezidanto de IKUE D-ro Antonio de Salvo. La kongresanojn salutis ne nur reprezentantoj de apartaj landoj, sed ankaux reprezentanto de Vatikano D-ro Guzman Carriquiry, Vicsekretario de la Pontifika Konsilio de la Laikoj. Poste sekvis prelego de Pastro Lajos Kóbor el Hungario pri "La konvertigxo". Je la 11-a horo okazis kuncelebro de la Sankta Meso, kiun prezidis Lia Ekscelenco Johano Locatelli, emerita kaj eksa Episkopo de Rimini (partoprenintoj de la 48-a IKUE-Kongreso 1985 en Olomouc certe memoras lian cxeeston tie). Kuncelebris la cxeestantaj pastroj el 5 landoj. Dum posttagmeza kunsido de la italaj katolikaj esperantistoj UECI-anoj, la ceteraj kongresanoj eluzis favoran tempon por banado en la maro. Vespere okazis tre interesa kaj altnivela prelego pri Mortotuko de Jesuo fare de Prof. Emmanuela Marinelli, sindonologo kaj docento cxe la Lumsa Universitato de Orvieto. 

Laux spuroj de Sankta Francisko

Lunde la 4-an de septembro okazis tuttaga pilgrimo al Gubbio, Asizo kaj La Verna - al lokoj ligitaj kun vivo de Sankta Francisko. En malnova, historia montara urbeto el romia epoko Gubbio konservigxis legendo, ke gxuste tiuloke Sankta Francisko bridis la lupon. Post trarigardo de la urbo ni dauxrigis la vojagxon al mondkonata pilgrimloko Asizo, kie okazis Sankta Meso por la kongresanoj. En Baziliko trovigxas tombo de Sankta Francisko. Unuan fojon mi vizitis tiun lokon kaj mi estis surprizita kaj ravita per la tuta ampleksa konstruajxkomplekso. La granda tertremo antaux tri jaroj grave difektis multajn konstruajxojn, ankaux la Bazilikon, kiu estas jam riparita, mankas ankoraux renovigo de la murpentrajxoj. Ekstere estas ankoraux videblaj multaj skafaldoj kun metiistoj, riparantaj la difektitajn konstruajxojn. 

Veturinte kelkajn kilometrojn malsupren, ni vizitis Bazilikon de Sankta Maria de la Angxeloj, ene de kiu estas Kapelo de la Indulgenco "Porziuncola". Post la tagmangxo en apuda restoracio Il Cantiko okazis forveturo al La Verna, loko en sovagxa montara naturo, kie trovigxas kaverno, en kiu Sankta Francisko ricevis stigmatojn. 

Pilgrimo al Loreto

Sekvan tagon, t.e. marde la 5-an de septembro okazis duontaga pilgrimo al Loreto, cxarma mondkonata Maria-pilgrimloko. En Baziliko estis kuncelebrita esperantlingva Sankta Meso. Tre interesa estis saluto de tiea Cxefepiskopo Mons. Angelo Comastri, kiu en sia alparolo tre pozitive aludis rolon de Esperanto, kiel novan latinon en la Eklezio. Ene de Baziliko trovigxas la Nazareta Domo, kiun niaj pilgrimantoj kun pregxo kaj interna emocio trairis. Okaze de tiu cxi jubilea pilgrimo de la esperantistoj oni eldonis belegan brosxuron pri Loreto ankaux en Esperanto. 

La jubilea pilgrimo al Romo

Merkrede la 6-an de septembro okazis kulmino de nia pilgrimado - pilgrimo al Romo. Jam frumatene je la 3-a horo forveturis auxtobusoj kun kongresanoj-pilgrimantoj direkte al Romo. Post atingo de Gianicolo - speciale pro Jubilea Jaro konstruita granda kelketagxa busparkejo, ni iris al Placo de Sankta Petro, kie okazis gxenerala merkreda auxdienco de la Papo. Bedauxrinde, la homamaso da pilgrimantoj permesis al ni vidi la Papon nur de malproksime, sed felicxe ni povis vidi cxion de proksime pere de granda ekrano, lokigita tuj antaux ni. La Sanktan Pordon de la Baziliko de Sankta Petro ni bedauxrinde ne povis trairi, cxar post la papa auxdienco dauxras cxiam kelkajn horojn, ol oni finordigos kaj la Bazilikon kaj la Placon de la Sankta Petro. El Vatikano ni devis forveturi al Baziliko de Sankta Pauxlo ekster la Muregoj. Je la 15-a horo ni trairis Sanktan Pordon de la Baziliko; en gxia flanka kapelo okazis por ni kuncelebro de la Sankta Meso. Post trarigardo de la Baziliko kaj ceteraj belegaj vidindajxoj ni enbusigxis por revena vojagxo al Rimini. Sed per tio ankoraux ne tute finigxis nia pilgrimo al Romo. Ni haltis en tre interesa apudroma pilgrimloko de la Madono de Dia Amo, kie krom ne tro granda pilgrima pregxejo estas konstruita tute nova alia pilgrima pregxejo. Cxu tiu ekstreme supermoderna pregxejo estas bela kaj levanta penson al Dio, tion devas prijugxi individue cxiu mem. Post vizito de sanktejoj en Asizo, Loreto kaj Romo,

iaopinie gxi certe estas bela, vidinda kaj vizitinda, sed pli konvena por koncertoj kaj aliaj arangxoj ol por pia   pregxado. Sxajnas al mi, ke la konstrustilo kaj precipe fenestro-muroj ne koncentrigas menson al Dio, sed iom efikas malkoncentrige. Tio estas kompreneble mia tute privata opinio, kiu cxe cxiu unuopulo povas esti diferenca. 

Denove en Rimini

Cxar ni revenis el nia roma pilgrimo malfrue nokte, la jxauxda antauxtagmezo la 7-an de septembro estis ripoztempo. Posttagmeze je la 16-a horo okazis Sankta Meso en pregxejo de nia kongresloko. Lauxplane devus okazi prelego de pastro Serhij Prudko el Ukrainio pri Euxkaristio kaj post gxi Sankta Meso en bizanca rito. Bedauxrinde Sac. Prudko kun sia grupo ne venis al Rimini versxajne pro vizaj problemoj.Vespere okazis recito de la Sankta Rozario sub gvido de frato Miloslav Sxvacxek. Post gxi okazis en kongresa salono frata agapo. Dum bela distra programo kun kantoj, la kongresanoj estis regalitaj per vino kaj regiona dolcxajxo "ciambella".

Solena fermo de la kongreso

Vendredo la 7-an de septembro estis do lasta kongresa tago. Solena fermo de la kongreso okazis en Covignano (monteto apud Rimini) en cxarma pilgrima sanktejo de Sankta Maria de la Gracoj per kuncelebro de la Sankta Meso, kiel dankesprimo por belegaj kaj neforgeseblaj travivajxoj kadre de la 53-a IKUE-Kongreso-pilgrimo. Post la Sankta Meso okazis sinkonsekro al la Senmakula Koro de V. Maria kaj fermo de la kongreso. Lastan tagmangxon en Hotelo Villa de Anna en Rimini cxeestis ankaux nia karega kaj oferema frato kaj pastro Duilio Magnani. Post Dio apartenas niaj multmultaj dankoj precipe al li kaj al liaj parohxanoj, kiuj denove disponigis la parohxon por la kongreso de la katolikaj esperantistoj. Niaj dankegoj apartenas ankaux al Gxenerala Sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea el Romo kaj al ceteraj italaj gefratoj, kiuj kontribuis al sukcesa okazigo de la kongreso kun pilgrimoj. Dio repagu, Dio benu vin! 

Al la legantoj, kiuj persone ne partoprenis la kongreson, la bildetoj en Dio Benu iomete proksimigos belegan kaj en la mondo certe unikan pregxejon de sanktaj martiroj Johano kaj Pauxlo, kiun oni ankaux alinomas "Katedralo de la Esperantistoj". Miloslav Sxvacxek

TORINO - la dezirata celo de nia vojagxo

Belegaj tagoj de la jubilea pilgrima kongreso finigxis kaj ankaux buso kun la cxehxaj kaj slovakaj partoprenintoj ekveturis el Rimini norden. Nur mi restis tie ankoraux kelkajn tagojn por saniga ripozo cxe la Adriatika Maro. Tie mi poste renkontigxis kun miaj familianoj, kiuj dum tiuj tagoj ankaux libertempis en Italio. Ili estis mia dua filo Libor kun sia edzino kaj la filino Hana. Kia estis mia gxojsurprizo, kiam cxiuj anoncis al mi, ke ili dumvoje komune eklernis Esperanton. En Rimini ili jam provis sukcese uzi la lingvon, parolante kun nia kara Honora IKUE-Prezidanto Pastro Duilio Magnani. 

Nia plua vojagxo dauxrigis al San Marino, Bologna kaj Asti, sed fine al nia cxefa pilgrima celo - TORINO. Mi devas atesti, ke mia longdauxra sopiro estis viziti cxi tiun faman urbon ligitan kun vivo de la eksterordinara sanktulo de nia moderna epoko, fondinto de la Salesana Kongregacio Don Bosco. Krome en la jubilea jaro 2000 oni arangxis cxi tie publikan ekspozicion de mondfama Torina mortotuko. Do, ambaux tiuj faktoj stimulis mian vojagxdirekton komune kun la familianoj al la cxefurbo de itala provinco Piemonte. 

Cxar cxiu forta spirita travivajxo ne povas resti nur privata havajxo, do mi volas sciigi miajn impresojn ankaux al legantoj de DIO BENU. 

Unue ni komencu priskribi iom viziton de la urbo mem. Torino havas pli ol unu milionon da logxantoj. Gxia karaktero tute ne similas al aliaj famaj italaj urboj, kiujn konas turistaro el la tuta mondo. La reto de stratoj estas strikte ortangula, sur largxaj bulvardoj torentas seninterrompe multegaj auxtomobiloj (en la urbo sidejas konata fabriko Fiat, do al du logxantoj apartenas unu auxtomobilo, cxar preskaux cxiuj familioj posedas du, multaj ecx tri). Torino havis iam gravan historian rolon, tie ja rezidencis francdevena regxa dinastio de Savoy, kies kastelo estas vizitinda precipe pro arte ricxegaj internajxoj. Gxi situas same kiel katedralo proksime de restajxoj de la romia periodo en la urbocentro. 

En Torino atendis nin kara itala amiko Armando, kun kiu mi cxion priparolis jam dum la kongresaj tagoj. Poste ni renkontigxis ankaux kun blinda samideano Luciano. Ambaux akompanis nin tra la urbo, kiel ili povis. Oni logxigis nin en Esperanto-Centro, sidejo de tiea klubo. 

La cxefa celo de nia grupeto tamen estis la Katedralo de Sankta Johano Baptisto kun akompano de niaj afablaj IKUE-fratoj. Sed vizitantoj de la ekspozicio ne eniris rekte en la pregxejon. Gxiaj arangxantoj gvidis nin unue en longan koridoron speciale konstruitan en apuda parko, kies senco estis prepari homan menson por la kulmina travivajxo. En la koridoro trovigxis do kelkaj artaj ekspoziciajxoj kun bibliaj kaj historiaj motivoj. Nur poste oni enpasxis malhelan internon de la katedralo, kie pendis tralumigita tuko, en kiu laux tradicio estis volvekovrita sankta korpo de nia Sinjoro Jesuo Kristo en la tombo. Impreso de tiu momento estas nepriskribebla. Stari tiel proksime al tia relikvajxo, pri kies auxtentikeco kredas multaj kristanoj ecx sciencistoj, apartenas al nemeritaj privilegioj. Gxi estas ekspoziciata nur malofte dum gravaj eventoj. Bone, ke ni cxeestis jam antauxvespere, kiam ne tro multaj vizitantoj venis, sed tamen post mallonga pregxo oni devis la lokon forlasi. 

Apud la cxefepiskopa pregxejo situas kapelo, en kiu oni konservis la mortotukon gxis incendio antaux kelkaj jaroj, kiam heroe savis la relikvajxon unu el fajroestingistoj. 

La venontan tagon ni trarigardis ceterajn la plej interesajn lokojn de la urbo, precipe Salesanan Centron en Valdocco, kiun fondis mem Don Bosco. Al gxi dominantas impona pregxejo de la Virgulino Maria Helpantino, konstruigita ankaux de la sama sanktulo. Ni trarigardis malgrandan salesanan muzeon, kie oni povas vidi memorajxojn je la vivo de Don Bosco, ecx lian privatan cxambron kun la lito, sur kiu li mortis post elcxerpiga merita laboro precipe por savo de junuloj. Felicxe, ke nin gvidis tie fratulo slovako, iama misiisto en Hindio. 

Ricxenhava restado en Torino por ni finigxis kaj post kortusxa adiauxo kun niaj amikoj Armando kaj Luciano ni direktis nian auxtomobilon al Lago Maggiore kaj trans Svislando kaj cxarma landeto Lihxtensxtejno hejmen. Ecx pri niaj impresoj travivitaj tie dimancxe en urbeto Balzers oni povus rakonti, sed tio estus jam nova cxapitro. Certe nian fruktodonan pilgrimon ni cxiuj longe rememoros.

Ingx. Jan Kalny


PRI NOVAJ TERGLOBANOJ KAJ RICXULAJ PENTODEFIOJ

Prelego de frato Miroslav Smycxka la 20-an de auxgusto en Zilina

Ni iom post iom konsideras (precipe tiuj, kiuj vivas en urbegoj), ke al nia socio apartenas ankaux homoj de aliaj hauxtkoloroj, venintaj de aliaj mondpartoj, el aliaj kulturaj sferoj (lingvaj kaj religiaj), kiujn ni lernas respekti kiel civitanojn samrajtajn kaj samvalorajn, kiuj havas rajton migri tra la tuta mondo kaj postuli ie ajn azilon aux sian novan vivmedion. Oni sekve nepre devas transiri al la koncepto de civitana socio, kaj cxesi kiel eble rapide aserti aux nur konjekti, ke tiu aux tiu teritorio estas lando de cxehxoj, slovakoj, serboj, rusoj ks. La lasta jardeko cetere montris al ni, kien misgvidis la kontrauxbatalantajn popolojn ilia nacieca sxovinismo, ekz. en Kosovo. (La iama albana minoritato plimultigxis dum nura jarcento gxis 90% de la tuta logxantaro, kaj laux la demokratiaj principoj gxi rajtis transpreni la regadon en tiu regiono. Sed serboj kontrauxstaris, cxar Kosovo "ja estas historia parto de la serba regno". Kaj ni spertis la konsekvencojn de tiu antagonismo). Sed la rilatoj sxangxigxas kaj ni, simile (kie1 antaux ni tiuj serboj) devas kalkuli kun la prognozo, ke post nemultaj generacioj niaj romaoj nin nombre superos. Ankaux tiuj cxi tute sekularaj, pragmataj supozoj nin trudas transvalorigi nian hereditan naciecan senton. Kaj laux la spirita rigardo ni kristanoj (jam baldaux du jarmilojn) estas devintaj konscii, ke la amo al la kunhomo (= proksimulo), al kiu nin gvidas Jesuo, estas amo al cxiuj homoj de tiu cxi mondo, do ne nur al niaj najbaroj (angla nocio por la kunhomo "neighbour" signifas homonime najbaron) aux al proksimaj niaj kunhomoj, kion ofertis la nocio "proksimulo". Kaj la nocio "homo" aux "kunhomo" devas superi cxiujn aliajn naciajn aux religiajn nomojn (cxehxo, kristano, katoliko) aux sociajn distingojn kiel "prezidento, regxo, papo" ktp. Kaj nur la "senlima" amo al la kunhomo estas vera kaj pura kristaneca amo; cxiuj aliaj amoj estas sentoj iom pli aux malpli egoismaj, do en certa rilato al nia EGO = mi. Regas ilin ligoj familiaj, tribaj, rasaj, lingvaj, konfesiaj, kulturtradiciaj, tavolaj kaj pluraj aliaj. Ecx ni, esperantistoj farigxis kvazaux frateca socia fenomeno, preta profiti el sia aparteco. Tio cxi, cxu ne vere, estis aux estas idealo (aux "stato konvena") al tiel nomataj "rauxmistoj" (laux la junulara manifesto el finna urbo Rauxmo), kontraste al t.n. "finvenkistoj", kiuj volas fari ILON - ilon de tuthomara interkomprenigxo kaj proksimigxo. Kaj se ni celas al estonta mondcivitanareco (aux laux Zamenhof "homaraneco"), ni samtempe atendas, ke enkonduko de internacia neuxtrala lingvo (ekz. en Euxropa Federacio) garantios la transvivadon de naciaj kulturoj, kaj ke tiam ni komunikos laux Komenio "hejme nacie kaj ekstere internacie". 
Sed ion alian mi volus nun tusxi. Nome la demandon de homa konscienco. Mi mem havas konsciencriprocxojn kaj rilate al
miaj gepatroj kaj rilate al miaj gefiloj, ke mi multon neglektis kaj preterpasis, kio ne plu aux apenaux estas korektebla, kaj ju pli mi proksimigxas al la normala vivofino, des pli la riprocxoj kreskas kaj plivastigxas. La sento de interhoma solidareco aux kristana amo al la kunhomo - ambaux nocioj havas la saman celon - vekas en mi socian respondecon ne nur pri niaj handikapitaj kaj suferantaj samlandanoj (pro malsato oni cxe ni felicxe ne mortas), sed cxiam pli pri la malsatantaj kaj pro pereigaj malsanoj suferantaj kunhomoj en aliaj mondpartoj, kaj precipe nun en Afriko. La nocioj "ricxulo" kaj "malricxulo" estas nocioj reciproke relativaj kaj ni en Euxropo estas sendube "ricxuloj" rilate al tiuj, kiuj vivacxas en Etiopio, Mozambiko, Sierra Leone kaj aliloke sur nigra kontinento. (Kaj jen do la averto de Jesuo pri "la kamelo kaj la kudriltrueto"!). Rilate al tiuj mizeruloj, luktantaj kun malsatpesto, ni cxiuj estas dibocxuloj kaj disipuloj! Cxu vere niaj humanaj organizoj kaj same niaj kristanaj eklezioj suficxe lauxte kaj insiste instigas al helpo?! La kontaktnumerojn al UNICEF, organizo helpanta al mortantaj infanoj en Afriko maloftege videblas. (Kaj samtempe oni elspezas milionojn al diversaj luksaj solenajxoj kaj festenoj kaj al piroteknikaj lumludaj festoj, al "steloj" de filmoj kaj muzikspektakloj aux al sportkonkursoj kaj matcxoj, anstataux ilin uzi por la helpo kontraux malsatpesto kaj epidemioj, inkluzive de AIDS (pri tiu cxi virusa epidemio oni ofte supersticxe opinias, eble pro tio, ke gxi iom mistere en la 70-aj jaroj aperis, ke gxi estas "bato de Dio", kvazaux tiu biblia en Sodoma kaj Gomora, kaj sekve, ke oni ne rajtas kontrauxstari Dian koleron kaj punon helpante al la viktimoj de ili). Tio certe ne koincidas kun la koncepto de Sankta Patro kaj Vatikano. Cxiuj homoj estas ja niaj kunhomoj, do ankaux pekuloj kaj krimuloj, kiuj pentas en la arestejoj aux revenas el ili inter nin. "Kiu estas sen kulpo, jxetu sur ilin la sxtonojn!", estus diranta certe Jesuo ankaux pri tiuj per AIDS mortkondamnitoj. Do, nia monhelpo por havigi kuracilojn direktigxu ankaux al ili. (Pluraj cxe ni trovas elparolon por sia rifuzo kontribui, ke "apenaux tiuj donacoj trovadas la gxustan celon". Tamen tiaj organizoj kiel Katolika Karitato, Rugxa Kruco aux UNICEF pro siaj multjaraj agadoj certe jam gajnis firman fidindecon.) Do, ni malfermu niajn korojn kaj helpu, kaj instigu helpi al niaj malproksimaj kunhomoj, kvazaux al Kristo, portanta la krucon supren sur sia lasta vojo. "Kompatu, Sinjoro, al mi pentanta" - tiel mi volas kante pregxi kun la komponisto Stradella, kiu tiel emociege petis in-dulgon de Sinjoro por ne esti kondamnita suferi en eterna infera fajro sekve de Lia rigora jugxo. Kaj se Li do proklamis: "Mizerikordon mi volas, ne oferojn!", mi jam kapablas indukti la rimedojn de mia pentofarado

Dauxrigu legi la duan parton de DIO BENU 40