704
1.-3.
Vivas
Vi, la Vort’, kiam vortoj mutas;
kreskas, floras Vort’,
kiam frazoj velkas.
1. Venu tra la
libro,
kiu ĉiulingve
portas la esperon.
2. Estu ni
letero,
kies skribo-signoj
montras Vian amon.
3. En la
vivo-libron
propra-mane skribu
ĉies niajn nomojn.
WORT,
DAS LEBT UND SPRICHT • M: Oskar Gottlieb Blarr 1979 •
germana T: Dieter Trautwein 1979 • © Strube Verlag, München
• E: Adolf Burkhardt 1980 • TK 69
• Luk 10,20
705
1. Granda Vorto de
l’ Sinjor’,
kun potenco flugu for
al kabano kaj
kastel’.
Homojn kreu de l’ ĉiel’!
2. Vorto pura,
vivo-spir’,
Vin ni serĉas kun sopir’,
ĝis
vekiĝos post la plag’
la tut-mond’ al nova tag’.
3. Nin alvokas la
herold’:
Jam maturas la rikolt’.
Sed falĉistoj
mankas tre!
Garbojn savu de l’ pere’!
4. De l’
rikolto ho Sinjor’,
kuraĝigu al labor’!
Super
ĉiu ajn popol’
lumu brile Via vol’!
WALTE, WALTE NAH UND FERN • EG (Pfalz) 584 • RG 257 • M (Gott sei Dank = Lübeck): Frankfurt/Main 1659, Halle 1704, ĉe Johann Georg Stötzel 1744 • germana T: Jonathan Friedrich Bahnmaier 1819 • E: Wilhelm Schreiber kaj Adolf Burkhardt • AK 87 (tie kun la melodio: «Veni redemptor gentium» de Martin Luther → 190)
706
1. La voĉ’
tra temp’, kiu sonas al ni,
ĝin amas mi, veron konas
nur ĝi.
Ĝi konas min ĝis kor’.
Ne vane
sendas ĝi sin for,
la voĉ’ tra temp’, kiu
sonas al ni.
2. La son’
de l’ vort’ daŭras tempojn kaj plu.
Per ĝia
ret’ fiŝas homojn Jesu’.
Nin kaptas Dia Fil’:
La
sankta vort’ mem estas il’.
La son’ de l’
vort’ daŭras tempojn kaj plu.
3. Ĉi il’
de Di’ celas vin, frat’, fratin’.
Jen am-radi’,
gardu ĝin en kor-sin’.
Vin vokas la Sinjor’,
vin
el proksim’ kaj vin el for’.
Ĉi il’ de Di’
celas vin, frat’, fratin’.
LA VOĈ’ TRA TEMP’ (originalo ne konata) • M: buŝe transdonita • E: NV 231*
707
1. Dia vorto
restas,
nia gvido estas.
Lumas ĝi la vojon,
donas puran
ĝojon.
Ĝia lum’ direktas,
voje nin protektas.
2. Vorto de
konsolo,
sava Di-parolo.
Fonto de plezuro,
ĝojo sen
mezuro.
Mino da trezoro
por la simpla koro.
3. Dum la vivo
restos,
ĝi subteno estos;
plej konsola vorto,
kiam
venos morto.
Meze de ĉagreno
sonas ĝia beno.
LORD, THY WORD ABIDETH • kp. HAM 250 • HON 318 • M (Ave hierarchia = Gottes Sohn ist kommen): Hohenfurt 1410, Morava Frataro 1501/1539 • angla T: Sir Henry Williams Baker • E: Kloster Kirchberg 2000, laŭ HE 95
PSALMO-TONOJ
Modeloj el la latina tradicio:
La latinaj ciferoj I ĝis X indikas la tonalon.
708.1-16
Modeloj el aliaj tradicioj:
P1 ĝis P18 estas niaj ordig-numeroj.
Tiuj modeloj ne havas fleks-indikon. Pro tio, en la teksto aperas ne la kutima singno /, sed la signo | . Tiam oni simple haltu iomete. Kelkfoje la meza kaj la fina kadenco estas indikita ne per _ sub la silabo, sed per + antaŭ la koncerna silabo.
708.17-34
709
PSALMO 4
Dia Gardo dum la Nokto
Antifono:
709.1
Kiom grandas Dia ĝoj’
en
la homa kor’!
Psa 4:
709.2
P9
Kiam mi vokas, respondu al mi, * justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min; * korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. — (Antifono)
Homidoj, | ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? * Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?
Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; * la Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
Tremu, kaj ne peku; | meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, * kaj estu fortik-animaj.
Oferdonu oferojn piajn, * kaj fidu la Eternulon. — (Antifono)
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? * Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
Vi metis ĝojon en mian koron, * pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; * ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
710
PSALMO 8
La Dia Gloro kaj la Homa Digno
Antifono:
710.1
Majesta Dio,
estas granda Via
nomo
sur la tuta tero.
Psa 8:
710.2
VII
Ho Eternulo, nia Sinjoro, * kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron * super la ĉielon. — (Antifono)
Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj * Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
por kvietigi la malamikon * kaj la venĝ-emulon.
Kiam mi rigardas Vian ĉielon, / la faron de Viaj fingroj, * la lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
Kio estas homo, ke Vi lin memoras? * Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; * per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; * ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
ŝafojn kaj bovojn ĉiujn * kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, * ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. — (Antifono)
Ho Eternulo, nia Sinjoro, * kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
▉
La homo estas nek anĝelo nek besto.
Sed
malfeliĉa sorto:
Kiu volas konduti kvazaŭ
anĝelo,
fariĝos besto.
Blaise Pascal
711
PSALMO 30
Danko pro Savado el Mort-Danĝero
Antifono:
711.1
Vi min levis el mort’.
Mia
Dio, mi Vin gloros eterne.
Psa 30:
711.2
IX
Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, ĉar Vi levis min * kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, * kaj Vi min sanigis.
Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; * Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, * kaj gloru Lian sanktan nomon.
Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, * sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
Vespere povas esti ploro, * sed matene venos ĝojego. — (Antifono)
Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: * Mi neniam falos.
Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; * sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, * kaj al la Eternulo mi preĝis:
Kion utilos mia sango, * se mi iros en la tombon?
Ĉu gloros Vin polvo? * Ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; * ho Eternulo, estu helpanto al mi.
Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; / Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, * por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
Ho Eternulo, mia Dio, * eterne mi Vin gloros. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
▉
Ni ne scias, kio venos.
Ni nur scias, ke ĉiu
tago
– kion ajn ĝi alportos al ni –
venos el
la manoj de Dio.
712
PSALMO 34
Sub la Ŝirmo de Dio
Antifono:
712.1
Provu!
Gustumu vi kaj vidu,
kiel
bona estas Dio!
Psa 34:
712.2
V
Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; * ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.
Per la Eternulo gloriĝas mia animo; * la humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
Gloru la Eternulon kun mi, * kaj ni altigu kune Lian nomon.
Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, * kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, * kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. — (Antifono)
Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, * kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, * kaj Li ilin savas.
Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; * feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; * ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; * sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. — (Antifono)
Venu, infanoj, aŭskultu min; * pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon * kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
Gardu vian langon kontraŭ malbono, * kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, * serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. — (Antifono)
La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, * kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, * por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, * kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, * kaj la spirite suferantajn Li helpas. — (Antifono)
Multaj estas la suferoj de piulo; * sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
Li gardas ĉiujn liajn ostojn; * eĉ unu el ili ne rompiĝos.
La malbonulon mortigos la malbono; * kaj la malamantoj de piulo pereos.
La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; * kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
713
PSALMO 51 (Miserere)
Pento kaj Peto pri Pardono
Antifono:
713.1
Ho korfavoru al mi,
ho Dio, favoru.
Psa 51:
713.2
IV
aŭ:
713.3
Kompatu min,
Dio, laŭ Via
favor’.
713.4
P14
Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via bo+neco; * laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn +pekojn.
Lavu min tute pure de mia +krimo, * kaj purigu min de mia +peko.
Ĉar miajn kulpojn mi konsci+adas; * kaj mia peko estas ĉiam antaŭ +mi.
Antaŭ Vi sola mi +pekis, * kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj o+kuloj.
Tial Vi estas justa en Via +vorto * kaj pura en Via +juĝo.
Mi estas ja naskita en +krimo; * kaj en peko gravediĝis per mi mia pa+trino.
Vi amas ja veron en la +koro, * kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi +saĝon.
Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos +pura; * lavu min, kaj mi estos pli blanka ol +neĝo.
Aŭdigu al mi ĝojon kaj ga+jecon, * kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi +batis.
Kaŝu Vian vizaĝon de miaj +pekoj, * kaj ĉiujn miajn krimojn el+streku.
Koron puran kreu al mi, ho +Dio, * kaj spiriton fidelan novigu en +mi.
Ne forpuŝu min de Via vi+zaĝo, * kaj Vian sanktan Spiriton ne forprenu de +mi.
Redonu al mi la ĝojon de Via +helpo; * kaj spirito bonfara forti+kigu min. — (Antifono)
Mi instruos al la krimuloj Vian +vojon; * kaj pekuloj revenos al +Vi.
Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia +savo; * mia lango kantos Vian jus+tecon.
Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn +lipojn; * kaj mia buŝo rakontos Vian +gloron.
Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin +donus; * brul-ofero ne plaĉas al +Vi.
Oferdonoj al Dio estas spirito sufe+ranta; * koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne mal+ŝatas. — (Antifono)
Bonfaru al Cion laŭ Via fa+voro, * konstruu la murojn de Je+rusalem;
tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, / brul-ofero kaj plen-o+fero; * tiam oni metos sur Vian altaron junajn +bovojn. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la +Filo * kaj al la Sankta Spi+rito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj +ĉiam * kaj en eterno. +Amen. — Oni ripetu la antifonon.
714
PSALMO 67
Danko por la Dia Beno
Antifono:
(La antifono estas neforlasebla parto de tiu ĉi psalmo.)
714.1
Popoloj danku, ho Dio, al Vi;
danku,
Dio, Vin popoloj ĉiuj.
Psa 67:
714.2
III
Dio nin korfavoru kaj benu; * Li aperigu al ni
Sian luman vizaĝon.
** Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, ***
En ĉiuj popoloj Vian savon. Antifono
Ĝoju kaj kantu gentoj, * ĉar Vi juĝas
popolojn juste. **
Vi juĝas juste, *** kaj gentojn sur la
tero Vi regas. Antifono
La tero donis sian frukton. * Benos nin Dio, nia
Dio. **
Nin benos Dio; *** Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la
tero. Antifono
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la
Sankta Spirito, **
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam ***
kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
715
PSALMO 84
La Ĝojo pri la Sanktejo
Antifono:
715.1
Trovas domon ĉiu ajn bird’,
trovas
neston hirund’ por siaj idoj:
Viajn altarojn, Dio Cebaot, ho
Reĝo kaj Dio!
Ho, ke mi loĝu en Via dom’
kaj
Vin laŭdu konstante!
Psa 84:
715.2
X
Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, * ho Eternulo Cebaot!
Mia animo deziras kaj sopiras * al la kortoj de la Eternulo.
Mia koro kaj mia korpo * sentas ravon pri la viva Dio.
Eĉ birdo trovas domon / kaj hirundo neston por si, * en kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, * mia Reĝo kaj mia Dio.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: * Ili laŭdas vin konstante. — (Antifono)
Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, * kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
kiuj pasas tra la Valo de Ploro / kaj faras tie fontojn, * kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj.
Ili iras de forto al forto, * aperas antaŭ Dio sur Cion. — (Antifono)
Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; * aŭskultu, ho Dio de Jakob!
Nia ŝildo, vidu, ho Dio, * kaj rigardu la vizaĝon de Via sankt-oleito. — (Antifono)
Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, * ol mil aliaj:
Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, * ol loĝi en tendoj de malvirto.
Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; * favoron kaj honoron donas la Eternulo.
Li ne domaĝas bonon * al tiuj, kiuj iras en virto.
Ho Eternulo Cebaot, * bone estas al la homo, kiu Vin fidas. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
716
PSALMO 85
Peto pri la Promesita Savo
Antifono:
716.1
Al ni aperu Via favor’,
kaj
Via help’ sin montru al ni.
Psa 85:
716.2
P18
Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, * Vi
revenigis la forkaptitojn de Jakob; **
Vi pardonis la kulpon de
Via popolo, *** Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. —
(Antifono)
Vi retenis Vian tutan koleron, * forlasis Vian
furiozon. **
Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, *** kaj ĉesigu
Vian koleron kontraŭ ni. — (Antifono)
Ĉu eterne Vi nin koleros, * daŭrigos
Vian koleron de generacio al generacio? **
Ĉu Vi ne revivigos
nin denove, *** ke Via popolo ĝoju per Vi? — (Antifono)
Aperigu al ni, ho Eternulo, * Vian favoron, **
kaj
Vian helpon *** donu al ni. — (Antifono)
Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; * ĉar
Li deklaros pacon al Sia popolo **
kaj al Siaj fideluloj, *** ke
ili ne reiru al malsaĝeco. — (Antifono)
Jam proksima estas Lia helpo * al tiuj, kiuj Lin
timas, **
por ke ekregu honoro *** en nia lando. —
(Antifono)
Bono kaj vero renkontiĝas, * justeco kaj paco
sin kisas. **
Vero elkreskas el la tero, *** kaj justeco rigardas
el la ĉielo. — (Antifono)
Kaj la Eternulo donos bonon, * kaj nia tero donos
siajn produktojn. **
Justeco iros antaŭ Li *** kaj faros
vojon por Liaj paŝoj. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la
Sankta Spirito, **
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam ***
kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
717
PSALMO 87
Cion, Patrino de Ĉiuj Popoloj
Antifono:
717.1
Miaj fontoj estas en Vi.
Psa 87:
717.2
P6
Lia fundamento estas * sur la sanktaj montoj.
La Eternulo amas la pordegojn de Cion * pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
Gloraĵojn Li rakontas pri vi, * ho urbo de Dio. — (Antifono)
Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, | ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: * Jen tiu tie naskiĝis.
Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, * kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
La Eternulo notos, enskribante la popolojn: * Ĉi tiu tie naskiĝis. — (Antifono)
Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: * Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
718
PSALMO 92
Laŭdo de la Dia Fideleco
Antifono:
718.1
Estas bone, Dio, prikanti Vin.
Psa 92:
718.2
P11
Bone estas glori la Eternulon * kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
rakonti matene pri Via boneco * kaj nokte pri Via fideleco,
sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, * per solenaj sonoj de harpo.
Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; * la farojn de Viaj manoj mi prikantos.
Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! * Tre profundaj estas Viaj pensoj. — (Antifono)
Malklerulo ne scias, * kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo | kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, * tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
Kaj Vi estas alta * eterne, ho Eternulo.
Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, | jen Viaj malamikoj pereas, * diskuras ĉiuj malbon-aguloj. — (Antifono)
Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; * mi estas oleita per freŝa oleo.
Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; * pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. — (Antifono)
Virtulo verd-estas, kiel palmo, * staras alte, kiel cedro sur Lébanon.
Plantitaj en la domo de la Eternulo, * ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.
Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, * estas suk-plenaj kaj freŝaj,
por sciigi, ke la Eternulo estas justa, | mia fortikaĵo, * kaj ne ekzistas en Li maljusteco. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
719
PSALMO 93
La Reĝeco de Dio
Antifono:
719.1
Reĝ’ de l’ glor’!
Reĝ’
de l’ tuta mond’!
Psa 93:
719.2
P3
La Eternulo reĝas; * Li estas vestita de majesto.
La Eternulo estas vestita * kaj zonita de potenco;
kaj fortikigita estas la mondo, * ke ĝi ne ŝanceliĝu.
De antikve estas fortika Via trono; * Vi estas de eterne.
Levas la riveroj, ho Eternulo, | levas la riveroj sian voĉon, * levas la riveroj sian bruon;
Pli ol la bruo de multego da akvo, | ol la potencaj ondoj de la maro, * potenca estas la Eternulo en la altaĵo. — (Antifono)
Viaj leĝoj estas tre fidindaj; | Via domo estas ornamita de sankteco, * ho Eternulo, por eterne. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
720
PSALMO 95
Invito al Adoro
Antifono:
720.1
Venu, kantu, ni adoru Lin.
Psa 95:
720.2
P10
Venu, ni kantu al la Eternulo; * ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, * per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
Ĉar granda Dio estas la Eternulo * kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, * kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, * kaj la sek-teron Liaj manoj kreis. — (Antifono)
Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, * ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
Ĉar Li estas nia Dio, | kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo * kaj la ŝafoj de Lia mano. — (Antifono)
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, | ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, * kiel en la tago de Masa en la dezerto,
Kiam viaj patroj Min incitis, * esploris kaj vidis Mian faron.
Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, kaj Mi diris: | ili estas popolo kun koro malĝusta, * kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
tial Mi ĵuris en Mia kolero, * ke ili ne venos en Mian ripozejon. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
721
PSALMO 98
Nova Kanto pri la Savanto
Antifono:
721.1
Tuta ter’, adoru Lin,
kantu vi
al Di’.
Psa 98:
721.2
VIII
Kantu al la Eternulo novan kanton, * ĉar miraklojn Li faris;
Helpis Lin Lia dekstra mano * kaj Lia sankta brako.
La Eternulo aperigis Sian savon; * antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon * al la domo de Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero * la helpon de nia Dio. — (Antifono)
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; * kantu, gloru, kaj muziku.
Muziku al la Eternulo per harpo, * per harpo kaj per sonoj de psalmo.
Per trumpetoj kaj per sono de korno * ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. — (Ant.)
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, * la mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
La riveroj plaŭdu per la manoj, * la montoj kune kantu ĝoje,
Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, * por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco * kaj la popolojn kun vereco. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
722
PSALMO 111
La Memorindaj Mirakloj de Dio
Antifono:
722.1
Dio faris por ni grandaĵojn.
Kia
ĝojo!
Psa 111
722.2
V
Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, * en rondo de piuloj kaj en kunveno.
Grandaj estas la faroj de la Eternulo, * serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
Bela kaj majesta estas Lia verko, * kaj Lia justeco restas eterne.
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; * kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; * Li memoras eterne Sian interligon.
La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,* doninte al ili la heredon de gentoj. — (Antifono)
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; * perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
ili estas fortikaj por eterne, * faritaj per vero kaj honesto.
Liberigon Li sendis al Sia popolo; / Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. * Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; / bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. * Lia gloro restas eterne. — (Ant.)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
723
PSALMO 121
La Gardanto de Izrael
Antifono:
723.1
Sub Lia ombro sekuros mi.
Psa 121:
723.2
VI
Mi levas miajn okulojn al la montoj: * De kie venas al mi helpo?
Mia helpo venas de la Eternulo, * kiu kreis la ĉielon kaj la teron. — (Antifono)
Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; * via gardanto ne dormetas.
Jen ne dormetas kaj ne dormas * la gardanto de Izrael.
La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro * ĉe via dekstra mano.
En la tago la suno vin ne frapos, * nek la luno en la nokto. — (Antifono)
La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, * Li gardos vian animon.
La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, * de nun kaj eterne. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
724
PSALMO 126
Larmoj kaj Jubilo
Antifono:
724.1
Ni semas kun larmoj,
sed rikoltos
kun kanto.
Psa 126:
724.2
II
Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, * tiam ni estis kiel sonĝantoj.
Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, * kaj nia lango plena de kantado.
Tiam oni diris inter la popoloj: * Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
Ion grandan la Eternulo faris por ni: * Ni ĝojas. — (Antifono)
Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, * kiel riveretojn en sudan landon.
Kiuj semas kun larmoj, * tiuj rikoltos kun kanto.
Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; * venos kun kanto la portanto de siaj garboj.
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
725
PSALMO 127
Homa Peno kaj Dia Beno
Antifono:
725.1
Vanas pen’ sen Dia ben’!
Psa 127:
725.2
P4
Se la Eternulo ne konstruas la domon, * tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;
se la Eternulo ne gardas urbon, * tiam vane maldormas la gardanto.
Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, | manĝas panon kun klopodoj: * Al Sia amato Li donas en dormo. — (Antifono)
Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; * rekompenco estas la frukto de ventro.
Kiel sagoj en la mano de fortulo, * tiel estas junaj filoj.
Bone estas al la homo, * kiu plenigis per ili sian sagujon;
ili ne estos hontigitaj, * kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
726
PSALMO 128
Beno super Domo kaj Familio
Antifono:
726.1
Feliĉaj, kiuj iras
laŭ la
voj’ de Di’.
Psa 128:
726.2
I
Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon * kaj iras laŭ Liaj vojoj.
Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, * feliĉe kaj bone estas al vi.
Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo * interne en via domo.
Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj * ĉirkaŭ via tablo.
Jen tiel estas benata tiu homo, * kiu timas la Eternulon. — (Antifono)
Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem * en la daŭro de via tuta vivo.
Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. * Paco al Izrael! — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
727
PSALMO 131
Trankvilo en Dio
Antifono:
727.1
Trankvila, sen ambici’,
ripozu
la kor’ en Vi.
Psa 131:
727.2
IV
727.3
P7
Ho Eternulo, ne tenas sin alte mi+a koro, * kaj ne leviĝas alte miaj +okuloj.
Kaj mi ne okupas min per afe+roj grandaj * kaj neatingeblaj +por mi.
Mi trank+viligis * kaj kvietigis mian +animon;
Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, / kiel infano dema+migita, * tiel estas en mi mia +animo. — (Antifono)
Ho Izrael, fidu la E+ternulon, * de nun kaj +eterne. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al +la Filo * kaj al la Sankta +Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun +kaj ĉiam * kaj en eter+no. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
728
PSALMO 133
Gefrata Harmonio
Antifono:
728.1
En Via eklezio, Di’, Sinjor’,
ni
spertas favoron Vian.
Psa 133:
728.2
II
Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, * se fratoj vivas kune!
Kiel la bona oleo, / kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, * kaj defluas sur la randon de lia vesto;
Kiel la roso, kiu de Ĥermon malleviĝas * sur la montojn de Cion;
ĉar tie la Eternulo donas la benon, * vivon por eterne. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
▉
Amiko fidela
estas trezoro plej bela.
Zamenhof
729
PSALMO 134
Nokta Laŭdo en la Templo
Antifono:
729.1
Benu Lin en Lia sankta dom’.
Psa 134:
729.2
VIII
729.3
P10
Nun benu la E+ternulon, * ĉiuj sklavoj de la E+ternulo,
kiuj en la nok+toj staras * en la domo de la E+ternulo.
Levu la manojn al la +sanktejo, * kaj benu la E+ternulon.
El Cion benu vin la E+ternulo, * la Kreinto de la ĉielo kaj +la tero. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al +la Filo * kaj al la Sankta +Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun +kaj ĉiam, * kaj en eter+no. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
730
PSALMO 138
Danko por la boneco de Dio
Antifono:
730.1
Mi gloras Vin,
ĉar Vi plenumos
por mi.
Psa 138:
730.2
I
Mi gloras Vin el mia tuta koro; * antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, * kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
ĉar Vi grandigis pli ol ĉio * Vian nomon per Via vorto.
En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, * Vi donis forton al mia animo.
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, * ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; * ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, / tamen Li rigardas humilulon, * kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
Kvankam mi iras meze de suferoj, * tamen Vi konservas mian vivon;
kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, * kaj Via dekstra mano min helpas.
La Eternulo plenumos por mi. / Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; * la kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
731
PSALMO 146
Beno al la Helpema Dio
Antifono:
731.1
Mi gloros la Eternulon
en la daŭro
de mia tuta vivo.
Psa 146:
731.2
VI
Gloru, ho mia animo, la Eternulon. / Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, * mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.
Ne fidu eminentulojn, * homidon, kiu ne povas helpi.
Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; * kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. — (Antifono)
Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,* kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron, / la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, * kiu gardas la veron eterne;
kiu faras justecon al la prematoj, / donas panon al la malsataj. * La Eternulo liberigas la malliberulojn.
La Eternulo malfermas la okulojn al la blindu-loj; / la Eternulo restarigas la kurbigitojn; * la Eternulo amas la virtulojn.
La Eternulo gardas la enmigrintojn, / subtenas orfon kaj vidvinon; * sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. — (Antifono)
La Eternulo reĝas eterne, * via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja! — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
732
el PSALMO 147
Dankon al Dio, la Savanto
Psa 147,7-11 (kun la supra antifono)
732.1
IX
Kantu al la Eternulo gloradon, * muziku al nia Dio per harpo.
Li kovras la ĉielon per nuboj, / pretigas por la tero pluvon, * kreskigas sur la montoj herbon.
Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, * kaj al la korvidoj, kiuj krias.
Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; * ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, * kiuj fidas Lian bonecon.
Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; * gloru vian Dion, ho Cion. — Kaj oni ripetu la supran antifonon.
733
PSALMO 150
La Granda Haleluja
Antifono:
733.1
Haleluja. Haleluja. Haleluja.
Psa 150:
733.2
VII
Haleluja! | Gloru Dion en Lia sanktejo, * gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, * gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
Gloru Lin per sonado de trumpeto, * gloru Lin per psaltero kaj harpo.
Gloru Lin per tamburino kaj danco, * gloru Lin per kord-instrumentoj kaj fluto.
Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, * gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
Ĉio spiranta * gloru la Eternulon. Haleluja! — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
Kantoj:
Psa 23: Al Dio konfidante →
529
Psa 87: Sur sanktaj montoj → 198
Psa 100: Ĝojkriu,
tero → 859
Psa 117: Laŭd-kantu nun al via Di’ →
087.1
Psa 119: Benataj, kiuj padas → 703
Psa 146: Animo,
levu kanton → 460
Rondkantoj:
Psa 117: Dion laŭdu →
786
734
M (St. Columba) → 150 «La ombroj plilongiĝas»
1. Kun ama zorgo
paŝtas min la ĉiam bona Dio;
mi estas Lia, mia Li, kaj
mankas ja nenio.
2. Sur ĉiam-verdaj
kampoj mi ripozon dolĉe ĝuas,
kaj kie Li kondukas min
trankvilaj akvoj fluas.
3. Vaginte de la
vojo for, mizere mi ekmortis;
sed Li, serĉinte, trovis min,
kaj hejmen ĝoje portis.
4. Eĉ ombran
valon de la mort’ trairos mi sentime;
kunestas Vi, kaj per
baston’ fortigos min anime.
5. Vi kovras
tablon antaŭ mi, plenigas la kalikon,
oleon verŝas por
la kap’, hontigas malamikon.
6. En daŭro
de la tuta viv’ bezonos mi neniam;
pro Di-favoro restos mi
en Lia domo ĉiam.
Psa
23
THE KING OF LOVE MY SHEPHERD IS • VH 83 • M (St.
Columba): irlanda • angla T: Sir Henry Williams Baker • E:
M. C. Butler, 1966 en HE 111 • AK 173 [K502T]
735
Vin, Eternulo, gloras mia
kor’.
Rakontos mi ĉiujn Viajn miraklojn.
Mi kantos
Vian nomon.
Vin, Dio, gloras mia tuta kor’.
|: Pro Vi mi
triumfos, laŭdos Vin kun ĝoj’.
Haleluja. :|
france:
Je louerai l’Éternel de
tout mon cœur.
Je raconterai toutes tes merveilles.
Je
chanterai ton nom.
Je louerai l’Éternel de tout mon
cœur.
|: Je ferai de toi le sujet de ma joie.
Alléluia.
:|
Psa
9,2-3
JE LOUERAI L’ ÉTERNEL DE TOUT MON CŒUR •
EBL Ps 9 • germane: ICH LOBE MEINEN GOTT VON GANZEM HERZEN •
EG 272 • M: Claude Fraysse 1976 • el: TEMA-kantaro,
Romanel-sur-Lausanne 1979 • rajtoj: Alain Bergèse 1976 •
© Hänssler-Verlag, D-71087 Holzgerlingen • E: Adolf
Burkhardt (el la franca) 1982 • TK 85 • kun afabla permeso
736
Dio estas
suno kaj ŝildo,
suno
kaj ŝild’.
ostinato (ad lib.):
Dio estas suno kaj ŝild’.
Psa
84,12
3-voĉa rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
GOTT,
DER HERR, IST SONNE UND SCHILD • M kaj germana T: © Klaus
Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla
permeso
737
Per mia kant’ mi gloru Vin,
gloru
Vin.
Senĉese Via glor’ en mia buŝ’,
Sinjor’,
en mia buŝo.
Senĉese estu Via glor’
en mia buŝ’, Sinjor’,
en mia buŝ’,
Sinjor’,
en mia buŝ’, Sinjor’.
Psa
34,2
3-voĉa rondkanto
ICH WILL DEN HERRN LOBEN ALLEZEIT •
EG 335 • M: Georg Philipp Telemann ĉ. 1735 • E:
Albrecht Kronenberger 1996
738
1. Ja paŝtas
min la Eternul’, ne mankon havos mi.
En lokoj kun freŝ-verda
herb’ ripozon donas Li.
2. Li apud akvoj
de trankvil’ en paco gvidas min.
Kun daŭra graco donas
Li kvieton al l’ anim’.
3. Laŭ vojoj
de justeco Li kondukas min por bon’.
Li ja sur ili benas min
pro Sia kara nom’.
4. Eĉ se mi
iros tra la val’ de l’ ombro de la mort’,
neniam
timon sentos mi: Vi estos mia fort’.
5. Ĉar ĉiam
sur la vivo-voj’ kuniros Vi kun mi.
Bastono Via ŝirmos
min, trankvilon donos ĝi.
6. La tablon mian
kovras Vi, – rigardas malamik’ –
la kapon ŝmiras
per ole’; plenplenas la kalik’.
7. Dumvive bono
kaj favor’ min sekvos tie ĉi.
Kaj en la dom’ de
l’ Eternul’ por ĉiam restos mi.
Psa
23
JA PAŜTAS MIN LA ETERNUL’ • THE LORD’S MY
SHEPHERD • Unisono 60 • HON 490 • M (Crimond): Jessie
Seymour Irvine 1872 • E (originale verkita): W. J. Downes 1967 •
AK 168
739
1. Dio min paŝtas.
Bona manĝaĵ’
el la verdaj herbejoj de Di’.
Viva
pan’, viviga pan’: la korpo de Krist’.
|: Kia
dono de Dio, la paŝtist’! :|
2. Dio min paŝtas.
Bona trinkaĵ’
el la fonto abunda de Di’.
Sava
vin’, saviga vin’: la sango de Krist’.
|: Kia
dono de Dio, la paŝtist’! :|
laŭ
Psa 23
DIO MIN PAŜTAS • KS 54 • M: fratino Theodora
Ku OSB (al Psa 23) • E (originale verkita): Albrecht
Kronenberger 2000 • kun afabla permeso
740
Fortikas la koro,
ke mi kantu
kaj
gloru.
Fortikas la kor’.
Psa
57,8
4-voĉa rondkanto
MEIN HERZ IST BEREIT, GOTT • EG
339 • M kaj germana T: Paul Ernst Ruppel • © Karl
Heinrich Möseler Verlag, Wolfenbüttel • E: Kloster
Kirchberg 1999
741
Vi montru vojon al mi,
ho
Eternul’.
Iru mi sur Via voj’,
en Via ver’.
Psa
86,11
4-voĉa rondkanto
WEISE MIR, HERR, DEINEN WEG •
EG (Pfalz) 555 • M: © Rolf Schweizer 1975 • E: Kloster
Kirchberg 1999 • kun afabla permeso
742
1. Espero mia
estas Vi.
Ne lasu, ke pereu mi
aŭ ĉiam estu moko.
Mi
petas Vin:
Konservu min
en Vi, la forta roko!
2. Kun grac’
kliniĝu Vi al mi!
Elaŭdu min! Eliru Vi!
Por savi min
rapidu!
Mi en dolor’,
mi en angor’.
Mizerojn
miajn vidu!
3. Ho, helpu min,
ŝirmanta Di’,
por mi rempar’, en kiu mi
kuraĝe
bataladas,
se en konker’,
se en mizer’
arme’
min atakadas.
4. Ho mia vivo,
roko, fort’
kaj ŝild’, hero’, laŭ Via
vort’,
kaj help’ kaj sav’ kaj ĉio,
ja Vi
Sinjor’
eĉ en dolor’.
Kontraŭos min
nenio.
5. Al mi la mondo
per mensog’
kaj false min trompanta log’
ĉagrenojn
ofte donis.
Per Vi, la ver’,
en la danĝer’
mirakle
mi ne dronis.
6. Spiriton mian
donas mi
al Vi. Akceptu ĝin, ho Di’,
al Via ama
sino!
De l’ inferul’,
ho Eternul’,
min
savu en la fino.
7. Laŭd’,
glor’, honor’ al la Benit’,
al Patro, Filo kaj
Spirit’!
Ni laŭdu Lian famon!
Fortigas nin,
venkigas
nin
Jesuo Kristo. Amen.
Psa
31
IN DICH HAB ICH GEHOFFET, HERR • EG 275 • M: Bohemio
15a jc., Zürich ĉ. 1552 • germana T: Adam Reissner
1533 • E : Richard Hoppe 1965 en EKE 11 • AK 124
743
Haleluja. Gloru Lin.
Gloru Lin.
Haleluja.
ostinato (ad lib.):
Haleluja. Gloru Lin.
2-voĉa
kankra rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
HALLELUJA, LOBT
DEN HERRN • M kaj germana T: © Klaus Jürgen Thies •
E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso
744
1. Transdonu vian
vojon,
la zorgojn de la kor’,
turmentojn aŭ
malĝojon,
al Dio, la Sinjor’!
La mondon Li ja
movas,
la vent’ obeas Lin,
por nub’ Li vojon
trovas;
ĉu Li ne gvidus vin?
2. Al l’
Eternulo fidu
en pen’ aŭ en esper’;
Li viajn
agojn gvidu,
kaj certas la prosper’.
Se homo nur
lamentas
pri sia sort’, sen fin’,
lin Dio ne
atentas,
nur preĝ’ atingas Lin.
3. La vojon vian
ame
elektas Li; tra bon’
aŭ tra suferoj same,
Li
gvidos laŭ bezon’.
Nenio Lin retenas,
ĉar
venkas Lia grac’.
Li Siajn idojn benas,
per amo, fido,
pac’.
4. Kaj fidu Lin,
animo,
ĉar vin ja tiros Li,
eĉ el plej granda
timo
kaj ĉiam miros vi,
se krede vi atendos
ĝis Li
en Sia hor’
por via help’ descendos
kaj brilos Lia
glor’.
5. Kaj kredu, ke
Li reĝas
eĉ kontraŭ falsa ŝajn’.
Se
vi persiste preĝas,
Li helpos iel ajn.
Ne kredu, ke vi
devos
droniĝi en labor’
senfina; ne, Li levos
vin
al la patra kor’.
6. Li faros vian
vojon
plej luma en la fin’,
preparos por vi ĝojon
kaj
feliĉigos vin.
Jam sonas laŭdo-psalmoj,
jam vokas vin
la cel’,
jam logas vin la palmoj,
ĉe l’ pordo
de l’ ĉiel’!
Psa
37,5
BEFIEHL DU DEINE WEGE • EG 361 • M (Befiehl du):
Bartholomäus Gesius 1603, ĉe Georg Philipp Telemann 1730 •
germana T: Paul Gerhardt 1653 • E: H. A. de Hoog, 1954 en KKP 13
• AK 182
745
1. Ĝis la
ĉielo iras Via kor-favor’,
kaj Via vero atingas ĝis
la nuboj.
Via justeco estas kiel montoj
kaj Viaj juĝoj
kiel la mar’.
Homon kaj bruton helpas Via forta man’.
2. Donu komprenon,
Di’, pri Via kor-favor’
kaj Via vero, al kiu mi
sopiras.
Daŭre ĉirkaŭas min vortoj kaj voĉoj,
sed
mia koro aŭdas ne plu;
vortoj fuŝiĝis tute; ni
parolas tro.
3. Donu, Sinjoro,
sencon al parol’ kaj ag’,
Spiriton Sanktan al miaj
feblaj pensoj,
por ke mi povu voki eĉ sen aŭdi
kaj
doni eĥon al Via vok’
kaj Vin obei, kiam sonas la
signal’.
4. Ĝis la
ĉielo iras Via kor-favor’,
kaj Via vero atingas ĝis
la nuboj.
Viaj flugiloj donas al mi ŝirmon,
la vivo-fonto
estas ĉe Vi.
Kaj nur en Via lum’ la lumon vidas ni.
el
Psa 36
HERR, DEINE GÜTE REICHT, SO WEIT DER HIMMEL IST •
M: Rolf Schweizer 1965 • germana T: refreno kaj 1a strofo: Psa
36,6-7, 2a-4a strofoj: Gerhard Valentin 1964 • ©
Carus-Verlag Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 54
746
Lumon kaj veron Viajn alsendu,
ke ili gvidu min
ĉiutage,
kaj mi Vin danku pro Via favor’.
Psa
43,3-4
3-voĉa rondkanto
SENDE DEIN LICHT UND DEINE
WAHRHEIT • EG 172 • M kaj T: tradiciaj • E: Adolf
Burkhardt • AK 129
▉
De ĉiuj flankoj Vi ĉirkaŭbaris
min
kaj metis sur min Vian manon.
Psa 139,5
747
1. Remparo estas
nia Di’,
ŝirmaĵo en danĝeroj.
En sort’
kruela helpas Li
la Siajn el mizeroj.
La serpenta fort’
minacas
per mort’,
Satan’ armas sin
por turmentad’
sen fin’,
jam revas pri konkeroj.
2. Kaj nin ne
helpos propra man’,
aŭ menso plej genia,
sed ŝirmas
nin laŭ Dia plan’
Heroo glor-radia.
Mesi’ Lia
nom’,
model’ Li de l’ hom’,
Jesu’,
Dia Fil’,
majesta Lia bril’.
La venko estas Lia!
3. Kaj eĉ se
svarmus nia ter’
de diablar’ rabia,
ne timus ni en
malesper’,
ĉar certas venko Dia.
La princ’ de
l’ infer’
kun ĉia sever’
ne restos en
fort’,
jam pretas lia sort’:
vorteto lin faligos.
4. Firmege staros
Dia vort’,
kaj restos ĝi por ĉiam;
inferaj
provoj, tempo, mort’,
ŝancelos ĝin neniam.
Kaj
se trafos nin
malbon’ kaj ruin’,
se viv’
pasos for,
infan’, edzin’, honor’:
la Dia
regno staros.
laŭ
Psa 46
EIN FESTE BURG IST UNSER GOTT • Unisono 61 • EG
362 (unua versio) • kp. RG 32 • M (Ein feste Burg) kaj
germana T: Martin Luther 1529 • E: H. A. de Hoog, 1954 en KKP 15
(strofoj 1-3); nekonata verkinto, 1966 en HE 106 (strofo 4) • AK
84 (tie kun izometra melodi-versio) • adapto al la originalo:
Albrecht Kronenberger 1998
748
Ĉar Dio min paŝtas,
mi
mankon ne havos,
mi mankon ne havos.
Psa
23,1
3-voĉa rondkanto
DER HERR IST MEIN HIRTE • M kaj
germana T: © Hermann Stern • E: Adolf Burkhardt 1977 •
TK 49 • kun afabla permeso
749
1. Rapidu,
Sinjoro,
por grace rigardi nin
en granda mizero,
pro Kristo
Jesu’,
Estro kaj Di’,
nia Savanto.
2. Amikoj
proksimaj
sin kaŝis for de l’ sufer’;
ni solaj
vagadas.
Doloro kaj vund’,
jen nia sort’!
Kiu
kompatas?
3. Nur Vi,
Eternulo,
la koron de mizerul’
kapablas malŝarĝi.
Sur
ni pezas kulp’.
Helpu al ni;
Vin ni sopiras.
4. = 1.
el
Psa 38
URAM ISTEN, SIESS • M: liturgio 16a jc., Debrecen 1774
• hungara T: Gál Huszár • E: Éva
Farkas-Tatár kaj Adolf Burkhardt, 1971 en AK 117