378
1. Riverence ni
kliniĝu
antaŭ tiu sakrament’.
Jen Jesu’,
manao vera
de la nova testament’.
Manke nin informas
vido,
fido estu suplement’.
2. Estu gloro kaj
adoro,
laŭdo, beno kaj jubil’
al la sankta
Triunuo:
al la Patro, al la Fil’,
al la Sankta
Di-Spirito:
unu lum’, triopa bril’.
TANTUM ERGO SACRAMENTUM • M (Pange lingua): gregoria 12a jc. • latina T: Tomaso el Aquino 1263/1264 • E: Albrecht Kronenberger 1993
C: Panon ĉielan Vi donis al ili,
(Haleluja.)
K: kiu enhavas ĉion bongustan. (Haleluja.)
C: Ni preĝu. – Sinjoro Jesuo Kristo, en
ĉi tiu mirinda sakramento Vi transdonis al ni memoraĵon de
Viaj sufero kaj releviĝo; donu al ni, tiel honori la sanktajn
misterojn de Viaj korpo kaj sango, ke ni prave sentu en ni la frukton
de Via elaĉeto; Vi, kiu vivas kaj regas eterne.
K: Amen.
379
aŭ latine:
1. Tantum ergo
sacramentum
veneremur cernui,
et antiquum documentum
novo
cedat ritui;
præstet fides supplementum
sensuum defectui.
2. Genitori
Genitoque
laus et iubilatio,
salus, honor, virtus quoque
sit
et benedictio;
procedenti ab utroque
compar sit laudatio. Amen.
C: Panem de cælo præstitisti eis.
(Alleluia.)
K: Omne delectamentum in se habentem. (Alleluia.)
C: Oremus. – Domine Iesu Christe, qui nobis
sub sacramento mirabili passionis et resurrectionis tuæ
memoriam reliquisti: tribue, quæsumus, ita nos corporis et
sanguinis tui sacra mysteria venerari, ut redemptionis tuæ
fructum in nobis iugiter sentiamus. Qui vivis et regnas in sæcula
sæculorum.
K: Amen.
380
1. Laŭdu,
Cion, vian Kriston,
vian dukon kaj paŝtiston;
himnojn
kantu sen avar’.
Kiom povas vi, kuraĝu,
tiom
faru: Lin omaĝu!
Ne sufiĉos tiu far’.
2. Plena estu,
ĝoj-sonora,
via laŭd’ kun ĉarm’
dekora,
kun jubila, ama gest’.
Nova tablo, nova Reĝo,
nova
Pasko, nova leĝo,
nova brila luma fest’!
3. Estas Krist’
en ĉi monstranco,
Lia karn’, ne pan-substanco,
en
pokalo Lia sang’.
La obstinaj prenos morton,
bonvolemaj
vivo-forton
el la sama sankta manĝ’.
4. Nin, paŝtisto,
vera Pano,
paŝtu, gvidu Via amo
jam ĉi tie sur la
ter’,
ke ni spertu Vian gloron,
ĝuu
Vian kor-favoron,
tiam en ĉiela sfer’.
Amen. Haleluja.
sekvenco
por la festo de la korpo kaj sango de Kristo
LAUDA SION SALVATOREM
• M: Francio 12a jc. • latina T: Tomaso el Aquino 1263/1264
• E: 1985 en NV 157, prilaboro: Albrecht Kronenberger 1999
381
1. Adoras mi
devote Vin, kaŝita Di’.
Vi sub tiuj signoj vere estas
ĉi.
Jen al Vi submetas mia koro sin.
Mi, Vin kontemplante,
povra sentas min.
1. Adoro te
devote, latens Deitas,
quæ sub his figuris vere
latitas:
Tibi se cor meum totum subjicit,
quia te contemplans
totum deficit.
2. Vid’,
gustum’ kaj tuŝo trompas sin en Vi.
Nur aŭdad’
kaj kredo montras Vin al mi.
Kion ajn Vi diris, kredas mi kun
fort’,
ĉar neni’ egalas Vin, vereca Vort’.
2. Visus, tactus,
gustus in te fallitur,
sed auditu solo tuto creditur:
Credo
quidquid dixit Dei Filius:
Nil hoc verbo veritatis verius.
3. Sur la kruc’
kaŝiĝis Via Dia ec’.
Tie ĉi latentas ankaŭ
la homec’.
Ambaŭ mi konfesas en la sakrament’,
petas,
kion petis la latron’ kun pent’.
3. In cruce
latebat sola Deitas,
at hic latet simul et humanitas:
Ambo
tamen credens atque confitens,
peto quod petivit latro pænitens.
4. Kvankam ne
vidante Viajn vundojn ĉi,
kun Tomas’ mi vokas: Ho
Sinjor’ kaj Di’.
Iĝu pli profunda tiu
kred-proklam’,
kresku la espero, fruktu mia am’.
4. Plagas, sicut
Thomas, non intueor:
Deum tamen meum te confiteor:
Fac me tibi
semper magis credere,
in te spem habere, te diligere.
5. Memoriga signo
de l’ surkruca mort’!
Pano, regalanta min per
vivo-fort’!
Viva Vi nutraĵo estu de l’ anim’,
ke
en Vi dolĉecon spertu ĝi sen lim’.
5. O memoriale
mortis Domini,
panis vivus vitam præstans homini,
præsta
meæ menti de te vivere,
et te illi semper dulce sapere.
6. Pia pelikano,
ho Jesu’ Sinjor’!
Via sango igu pura min de l’
psor’.
Povas unu guto for de l’ tuta ter’
lavi
ĉiujn krimojn, savi de l’ infer’.
6. Pie pellicane
Iesu Domine,
me immundum munda tuo sanguine,
cuius una stilla
salvum facere
totum mundum quit ab omni scelere.
7. Nun, Jesu’,
mi vidas nur vuale Vin.
Tion mi soifas, ke je mia fin’
povu
Vin rigardi klare mia kor’,
esti feliĉega, Di’,
en Via glor’.
7. Iesu, quem
velatum nunc aspicio,
oro fiat illud quod tam sitio:
ut, te
revelata cernens facie,
visu sim beatus tuæ gloriæ.
ADORO TE DEVOTE • Unisono 53 • M (Adoro te devote): Francio 17a/18a jc. • latina T: Tomaso el Aquino 13a jc. • germana T «Gottheit tief verborgen, betend nah ich dir»: fratino Petronia Steiner OP 1951, GL 546 • E: Albrecht Kronenberger 1995 • kp. NV 160
382
1. Elvirgina korpo
vera
de Jesu’, al Vi la glor’.
Sur la kruco Vi
sufera
mortis por homar-favor’.
Akvon, sangon sin
ofera
elfluigis vunda kor’.
Estu manĝo do
espera,
forto en la mort-angor’.
2. Desurkruca
sango Dia
ruĝa el mesia vund’,
savis nin el morto
fia,
gvidas nin al Dia grund’.
Premas malamik’
rabia
nin perfide ĝis la fund’.
Helpu nin en lukto
pia,
ŝirmu nin en mort-profund’.
AVE VERUM • WAHRER LEIB, O SEI GEGRÜSSET • GL (Speyer) 875 • M: nekonata verkinto • latina T: 15a jc. • germana T: Heinrich Bone 1888 • E: laŭ kajero por la germana Esperanto-kongreso en München 1991
383
1. Donu vi lokon,
ĉar el ĉielo
iras Jesuo en pana helo.
Li tre volonte
nin pririgardas
kaj emas vidi, kiel ni fartas.
2. Nun ĉirkaŭ
Di’ genuu en rondo,
ho elektitaj filoj de l’
mondo.
Voĉu pri Lia gloro kantikon.
Kantu la Patron, kantu
Amikon.
3. Li ne kontentas
nur pri altaroj,
kvankam vizitas Lin homaj aroj.
Li nin vizitas
en niaj domoj,
kie laboras, vivas la homoj.
4. Vojojn plenigu
vi per bukedoj,
kie Jesuaj paŝos piedoj.
Kriu sur ĉiuj
flankoj ĉevoje:
Estu benata Kristo mil-foje.
ZRÓBCIE MU MIEJSCE • ŚK 278 • M: ĉe M. Mycielski kaj J. Urbanek 1878 • pola T: nekonata verkinto • E: NV 145*
384
1. Mi sentas, ke
mi kredas
kun tuta mia sci’,
ke en la sakramento
ĉeestas
mia Di’,
veninta el ĉielo,
savanta Mond-sinjor’.
Min
nutras Lia korpo,
la sang’ el Lia kor’.
2. Mi firme Lin
esperas,
Li estas mia fort’.
Li min instruas ame
per
esperiga vort’.
Di’ estas la feliĉo.
Di’
min riĉigas plej.
Li ĉiam min atendas
en tabernakla
ej’.
3. Mi scias, ke mi
amas
eternan amon nur.
Al mia Krist’ ĝismorte
fidelas
mia ĵur’.
Ja ĉio sur la tero
perea estas
vant’;
Al Dio apartenas
ĉi kora, ama kant’.
JA WIEM, W KOGO JA WIERZĘ • Śpiewnik p. 103 • M kaj pola T: nekonataj verkintoj • E: 1985 en NV 158*
385
1. La korp’
de Kristo, Lia sang’,
en ĉi solen’ prezentos
sin
– la vera Dia kruc-ofer’ –
en form’
de l’ pano kaj de l’ vin’.
2. La homiĝinta
Fil’ de Di’
– mirinda, granda Dia far’!
–
alvenos, restos inter ni
por temp’ sur tiu ĉi
altar’.
3. En unuec’
de l’ eklezi’
ni bene danku al Jesu’,
al Di’,
la Patro, la Spirit’:
la amo-plena Triunu’.
NOW JESUS CHRIST’S TRUE FLESH AND BLOOD • VH 29 • M (Munster): irlanda • angla T: anonima • E: Albrecht Kronenberger 1999
386
1. Jesuo
proksimiĝas, jam venas Li en glor’.
Lin tuj mi
bonvenigas, ĝoj-plene tremas kor’.
refreno:
Feliĉo grandioza: Vizitas Dio
min.
Jesuo, helpu grace, akcepti digne Vin.
2. Mi tute ne
meritas, ke min vizitu Di’.
Li reĝ’ de l’
universo, mizera polvo mi.
3. Pro ĉiuj
pekoj miaj pent-larmas la anim’.
Mi vundis Vian koron,
absolvu, Dio, min.
PAN JEZUS JUŻ SIĘ ZBLIŻA • kp. ŚK 258 (tie kun alia melodio) • M kaj pola T: anonimaj • E: Edward Tadeusz Wojtakowski • TK 19, kp. NV 153 (Jesuo jam alvenis)
387
1. Levu vin, manĝu: vino, pan’
Li
estas mem, por longa voj’.
|: Vin gardu la Sinjor’;
forlasos vin angor’. :|
2. Vidu, gustumu: vino, pan’
Li estas,
meze de mizer’.
|: Li fortikigu vin per amo kaj pardon’.
:|
3. Levu vin, iru: vino, pan’
Li estas;
kreskas la esper’.
|: Vin benu la Sinjor’, Li ne
forlasos vin. :|
ER IST DAS BROT, ER IST DER WEIN • EG 228 • M: Joachim Schwarz 1980 • germana T: Eckart Bücken 1980 • © Mechthild Schwarz Verlag, Fassberg/Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1985 • TK 100
388
1. Al Sia tablo
vokas Sinjoro Kristo nin,
samkiel la disĉiplojn, al fiŝo,
pano, vin’.
Li vokas ĉiujn homojn, ne restas lim’
aŭ bar’.
Vivantajn en obskuro venigas Li al klar’.
2. La riĉajn,
la mizerajn, el nordo kaj el sud’,
Li ĉiujn al Si tiras
kun bonvenig-salut’.
El ĉiuj gentoj venu la gastoj pro
invit’.
Ne veni, tio estus plorinda ben-evit’.
3. Nenio plu
dividas ĉe tia kuna manĝ’;
ni nin konfesas anoj de
l’ sama sav-aranĝ’.
La viv’ kaj amo Liaj –
jen de l’ kunec’ la kor’;
kuneco, viv’ –
ni estas la korpo de l’ Sinjor’.
4. Li montras al
ni taskojn en tiu nova viv’.
Tra ni, la pac’ por ĉiuj
fariĝas efektiv’.
La estonteco helas ĉe vino,
fiŝo, pan’.
Ni danku. Morgaŭ same nin nutros Lia
man’.
WIR SIND ZUM MAHL GELADEN • el: Gott schenkt Freiheit, Burckhardthaus-Verlag, Gelnhausen • M: Herbert Beuerle 1968 • germana T: Kurt Rommel 1967 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 109
389
1. Di-sendita
sankta pan’!
Sango, puriganta ban’!
Vin ni
gloras
kaj adoras,
kredas kontraŭ scia van’.
2. Filo de l’
senfina Di’!
Vin prikantas nia kri’.
Ĉe l’
altaro,
anĝelaro
ĝoje benas Vin kun ni.
ÉGBŐL SZÁLLOTT SZENT KENYÉR • el: Katolikus egyházi énektár, 1855 • M: Endre kaj Ferenc Zsasskovszky • hungara T: Béla Tárkany • E: Tibor Veszprémi*
390
Danko-diron kaj gloron en ĉiu
momento
havu nia Jesuo en ĉi sakramento.
En minutoj kaj
horoj, dum eterna pluo,
estu ĉiam laŭdata nia
Krist-Jesuo.
3 fojojn.
CHWAŁA I DZIĘKCZYNIENIE • ŚK 236a* • M: Wyderkowksi, ĉe Jan Siedlecki, Kraków 1879-1895 • pola T: anonima • E: 1985 en NV 143*
391
1. Gloro eterna,
Kristo Sinjoro,
ĉiam resonu en ĉies koro.
2. Ĉiuj
hodiaŭ Viaj servantoj,
Vian majeston laŭdas en kantoj.
3. Pro Via dono
tuta la gento
Vin nun adoras en Sakramento.
4. Ĉar Vi
donacis Vin al malriĉaj,
por nin pekulojn igi feliĉaj.
TWOJA CZEŚĆ, CHWAŁA • ŚK 271 • M: 17a jc., ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: nekonata verkinto • E («Eterna gloro»): 1985 en NV 148, prilaboro: Albrecht Kronenberger 1999
392
1. Ho savo-dona
Di-hosti’,
gvidanta al ĉiela pord’!
Teruraj
luktoj premas nin.
Alvenu Via helpa fort’!
2. Al triunua
Di-Sinjor’,
senfina estu glora kant’,
ĉar
vivon donas Lia kor’
en la ĉiela patro-land’.
Amen. (Haleluja.)
O SALUTARIS HOSTIA • M kaj latina T: anonimaj • E: 1985 en NV 150
Rondkanto:
El Viaj fontoj vivas ni →
014
Litanio:
Al la Koro de Jesuo → 019.1
preskaŭ
ĉiuj kantoj, preĝoj kaj liturgioj
393
1. Pri Jesuo
kantu, kantu nur pri Li!
|: Grandan pek-pardonon havas Li por mi.
:|
2. Li per Sia
sango prenis pekon for,
|: ke la sklavo portu gracon sur la kor’.
:|
3. Li min
liberigis el mensogo, mort’,
|: kaj donacis savon per la
sankta vort’. :|
4. Regnon mi
heredos kun ĉiela kron’
|: kaj kun Reĝa riĉo
ĉe la Dia tron’. :|
5. En la urbo ora,
Dia glor-maten’
|: benos min eterne en edziĝ-festen’.
:|
JEESUKSESTA LAULAN • VK 276 • M: Martti Hela 1923 • finna T: Simo Korpela 1919 • E : T. I. Haapalainen, 1971 en AK 160
394
1. Kristo, la
vojo, lumo, pord’,
la vivo kaj la vero,
de l’ Patro
la eterna vort’,
donaco kaj ofero
por nia ŝirm’,
ke
ni kun firm’
al Li nur fide gapu,
por ke nek mort’
nek
iu fort’
el Lia man’ nin rabu.
2. Mi petas Vin el
kor-profund’:
el mia buŝ’ ne prenu
la vorton
de la grac-abund’;
min tiam ne plu ĝenu
kulp’
aŭ malpac’;
pri Via grac’
mi senhezite
fidos.
Kiu sur Vin
apogas sin,
neniam morton vidos.
3. Por niaj paŝoj
Via vort’
lanterno estu, helo,
sur niaj vojoj la
eskort’.
Sub tiu maten-stelo
pri l’ granda don’
ja
fine l’ hom’
mirante ekkomprenas,
kia promes’
al
ni sen ĉes’,
se ni esperon tenas.
CHRIST IST DER WEG, DAS LICHT, DIE PFORT • EG (Württemberg) 612 • M (Pavia): 1525, religie Wittenberg 1529 • germana T «Durch Adams Fall ist ganz verderbt»: Lazarus Spengler 1524 • E: Adolf Burkhardt 1995/1996 • TK 482
395
1. Venis Vi, homa
Fil’, el fora land’,
tamen prenita Vi el nia sango.
2. Vi, kamarad’
en ĝojo kaj sufer’,
por mi ne restis iu fremda Dio.
3. Kiam nenie mi,
eĉ apud mort’,
Vi ekflamigis mian vivo-lumon.
4. Lumon ricevis
ni de Via lum’,
homoj de lum’, sed nigras niaj vojoj.
5. Homojn el
karno, ŝton’, esper’ kaj tim’ –
hejmen
nin gvidu, donu Vian pacon.
GIJ ZIJT EEN MENSENZOON • kp. GvL 449, ZJ 120 • M: Bernard Smilde • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Jacques Tuinder, 1981 en TK 77 • kun afabla permeso
396
M (Bunessan) → 126 «Glora mateno»
1. Venu,
kredantoj,
kantu al Dio.
Glora Li estas
preter
imag’.
Plej-potenculo,
ĉion reganta,
Lin kun
fervoro
serĉu ni nun.
2. Venu,
kredantoj,
kantu al Kristo!
Filo de Dio,
nia
Savant’.
Kvankam egala
al la Di-Patro,
Li
enkarniĝis
en Betleĥem’.
3. Ne kiel
reĝo
inter riĉuloj,
sed kiel bebo
de
virgulin’,
kiu Lin naskis
ne en la hejmo,
sed sur la
fojno
en besta stal’.
4. Tamen
anĝeloj
Lian alvenon
ĝoje anoncis
al
paŝtistar’.
«Gloro al Dio
en la plejalto,
paco
sur tero
kaj Di-favor’.»
5. Kreskis la
bebo,
kaj Li fariĝis
de l’ Dia vero
viva
perant’,
lumo de l’ mondo,
pano de l’
vivo,
bona paŝtisto
por Sia greg’.
6. Por ni Li
mortis,
krucumiĝinte,
Dia ŝafido,
elaĉetaĵ’
por
la pekuloj
de l’ tuta mondo,
anstataŭanta
ofer-viktim’.
7. Li
releviĝis,
iris ĉielen,
kaj Li revenos
fine en
glor’.
Li nin ne lasis
orfaj en mondo,
restas ĉe
ni per
Sia spirit’.
8. Sankta
Spirito,
Dia gvidanto,
lumon de l’ vero
verŝu sur
nin.
Forta helpanto,
tenu nin firme,
por ke neniam
vagu
ni for.
9. Do ni al
Patro,
Filo, Spirito,
kantu fervore
pri nia sav’,
pri
la mirinda,
neesprimebla,
save-serĉanta
amo de Di’.
VENU, KREDANTOJ • E (originale verkita): W. J. Downes 1967 • AK 1 • 7a strofo Albrecht Kronenberger 1996 [K190T]
397
1. Ĉar
kvazaŭas Li najbar’,
la Sinjoro venis:
Meze inter
hom-ŝafar’
subtegmenti penis.
refreno:
1.-5. Meze inter vi
Li staras. Kiu
Li?
Meze inter vi.
Sed Lin ne konas vi!
2. Ĉie Li
proksimas tre,
kore nin konsolas.
Lin neniu konas, ne
eĉ
pri Li parolas.
Meze inter vi …
3. Dia Filo, lum’
de lum’,
paŝtu nin kompate,
kiel vera homo, dum
Vi
nin amas frate.
Meze inter vi …
4. Eku Dia regno
jam,
beno ĉiuloka:
Pro Li estu nure am’
ŝuldo
reciproka.
Meze inter vi …
5. Ĝoju vi,
la zorgojn for;
danku ĉiuj domoj:
Tuŝe Di’
ĉeestas por
loĝi inter homoj.
Meze inter vi …
OMDAT HIJ NIET VER WOU ZIJN • GvL 513 • LvK 162 • ZJ 105 • M: Bernard Maria Huijbers 1964 • nederlanda T: Huub Oosterhuis 1964 • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Jacques Tuinder, 1981 en TK 80 • kun afabla permeso
398
1. Venis Jesuo, la
ĝojo eterna,
alfa, omega, komenco kaj fin’.
Dio kaj
hom’ en unuo konsterna:
Li, la Kreinto, en homa
proksim’!
Kosmo, rakontu kun voĉ’
senalterna:
Venis Jesuo, la ĝojo eterna.
2. Venis Jesuo,
rompiĝas katenoj,
krake dissaltas rigliloj de l’
mort’.
Li, Dia Filo, el timoj kaj premoj
estas por vera
liber’ la pasport’,
levas al gloro el pekoj,
malbenoj.
Venis Jesuo, rompiĝas katenoj.
3. Venis Jesuo kun
venko-proklamo,
frontas fortulon en ties kastel’.
Per Lia
venko finiĝas la dramo.
Li elkondukas kaptitojn al hel’.
Ĉu
la pli fortan vi sentas, satano?
Venis Jesuo kun venko-proklamo.
4. Venis Jesuo, la
reĝo de gloro.
Laŭdu Lin, tero, laŭdegu, ĉiel’!
Por
la regist’, konvertanto de l’ koro,
pordojn apertu kun
verva akcel’.
Pensu: Li donas la kronon el oro!
Venis
Jesuo, la reĝo de gloro.
5. Venis Jesuo, la
peko-ofero;
pekojn tutmondajn forportas ŝafid’,
savas
eterne el tim’ kaj infero,
mortas surkruce pro homa
perfid’.
Amo abisma, profunda espero:
Venis Jesuo, la
peko-ofero.
6. Venis Jesuo. Ĉi
vorton plu-donu,
kuru al Lia sav-dona standard’;
ĵuru
kaj koran fidelon proponu;
diru: ni vivos sub Via
rigard’.
Koro-amiko, per vero nin zonu!
Venis Jesuo. Ĉi
vorton plu-donu.
7. Venis Jesuo, la
fonto de beno.
Kuru, soifaj, kaj trinku ĝis fund’.
Kontraŭ
pereo kaj kontraŭ veneno
prenu el tiu senfina abund’.
Tie
la koro sin banu ĝis pleno.
Venis Jesuo, la fonto de beno.
8. Venis Jesuo, la
kaŭzo de vivo.
En Li korpiĝas la Di-kompatem’.
Agi
el amo – jen Lia motivo.
Mortis la morto, mizer’ kaj
malben’.
Liaj ni restu sen alternativo.
Venis Jesuo, la
kaŭzo de vivo.
JESUS IST KOMMEN, GRUND EWIGER FREUDE • EG 66 • RG 405 • M: Köthen ĉ. 1733 • germana T: Johann Ludwig Konrad Allendorf 1736 • E: Adolf Burkhardt 1988 • TK 131
399
1. Nigran nokton
luma stel’
pelas for per ĝoja hel’.
Krist’,
Sinjor’,
de la kor’
igu ĉiun nokton for,
igu
ĉiun nokton for.
2. Via trono jen
en mi,
ĝi sopiras nur al Vi.
Sen hezit’
per
vizit’
luma iĝu la spirit’,
luma iĝu la
spirit’.
3. Antaŭ Via
klara lum’
superatas eĉ la sun’.
Sola
Vi,
Krist’ en mi,
brilas multe pli ol ĝi,
brilas
multe pli ol ĝi.
4. Vi heligas plu
kaj plu
ĉion en la tempo-flu’.
Nokta hor’
iĝas
or’
pro ridet’ de Via glor’,
pro ridet’
de Via glor’.
5. Nin ĝojigas
Via bril’,
monda reĝo, Dia Fil’.
Di-Sinjor’,
en
ador’
ĉie dankas pia kor’,
ĉie dankas pia
kor’.
MORGENSTERN DER FINSTERN NACHT • GL 555 • KG 192 • RG 658 • M: Georg Joseph 1657 • germana T: Angelus Silesius (Johann Scheffler) 1657 • E: ĉe Kindler n. 27, 4a str.: Albrecht Kronenberger 1996
400
M (Sine nomine) → 701 «Pro la sanktuloj»
1. Vin, Princ’
ĉiela, gloru nia kant’,
ĉar Vi rezignis pri Dieca
grand’,
por iri teren kiel la Savant’.
Haleluja.
Haleluja.
2. Al ni Vi venis
sen majesta pomp’,
kaj gvidis nin el iluzi’ kaj
tromp’;
por doni savon iris Vi al tomb’.
Haleluja.
Haleluja.
3. Modelon lasis
Vi ĉe l’ piedo-lav’;
por liberigi nin, Vi iĝis
sklav’,
eĉ mortis kvazaŭ mutiĝinta
ŝaf’.
Haleluja. Haleluja.
4. Kaj tial Vin
tre alten levas Di’;
nomon eternan jam ricevas Vi;
por Vi
genuojn fleksi devas ni.
Haleluja. Haleluja.
5. Nun ĉiu
lango supre kaj sur ter’
Kriston konfesu: Estas Li
Sinjor’.
Per Li al Dio Patro estu glor’.
Haleluja.
Haleluja.
ZU
DIR, O HIMMELSFÜRST • plurlingva T: el RISK, liturgia
kajero por la Kvina Asembleo de la Ekumena Konsilio de Eklezioj •
E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 55* [K221T]
• Flp 2,5-11;
Joh 13,1-15; Jes 53,7
401
versoj:
1. Ni vidis, ke
senĉese nia Di’
paŝas sur nia vojo.
Ni vidis,
ke nun brilas lum-radi’
por de l’ malriĉul’
la ĝojo.
refreno:
1.-6. Ĉu Li
revenos plu sur nia voj’
ŝanĝi la ŝtonajn
korojn?
Ĉu Li disverŝos plu por nia ĝoj’
amon
kaj lum-trezorojn?
france:
1. Nous avons vu
les pas de notre Dieu
croiser les pas des hommes.
Nous avons vu
brûler comme un grand feu
pour la joie de tous les pauvres:
1.-6. Reviendra-t-il
marcher sur nos chemins,
changer nos cœurs de
pierres?
Reviendra-t-il semer au creux des mains
l’amour
et la lumière?
2. Ni vidis, ke
refloras en dezert’
floroj de la tenero.
Ni vidis brili
en la univers’
novan lumon de libero.
Ĉu Li revenos
…
2. Nous avons vu
fleurir dans nos déserts
les fleurs de la tendresse.
Nous
avons vu briller sur l’univers
l’aube d’une paix
nouvelle:
Reviendra-t-il …
3. Ni vidas, ke
nun dancas la povrul’,
kiel por festo inda.
Ni vidas
renaskiĝi en l’ okul’
la esperon jam
mortintan.
Ĉu Li revenos …
3. Nous avons vu
danser les malheureux
comme au jour de la fête.
Nous
avons vu renaître au fond des yeux
l’espérance
déjà morte:
Reviendra-t-il …
4. Ni vidis, ke
foriras la riĉul’
kun kor’ kaj man’
malplenaj.
Ni vidis, ke ekstaras la povrul’
kun rigardoj
lum-serenaj.
Ĉu Li revenos …
4. Nous avons vu
le riche s’en aller
le cœur et les mains vides.
Nous
avons vu le pauvre se lever
le regard plein de
lumière:
Reviendra-t-il …
5. Ni vidis, ke
satiĝas nun sen ĝen’
ĉiuj pan-mankaj vere.
Ni
vidis, ke nun venas al festen’
ĉiu almozul’
surtere.
Ĉu Li revenos …
5. Nous avons vu
se rassasier de pain
les affamés du monde.
Nous avons vu
entrer pour le festin
les mendiants de notre terre:
Reviendra-t-il
…
6. Ni vidis, ke
brakumas nia Di’
al malŝparinta filo.
Ni vidis, ke
el kor’ de nia Di’
fontas vivo kaj jubilo.
Ĉu
Li revenos …
6. Nous avons vu
s’ouvrir les bras de Dieu
devant le fils prodigue.
Nous
avons vu jaillir du cœur de Dieu
la fontaine de la
vie:
Reviendra-t-il …
NOUS AVONS VU LES PAS DE NOTRE DIEU • EBL 204 • LD S25 • EG (Pfalz) 665 • M: Jo Akepsimas 1973 • franca T: Michel Scouarnec 1973 • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Roger Bernard • Nia Kantaro E120*
402
M (Kirken) → 667 «Domo malnova estas ĝi»
1. Estas, Jesuo,
Vi la voj’,
kiu al Dio nin gvidos.
Trovi Vin estas do la
ĝoj’,
vivon kaj gloron ni vidos.
Vi estas ĉies
viv’ kaj lum’,
sed iras mond’ en densa
fum’
malsaĝe inter la tomboj.
2. Brilas en
nokton klara lum’,
nokto ne lumon perceptas.
Di’
sendis Filon al krucum’,
sed Lin la mond’ ne
akceptas.
Li en la mondon kiel hom’
venis, sed restis Lia
nom’
fremda kaj eĉ malamata.
3. Sed ĉiuj,
kiuj fidis Lin,
kiuj de l’ nokto foriris,
kaj pentis,
preĝis, turnis sin
al la Savanto, akiris
Lian heredon,
poste pli:
per Lia sankta nomo vi
iĝas infanoj de Dio.
4. Al Sia Patro
iris Li,
lokon por ni Li pretigas;
kaj nun la Sankta Spirit’
de Di’
nin al la vero irigas.
Per Dia vort’ en Lia
nom’
sendas nin Ĝi al ĉiel-dom’,
per
Jesu, vojo kaj vivo.
5. Estu mi inter
tiuj, Di’,
kiujn Vi amas kaj konas.
Tage kaj nokte iru
mi
la vojon, kiun Vi donas.
Sen Via help’ perdiĝos
ĝi,
per Via forto flugu mi,
ĝis en ĉielon mi
venos.
JESUS, DU ER DEN HIMMELVEG • NSB 418 • norvega T: Elias Blix 1875 • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 48 • AK 154 [K422T]
403
1. Por Vi mi
vivas,
por Vi mi mortos,
mi apartenas
al Vi, Jesuo mia.
2. Estu
favora,
estu bonkora,
gvidu, Jesuo,
min al feliĉo Via.
3. Donu la
pacon,
donu la gracon,
ĉiujn kompatu,
Jesu’,
Ŝafido Dia.
JESUS,
DIR LEB ICH • Salve Regina n. 192 • KG 197 • M: Franz
Bühler • germana T: Sebastian Schlettstätter, Augsburg
Triumph des Heyligen Rosenkrantz 1667, Liegnitz 1828 • E: ĉe
Kindler n. 3*, 3a strofo: Albrecht Kronenberger 1999
• Rom
14,8
404
1. Iun tagon
li
venis. Li havis ian sorĉon
en sia voĉo, ian varmon
en
siaj vortoj, ian ĉarmon
en siaj diroj.
2. Iun tagon
li
venis. Li havis ian ĝojon
en la okuloj, kaj liberon
en
siaj faroj, estontecon
en siaj signoj.
3. Iun tagon
li
venis. Li havis la esperon
en la mirakloj, ian forton
en la
konduto, kaj sinceron
en sia koro.
4. Iun tagon
li
venis. Li havis ian amon
en siaj gestoj, bonkorecon
en siaj
kisoj, kaj fratecon
en brakumado.
5. Iun tagon
li
venis. Li havis la spiriton
en siaj verkoj, persistecon
en la
sufero, kaj signifon
en sia kruco.
6. Iun tagon
li
venis. Li havis la trezoron
en la ĉielo, en la morto
la
novan vivon, el la tombo
la resurekton.
EINES TAGES KAM EINER • el: Auf Messers Schneide, 1992 • M: Peter Janssens • germana T: Alois Albrecht • © Peter Janssens Musik Verlag, Telgte • E: Albrecht Kronenberger 1996 / Kloster Kirchberg 1998 • kun afabla permeso de la poeto
405
Kristo reĝas suverene,
ĉar
al Li submetas plene
ĉion ajn la Mond-Aŭtor’.
3-voĉa
rondkanto
JESUS CHRISTUS HERRSCHT ALS KÖNIG • kp. EG 123
• M: Bodo Hoppe laŭ Johann Löhner 1691 • germana
T: Philipp Friedrich Hiller (1755) 1757 • © Christlicher
Liederverlag Gisela Hoppe, Hatten-Sandkrug • E: Adolf Burkhardt,
(1971 en AK 75) 1977 en TK 46
406
1. Kristo reĝas
suverene,
ĉar al Li submetas plene
ĉion ajn la
Mond-Aŭtor’.
Dubo kaj rezisto ĉesos;
ĉies
lango Lin konfesos:
Li, Li estas la Sinjor’!
2. Unu estas la
Sinjoro:
Dio en unika gloro;
Lin egalas nur la Fil’.
Firma
estas Lia seĝo,
forta Lia vivo-leĝo,
Lia regno sen
simil’.
3. Nur en Li, ho
mir-donaco!
por ni prepariĝis paco,
elaĉeto per la
sang’.
Aŭdu: Vivo mem aperis;
Kristo sin por ni
oferis
sur la Kalvaria stang’.
4. Laŭdu Lin,
sanktul-amasoj,
gloru Lin, ĉielaj rasoj
kun la palmoj en
la man’!
Vi, popolo ĉe la trono,
Lin altigu per la
sono
de la harpo kaj timpan’!
5. Kvankam nura
pilgrimanto,
ankaŭ mi per fido-kanto
vokas nun laŭ
kor-inklin’:
«Kristo reĝas suverene;
ĉio
submetiĝu plene.
Gloru, amu, laŭdu Lin!»
JESUS CHRISTUS HERRSCHT ALS KÖNIG • EG 123 • RG 492 (T) • M (Alles ist an Gottes Segen = Evangelists): Johann Löhner 1691, ĉe Johann Adam Hiller 1793 • germana T: Philipp Friedrich Hiller (1755) 1757 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 75
407
Kristo Jesuo, hieraŭ, hodiaŭ,
kaj
la sama ĝis eterneco.
Amen, amen, amen.
Heb
13,8
3-voĉa rondkanto
KRISTO JESUO, HIERAŬ, HODIAŬ
• M: Humphrey Trevelyan • E (originale verkita): Adolf
Burkhardt, 1971 en AK 155
408
1. Jesuo, Vi estu
en mi, en la kor’,
Jesuo, Vi restu en mia memor’.
Jesuo,
de frue Vi estis ĉe mi:
Neniam min forlasu, Vi, «Amen»
de Di’.
1. Bí
'Íosa
im chroíse 's im chuimhne gach uair,
bí 'Íosa
im chroíse le haithrí go luath,
bí 'Íosa
im chroíse le dúthracht go buan,
's a Íosa,
'Dhia dhílis, ná scar choíche uaim.
2. Jesuo, Vi
reĝas, Vi, am’ kaj amik’,
Jesuo, Vi ŝirmas
de peko-instig’.
Jesu’, mia ĝojo, subteno al
mi:
Disiĝon ne allasu, Vi, «Amen» de Di’.
2. 'Sé
Íosa
mo ríse, mo chara 's mo ghrá,
'sé Íosa
mo dhídean ar pheaca 's ar bhás,
'sé Íosa
mo aoibhneas, mo sheasamh de ghnáth,
's a Íosa,
'Dhia dhílis, ná scar liom go bráth.
3. Vi estu, Jesuo,
en sent’ kaj sopir’,
Vi restu, Jesuo, en pens’
kaj dezir’.
Jesuo, kulturo kaj klero por mi:
Izola min ne
lasu, Vi, «Amen» de Di’.
3. Bí,
'Íosa, go síoraí im chroí is im
bhéal,
bí, 'Íosa, go síoraí im
thuiscint 's im mhéin,
bí, 'Íosa, go síoraí
im mheabhair mar léann,
's a Íosa, 'Dhia dhílis,
ná fág mé liom féin.
BÍ 'ÍOSA IM CHROÍSE • VH 31 • M kaj irlanda T: tradiciaj • E: Seán Ó Riain 1999 / Albrecht Kronenberger 2000
409
1. Ĝojan
certecon donas Jesu’,
dubo turmenta min pikas ne plu;
kredas
mi vortojn de l’ Dia Fil’,
fidas Lin kun anima
trankvil’.
refreno:
1.-5. Jen mi atestas
per mia kant’
pri mia kara, glora Savant’.
Laŭdas
mi Lin el ĝoj-plena kor’,
vivas por Li kun ama ador’.
2. Ŝarĝon
de pekoj levis Li for,
min elaĉetis el ties dolor’,
lokon
preparas en la ĉiel’;
Lia promeso mia sigel’.
3. Dume feliĉa
sub Lia ben’
danke mi vivas sur monda teren’,
ĉiam
konscia pri Kalvari’,
preta por porti krucon por Li.
Jen
mi atestas …
4. Savo mirinda,
paco kun Di’,
riĉoj ĉielaj, heredo por mi!
Honto,
se mi pri tia donac’
restus silenta en kontumac’!
Jen
mi atestas …
5. Cede mi petas
al Vi, Sinjor’,
tenu min inda por Via labor’,
faru
per mi laŭ Via dezir’,
vana ne estu mia aspir’.
Jen
mi atestas …
ĜOJAN CERTECON DONAS JESU’ • M (Blessed assurance): Phoebe Palmer Knapp, HON 62 • E (originale verkita): W. J. Downes 1969 • AK 170
kontumaco = ne-obeo al tribunala ordono
410
1. |: Vi diris:
«Estas Mi la vojo». :|
Vian vorton fidas mi.
Al vi
mi venas por Vin sekvi.
Jen Vi la ĝusta vojo.
2. |: Vi diris:
«Estas Mi la vero». :|
Vian vorton fidas mi.
Al Vi
mi venas por ekkoni.
Vi estas mem la vero.
3. |: Vi diris:
«Estas Mi la vivo». :|
Vian vorton fidas mi.
Mi
venas nun kun mia kulpo.
Jen Vi la nova vivo.
4. |: Vi diris:
«Estas Mi la pano». :|
Vian vorton fidas mi.
Al Vi
mi venas por satiĝi.
Jen Vi la vera pano.
5. |: Vi diris:
«Estas Mi la pordo». :|
Vian vorton fidas mi.
Mi
venas, kaj Vi min enlasas.
Jen Vi la pord’ al ĝojo.
6. |: Vi diris:
«Jen Mi la paŝtisto». :|
Vian vorton fidas mi.
Al
Vi mi venas; Vi min gvidos –
Vi, la paŝtisto bona.
DU HAST GESAGT: «ICH BIN DER WEG» • M kaj germana T: Bodo Hoppe • © Christlicher Liederverlag Gisela Hoppe, Hatten-Sandkrug • E: Adolf Burkhardt 1975 • TK 37
411
Jen, la Di-Ŝafido forportas la pekon de l’ mond’.
Aliaj tekstoj laŭplaĉe:
Ni Vin adoras, granda Dio, nia Sinjor’.
Ni al Vi dankas, ho Savanto, Kristo Jesu’.
Ni al Vi fidas, ho konsola Sankta Spirit’.
Plu provu mem!
Joh
1,29
3-6-voĉa rondkanto
SIEHE, DAS IST GOTTES LAMM •
M: Rolf Schweizer 1972 • E: Adolf Burkhardt • TK 177 kaj
178
412
1. Ho, kantu nun
pri Betleĥem’
pri paŝtistoj sub ĉiel’,
kaj
pri l’ mesaĝo per antem’
anoncita de anĝel’:
La
lum’ trafinta Betleĥemon brilas ĝis monda rand’.
Pri
l’ Krist-aper’
kaj pac’ al ter’
eterniĝas
anĝel-kant’.
2. Ho, kantu jam
pri Nazaret’,
pri ĝoj-plena suna bril’,
pri
parfumanta burĝonet’
kaj pri l’ senmakula
Fil’:
Nun povos floroj Nazaretaj kreski en ĉiu kor’.
Al
ĉiu ho-
mo Lian no-
mon la ventoj portas for.
3. Ho, kantu plu
pri Galile’,
pri la lago, bosko, mont’,
pri Tiu
ordoninta, ke
kvietiĝu mara ond’:
Ĉar kvankam
kvazaŭ-Galileaj ŝtormoj minacas nin,
se fidas ni
al
la Mesi’,
trankviliĝas la anim’.
4. Ho, kantu eĉ
pri Kalvari’,
ĝia gloro kaj dolor’,
pri l’
krucumita homa Di’,
kiu pekojn portis for:
Ĉar kiu
mortis Kalvarie, viva leviĝis jam,
kaj Kristo nun
anstataŭ
pun’
savas per potenca am’.
O SING A SONG OF BETLEHEM • M (Kingsfold): tradicia angla, CP 376 • angla T: Louis F. Benson 1899 • E: Leland Bryant Ross 1997
413
1. Ni antaŭ
Via tron’, Sinjor’,
prezentas nian preĝon,
kun
ĉiuj, kiuj en ador’
ĉirkaŭas Vian seĝon.
Al
Vi sin klinu ĉiu hom’,
ho Dia atestanto!
Por laŭdi
Vin per glora nom’
sin levu ĉies kanto.
2. Sur kruco
mortis Vi por ni,
kaj fluis Via sango;
per ĝi la Viajn
levas Vi
al pastra, reĝa rango.
Portanto de la
gloro-kron’,
Venkanto de la morto!
Tra l’ tuta ter’
eksonu ton’
de dank’ pro Via forto.
3. El tomb’
de mort’ Vi levis Vin
por savo de l’ nacioj.
Kaj
iam, ĉe la mondo-fin’
en brilaj lum-radioj,
sur
nubo-ĉaro vidos ni
reveni Vin en gloro,
kaj kun la tuta
eklezi’
Vin laŭdos en adoro.
4. La temp’
senhalte fluas plu,
ĝis venos tiu horo.
Kaj jam krepuskas
nova lum’,
herold’ de tiu gloro!
Jam sin trarompas
granda ĝoj’:
Li venos, venos tamen.
Ĝoj-kantu
nun. Haleluja!
Jubilu! Amen. Amen.
WIJ KNIELEN VOOR UW ZETEL NEER • LvK 231 • M (Gregor = Die Wanderschaft in dieser Zeit): 17a jc., Herrnhut ĉ. 1740, Christian Gregor 1784 • nederlanda T: Clara Feyoena van Raesfelt-van Sytzama • E: H. A. de Hoog, 1971 en AK 20
413.5
Ni predikas ne nin mem,
sed Jesuon
Kriston,
Kriston Jesuon,
Lin, la Sinjoron.
2
Kor 4,5
4-voĉa rondkanto
NI PREDIKAS NE NIN MEM (originalo
ne konata) • M: anonima • E: Josef Grabmaier 1983 / Adolf
Burkhardt 2001
414
1. Kristo, mia
ĝojo
por la vivo-vojo,
mia bela kron’!
Longe jam
la koro
plena de angoro
serĉas Vin, ho Bon’.
Di-ŝafid’,
al
Vi la fid’
tiras min, mi amas vere
pleje Vin ĉi-tere.
2. Pro protekto
Via
malsukcesas ĉia
malamika plan’.
Se l’
Satano premas,
se la ter’ ektremas:
savas Via
am’.
Kvankam nun
timigas pun’,
la infer’,
ĉiama tristo:
liberigos Kristo.
3. For arĝenton,
oron!
Havas mi trezoron
en Vi, ho Savant’.
Kontraŭ
vanta gloro
Vi en ĉiu horo
estas defendant’.
Eĉ
mizer’
kaj malesper’,
mok’, sufero vane
ŝiras,
min de Vi ne tiras.
4. For, ho
ĉagrenanto!
Venas Konsolanto:
Kristo, al la hom’.
Kiu
amas Dion,
tiu havas ĉion
por la propra bon’.
Ĉe
ĉagren’,
Satana prem’,
havas mi ja ĉiun
fojon
Kriston, mian ĝojon!
JESU, MEINE FREUDE • EG 396 • kp. RG 659 • M (Jesu, meine Freude): Johann Crüger 1653 • germana T: Johann Franck 1653 • E: Julio Varga, 1971 en AK 147
415
Venis Jesuo, la ĝojo eterna. Haleluja.
ostinato (ad lib.):
Laŭdu Lin, laŭdu Lin.
2. Venis Jesuo, rompiĝas katenoj,
haleluja.
3. … simile laŭ la sam-noma himno → 398
2-voĉa
rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
JESUS IST KOMMEN •
M kaj germana T (laŭ EG 66): © Klaus Jürgen Thies •
E: Adolf Burkhardt 1988 • kun afabla permeso
416
1. Juvelo brila,
mia glor’
surtere estas Vi, Sinjor’;
Vi do pri mi
disponu,
dum mia voj’
tra pen’ kaj ĝoj’
en
mia koro tronu.
2. Elstaras Via
am-fidel’,
fortika, certa, sen ŝancel’,
mi
tion firme diru.
Do nek la mort’
nek peza sort’
el
Via pac’ min ŝiru.
3. Al Via vorto
kaj promes’
sendube fidas mi sen ĉes’
en viv’
kaj morto-horo.
Jen mia Vi
kaj Via mi
sindone en fervoro.
4. Malkreskas
tag’. Ho brila glor’,
ĉe mi do restu Vi,
Sinjor’,
jam venas la vespero.
Ho ke la bel’
de
Via hel’
ne svenu sur la tero.
MEIN SCHÖNSTE ZIER UND KLEINOD BIST • GL 559 • EG 473 • KG 206 • RG 672 • M: Leipzig 1573, Nürnberg 1581, ĉe Sethus Calvisius 1594 • germana T: ĉe Johann Eccard, Königsberg 1598 • E: Guido Holz 1986, prilaboro: Kloster Kirchberg 1998
417
1. Jesu, Vi estas
reĝ’ en ver’,
Vi, reĝ’ eterna de la
ter’,
ĉiela reĝ’ kaj reĝ’ al
mi,
reĝ’ de la glor’, majesta Di’.
2. Reĝo, mi
estas Via sklav’,
kaj tio estas mia rav’.
Ne
kompareblas tiu rang’
eĉ al nobela blua sang’.
VÍST ERTU, JESÚS, KÓNGUR KLÁR • Sálmabók 41 • M: popola islanda • islanda T: Hallgrímur Pétursson • E: Stefán Jónsson, en Muziko, la bulteno de Muzika Esperanto-Ligo 77/3, p. 8-9 • prilaboro: Albrecht Kronenberger 1999
418
1. Rok’
eterna, Dia Fil’,
estu Vi por mi azil’.
Estu l’
akvo kaj la sang’
el fendita Via flank’
por la pek’
duobla pag’;
savu min de l’ morta plag’!
2. Faroj de la
propra man’
ne min savos de Satan’.
Eĉ se
regus min fervor’,
se ĉiamus mia plor’,
ne
kompensus ĉio ĉi;
povas savi sole Vi.
3. Malplen-mana
venas mi
al la kruc’ sur Kalvari’;
povra, petas pri
donac’
el la font’ de Via grac’;
pek-makulojn
lavu for,
pura estu mia kor’.
4. Dum mi vivas
nun kun fort’;
je la hor’ de mia mort’;
kiam
en ĉiel-salon’
mi Vin vidas sur la tron’:
Rok’
eterna, Dia Fil’,
estu Vi por mi azil’.
ROCK OF AGES, CLEFT FOR ME • HAM 210 • HON 437 • LBW 327 (T) • M (Petra): Richard Redhead • angla T: Augustus Montague Toplady • E: W. J. Downes, 1971 en AK 254 (tie kun la melodio Ajalon)
418.5
Memore al D-ro Martin Luther King
Kiam diris benon vi laŭ alta nomo,
Serve
tiun, kiu MI EKZISTAS diris,
Kiam vi de l’ kruc’ la
vojon tute iris,
Estis sole amo de l’ spirit’ rizom’.
Kiam nigraj manoj en la Dia domo,
Kunigante
sin, adoris kaj admiris,
Benon, kiu ĉion regas, vi
sopiris,
Zorge pri la eraranta blanka homo.
Nedireble peza, kion vi intencis!
Vian koron
skuis ja neniu tremo.
Via preĝ’ pri malamikoj
paciencis.
Por murdinto via eĉ ne anatemo!
Kaj pro vi
la tuta mondo kondolencis.
Sankte kronas vin martirodiademo.
ŜULCO Rikardo
419
1. Kun ardo Vi nin
amas,
Vi amas plu kaj plu.
Abunde Vi regalas nin, Sinjor’
Jesu’.
Abunde Vi regalas nin, regalas nin, Jesuo.
2. Nin ĉiujn
Vi rigardas
sen «kial» kaj sen «ĉu».
Favore
Vi akceptas nin, Sinjor’ Jesu’.
Favore Vi akceptas
nin, akceptas nin, Jesuo.
3. Vi estas la
stirilo
en tiu tempo-flu’.
Eternen Vi direktas nin,
Sinjor’ Jesu’.
Eternen Vi direktas nin, direktas nin,
Jesuo.
4. Vi estas la
silento
en babilema bru’.
Profunde Vi riĉigas nin,
Sinjor’ Jesu’.
Profunde Vi riĉigas nin, riĉigas
nin, Jesuo.
5. Vi estas nia
roko,
la bazo de l’ konstru’.
Solide Vi subtenas
nin, Sinjor’ Jesu’.
Solide Vi subtenas nin, subtenas
nin, Jesuo.
6. En Vi nur estas
ĉarmo,
en Vi nur estas ĝu’.
Alloge Vi ĝojigas
nin, Sinjor’ Jesu’.
Alloge Vi ĝojigas nin,
ĝojigas nin, Jesuo.
7. Kun ardo ni Vin
amu,
Vin amu plu kaj plu.
Dankante ni adoru Vin, Sinjor’
Jesu’.
Dankante ni adoru Vin, adoru Vin, Jesuo.
GEBORGEN UND VERSTANDEN • el la muzik-kasedo «Ich werfe mein Lied hinauf in den Himmel (2)» • M: Hella Heizmann 1991 • germana T: Albrecht Gralle 1991 • E: Albrecht Kronenberger 1994
420
1. Ŝirmo por
la pilgrimanto
estu al mi, Di’ Sinjoro!
Kuraĝigu
mian koron,
renovigu mian forton!
refreno:
1.-6. Restu, ho anim’, en Jesu Krist’!
2. Vi promesis ja
kompaton
kaj indulgon al pekinto.
Vi forsendis Vian
Filon,
donis al ni novan vivon.
Restu, ho anim’ …
3. Vi ne volis, ke
pereu,
kiu fidas al Jesuo.
La savita tuta mondo
laŭdu
Vin en sia koro!
Restu, ho anim’ …
4. Ankaŭ mi
al Vi sopiras;
kvankam vundoj min deformas,
abomenon Vi
formetu
kaj kompate min purigu.
Restu, ho anim’ …
5. Ĝoju,
flugu, mia koro,
rekte al la reĝa trono.
Dum mi vivas sur
la tero,
Lin mi laŭdas en libero.
Restu, ho anim’ …
6. Via suno, Jesu
Kristo,
min prilumu sur la vojo.
Karan, varman lumon Vian
ankaŭ
mi radiu ĉiam.
Restu, ho anim’ …
PAIZSA SZEGÉNY FEJEMNEK • M (Király): © Kálmán Csomasz Tóth • hungara T: Imre Pécselyi Király • E: Éva Farkas-Tatár, 1971 en AK 133 • kun afabla permeso de la komponisto
421
Aŭdu bonan sav-novaĵon!
Dio
amis nin ĝis mort’!
Venas el ĉiel’
mesaĝo
per kompate ama vort’.
JesuKrist’, mi
Vin amegas!
El la pek’ Vi savis min!
Mi Vin amas! Min
rigardu,
ke puriĝu la anim’.
WOTANIN
WASTE NAHON PO • M (Nettleton): anonima usona, unue aperis en
Repository of Sacred Music de J. Wyeth, dua parto, 1813 • dakota
(Sioux) T: John B. Renville 1879 • E: Leland Bryant Ross 1999
•
Efe 1,3
422
1. Kristo, la lum’
de l’ mond’, lumo sen egalo,
nokton penetris, iĝis
nia frato.
Dum ni Lin vidas, vidas ni la Patron.
Gloro al
Di-Sinjor’.
2. Kristo, la pac’
de l’ mond’, paco sen egalo.
Servu ni Lin, servante al
la frato.
Li nin kunligas kun la alta Patro.
Gloro al
Di-Sinjor’.
3. Kristo, la viv’
de l’ mond’, vivo sen egalo.
Li perfidita, iĝis
nia frato.
Nia Savanto regas kun la Patro.
Gloro al Di-Sinjor’.
4. Gloro al Li en
alt’, nur al Li la gloro!
Patron kun Fil’ ni laŭdas
el la koro,
same Spiriton! Homa Dio, frato!
Gloro al
Di-Sinjor’.
CHRIST IS THE WORLD’S LIGHT • Unisono 104 • M (Christe sanctorum): Paris 1681 • angla T: Fred Pratt Green 1968 • E (el la angla): Adolf Burkhardt 1999
423
1. Bela
Jesuo,
estro de la estroj,
Dia Filo sen kompar’!
Vin
mi honoras,
Vin mi adoras,
Vin, gvidant’ tra l’
vivo-mar’.
2. Belas la
montoj,
belas la arbaroj,
mondo estas bel’ sen fin’.
Sed,
Jesu mia,
jen belo Via
multe pli ĝojigas min.
3. Belas la
suno,
belas ankaŭ luno,
steloj sub la firmament’.
Pli
bela brilo
de l’ Dia Filo
ravas nin al ama sent’.
4. Belas la
floroj,
belas pli la homoj
dum la freŝa, juna fort’.
Jen
ni forpasos,
belon postlasos,
Jesu restas ekster mort’.
5. Teran
belecon
kaj ĉiel-helecon
superbrilas Via bel’.
Mia
Savanto,
Dia Peranto,
mia nura amo-cel’!
SCHÖNSTER HERR JESU • GL 551 • EG 403 (unua melodio) • KG 196 • RG 686 • M (Schönster Herr Jesu): Münster 1677, kp. ankaŭ → 772 • germana T: Münster 1677, 2a strofo ĉe Heinrich August Hoffmann von Fallersleben 1842 • E: H. A. de Hoog, 1954 en KKP 29 • AK 151 • prilaboro: Albrecht Kronenberger 1996 / Kloster Kirchberg 1998
424
1. Belega stelo de
l’ maten’,
en graca kaj vereca plen’,
lumanta
supreniris.
Jiŝaja flor’, Davida fil’,
fianĉo
el ĉiela bril’,
Vi koron mian tiris.
Rava,
sava,
kaj
amika,
mult-efika,
don-riĉega,
alta, mire majestega!
2. Valora kron’
en perla bril’,
de Dio kaj Maria fil’,
nobela reĝo
mia,
miel-odora rozo-flor’,
lilio, blanka je kolor’,
min
kaptis amo Via.
Jen mi
sen Vi
nur sopiras.
Vin
deziras
mia koro,
vokas larme kun fervoro.
3. De Dio venas
ĝojo-hel’
al mi, se Vi el la ĉiel’
amike
min rigardas.
Jesu’, spirit’, riĉaĵo,
fort’,
per Via karno, sango, vort’
mistere Vi min
vartas.
Venu,
prenu
en la manojn
la infanojn
pro
kompato.
Mi aliras invitato.
4. Eksonu kordoj
kaj orgen’.
Ekkantu kor’ en ĝojo-plen’
kun
dolĉa melodio,
ke Kristo estas la Sinjor’
por mi,
juvelo kaj trezor’,
anima vivo,
ĉio.
Sonoj,
tonoj
jubiladu,
triumfadu
en ĉi
ĥoro:
Dankon, reĝo de l’ honoro!
5. Gajege kantas
mia kor’:
Komenco, fino la Sinjor’,
la alfa kaj
omega.
Post mia vivo je la glor’
de Lia nomo migros
for
ĉielen mi ĝojega.
Amen,
amen,
ne
hezitu,
nin vizitu,
kron’ de l’ ĝojo.
Al Vi
celas mia vojo.
WIE SCHÖN LEUCHTET DER MORGENSTERN • GL 554 • EG 70 • KG 194 • RG 653 • M (Wie schön leuchtet) kaj germana T: Philipp Nicolai 1599 • E: ĉe Kindler n. 28, prilaborita de Albrecht Kronenberger 1994 kaj Kloster Kirchberg 1998 kaj 2002
425
1. Ni ne devas
ĉiel-iri,
por Jesuon vidi;
nek profundegaĵojn
ŝiri,
por Lin kore fidi.
2. Li ne estas
homo mita
el la legendaro,
de poetoj prirevita
ĉe
fabela maro.
3. Ne! ankoraŭ
ama, viva,
helpas Li en vero;
staras sur la mont’
Oliva,
Galilea tero.
4. Lin atingas nia
ĝemo,
se espero vanas;
Lin tuŝante en hom-premo,
ni
denove sanas.
5. Junaj, ni per
Li konstante
niajn preĝojn diras;
kaj maljunaj, ni,
mortante,
Lian nomon spiras.
6. Per la vivo –
Petra pento,
amo de Johano –
pli ol per ekstera
sento
konas Lin kristano.
7. Ĉe la paco
enanima,
pento de la koro;
ja sin montras tre proksima
Kristo
la Sinjoro.
WE MAY NOT CLIMB THE HEAVENLY STEEPS • M (Hornsey): Samuel Sebastian Wesley, adaptita de R. Johnson • E: M. C. Butler, 1966 en HE 131
426
1. Jesuo! Tiu
dolĉa nom’ plenigas per esper’;
pro ĝi
forflugas kor-ĉagren’, doloro kaj mizer’.
2. Revenas ĝojo
al anim’, trankvilo al la kor’;
saniĝas vundoj,
mortas tim’, sekiĝas ĉiu plor’.
3. Jesuo! Firma
Fundament’; Lumego tra nebul’;
ŝirmilo kaj kaŝejo
Vi, ripozo por lacul’.
4. Jesu’!
Amiko, Edzo, Reĝ’, Gardist’, Anim’,
Sinjor’,
Profeto, Pastro, Vojo, Fin’ – al Vi
estadu glor’.
5. Ho ve! Senforta
estas mi, malvarma mia kor’;
sed en ĉiel’ mi
vidos Vin kaj laŭdos kun fervor’.
6. Ĝis tiam
mi adoros Vin kun amo kaj sincer’;
kaj min mortantan Via
nom’ fortigos per esper’.
HOW SWEET THE NAME OF JESUS SOUNDS • M (Belmont): adapto de William Gardiner’s Sacred Melodies (1812), HON 341 • angla T: John Newton, LBW 345 • E: Louisa Frederica Adela Schafer, 1966 en HE 85 • AK 156
427
1. Ni etendu al ni
manojn,
kiel por familianoj
decas kaj postulas
hom-fratec’.
Ĝojo ne nur sur la tero,
ĝojo
ankaŭ en ĉielo.
Estas ĝi laŭ Kristo
voj-komenc’.
refreno:
1.-2. Ĝojon
havas ni.
Benon donas Di’.
Montojn, kampojn kaj arbarojn,
ĉion donas Li.
Ĝojon havas ni.
Benon donas Di’.
Ĉiun
nian grandan ĝojon donos mi al Li.
2. Kristo al ni
daŭre venas,
Lia vorto gloro-plenas,
kiel pastro estas
inter ni.
Ĝoju, fratoj, do pro tio,
ke nin amas Fil’
de Dio,
ke ni estas Lia famili’.
PODEJME SI RUCE • M kaj ĉeĥa T: buŝe transdonitaj • E: Jiři Kořinek • 1985 en NV 237* • 1996 en Dio Benu K 47*
428
M (Wachet auf) → 189 «Ho vekiĝu, jen la voko»
1. Nun al Kristo
sonu kanto,
de ĉiuj homoj la Savanto,
sidanta sur la Patra
tron’.
Laŭdu Lin, ho vi anĝeloj!
El
altaj volboj de l’ ĉieloj
revibru ĉien ĝoja
son’.
Al tiu glora kri’
aliĝu ankaŭ
ni:
Haleluja!
Per ĝoj-kantar’
de mar’ al
mar’
laŭdados Lin la tut-homar’.
2. Kristo, super
la infero,
pekado, morto, kaj mizero,
potence triumfadis
Vi.
Surgenue adorante,
kaj amon Vian konfesante,
ni laŭdas
Vin per danka kri’.
Post kruco tie ĉi,
la kronon
portos ni:
Haleluja!
Jam nun sen fin’
regadu nin,
kaj
ĉiu koro laŭdu Vin.
PRAISE THE LORD THROUGH EVERY NATION • angla T: James Montgomery 1808 el teksto de Rhijnvis Feith 1806 • E: M. C. Butler, 1971 en AK 153 [K421T]
429
1. Vivo-celon kaj
feliĉon mi serĉadis,
kiam mian vojon Vi ekpaŝis,
Di’.
Mi ne scias, kio tiam ekokazis,
sed de tiam
apartenas mi al Vi.
refreno:
1.-5. Al Sinjor’,
al Sinjor’
«Haleluja» kantas mia kor’.
Al
Sinjor’, al Sinjor’
estu danko kaj eterna glor’.
2. Vi elmontris
Vian amon al mi, Kristo,
kies grandas kaj senfinas dimensi’.
Kiam
oni Vin insultis ĉe l’ juĝisto,
kie kraĉis,
vango-frapis oni Vin.
Al Sinjor’ …
3. Nun Golgoto por
mi estas font’ de l’ vivo,
tie ĉiujn pekojn lavis
Via sang’.
Pro la kruco dankon kaj pro la travivoj
kaj
pro l’ vortoj: «Ĉio plenumiĝis jam»!
Al
Sinjor’ …
4. Vin obei nun
deziras mia koro
kaj fidele esti ĉiam Di-servist’.
Vian
vorton pli instruu min, Sinjoro,
kaj plenumi arde Vian volon,
Krist’.
Al Sinjor’ …
5. Vi promesis, ke
surteren Vi revenos,
l’ eklezion preni al ĉiela
dom’.
Tiam kanton de anĝeloj mi subtenos.
«Haleluja»
estos mia glora son’.
Al Sinjor’ …
VIVO-CELON KAJ FELIĈON (originalo ne konata) • M buŝe transdonita • E: 1985 en NV 257*
430
1. Krist’
Jesuo, reĝo, Sinjor’,
Liaj la regno, forto,
glor’!
Ŝtormoj muĝu, tamen
Li sola venkos.
Amen.
2. Ĉe l’
piedoj de la juĝist’
de l’ lasta tag’,
Jesuo Krist’,
kiam kosmo krevos,
ĉiu konfesi devos:
3. Krist’
Jesuo, reĝo, Sinjor’,
Viaj la regno, forto,
glor’!
Ŝtormoj muĝis, tamen
Vi sola venkis.
Amen.
JESUS CHRISTUS, KÖNIG UND HERR • EG (Bayern) 590 • M: Gottfried Schneider 1937 • germana T: Richard Lörcher 1937 • © mundorgel verlag gmbh Köln/Waldbröl • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 74
431
refreno:
Krist’ Jesu’,
frato,
amik’,
prae, nune, kaj ĉiam plu!
Dia Fil’,
amo
kaj bril’,
ankro en la tempo-flu’!
1. Laŭdon al
Vi,
Vorto de Di’!
En la komenc’ Vi estis kun
Li,
vivo en Vi kaj lum’ por ni.
1.-4. Kiom grandas
Via am’!
Amen. Haleluja.
2. Laŭdon al
Vi,
Dia sendit’!
Vi, kiam venis temp’ al
kulmin’,
por ni naskiĝis el virin’.
3. Laŭdon al
Vi,
Kosmo-Regant’!
Tero, ĉiel’ jubilas en
Vi,
bildo de l’ nevidebla Di’.
4. Laŭdon al
Vi,
Dia Sinjor’!
De sur la tron’ Vi venos en
glor’,
loĝos sur nova ter’ kun ni.
CHRIST
HIER, CHRIST AUJOURD’HUI • Himno por la Jubilea Jaro 2000
• M: Jean-Paul Lécot 1997 • franca T: Jacqueline
Frédéric Frié 1997 • © copyright
control • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2000
kp.
Heb 13,8 • el Joh 1 • el Gal 4 • el Kol 1 • el
Apo 21
432
1. Ĉarme
super ter’ radias
lumo de ĉiela spec’.
Milde
en la temp’ ekbrilas
suno de la eternec’.
Ho, tre
milde, ke eltenu brilon
ĝian hom-okul’,
vidu Dion
tra l’ nebul’.
2. Ne saĝuloj
mondaj sciis
pri l’ mirinda Konsilist’.
Kristo
venis, disradiis
pacon, veron, en persist’.
Veron al
fidelaj koroj,
pacon al pentema vol’,
jen por tero lum’,
konsol’.
3. Milda bril’
de l’ Patra gloro
enpenetru do kun grac’
mondon
nian, ke bonvolo
regu ĝin en lum’ kaj pac’,
ke
ĝi estu antaŭhalo
de l’ ĉielo, kien Vi
ĉiujn
Viajn vokas, Di’.
VÄNLIGT ÖVER JORDEN GLÄNSER • SPB 34 • M: sveda manskribo 1694/1695 • sveda T: Johan Olof Wallin 1818 • E: Åke Ahlrén, 1962 en EKA 13 • AK 220
433
1. Gloru Kriston,
Li nin amis, purigadis de malbon’;
per la propra sang’
aĉetis, kronos per ĉiela kron’.
Gloron,
gloron,
gloron, gloron
al la sankta ofer-don’!
2. Estro Li de l’
anĝelaro, kapo de la eklezi’,
reĝo de la naciaro,
de ĉiel’ kaj tero Di’.
Gloron, gloron,
gloron,
gloron
ĝoja-kore kantu ni.
3. Gloron, benon
kaj laŭdadon himnas la anĝela ĥor’.
Honorado
kaj potenco estu Liaj kun ador’:
Gloron, gloron,
gloron,
gloron
ricevadu la Sinjor’.
GLORY
BE TO GOD THE FATHER • M (Regent Square): Henry Smart, HAM 279,
HON 174 • angla T: Horatius Bonar, LBW 167 • E («Gloron
al la Dia Patro»): M. C. Butler, 1966 en HE 6, 2-4
•
alia M: Praise, my soul → 454##
434
1. Homoj de l’
galilea land’,
kian vizion vidis vi,
kiam sur via sankta
ter’
paŝis glorinda la Mesi’?
L’ Estro
de vivo kaj de mort’
venis al vi kun sava vort’.
2. «Gloron
ne vidis ni ĉe Li.
Ŝajnis Li ja mirinda hom’!
Ĉarmis
Li nin per Sia grac’,
vokis al Si en Dia nom’.
Daŭre
dum vivo ĝis la mort’
regis Lin elĉiela fort’.»
3. Mia Savanto,
Estro, Reĝ’,
min anstataŭis en dolor’.
Kiel
anĝeloj en ĉiel’,
tiel mi kantas kun ador’:
Savis
Li min de pek’ kaj mort’,
vivo eterna mia sort’!
HOMOJ DE L’ GALILEA LAND’ • M (St. Catherine): Henri Frederick Hemy, linioj 5-6: James G. Walton, LBW 500 • E (originale verkita): W. J. Downes 1968 • AK 162
435
1. Ĉu lacega,
kor-premita, en aflikto, vi? –
Venu Kriston, kaj ripozu nun
ĉe Li.
2. Kiel povas mi
rekoni Lin gvidant’ por mi? –
Vundojn en pied’,
man’, flanko, havas Li.
3. Ĉu Li
portas diademon sur ĉiela tron’? –
Jes, Li portas
– sed ĝi estas dorna kron’.
4. Se mi trovos
Lin kaj sekvos …? – Tie ĉi dolor’
estos
via sort’, kun larmoj kaj labor’.
5. Kio por la
fidelulo estos la donac’? –
Fino de malĝojo ĉia,
vera pac’.
6. Ĉu al peto
senkompata estos Lia kor’? –
Ne ĝis tero kaj
ĉielo pasos for.
7. Ĉu Li ja
min benos, se mi sekvos Lin sen ĉes’? –
Apostoloj
kaj sanktuloj diras: Jes.
ART
THOU WEARY • HAM 348 • M (Stephanos): Sir Henry Williams
Baker • angla T: John Mason Neale • E: G. M. Hollis, 1966
en HE 79
• Mat 11,28-29
436
1. Jesuan nomon
gloru kun
la anĝelara ĥor’;
per reĝa
diademo nun
Lin kronu, kronu, kronu, kronu la Sinjor’.
2. Martiroj, kies
firma fid’
proviĝis en dolor’,
konfesu Lin la
Davidid’
kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor’.
3. Ho tuta Izraela
ras’,
ekkantu kun fervor’!
Kuniĝu vi en
grand-amas’
kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor’.
4. La Kalvarian
krucon ni
konservu en memor’;
ni danke kantu tie ĉi,
kaj
kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor’.
5. El ĉiu
gento kaj naci’
de l’ mondo, ĉiu kor’
aklamu
Lin per laŭta kri’,
kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin
Sinjor’.
6. Kun la
sanktuloj ankaŭ ni
kuniĝu en ador’;
ĝis en
eterna harmoni’
ni kronos, kronos, kronos, kronos Lin
Sinjor’.
ALL HAIL THE POWER OF JESUS’ NAME • HAM 217 • HON 13 • LBW 329 • M (Miles Lane): William Shrubsole • angla T: Edward Perronet • E: M. C. Butler,1966 en HE 84 • AK 157
436.7
Belegas stelo de l’ maten’, kun lumo-ben’.
ostinato (ad lib.):
Forpasas la mallumo, la vera lum’ brilas jam.
2-voĉa
rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
WIE SCHÖN LEUCHTET
DER MORGENSTERN • Klaus Jürgen Thies (laŭ EG 70 →
424) • Adolf Burkhardt 2001
437
1. Reĝos
Jesuo! Ja la sun’
radiojn verŝos, kaj la lun’,
sur
Lian regnon tra la ter’,
kaj sonos laŭd’ en ĉiu
sfer’.
2. Levos incenso
sin kun preĝ’
al Li, de reĝoj ĉiam
Reĝ’.
Simile al ofer-arom’
odoros dolĉe
Lia nom’.
3. Homoj kredantaj
tra la mond’
prikantos Lin en danka rond’;
ne
mankos infan-voĉoj por
Lin plaĉi en la vasta ĥor’.
4. Benoj abundas
kie Li
regadas korojn ĉiam pli.
Laculo kaj de peko
sklav’
ĝojegas en la Dia sav’.
5. Klinu al Li sin
ĉiu kor’,
Lin honorante kun fervor’,
ĉar
Li meritas sen kompar’
la laŭdon de la tut-homar’.
JESUS SHALL REIGN • Unisono 94 • HAM 220 • HON 277a • M (Truro): Thomas Williams, Psalmodia Evangelica 1789 • angla T: Isaac Watts • E: W. J. Downes • AK 148* (tie kun alia melodio)
438
1. Venu ĉiuj,
kiuj portas
vivo-ŝarĝon sen la pac’.
Venu, kiuj
ne plu fortas
viv-batali sen la grac’.
refreno:
1.-4. Kredu nur al
Di’,
kredu nur al Di’.
Kiu al Jesuo venos,
pacon
trovos li.
2. Venu ĉiuj,
kiuj ploras
en malriĉo kaj mizer’.
Venu, kiuj
voj-esploras
en mallum’ kaj mort-sufer’.
Kredu nur
…
3. Li kun brakoj
malfermitaj
vokas daŭre kun persist’.
Al konsolo vin
invitas
koro de Jesuo Krist’.
Kredu nur …
4. Mond-trezoro
eta estas
en kompar’ kun Lia pac’.
La anim’
beate festas,
kies fonto estas grac’.
Kredu nur …
VÅGA BLOTT ATT TRO • M: Winfield S. Weeden, presita Len 1896 • sveda T: Johan August Gustafsson • E: Karin Persson kaj Karl Olof Sandgren, 1962 en EKA 29 • AK 193
439
1. La forton mi de
l’ amo benas,
kiu sin montras en Jesu’.
Soife mi al
fonto venas,
al Lia ama superflu’.
Mi ne pri memo
fanfaronu,
en amo-maro jen mi dronu.
2. Por Vi batadas
mia koro,
por Vi, ho ĉarma kor’ de Di’.
Por Vi
mi vivu, ho Sinjoro,
samkiel vivis Vi por mi.
Nenie logas tia
ĝuo
krom en la kor’ de Vi, Jesuo.
ICH BETE AN DIE MACHT DER LIEBE • EG (Pfalz) 651 • RG 662 • M: Dimitrij Stepanoviĉ Bortnjanskij 1822 • germana T: Gerhard Tersteegen 1757 • E: Albrecht Kronenberger 1995
440
1. Miriga graco
fontas el la nesondebla font’
de amo en la Dia kor’,
kompata por la mond’.
2. Kompare kun
vastega spac’, da steloj miliard’,
ni sensignifaj
sentas nin, estantaj per hazard’.
3. Sed Vi, ho
Kristo, vokis nin el tiu fantazi’,
ĉar eĉ la plej
pekema hom’ valoras antaŭ Vi.
4. Ne estus Vi
mortinta por la tuta galaksi’,
sed venis Vi, kaj mortis ja
por ni, sur Kalvari’.
5. Sen Via
am-ofero ni droniĝus en mizer’;
bonvena estus nigra
mort’ pro hanta malesper’.
6. Do,
«Haleluja!»
kantas ni kun ĝoja, danka kor’.
Miriga graco savis nin
por la eterna glor’.
AMAZING
GRACE • kp. Unisono 95 • M (Amazing grace): amerika popola
melodio, HON 27 • E (originale verkita): W. J. Downes 1972 •
TK 35
• Efe 2,8
441
1. Ĉiu vivo
malhelas.
Ne scieblas la fino.
Ĉiu strebas al ĝoj’.
Di’
havas koron por homoj:
Frato iĝis Jesu’.
2. Home vivis
Jesuo.
Pekojn portis Jesuo.
Home mortis Jesu’.
Di’
havas koron por homoj:
Frato estas Jesu’.
3. En la vort’
de Jesuo,
en la far’ de Jesuo
koro batas por mond’.
Di’
havas koron por homoj:
Jen Jesu’ tiu kor’.
ALLES LEBEN IST DUNKEL • GL 552 • KG 502 • M: Wolfram Menschick 1973 • germana T: Maria Luise Thurmair-Mumelter 1971 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Guido Holz 1986* • kun afabla permeso de la komponisto
442
1. Hom-animoj!
Kial ŝafe kuri disen pro ektim’,
stulte vagi for de amo
profundega kaj sen lim’?
2. Ĉu duone
tiel dolĉe vokis iam ajn paŝtist’,
kiel al piedoj
Siaj vokas nin Jesuo Krist’?
3. Tiel vasta kiel
maro estas Dia pardonem’;
kaj pli milda Lia justo ol la homa
tolerem’.
4. La ĉielo
akre sentas la malĝojojn de la ter’;
niajn malfortaĵojn
juĝas kun kompata malsever’.
5. Amo Dia pli
ampleksas, ol mezuras homa mens’.
Kaj mirinde amaj estas Dia
koro, Dia pens’.
6. Pro la sango de
Jesuo nin pardonas Dia grac’.
El sufero de la Kapo por la
membroj venas pac’.
7. Do kun pento
proksimiĝu, kaj neniam dubu plu,
sed akceptu plen-konfide
sin-oferon de Jesu’.
8. Se ni amus Lin
pli simple, se Lin fidus nia kor’,
niaj vivoj sune brilus en
la ĝojo de l’ Sinjor’.
SOULS OF MEN, WHY WILL YE SCATTER • M (Cross of Jesus): John Stainer, HAM 54, HON 98 • angla T: Frederick William Faber, HAM 364 • E: Florence Harriet Hanbury, 1966 en HE 71
443
1. El animoj,
koroj nun
al ĉiela Dia tron’,
al Jesua Sankta
Kor’,
fluas pie kanta ton’.
refreno:
1.-4. |: Ni ĉe
Koro Via, Kristo,
volas stari kun persisto. :|
2. Kvankam fia
malamik’
nin atakas en perfid’,
al ni helpos Via
Kor’,
kaj nin savos el insid’.
Ni ĉe Koro Via
…
3. Ho miraklo de
la grac’!
La Jesua arda Kor’
pro la granda
kompatem’
nin konsolas en dolor’.
Ni ĉe Koro
Via …
4. En obstakloj de
la viv’,
en turmentoj, en malpac’,
helpos nin, ho,
Via Kor’
per la amo, per la grac’.
Ni ĉe Koro
Via …
NIECH DZIŚ Z NASZYCH SERC • ŚK 210 • M (Auf zum Schwur): tirola, ĉe M. Mycielski kaj J. Urbanek 1878 • pola T: W. Wojtoń • E: 1985 en NV 146*
444
1. Amo Dia,
tut-supera,
ĝoj’ ĉiela inter ni,
restu kun ni,
Vi mistera,
glorajn benojn donu Vi.
Jesu, Via kor-kompato
fluas
el senlima am’.
Venu kun la sav-mandato,
savu el infera
flam’.
2. Venu Vi,
Liberiganto,
vivu ni per Via grac’.
De pek-loga
insidanto
gardu nin de la minac’.
Beni Vin ni volas
ĉiam,
kaj Vin servi kun fervor’,
ĉesi laŭdi
Vin neniam
pro sindono kaj favor’.
3. Novaj kreitaĵoj
indaj
estu ni al Via glor’!
Al Vi estis ni savindaj,
ĝin
ni tenu en memor’.
Pli kaj pli en glor-ornamo
kreskos ni
ĝis vivo-fin’.
Tiam kun miranta amo
ni adore laŭdos
Vin.
LOVE DIVINE, ALL LOVES EXCELLING • HON 321a • HAM 205 (T) • LBW 315 (T) • M (Blaenwern): William Penfro Rowlands • angla T: Charles Wesley • E : W. J. Downes, 1971 en AK 134
445
En Ci mi fidas, Sinjor’,
en
Ci, la ĝoj’ de mia kor’.
Ho! Ho!
france:
Notre âme attend le Seigneur.
En
lui la joie de notre cœur.
O … O …
NOTRE ÂME ATTEND LE SEIGNEUR • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Bruno Masala 1995 • kun afabla permeso