Enkonduko


1. “SPE SALVI facti sumus” – per espero ni estas savitaj, diras Paŭlo al la Romanoj kaj al ni (Rom 8,24). La “redempto”, la savo laŭ kristana kredo ne simple ĉi-estas. Redempto estas donita al ni per tio, ke estas donita espero, espero fidinda, per kiu ni povas majstri nian nunon: kaj la nun-tempo, ankaŭ malfacila nun-tempo, povas esti vivata kaj akceptata, se ĝi gvidas al celo, kaj se tiu celo estas certa; se tiu celo estas tiom granda, ke ĝi rajtigas la survojajn klopodojn. Sed nun sin trudas tuj la demando: Kia do estas tiu espero, kiu permesas diri, ke el ĝi kaj pro ĝi ni laŭdire estas savitaj? Kaj kia certeco tion sen-dubigas?


Kredo estas Espero


2. Antaŭ ol ni pritraktas tiujn niajn demandojn, ni unue devas pli precize aŭskulti la ateston de la biblio pri la espero. Espero vere estas centra vorto de la biblia kredo; tiom centra, ke la vortoj kredo kaj espero divers-loke ŝajnas el-ŝanĝeblaj. Tiel la Letero al la Hebreoj strikte ligas la “plenecon de fido” (Heb 10,22) kun “la firma konfeso de nia espero” (Heb 22.23). Kaj kiam la Unua Epistolo de Petro instigas la kristanojn, ĉiam esti pretaj al respondo pri la logos – la senco kaj bazo – de ilia espero (komparu 3,15), ankaŭ tie “espero” sam-signifas kun “kredo”. Kiom la donaco de fidinda espero destinis la fruajn kristanojn, montriĝas tie, kie la kristana ekzisto estas komparata kun la vivo antaŭ la kredo aŭ kun la situacio de la anoj de aliaj religioj. Paŭlo memorigas la efesanojn, kiel ili antaŭ sia renkontiĝo kun Kristo estis “esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo” (Efe 2,12). Li ja scias, ke ili havis diojn, ke ili havis religion, sed iliaj dioj fariĝintis ne-certaj, kaj el iliaj kontraŭdiraj mitoj espero ne plu eliris. Spite al la dioj ili estis “sen Dio”, kaj pro tio ili estis en mal-hela mondo antaŭ mal-hela estonteco. “In nihil ab nihilo quam cito recidimus” (kiel rapide ni refalas el la nihilo en la nihilon) Endnote estas skribita sur tombo-plato el tiu tempo, en kiu sparkas sen bel-ŝajnigo la konscio, al kiu Paŭlo aludas. Sam-sence li diras al la tesalonikoj: Vi ne estu tristaj “kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon” (1 Tes 4,13). Ankaŭ ĉi tie distingiĝas la kristanoj, ke il havas estontecon: Ne ke ili scius detale kion ili travivos; sed ili scias, ke ilia vivo entute ne vanas. Nur se la estonteco kiel positiva realo estas certa, ankaŭ la nuno fariĝas vivebla. Tiel ni nun povas diri: la kristanismo estis ne nur “bona mesaĝo” – ne nur sciigo de ĝis nun nekonataj informoj; oni dirus en nia lingvo: la mesaĝo kristana estis ne nur “informa”, sed “transforma” – tio signifas: la evangelio estas ne nur sciigo pri sciindaĵoj; ĝi estas sciigo, kiu efikas faktojn kaj transformas la vivon. La malhela pordo de la tempo, de la estonteco, estas rompita. Kiu esperas, vivas alie; al li donatas nova vivo.


3. Sed nun urĝiĝas la demando: Kiu estas tiu espero, kiu estante espero estas “redempto”? Nu, la kerno de la respondo estas donita en la ĵus citita loko de la Letero al la Efesanoj: Antaŭ la renkontiĝo kun Kristo la efesanoj estis senesperaj, ĉar ili estis “sen Dio en la mondo”. Koni Dion – la veran Dion, tio signifas ricevi esperon. Por ni, kiuj ni vivas ja ĉiam kun kristana Dio-nocio, kaj kiuj fariĝis obtuzaj rilate al ĝi, la posedo de espero eliranta el reala renkontiĝo kun tiu Dio estas preskaŭ ne plu spertebla.


Ekzemplo de sanktulino de nia tempo iomete klarigu, kion signifas unua-foje kaj reale renkontiĝi kun tiu Dio. Mi pensas al Giuseppe Bakhita, afrikanino sanktigita de papo Johano Paŭlo 2a. Ŝi naskiĝis ĉirkaŭ 1869 – la precizan daton ŝi ne konis – en Dafur en Sudano. Sklavo-komercistoj perforte forkondukis la naŭ-jarulinon, sange-batis ŝin kaj vendis ŝin kvin-foje en la sudanaj sklavo-foiroj. Laste ŝi sklavine servis al patrino kaj edzino de generalo. Tie ŝi tag-tage estis pervipe sange-batita – dum la tuta vivo restis al ŝi 144 cikatroj. En 1882 fin-fine ŝi estis aĉetita de itala komercisto por la itala konsulo Callisto Legnani, kiu pro la antaŭen-marŝo de la Mahdi-anoj revenis al Italujo. Tie Bahita nun trovis, post tiaj teruraj “patronoj” al kiuj ŝi apartenis, tute alian “patronon” – en la venecia dialekto, kiuj ŝi nun lernis, ŝi nomis lin “parono”, la karan Dion, la Dio de Jesuo Kristo. Ĝis nun ŝi ekkonis nur patronojn, kiuj ŝin malestimis, ŝin mistraktis, maksimume ŝin utiligis kiel utila sklavino. Sed nun ŝi aŭdis, ke estas “parono” super ĉiuj patronoj, Sinjoro super ĉiuj sinjoroj, kaj ke tiu Sinjoro estas bona, la boneco mem. Ŝi ekkonis, ke tiu Sinjoro konas ankaŭ ŝin, eĉ kreis ŝin – ja ke li vere amas ŝin. Ankaŭ ŝi estis amata, vere amata de la plej supera Parono, sur kiu ĉiuj aliaj paronoj estas ankaŭ nur mizeraj servantoj. Ŝi estia konata kaj amata kaj estis atendata. Kaj tiu Patrono eĉ mem surprenis estis skurĝita kaj nun atendas ŝin “dekstre de la Patro”. Nun ŝi havas “esperon” – ne plu nur la malgrandan esperon, trovi malpli kruelajn sinjorojn, sed la grandan esperon: mi estas definitive amata, kaj kio ajn okazos al mi – mi estas atendata de tiu amo. Kaj tiel mia vivo bonas. Per ĉi tiu ekkono de la espero ŝi estis “elaĉetita”, ne plu sklavino, sed libera infano de Dio. Ŝi komprenis, kion Paŭlo diris, kiam li memoras la Efezanojn, ke ili antaŭe estis sen espero kaj sen Dio en la mondo – sen espero, ĉar sen Dio. Pro tio ŝi rifuziĝas, kiam oni ŝin denove volis revenigi al Sudano. Si ne plu estis preta ankoraŭfoje esti dividita de ŝia “Parono”.


Je la 9-a de januaro 1890 ŝi estis baptita kaj konfirmita kaj ricevis la unuan sanktan komunion el la mano de la patriarko de Venecio. Je la 8-a de decembro ŝi votis per la voto de la Canossa-fratinoj. Ekde tiam ŝi klopodis kuraĝigi al misio – apud ŝiaj laboroj en sakristio kaj ĉe la klostro-enirejo – precipe okaze de diversaj vojaĝoj en Italio. La liberigon, kiun ŝi mem ricevis per la renkontiĝo kun la Dio Jesuo Kristo, ŝi devis pludoni. Ĝin ŝi devis doni ankaŭ al aliaj, al plej multaj. La esperon, kiun ŝi estis ricevinta kaj kiu ŝin “elaĉetis” ŝi ne rajtis reteni ĉe si mem; ĝi devis veni al multaj, al ĉiuj.



La kompreno de la kreda espero

en la Nova Testamento kaj en la frua eklezio


4. Ni ankoraŭfoje reiru al la frua eklezio, antaŭ ol ni demandas: Ĉu la renkontiĝo kun tiu Dio, kiu en Jesuo Kristo al ni montris sian vizaĝon kaj malfermis sian koron, ankaŭ por ni povas esti pli ol “informa”, povas esti “performa”, tio signifas transformi la vivon, por ke ni sciu nin elaĉetitaj per la espero, kion ĝi signifas. Ne estas malfacile vidi, ke la sperto de la malgranda afrika sklavino Bakhita estas ankaŭ la sperto de multaj batitaj kaj al sklaveco kondamnitaj homoj en la tempo de la estiĝinta kristanismo. La kristanismo ne alportis soci-revolucian mesaĝon kiel tiu, kun kiu Spartako estis malsukcesinta en sangaj bataloj. Jesuo ne estis Spartako, li ne estis liberig-batalanto kiel Barabaso aŭ Bar-Koĥba. Kion Jesuo alportis, kiu mem mortis sur la kruco, estis io tute alia: la renkonto kun la Sinjoro de ĉiuj sinjoroj, la renkonto kun la viva Dio kaj tiel la renkonto kun espero, kiu estis pli forta ol la mizeroj de la skalveco kaj kiu tial de interne transformis la vivon kaj la mondon.