916
1. Dormu, fileto,
plej ĉarma karul’,
dorme fermiĝu nun via
okul’.
Ĉio silentas, do dormu, infan’,
muŝojn
forpelas patrina la man’.
2. Venas malsupren
anĝeloj de Di’,
vin ĉirkaŭflugas, ridetas al
vi.
Ili estonte, infan’, kredu min,
nur en doloro
konsolos ja vin.
3. Nun vi dormadas
en dolĉa trankvil’,
ne estos tiel estonte, ho
fil’.
Kiam de zorgoj pleniĝis la kor’,
ofte la
dormo de vi restos for.
4. Dormu, fileto,
ĉar via patrin’
gardos dum nokto zorgante ja vin.
Ŝi
por vi zorgas en ĉiu ajn hor’.
Amo patrina ne dormas,
trezor’.
SCHLAF, HERZENSSÖHNCHEN • M: Carl Maria von Weber • germana T: Franz Carl Hiemer • E: Wally Cuno • Das deutsche Lied in Esperanto 1922, p. 57-58
917
1. Se donas Di’
al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom’,
por montri
Sian mir-laboron,
la belan mondon, al la hom’.
1. Wem Gott will
rechte Gunst erweisen,
den schickt er in die weite Welt;
dem
will er seine Wunder weisen
in Berg und Wald und Strom und Feld.
2. [de Zamenhof ne tradukita]
2. Die Trägen,
die zu Hause liegen,
erquicket nicht das Morgenrot;
Sie wissen
nur von Kinderwiegen,
von Sorgen, Last und Not um Brot.
3. De l’
montoj riveretoj fluas,
alaŭdoj kantas super mi;
mi ankaŭ
gajan kanton bruas
al la tutmonda harmoni’.
3. Die
Bächlein
von den Bergen springen,
die Lerchen schwirren hoch vor Lust,
was
sollt ich nicht mit ihnen singen
aus voller Kehl und frischer
Brust?
4. Al Dio fidas mi
kun ĝojo.
Li zorgas pri la tuta ter’.
Li ankaŭ
min, sur mia vojo,
eterne gardos de danĝer’.
4. Den lieben Gott
lass ich nur walten;
der Bächlein, Lerchen, Wald und Feld
und
Erd und Himmel will erhalten,
hat auch mein Sach aufs best
bestellt!
WEM GOTT WILL RECHTE GUNST ERWEISEN (DER FROHE WANDERSMANN) • M: Friedrich Theodor Fröhlich 1833 • germana T: Joseph von Eichendorff 1822 • E: Ludoviko Lazaro Zamenhof
918
1. Ora sun’
vespera, estas bela vi!
Vidas ĉiam ĝoje vian brilon mi.
2. Jam en infaneco
mi rigardis vin,
kaj la virt-deziro regis ĉiam min.
3. Kiam mi vespere
miris antaŭ vi,
min refreŝigante, Dion sentis mi.
4. Sed de vi, ho
suno, rerigardas mi
kun pli alta ĝojo sur min tie ĉi.
5. Formis ja nin
ambaŭ de l’ kreinto man’:
vin radi-vestitan, min
en polva lan’!
GOLDNE ABENDSONNE • M: Hans Georg Nägeli • germana T: nekonata verkinto • E: O. Schroeter en Das deutsche Lied in Esperanto 1922, p. 17
919
1. Stratoj, placo
forlasitaj; el la domoj milda lum’.
Mi trairas kun medito;
|: ĉio nun en festkostum! :|
2. La fenestrojn
pie garnis la patrinoj per ludil’.
En feliĉ’
senbrua, mire |: gapas infanetoj mil. :|
3. Kaj mi vagas el
la muroj ĝis libera horizont’.
Bril’ sublima,
sankta tremo! |: Vastas la silenta mond’. :|
4. Alte, steloj
faras rondojn. El soleca neĝa fon’
sorĉe ŝvebas
kvazaŭ kanto. |: Ho grac-plena vi sezon’! :|
MARKT UND STRASSEN STEH’N VERLASSEN • M: Hermann Kirchner • germana T: Joseph von Eichendorff • E: Adolf Burkhardt 1979 • el: Burkhardt, Pli ol kvindek, n. 36
920
M (Maccabaeus) → 321 «Ho Revivanto»
1. Tagon feliĉan
festas ni kun ĝoj’,
kune jubilante pri l’ irita
voj’.
Dian flustron aŭdis en graveda hor’
niaj
pioniroj – jesis kun fervor.’
Glora, majesta,
favor-kora Di’,
Vian providencon nun celebras ni.
2. Nobla la celo,
brila la vizi’,
sorto-plena voko al ĉiel-medi’.
Sorĉis
ĝi instige al plenum-labor’
servi-pretajn homojn,
indajn je honor’.
Glora, majesta, favor-kora Di’,
Vian
honor-vokon aŭdis ankaŭ ni.
3. Sankta la
tasko, rava ideal’,
ekumena revo grava sen egal’,
ke
komuna lingvo, sama tra la mond’,
ligu la gefratojn de l’
kristana rond’.
Glora, majesta, favor-kora Di’,
por
la sama celo kunligiĝis ni.
4. Kontraŭ
vaniga, lula apati’,
blindaj antaŭjuĝoj, ŝima
tradici’,
strebis fideluloj kun obstina fid’,
venkojn
pene gajnis sub la Dia gvid’.
Glora, majesta, favor-kora
Di’,
venkojn eĉ pli grandajn gajnu ni per Vi!
5. Do, ni en tago
de solen-memor’,
dankaj pro triumfoj de pasint-labor’,
antaŭ
Vi, Sinjoro, ĵuras kun sincer’
plue Vin servadi, fortaj
en esper’.
Glora, majesta, favor-kora Di’,
tenu nin
persistaj ĝis la venka hor’!
TAGON FELIĈAN FESTAS NI KUN ĜOJ’ • himno por grava dat-reveno en Esperantujo • E (originale verkita): W. J. Downes 1970 • TK 40 [K901T]
921
1. Patro nia, ni
alvenis trans la tero, trans la mar’,
sed per unu lingvo
laŭdas Vin, la Patron de l’ homar’.
2. Kunlaboro, am’
gefrata, estas nia gvida stel’;
la forigo de milito estas
nia sankta cel’.
3. Malaperis nun
antikva interhoma la baril’;
unu lingvo nin kunligas, la
komuna komprenil’.
4. Patro, ankaŭ
niajn korojn same ligu pli kaj pli,
por ke ni frataro estu –
unu vera famili’.
5. Ho, donacu Vian
benon nun al ni kaj nia rond’,
por ke nia kunlaboro semu
amon tra la mond’.
PATRO NIA, NI ALVENIS • M (Stuttgart): Christian Friedrich Witt • E (originale verkita): Clarence Bicknell (1842-1918), 1966 en HE 254 • AK 105* • NV 244*
922
1. Bonvenon al vi,
haleluja!
Ni ĝojas kun vi, haleluja.
Salutas ni vin,
haleluja.
Dio kun vi!
2. Adiaŭ al
vi, haleluja!
Ni tristos post vi, haleluja.
Adiaŭ al vi,
haleluja!
Dio kun vi!
BONVENON AL VI • M: buŝe transdonita • E: 1985 en NV 195
923
Preĝo sub la Verda Standardo
Al Vi, ho potenca, senkorpa mistero,
Fortego,
la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj
vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame
prezentas,
Sed ĉiu egale en koroj Vin sentas,
Al Vi, kiu
kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj
de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj
regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj
egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras
nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi
sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’
fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto
mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo
sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda
homaro.
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por
reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin
fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia
laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni
kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi
signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin
benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn
detruos,
Kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam,
kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la
manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj kaj
mahometanoj
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam
memoru pri bon’ de l’ homaro,
Kaj malgraŭ
malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru
obstine.
Antaŭen, senfine!
Ludoviko Lazaro Zamenhof (originale verkita, 1905)
924
Preĝo de mortigoto
(1944 trovita ĉe
amerikana soldata kadavro en Tobruk / Afriko):
Elaŭdu min, ho mia Dio!
Neniam antaŭe
mi parolis kun Vi.
Hodiaŭ, la unuan fojon, mi bonvenigas
Vin.
Ekde la jaroj de mia infan-aĝo
oni enmartelis al
mi,
ke Vi ne ekzistas, ke Vi ne povas esti;
kaj mi idioto
kredis tion.
Vian kreon neniam antaŭe mi prikonsideris,
sed
hodiaŭ nokte el la kratero,
kiun fosegis la grenado,
mi
vidis la stelo-maron.
Rigardante tion mi komprenis,
kiel kruela
povas esti la trompado.
Mi ne scias, ho Dio,
ĉu Vi donos al mi
Vian manon,
tamen mi parolas al Vi.
Vi do komprenos min!
Kiel strange: Ĝuste en la mezo
de ĉi
tiuj teruroj
vidiĝis al mi la lumo,
kaj ĉi tie mi Vin
spertis.
Nur tion mi volas diri,
ke mi ĝojas eksciinte
Vin.
Nokto-meze, oni trumpetos al atako,
tamen mi ne
timas.
Via rigardo ripozos sur mi.
Jam tondras signalo!
Laŭdeve,
mi leviĝas por iri.
Tiel agrable mi sentis
ĉe Vi!
Ankoraŭ unu vorton:
Vi scias: La batalo
fariĝos tre akra.
Povas esti, ke hodiaŭ nokte
mi
frapos je Via pordo.
Ĉu Vi malgraŭ ĉio, kiam mi
venos,
– kvankam ĝis nun ne Via amiko –
permesos
min eniri?
Ŝajnas al mi, ke mi ploras, ho mia
Dio,
vidante miajn okulojn malfermiĝantaj.
Ĝis revido, ho mia Dio!
Vi vidas: Mi
iras
kaj verŝajne ne revenos.
Kiel strange:
Sen timo mi
rigardas la morton.
E-versio el: Espero Katolika 5/1988, 77s, el la germana tradukita* de Hugo Westhoff, Germanio
925
Kredo-Simbolo de Fjodor Miĥajloviĉ Dostoevskij
De tempo al tempo Dio pridonacas min per minutoj, dum kiuj mi estas tute trankvila. En la momentoj mi kreis por mi la kredsimbolon, en kiu ĉio estas por mi klara kaj sankta. Ĉi simbolo estas por mi tre simpla. Jen ĝi:
Kredi, ke ne ekzistas io pli bela, pli profunda, dolĉa, saĝa, kuraĝa kaj perfekta ol Kristo; kredi kaj kun amo de enviulo ripetadi al mi mem, ke io pli bela ol Kristo ne nur ne ekzistas, sed eĉ ekzisti ne povas.
Krom tio, se eĉ iu ajn pruvus al mi, ke Kristo troviĝas ekster la vero, kaj efektive la vero ekzistus ekster Kristo, tiam mi tamen preferus resti kun Kristo, ol kun tia vero.
NV 14*
926
926.1
El Konfuceanismo:
Nenian sukceson havos tiu, al kiu mankas kredo. Ĉiam oni estu firma en la kredo. La Ĉielo multon postulas de onia kredo, sed Dio estas kun Siaj kreitoj. Tial neniam ŝanceliĝu en la kredo.
Per amo beliĝas ĉiu loko. Ĉu tiu, kiu ne sopiras al amo, povas esti atinginta saĝon? Amo estas la plej alta nobleco de la Ĉielo, la paca hejmo de la homo. Al kiu mankas amo, kvankam nenio lin malhelpas, al tiu mankas saĝo. Manko de amo kaj saĝo kondukas al manko de ĝentileco kaj justeco, kaj sen tiuj la homo estas sklavo.
Homo kun principoj estas kuraĝa. Li konas la juston kaj elpaŝos por ĝi, kiom ajn tio elpostulos de li. Dio estas kun li, kaj el tiu scio li ĉerpas kuraĝon.
Unueco en Diverseco, p. 46; 12; 40
926.2
El Taoismo
Necesas spirito de frateco kaj afableco, se oni volas akiri amikojn. La spirito de la bazaro, kie oni vendas varojn, ne estu la spirito de la saĝulo.
La saĝulo ne lasas sin influi per laŭdo aŭ mallaŭdo. Li konas la veron kaj nenion timas, kio ajn trafos lin en tiu ĉi mondo.
Unueco en Diverseco, p. 31; 40
926.3
El Ŝintoismo
La Sinjoro vizitos la hejmon, en kiu regas amo. La amo estas la reprezentanto de la Sinjoro.
Virto kaj feliĉo estas voj-kamaradoj.
Unueco en Diverseco, p. 13; 28
926.4
El Hinduismo
Vera feliĉo ne naskiĝas el eksteraĵoj, sed el la amo al aferoj spiritaj. Ĝi estas interna ĝojo, kiun nenio ekstera povas detrui. Ĝi devenas de Dio kaj estas rekompenco por bono. Nur saĝuloj ĝuas veran feliĉon.
Unueco en Diverseco, p. 28
926.5
El Ĝainismo
La homo estas kreaĵo de Dio, formita laŭ Lia bildo. Nur iom li staras sub la Dia esenco. Infano de la vivanta Dio li estas. Kiel argilo en la manoj de la Dia potisto, formita laŭ Lia volo.
El la radikoj kreskas la trunko de la arbo, el la trunko kreskas la branĉoj kaj el tiuj la branĉetoj kaj la folioj; tiam sekvas floroj, fruktoj kaj suko. Same, obeemo al la volo de Dio estas la radiko de la vera religio, kaj liberigo el la mondaj aferoj la plej bela frukto. Per tiu ĉi gvido oni atingos nepereontan gloron kaj ĉiaman pacon.
Unueco en Diverseco, p. 34; 32
926.6
El Budhismo
Ĉiutempe restu fidela al via devo, senkonsidere al la situacio. Tia fideleco alportas la plej gloran rekompencon.
Unu sola faro, plenumita en pura amo por protekti vivon estas pli granda, ol pasigi tutan vivon per oferado de elefantoj kaj ĉevaloj al Dio.
Unueco en Diverseco, p. 25
926.7
El Zoroastrismo
Milito estas la plej granda krimo de homo kontraŭ homo.
Dio estas nia ŝildo kaj nia gvidanto. Lin ni devas fidi ne ŝanceliĝante. Ĉiopova Li estas kaj Li neniam lasas solaj tiujn, kiuj fidas al Lia gvido.
Unueco en Diverseco, p. 52; 33
926.8
El Islamo
Ĉu vi scias, kiun faron la Plejalta plej ŝatas? La faro, kiun la Plejalta preferas pli ol ĉio alia, estas la amo al Li pro Li mem.
La Eternulo ne hezitas pardoni al tiu, kiu konfesas siajn pekojn kaj petas Lin pri pardono. Kun pentema koro sin turnu al Dio tiu, kiu pekis. Li certe trovos gracon.
Unueco en Diverseco, p. 12; 60
926.9
El Sikismo
Ŝajnigi kredon neniom efikas. Sincero estas la sola bazo por agoj vere religiaj.
Forŝiru la malicon el via koro kaj, jen, la tuta mondo estas amika al vi.
Unueco en Diverseco, p. 64; 58
926.10
El Bahaismo
Meditado estas la ŝlosilo al la pordoj de la misteroj.
Unueco en Diverseco, p. 50
926.11
Preĝo de Bahá’u’lláh:
Kreu en mi puran koron, ho mia Dio, kaj renovigu en mi trankvilan konsciencon, ho mia Espero!
Per la spirito de Via potenco firmigu min en Via kredo, ho mia Plej-amata, kaj per la lumo de Via gloro revelaciu al mi Vian vojon, ho Vi, kiu estas la Celo de mia deziro!
Per la potenco de Via transcenda forto levu min en la ĉielon de Via sankteco, ho Fonto de mia ekzisto, kaj per la brizoj de Via eterneco ĝojigu min, ho Vi, kiu estas mia Dio!
Viaj ĉiamaj melodioj spiru trankvilon sur min, ho mia Akompananto, kaj la riĉoj de Via vizaĝo liberigu min de ĉio krom Vi, ho mia Mastro, kaj la sciigo de la revelacio de Via nepereonta Esenco alportu al mi ĝojon, ho Vi, kiu estas la plej malkaŝita el la malkaŝitaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj!
Bahaaj Preĝoj, p. 8*