PILGRIMO

572

1. Ho, alvenu, Sinjor’ Jesuo,
donu benon al tag-labor’!
Frumatene, vespere venu!
|: Venu ankaŭ dum nokta hor’! :|

2. Ho, alvenu por kuniradi
paŝon ĉiam post paŝ’ kun mi!
Ĉar sen Vi mi ne vivi povas.
|: Poreterne do restu Vi! :|

TULE KANSSANI, HERRA JEESUS • VK 548 • M (Ho alvenu): Armas Maasalo 1913 • finna T: Hilja Haahti 1899 • E: T. I. Haapalainen, 1971 en AK 214

573

1. En Via nom’, majesta Di’,
en Via nom’ pilgrimas ni,
petante gracon plu kaj plu
de Vi, ho sankta Triunu’. Kyrieleison.

2. En Via nom’ pilgrimas ni.
Al Vi, ho Patro, vokas ni
pri sav’ el morto kaj infer’,
pri help’ el ĉiu ajn mizer’. Kyrieleison.

3. En Via nom’ pilgrimas ni.
Vin, Krist’ Jesuo, petas ni:
Per Via kruca doloreg’
purigu nin de ĉia pek’. Kyrieleison.

4. En Via nom’ pilgrimas ni.
Al Vi, Spirito, preĝas ni:
Sanktigu nin per Via glor’, ke brilu Vi en nia kor’. Kyrieleison.

5. En Via nom’ pilgrimas ni.
Jen al Maria venas ni:
Al ni ŝi montru sin patrin’
dum nia viv’, ĝis pia fin’. Kyrieleison.

6. En Via nom’ pilgrimas ni.
Sanktulojn ĉiujn benas ni.
Kun ili en ĉiela ĥor’
ni kantu, Di’, al Via glor’. Kyrieleison.

7. En Via nom’ pilgrimas ni.
Je Vi, Sinjoro, kredas ni.
Vi sola estas nia fort’,
ŝirmanto kontraŭ fia sort’. Kyrieleison.

8. En Via nom’ pilgrimas ni.
Al Vi, Sinjor’, esperas ni.
Vi estas paco kaj konsol’,
Vi mem la savo de l’ popol’. Kyrieleison.

9. En Via nom’ pilgrimas ni.
El Via amo vivas ni.
El Via arda amo-flam’
sin nutras nia propra am’. Kyrieleison.

10. En Via nom’ pilgrimas ni.
Pri Via help’ atendas ni.
Abunde fruktu la kampar’.
Benata estu nia jar’. Kyrieleison.

11. En Via nom’ pilgrimas ni.
La sola ŝildo estas Vi.
Nin gardu kontraŭ trem’ de l’ ter’,
inund’, ribel’, milit-danĝer’. Kyrieleison.

12. En Via nom’ pilgrimas ni.
Al Via regno strebas ni.
La eklezio tra la ter’
persistu, Di’, en Via ver’. Kyrieleison.

13. En Via nom’ pilgrimas ni.
La celo, Dio, estas Vi.
Vin ni adoras plu kaj plu,
majesta sankta Triunu’. Kyrieleison.

Laŭokaze oni povas enŝovi aliajn, mem faritajn, strofojn, ekzemple:

14. En Via nom’ pilgrimas ni.
Ke ne damaĝu, petas ni,
nin erupcio de vulkan’,
detrua fort’ de uragan’. Kyrieleison.

15. En Via nom’ pilgrimas ni.
Amik’ de l’ vivo estas Vi.
Minacas hom- kaj brut-pere’
per A-I-Do-So, Bo-So-E. Kyrieleison.

IN GOTTES NAMEN FAHREN WIR • GL 303 • M: ĉe Johann Leisentritt 1567 • germana T: 15a jc., ĉe Michael Vehe 1537 • E: Albrecht Kronenberger 1996, 9a strofo (originale verkita): Kloster Kirchberg 1998

Alian melodion → 574 (sur la apuda paĝo)

574

1. En Via nom’, majesta Di’,
en Via nom’ pilgrimas ni,
petante gracon plu kaj plu
de Vi, ho sankta Triunu’. Kyrieleison

IN GOTTES NAMEN FAHREN WIR • EG 498 • M: 15a jc., Erfurt 1524 • germana T: 15a jc., ĉe Michael Vehe 1537 • E: Albrecht Kronenberger 1996, 9a strofo (originale verkita): Kloster Kirchberg 1998

La aliajn strofojn → 573 (sur la antaŭaj paĝoj)

575

M (Glenfinlas) → 503 «En anim-sufero»

1. El la bela mondo
niajn korojn ni
levas danko-plene, Dio, nun al Vi.

2. Dankon pro la ĝojo,
kiun pli kaj pli
ni geknaboj trovas ĉie ĉirkaŭ ni.

3. Nun pri niaj pekoj
ho pardonu nin;
donu Vian helpon, ke ni servu Vin.

4. Ĉiam kun sincero
ni obeu Vin;
dum la tuta vivo kondukadu nin.

EL LA BELA MONDO • E (originale verkita): R. W. Eland, 1966 en HE 257 • AK 21 [K492T]

576

1. Ĉe Dio nestas ĝojo,
forestas la mizer’,
sed oftas larmo-pano
kaj ĝemoj sur ĉi ter’.
Jen ĝojon jen doloron
nun spertas Krist-edzin’,
ne tiel estos tie;
ĉe Di’ nur ĝoj’ sen lim’.

2. Jen loĝas mi en tendo,
estante nur migrant’;
la voj-direkt’ kondukas
al ĝojo-regna strand’.
Trans loga mond-plezuro
vidiĝas la Eden’.
Eterne tie loĝos
mi for de ter-ĉagren’.

3. Mi ne dezirus esti
en stat’ de malsaĝul’:
li ĉiam volas festi
la ĝuon de okul’.
Se mi kun ĝem’ kaj ploro
semadas tie ĉi,
ĉe fin’ de la laboro
rikolton havos mi.

4. Sur firma grund’ mi staras
kun eternec-esper’.
Ankoraŭ do tempeton
min premu kruc-sufer’.
Jam baldaŭ ĉesos ploro,
dolor’ ne estos plu,
kaj ĉiam vid-al-vide
mi restos al Jesu’.

HOS GUD ER EVIG GLEDE • NSB 444 • SB 444 • HOS GUD ÄR IDEL GLÄDJE • M (Hos Gud): norvega popolmelodio (Nordmøre) • norvega T: Johan Nordahl Brun 1786 • sveda T: Lina Sandell-Berg • E el la sveda: Åke Ahlrén, 1962 en EKA 39, AK 176 • 3a strofo el la norvega: Trygve Raimar antaŭ 1971
• Psa 126,5s

Tia mi volus esti

Serena volus esti mi,
samkiel tiu tag’,
klar-pensa kaj sen emoci’,
sen iu kontraŭ-ag’.

Ĝojigas min ĉe l' vojo-rand’
de l’ floroj la kolor’.
Sub la ĉiel’ la varma land’
abundas da gren-or’.

Am-riĉa volus esti mi
por ĉiu aliul’.
Fariĝu, kiel volos Di’!
Mi estu ĝojemul’.

Augustin Wibbelt (1862-1947)
el la platdiĉa: Manfred Retzlaff

577

1. Tra la nokto de malĝojo
iras la pilgrima band’,
gaje kantas sur la vojo
al la promesita land’.
Klare brilas tra la nuboj
gvida lumo en ĉiel’;
man-en-mane ni gefratoj
paŝas firme al la cel’.

2. Sama lumo nin kondukas
dum la tuta pilgrimad’;
ĉasas for timigajn ombrojn
per konstanta hel-brilad’.
Saman celon havas ĉiu,
saman fidon en la kor’;
saman ravan antaŭvidon
al estonta fina glor’.

3. Saman kanton de triumfo
en milopa laŭta ŝvel’;
samkonflikton, samdanĝeron,
saman hejmon en ĉiel’.
En la malproksima lando
laŭdos ni en sama ĥor’,
kaj la saman Dian Patron
obeados ĉiu kor’.

4. Do, antaŭen, pilgrimantoj,
marŝu ĉiu kamarad’;
tra sufero, tra batalo,
ĝis la fina ripozad’.
Baldaŭ la mateno brilos,
venos fino de labor’;
ĉiu nubo dispeliĝos,
restos jam eterna glor’.

IGENNEM NAT OG TRÆNGSEL • THROUGH THE NIGHT OF DOUBT AND SORROW • LBW 355 • kp. HON 517 kaj HAM 292 • M (Ebenezer = Ton-y-botel): Thomas J. Williams el antemo, HON 556 • dana T: Bernhard Severin Ingemann • angla traduko: Sabine Baring-Gould • E: M. C. Butler, 1966 en HE 150 • AK 248*

577.5

1 Reĝ 19,4-8

4 Elija iris en la dezerton voj-iron de unu tago, kaj venis kaj sidiĝis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris: Sufiĉas nun, ho Eternulo! Prenu mian animon, ĉar mi ne estas pli bona ol miaj patroj. 5 Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la genisto; kaj jen anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li: Leviĝu, manĝu. 6 Li ekrigardis, kaj jen ĉe sia kap-loko li ekvidis bakitan paneton kaj kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denove kuŝiĝis, por dormi. 7 Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektuŝis lin, kaj diris: Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas granda vojo. 8 Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio.

578

1. «Vi je Mia man’
migru libervole.
Vi je Mia man’
iros ne izole.»

2. «Vi je Mia man’,
frato aŭ fratino,
vi je Mia man’
spitos al bar’ kaj mino.»

3. Mi je Via man’
strebas kun pilgrima ar’
al paca dom’
por ĉiu hom’,
al paca dom’ por ĉiu hom’.

4. Ni je Via man’, Sinjor’,
kaptu Vian gracon,
ni ja semas pacon,
Di’, je Via man’.

GIB MIR DEINE HAND • M: Fritz Baltruweit • germana T: Uwe Seidel • © tvd-Verlag Düsseldorf, el: Oekumene heute, Mein Liederbuch 2, 1992 • E: Albrecht Kronenberger 1995

579

M (Maccabaeus) → 321 «Ho Revivanto»

1. Vin, glora Dio, laŭdas ni kun ĝoj’,
kune vojaĝante sur pilgrima voj’.
Vi en Krist-Jesuo supren vokis nin;
marŝas ni al Cion, hejmo de l’ anim’.

Glora, kompata, adorinda Di’,
jen pro pretaj benoj danka melodi’.

2. Se dum l’ irado velkas energi’,
helpo staras preta kontraŭ apati’;
graco plen-sufiĉa estos nia fort’,
lumo sur la vojo estos Via vort’.
Glora …

3. Donas ripozon valoj de kviet’,
kie al si kantas gaja riveret’.
Ĉe trankvilaj akvoj kuŝas ni sen tim’,
dolĉe revigliĝas korpo kaj anim’.
Glora …

4. Tra l’ ŝanĝiĝantaj scenoj de la viv’
brilas antaŭ ni mirinda perspektiv’.
Vi ĝin priparolis en l’ evangeli’,
certe ne nin trompas vana fantazi’.
Glora …

5. Vi en Jesuo kun la Di-Spirit’
tiras nin algrimpi al la viv-zenit’.
Sub flugiloj Viaj ni ne vagos for,
bonvenigon aŭdos en ĉiela glor’.
Glora …

VIN, GLORA DIO, LAŬDAS NI KUN ĜOJ’ • E (originale verkita): W. J. Downes 1975 • TK 39 [K900T]
• Psa 23,2-3

580

1. Amiko sur la vivo-vojo,

1.-4. estu kun ni!

(1) Vin vokis ĉiu trista homo:

1.-4. estu kun ni!

(1) Vagadas homoj, tempo fuĝas,
sed daŭras Via nom’,
eĉ se Vi plu al ni misteras.

1.-4. Estu kun ni!

2. Dum koro kantas kaj fieras,

(2) Dum ni angoras kaj esperas,

(2) Se tiel ni rapide kuras
al nova vivo-cel’,
ni fide iru laŭ Di-vero.

3. Dum tuta mondo nin allogas,

(3) Dum endas peni, viv-oferi,

(3) Se nia hasta penso flugas
tra fora univers’,
kaj Vin, ho Dio, ni forgesas:

4. Dum vojo estas al ni peza,

(4) Dum ni respondojn vane serĉas,

(4) Se ni sopiras al patrino,
al ŝia kora am’,
Vi tiam montru vojon Vian.

AMIKO, SUR LA VIVOVOJO (originalo ne konata) • E: NV 191*

581

1. Sub beno de Via Spirito
mi sopiras ripozon kun ĝoj’,
|: la vivon en Vera Vito
kaj la lumon al kruca voj’. :|

2. Sufiĉas ne, kvankam mi iam
sango-pluvon ricevis de Vi.
|: Mi havu la gracon ĉiam!
Reekflamos la kor’ per ĝi. :|

3. Ne halti mi rajtas survoje
tra dezerto, krutaĵo sur rand’.
|: Daŭrigu mi foj-post-foje –
ĝis la celo: ĉiela land’. :|

4. Sub beno de Via Spirito
mi sopiras la pacon kun ĝoj’.
|: Mi preĝas Vin, Vera Vito,
Vin, la Lumo al kruca voj’. :|

SUN HENKESI SATEEN ALLE • M (Karanko): Yrjö Karanko • finna T: Vilho Rantanen • E: T. I. Haapalainen, 1971 en AK 257

582

1. Estu kun ni la Sinjor’, haleluja,
dum ripozo kaj labor’, haleluja.

2. Jam foriris nokta griz’, haleluja,
strebo estas tag-deviz’, haleluja.

3. Kun Sinjoro en anim’, haleluja,
sanktos homa la pilgrim’, haleluja.

4. Lia vorto por ni fort’, haleluja,
al ĉiela gvidas bord’, haleluja.

5. Post la ĉiutaga pen’, haleluja,
proksimiĝas Dia ven’, haleluja.

6. Al eterno gvidas voj’, haleluja,
kreskas la interna ĝoj’, haleluja.

7. Gloru Dion ĉiu hom’, haleluja,
tuta mondo, ĉiu dom’, haleluja.

ESTU KUN NI LA SINJOR’ • M (Michael row the boat ashore): Spiritualo • E: 1985 en NV 147*

Ekzistas aliaj versioj de la sama melodio.

583

1. Gvidu antaŭ mi, Jehovo,
pilgrimanta dezertan’.
Ŝirmu min per Via povo,
tenu per potenca man’.
Nun kaj ĉiam,
nun kaj ĉiam,
nutru min ĉiela pan’;
nutru min ĉiela pan’.

2. Mi kristalan fonton vidu
kun saniga dolĉa flu’.
Fajra nub-kolono gvidu,
gardu min la Di-instru’.
Fort-helpanto!
Fort-helpanto!
Lasu min neniam plu;
lasu min neniam plu.

3. Kiam ĉe Jordana bordo
tuŝos min la ond-kares’,
tio estu nur la pordo
en la landon de promes’.
Laŭdajn himnojn,
laŭdajn himnojn,
tie kantos mi sen ĉes’;
tie kantos mi sen ĉes’.

WELE’N SEFYLL RHWNG Y MYRTWYDD • GUIDE ME, O THOU GREAT JEHOVAH / REDEEMER • HAM 296 • HON 188 • LBW 343 • M (Cwm Rhondda): John Hughes • kimra T: William Williams • angla T: Peter Williams • E: M. C. Butler, 1966 en HE 145 • AK 132

Laŭ la sama melodio:

584

M (Cwm Rhondda) → 583 «Gvidu antaŭ mi, Jehovo»

1. Dio graca, Dio glora,
sur nin povon verŝu Vi!
El burĝon’ al vivo flora
kresku Via eklezi’!
Donu saĝon
kaj kuraĝon,
ke la horon frontu ni,
ke la nunan horon frontu ni!

2. Ĉirkaŭ ni, kun malestimo,
malbonuloj mokas Vin.
El katenoj de la timo,
liberige voku nin.
Donu saĝon
kaj kuraĝon,
ke ni vivu laŭ destin’,
ke ni venke vivu laŭ destin’.

3. Ni frenezas plu milite –
venku nin per Via pac’!
Aĵe riĉaj, sed spirite
mankaj; venu jam kurac’!
Donu saĝon
kaj kuraĝon,
nin celumu per la grac’,
nin celumu per paciga grac’!

4. Metu nin sur altajn lokojn,
armu niajn vivojn per
Kristaj gracoj, ke alvokojn
ni respondu por liber’.
Donu saĝon
kaj kuraĝon,
ke ni servu Vin sur ter’,
ke ni servu Vin sur nia ter’!

5. Savu nin el rezignemo
pri malbonoj en la mond’:
Via savo estu premo
instiganta al respond’!
Donu saĝon
kaj kuraĝon,
ke utilu nia rond’,
ke al Vi utilu nia rond’!

GOD OF GRACE AND GOD OF GLORY • kp. HON174, LBW 415 • angla T: Harry Emerson Fosdick • E: Leland Bryant Ross [K940T]

585

1. Lumo ĉiela, en plej nigra hor’
gvidadu min.
Vagas en nokto mi de l’ hejmo for,
gvidadu min.
Pri malproksima voj’ ne zorgas mi,
se tra mallum’ la paŝojn gvidas Vi.

2. Tiel ne ĉiam preĝis mi, ke Vi
gvidadu min.
Vojon elekti mem kutimis mi,
nun gvidu min.
Malhumileco regis en la kor’,
sed tion Vi formetu el memor’.

3. Iros mi nun antaŭen kun esper’,
sub Via ben’
tra dezertej’, rokaro kaj river’
ĝis taga ven’,
kiam amatoj, kiuj iris for,
al mi ridetos el anĝela ĥor’.

LEAD, KINDLY LIGHT • HAM 298 • HON 292 • CP 509 • LBW 445 (M) • M (Sandon): Charles Henry Purday 1860 • angla T: John Henry Newman 1833 • E: M. C. Butler, 1952 en EK 25 • AK 138

586

1. Gvidu nin, Jesu’,
tra la monda bru’.
Vin trankvile konfidante,
ni sekvados Vin konstante
en pilgrima band’
al la patro-land’.

2. Malgraŭ ĉiu bar’,
ĉia kontraŭstar’,
kun espero en animo
ni fidados Vin sen timo
ĝis la fina cel’:
hejmo en ĉiel’.

3. Se anim-dolor’
premas al la kor’,
meze de tentado ĉia,
helpu nin per forto Via;
kondukadu nin
ĝis vojaĝa fin’.

4. Kristo, gvidu nin,
kaj ni sekvos Vin.
Amo Via nin direktu,
subtenadu kaj protektu,
ĝis la kara rand’
de la patro-land’.

JESU, GEH VORAN • EG 391 • kp. RG 690 • JESUS, STILL LEAD ON • HAM 206 (T) • M (Arnstadt = Seelenbräutigam): Adam Drese 1698 • germana T: Nikolaus Ludwig von Zinzendorf (1721) 1725 • angla T: Jane Laurie Borthwick • E: M. C. Butler, 1966 en HE 146 • AK 131

587

1. Kiam mi danĝeron frontas,
min fortigu, ho Sinjor’.
Se pro duboj mi ekhontas,
donu fidon al la kor’.
Ĉiajn ĝenojn kaj ĉagrenojn
Via vorto pelu for.

2. Dio, protektanto mia,
forta ŝildo sur la voj’,
per senlima povo Via
venas venko sen aloj’,
lumo, amo, kaj senfina
vivo de eterna ĝoj’.

3. Firme pro la Dia graco
al Ciono marŝas mi.
Enanime estas paco,
ĉar antaŭe iras Vi.
Forton, sanon, mi posedas,
por Vin servi ĉiam pli.

WHEN BY FEAR MY HEART IS DAUNTED • M (Westminster Abbey): Henry Purcell, HON 76, HAM 574 • angla T: Percy Dearmer • E: Leonard Ivor Gentle, 1966 en HE 104

UNUECO KAJ PACO

Psalmo:
Psa 72 → 057.5
Kantoj:
Paco perfekta, sur pek-nigra ter’? → 072
La Spirito nin igas unu → 075
Jenon, kristanoj, sciu kaj memoru → 076
Donu pacon al la ter’ → 515
Rondkantoj:
Kiam estos paco → 071.1
Donu al ni Vian pacon → 073
Multaj konfesoj → 074.1

588

1.-4. Interakceptu vin!

1. Prenu panon kaj prenu vinon.

1.-4. Prenu, donu; donu, prenu.

1. Ne fremdulas ni en Lia dom’.

2. – Estu salo kaj estu lum’. – Ne fremdulas ni en Lia urb’.

3. – Vian havon dividu nun. – Ne fremdulas ni en Lia land’.

4. – Revon vivu, la manon donu. – Ne fremdulas ni en Lia mond’.

NEHMET EINANDER AN • M: Christoph Noetzel • germana T: Hans-Jürgen Netz • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Adolf Burkhardt, unua linio: Jacques Tuinder • TK 408 D

589

1. Por ke fremduloj amikiĝu, Vi amikiĝis, Di’, al ni.
Kun ni Vi iras nian vojon, por ke ni iru, Di’, kun Vi.

2. Por ke fremduloj amikiĝu, nin kiel frat’ renkontas Vi.
Do ni en hom’ de ĉiu raso fraton, fratinon vidas ni.

3. Por ke fremduloj amikiĝu, Vi ĝis la morto amis nin,
ke ni per reciproka amo ĝis nia morto sekvu Vin.

4. Por ke fremduloj amikiĝu, Vi en la pan’ donacas Vin,
vivigas nin per Via vivo, kaj per feliĉ’ regalas nin.

5. Por ke fremduloj amikiĝu, laŭ Via bild’ Vi kreis nin.
Do Via bild’ en ĉiu homo neniam malklarigu sin.

6. Por ke fremduloj amikiĝu, Vi respondecaj volis nin,
konfidas Vian kreitaĵon al nia zorg’, zorgema Di’.

7. Por ke fremduloj amikiĝu, Via Spirit’ plenigu nin,
ke ni en unu eklezio unuanime laŭdu Vin.

DAMIT AUS FREMDEN FREUNDE WERDEN • EG (Pfalz) 612 • KG 594 • M kaj germana T: Rolf Schweizer 1982, © Bärenreiter-Verlag, Kassel • E: Albrecht Kronenberger 1996

590

Ŝalóm al vi,
ŝalóm al vi,
ŝalóm,
ŝalóm,
Di’ benu vin,
Di’ benu vin,
ŝalóm,
ŝalóm.

hebree:

Ŝalom ĥaverim,
ŝalom ĥaverim,
ŝalom,
ŝalom,
le hitraot,
le hitraot,
ŝalom,
ŝalom.

8-voĉa rondkanto
ŜALOM ĤAVERIM • EG 434 • M kaj hebrea T: el Israelo • E: Albrecht Kronenberger 1996

591

1. Donu pacon!
Donu pacon!
Laŭ la vorto de Jesuo,
feliĉega estas hom’,
Di-infano lia nom’,
se li agas por daŭra pac-konstruo.

2. Donu pacon,
donu pacon –
pacon al la kristanaro!
Sen Vi, daŭros la divid’,
antaŭjuĝoj kaj malfid’
forŝirantaj najbaron de najbaro.

3. Donu pacon,
donu pacon
inter junaj kaj maljunaj!
Sen Vi, daŭros la divid’,
antaŭjuĝoj kaj malfid’,
kvankam ambaŭ pli firme starus kunaj.

4. Donu pacon,
donu pacon
inter riĉa kaj malriĉa!
Sen Vi, daŭros la divid’,
antaŭjuĝoj kaj malfid’.
Via amo – por ambaŭ plen-sufiĉa.

5. Donu pacon,
donu pacon!
Oriento, okcidento:
Sen Vi, daŭros la divid’,
antaŭjuĝoj kaj malfid’.
Blovu, forta paciga Dia vento!

6. Donu pacon,
donu pacon
al nigrulo kaj blankulo.
Sen Vi, daŭros la divid’,
antaŭjuĝoj kaj malfid’.
Donu pacon al ni, ho Eternulo.

GOTT, GIB FRIEDEN • M: Spiritualo «Oh freedom» • germana T: Friedrich Walz • © Carus-Verlag Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1975 • TK 14

Plu aktualigu mem!

592

Pacon donu, ho Sinjoro;
donu Vian pacon;
pacon, donu al ni pacon; Sin-
joro, donu pacon.

4-voĉa rondkanto
HERR, GIB UNS DEINEN FRIEDEN • el: Weil du mich so magst (IMP 1036) • EG 436 • M: Ludger Edelkötter 1976 • germana T: Wolfgang Poeplau • © Impulse Musikverlag Ludger Edelkötter, 48317 Drensteinfurt • E: Adolf Burkhardt 1983 • TK 102

593

1. Koroj ame kunligitaj
trovas pacon ĉe l’ Sinjor’.
Amo-flamoj pur-spiritaj
serĉas Kriston kun ador’.
Li la kapo, ni la membroj,
Li la lumo, ni rebril’,
Li la majstro, ni la fratoj,
fratoj de la Dia Fil’.

2. Fratoj, tian amon flegu
en prospero aŭ sufer’;
ĝi en ĉies koro regu,
eĉ se venas mort-danĝer’.
Tian amon Kristo havis,
Sian sangon verŝis Li,
kaj tra l’ morto Li nin savis,
repacigis nin kun Di’.

3. Haleluja! Riĉan gracon
donas Li el plena man’.
Spertu ni la Dian pacon
el abunda am-fontan’.
Alta estas Lia seĝo,
kaj senfina Lia glor’;
tamen Li, eterna reĝo,
loĝas eĉ en nia kor’.

4. Amon Li al ni ordonas,
amon tra la tuta ter’.
Mortaj koroj ĝin bezonas
por vekiĝi el mizer’.
Amo-torĉon ekbruligu,
fratoj de la granda mond’!
Nigrajn ombrojn ĝi forigu,
ligu nin en sankta rond’.

5. Sankta rondo harmonia,
kie regas Dia pac’,
ĉiu frat’ disĉiplo Lia,
plena de ĉiela grac’.
Vivu ni en Lia lumo,
kaj la mondo vidu nin:
Unu granda komunumo,
kiu volas sekvi Lin!

HERZ UND HERZ VEREINT ZUSAMMEN • EG 251 • RG 793 • M (Cassel): 17a jc., religie Bamberg 1732, Herrnhaag ĉ. 1735/1744, Basel 1745 • kp. GL (Speyer) 856 • germana T: Nikolaus Ludwig von Zinzendorf (1723) 1725, prilaborita de Christian Gregor 1778 kaj Albert Knapp 1837 • E: H. A. de Hoog • AK 86

594

M (Laŭdu) → 461 «Laŭdu la Estron, ĉar Li estas bona»

Krist’ nin admonas,
ke ni estu unu.
Do al Li sekvu ni. Li
gvidas al cel’.

4-voĉa rondkanto
JESUS BERUFT UNS, EINHEIT ZU GEWINNEN • Thuma Mina 7 • germana T: Dieter Trautwein • © Strube Verlag, München • E: Albrecht Kronenberger 1997 [R142T]

595

1. Hom-frato, amu kore fraton vian!
Ĉar paco fontas el la kompatem’.
Adori estas: ami fraton sian;
himnado, preĝ’: rideto, bonfarem’.
La religio, kiun Kristo konas,
al korrompitoj venas kun esper’;
perditojn trovas; helpon ame donas
al orfoj kaj vidvinoj en mizer’.

2. Sekvadu do al sankta la ekzemplo
de Lia bonfarado kaj homam’.
La mondo estos vasta Dia templo;
la tuta vivo: ĝoja danko-psalm’.
Milito mortos tiam de la tero,
katenoj krevos per la Dia grac’.
Fortretos am’ la fajron de kolero,
kaj tie plantos arbon de la pac’.

O BROTHER MAN • M (Derry Air): tradicia irlanda, HON 226 • angla T: John Greanleaf Whittier • E: M. C. Butler, 1966 en HE 198

596

1.-2. Sidiĝu man-en-mane
kaj formu ringon nun.
Ni estas ja gefratoj
sub Dia amo-sun’.

1. Ĉar Dio estas Patro,
kaj tero la loĝej’,
amikoj estu ĉiuj
en tuta tera hejm’.

2. Pro l’ ter’ kaj ĉiuj homoj
ni dankas, bona Di’;
fariĝu ni nur granda,
grandega famili’.

VI SÄTTER OSS I RINGEN • SPB 608 • Thuma Mina 227 • M: © Lars Åke Lundberg 1970 • sveda T: © Margareta Melin 1969 • copyright control • E: Åke Ahlrén, 1975 en TK 17

597

1. Homoj, kantu ĝojo-kanton;
dank-motivojn konas vi.
Di’ malfermas vastan landon,
novan vojon donas Li.
Sen Li vi kuracus vane
plagojn de anim’ kaj korp’. Al
la vivo-font’ infane
venu por saniga sorb’.

2. Vin, gefratoj, Li invitas,
ĉiujn sen distinga rang’;
Dio diferencojn spitas
ĉu de ŝtat’ aŭ ras’ aŭ sang’.
For do limoj kaj bariloj!
Ĉesu vanta la konkur’ pri
grandec’, ĉar por gefiloj
Diaj grandas Dio nur.

3. Li al ni liberon donas
helpi al la proksimul’;
ĉiujn Li al ĝojo spronas,
kiujn premas zorg’, skrupul’.
Li neniun forrifuzas,
pro la Krista kruc-ofer’. Nin
pro am’ al mondo uzas
Li, ke regu ĝin liber’.

4. Mondo pacon ne plu perdos,
se ĝin regas Krist-Spirit’.
Kiu Lin akceptas, spertos,
ke bonfara Lia gvid’.
Viglos pli la koro-batoj,
kiam stumblas sam-vojan’. Re-
fariĝos ni gefratoj kun divido de la pan’.

5. Dio montras vastan landon;
estontecon donas Li.
Homoj, kantu la ĝoj-kanton.
Dank-motivojn konas vi. (fine)

BRÜDER, SINGT DAS LIED DER FREUDE • M (Ode to Joy = Himn to Joy): el la 9a simfonio de Ludwig van Beethoven 1822-1824 • germana T: © Helmut Oess • E: Adolf Burkhardt • TK 21* • kun afabla permeso

598

1. Aŭdu ni!
Vokas Di’:
Paciĝu inter vi!
Pardono estas don’ elĉiela;
el repaciĝo fontas nova vivo.

2. Aŭdu ni,
vi kaj mi:
Paciĝu inter vi!
Dividu kune ridon kaj larmon;
pardon’ el koro pelas nubojn for.

3. Aŭdu ni!
Volas Di’:
Paciĝu inter vi!
Petante Dion, unu ni kresku,
por ke fariĝu sankta Lia volo.

4. Aŭdu nun –
tie ĉi:
Paciĝu inter vi!
Pac-plene pensu, laŭe agadu;
komune barojn, dubojn venkos ni!

5. Aŭdu ni!
Semas Di’
promeson inter vi!
Brakumas sin fidelo kaj amo;
geiĝas paco kise kun justeco!

6. = 1.

RECONCILE – LET US HEAR • M: Myra Blyth 1986 • T: Irja Askola (strofoj 1-4), Myra Blyth (strofo 5) • E (por la 13a ekumena kongreso en Nantes): Jacques Tuinder, la 30an de aprilo 1998

599

1. Tion Vi, Sinjoro, preĝis:
unu estu ĉiuj ni.
Helpu mem al unueco;
Via estas l’ eklezi’.

2. Ni renkontu la gefratojn,
kiuj strebas sekvi Vin
en aliaj eklezioj,
kiel ni, kun Dio-tim’;

3. kiuj alivoĉe laŭdas
Vian grandan nomon, ĉar
tiu nom’, por ni kaj ili,
estas nomo sen kompar’.

4. Unu helpu la alian,
ke kreskadu la afer’:
en la lacan mondon venu
Via regno de la ver’.

5. Via regno ne identas
kun la propra konfesi’;
ĝi ja estas tre pli granda.
Kun la regno venu Vi!

HERR, DU HAST DARUM GEBETET • EG 267 • el: Schalom – Ökumenisches Liederbuch • M kaj germana T: Otmar Schulz 1967/1971 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1976E• TK 33

600

1. Suno de la Di-justec’,
nun leviĝu laŭ promes’.
L’ eklezi’ spegulu ĝin
por de l’ mondo ilumin’.
Kompatu nin.

2. Veku l’ kristanaron Vi
el memfida apati’.
Vian voĉon aŭdu ĝi.
Sole Vin aplaŭdu ĝi.
Kompatu nin.

3. Vidu, kia dividiĝ’
pro doktrinoj aŭ prestiĝ’!
Rekunigu, ho ŝafist’,
Vian gregon kun insist’.
Kompatu nin.

4. Pordojn al la naciar’
Vi malfermu. Ĉiu bar’
cedu, ĉiu citadel’.
Lumon kreu en malhel’.
Kompatu nin.

5. La senditojn dotu per
forto, amo kaj esper’.
Post semado kun ĉagren’
sekvu riĉa frukto-ben’.
Kompatu nin.

6. Vian gloron montru, Di’,
nun kaj plue inter ni,
ke per nia eta fort’
kresku paco kaj konkord’.
Kompatu nin.

7. Ĉiu gloro kaj potenc’
al Vi, fino kaj komenc’.
En la triunua Di’,
unu estu ankaŭ ni.
Kompatu nin.

SONNE DER GERECHTIGKEIT • EG 262 • GL 644 • RG 795 • KG 509 • M (Sonne der Gerechtigkeit): Bohemio 1467; Nürnberg 1556; religie: Morava Frataro, Eibenschütz (Moravio) 1566 • germana T: strofoj 1 kaj 6: Christian David (1728) 1741; strofoj 2, 4 kaj 5: Christian Gottlob Barth 1827; strofoj 3 kaj 7: Johann Christian Nehring 1704; kompilita de Otto Riethmüller 1932; Unisono 117 • E: Adolf Burkhardt 1981 • TK 73

601

|: Donu Vian pacon. :|
Donu Vian pacon.

latine:

|: Dona nobis pacem. :|
Dona nobis pacem.

3-voĉa rondkanto
DONA NOBIS PACEM • RG 337 • M: anonima • latina T kaj E: liturgiaj

602

M (Ik sta voor U) → 512 «Malplenas miaj manoj antaŭ Vi»

1. Ni faras pontojn inter land’ kaj land’,
de gent’ al gent’, de koro kaj al koro.
Jen nia frata man’ al ĉiu rand’.
Jen reciproka part’ de ĝoj’, doloro.
Ni faras pontojn inter land’ kaj land’,
de gent’ al gent’, de koro kaj al koro.

2. La tasko: granda. Antaŭ la okul’
sin tordas mondo sub batad’ malpaca,
ŝirita de envio, fi-postul’.
Ankoraŭ daŭras nur detru’ minaca.
La tasko: granda. Antaŭ la okul’
sin tordas mondo sub batad’ malpaca.

3. Sed Dio amas. En la mond-mizer’
anoncas ni pri tiu help-saluto.
Por ĉia peko, morto kaj sufer’,
por viv’, pardono, sav’: jen la tributo.
Jes, Dio amas. En la mond-mizer’
anoncas ni pri tiu help-saluto.

4. La kruc’ etendas sin al la ĉiel’
kaj en ĉi temp’ al homoj Di’ Sin klinas.
Proksimas Lia regno, nia cel’,
ĉar Kristo venas kaj batalon finas.
La kruc’ etendas sin al la ĉiel’
kaj en ĉi temp’ al homoj Di’ Sin klinas.

5. Ni faros pontojn, ĝis atingos ni
viv-belon, bonon kaj nin reciproke.
Tra ĉiuj ŝanĝoj helpos nia Di’,
kaj sonos Lia ama vorto voke.
Ni faros pontojn, ĝis atingos ni
viv-belon, bonon kaj nin reciproke.

VI BYGGA BROAR • sveda T: Axel Andersson • E: Karl Olof Sandgren, 1962 en EKA 44, AK 221 • kunordigo: Kloster Kirchberg 2000 [K537T]

603

1. Multaj la radioj, unu la lum’.
Nia lumo: Kristo.
Multaj la radioj, unu la lum’.
Li nin faras unu.

2. Branĉoj kreskas multaj el unu trunk’.
Nia trunko: Kristo.
Branĉoj kreskas multaj el unu trunk’.
Li nin faras unu.

3. Donoj estas multaj, nur unu am’.
Amon donas Kristo.
Donoj estas multaj, nur unu am’,
Li nin faras unu.

4. Servojn vekas multajn unu spirit’,
la spirit’ de Kristo.
Servojn vekas multajn unu spirit’,
Li nin faras unu.

5. Membroj estas multaj, nur unu korp’:
l’ eklezi’ de Kristo.
Membroj estas multaj, nur unu korp’,
Li nin faras unu.

LÅGORNA ÄR MÅNGA • SPB 61 • M: © Olle Widestrand, Jönköping, 1974 • sveda T: Anders Frostenson (1972) 1974, © AF Foundation Hymns and Songs, Verbum, Stockholm • E: Adolf Burkhardt 1986/ 2000

604

1. Dio majesta, kiu ordonas
ventojn kaj fulmojn, reĝante en glor’!
Vi el ĉielo la mondon disponas.
Donu la pacon al ni, ho Sinjor’.

2. Dio potenca, juste kolera!
Montru kompaton pri nia dolor’.
Ne nin forlasu en horo danĝera.
Donu la pacon al ni, ho Sinjor’.

3. Dio kompata! Ni honte konfesas:
De Via vojo vagadis ni for.
Sed Vi pardonon post pento promesas.
Donu pardonon al ni, ho Sinjor’.

4. Dio plen-saĝa! La mondon ni vidos
ĝoja, libera, pro Via favor’.
Tra la mallumo la regno rapidos.
En Via tempo ĝi venos, Sinjor’.

5. Nin do timigas nenia danĝero.
Vin ni laŭdados, kun fido en kor’.
Ĉie regados la paco sur tero.
Ĉiu nacio Vin laŭdos, Sinjor’.

GOD THE OMNIPOTENT • HAM 491 • LBW 462 • M (Russia = Russian Anthem = Rephidim): Aleksis Fedoroviĉ Lvov • angla T: Henry Fothergill Chorley • E: Florence Harriet Hanbury, 1966 en HE 206 • AK 27

605

1. Pentu, vi homoj, cedu pri malsaĝ’;
vivu vi laŭ la Dia sav-mesaĝ’.
Ĉefo vi estas de la kreitar’,
tamen surdiĝis pri la Di-deklar’:
«Pentu, vi homoj, cedu pri malsaĝ’.»

2. Bona la sorto de la hom’ kaj ter’,
se ne venenus ilin pek-ulcer’.
En homaj revoj ĉiam estas plor’.
Se nur la tromp-esperoj estus for –
bona la sorto de la hom’ kaj ter’.

3. Homa fratar’ sur paco-plena ter’!
Jen la triumfo super mond-infer’.
Jen fina venko de l’ eterna Reĝ’,
kaj plenumiĝo de l’ tutmonda preĝ’ –
Homa fratar’ sur paco-plena ter’!

TURN BACK, O MAN • M (Old 124th): Loys Bourgeois 1551, HAM 380, LBW 376 • angla T: Clifford Bax • E: W. J. Downes, 1971 en AK 209

606

1. Estro de l’ vivo, ĉiopova Dio!
Stelo de l’ nokt’, espero de l’ nacio!
Aŭdu la preĝojn el la eklezio,
forta Reganto!

2. Vidu! La ŝipon ondoj ĉirkaŭprenas.
Vidu! Standardojn malamikoj tenas.
Sagoj venenaj hajle sur nin venas. –
Vi povas savi.

3. Ne helpas homoj, sed Vi nin protektos,
kaj se ni pekos, patre nin korektos.
Morto, infero, Viajn ne difektos.
Donu la pacon,

4. pacon animan, malgraŭ diablaro,
pacon interne de la Kristanaro,
pacon en mezo de milit-preparo,
trankviligantan.

5. Helpu nin venki en batal-danĝero.
Donu al ĉiu vidon de la vero,
kaj, kiam venis paco al la tero,
pacon ĉielan.

LORD OF OUR LIFE • M (Flemming): Friedrich Ferdinand Flemming 1811, LBW 517 • angla T: Philip Pusey laŭ la germana Christe, du Beistand deiner Kreuzgemeine de Matthäus Apelles von Löwenstern 1644, HAM 253, HON 315, LBW 366 • E: Clarence Bicknell (1842-1918), 1966 en HE 122 • AK 127

607

M (Aurelia) → 666 «Sur Kristo sin apogas»

1. Kaj ĉu la tempo venas,
plenume al vizi’?
Ĉu homoj kune loĝos
en unu famili’?
Ĉu renkontiĝos anoj
de ĉiu ajn naci’
por ĝoja kunadoro
al la komuna Di’?

2. Ĉu ĉia malkonsento
por ĉiam pasos for,
kaj nigron de la nokto
forpelos taga glor’?
Ĉu iam ni fratiĝos
per vasta, varma am’,
kaj ĉies koro ardos
per ĝia sankta flam’?

3. Al tiu bena tempo
sopiras nia kor’.
Elbrilu, sun’ matena,
la ombrojn pelu for!
Ho antaŭvido rava!
Kuraĝon donas vi
preĝadi kaj labori
ĝis brilos tag-radi’.

AND IS THE TIME APPROACHING? • angla T: Jane Laurie Borthwick • E: M. C. Butler, 1966 en HE 190* [K920T]

Ne estas mia la pasinta tag’.
Ne estas mia la venonta nokt’.
Nur estas mia tiu ĉi moment’.
Kaj kiam kun atent’
mi vivas ĝin,
mi spertos Lin:
Li estos mia en la nokt-silent’.

Albrecht Kronenberger 2002
laŭ Andreas Gryphius

608

1. Regas malpaco sur tero,
krimoj, militoj, bataloj.
Oni subpremas popolojn,
ilin devigas silenti.

refreno:

1.-3. Pacon de Di’ al vi!
Pacon de Di’ al vi!
Ne laŭ mezuro de la mond’,
laŭ memdonem’ de Di’.

2. Nestas malamo en cerbo,
disharmonio en koro,
eĉ se ni ade klopodas,
verki la pacon ĉirkaŭe.

3. Kion deziras popoloj,
kion aspiras la koroj,
tion ni petas, Sinjoro:
Donu al ni Vian pacon.

POKÓJ ZOSTAWIAM WAM • Thuma Mina 248 • M kaj pola T: © Zofia Jasnota 1977 • E: Barbara Jantzen kaj Albrecht Kronenberger 1993 dum la kultur-semajnfino de SEL (Sarlanda Esperanto-Ligo) en Homburg • kun afabla permeso

608.4

Via paco verku pacon,
la Spirit’ novigu nian teron.
En ni, kun ni kaj per ni
iĝu paco sur la tero, paco sur la tero.

4-voĉa rondkanto • ĉiu voĉo kantu ĝisfine
DEIN FRIEDE WIRKE FRIEDEN • M: Ludger Edelkötter • germana T: Alois Albrecht • © KiMu Kinder Musik Verlag GmbH 42555 Velbert • E: Albrecht Kronenberger 1996, kun afabla permeso de la poeto

609

1. Ĝoju kun la ĝojaj,
ploru kun ploranto,
kantu kun feliĉaj,
kun la tristoj tristu.

refreno:

1.-3. Tie ĉi kaj nun
reciproke vin akceptu.
Li kaj ŝi kaj mi kaj vi
proksimiĝas inter si.

2. Manĝu kun manĝantoj,
hungru kun malsataj,
ridu kun kuraĝaj,
mutu kun timemaj.

3. Dancu kun fortuloj,
kune suferu,
vidu kun vidantoj kaj es-
peru kun la blindaj.

FREUT EUCH MIT DEN FRÖHLICHEN • M kaj germana T: Harald Sumik • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © Knallfrösche & Tümpelgang Verlag Hamm • E: Adolf Burkhardt • TK 465

610

1. Jen mia preĝo, Dio de l’ nacioj,
ke venu paco al la tuta ter’.
Jen mia hejmo, lando de la koro,
sanktejo mia, revo kaj esper’.
Sed same batas koroj alilande,
kun samaj revoj, amo al liber’.

2. Kaj tie same verdas trifolio.
Ĉielo bluas kiel mara ond’.
La sama suno lumas al pinarboj,
kaj oceano brilas en respond’.
Ho Eternulo, aŭdu mian preĝon,
kaj donu pacon al la tuta mond’.

3. Ĉiela Patro, venu Via regno.
Tra l’ tuta tero regu Via leĝ’.
En unueco ĉiuj Vin servadu.
Leviĝu Krist’, la tut-homara Reĝ’.
Al Vi mi donas min kun danka koro.
«Fariĝu Via vol’.» – Jen mia preĝ’.

THIS IS MY SONG • M (Finlandia): Jean Sibelius, versio el Sálmabók 13 • angla T: Georgia Harkness, E. Lorenz • E: M. C. Butler, 1966 en HE 203

610.4

S: Aŭdu, elaŭdu nin, Sinjor’.

K: + Aŭdu, elaŭdu nin, Sinjor’.
Nin rigardu, Vian popolon.
Aŭdu, elaŭdu nin, Sinjor’.

S (ekzemple): Donu pacon.

K: Aŭdu, elaŭdu nin, Sinjor’.

S: Donu pacon.

K: dal segno

HERR GOTT, ERHÖRE MEIN GEBET • GL (Speyer) 910 • M kaj germana T: Georg Pfeifer 1970 laŭ Spiritualo • plurvoĉeco el Neue Lieder der Gemeinde 1971, n. 36 • E: anonima

NATURO KAJ MEDIO

Psalmo:
Psa 8 → 710

611

|: Ĉiu part’ de la tero
estas al ni sankta. :|

4-voĉa rondkanto
JEDER TEIL DIESER ERDE • EG (Bayern) 655 • Thuma Mina 238 • M (Jeder Teil dieser Erde): Stefan Vesper antaŭ 1986 • germanigita T: el la parolado de la indiana tribestro Seattle antaŭ la usona kongreso 1855 (laŭ Ted Perry 1972) • E: Albrecht Kronenberger 1994

612

1. Belegas nun somer-sezon’,
eliru do kaj ĝoju, hom’,
pri l’ grandaj Di-bonaĵoj.
Jen, kiel ter’ ornamis sin.
Jen, kiel por ĝojigi nin,
aperas mir-donaĵoj.

2. La arbojn garnas foliar’,
verd-vestis sin kun malavar’
la tera regiono.
Nun ravas vin florar-trezor’,
kies brilon ne superas glor’
kaj pomp’ de Salomono.

3. Abundon kamp’ anoncas jam,
benita pruvo pri la am’
de l’ bona, milda Dio.
Provizas Li laŭ Sia plan’
ĉiame nin per taga pan’
kaj bono por animo.

4. Do, kial iru sole mi
sendanka al la kara Di’,
dum gloron Li ricevas?
Ho, Dio, inda je la glor’,
laŭdante mia plena kor’
en kred’ al Vi sin levas.

5. Se plaĉas tiel jam sur ter’,
prezentas ĉarme la somer’
riĉegan bel-provizon,
do kiel estos kiam mi
post pilgrimado tie ĉi
ekvidas Paradizon!

6. Ho, ke jam staru tie mi
ĉe Via tron’, Sinjoro Di’,
portante miajn palmojn.
Tiam volus mi al Via glor’
ekkanti kun anĝela ĥor’
pli bonajn ĝojo-psalmojn.

GEH AUS, MEIN HERZ, UND SUCHE FREUD • kp. EG 503 kaj RG 537 • I DENNA LJUVA SOMMARTID • SPB 200 • M (Söderblom): Nathan Söderblom 1916 • germana T: Paul Gerhardt 1653 • sveda traduko: Joachim von Düben 1725, Christoffer Olofsson Angeldorff 1855 • E: Åke Ahlrén, 1962 en EKA 2 • AK 109

Turnu vian vizaĝon al la suno;
kaj via ombro
falos malantaŭ vin.

Proverbo

613

1. Vi, kreitaĵoj de l’ Sinjor’,
kunkantu vi en vasta ĥor’:
Haleluja!
Haleluja!
Ardanta sun’ kun or-radi’,
arĝenta lun’ kun mild-magi’,

1.-7. Lin laŭdegu,
Lin laŭdegu,
Haleluja,
Haleluja,
Haleluja!

2. Vi ŝtorma vent’ kun pulsa pel’,
vi nuboj alte en ĉiel’,
Lin laŭdegu,
Haleluja!
Vi nov-maten’ kun ben-promes’,
vespero kun trankvil-kares’,
Lin laŭdegu …

3. Vi akvoj kun kristala flu’
muziku por Sinjor’ Jesu’,
Haleluja,
Haleluja!
Potenca fajr’ kun bena rol’,
servanta laŭ la Dia vol’,
Lin laŭdegu …

4. Patrino-ter’, el kies sin’
abundon ĉerpas ni sen fin’,
Lin laŭdegu,
Haleluja!
Kaj en vi ĉiu frukt’ kaj flor’
ateste al la Dia glor’
Lin laŭdegu …

5. Kaj homoj kun responda kor’
en frata rond’ kaj kun fervor’
ĝoje kantu:
Haleluja!
Portantoj de dolor’, malĝoj’,
Lin fidu sur la vivo-voj’,
Lin laŭdegu …

6. Kaj vi, bonkora, milda mort’,
gvidanta al ĉiela sort’,
Lin laŭdegu,
Haleluja!
Per vi triumfis la Sinjor’
de nia savo la Aŭtor’,
Lin laŭdegu …

7. Lin ĉio ajn de ĉia spec’
adoru kun kor-humilec’,
Lin laŭdegu,
Haleluja!
Al Patro, Filo kaj Spirit’
resonu ben’ sen intermit’,
Lin laŭdegu …

ALL CREATURES OF OUR GOD AND KING • Unisono 77 • HAM 172 • HON 9 • LBW 527 • M (Lasst uns erfreuen): Geistliche Kirchengesänge, Köln 1623 • angla T: William Henry Draper ĉ. 1913, laŭ la sunohimno de sankta Francisko el Assisi • E: W. J. Downes, 1971 en AK 3

614

1. Printempe verdas nia land’,
la vintro jam forpasis.
|: Al Dio gaju mia kant’:
Li min en mort’ ne lasis. :|

2. Matene oras nova bril’,
mi sentas ĝin anime.
|: Do eku voĉ’ kaj muzikil’:
Di’ amas min senlime. :|

3. Ho kia bel’! El ĉiu mont’
elŝprucas font’ sonore.
|: Al Vi, la vera vivo-font’,
jubilas mi elkore. :|

4. Jen mia kor’ el diamant’,
juvel-valora floro,
|: brilanta gaje tra la land’,
spegul’ de l’ Dia gloro. :|

ICH REISE ÜBERS GRÜNE LAND • M: Hermann Engel 1913 • germana T: Joseph Freiherr von Eichendorff • E: Albrecht Kronenberger 1997

615

1. Vivon, kapablon kaj sanon Vi donis,
ankaŭ la gracon, ke mi Vin ekkonis.

refreno:

Kial, ho Dio,
Sinjoro kaj Reĝo,
tiel malmulte
mi amas Vin?

2. Dum bela nokto rigardis mi stelojn,
serĉas mi helpon de Vi el ĉieloj.
Kial …

3. Spurojn de Dio mi vidas en floroj.
Ĉu en ĉielo sam-bele, Sinjoro?
Kial …

4. Birda pepado fascinas min ĉiam.
Ĉu pro l’ koncerto mi dankis Vin iam?
Kial …

5. Brilas la suno, aŭ nuboj ĝin kovras.
Danke al Dio planedoj sin movas.
Kial …

VIVON, KAPABLON KAJ SANON (originalo ne konata) • E: NV 258*

616

1. Florados nun la tero
kun granda bel’ kaj ben’.
Vi venas, ho somero,
ekĝermas herb’ kaj gren’.
Pro varma sun-radio
jam cedis frost-steril’.
Kun ĝoj’ vigliĝas ĉio
al renaskiĝ-jubil’.

2. Herbejaj flor-bukedoj,
kampara nobla gren’,
la riĉaj ĝarden-bedoj
kaj arba verdo-plen’,
jen signoj al memoro
pri l’ vasta Dia bon’
kaj Lia grac-favoro
en ĉiu jar-sezon’.

3. Aŭdiĝas birdoj trile
kun mult-varia son’.
Do kantu ni simile
al la ĉiela tron’!
Animo, gloru Dion,
ĝoj-kantu Lin sen lim’!
Li donas al ni ĉion
por korpo kaj anim’.

DEN BLOMSTERTID NU KOMMER • Unisono 82 • SPB 199 • M (Florados nun): sveda popolmelodio 1573, religie 1697 • sveda T: Israel Kolmodin 1694, Johan Olof Wallin 1819 • E: Åke Ahlrén ĉ. 1965 • AK 112

617

De l’ suno-leviĝo
ĝis subiro de la sin’
|: estu glora la nom’ de l’ Sinjor’. :|

germane:

Vom Aufgang der Sonne
bis zu ihrem Niedergang
|: sei gelobet der Name des Herrn. :|

france:

Quand nait la lumière,
quand s’éteint le feu du jour,
|: célébrons par nos chants le Seigneur. :|

Psa 113,3
4-voĉa rondkanto
VOM AUFGANG DER SONNE • EG 456 • RG 69 • KG 676 • el: Kleine Fische • Paul Ernst Ruppel 1938 • © Karl Heinrich Möseler Verlag, Wolfenbüttel • E: Adolf Burkhardt 1985 • TK 104

618

1. Serĉante Dion, rigardu florojn
kaj al montaro kaj mont-arbar’.
Vi hejm-revenos kun riĉa koro,
kun nova sperto kaj em’ al kompar’.
Ĉar en la mond’ postsignoj estas Diaj,
kaj la natur’ funkcias kvazaŭ lens’.
Elstara mont’, vilaĝa vojo, kiuj
reflektas Lin, pri Lia eĥas pens’.

2. Serĉante Dion, rigardu homojn,
alpist-persiston sur kruta voj’,
patrinan penon en niaj domoj,
infan-okulojn plenegajn je ĝoj’!
Kaj ĉiuj diros: Kreis nin Sinjoro,
en ĉies kor’ deziras loĝi Di’,
ke Lian amon semu nia koro,
ke ĉiuj vivu laŭ l’ Evangeli’!

GDY SZUKASZ BOGA • Śpiewnik p. 416 • M kaj pola T: © Zofia Jasnota • E: laŭ Henryk Paruzel • SD p. 8*, kp. NV 248 • kun afabla permeso

619

M (Danket Gott, denn er ist gut) → 226 «Dia Vort’, el Dia sfer’»

1. Laŭdu ĝoje Dion ni,
providenco estas Li:

refreno:

Liaj benoj gardas nin,
ĉiel certaj, ĝis la fin’.

2. Lia nomo, regu ĝi!
Li, el dioj, estas Di’:

3. Li, kreinto de la sfer’
donis lumon al la ter’:

4. Jen la sun’ en sia glor’
regas pri la taga hor’:

5. Kaj arĝente lumas nun,
inter steloj, nokta lun’:

6. Ĉion vivan nutras Di’
laŭ la kreo-harmoni’:

7. Do plen-ĝoje laŭdu ni,
kor-favora estas Di’:

el Psa 136
LET US, WITH A GLADSOME MIND • M (Danket Gott, denn er ist gut): Pierre Davantès, Ĝenevo 1562, kp. GL 227, EG 301 • angla T: John Milton • E: Leonard Ivor Gentle, 1985 en EH 6 [K507T]##

620

1. Nun ĉio vivanta
kuniĝu en kanta
triumfa glorado
de l’ Dia aktiv’.
Li kiu nin kreis,
protektis kaj benis,
nin patre kondukos
tra tuta la viv’.
Sub Dia standardo
avancas la ardo
de l’ fajra kolono
en nokto kaj fum’,
ĝis ombroj vanuos,
obskuroj disfluos,
dum plu ni vojaĝas
de lumo al lum’.

2. Li ordon elektas,
la stelojn direktas;
en sia orbito
obeas la sun’.
Altaĵoj kaj montoj,
riveroj kaj fontoj,
profundoj de l’ maro
gloradu Lin nun.
Ni same proklamu,
kun ĝojo Lin amu,
ni laŭdu per kanto
en gaja ador’,
ĝis ĉio vivanta
kuniĝos en kanta
dankado al Dio
plejalta en ĥor’.

LET ALL THINGS NOW LIVING • LBW 557 • M (The Ash Grove): kimra tradicia melodio • angla T: Katherine K. Davis • E: Adolf Burkhardt 1992

621

1. Venu, kaj el plena koro
nun al Dio kantu ni.
De naskiĝo ĝis hodiaŭ
patre nin regadis Li.

refreno:

1.-4. Laŭdon al plej alta Di’,
laŭdon, laŭdon nur al Li!

2. Belegecon al pejzaĝo,
bon-odoron al la flor’
donis Li, kaj donas; tial
laŭdu Lin el danka kor’.
Laŭdon al …

3. Pro ridetoj de printempo,
pro la gloro de somer’,
pro la fruktoj de aŭtuno,
pro la vintra frost-veter’
laŭdon al …

4. Venu do, ni kantu laŭdon
al la ĉiopova Di’;
ĝis al hejmo enĉiela
ame nin kondukos Li.
Laŭdon al …

VENU, KAJ EL PLENA KORO • M (Neander = Unser Herrscher): Joachim Neander 1680, Darmstadt 1698, kp. EG 166, HON 99 • E (originale verkita): F. G. Rowe, 1966 en HE 17 • TK 90

622

1. Tiom da ĝojego Vi
en la mondon donas:
Suno, steloj, papilioj,
kantoj, floroj, birdo-krioj
nin al ĝojo spronas.

2. Lokon donas Vi, kaj ni
ĝin hejm-land’ proklamas;
ni la urbojn kaj vilaĝojn,
montojn, valojn kaj pejzaĝojn
bone konas, amas.

3. Karaj homoj ĉirkaŭ ni
pretas kun fidelo;
la gepatroj kun ni iras,
la amikoj nin inspiras
ĝis la fora celo.

4. Vi la menson donas por
agi, krei, normi
hospitalojn kaj maŝinojn,
stratojn, relojn kaj turbinojn,
kaj ĉi mondon formi.

5. Iuj ja en blinda vant’
fuŝas nian teron.
Ili per potenc-avido,
egoismo kaj milito
kreas nur suferon.

6. Mi por tio vivu, ke
povu pac’ progresi,
ke per mi en ĉiu tago
Via amo iĝu ago.
Helpu min sukcesi!

SO VIEL FREUDE • EG (Württemberg) 653 • M kaj germana T: Martin Gotthard Schneider 1973 • © Martin Gotthard Schneider, Freiburg • E: Adolf Burkhardt por la 9a Ekumena Kongreso en Viviers 1993

622.7

1. Belegas nun
somer-sezon’;
eliru do
kaj ĝoju, hom’.

2. Mi volas kan-
ti sen ripoz’
pri tiu Di-
a grandioz’.

4-voĉa rondkanto
GEH AUS, MEIN HERZ • M (Geh aus, mein Herz): laŭ August Harder, EG 503, kaj germana T (kp. 612): © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso

623

1. En nia kanto printempas ĉio:
suno kaj birdoj kaj floroj.
Tiel feliĉas kaj belas vivo,
ĉar plen-anime ni kredas:

refreno:

Jesu, Vi estas vojo kaj vero.
Por ni Vi estas daŭra espero.
Vi estas vivo, ke ni eterne
kun ĉiuj loĝu en ĉiel’.

2. Nia kanteto plu iras kun ni,
korojn ĝojigas de homoj.
Do ni amike proponas al vi:
Kune ni iru la vojon.

3. Nian frataron edifas kune
preĝoj kaj kantoj kaj amo.
Tiel la vivo ne pezas dure,
helas sufero per savo.

EN NIA KANTO PRINTEMPAS ĈIO (originalo ne konata) • E: NV 212*

624

Ni estas feliĉaj,
ni havas la sunon.
Ni estas feliĉaj,
ni havas la lunon.
La teron, la florojn,
la bestojn havas ni.
Ni ĝoju pri la akvo!
Ni ĝoju pri la montoj!
Pri ĉio ĝojinda
ĉiutage ĝoju ni!
Ni aŭdu, ni vidu,
ni sentu, ni flaru,
gustumu la bonan
en tuta la viv’!

3-voĉa rondkanto
NI ESTAS FELIĈAJ • fonto nekonata

625

1. Endanĝeriĝis, ho Sinjor’,
la mond’ kaj nia vivo.
Ni fuŝis la naturon per
malsaĝa hom-aktivo.
Adoris ni al la Progres’,
kaj nun montriĝas ĝia prez’:
veneno-produktivo.

2. Prudenton, fortojn donis Vi
por flegi vivo-spacon;
sed aĉe ekonomis ni,
detruis ĝian pacon.
Ne ĉion fari, kion ni
ja povus fari! – tio ĉi
haltigos la minacon.

3. Ne retro-iru la Kristan’
al forpasintaj normoj.
Ni, male, helpu kun elan’
pretigon de viv-formoj,
en kiuj venas al akord’
pretendoj homaj – Dia ord’,
ja kvazaŭ roz’ kaj dornoj.

4. Ho Dio, ne permesu, ke
ni lasu nin instigi
de profitem’, aŭ jesu, ke
ĝi povu korojn ligi.
Por homa vivo – bona fart’,
por la naturo – bona gard’:
prov-ŝtono por praktiki!

5. La limojn de l’ kreskad’, Sinjor’,
ni devas akre senti.
Necesas fantazio por
teknikon komplementi
per tute nova vivo-stil’
kaj ŝpari energiojn mil
kaj pri l’ natur’ atenti.

6. La mondon Vi konfidis al
ni por ĝin home formi.
Ordonoj dek nin gvidas al
viglec’ por ne plu dormi:
planante pri la estontec’
ni volas, Di’, en ĉiu pec’
al Via vol’ konformi.

HERR, UNSER LEBEN UND DIE WELT • M: Wolfgang Dachstein 1524, Zürich ĉ. 1533/1534, EG 299 • germana T: © Detlev Block 1978, el «In deinen Schutz genommen – Geistliche Lieder» Vandenhoeck & Ruprecht Göttingen, 3a eldono 1984 • E: Adolf Burkhardt 1979 • kp. TK 63 • kun afabla permeso

Nia tero sufiĉe produktas
por ĉies bezono,
sed ne por ĉies avido.

Mahatma Gandhi

626

1. Ho Eternulo, majesta sublim’!
Plenas ĉielo kaj tero de gloro.
Buŝoj infanaj laŭd-kantas pri Vi.

2. Buŝoj infanaj laŭd-kantas pri Vi.
Kontraŭ malbonaj Vi fondis potencon.
Eĉ super ili volbiĝas ĉiel’.

3. Eĉ super ili volbiĝas ĉiel’.
Sunon mi vidas, la lunon, la stelojn:
Kio mi, hom’, ke Vi pensas pri mi?

4. Kio mi, hom’, ke Vi pensas pri mi?
Kio homidoj, ke nin Vi memoras?
Glore Vi levis nin ĝis Via alt’.

5. Glore Vi levis nin ĝis Via alt’.
Vi nin elektis amikoj, helpantoj.
Vi tutan teron konfidis al ni.

6. Vi tutan teron konfidis al ni,
ĉion kreitan, jes, ĉion vivantan.
Ho Eternulo, majesta sublim’!

el Psa 8
HERR, UNSER HERRSCHER, WIE HERRLICH BIST DU • EG 270 • M kaj germana T: Johannes Petzold 1975 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1993

Du grupoj povas alterne kanti la strofojn.

MEDITO

Kantoj:
Flori kiel arbo → 013
Du veloj ekhelas → 109
Kelkafoje ni meze de l’ tag’ → 012

627

1. Mi amas Vin, Sinjoro,
Vin revas mia koro.
Vin tage mi deziras,
Vin nokte mi sopiras.

2. Komenco, celo, vojo,
krom Vi ne estas ĝojo.
Ĉi tie sur la tero
Vi sola la espero.

3. Ho mia Dio, venu,
animon mian benu,
por ke mi Vin honoru
kaj Vin eterne gloru.

MI AMAS VIN, SINJORO • M (laŭ motivo de Wolfgang Amadeus Mozart) kaj E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1989

628

1. Ho Lum’! Dum mia voj’ surtera
torĉeton mian prenu Vi,
ke sole Vi, radi’ fiera,
Vi, suna brilo, flam’ libera,
lumu super mi.

2. Ho Ĝojo! Beno en doloro!
La koron cedas mi al Vi.
Vidiĝas ĉiel-arka gloro,
feliĉa promesita horo
de maten-radi’.

3. Ho Kruco! Kara al memoro!
Ne preĝas mi eviti vin.
Dum mortos ĉia monda gloro,
elpolve kreskos ruĝa floro:
nova viv’ sen fin’.

O LOVE, THAT WILT NOT LET ME GO • HON 384 • LBW 324 • CP 774 • HAM 359 (T) • M (St. Margaret): Albert Lister Peace • angla T: George Matheson • E («Ho Am’, tenanta min konstante»): Frederick William Hipsley, 1966 en HE 119 • AK 144, 2-4

629

1. Mia koro ripozas en Vi.
Mia koro ripozas, Di’, en Vi.
Kiel bebo en la sin’,
kiel ido ĉe l’ patrin’
mia koro ripozas en Vi.

2. Mi konfidas sentime al Vi.
Mi konfidas sentime, Di’, al Vi.
Vi min portos tra danĝer’,
min konsolos en sufer’.
Mi konfidas sentime al Vi.

3. Kiel patro Vi zorgas pri mi.
Kiel patro Vi zorgas, Di’, pri mi.
Pli ol birdo aŭ lili’
mi valoras antaŭ Vi.
Kiel patro Vi zorgas pri mi.

4. = 1.

MEINE SEELE IST STILLE IN DIR • M kaj germana T: Klaus Heizmann • © 1991 Musikverlag Klaus Gerth, D - 35614 Asslar • E: Albrecht Kronenberger 1994

630

1. Vivojn sep mi volus havi. Kia beno, kia riĉ’!
Tio por deziroj ĉiuj estus rava plenumiĝ’.
La unuan mi eluzus, ŝip-stiristo, kapitan’,
por la vastan mondon vidi, veli sur la ocean’.

2. En la dua vivo min en cirko kovrus klaŭna vest’,
kaj admirus ĉiuj min, dresiston de sovaĝa best’.
En la tria, politike estus mi tre grava hom’,
ĉiutage inter Moskvo flugus kaj la Blanka Dom’.

3. Film-stelulo, kanzonisto estus mi en vivo kvar;
ŝikajn aŭtojn, belajn inojn mi posedus sen avar’.
Kaj por helpi la homaron, en la kvina vivo mi
estus kuracisto fama en tre alta pozici’.

4. Sesa vivo: ĉio nuna estis nura bagatel’.
Kosmonaŭto mi fariĝos, flugos inter lun’ kaj stel’.
En la sepa vivo – nu, mi kio povus esti plu?
Certe venos la ideo, speciala, sen tabu’.

5. Vivojn sep mi volus havi. Mi ricevis unu por
sole tiun ĉi travivi, antaŭ ol ĝi flugis for.
Tiu unu, mia, nun, kun ĝojo, trist’, plezuro, dev’ –
ke ĝi estu bona vivo – jen sincera mia rev’.

SIEBEN LEBEN MÖCHT ICH HABEN • M kaj germana T: Martin Gotthard Schneider • © Martin Gotthard Schneider, Freiburg • E: Adolf Burkhardt 1999

Logas rev’ –
vokas dev’.

631

M (Slaat op de trommele) → 009 «Vi patran gloron»

1. Kara Sinjoro, se ni grupiĝas,
kiel kunul’ kunestas Vi.
Ade pri homoj Vi okupiĝas:
Sub Di-flugiloj nestas ni.

2. Al amikaro Vi jam apudas,
proksimiĝante pli kaj pli.
DIO SUR TER’ homecon preludas:
Do sonu homa melodi’!

3. Vin ne atingas akra okulo,
homo neniam vidis Vin.
Tamen konfesas ĉiu piulo:
Nin portas Vi en Via sin’.

4. Vi Vin vualas ĉie profunde,
vojas la flor’ al fin-destin’.
Sed kun homaro ĝojas abunde
Vi kiel edzo kaj edzin’.

5. Kara Sinjoro, apud ni restu,
home pilgrimu Vi kun hom’.
Gracon donante Vin manifestu,
ĝis vivos ni en Via dom’.

HEER ONZE HEER, HOE ZIJT GIJ AANWEZIG • GvL 456 • ZJ 540 • nederlanda T: Huub Oosterhuis 1965 • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Jacques Tuinder 1979 • TK 143 • kun afabla permeso [K338T]

632

Ho lumo de Di’, priverŝu la teron.
Vizitu la korojn kaj restu kun ni.

france:

Lumière de Dieu, inonde la terre,
visite nos cœurs et demeure avec nous.

LUMIÈRE DE DIEU • plurlingve en: EG (Württemberg) 575 • M, plurvoĉeco kaj T: © Communauté Grandchamp 1985 • E: Adolf Burkhardt 1998 • kun afabla permeso

633

1. Mia floro softe ridas, dum burĝono sin disfaldas.
Ĝi por plantoj, bestoj, homoj flor-odoros kaj rakontos

rondkante:

pri la paco tre bezona,
ke ni kantu kiel birdo.
Vivo nun por ĉiuj floru!

2. Arda suno mire gapas, kiam min radioj tuŝas.
Ĝi al steloj, lunoj, teroj brilas, donas kaj rakontas
pri la paco …

3. Nia ter’ amare ploras, se homar’ militon faras.
Fortajn, feblajn kaj malsanajn volas porti ĝi, rakonti
pri la paco …

4. = 1.

3-voĉ-rondkanta refreno
MEINE BLUME LACHT GANZ LEISE • M kaj germana T (kp. Rom 8,22): © Hans-Jürgen Hufeisen 1981 • E: Adolf Burkhardt 1981 • TK 89 • kun afabla permeso

634

1. Eta sem’ ESPERO,
nepagebla don’:
ĉu mi vin enplantos,
ke vi kreskos plu,
ke vi iĝos arbo,
ombre kovros nin,
fruktojn portos por ni ĉiuj,
kiujn premas tim’.

2. Eta spark’ ESPERO,
nepagebla don’:
ĉu mi vin nutrados,
ke transsaltos vi,
ke vi iĝos flamo
prilumanta nin,
fajriganta ĉiujn, ĉiujn,
kiuj en obskur’.

3. Moneret’ ESPERO,
nepagebla don’:
ĉu mi vin dividos,
metos al rentum’,
ke vi iĝos dono
viviganta nin,
riĉ-abund’ por ĉiu, kiu
ĝemas en bezon’.

4. Eta larm’ ESPERO,
nepagebla don’:
ĉu mi vin elploros
nun, por ĉies vid’,
ke vi iĝos tristo,
puŝos nin al ag’
kaj sufer’ kun ĉiuj, kiuj
sidas en mizer’.

5. Sableret’ ESPERO,
nepagebla don’:
ĉu mi vin disŝutos
por fojfoja brems’
ke vi iĝos grundo
haltiganta nin.
Floros nova viv’ por ĉiuj,
kiuj en rutin’.

KLEINES SENFKORN HOFFNUNG • M: Ludger Edelkötter • germana T: Alois Albrecht • el: Kleines Senfkorn Hoffnung (IMP 1067) • © KiMu Kinder Musik Verlag GmbH 42555 Velbert • E: Adolf Burkhardt 1984 • kun afabla permeso de la poeto,

635

1. Beni Mi volas vin ĉiam:
Se vin lacigas laboro
aŭ nokta sendorma horo,
beni Mi volas vin ĉiam.

2. Beni Mi volas vin ĉiam:
Se devas vivi vi sola,
vin gvidos la Mano Help-vola!
Beni Mi volas vin ĉiam.

3. Beni Mi volas vin ĉiam.
Dio la ŝarĝon forigos!
La pacon Li donos, firmigos!
Beni Mi volas vin ĉiam.

4. Beni Mi volas vin ĉiam
dum kurta vivo surtera
kaj dum translimiĝo la vera.
Beni Mi volas vin ĉiam.

SINUA SIUNATA TAHDON • M kaj finna T: Matti Nikunen 1982 • E: T. I. Haapalainen 2000

636

1. Dum serena kaj trankvila, hela nokt’
mi rigardas la stelojn sur ĉiel’.
Pripensante, ĉu en vivo estas senc’,
mi alvokas Vin, Patro, mia cel’.

refreno:

1.-3. Ho Dio, ho Dio, ho Sinjor’,
vidu, kiom mi volas trovi Vin.
Vi scias, ke emas mia kor’
esti Via kaj persisti ĝis la fin’.

2. Kiam plenis mia vivo je malvenk’
kaj mi falis pro la ŝtonoj de la krim’,
kiam dronis mia paco en tempest’,
Vin priserĉis ĉiu fibro de l’ anim’.
Ho Dio …

3. Homa vivo sur la voja kuras tord’;
en la supro de migrado mia cel’.
Kvankam ofte malaperas pied-fort’,
al Vi gvidas min la sankta fido-vel’.
Ho Dio …

KIEDY W JASNĄ, SPOKOJNĄ, CICHĄ NOC • Śpiewnik p. 43 • M kaj pola T: Henryk Czaj, prilaboro: H. Tomys OMI • E: NV 210*

637

La tritik-grener’
en la sin’ de l’ ter’:
Se ĝi mortas,
frukton abundan ĝi portas.

Joh 12,24
LA TRITIK-GRENER’ • M: KS 419 • E: Albrecht Kronenberger 1995

638

1. Estos vi sen kompren’ morgaŭ en mia horo.
Estos vi sen kompren’ pri la kanto de l’ glor’.
Estos vi sen kompren’. Sed mi devas nun morti,
ke al via frenez’ estu Dia pardon’.
Estos vi sen kompren’, viaj pordoj fermitaj,
kaj barita la kor’ al la suno de l’ am’.
Vi foriros de ĉi, priplorinda kohorto,
ekos al horizont’, kiu cedos sen ĉes’.

refreno:

Ho, Getsemani’!
La luno dancas en la arboj.
Ho, Getsemani’!
De uvoj plenas la premil’.

2. Estos vi sen kompren’ pri la bel’ de l’ mesaĝo,
kiun portis al vi mi, tremante pro ĝoj’.
Estos vi sen kompren’. Vi vin kredos saĝuloj,
alnajlante al kruc’ la saĝecon de Di’.
Atencita de vi estos ĉie la paco.
Akre sonos la kri’ nur de via orgojl’.
Vi foriros de ĉi, por konkeri la mondon.
Estos via rikolt’ nur ruin’ kaj dolor’.

OH GETHSÉMANI • M kaj franca T: Odette Vercruysse • © copyright control • E: Bruno Masala / Albrecht Kronenberger 1995

639

Dio en la kap’ kaj en la intelekto.
Dio en okul’ kaj en vidado.
Dio en la buŝ’ kaj en parolo.
Dio en la kor’ kaj en pensado.
Dio ĉe la fin’, kiam mi forpasos.

angle:

God be in my head, and in my understanding;
God be in mine eyes, and in my looking;
God be in my mouth, and in my speaking;
God be in my heart, and in my thinking;
God be at mine end, and at my departing.

GOD BE IN MY HEAD • HON 166 • kp. HAM 332 • M (God be in my head): Henry Walford Davies • angla T: Book of Hours 1514 • E: M. C. Butler, 1966 en HE 118

640

1. Spiko kaj grapolo:
nia krista rolo.
Esti muelataj ja dolorigas nin, sed moligas nin.

2. Nutra gren’ kaj uvo:
jen kristana pruvo.
Esti elpremataj ja suferigas nin,
sed taŭgigas nin.

3. Grajno kaj vin-bero:
bildo de espero.
Ĉar sen tia mem-donem’ restus en soif’
kaj sen fest’ la viv’.

WEIZENKÖRNER, TRAUBEN • M: Ludger Edelkötter • germana T: Wilhelm Willms • © Impulse Musikverlag Ludger Edelkötter, 48317 Drensteinfurt, el: Weil du mich so magst (IMP 1036) • E: Albrecht Kronenberger 1994

641

1. Post la vent’ silento,
sekvas nokton tag’,
post soifo, akvo freŝa,
pan’ satiga, Vi,
pan’ satiga, Vi,
pan’ satiga, Vi,
nur Vi.

2. Por la sklav’ libero;
aŭdas surda hom’;
por lamulo paŝ’ pieda:
forton donas Vi,
forton donas Vi,
forton donas Vi
al mi.

3. Manoj karesantaj;
vidas min kompat’;
krion levas mizerulo,
homoj ĉirkaŭ mi,
homoj ĉirkaŭ mi,
homoj ĉirkaŭ mi,
jen Vi.

4. Via Nom’ sciinda,
ĝusta la kompas’,
kiom foro eĉ timigas,
vojon iru mi,
vojon iru mi,
vojon iru mi kun Vi,

Coda:

vojon iru mi kun Vi.

KIEL PLUEN? • el: «De Kracht om door te gaan, Gedichten, liederen, gebeden» 1997 • M: © Jan Baaij • nederlanda T: © Jacqueline Roelofs-Van der Linden • E: Jacques Tuinder 2000 • kun afabla permeso

MORTO KAJ ETERNA VIVO

Psalmo:
Psa 130 → 081.7
Rekviemo:
Meso por Mortintoj → 081
Funebra Ceremonio → 084
Sakramento:
Sankt-Oleado de Malsanuloj → 105
Preĝoj:
Antaŭ la Pordo de la Morto → 105.4
Kantoj:
Nur gastoj ni sur tero → 083
Sankta Dio, Via nom’ → 085
Rapidis tago for → 175
Vivas neniu el ni por si mem → 807

642

Kristo, miajn pensojn regu
en la monda uragan’,
kaj min helpu, Krist’ kaj flegu!
Mi, de Dio ja infan’,
nur je glor’ de Dio spiru.
El la viv’ surtera mi
do en Via nom’ foriru,
kiam plaĉas nur al Li.

JESUS, STYR DU MINE TANKER/TANKAR • NSB 601 kaj 602 • Salmebok 785 • M (O Durchbrecher): Halle 1704, EG 388 • norvega T: Elen Opdal Bernhoft ĉ. 1700 • E: Trygve Raimar, 1971 en AK 135

Alia melodio: Hovden → 656 «Kristo, helpu min batali»

643

1. Ne scias mi, kiam mi mortos:
en juna aŭ maljuna aĝ’.
Sed timon mi nepre ne portos
ĉe l’ fino de mia vojaĝ’.
Ĉar kiam alvenos la horo,
sin vaste malfermos la pord’
de l’ domo de l’ Patro, kaj Kristo
min kaptos je l’ manoj kun fort’.

2. Ne scias mi, kie mi mortos:
ĉu hejme en plora silent’,
ĉu sola en trista kliniko
aŭ froste sub stel-firmament’,
ĉu eble en paŝ-brua strato
aŭ for de la hom-plena voj’.
Nur scias mi, ke mi atingos
la landon de beno kaj ĝoj’.

3. Ne scias mi, kiel mi mortos,
ĉu eble post longa sufer’,
ĉu kruda trafik-akcidento
min fulme for-tranĉos de l’ ter’,
ĉu tiam ankoraŭ mi vivos
libere aŭ inter subprem’.
Nur scias mi: Iam mi loĝos
en la nova Jerusalem’.

4. Ne scias mi eĉ, ĉu mi mortos,
aŭ ĉu mia Reĝ’ kaj Sinjor’
sub sonoj de l’ lastaj trumpetoj
min prenos tuj kun Si al glor’.
Feliĉe, Sinjor’, Vi ja scias,
ĉar estas tro multe por mi!
Por mi restas sole la fido,
ke estos tre bone ĉe Vi!

HEER, U WEET HET • M (Trewen): David Emlyn Evans • nederlanda T: Annie Sanders el Voor zieken en gezonden, eldonejo Kok en Kampen • © copyright control • E: H. A. de Hoog 1980 • TK 82

644

1. Ĉiam mi pensas pri Cion,
bela mirinda esper’.
Tio superas ja ĉion,
kion mi vidis sur ter’.
Trans la kaŝanta vualo
lumas la urbo en glor’.
Sonas al mi en la valo
kanto ĉiela tra plor’.

refreno:

1.-3. Levos maten’ de l’ eterno
for la vualon de mi.
Morto, malsano ne estos,
vivo ĉiamos ĉe Di’.

2. For nun la povo de l’ morto,
Kristo ja venkis kun brav’.
Golgota estas la forto
same pro reĝo kaj sklav’.
Apud la koro de Dio
vivu la vivon kun Li.
Venkon Li donas en ĉio.
Jen la ripozo por vi.

3. Tentoj atakas survoje.
Ŝajne abundas malbon’.
Pikas la dornoj multfoje,
ŝiras piedojn de l’ hom’.
Tamen pensante pri Cion
sentas mi flamojn el ĝoj’.
Ne plu mallevos mi vidon
al la mizero sur voj’.

HER FRA MITT SION JEG SKUER • STÄDSE PÅ SION JAG TÄNKER • SPB 312 • M (Barnard): Charlotte A. Barnard • norvega T: Thomas Ball Barratt 1904 • sveda traduko: Richard Edhelberg 1910 • E (el la norvega kaj sveda): Erik Carlén, 1962 en EKA 37 • AK 252
• Psa 137,5s

645

1. Jerusalem’, benita
per lakto kaj miel’,
anime mi sopiras
al vi kaj via hel’.
Sed elkompreni povas
neniu homa kor’
la ĝojon kaj feliĉon
de via lumo-glor’!

2. La aŭloj de Ciono
resonas per fanfar’
martiroj noblaj kantas
kaj sankta anĝelar’.
La Princo estas tie
en tago sen vesper’.
Loĝadas beatuloj
sur glora luma ter’.

3. Jen la Davida trono,
kaj tie sen ĉagren’
aŭdiĝas triumfantoj
en kanto de solen’.
Jubile la venkintoj
eterne laŭdos Lin,
en roboj blanke brilaj
kun pura ĝoj’ sen fin’.

4. Ho kara dolĉa lando
de Dia sanktular’!
Ho lando feliĉega
ĉe la kristala mar’!
Nin gvidu, Kristo, tien
pro Via kor-favor’.
Al Vi, kun la Spirito
kaj Patro, estu glor’.

JERUSALEM THE GOLDEN • HAM 278 • HON 259 • M (Ewing): Alexander Ewing • angla T: John Mason Neale, traduko de la latina Urbs Sion aurea de Bernardo el Cluny (12a jc.) el ties verko De contemptu mundi • E: Clarence Bicknell (1842-1918), 1966 en HE 175

646

S/K:

1. |: La trumpet’ ĉiela
eksonoros tuj,
kaj neniu hom’
povos kaŝi sin. :|

K:

He ho, venu vi,
venu, venu vi.
La trumpet’ ĉiela
eksonoros tuj.

2. |: Malfermita estas
ĝis nun la ĉiel’.
Ne atendu do
tagon de la mort’. :|

He ho, venu vi,
venu, venu vi.
Malfermita estas
ĝis nun la ĉiel’.

3. |: El la eklezio
venas forta vok’.
Ne atendu do
tagon de la mort’. :|

He ho, venu vi,
venu, venu vi.
El la eklezio
venas forta vok’.

4. |: Vere mi ne timas
tagon de la mort’,
ĉar atendas mi
vivon en ĉiel’. :|

He ho, venu vi,
venu, venu vi.
Vere mi ne timas
tagon de la mort’.

5. |: Fidu al Jesuo
Kristo, la Sinjor’,
tiam havos vi
vivon en ĉiel’. :|

He ho, venu vi,
venu, venu vi.
Fidu al Jesuo
Kristo, la Sinjor’.

PFUNGI YAGU YULU • el Gabono • M (La Trumpet’) kaj nzebi-a T: Jonas Wabiala • © copyright control • E: Philippe Cousson • Kloster Kirchberg 2001

647

1. La stepo ekfloros.
La stepo ĝoj-krios kaj ridos.
La rokoj, fermitaj jam de sia kreiĝo,
akvo-plenas ĝis rand’.
La rokoj oscedos.

La akvo fluados.
La akvo arĝentos kaj ŝaŭmos.
Kiu soifas, jam trinkos.

La stepo, ĝi trinkos.
La stepo ekfloros.
La stepo ĝoj-krios kaj ridos.

2. L’ ekzilo finiĝis.
Revenos kun garboj or-flavaj
popolo pelita el patrujo funebre,
procesie laŭ vic’,
por ĉiam revenas.

Similaj al akvoj,
torente rapidaj, profunden
sin de montaro ĵetantaj,

la homoj ĝoj-krias.
Semintoj per larmoj
revenas ĝoj-krie ridante.

3. Mortinto: li vivos.
Mortinto ja aŭdos: Nun vivu!
Post fin’ de pilgrimo, superŝutis lin ŝtonoj:
Levu vin, ho mortint’,
jam lumas mateno.

Nin mano invitos,
kaj voĉo nin vokos: Apertu
tero, ĉielo, abismo,

kaj tiam ni aŭdos.
Ni sekve leviĝos,
ĝoj-krios ridante kaj vivos.

DE STEPPE ZAL BLOEIEN (Kanto de la Releviĝo) • M: Antoine Oomen • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Jacques Tuinder 1984 • TK 107 • kun afabla permeso
• Jes 35,1-2

648

refreno:

Di-Amantoj estos kiel la suno,
brilanta en sia glor’.
Di-Amantoj estos kiel la suno,
brilanta en sia glor’.

versoj:

1. Nokt’ ankoraŭ venkas super lum’,
kaj la ombroj super nia sun’.
Sed jam venas nova tag’ en glor’,
jen ekbrilas lumo de l’ aŭror’.

2. Multas ploroj, larmoj kaj intrig’,
hom’ de l’ hom’ ankoraŭ malamik’.
Sed pro Krist’, pro Lia mem-ofer’,
ni esperas kontraŭ malesper’.

3. Jen milit’ ankoraŭ kaj terur’
kaj kreskanta maljusteco-spur’.
Sed la tag’ jam antaŭ nia pord’.
Dankon, Krist’, venonta Dia Vort’!

DIE GOTT LIEBEN, WERDEN SEIN WIE DIE SONNE • M kaj germana T: Peter Strauch • © Hänssler Verlag, D-71087 Holzgerlingen • E: Albrecht Kronenberger 1997/1999
• Juĝ 5,31

649

Fid’, esper’ kaj amo restas.
Ĉio monda pasas for.
Sed eternas Di-Sinjor’.

Amen.

3-voĉa rondkanto kun fina «Amen»
GLAUBE, HOFFNUNG, LIEBE BLEIBEN • M kaj germana T (laŭ 1 Kor 13,13): © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso

650

1. Pripensu, kiam ĉi nebulo foros,
nun ĉirkaŭanta vivon per mallum’,
kaj tag’ eterna por ni jam aŭroros,
kun Dio kaj Ŝafido kiel sun’.

2. Ho pensu, kiam ter-problem’ sin solvos,
kaj foros ĉiu «kial» de cerbum’,
profundoj la kaŝitaj sin disvolvos,
kaj sur la Diajn vojojn falos lum’.

3. Ho pensu, kiam ĉesos ĉiu ploro,
silentos ĝemoj, kuraciĝos jam
la vundoj turmentantaj en la koro
pro Lia graco, Lia forta am’.

4. Ho pensu, kiam per okulo klara
mi Tiun vidos, kiun kredis mi
kaj sekvis tere. En feliĉ’ senbara
mi en la alto staros antaŭ Li.

5. Ho pensu, tiam mi ne pekos, krimos
en mia penso, ago aŭ en vort’,
ho pensu, pri pekemo ne plu timos
mi tiam, ĉar perdiĝis ĝia fort’.

6. Ho pensu, tie en la hal’ de oro,
en lum’ eterna Lin renkontos mi,
kaj mi parolos kun l’ amik’ de l’ koro
pri viv’ sur ter’ kaj pri la viv’ ĉe Di’.

7. Savanto! Ĉiam venu kun konsolo
al mia kor’ sur prema vivo-voj’!
Kaj memorigu min pri Via volo,
ke tra la plor’ ridetu Via ĝoj’!

TÆNK NAAR ENGANG DEN TAAGE ER FORSVUNDEN • TÄNK NÄR EN GÅNG DET TÖCKEN HAR FÖRSVUNNIT • M (Berggreen): Andreas Peter Berggreen 1856, NSB 629 • norvega T: Wilhelm Andreas Wexels 1841, kp. NSB 855: TENK NÅR ENGANG DEN TÅKE ER FORSVUNNET • sveda traduko: Elin Silén 1920, SPB 320 • E: Magda Carlsson-Bohman, 1952 en EK 36 (strofoj 1, 2, 4), Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 86 (strofoj 3, 5, 6, 7) • AK 251

Alia melodio: Sinjoro, blovu → AK 82

651

M (Flemming) → 606 «Estro de l’ vivo»

1. Karan Amikon ĉie mi serĉadas;
de la tagiĝo Lin mi sopiradas;
tamen ne trovis ĝis vespera horo
arda la koro.

2. Kie beleco montras sin, aŭ floro
spike kliniĝas; kie bon-odoro
venton parfumas – eĉ en vivo mia –
jen amo Lia!

3. Mi aŭdas Lin en spiro de somero,
himno arbara, fluo de rivero.
Plej dolĉe al la koro Li parolas,
kaj min konsolas.

4. Tamen, ho ve! kaŝadas Lin nebulo;
preĝo atingas Lin, sed ne okulo.
Ke mi Lin vidu! metu koron mian
sur bruston Lian!

5. Se tiel bela estas ĉiu guto
de la vivado, de l’ kreita tuto,
kiom pli belas gloro senkompara
de l’ fonto klara!

6. Kiam kun Li mi staros sur la rando
ĝoja kaj paca de la hejma lando,
kaj gvidos min al ĝia tero brila
morto trankvila?

7. Preĝu, atendu, ho animo mia!
Baldaŭ renkontos vin Amiko via;
ame vin premos, ŝirmos de atakoj
en Siaj brakoj.

8. Rifuĝos vi al tiu paca bordo,
kiel kolombo al la hejma pordo;
kiel paŝtisten kuras la ŝafido
en plen-konfido!

VAR ÄR DEN VÄN • sveda T: Johan Olof Wallin 1818, SPB 305 • E: Joseph Rhodes, 1966 en HE 74 • AK 158 [K859T]

652

1. Al Vi, Sinjor’, al Vi mi iras pente,
kun plena fido vokas al ĉiel’.
Ĉar kiu paŝas sub la Dia graco:
ne tuŝos lin amara tuja sort’.
Eĉ se la sun’ estingus sin ĉiele,
de la refreŝa kredo ŝprucos font’,
en la mallum’ la koro trovos Patron,
eterna Amo, mia Di’,
eterna Amo, mia Di’!

2. Al Vi, Sinjor’, al Vi mi fidas ege,
ke kun la graco savon trovos mi,
kaj ne pereos en tombej’ putrante.
Vi tamen pravus puni min pro pek’.
Kaj kiam dornoj pikos la tempiojn,
el mia frunto fluos peza ŝvit’,
mi ĉiam laŭdos, Dio, Vian nomon,
eterna Amo, mia Di’,
eterna Amo, mia Di’!

AL VI, SINJOR’, AL VI MI IRAS PENTE (originalo ne konata) • M: buŝe transdonita • E («Mia Sinjor’, al Vi mi iras pente»): NV 233* [859T]

653

1. Ĝemetas la kreitaĵar’ pro doloro.
Jen kial sopiras sen ĉes’ ĝia koro:
Ĝin peze sklavec’ de pereo subpremas.
Sopiras ĝi al liberec’, tial ĝemas.

2. Post homa pek-falo, la Dia malbeno
ja ĉie resonis, ne nur en Edeno.
Ĝi eĥis al arboj, al birdoj en nestoj,
al fiŝoj en akvo, al floroj kaj bestoj.

3. De tio devenas arb-pinta susuro,
ĝem-spir’ pro sopir’ de la tuta naturo.
Pro tio miksiĝas la ĝoj’ kaj ĉagreno
en birda kantad’ je vesper’ kaj mateno.

4. Pri tio, se povus paroli la ŝtonoj,
aŭdiĝus el ili tutsamaj la sonoj:
sopiro al iam venonta mateno
kun vivo por ĉio sen pek’ kaj ĉagreno.

5. Ĝis gloron de nia Sinjor’ ni akiros,
la tuta naturo senĉese sopiros,
ĝis ĉiun kaj ĉion Li senkatenigos
kaj ĉion falintan kompate starigos.

6. Ŝafido kaj lup’ tiam pace paŝtiĝos,
per fonto de viv’ la soifo foriĝos.
Triumfe kantados infanoj de Dio,
Lin gloros, ĉar Li estas ĉio en ĉio.

ALL SKAPNINGEN SUKKER • M (All skapningen): Ivar Widéen 1916, SPB 512 • norvega T: Jørgen Moe • E: Trygve Raimar, 1971 en AK 250
• Rom 8,22 • Jes 11,6 • 1 Kor 15,28

654

Via animo, Krist’, sanktigu min.
Korpo de Kristo, volu savi min.
Sango de Kristo, vi satigu min.
Akvo elflanka, volu lavi min.

Via sufero, Krist’, fortigu min.
Bona Jesuo, Vi elaŭdu min.
En Viajn vundojn volu kaŝi min.
Ho, ke neniam mi forlasu Vin!

Kontraŭ Satano Vi defendu min.
En mia morta horo voku min.
Al Via gloro Vi venigu min,
kun la sanktuloj laŭdi Vin sen fin’.

ANIMA CHRISTI, SANCTIFICA ME • SOUL OF MY SAVIOUR • HON 452 • VH 32 • M (Anima Christi): William J. Maher • latina T: eble de papo Johano XXII • angla T: anonima • E (el la latina): Albrecht Kronenberger 1999

655

1. Verda el la tero
kreskas nova tig’;
morta kuŝis longe
semo de tritik’.
Vivas la am’,
relevas sin el mort’.
Kiel la tritiko
verdas Dia Vort’.

2. En la tombon metis
Lin murdista man’,
certa, ke neniam
resurektos am’.
Kuŝis la sem’
dormante sub la ter’.
Kiel la tritiko
verdas am-esper’.

3. Paske Li aperis,
kvazaŭ verda plant’,
post tri mutaj tagoj
sub la tomba rand’.
Jen, vidu Lin,
levitan el la mort’!
Kiel la tritiko
verdas Dia Vort’.

4. Kiam niaj koroj
vintras en ĉagren’,
Via tuŝ’ revokas
nin al paska ben’.
Kampoj de l’ kor’:
El morta nuda ter’
kreskas la tritiko:
amo kaj esper’.

NOW THE GREEN BLADE RISES • Unisono 36 • M (Noël Nouvelet): franca, 15a jc. • angla T: John Macleod Campbell Crum 1928 • E: Adolf Burkhardt 2000

656

1. Kristo, helpu min batali,
ĉar malforta estas mi;
tent’ min igas stumbli, fali,
se min ne kompatas Vi.
Kiam pek-abismoj muĝas,
malfortiĝas mia vol’.
Nur per Via help’ mi fuĝas,
estas nur ĉe Vi konsol’.

2. Dio volu, ke respondo
mia estu en la hor’
de eliro el la mondo:
«Bone mi batalis por
fini viv-kuradon mian,
gardi fidon, Krist’, al Vi.
Fine donu Vi la Dian
kronon de justec’ al mi!»

2 Tim 4,7s
HJELP MEG, HERRE KRIST, Å STRIDA • M (Hovden): norvega popolmelodio (Oppdal), NSB 628 kaj Salmebok 300 • norvega T: Anders Hovden 1915, NSB 451 • E: Trygve Raimar, 1971 en AK 141

657

1. Mi kore amas Vin, Sinjor’;
mi petas, Vi ne estu for
de mi kun Via graco!
La tuta mond’ ne logas min
nek priĉiela pens-kombin’,
dum restas Via paco.
Eĉ se rompiĝos mia kor’,
Vi tamen estos en la plor’
la granda kor-konsol’ por mi.
Per sango elaĉetis Vi.
Ho Jesu Krist’, Vi Di-Sinjor’,
Vi Di-Sinjor’!
Ne lasu min en malhonor’!

2. Animo, korpo, ĉiu grac’
ja estas Via Di-donac’
en nuna vivo mia.
Por ke mi povu laŭdi Vin,
dediĉu al gefratoj min;
abundu graco Via.
Ne kaptu min erar-instru’,
mensogoj, murd’, satan-influ’!
En ĉiu krizo gardu min,
ke venke mi toleru ĝin.
Ho Jesu Krist’, Sinjoro-Di’,
Sinjoro-Di’,
en mort-angor’ konsolu Vi!

3. Sinjor’, min en la lasta sort’
anĝeloj portu post la mort’
en Abrahaman sinon!
La korpo sen sufer’ aŭ plag’
ripozu ĝis la lasta tag’,
lasinte la animon!
Sed tiam revivigu min,
por ke mi povu vidi Vin
en ĉiu ĝoj’, ho Dio-Fil’,
grac-trono mia kaj savil’!
Ho Jesu Krist’, elaŭdu min!
Elaŭdu min!
Mi ĉiam volas laŭdi Vin!

HERZLICH LIEB HAB ICH DICH, O HERR • EG 397 • M (Herzlich lieb): Strasburgo 1577 • germana T: Martin Schalling (1569) 1571 • E: Richard Hoppe, 1965 en EKE 22 • AK 152
• Luk 16,22

658

1. Sur la sojl’ de Sia dom’ pretas Patro por vi.
Lia ama sin’
jen malfermas sin.
Sur la sojl’ de Sia dom’ pretas Patro por vi.

2. Kiam pordoj de la viv’ sin malfermos por ni,
en la pac’ de Di’
ni revidos vin,
kiam pordoj de la viv’ sin malfermos por ni.

3. Per la sango de Jesu’ per la mort’ sur la kruc’,
la pardon’ de Di’
liberigos vin
per la sango de Jesu’ per la mort’ sur la kruc’.

4. Per la akvo de la viv’ puros via okul’,
kaj por via sav’ vi ekvidos Lin.
Per la akvo de la viv’ puros via okul’.

5. Je l’ alvoko de l’ Sinjor’ restariĝos vi,
kaj feliĉos vi
en la ĝoj’ de Di’.
Je l’ alvoko de l’ Sinjor’ restariĝos vi.

SUR LE SEUIL DE SA MAISON • EBL 657 • CN 744 • LD 530 • M kaj franca T: anonimaj • E: Roger Degrelle • Nia Kantikaro SL41-1*

659

M (Kirken) → 667 «Domo malnova estas ĝi»

1. Funden penetras pens-esplor’,
sin pri l’ sekret’ orientas.
Spurojn mi trovas de l’ Aŭtor’,
kiuj la volon prezentas.
Kaj demandante: Kiu fort’
estas por mondo la subport’?,
Di’, Vian amon mi sentas.

2. Kiam renkontas Tiun mi,
kiu kun graco rapidas,
sonas en la animo ĝi,
ton’, kiu supren min gvidas.
Se frate Li rigardas min,
ĉiu vualo levas sin:
Di’, Vian amon mi vidas.

3. Se en animon, Ama Fort’,
mem Vi eniras kaj savas
min por-eterne per la Vort’,
io alia ne gravas.
Koro nenion petas pli,
ĉar en kvieto estas ĝi:
Di’, Vian amon mi havas.

4. Ankaŭ por mi alvenos hor’,
kiam la lum’ ŝajne mortos
pro la funebro kaj dolor’
aŭ kiam plago perfortos.
Falos tretita mi al ter’
sen ia pov’ en viv-sufer’:
Di’, Via amo min portos.

5. Estos rompita la serur’,
kiu la celon sigelas
de mia viv’, kaj vero-pur’
fine demandojn forpelas.
Mi Vian nomon gloras – Vin,
kiu al koro premos min:
Di’, Via am’ sin rivelas.

TRÄNGER I DOLDA DJUPEN NER • SPB 26 • sveda T: Natanael Beskow 1919 • E: Karl-Olof Sandgren 1978 • TK 157 [K928T]

Neniu povas meti alian fundamenton
krom tiu, kiu estas metita,
tio estas Jesuo Kristo.

1 Kor 3,11

660

1. Dio, pli apud Vin, pli apud Vin!
Eĉ se per kruca voj’ Vi levos min,
ĉio nur tiros min,
Dio, pli apud Vin.
Dio, pli apud Vin,
pli apud Vin!

2. Se voje kovros min nokta kurten’,
sur tera lito, kun ŝtona kusen’,
sonĝoj venigu min,
Dio, pli apud Vin,
Dio, pli apud Vin,
pli apud Vin!

3. Ĉio montriĝu nur ŝtup’ al ĉiel’,
kion alsendas Vi kun ama cel’.
Voku anĝeloj min,
Dio, pli apud Vin,
Dio, pli apud Vin,
pli apud Vin!

4. Tiam laŭd-kantos mi en frua hor’,
kreos Betelon el ŝtona dolor’,
kaj per sufero pli
alproksimiĝos mi,
Dio, pli apud Vin,
pli apud Vin.

5. Se ĝoje flugos mi tra la eter’,
preter la sun’ kaj lun’ kaj stela sfer’,
kantos ankoraŭ mi,
Dio, pli apud Vi:
Dio, pli apud Vin,
pli apud Vin!

NEARER, MY GOD, TO THEE • Unisono 84 • HAM 352 (T) • HON 348 (T) • M (Bethany): Lowell Mason 1856 • angla T: Sarah Adams Flower (1840) 1841 • E: mozaiko, 1966 en HE 100 • AK 139
• Gen 28,10-22

661

1. Sur mia voj’
el tiu mond’,
sur mia voj’ el tiu mond’:
ho Sinjoro, kia ĝojo
sur mia voj’ el tiu mond’!

2. En akompan’ de l’ Sanktular’: …

3. Ĉe la fanfar’ de l’ ĉefanĝel’: …

4. Jen la alven’ de la Mesi’: …

5. La resurekt’ de ĉiu karn’: …

6. Ĉiel’ kaj ter’ en nova glor’: …

7. Eterna viv’ en feliĉec’: …

8. Je l’ tago de l’ Haleluja: …

OH, WHEN THE SAINTS GO MARCHING IN • M kaj angla T: Spiritualo • E: Albrecht Kronenberger 1996

662

1. En oliv-ĝarden’ komencis
mondon savi Krist-Jesu’
kaj soleca sange ŝvitis
time de l’ sufer’.

2. La kalikon Li akceptis
el la mano de l’ anĝel’.
La pokalon Li eltrinkis
por la tut-homar’.

3. Devas vivon vi eltrinki
tute, ĝis la lasta gut’,
ĝis finiĝos via tempo
je la Dia ven’.

4. Sed ne pensu, ke sukcesos
vi per unu-nura glut’.
Oni eron nur post ero
venos al la fund’.

5. Jen ankoraŭ tiu lasta
gut’ amara antaŭ vi.
Sed kuraĝu, jam malferma
la ĉiela pord’.

6. Ne eternos la soleco,
ne eternos la sufer’:
Jam ekbrilas Lia gloro,
Dio vokas vin.

PIJ TEN KIELICH • M kaj pola T: nekonataj verkintoj • E: NV 213*

663

1. Jen tag’ al tago diras,
ke mia vivo iras
al sia eternec’.
Ho eternec’, vi belas.
Vin mia koro celas.
Mi hejmas ne en tiu temp’.

2. Mi kantos, dum mi spiras,
kaj mia kanto iras
al la ĉiela tron’.
Ho mia Di’, Vi belas.
Vin mia vivo celas.
Mi hejmas nur en Via kor’.

EIN TAG, DER SAGT DEM ANDERN • Deutsches Messantiphonale p. 989 • M: Heinrich Rohr • germana T: Gerhard Tersteegen 1745, EG 481,5 kaj RG 573,9 • © copyright control • E (2a strofo originale verkita): Albrecht Kronenberger 1999

664

O … Kristo resurektis, Kristo resurektis.
O … Alleluia, alleluia.

latine:

Christus resurrexit.

CHRISTUS RESURREXIT • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Reinhard Pflüger 1996 • kun afabla permeso