La Konstantaj Partoj de la Meso (Ordinarium)
Vidu en la Rito de la Meso kun la Dua Eŭkaristia Preĝo → 040
810
La Konstantaj Partoj de la Meso (Ordinarium)
Kyrie-Alvoko:
810.1
Kyrie eleison. Nin kompatu,
Sinjor’.
Kyrie eleison, brilo de l’ Dia glor’.
Christe
eleison. Nin kompatu, Mesi’.
Christe eleison, Fil’ de
l’ vivanta Di’.
Kyrie eleison, krias al Vi nia
kor’.
Kyrie eleison. Nin kompatu, Sinjor’.
KYRIE (Korea Meso) • KS 306 • M: © Kim Dae Bong • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1994
Gloro-Himno:
810.2
Gloro al Di’ en la altoj, paco
sur ter’ al la homoj de Lia Dia favor’.
Laŭdon al
Vi, benon al Vi, Patro, ĉiela reĝo, dankon pro Via granda
glor’!
Kristo, ŝafid’ de Dio, Vi forigas la
pekojn de l’ mond’, nin kompatu, Sinjor’.
Per
Krist’ Jesuo al Dio Patro en la Spirito estu honor’.
Amen.
GLORIA (Korea Meso) • M, laŭ Kim Dae Bong en KS 307, kaj E (laŭ la meslibro): Albrecht Kronenberger 1994
Kredo-Konfeso:
810.3
(S/K:) Patro,
Vin mi kredas,
Vin, Jesuo Kristo,
Vin, Spirito Sankta.
Amen.
CREDO (Korea Meso) • M: Albrecht Kronenberger 1995 laŭ motivoj de Kim Dae Bong el KS 306-309 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1995
Sankta-Himno:
810.4
Sankta Vi, Sinjor’, sankta Vi,
Sinjor’, sankta Vi, Sinjor’, Dio de legiaroj.
Estas
ĉielo, estas la tero plenaj de Via glor’. Hosana en la
altoj.
Estu benata, kiu venas en Via nomo, Sinjoro. Hosana en la
altoj.
SANCTUS (Korea Meso) • KS 308 • M: © Kim Dae Bong • E (laŭ la meslibro): Albrecht Kronenberger 1994
Ŝafido de Dio:
810.5
1.-3. Dia Ŝafido, Vi forigas la
pekojn de l’ mond’.
1.-2. Kristo, nin kompatu, nin
kompatu.
3. Donu Vian pacon, Vian pacon.
AGNUS DEI (Korea meso) • KS 309 • M: © Kim Dae Bong • E (laŭ la meslibro): Albrecht Kronenberger 1994
811
La Konstantaj Partoj de la Meso (Ordinarium)
Kyrie-Alvoko:
811.1
S/K: Sinjor’, kompatu
nin.
S/K: Krist’, kompatu nin.
S: Sinjor’, kompatu
nin.
K kun S: Sinjor’, kompatu nin.
PANE, SMILUJ SE • Kancionál 503 • M: © Karel Bříza • ĉeĥa T: liturgia • E: Albrecht Kronenberger 1996
Gloro-Himno:
811.2
C: Gloro al Di’ en la
altoj,
S: kaj sur la tero pac’ al la homoj de Lia
bonvol’.
K: Ni laŭdas Vin.
S: Ni benas Vin.
K: Ni
adoras Vin.
S: Ni gloras Vin.
K: Ni dankas al Vi pro Via granda
glor’.
S: Sinjoro Dio, ĉiela reĝo, Dio Patro
ĉiopova.
K: Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo
Kristo.
S: Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l’
Patro.
K: Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu
nin.
S: Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, akceptu nian
petegon.
K: Kiu sidas dekstre de l’ Patro, kompatu
nin.
S: Ĉar Vi sola estas sankta,
K: Vi sola
Sinjoro,
S: Vi sola Plejaltulo, Jesuo Kristo.
K: Kun la Sankta
Spirit’ en la glor’ de Dio Patro.
(kun S:) Amen.
SLÁVA NA VÝSOSTECH BOHU • Kancionál 503 • M: © Karel Bříza • ĉeĥa T: liturgia • E: Albrecht Kronenberger 1994/1996
Kredo-Konfeso:
811.3
Mi kredas je Dio, la Patro, kiu la
universon kreis,
kaj je Kristo, Lia Filo, kiu nin ĉiujn
savis,
kaj je la Sankta Spirito, kiu nin ĉiujn sanktigas,
En
tiu kredo mi vivos kaj mortos,
mortos por vivi. Amen.
MI KREDAS JE DIO • kp. Kancionál 503 • M: Albrecht Kronenberger 2000, laŭ la motivoj de Karel Bříza • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2000
Sankta-Himno:
811.4
K:
Sankta
Vi, majesta Di’, vere sankta.
Plenas ter’, ĉiel’
de Via gloro. Hosana en la altoj.
Estu Krist’ benata, la
Sinjoro. Hosana en la altoj.
SVATÝ, SVATÝ, SVATÝ • Kancionál 503 • M: © Karel Bříza • ĉeĥa T: liturgia • E: Albrecht Kronenberger 1996
Ŝafido de Dio:
811.5
S: 1.-3. Ŝafido de Dio,
K: Vi
forigas niajn pekojn,
1.-2. Kristo, nin kompatu.
3. Donu Vian
pacon.
BERÁNKU BOŽÍ • Kancionál 503 • M: © Karel Bříza • ĉeĥa T: liturgia • E: Albrecht Kronenberger 1996
Aldona Beno-Kanto:
812
Ho Via beno, kara Patro,
viv-voje akompanu
nin.
En Kristo volu nin konsekri,
en niajn korojn meti Vin,
ke
ver-potenc’ de Via vorto
Vin servi igu nin laŭ
grav’.
Ho peton ĉi plenumu, Dio,
por Via glor’
kaj nia sav’.
TVÉ POŽEHNÁNÍ • Zpěvník 194 • M: Paul Ami Bost • ĉeĥa T: Theodor Kalenda • E: Jiři Kořinek • TK 28
813
La Konstantaj Partoj de la Meso
(Ordinarium)
4-voĉaj rondkantoj kun ostinato kaj
orgen-akompano
sinsekvo de la voĉoj: soprano, kontralto,
tenoro, baso
MISSA IN CANONE (RONDKANTA MESO) • M: © Wolfram Menschick • E: Albrecht Kronenberger 1994-1996 • kun afabla permeso
Kyrie-Alvoko:
813.1
greke:
Kyrie eleison.
Kyrie
eleison.
Christe eleison.
Kyrie eleison.
Ho Sinjor’, kompatu.
Ho
Sinjor’, kompatu.
Kristo, kompatu.
Ho Sinjor’,
kompatu.
Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 2, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:
greke:
Kyrie eleison. Christe eleison. Kyrie eleison.
Ho Sinjor’, kompatu. Kristo, kompatu. Ho Sinjor’, kompatu.
Gloro-Himno:
813.2
latine:
Gloria Patri et Filio
et Spiritui
Sancto.
Domine Deus, Agnus Dei,
miserere nobis.
Gloro al Di’ en la altoj,
paco
al ni sur la tero.
Dankon pro Via granda gloro,
dankon,
Sinjoro!
Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 2, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:
latine:
Adoramus te, glorificamus te.
Di’, ni adoras Vin. Dio, ni gloras Vin.
Kredo-Konfeso:
813.3
latine:
Credo in Deum
Patrem et Filium
et
Spiritum Sanctum
et ecclesiam unam.
Dion mi kredas:
Dion la Patron,
Dion, la Filon,
Dion, la Sanktan Spiriton.
Amen. Amen.
Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 3, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:
latine:
Credo in Deum. Credo in Deum.
Dion mi kredas. Dion mi kredas.
Sankta-Himno:
813.4
latine:
Sanctus, sanctus, sanctus Dominus Deus
Sabaoth.
Pleni sunt cæli et terra gloria, gloria tua.
Ho-
sanna, hosanna in excelsis. Benedictus qui venit, qui
venit
in nomine Domini. Hosanna in excelsis.
Sankta, sankta, sankta, Dio de
legiaroj.
Plenas ĉielo kaj tero de Via glor’, Sinjoro.
Ho-
sana, hosana en la altoj. Estu benata, kiu venas, kiu
venas
en la nom’ de l’ Sinjoro. Hosana en la altoj.
Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 3, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:
latine:
Sanctus, sanctus, sanctus Dominus.
Sankta, sankta, sankta, Sinjoro.
Ŝafido de Dio:
813.5
latine:
Agnus Dei, qui tollis peccata
mundi:
miserere, miserere nobis.
Agnus Dei, qui tollis peccata
mundi:
dona nobis pacem.
Dia Ŝafido, Vi portas la pekojn de
l’ mondo,
nin favore, nin favore kompatu.
Dia Ŝafido,
Vi portas la pekojn de l’ mondo,
donu al ni pacon.
Kiam la 4a voĉo atingis la ciferon 3, la kunveno povas (kun orgeno) aldone ekkanti jenan melodion ostinatan:
latine:
Miserere nobis. Dona nobis pacem.
Donu Vian pacon. Donu Vian pacon.
814
La Konstantaj kaj Variaj Partoj de la Meso (Ordinarium kaj Proprium)
Enira Kanto:
815
1. Al Vi ni levas,
kara Di’,
la korojn fido-plene.
Nin, kies ĝojo estas
Vi,
rigardu favoreme.
Jen nin invitis Via Fil’.
Plenigu
nin per graca bril’.
Kompatu nin, Sinjoro.
2. Nin gvidu sur
suprena pad’
al vivo Via vorto.
De l’ vasta,
pereiga strat’
nin savu Via forto.
Vi prenu kulpon for de
ni.
Vin indulgema montru, Di’.
Kompatu nin, Sinjoro.
ZU DIR, O GOTT, ERHEBEN WIR • GL 462 • KG 46 • M: laŭ Caspar Ulenberg 1582 • germana T: EGB 1972 laŭ Heinrich Bone 1851 • E: Albrecht Kronenberger 1995, parte laŭ Kindler n. 22
Kyrie-Alvoko:
815.3
S: Nin, Sinjoro, kompatu.
K: Nin,
Sinjoro, kompatu, nin, Sinjoro, kompatu.
S: Kristo, nin kompatu.
K: Kristo,
nin kompatu, Kristo, nin kompatu.
d.c.
HERR, ERBARME DICH UNSER • GL 454 • M: Erhard Quack 1941 • germana T: laŭ la meslibro • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1996
Gloro-Himno:
816
Al vi en altoj estu glor’,
al
ni sur tero paco.
Nin faras Vi je ĉiu hor’
sanktaj
per Via graco.
Ni laŭdas Vin, ni benas Vin,
ni gloras kaj
adoras Vin.
Ni dankas Vin per Krist’ Jesu’
en la
Spirito plu kaj plu.
GOTT IN DER HÖH SEI PREIS UND EHR • GL 464 • M: Augsburg 1659 • germana T: EGB 1970 laŭ la latina Gloria • E: Albrecht Kronenberger 1995 / Kloster Kirchberg 1999
Antifono por la Responsoria Psalmo:
816.2
Di’, Viaj vortoj vortoj de l’ vivo.
Haleluja-Aklamo:
816.3
Haleluja. Haleluja. Haleluja.
Kristo-Aklamo:
(dum la karesma tempo)
816.4
Laŭdon al Vi, Reĝo de l’ gloro eterna!
Kredo-Konfeso:
817
Ni kredas Vin, triunu Di’,
Vin,
Patro, kiu amas nin,
Vin, Filo, kiu savas nin,
Spirito, kiu
ravas nin.
Ni kredas je la eklezi’,
la unu, sankta
komuni’,
la releviĝ’ el nia mort’,
eterna
viv’ per Via fort’.
Amen.
WIR GLAUBEN AN DEN EINEN GOTT • GL 467 • M: Innsbruck 1588, Erhard Quack 1941 • germana T: Limburg 1931 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1998
Ofera Kanto:
818
M (Valet will ich dir geben = St. Theodulph) → 308 «Al Vi, Sinjoro, estu»
Jen pretas la ofero,
jen pretas pan’
kaj vin’,
la frukto de la tero;
Vi mem donacis ĝin.
Jen
pretas mia koro
por kanti kun solen’
al Via Dia gloro
dum
tiu ĉi festen’.
O GOTT, NIMM AN DIE GABEN • germana T: Mainz 1947, EGB 1972 • E: Albrecht Kronenberger 1998 [M93T]
Sankta-Himno:
819.1
Sankta, sanktega Vi, Sinjor’,
resonas
mond’ de Via glor’.
Jubile kantu ni «Hosana».
Al
Via Kristo kun ador’
jubile kantu ni «Hosana».
SANKTA, SANKTEGA VI, SINJOR’ • M: Caspar Ulenberg 1582 • E: Albrecht Kronenberger 1998 laŭ la latina Sanctus
aŭ:
819.2
Sankta, sankta, sankta, Di’,
estro
de ĉiuj legiaroj.
Abundas tero, ĉielo de Via granda
glor’.
Hosana en la altoj.
Lin ni benas,
kiu
venas,
Di’, en Via nom’.
Hosana, hosana en la
altoj.
HEILIG, HEILIG, HEILIG GOTT, HERR ALLER MÄCHTE UND GEWALTEN • GL 459 • M: Heinrich Rohr 1972 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1995
Ŝafido de Dio:
820
1.-3. Di-Ŝafido,
vi fide
kaj obeeme suferis.
Vi, malglorata sordide
senplende
ĉion toleris.
Vi nian pekon portis,
por ni surkruce
mortis.
1.-2. Al ni kompatu, Jesuo.
3. Donacu pacon, Jesuo.
O LAMM GOTTES, UNSCHULDIG • GL 470 • EG 190.1 • M: Nikolaus Decius 1523, Gemeinsame Kirchenlieder 1973 • germana T: Nikolaus Decius (1523) 1531 • E: Albrecht Kronenberger 1998
Antifono por la Komunia Psalmo:
820.4
Manĝu kun ĝoj’,
kaj
vidu mem,
kiom grandas Lia Dia am’.
Komunia Kanto:
821
Jesuo,
mi ekzistas per Vi, sen Vi
morto nur.
Mi ripozas en Vi, sen Vi nur terur’.
Mi
jubilas pro Vi, sen Vi nur sufer’.
Mi nutriĝas el Vi,
sen Vi nur mizer’,
Jesuo.
O JESU, ALL MEIN LEBEN BIST DU • GL 472 • M: Hannover 1838, Köln 1853 • germana T: Schulgesangbuch Fulda, Hannover 1838 • E: el la meslibreto de Jakob Bergweiler*
Danko-Kanto:
822
1. En Via paco, ho
Sinjor’, mi iros vojon mian.
Senlime Vi, laŭ Via vort’,
elverŝas gracon Vian,
do montris la Savanton Vi al mi, la
lumon Dian.
2. Pretigis por la
mizerul’ festenon Vi de l’ graco.
For la malsat’
per Via pan’, l’ animon regas paco.
Nun ekjubilos ĉiu
gast’ en kor’ pro ĉi donaco.
3. En Vi kunligu,
ho Sinjor’, nin amo kaj sincero,
por ke per niaj vort’
kaj far’ pruviĝu Via vero,
ĝis sidos ni ĉe
Via manĝ’ post la vojaĝ’ sur tero.
IM FRIEDEN DEIN, O HERRE MEIN • GL 473 • EG 222 • M: Wolfgang Dachstein antaŭ 1530 • germana T: Friedrich Spitta 1899 laŭ kanto pri Luk 2,29-32 de Johann Englisch antaŭ 1530 • E: Guido Holz 1985 • TK 111
823
La Konstantaj kaj Variaj Partoj de la Meso (Ordinarium kaj Proprium)
PALATINATA MESO • M kaj E (originale verkitaj): Albrecht Kronenberger 1988-1998
Palatinato estas regiono en la suda okcidento de Germanio.
Enira Kanto:
824
1. Kvazaŭ
kandel’ Vi brilas ĉe ni,
lumo el lumo, Dio el Di’.
Kiel
konsumas vakson la flam’,
tiel, Jesuo, Vin Via am’.
2. El Via kruco,
el Via mort’
glore radias vivo kaj fort’.
Nun Via
vorto, nun Via pan’
unu nin igu. Kia arkan’!
Pentofara Kanto:
825
1. Al Vi mi
konfesas,
ke mi treege pekis
per penso, parolo,
per faro kaj
neglekto.
2. Mi estas
kulpega
de mia infan-aĝo.
Insiste mi petas:
Kompatu
min, Sinjoro.
3. La kulpon
forlavu.
Purigu mian koron.
Spiriton konstantan
donacu
obeeman.
4. Mi tiam
viviĝos.
Mi iĝos nova homo.
Mi estos
kapabla,
proklami Vian gloron.
5. Mi laŭdu
la Patron,
la unu-nuran Filon,
la Sanktan Spiriton
nun kaj
eterne. Amen.
Laŭ la «Confiteor» de la meslibro kaj la 51a psalmo
Kyrie-Alvoko:
825.6
S: Sinjoro, kompatu nin, kompatu
nin.
K: Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin,
kompatu nin.
S: Kristo, kompatu nin, kompatu
nin.
K: Kristo, kompatu nin, kompatu nin. Kristo, kompatu nin,
kompatu nin.
S: Sinjoro, kompatu nin, kompatu
nin.
K: Sinjoro, kompatu nin, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin,
kompatu nin.
Anstataŭ ol uzi la plenan formon, oni povas kanti jenan mallongan:
825.7
Sinjoro, kompatu nin, kompatu
nin.
Kristo, kompatu nin, kompatu nin.
Sinjoro, kompatu nin,
kompatu nin.
Gloro-Himno:
825.8
|: Gloro, honoro, adoro
sonu al Vi,
ho Sinjoro. :|
Vin ni laŭdas, Vin ni benas;
nin
Vi aŭdas, nin Vi tenas.
Gloro, honoro, adoro
sonu al Vi, ho
Sinjoro.
Antifono por la Responsoria Psalmo:
825.9
Viaj vortoj, ho Sinjoro, spirito estas kaj vivo.
Haleluja-Aklamo:
825.10
Haleluja. Haleluja.
Kristo-Aklamo:
(dum la karesma tempo)
825.11
Laŭdon, Kristo, Reĝo de l’ glor’!
Kredo-Konfeso:
826
Mi kredas Vin, Dio,
ĉiopova
Patro,
Vi kreis ĉielon kaj teron.
Vin, Kristo
Jesuo,
homiĝinta Filo,
Vi savis el morto la mondon.
Vin,
Sankta Spirito;
pardonon de la pekoj;
ĉielan feliĉon
por ĉiam.
Amen.
Ofera Kanto:
827
Jen nia pano,
frukto de l’
tero,
kiun ni portas,
Dio al Vi,
ke ĝi fariĝu
pano
de vivo,
korpo de Kristo,
savo por ni.
Jen nia vino,
frukto de l’
vito,
kiun ni portas,
Dio al Vi,
ke ĝi fariĝu
sava
kaliko,
sango de Kristo,
ravo por ni.
Ni kun humilo
petas Vin, Patro,
ke
Vi akceptu
nin kun favor’,
ke ni fariĝu
partoprenantoj
en
la Dieco
de la Sinjor’.
Anstataŭ ol uzi la plenan formon oni povas kanti jenan mallongan:
827.4
Jen nia pano,
jen nia vino,
kiujn
ni portas,
Dio, al Vi.
Ili fariĝu
korpo kaj sango
de
la Sinjoro,
savo por ni.
Sankta-Himno:
828
Sankta, sankta,
sankta Vi,
Sinjoro,
Dio de la anĝelaro.
Hosana,
hosana,
hosana
en la altoj.
Plenaj estas
de Via gloro
ĉielo
kaj tero.
Hosana,
hosana,
hosana en la altoj.
Alte benata
estas, kiu venas
en
la nomo de l’ Sinjoro.
Hosana,
hosana,
hosana en la
altoj.
Ŝafido de Dio:
829
Di-Ŝafido,
Vi forportas
la
pekon de l’ mondo,
kompatu nin.
post la lasta fojo oni aldonu:
Kaj donu al ni vian pacon.
Komunia Kanto:
830
M: Dank sei dir, Vater → 076 «Jenon, kristanoj»
1. Jen unu pan’
el multaj disaj grajnoj.
Jen unu vin’ el kolektitaj
beroj.
Tiel el disaj kampoj kolektite
ni iĝis unu.
2. Vi mem, Jesuo,
estas nia pano;
Vi mem, Jesuo, estas nia vino,
Vi la donanto,
Vi la donataĵo,
nutro por vivo.
Laŭ Didachè, la instruo de la 12 apostoloj [M75T]
Danko-Kanto:
831
1. Dankon, Di’,
pro tiu mes’, kiun ni estas festintaj.
Pro kantado, pro
ador’, Dio, ni dankas al Vi.
Dankon, Di’, pro Via
vort’, kiun Vi estas dirinta.
Pro admono, pro konsol’,
Dio, ni dankas al Vi.
2. Dankon pro la
viva pan’, kiun ni estas manĝintaj,
forto sur pilgrima
voj’, korpo de nia Sinjor’.
Dankon pro la sava vin’,
kiun Vi estas doninta,
rememor’ de l’ kruc-ofer’,
sango de nia Sinjor’.
3. Dankon pro la
komunec’, kiun ni estas spertintaj,
pro la ĝojo, pro la
am’ inter la kunestantar’.
Pro la blovo de l’
Spirit’, kiun Vi estas verŝinta,
pro la graco, pro la
ben’, Dio, ni dankas al Vi.
DANKON, DI’, PRO TIU MES’ • M: laŭ Alessandro Cicognini ĉ 1952 (titolmuziko de la Don-Camillo-filmoj) • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1993
832
La Konstantaj kaj Variaj Partoj de la Meso (Ordinarium kaj Proprium)
Enira Antifono:
833.1-6
El tuta kor’ ni dankas Vin pro Via granda gloro.
1 Advento: Vi venos, ĉar Vi amas nin, Jesuo. Vin ni laŭdas.
2 Kristnasko: Naskiĝis beb’ en povra stal’: la sav’ de l’ tuta mondo.
3 Karesmo: Bonkora Di’, favora Di’, kompata, graco-plena!
4 Pasiono: Per Via kruc’ Vi savis nin. El plena kor’ ni dankas.
5 Pasko: La tuta mond’ pro Via glor’ jubilas: Haleluja.
6 Pentekosto: Ho venu, Sankta Di-Spirit’, plenigu niajn korojn.
Plu improvizu mem!
O HERR, WIR LOBEN UND PREISEN DICH • GL 504 • M: Heinrich Rohr 1969 • germana T: Peter Joseph Klein, Heinrich Rohr 1969 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 2000
Enira Kanto:
834
1.
S/K: |: Al Vi, Sinjor’, ni
venis, ĉar mem Vi vokis nin. :|
S: Ni estas Viaj gastoj kaj
dankas Vin.
K: Ni estas Viaj gastoj kaj dankas Vin.
2.
Vi
montras Viajn vortojn kaj farojn antaŭ ni.
Malfermu niajn
korojn per lum-radi’.
3.
Koncentru niajn pensojn, ke ni
per Di-Spirit’
aŭskultu kaj obeu sub Via gvid’.
DU HAST UNS, HERR, GERUFEN • EG 168,1-3 • GL 505 • RG 167 • KG 45 • M kaj germana T: Kurt Rommel 1967 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1974 • TK 3
Danko-Kanto
(laŭ la sama melodio):
835
1. Nun, kiam ni
disiras, ne solaj estas ni.
Laŭ propra la promeso apudos Li.
2. Ni hejmen
portas vortojn kaj farojn de l’ Sinjor’,
por formi
nian vivon laŭ Lia vol’.
3. Pri vera amo
estis ja Lia viv’ instru’.
Hodiaŭ, morgaŭ
restu kun ni, Jesu’.
WENN WIR JETZT WEITERGEHEN • EG 168,4-6 • GL 514 • RG 347 • KG 150 • M kaj germana T: Kurt Rommel 1967 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1974 • TK 8 [M28T]
Kyrie-Alvoko:
836
S: Vi, Sinjor’, kompatu nin.
K:
Vi, Sinjor’, kompatu nin. Vi, Sinjor’, kompatu nin.
(fine)
S: Kristo, kompatu nin.
K: Kristo,
kompatu nin. Kristo, kompatu nin. (d.c.)
greke:
Kyrie eleison. Kyrie eleison. Kyrie eleison. (fine)
Christe eleison. Christe eleison. Christe eleison. (d.c.)
CHRISTUS, HERR, ERBARME DICH / KYRIE ELEISON • GL 506 • M: Heinrich Rohr 1952 • greka T: meslibro © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br.
836.3
Ter’, ĉielo, mar’,
aer’
kantas al la Di-mister’.
Laŭdu Lin, la
Estron.
3-voĉa
rondkanto
HIMMEL, ERDE, LUFT UND MEER • M kaj germana T (laŭ
EG 504): © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt
2001 • kun afabla permeso
Gloro-Himno:
837
refreno:
S/K: Gloron al Di’ ĉiele kaj surtere!
versoj:
S: 1. Patro ĉiela, Vin ni
adoru.
K: d.c.
2. Kristo Jesuo, Vin ni honoru.
3. Dia Ŝafid’, al ni vi kompatu.
4. Filo de Di’, al ni advokatu.
5. Vi estas sankta, Vi la Sinjoro;
6. kun la Spirit’ eterne en gloro.
EHRE SEI GOTT IM HIMMEL UND AUF ERDEN • GL 507 • M: Heinrich Rohr 1969 • germana T: Peter Joseph Klein, Heinrich Rohr 1969 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 1993/1999
Antifono por la Responsoria Psalmo:
837.7
Per Via vorto gvidu nin,
konduku nin
survoje.
Haleluja-Aklamo:
837.8
Haleluja. Haleluja.
Kristo-Aklamo (dum la karesma tempo):
837.9
Laŭdon, Kristo, Reĝo kaj Savanto!
Kredo-Konfeso:
Mi kredas je Dio …
La Apostola Kredokonfeso
Sankta-Himno:
838
S/K: Sankta, sankta, sankta.
S: 1. Regant’ de l’
universo, Dio Cebaot.
K: Sankta, sankta, sankta.
S/K: Hosana, ni laŭdas Vin, hosana en la alt’.
2. De Via gloro plenas tero kaj
ĉiel’.
K: Hosanna …
3. Benata, kiu venas en la Dia nom’.
K:
Hosanna …
HEILIG, HEILIG, HEILIG • GL 510 • M: Heinrich Rohr 1969 • germana T: Peter Joseph Klein, Heinrich Rohr 1969 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger 2000
Ŝafido de Dio:
838.4
S: Jesuo!
S: 1.-3. Ŝafid’,
Vi prenas de ni la pekojn for:
K: 1.-2. Kompatu nin, Jesuo.
3.
Donacu Vian pacon.
JESUO! ŜAFID’, VI PRENAS • kp. GL 511 • M: Heinrich Rohr 1969 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E (originale verkita laŭ la meslibro): Albrecht Kronenberger 2000
Komunia Antifono:
838.7
Inter ni Jesu’. Portas pacon Li al ni.
Danko-Kanto (1):
838.8
Kantu al Li.
Kantu vi kun ĝojo.
Benu
Lin kaj danku vi al Li.
Danko-Kanto (2):
Vi trovos ĝin sub la enira kanto.→ 835
839
En la ĉeĥa kantolibro «Kancionál» troviĝas mes-serioj, kiuj konsistas el nur unu melodio (aŭ el nur malmultaj melodioj), laŭ tiu(j) oni kantas diversajn strofojn dum la tuta meso. Kvankam la liturgio postulas por la fiksaj partoj de la meso la aŭtentikajn tekstojn, ŝajnas ke la popolo tre ŝatas tiujn ĉi meskantojn. – Oni ja povas elekti, same kiel ni faris.
Eniro:
839.1
Antaŭ Via majesteco,
Dio,
ter-genuas ni,
Vin petante koren meti
fajron de la am’ al
Vi,
por ke Vin ni amu pie,
kiel Via anĝelar’,
laŭdon
pri Vi kantu ĉie
tuta Via kristanar’.
Gloro:
839.2
Glor’ eterna al Vi estu,
ho
Sinjoro, nia Di’,
pac’ feliĉa ĉiam restu
al
vivantoj nur en Vi.
La tut-monda kreitaro
kantu ĉiam en
humil’
pri la nobla sankta faro,
ke nin savis Via Fil’.
Antaŭ la Evangelio:
839.3
Dia vorto montras vojon
al eterno,
nia cel’,
ni do sekvu ĉiun fojon
ĝin per
Kristo, nia vel’.
Do purigu nian koron,
estu ĝi
fruktiga ter’,
kiu donas noblan floron
de la am’ al
Dia ver’.
Dum la Pretigo de la Oferdonoj:
839.4
Prenu, Dio, la oferon
de la pano kaj
de l’ vin’,
kiun donas Via tero.
Grace Vi rigardu
ĝin.
Nun akceptu kun mildeco
tiujn fruktojn de la
ter’,
kiujn Jesu en boneco
mem elektis por ofer’.
Dum la Komunio:
839.5
Venu al animo mia,
Jesu, milda
Redemptor’!
sopiregas koro pia
je l’ trezoro de l’
Sinjor’.
Koro mia tremas ĝoje
en ĉiela
feliĉec’:
Estas nutro Vi survoje,
Vi, Jesu’,
sen fin’ bonec’!
Fino:
839.6
Benu, Dio, la popolon,
ke ĝi
vivu en konsol’.
Vian sanktan Di-ordonon
sekvu ĝi
laŭ Via vol’.
Vivi por la Dia laŭdo
estu nia
kor-dezir’.
Ni batalu kontraŭ peko,
agu, Di’,
laŭ Via dir’!
BOŽE, PŘED TVOU VELEBNOSTÍ • Kancionál 512 • M: zač. 19a jc. • T: Radostná cesta 1782 • E: Čestmír Parma ĉ. 1928 • Dio Benu p. 123 • prilaboro: Albrecht Kronenberger 1996