DIO  BENU

Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de CxEA agnoskita kiel laika eklezia organizajxo

Jaro 2000 (10)                                                                                                Numero 3 (39)


Lauxdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Enhavo-tabelo:
Jubilea  IKUE-Tendro en la kadro de la granda jubileo
La jubilea katolika E-tendaro
Homiliode episkopo Josefo Hrdlec´ka
Okazis la  3-a konferencode Internacia Katolika Unuig´o de esperantista junularo
Letero de cxefepiskpo Karlo Otc´enas´ek
La pado de kurag´o en KET 2000
Cxehxaj kaj slovakaj ikue-anoj denove en Zilina
La historio de Zilina
Kastelo Budatin
Slovaka dratum-arto
Letero el Siberio al 19-a Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice, C´ehxio
Kredo kaj kristanismo en Germanio
Plena parlamento de la cxehxa eklezio
15-a Ekumena Kongreso  kaj 5-a JET 4-21 julio 2001 en Zagreb, Kroatio
Korespondi deziras kun gejunuloj tutmonde
Gravaj informoj, ekz. 55-a Kongreso de IKUE  2002 en Kromeriz (Kromierzijx)

Jen aliaj numeroj de DIO BENU


JUBILEA  IKUE-TENDARO EN LA JARO DE GRANDA  JUBILEO

Jubilean la 10-an IKUE-Tendaron en Sebranice (Cxehxio) denove honorigis per la vizito Episkopo Jozefo Hrdlicxka el Olomouc. La esperantlingva Sankta Meso en la tendara Kapelo de Fatima Madono estis celebrita kiel dankesprimo por ricevitaj benoj kaj gracoj de la katolikaj esperantistoj dum la dudeka jarcento. Post la Sankta Meso okazis renovigo de sinkonsekro al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria.
 
Karaj gefratoj! 
Grava parto de la Sankta Jaro jam estas malanta ni kaj ni povas kun dankemo konstati, ke tiu jaro estas la jaro vere benita, proponanta kaj donanta spirite profundajn travivajxojn al cxiuj, kiuj partoprenas la arangxojn de la katolikaj esperantistoj.
Februare okazis renkontigxo de IKUE-Junularo en Dub nad Moravou, maje Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en Cxeske
Budejovice, julie la jubilea 10-a IKUE-Tendaro en Sebranice kaj auxguste Renkontigxo de Slovakaj kaj Cxehxaj Katolikaj Esperantistoj en Zilina, Slovakio. Kaj malantaux ni estas ankaux la kulmina IKUE-arangxo de la Jubilea Jaro - La 53-a Kongreso de IKUE en Rimini, kadre de kiu okazis belegaj pilgrimoj al Romo, Asizo kaj Loreto. La cxehxaj kaj slovakaj kongresantoj - pilgrimantoj vojagxis komune perbuse al tiu neripetebla grava arangxo en la Jaro de Granda Jubileo. Ni do gxoju pro ekzisto de la komunaj 
aktivadoj de la cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, cxar per ili konservigxas kaj plifortigxas reciprokaj amikecaj rilatoj. Dum la kongreso - pilgrimo okazis multaj momentoj por ekligi kaj plivigligi ankaux la amikecajn rilatojn kun la katolikaj esperantistoj el aliaj landoj. Pri cxiuj gravaj eventoj de nia movado ni informadas vin sur la pagxoj de nia gazeto Dio Benu! 

Enhavo de tiu cxi numero konigos al vi belegajn travivajxojn dum la arangxoj en Sebranice kaj Zilina. La venonta numero
abunde raportos pri la kongresaj eventoj. Ili veku cxe vi sopiron venontjare, komence de la tria jarmilo aktive partopreni en arangxoj de la katolika E-movado, pri kiuj vi trovos informojn jam en cxi tiu numero de Dio Benu. 

 Miloslav Sxvacxek


LA JUBILEA KATOLIKA E-TENDARO
Jam la dekan fojon okazis en Sebranice apud Litomysxl (Cxehxio) Katolika E-Tendaro (KET) en la tagoj de la 22-a gxis la 29-a de julio 2000. Gxi do estis jubilea la 10-a IKUE-tendaro tiuloke. Kalkulante ekde la komenco de arangxado de la IKUE-tendaroj, gxi do estis la 19-a. Unuaj 9 tendaroj okazis en la jaroj 1969-1977 en Herbortice. Post deviga pauxzo estis en la jaro 1991 renovigita arangxado de tiuj tendaroj, sed sur nova loko, do en Sebranice apud Litomysxl. Kaj ni esperu, ke venontjare, en la unua jaro de tria jarmilo, okazos denove jubilea tendaro, ekde la komenco lauxvice la 20-a. Sed nun ni revenu al la nunjara. 

La tendaron partoprenis 55 personoj de cxiuj agxkategorioj, kiuj formis belan "familion". Cxeestis partoprenantoj el 6 landoj: Hungario, Germanio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj Cxehxio. Dum la tendaro okazis kursoj de Esperanto. Kompreneble dum kelkaj horoj de kvar tagoj, dum kiuj okazis la kursoj, oni ne povas ellerni la lingvon. Sed por komencantoj ili estas konvena enkonduko al lernado de la lingvo. Por ceteraj ripetado kaj ebleco por praktiki konversacion. 

Inauxguro de la tendaro okazis sabate vespere. Dank´ al Dio la vetero estis senpluva, do favora. Antaux ni estis dimancxo, tre grava tago ankaux en la tendaro, cxar estis anoncita vizito de grava kaj tre kara persono - la episkopo Jozefo Hrdlicxka el Olomouc. Kaj fakte, li plenumis la promeson kaj jam duan fojon vizitis tiun tendaron. Estas preskaux nekredeble, ke la
episkopo dedicxu la dimancxan antauxtagmezon al vizito de tendaro. La episkopo Jozefo per dimancxa vizito de la tendaro esprimis grandan favoron al aktivadoj de la katolikaj esperantistoj. Je la 10-a horo okazis en la tendara Kapelo de Fatima Madono esperantlingva Sankta Meso, celebrata de episkopo Jozefo kiel dankesprimo por ricevitaj gracoj kaj benoj de la katolikaj esperantistoj dum la 20-a jarcento kaj ankaux intence de mortintaj esperantistoj. Fine de la Sankta Meso okazis renovigo de la sinkonsekro de esperantistoj kaj de la katolika E-movado al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Post tiu cxi spirite profunda travivajxo okazis tre interesa interparolado kun la episkopo kaj komuna tagmangxo. Tia belega komenco de la tendaro donis certecon, ke la tuta tendara restado farigxos bela travivajxo. 

Dimancxe posttagmeze okazis en la tendaro du gravaj eventoj: konferenco de junulara organizajxo IKUEJ (Internacia Katolika Unuigxo de Esperantista Junularo) kaj kunveno de Parlamenta Eklezia Rondeto de la Cxehxa IKUE-Sekcio. En la tendaro tiutage estis ankaux kara gasto, s-ano Miroslav Malovec, redaktoro de Starto - organo de Cxehxa E-Asocio. 

Cxiutage okazis interesaj kaj agrablaj programoj. Grava programo okazis precipe merkrede - la tuttaga perbusa ekskurso. Oni vizitis tre belan pilgrimlokon - Monton de Dipatrino en Kraliky. Tie okazis por alvenintaj tendaranoj la esperantlingva Sankta Meso, celebrita de du pastroj: Lajos Kóbor el Hungario, vicprezidanto de IKUE kaj la dominikano Savio Ricxica - spirita konsilanto de la Cxehxa IKUE-Sekcio. 

Post tagmangxo en domo de pilgrimuloj oni dumvoje vizitis Herbortice - lokon de unuaj naux Katolikaj E-Tendaroj, likviditaj perforte en la jaro 1977 fare de komunista tata polico. 

Plua tre interesa halto okazis en urbo Cxeska Trebova, kie oni vizitis Muzeon de Esperanto, danke al oferema esperantisto, gxia direktoro s-ano Pisxtora. 

Kaj lasta halto okazis en historia urbo Litomysxl, kie oni vizitis novriparitan cxefpregxejon, iaman katedralan sanktejon. 

Ankaux la venonta jxauxda tago estis tre bela. Posttagmeze oni vizitis (jam tradicie) proksiman vilagxon Horni Ujezd, kie en la loka pregxejeto okazis en Esperanto la Sankta Meso. Post gxi oni povis gxui antauxvesperan tempon cxe "bierfonto" en la naturo, kantante kaj interbabilante. Post reveno en la tendaron okazis nokta arbara ludo "Pado de la kuragxo". Felicxe, cxiuj revenis en la ordo en la tendaron. 

Por vendreda vespera cxefajra kunveno la tendaranoj preparis interesan distran programon. Pro pluvo gxi ne povis okazi cxe la tendarfajro, sed en la tendara mangxejo. Oni povas diri, ke spite de pluvo ne mankis bona humoro. 

Nu kaj la sabata tago estis la tago de adiauxo. Rapide forpasis la unusemajna tendara restado en bela naturo kaj en ecx pli bela amikeca etoso de la esperantistoj. Ni esperu, ke dum venontaj komencaj jaroj de la tria jarmilo la intereso pri Esperanto pligrandigxos, por ke oni povu denove reveni al organizado de dusemajnaj E-tendaroj. 

Dum disiro cxiuj reciproke sin adiauxis per la vortoj: "Gxis la revido venontjare denove en KET!". 

Ni do pregxu al la Sankta Spirito kaj fervore laboru intence de niaj belaj idealoj. Tio certe garantios okazigon de multaj pluaj tendaroj - nuntempaj esperantistaj oazoj de amikeco kaj frateca amo.
 


   HOMILIO DE EPISKOPO JOZEFO HRDLICxKA
Karaj fratoj kaj fratinoj, en hodiauxa Evangelio ni auxdis kompari al iu alia speco de bruto. Iam la homoj kondutas kiel brutoj. Sed Li nin komparas al la sxafetoj kaj diras: "Iru kaj sekvu min!" Li donas al ni liberecon, por ke ni libere kaj volonte sekvu Lin. Tio estas tre grava. Ni rimarku, ke la politikistoj nin volas ofte kunpeli de malantauxe, manipuli
nin, direktigi nin, sed la Bona Pasxtisto Jesuo, Li iras antauxe, vortojn de Jesuo: "Ni apartigxu en trankvilan lokon, kaj iom ripozu." Tio estas klara alvoko, rilatanta ankaux vin, kiuj venis al tiu cxi bela loko en la naturo, por ke vi cxerpu forton, kaj Jesuo estas cxi tie kun vi. Cxio tio bela, kio vin kunigas, gepatrojn kun infanoj, infanoj inter si, tio, kio kunigas vin kiel familion de esperantistoj, tio cxio fakte havas sian devenon en Dio, el kiu amo kaj bono transversxigxas en niajn rilatojn. 

Ni versxajne rimarkis, ke en la unua legajxo kaj ankaux en la Evangelio aperas la vorto "pasxtistoj". Pasxtisto - jen la grava vorto de la Evangelio. Jesuo mem estas la plej bona asxtisto. Kaj mi rememoras, kiam foje dum la migrado en Slovakio mi observis gregojn kun pasxtistoj, kaj mi rimarkis, ke estas granda diferenco inter tio, kiel pasxtistoj pasxtas ov-brutarojn kaj kiamaniere la pasxtisto kondukas sxaf-gregon. Inter tio estas granda diferenco. Se tio estas bov-grego, gxi do estas unpelata per pasxtistoj helpe de bastonoj de malantauxe. La bovinetoj movigxas per mallerta, obtuza irado kaj ili devas esti encxese direktataj. Tute alimaniere tio aspektas, se la pasxtisto  kondukas gregon da sxafetoj. Li cxiam iras antauxe kaj la sxafetoj havas  iun instinktan econ iri post la pasxtisto.
 

Jes, jen kaj jen iu sxafeto forflankigxas, sed la tuta grego  orientigxas laux la pasxtisto. Estas interese, ke se Sinjoro Jesuo komparas la homojn al iuj tiuj bestetoj, Li povus ilin frunte kaj ni iras post Li. Volonte, obeeme, felicxaj, ke ni en Li havas la plej bonan pasxtiston. Ni do permesu nin gvidi per Jesuo, kaj ni estu felicxaj, ke ni estas lia gregeto. 
Antaux nelonge la Sankta Patro, dum li sin esprimis rilate al la dangxero de la falsa globaligo de la mondo, diris interesan frazon: "Globaligu antauxcxie amon kaj solidarecon." Tia cxi globaligo de la merkata ekonomio, kaj mi ne scias de kio ajn ankoraux, povas esti por la homaro tre dangxera. Estas necese kunigxi en la amo, kunigxi en pentekosta interkomprenigxo de cxiuj homoj. Mi auxdis, ke al la mondo minacas, se okazos gxia globaligo, ke la homoj inter- komprenigxados per fusxita angla lingvo. Tion certe ne meritus la lingvo de Shakespeare. Eble, fratoj kaj fratinoj, la mondo iam eksentos la bezonon de iu interkomprenilo, kiu estas pregxada, kiu sekvas Diajn intencojn kaj celojn. Kaj tre versxajne Esperanto, kiu dum longaj jaroj estas pli ofte afero de iniciatemaj grupoj, farigxos alvoko por la nova vojo de la homaro en la Sankta Spirito. Ke tiel okazu, ankaux tiuintence ni oferu tiun cxi Sanktan Meson, por ke ankaux ni cxiuj estu iloj de tiu cxi bela Dia verko. Ni do oferu la Sanktan Meson por komence diritaj intencoj, kaj ankaux por ke la familio de esperantistoj estu por ni en la Eklezio la pentekosta rememorigo kaj la signo, ke fakte ilia strebado pri komuna helplingvo por cxiuj homoj alportu interkomprenigxon al cxiuj en la Sankta Spirito. Kaj nun ni per Esperanto esprimu nian kredon.

OKAZIS LA 3-A KONFERENCO
DE INTERNACIA KATOLIKA UNUIGxO DE ESPERANTISTA JUNULARO
Enkadre de la 19-a Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice u Litomysxle, Cxehxio, dimancxe la 23-an de julio 2000 okazis la 3-a Konferenco de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (IKUEJ). Gxia cxefa celo estis elekto de la nova estraro, cxar laux la Statuto de IKUEJ la estraro havas dujaran oficperiodon. 

Je la 15-a horo la gxisnuna prezidanto de IKUEJ frato Ingx. Atilla Szep el Hungario malfermas la konferencon. Cxeestas 11 vocxdonrajtaj IKUEJ-anoj. Unue oni akceptas la konferencordon. Kiel konferencgvidanto estis elektita frato D-ro Ulrich Matthias el Germanio, kiel protokolanto frato Pavol Petrik el Slovakio kaj kiel vocxdonkontrolanto frato Ludek Brada el Cxehxio.

Sekvis la raportoj de la prezidanto, kasisto kaj revizoro pri la jaroj 1998-2000. Cxiuj raportoj estis aprobitaj de la cxeestantaj membroj. 

Poste oni elektis kandidatojn por la nova estraro de IKUEJ. Entute kandidatigxis kvin membroj kaj cxiuj estis elektitaj por la nova estraro. 

Kiel la prezidanto de IKUEJ por nova oficperiodo 2000-2002 estis reelektita frato Attila Szep el Hungario, kiel la unua vicprezidanto estis elektita frato Pavol Petrik el Slovakio, kiel la dua vicprezidantino fratino Ingx. Zita Kotikova el Cxehxio. Kiel sekretariino estis elektita fratino Jana Koristkova kaj kiel estraranino por informado Blanka Horacxkova, ambaux el Cxehxio. 

Post la balotoj oni diskutis pri agadplano por la jaroj 2000-2002, pri financado, estontaj arangxoj de IKUEJ, pri informado kaj varbado de novaj membroj kaj plenumado de ceteraj niaj celoj. Je la 16-a horo frato Ulrich Matthias fermis la 3-an Konferencon de IKUEJ. 
                                                      Raportas Pavol Petri´k


LETERO DE CxEFEPISKPO KARLO OTCxENASxEK
La cxefepiskopo Karlo, ne povinte viziti la nunjaran IKUE-tendaron en Sebranice, sendis jenan gxojigan kaj kuragxigan leteron.
 

Karel Otcxenasxek, cxefepiskopo de Hradec Kralove

Hradec Kralove 30.6.2000
Karaj gefratoj en Kristo kaj en lia kaj nia Patrino,

koran dankon pro Via invito al vizito en la tendaro en Sebranice. Dum multaj jaroj mi observis tre atente viajn aktivadojn, ofte tre kuragxajn, memoferemajn kaj dangxerajn, kaj tiel despli admirindajn. Spirite (kaj en Spirito) mi estis kun vi. Vi scias, ke mi estis kaj estas, dum tuta mia vivo, minimume pasiva, sed konvinkita ideano pri internacia, aux pli bone supernacia lingvo - konvinkita samideano. Esperanto estas vera donaco de la Sankta Spirito kaj tiu koncepto estas por mi speciale kara, gxuste pro miaj personaj ligoj al la Katedralo de la Sankta Spirito.

Geamikoj, mi devas vin kaj ankaux min, denove seninluziigi. Mi ne povos veni. La nuna jaro estas plena de tiom da strecxoplenaj eventoj kaj datrevenoj, kiujn mi devas partopreni, ke mia okdekjarigxo kaj jam multjaraj, cxiam grandigxantaj san-malfacilajxoj (inter ili ankaux diabeto) instigis la kuracistojn doni al mi emfazan rekomendon - eviti plej eble cxiujn aktivadojn por ne tro pliakrigi mian san-situacion.

Mi volus certigi vin, ke mi estos kunligita kun vi per la Spirito de la Vero, Braveco kaj Amo, samkiel ankaux kun nia cxiela Patrino kaj kun sankta Josefo, pri ilia helpo en plenumado de viaj kaj niaj planoj kaj tiel en plenumo de la intencoj de Dio.

Kompreneble, mi estos spirite kun vi kaj kun cxiuj samideanoj ankaux dum la kongresaj eventoj en Rimini kaj Romo.

Estime kaj kore salutas kaj benas           + Karel


LA PADO DE KURAGxO EN KET 2000
Estas bona kutimo, ke dum Katolika E-Tendaro en Sebranice estas tradicie enprogramata ankaux nokta ludo "Pado de kuragxo". Kaj estus ja domagxo, se en la nunjara jubilea jaro kaj jubilea tendaro tiu cxi ludo mankus. Cxar la nunjara dumila jaro estas tre eksterordinara, ni do volis, ke ankaux la nunjara tiu ludo de la kuragxo estu eksterordinara. Cxiujare la ludo havas sian specifan karakteron. Ordinare iuj el timigantoj havas interesajn mask-kostumojn, aliaj timigas per terura ekkrio aux per mistera mallauxta vocxo, ktp. Mi do iomete rakontos al vi pri la nunjara tiu ludo. 

La ludo komencigxis cxirkaux la dudek dua horo, kiam jam estis tute malhele. Frato Mirek komencis kunigi kuragxajn infanojn cxe la komenco de vojo. Gxi nunjare trovigxis en tute alia loko ol dum pasintaj tendaroj. Nelonge poste li komencis ekirigi la kuragxulojn tute solajn unu post alia la vojon en la arbara tereno. Gxi unue situis en pli malalta parto de la arbaro, signita per kandeloj. La unua timigilo atentanta lauxvoje estis la malgranda infano (pupo), tenanta brancxon, super la vojo. Post la mallonga pauxzo terure ekkriis Gxemegulo (Hejkal) kaj tuj malantaux li denove pendis infaneto, cxifoje je maneto. Poste oni trairis sxnuran barilon. La vojo jam komencis gvidi la kuragxulojn al arbarsuprajxo. Dum alproksimigxo al gxi io subite klakis antaux la kuragxulo aux jam malkuragxulo. Sur la monteto estis videbla lumo, sed kien plu iri? Tiumomente aperis mistera persono, cxe kiu la lud-partoprenanto devis sin subskribi por ricevi signon, kiudirekte sekvi la vojon. Kaj finfine la lasta surprizo estis sorpoj, falintaj sur la korpon de la jam certe timplena kuragxulo. 

Post nelonga distanco, atinginte la ceterajn ludantojn, la travivitan timon anstatauxis agrabla sento de heroeco. Post  veno de la lasta ludanto al la celo, la kuragxaj infanoj kun 

sento de triumfo revenis en la tendaron. Eble la ludo havisdauxrigon en iliaj songxoj, cxar ili travivis antaux enlitigxo emociplenajn momentojn. Nun do povis jam komencigxi la pado de la kuragxo por la maturaj kuragxuloj. Denove cxiam post kvinminuta intervalo ekiris unu timigito. Unue ili devis malsupreniri taluson por trairi subsxosean tunelon - trapasejon kun fluanta rojo; tiuloke tie fluis nur unu centimetron dika akvotavolo. Kiam ili trapasis malhelan longan tunelon gxis la lumanta kandelo, neatendite eksonis potenca vocxo de la sekreta monstro. Kaj de tie montris al ili la kandellumo direkton al herbokampo. Suprenirinte la taluson kaj pluirante laux longa herbokampo ili eniris rekte en la arbaron. Enirante la arbaron, sur iliajn kapojn falis sorpoj, sed ili kuragxe dauxrigis la iradon laux malhela vojo direkte al la tendaro. Tie ilin ankoraux io kaptis je piedo, kaj finfine lasta timigo estis terura ekkriego. 

Tiel do finigxis la pado de la kuragxo, felicxe sen vivperdoj. Kompreneble, neniu volonte malkasxis, ke tamen estis momentoj, kiam pro timo la koro forte batis en la brusto. Nu kaj cxu eventuale la pantalono ne restis tute seka, tion malkasxis kompreneble neniu. Tamen mi esperas, ke la ludo "Pado de la kuragxo" placxis al cxiuj gxiaj partoprenintoj, kaj ke gxin oni ofte rememoros. 

Kaj fine tamen malgranda bilanco. La vojo, kiu situis en du partoj de la arbaro, estis longa cxirkaux du kilometrojn. La ludo dauxris pli ol tri horojn, partoprenis gxin pli ol dudek kuragxaj tendaranoj kaj kvin timigantoj. Venonttage ricevis cxiuj gxiaj partoprenantoj dolcxan premion. Do ne hezitu, kaj dum venontjara tendaro ankaux vi, kara leganto, povos elprovi vian kuragxon! 
                                                      Ludek Brada
 


CxEHxAJ KAJ SLOVAKAJ IKUE-ANOJ DENOVE EN ZILINA
2000 okazis la 3-a renkontigxo de la cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, nunjare denove en Slovakio, en gastema urbo Zilina (Jxilina). La renkontigxoj okazadas alterne en Slovakio kaj Cxehxa Respubliko. La nunjara renkontigxo okazis en Salesana Domo, kie sub unu tegmento okazis cxio - logxado, mangxado kaj la programoj.

Vendrede la 18-an de auxgusto en antauxvesperaj horoj kolektigxis 40 personoj el diversaj lokoj de Slovakio kaj Cxehxa Respubliko en Salesana Domo en Zilina. Cxeestis ankaux cxiujara partoprenanto de tiuj renkontigxoj frato Herman J. Horrix el Germanio. Post la Sankta Meso en salesana pregxejo kaj post la vespermangxo okazis amikeca programo kun komuna kantado.

Sabate matene okazis solena inauxguro de la renkontigxo, kiun cxeestis ankaux Direktoro de la Salesana Domo. Poste gxis la tagmangxo okazis komuna kunveno de la Cxehxa kaj la Slovaka IKUE-Sekcioj. Komence de la kunveno la prezidantoj de ambaux sekcioj - D-rino Magda Sxaturova kaj Miloslav Sxvacxek - informis detale la cxeestantojn pri aktivadoj de ambaux sekcioj. Oni ankaux multe diskutis pri aktualaj temoj tiel, ke la tempo por la kunveno rapide pasis.

Post angxelusa pregxo kaj tagmangxo okazis komuna fotografado kaj perbusa ekskurso. Unue oni vizitis proksiman kastelon Budatin kun belaj ekspozicioj rilatantaj regionon de Zilina. Precipe interesa estas rara ekspozicio pri dratumarta metio. Kun Budatin kaj Zilina konatigos vin sekvaj artikoloj.

Dua celo de la ekskurso estis vizito de historie interesa kaj bela pregxejo en Teplicxka. Tiun pregxejon vizitadas multaj ne nur enlandaj, sed ankaux eksterlandaj vizitantoj, por vidi post kelkaj jarcentoj nebalzamitan kaj tamen nedisfalintan En la semajnfinaj tagoj de la 18-a gxis la 20-a de auxgusto korpon de Zofia Bosnakova, kusxantan en la cxerko de la pregxeja kapelo. Pro historie dokumentitaj bonfaroj de Zofia estis komencita sxia beatproceso; laux informo de tiea 

 pastro, la beat-proklamo povus okazi post tri jaroj. En la pregxejo ni komune pregxis kaj kantis honore al Jesuo la Regxo. 

Kaj la tria vizitita loko estis bela, tute nove konstruita pregxejo en Zilina - Solniki. Tie ni speciale pregxis por jxus kulminanta la monda pilgrimo de la junularo en Romo. Nia operkantisto frato Miroslav Smycxka tiucele kantis kanton "Marsxo de la kristana junularo", origine verkitan kaj komponitan en la jaro 1999 de pastro Ferdinand Hrusxat kaj tradukitan en la jaro 2000 de frato Josef Cink, la membroj de la Cxehxa IKUE-Sekcio. Tiamaniere ni spirite kunigxis kun la pilgrimanta junularo en Romo. 

Post reveno el belega ekskurso sekvis la Sankta Meso en la pregxejo de Salesana Domo. Post gxi kaj post  espermangxo okazis koncerto, prezentita de frato Miroslav Smycxka. Gxi havis du partojn. La unua belega parto kun spiritaj kantoj okazis en la kapelo, la dua parto kun nespirita enhavo okazis en la salono. 

Post dimancxa Sankta Meso kaj matenmangxo okazis lasta programo de la renkontigxo -la prelegoj. Prelegis fratoj Miroslav Smycxka, Miloslav Sxvacxek, Ingx. Jan Kalný kaj Ingx. Vladimir Nemec. Proksimigxis tagmezo kaj kun gxi ankaux fermo de la renkontigxo. La dankoj kaj dankemo pro la belegaj tagoj en Zilina apartenis al arangxantoj, al frato Ingx. Vlado Nemec kaj ceteraj gesamideanoj de la gastema urbo Zilina. Frato Sxvacxek invitis la cxeestantojn al venontjara 4-a renkontigxo, unua en la 21-a jarcento kaj 3-a jarmilo, kiu plejversxajne okazos septembre en Krizanov, naskigxloko de sankta Zdislava - cxiela patronino de la familioj. Kun kontento kaj gxojo en la koro ni povas konstati, ke tiuj renkontigxoj multe kontribuas al reciproka
pozitiva kunlaboro de ambaux IKUE-sekcioj, ecx spite de nunjare nekutime altaj varmegoj. Do gxis la revido venontjare septembre denove en Cxehxio! 

Miloslav Sxvacxek

LA HISTORIO DE ZILINA
La unua skriba informo pri Zilina devenas el la j. 1208. La urbo estas cxirkauxata de belegaj montaroj Malgranda Fatra,
Kysuca-montaro kaj Strajxov-montaro. La situo de la civito cxe la kunfluo de la riveroj Vah, Kysuca kaj Rajcxianka, cxe la krucigxo de iamaj komercvojoj instigis gxian kreskon jam antaux la j. 1312, kiam Zilina akiris siajn urbajn privilegiojn. La unua domaro ekestis cxirkaux la pregxejo de s-ta Stefano, kiu situas en Zilina-Zavodie. La pregxejo konservigxis gxis nun kaj estas tio la plej malnova historiajxo de la urbo. La historia kerno de la urbo - la kvadrata urboplaco - ekestis post la alveno de germanaj koloniistoj en la 13-a jarcento. Inter la mezepo kaj urboj Zilina havis gravan pozicion. Gxi akiris diversajn rajtojn: rajton de fisxkaptado, rajton okazigi foirojn kaj fondadi diversajn gildojn. La produktoj (precipe drapaj) de la metiistoj el Zilina estis konataj ankaux eksterlande. La ekonomia prospero de la urbo respeguligxis ankaux en la kultura sfero, precipe en la altnivela uzado de juraj normoj. Atestas pri tio la gxis nun konservita „Libro de Zilina" (Zilinska kniha), unu el la plej malnovaj urbaj libroj en Slovakio. La ekspozicio de la historio de Zilina en la feuxdisma epoko enhavas plurajn rarajn eksponajxojn, kiuj atestas pri la ekonomia kaj kultura graveco de tiu cxi regiono. En la 15-a jarcento la urbo apartenis al la burgo Strecxno. En la j. 1429-32 en la urbo estis husanaj tacxmentoj. Husanoj atakis germanojn, kiuj 
fugxis el la urbo. Tio ebligis al slovakoj akiri gravajn postenojn en la urba konsilantaro kaj administraj organoj. Ekde tiu cxi tempo enskribajxoj en la Libro de Zilina estas en
la malnovcxehxa lingvo. Nuntempe Zilina havas cxirkaux 90 mil gelogxantojn kaj estas la 4-a plej granda urbo en Slovakio. Dum lastaj jardekoj estis konstruitaj novaj logxkvartaloj Hliny, Vlcxince, Solinky kaj Hajik. En Zilina havas sian sidejon universitato, kiu nun havas 6 fakultatojn. Estas tie multaj mezlernejoj, inter kiuj estas kelkaj katolikaj: Komerclernejo de s-ta Tomaso la Akvinano, Gimnazio de s-ta Francisko, baza lernejo de s-taj Konstantino kaj Metodo, Metilernejo de s-ta Jozefo.

Krom iamaj 3 malnovaj pregxejoj en la centro de la urbo estis en la kvartalo Solinky finkonstruita nova pregxejo, alia pregxejo estas konstruata en la kvartalo Vlcxince. Sed dimancxe estas celebrataj Sanktaj Mesoj en diversaj stabilaj aux provizoraj kapeloj. Dum dimancxo en la urbo estas celebrataj en diversaj lokoj 34 Sanktaj Mesoj. Novan pregxejon en la kvartalo Vlcxince havas grekkatolikoj. Sed siajn diservojn havas ankaux protestantoj, adventistoj, apostola eklezio, frata eklezio, kristanaj korporacioj kaj judoj.

Tiom koncize pri la gastema urbo Zilina.


KASTELO BUDATIN
La kastelo Budatin, unu el la plej malnovaj konstruajxoj en Zilina, situas sur la kalksablosxtona rokego cxe la kunfluo de la riveroj Vah kaj Kysuca. Arkeologiaj trovitajxoj el la proksimeco de la kastelo atestas pri tio, ke gxia cxirauxajxo estis logxata certe jam en la 11-a jarcento. La oportuna situo versxajne estis la kauxzo por la konstruo de la kastelo, kiu servis por la defendo de la transiro - travadejo tra la rivero Vah - kaj kiel doganejo sur la komerca vojo al Silezio.

La plej malnova parto de la kastelo estas granda kvaretagxa turo - cilindroforma (alteco 20 m, diametro 12 m, dikeco de
muroj 2 m), kiu estis konstruita en la duono de la 13-a jarcento. La unua posedanto de la kastelo estis regxo. Sed jam komence de la 14-a jarcento okupis gxin Matusx Cxak el Trencxin. Jam en tiu tempo oni supozas pluan evoluon de la kastelo. La turon oni fortikigis per cxirkauxiganta murego kaj samtempe oni konstruis gotikan palacon en la orienta parto de la kortego. La kastelo farigxis signifa fortikajx-konstruajxo. Post la morto de Matusx Cxak el Trencxin la kastelo farigxis denove la posedajxo de la regxo gxis la jaro 1436, kiam gxin Zigmund Luksemburga donacis al Juraj el Hatne. La eksterajxo de la kastelo malrapide sxangxigxis, oni alkonstruadis pluajn partojn kiel nordan duetagxan alon kaj okcidentan renesancan palacon, kiam la kastelo apartenis al la familio Sunoga.

Dum krucmilitoj en la 17-a jarcento la kastelo forbrulis, tial sekvis pluaj renovigoj kaj rekonstruoj. En la 18-a jarcento la
kastelo perdis jam sian defend-karakteron kaj oni konstruis en la nordokcidenta parto de la iama remparo kapeleton kaj
teretagxan konstruajxon kaj sur la loko de la iama okcidenta renesanca remparo oni konstruis baroka-klacisisman kastelon.

Dum la burgxa revolucio en la j. 1848-49 estis la kastelo Budatin alterne kelkfoje okupita de hungaraj gvardioj kaj de la imperia armeo.

La 10-an de januaro 1849 la imperia armeo fugxante el la kastelo kauxzis incendion, dum kiu la kastelo plene forbrulis. Parte gxi estis rekonstruita cxirkaux la j. 1870 kaj la plenan rekonstruon faris gxiaj posedantoj nur en la j. 1920-22, kiam la kastelo ricevis nunajn trajtojn. Post la forigo de ruinoj de la supra parto de la baroka-klacisisma kastelo oni konstruis sudokcidentan alon en la historiisma stilo kaj arkadojn por la frugotika palaco.

La plena kaj lasta renovigo okazis en la jaroj 1966-76. Nuntempe estas en la kastelo Budatin sidejo de la Vah-vala muzeo, kiu cxi tie havas siajn soci-sciencajn ekspoziciojn.


SLOVAKA DRATUM-ARTO
La mizero de la logxantaro en la valoj de la riveroj Vah kaj Kysuca kauxzis, ke multaj junaj viroj devis forlasi siajn hejmojn por sercxi panon aliloke. Kun dorsokorbo plena de drato, lado kaj dratumilaro ili vagadis ne nur tra Slovakio, Moravio kaj Bohemio, sed preskaux tra cxiuj euxropaj landoj kaj kelkaj atingis ecx Amerikon. Kelkaj fondis tie ecx siajn manufakturajn laborejojn. La ekspozicio de la dratumarto pruvas pri la lerteco de slovakaj metiistoj, kiuj per simpla materialo - drato - kapablis elsorcxi rarajn kreitajxojn de la popola arto - figurojn, korbetojn, vazojn, birdkagxojn kaj ankaux ilaron por kuirejo kaj domo, pretigitajn kun sento por la karaktero de la materialo.

LETERO EL SIBERIO AL 19-A KATOLIKA ESPERANTO-TENDARO EN SEBRANICE, CxEHxIO
de s-ro Valerij Malihin, infana Esperanto-klubo, Dvorec pionerov, str. Konstitucii 1, 660049, Krasnojarsk, Siberio, Rusio. Mia retadreso: sapphire@ns.kgtu.runnet.ru

Estimataj gesamideanoj! Mi kaj miaj junaj Esperanto-gelernantoj salutas vin cxiujn kaj bondeziras grandajn sukcesojn en la laboro de la 19-a Katolika E-Tendaro en Sebranice.

Kun respekto siberia E-instruisto Valerij Malihin kaj anoj de mia infana Esperanto-klubo.

P.S. Miaj Esperanto-gelernantoj (13-16j.) deziras korespondi kun gesamideanoj de via lando (la agxo ne gravas). Se estos intereso, mi nepre sendos iliajn adresojn.

 


Dauxrigu legi la duan parton de DIO BENU 39