Strasburgo 22. - 25.2.2005
La programo:
stato de 16.2.2005

22.2.2005 Mardo:

18.00: Vespermangxo. Kiu ne povas esti antauxe en St. Thomas, informu nin. Veturu en Strasburgo lauxlonge de sxildoj Euxropa Parlamento/Euxropa Kvartalo. Buso 6: se vi vidas maldekstre la vitran parlamentejon, veturu gxis la haltejo post la ponto en kvartalo Robertsau; 200 m dekstre: St. Thomas.

19.30: preparo de la Europa-temo: Kiel Esperanto povas helpi en la unuigxinta Euxropo.

Fino en la kapelo: La kompletorio (ADORU)
 

23.2. Merkredo

07h30 Sankta Meso lau la libro ADORU

8-9 Matenmangxo. 

09h00 Ni iras piede al la EU-parlamentejo. 9h40 che la akceptejo.

10h00 Interparolo en la parlamentejo kun la EU-deputitoj s-ino Malgorzata HANDZLIK kaj Dr. Alexander SCHWAB. Temo: "Kiel Esperanto povas helpi en la unuigxinta Euxropo" kaj aliaj demandoj.

11h00 Surtribuna partopreno en la parlamenta kunsido

Pieda re-irado al St. Thomas

12h30: Tagmangxo

14h30 Daurigo pri la Europa temo. (Bv. nepre partopreni tiujn tri prelegojn)

14h30- 15h15: Prelego de Ing. Jan KALNY, CZ: Cxehxio, nova membro de Euxropa unio, kaj kiel funkcias demokratio en postkomunisma lando. (temas pri spertoj en Cxehxio, sed multaj el ili validas pli gxenerale). 

15h30-16h15: Maria BELOŠEVI: Kiel Kroatio preparigxas al membrigxo en Euxropa Unio.

16h30-17h15: Stanislaw MANDRAK: Pollando en EU kaj polaj problemoj kun la tradukado de oficialaj dokumentoj de EU

18h00: Piede aux atomobile/buse al la Strasburga centro (unuhora pied-irado)

19h00: Mangxi en la restoracio "Zum Alten/ Au Vieu Straßburg" (oni mem pagas, kion oni mendas)

Post la vespermangxo: Piede aux atomobile/buse returne al St. Thomas tra la nokta Strasburgo.
 

24.2. Jxauxdo

07h30 Diservo laux ADORU

8-9 Matenmangxo

09h00: Kant-rondo kun ADORU

10h00: Interparoloj pri la planita nova libro "La Biblio"

12h00: Tagmangxo

posttagmeze alterne: 

- urb-gvidado aux ship-vojagxo en Strasburgo au tur-grimpado sur Münsterturm, se eblas,

- aux plia laboro en la kunvenejoj (diskutoj aux simile).

18h00 vespermangxo en St. Thomas

19h00 Diservo memore al Adolf Burkhardt (ADORU)

20h00 (germane; Por tiuj, kiuj komprenas la germanan) Vortrag von Kirchenmusikdirektor Ernst Leuze am Klavier: Bearbeitung von ADORU-Gesängen für das Klavier. Vorbereitung der Herausgabe eines Klavier/Orgelbuches für das Gesangbuch ADORU.

Fino: Kantado de ADORU-kantoj kiel tagfina Diservo.
 

25.2 Vendredo

07h30 Diservo laux ADORU

8-9 Matenmangxo

09h00: Kant-rondo kun ADORU

10h00: Prelego de Regina Lorösch, filino de Adolf Burkhardt, pri la vivo de sia patro. Partoprenos Grete Burkhardt, la edzino de Adolf Burkhardt.

10h45 Parolado kun la libro Ekumene kaj Esperante, festlibro honore de Adolf Burkhardt okaze de lia 75-jarigxo 2004.

11h40 en la kapelo: Tagmeza Horo laux ADORU

12h00 Fina tagmangxo.