TAGA CIKLO

MATENO

Kantoj:
Noviĝas freŝe ĉe l’ aŭror’ → 007
Vi patran gloron file rebrilas → 009
Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas → 091
Preĝoj:
Matenaj Preĝoj → 003.1 • 003.2
Matena Diservo → 006
Matena Laŭdo → 090

112

1. |: Gaju, karaj geamikoj pri la bela mondo. :|
|: Venkos noktan furiozon nia hela rondo. :|

2. |: Pluvo, neĝo, vento, suno logas nin al ĝojo. :|
|: Ĉie floras Dia beno apud nia vojo. :|

3. |: Suno brilu super ĉio, kio estas morta, :|
|: por ke kresku el putraĵo nova vivo forta. :|

FREUNDE, LASST UNS FRÖHLICH LOBEN • M: Gottfried Wolters • germana T: Hannes Kraft • © Karl Heinrich Möseler Verlag, Wolfenbüttel • E: Albrecht Kronenberger 1991

113

1. Jam levas sin la taga lum’,
ni petu Dion en humil’,
ke Li ĉe nia dev-plenum’
do gardu nin de malutil’.

1. Iam lucis orto sidere,
Deum precemur supplices,
ut in diurnis actibus
nos servet a nocentibus.

2. La langon bremsu Li per brid’,
ke bruu ne kverel-horor’;
l’ okulojn kontraŭ vana vid’
Li zorge kovru en favor’.

2. Linguam refrænans temperet,
ne litis horror insonet:
Visum fovendo contegat,
ne vanitates hauriat.

3. En kor-intimo regu pur’,
foriĝu ĉia van-sugest’,
l’ orgojlon de la hom-natur’
detruu vivo en modest’.

3. Sint pura cordis intima,
absistat et vecordia:
Carnis terat superbiam
potus cibique parcitas.

4. Do, kiam pasis for la tag’
kaj nokto venis laŭ la ord’,
per virtaj penso, vorto, ag’
ni Dion laŭdu en akord’.

4. Ut cum dies abscesserit,
noctemque sors reduxerit,
mundi per abstinentiam
ipsi canamus gloriam.

5. Al Dio Patro estu glor’,
al Lia ununura Fil’,
al la Spirito la honor’
kaj nun kaj ĉiam en jubil’. Amen.

5. Deo Patri sit gloria,
eiusque soli Filio,
cum Spiritu Paraclito,
nunc et per omne sæculum. Amen.

IAM LUCIS ORTO SIDERE • Unisono 122 • M (Iam lucis): gregoria, 14a jc. • latina T: 8a jc. aŭ eble de Ambrosius el Milano, 4a jc. • E: Guido Holz 1986*

Spacojn kaj tempojn
oni ne trapasu,
sed elĉerpu.

laŭ John Ruskin

114

1. El plej profunda koro
mi dankas Vin kun ĝoj’
en frumatena horo
kaj plu tra vivo-voj’.
De nun ĝis nokt-vigil’,
Sinjor’, mi igas aŭdi
glor-kantojn, por Vin laŭdi
per Kristo, Via Fil’.

2. Dumnokte pro boneco
Vi ŝirmis min, Sinjor’,
pro Via amikeco
damaĝojn pelis for.
Pardonu, Dio, min.
Mi petas pri kompato,
ĉar ofte per pekado
mi kolerigis Vin.

3. Hodiaŭ Via mano
min gardu de danĝer’,
de l’ fraŭdo de l’ satano,
de kiu ajn mizer’.
Ne estu mia sort’
malsano, abomeno,
teruro aŭ kateno,
subita, raba mort’.

4. Di’, Via vol’ min regu
dum ĉiu taga hor’.
Kaj ke ne plu mi peku,
protektu min, Sinjor’.
La tuta tag-labor’
de Vi benata estu.
En Vi por ĉiam restu
trankvila mia kor’.

5. Mi fine Amen diras,
Vin firme fidas, Di’.
La vojon Vi kuniras
en mia profesi’.
En mia pozici’
al mi de Vi donita
mi scias min tenita.
Do gaje ekas mi.

AUS MEINES HERZENS GRUNDE • GL 669 • EG 443 • KG 678 • RG 564 • M: 16a jc., religie antaŭ 1598, Eisleben 1598 • germana T: laŭ Georg Niege ĉ. 1583 • E: ĉe Kindler n. 21 • 5a strofo kaj prilaboro: Albrecht Kronenberger 1995

114.6

Mi ĵetas mian ĝojon kiel birdojn al la ĉielo. La nokto forflugis, kaj mi ĝojas pri la lumo. Kia tago, Sinjoro, kia tago! Via suno forbrulis la roson for de la herbo kaj for de niaj koroj. Kio ajn venas el ni, kio ajn estas ĉirkaŭ ni je tiu ĉi mateno, tio estas danko.

Mi estas gaja hodiaŭ matene. La birdoj kaj la anĝeloj kantas, kaj ankaŭ mi jubilas. La universo kaj niaj koroj estas malfermaj por Via graco. Mi sentas mian korpon kaj dankas. La suno bruligas mian haŭton, mi dankas. La maro rulas kontraŭ la strandon, mi dankas. La ondoj ŝaŭmas kontraŭ nian domon, mi dankas.

Mi ĝojas pri la kreitaĵo, kaj ke Vi estas malantaŭ ĝi kaj apud ĝi kaj antaŭ ĝi kaj super ĝi kaj en ni. Mi ĝojas, Sinjoro, mi ĝojas, mi ĝojas. La psalmoj kantas pri Via amo, la profetoj ĝin anoncas. Kaj ni spertas ĝin: Kristnasko, Pasko, Ĉieliro kaj Pentekosto: ĉiu tago en Via graco.

Mi ĵetas la tagon kiel birdojn al la ĉielo. Nova tago, kiu scintilas kaj kraketas, klakas kaj jubilas pri Via amo. Ĉiu tago farita de Vi. – Haleluja, Sinjor’.

el okcidenta Afriko • E: Albrecht Kronenberger 1996/2001

115

1. Vekiĝu, kor’, kun kanto
por Li, la Mond-kreanto.
Li donas ĉiujn bonojn,
protektas Siajn homojn.

2. Ĉirkaŭis en malhelo
min ombroj kaj malbelo;
Satano min deziris,
sed Dio inter-iris.

3. Li diris: Nun senĝene
pludormu, kvankam pene
Satano vin insidos,
sed vi la sunon vidos.

4. Fariĝis Via vorto,
min savis Via forto;
mi nun libera estas
kaj novigita restas.

5. Oferas mi ne monon,
sed kiel mian donon
mi metas sur altaron
nur kantojn kaj preĝaron.

6. Vi ne rifuzos tion.
Vi scias ja, ke ion
pli bonan mi ne havas;
al Via kor’ ĝi gravas.

7. Finiĝu, Dio mia,
dumtage verko Via;
min gardu la anĝelo
sendita de l’ ĉielo.

8. Aprobu mian faron,
konduku mian ĉaron,
mem prenu la stirilon
kaj donu la konsilon.

9. Min gardu kaj min benu,
en mian koron venu,
satigu Via vorto
min ĉiam ĝis la morto.

WACH AUF, MEIN HERZ, UND SINGE • EG 446 • RG 568 • M (Nun lasst uns Gott): ĉe Nikolaus Selnecker 1587 • germana T: Paul Gerhardt 1647 • E: Manfred Retzlaff 1983 • TK 108

116

M (Lobet den Herren) → 091 «Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas»

1. Laŭdu la Estron ĉiuj adorantoj,
kaj Lin honoru danke niaj kantoj,
kiujn ni portas ĝoje al altaro!
Laŭdu la Estron!

2. Lin, kiu vivon iam al ni donis,
kaj dum la nokto ĝin patrece gardis
kaj el la dormo ĝoje nin elvekis:
Laŭdu la Estron!

3. Ke niaj sentoj viglas nun ankoraŭ;
ke niajn membrojn trovas ni uzeblaj;
tion ni havas dank’ al Lia beno.
Laŭdu la Estron!

4. Ho Gardeganto, kiu riĉe donas,
lasu vi plue super nia vivo
ŝvebi la benon. Levos ni la voĉojn:
Laŭdu la Estron!

5. Lasu hodiaŭ nin per Via gvido
sur niaj vojoj ne senhelpe iri,
kaj ĉie ajn en Via graco stari.
Laŭdu la Estron!

LOBET DEN HERREN ALLE, DIE IHN EHREN • EG 447 • GL 671 • RG 570 • KG 674 • germana T: Paul Gerhardt 1653 • E: Paul Gottfried Christaller, W. J. Downes, 1971 en AK 224 [K409T]

117

Noviĝas freŝe ĉe l’ aŭror’ fidelo granda de l’ Sinjor’.

3-voĉa rondkanto
ALL MORGEN IST GANZ FRISCH UND NEU • EG (Pfalz) 635 • M: Bodo Hoppe 1969 laŭ Johann Walter 1541 • germana T: Johannes Zwick antaŭ 1542 • © Carus-Verlag Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1986 • kp. TK 116

118

M (Pieśń Poranna) → 169 «Ĉiuj aĵoj tagaj, ĉio»

1. Kiam vekas nin aŭroro,
himnas jam, por Via gloro,
la ĉielo, tero, maro
kun la tuta kreitaro.

2. Se la hom’, de Vi kreita
kaj pro Krist’ de morto kvita,
sola sen laŭd-kanto restus,
kia honto tio estus!

3. Tial mi, sub Via beno
vekiĝante en mateno,
tuj alvokas Vin sincere,
por Vin, Dio, laŭdi vere.

4. Dum nin mem la dormo benis,
al aliaj morto venis.
Ni rehavas freŝan vivon,
do fortegan dank-motivon.

5. Vin, ho Patro, mi adoru,
Vin, ho Filo, mi honoru,
Vin, Spirito Sankta, same:
ĉiam kaj eterne. Amen.

KIEDY RANNE WSTAJĄ ZORZE • Unisono 127 • ŚK 474 • pola T: Franciszek Karpiński 1786 • E: César David von Gostomski kaj Adolf Burkhardt • AK 228*, 5a strofo: Albrecht Kronenberger 1996 [K13T]

119

La donaco de Dio
estas vivo eterna
en Krist’ Jesuo, nia Sinjor’.

Rom 6,23
3-voĉa rondkanto
DIE GABE GOTTES IST DAS EWIGE LEBEN • M: Klaus Jürgen Thies pro la jara devizo 1987 • E: Adolf Burkhardt

120

1. Li vekas min. Matenas.
Vekiĝas la orel’.
El kaŝo Dio venas
kun Sia taga hel’.
Mi novan lumon volas
saluti kun la Vort’;
proksimas Li, parolas
jam ĉe l’ krepusko-pord’,

2. samkiel Li parolis
en tag’ de l’ mondo-kre’.
Sufiĉas, ke Li volis.
Silentas tim’ kaj ve’.
La vorton de fidelo
eterna ĵuris Di’;
ĝin aŭdas la orelo,
noviĝas la vizi’.

3. Disĉiple mi obeas.
Li estu sola riĉ’.
Li ĉion en mi kreas.
La Vorto – jen feliĉ’.
Hontiĝon mi ne spertos,
se Lin aŭskultos mi.
Katenojn Li apertos
kaj ne plu ŝuldos mi.

4. Min kovras Lia lumo
jam en matena fru’;
– promeso kaj plenumo! –
nenio mankos plu.
Eĉ se mi ne utilas,
abundas Lia pag’.
La Vorto hele brilas
dum plej obskura tag’.

ER WECKT MICH ALLE MORGEN • EG 452 • RG 574 • M: Rudolf Zöbeley 1941, © Mundorgel-Verlag GmbH, Köln (el: Lebenslieder) • germana T: Jochen Klepper 1938, © Verlag Merseburger, Kassel • E: Adolf Burkhardt 1990 • TK 147

120.5

LA MATENA BENO

En la nomo de Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito. Amen.

Mi dankas Vin, mia ĉiela Patro, per Jesuo Kristo, Via amata Filo, ke Vi ŝirmis min dum la pasinta nokto kontraŭ ĉiu difekto kaj danĝero kaj mi petas Vin, ke Vi ŝirmu min dum ĉi tiu tago tiel same kontraŭ pekoj kaj ĉiu malbono, por ke tuta mia agado kaj vivo plaĉu al Vi.

Ĉar mi konfidas min, mian korpon kaj animon kaj ĉion en Viajn manojn.

Via sankta anĝelo estu kun mi, por ke la malica malamiko ne havu potencon kontraŭ mi.

Amen.

Martin Luther
el la Malgranda Katekismo • E: Richard Hoppe 1961

121

1. Nun tago benata por nia vid’
aperas, donac’ el ĉielo.
Ĝi venu kun bon’, ĝi venu kun gvid’,
montrante al ĝoj’ kaj prospero.
Do gardu nin Vi, Sinjor’, Plejaltul’,
hodiaŭ de pekoj, ĉagrenoj.

2. En ĉiu mateno pensu, anim’,
pri l’ tago kaj tempo benita,
en kiu la Sun’ de grac’ en sublim’
ekbrilis por mond’ senmerita,
kaj kantis anĝeloj al paŝtistar’,
proklamis por mondo tagiĝon.

3. Ho, tago beata, kaŝas vin vi
al sklavoj mondecaj kaj vantaj,
sed brilas belege, luma vizi’,
al homoj fidelaj, kredantaj,
al kred’ senkulpeca, simpla okul’,
hodiaŭ kaj ankaŭ eterne.

4. Se arboj kaj herboj sur nia grund’
eĉ konus per-langan parolon,
se birdo kaj best’ kun voĉo-abund’
aŭdigus anĝelan sonoron,
neniam sufiĉus ties fervor’
por plene Jesuon honori.

5. Sed kiel la birdo al ĉiel-alt’
sin levas per viglaj flugiloj,
svingante sin supren, Dion sen halt’
kun ĝojo laŭdante per triloj,
tiele en kora ĝoj’ la anim’
sin levas kun laŭdo kaj preĝoj.

6. Ni gloru al Di’ kaj petu pri fort’,
dum horoj ŝanĝiĝas kaj pasas,
por povi obei al Lia Vort’,
eĉ kiam suferoj minacas.
Ni agu kun serioza fervor’,
dum estas la tago donata!

DEN SIGNADE DAG • SPB 175 • M (Den signade dag): mezepoka skandinava popolmelodio ĉ. 1300 / København 1569 • sveda T: mezepoka skandinava taghimno, Johan Olof Wallin 1812, kp. Unisono 125 • E: Åke Ahlrén, 1971 en AK 225

Fiero de la alto estas la klara firmamento,
ĉiela spektaklo en vidaĵo de gloro!
La suno leviĝas kaj proklamas:
Mirindaj aferoj estas la faroj de la Plejaltulo.

Sir 43,1-2

122

1. Suriras oran vojon en orient’ la sun’.
Kun ĝojo ni komencas agadon nian nun.
Sterniĝas vasta kampo de frue ĝis vesper’,
por ke ni ĝin kultivu laŭ Dia konsider’.

2. Nin dotas Di’ per manoj por servo kaj ofer’,
per koroj malfermitaj al ĉia hom-sufer’.
Ni do pro Li penadu, regist’ de ĉiu zon’.
Agad’ kun Li celata sur firma staras ŝton’.

IM OSTEN TRITT DIE SONNE AUF IHRE GOLDNE BAHN • M (Der Winter ist vergangen): nederlanda popola melodio ĉ. 1600 • germana T: Neues Stundenbuch 1, p. 22* • E: Guido Holz 1986*

La saman melodion F-maĵoran kaj kun akordoj → 681

123

1. Laŭdu, birdetoj, kun mi la Sinjoron.
Kantu matene al Dio honoron.
Fringoj, regoloj, merloj, orioloj:

refreno:

1.-4. Levu vin.
Gloru Lin.
Adoru la kosman koron.

2. Laŭdu, arbaroj, kun mi la Sinjoron.
Kantu matene al Dio honoron.
Pinoj dormantaj, fagoj murmurantaj: Levu vin ...

3. Laŭdu, ĉieloj, kun mi la Sinjoron.
Kantu matene al Dio honoron.
Aŭdu, stelaro; venu, planedaro: Levu vin ...

4. Laŭdu, homidoj, kun mi la Sinjoron.
Kantu matene al Dio honoron.
Antaŭ aŭroro sonu via ĥoro: Levu vin ...

LAŬDU, BIRDETOJ, KUN MI LA SINJORON • M (Dämmert von fern): Dietz Kuhnke, © copyright control • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1990

124

1. Mateno supreniras.
Sinjor’, Vin ĉiam laŭdas mi.
Per gaja voĉ’ mi diras:
Mi sekvos, kien gvidas Vi.
En Via forta graco
la tuta tag-labor’
fariĝu dank-donaco,
ĝoj-kant’ al Via glor’.

2. Bonvole nun min benu,
Vi, Patro, Fil’ kaj Konsolant’.
Hodiaŭ kio venu,
Vi jam decidis, Bonfarant’.
Do estu adorata
de mi kaj ĉiu hom’,
laŭdata kaj glorata,
Sinjoro, Via nom’.

DER TAG IST AUFGEGANGEN • GL (Speyer) 801 • M kaj germana T: laŭ Dresdena kantolibro, Brix 1767, Adolf Lohmann 1937 • © Christophorus-Verlag, Freiburg • E: Felix Ney, 1958 en LSN p. 45 s, prilaborita de Albrecht Kronenberger 1995

125

1. Nun ke l’ lumo de mateno
brilas nove ĉirkaŭ ni,
vigla estu la sinteno
de l’ animoj antaŭ Vi,
kaj kun ĝoj’ ni klinu nin
antaŭ Via tron’ sen tim’.

2. Gvidas nin Jesuo Kristo
per la lum’ de Sia vort’,
nun kaj ĉiam kun persisto,
nia ŝirmo, nia fort’.
Se minacas nin danĝer’,
savas nin en Li esper’.

3. Nin ni metas je dispono
de l’ Savanto sen rezerv’;
preĝas vere kun sindono:
Tenu firme nin por serv’;
apartenu ni al Vi,
al Vi sole, glora Di’!

GOTT DES HIMMELS UND DER ERDEN • EG 445 • RG 411 • M (Gott des Himmels) kaj germana T: Heinrich Albert 1642 • angla traduko (Now the morn new light is pouring): Henry James Buckoll • E: W. J. Downes, 1971 en AK 226

126

1. Glora mateno,
brilo de l’ kreo,
lum’ el obskuro,
nova naskiĝ’!
Dankon por suno
kaj por la vivo,
dankon por spiro
kaj por la tag’.

2. Pluvo tenera,
akvo de vivo,
trafas la teron:
Floras ĝarden’.
Dankon por nuboj
kaj por la tero,
dankon por larmoj
kaj por la vent’.

3. Suno radia,
amo abunda,
nove Vi donas
en ĉiu tag’!
Dankon por varmo
kaj por la tero,
dankon por ridoj
kaj por la lum’.

HERRLICHER MORGEN • Liederbuch der evangelischen Akademie Bad Boll • M (Bunessan): antikva irlanda popola melodio antaŭ 1900, religie antaŭ 1933, konata ankaŭ sub la nomo Morning has broken, AK 1 • germana T: Wolfgang Hermann • © copyright control • E: Adolf Burkhardt 1995

Iam vi estis mallumo,
sed jam vi estas lumo en la Sinjoro.
Iru kiel infanoj de lumo.

Efe 5,8

127

1. Jen la hela, bela stelo de l’ mateno
brilas super ĉiuj viaj peno kaj ĉagreno.
Dio vin eltiru el danĝero kaj sufero,
lume Li vin helpu el mizero, el infero.

2. Klare Dio volas gvidi vin surtere.
Vi nur devas sekvi Lin sincere kaj espere.
Ĉiam estas vojo el la plago de l’ gulago.
Iam el la nokto floros ora, glora tago.

3. Ek, ni ĥore kore gloru la Sinjoron;
kantu kune ni al Li honoron kaj adoron,
por ke ni por ĉiam estu gastoj de l’ festeno
vide de la hela, bela stelo de l’ mateno.

JEN LA HELA, BELA STELO DE L’ MATENO • M: sveda popolmelodio • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1991

Se vi amas,
se vi preĝas,
se vi suferas,
vi estas homo.

(Sentenco)

128

1. Dankon pro hodiaŭa tago.
Dankon pro nova tag’ por mi.
Dankon, ke min en ĉiu plago
volas helpi Vi.

2. Dankon pro ĉiu ajn amiko.
Dankon pro ĉiu flor’ kaj best’.
Dankon pro bona komuniko,
ĉiu simpla fest’.

3. Dankon pro la printempa varmo.
Dankon pro la aŭtun-kolor’.
Dankon pro forviŝita larmo
kaj la flor-odor’.

4. Dankon pro la laboro-loko.
Dankon pro eta feliĉig’.
Dankon pro Via ama voko
kaj pro la muzik’.

5. Dankon pro donoj sen merito.
Dankon pro Via helpa man’.
Dankon pro la amik-vizito.
Dankon pro la pan’.

6. Dankon pro preĝo respondita.
Dankon pro rifuzita pet’.
Dankon pro granda ĝoj’ spirita
kaj la viv-sekret’.

7. Dankon pro la senlima amo.
Dankon, ke mi nun scias ĝin.
Dankon, ke mi Vin povas danki.
Mi dankadas Vin.

DANKE FÜR DIESEN GUTEN MORGEN • EG 334 • RG 579 • M (Danke für diesen guten Morgen) kaj germana T: Martin Gotthard Schneider (1961) 1963 • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E (laŭ la nederlanda versio): Wim Koopmans • TK 86

Antifonoj:

128.8

Al Vi mi levas mian koron.

128.9

Bone estas prikanti Vian nomon,
rakonti matene pri Via boneco.

128.10

Konigu Vi al mi, Sinjor’,
la vojon de l’ vivo.

129

Vekiĝu, kor’, kun kanto
por Li, la Mond-kreanto, la Mond-kreanto!
Vekiĝu, koro, kantu, vekiĝu, kantu!

3-voĉa rondkanto
WACH AUF, MEIN HERZ, UND SINGE • el: Der Zündschlüssel • M: Horst Weber • © Fidula-Verlag Boppard/Rhein und Salzburg • germana T: Paul Gerhardt 1647, kp. EG 446 • E: Adolf Burkhardt 1976 • TK 36

130

1. La nokto forpasis,
la tagon kreskantan ni vidas kun fid’
kaj benas Vin, Kristo.

2. Jam logas kolombo,
ni aŭdas, pretante obei al vok’
de Kristo Sinjoro.

3. Nebuloj foriĝas
en bril’ radianta de klaro kaj fort’
de l’ Kristo venonta.

4. Ni laŭdas la Patron
kaj en la Spirito la sunon de l’ sav’:
la Kriston majestan.

DIE NACHT IST VERGANGEN • M kaj germana T: Antiphonale zum Stundengebet p. 820 • E: Guido Holz 1986
• Kan 2,12.14

131

1. La nokto svenas,
krepusko venas,
forflugas rev’.
Jen nova tago
kun nova plago
kaj nova dev’.

2. Min Dio benu,
Li min subtenu
dum ĉiu hor’,
ke fluu glate,
de Li benate,
la tag-labor’.

3. Kaj kiam venos
vesper’, Li prenos
la zorgojn for.
Nenio ŝtormos;
do bone dormos
mi ĝis aŭror’.

LA NOKTO SVENAS • M: © Axel Madsen 1962, SPB 182 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1998

132

Kantu ĝoje
laŭdan kanton ni al Dio
ĉiuj ni, en
fru-matena (ĉi vespera) horo.
Are kuniĝu por glori Lin.

5-voĉa rondkanto
SINGT DEM HERREN • RG 563 • M: Michael Prætorius post 1600 • germana T: Fritz Jöde antaŭ 1926 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 223

133

Estas Li la Sinjor’,
releviĝis el la tombo kun potenc’.
La genuoj kliniĝu, ĉiu lango nun konfesu,
ke regas la Sinjor’.

Flp 2,10-11
ESTAS LI LA SINJOR’ • M: tradicia • E: Hans Wyss

TAGMEZO KAJ DANKO ĈEMANĜA

Kantoj:
La tag’ jam grimpis al kulmin’ → 011
Kelkafoje ni meze de l’ tag’ → 012
Flori kiel arbo → 013
Rondkanto:
El Viaj fontoj vivas ni → 014
Preĝoj:
Antaŭ kaj Post la Manĝo → 003.4-5
Anĝeluso → 004.4
Ĉielreĝino → 097.18
Tagmeza Diservo → 010
Meza Horo → 092

134

1. Jen al zenit’ de l’ tago veninte,
vidas ni Kriston, la lumon eternan,
benas la Patron per Li en Spirit’.

2. Vojo Vi estas, vero kaj vivo,
bild’ kaj spegulo de l’ Patro eterna.
Vi estas sankta, nia Sinjor’.

3. Inde ja estas, Vin prikantadi,
Filo de Dio kaj fonto de l’ savo;
ŝuldas la mondo laŭdon al Vi.

ANGELANGT AN DER SCHWELLE DES ABENDS • GL 701 • KG 684 • M: Karl Norbert Schmid 1972 • germana T: Vinzenz Stebler, 1970 en Neues Stundenbuch • © copyright control • E: Guido Holz 1986*

135

1. Ni plugas la kamparon, kaj semas nia man’,
sed kreskon donas Dio laŭ Sia propra plan’;
Li sendas neĝon vintran, kaj varmon de somer’,
venteton kaj sunbrilon, kaj pluvon por la ter’.

135.4

refreno:

Dio ĉion donas
al ĉiu sub la sun’.
Do danku ni
kun laŭta kri’
pro amo Lia nun.

2. La apudvoja floro, vespera hela stel’,
la kreitaro venas de Dio en ĉiel’.
Obeas Lin la ventoj, la birdojn nutras Li,
kaj ĉiutagan panon donadas Li al ni. …

3. Ni dankas Vin, ho Patro, pro tiom da bonaĵ’,
pro semo kaj rikolto, pro sano kaj manĝaĵ’.
Al Vi ni povas doni nenion pro la bon’,
sed estu niaj koroj por ĉiam Via tron’. …

WIR PFLÜGEN UND WIR STREUEN • EG 508 • RG 540 • WE PLOUGH THE FIELDS • HAM 483 • HON 534 • M (Wir pflügen = Arator): Hannover 1800, eble: Johann Abraham Peter Schulz • germana T: Matthias Claudius 1782 • angla traduko: Jane Montgomery Campbell • E: J. Gourlay, 1966 en HE 231 • AK 110

La refreno taŭgas ankaŭ aparte kiel danko ĉemanĝa.

135.5

2 Tes 3,10-13

10 Kiam ni estis ĉe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu. 11 Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradas sen-orde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas. 12 Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj manĝu sian propran panon. 13 Sed vi, fratoj, ne laciĝu en bonfarado.

136

1. Jen Dio tronas
super la tuta mond’.
Lin ĉiuj konas
sur la ĉi-tera rond’.
Multaj anĝeloj Lin honoras.
Psalmoj kaj harpoj Lin alte gloras.
Psalmoj kaj harpoj Lin alte gloras.

2. Li donas panojn
riĉe en ĉiu tag’,
igas la manojn
plenaj laŭ patra ag’.
Per pluv’ vesperon kaj matenon
donas al ĉiuj Li Sian benon,
donas al ĉiuj Li Sian benon.

DER HERR REGIERET ÜBER DIE GANZE WELT • (strofoj 2 kaj 4 de: NUN PREISET ALLE GOTTES BARMHERZIGKEIT) • EG 502 • kp. RG 237 • M (Nun preiset alle) kaj germana T: Matthäus Apelles von Löwenstern 1644 • E: Richard Hoppe 1965 en EKE 29, Kloster Kirchberg 1999

Dankon, ho Dio,
Vi saniga suno de la amo!

el: Dio Benu p. 72

137.1

Antaŭ la Manĝo:

S: Ĉies okuloj atendas, Dio, de Vi,
K: ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.

S: Vi malfermas Vian manon,
K: kaj ili satiĝas de bonaĵo.

Psa 104,27-28

S: Ni preĝu. – Benu, Dio, nin kaj tiujn ĉi manĝaĵojn, kiujn ni ricevos el Via malavaro. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

S: En la festeno ĉiela partoprenigu nin la reĝo de la gloro eterna.
K: Amen.

137.2

Post la Manĝo:

S: Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj.
K: Lia justeco restas eterne.

Psa 112,9

S: Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo.
K: Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

Psa 34,1

S: Ni preĝu. – Ni diras dankon al Vi, ĉiopova Dio, por ĉiuj Viaj bonfaroj. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

S: Al tiuj, kiuj pro Via nomo faris bonon al ni, donu la vivon eternan.
K: Amen.

Vespere oni povas aldoni:

S: Kaj la mortintoj per Via kompato ripozu en paco.
K: Amen.

138

1. Benu, kion Via man’
donis, Di’, por nia san’.
Amen. [Amen, Amen …]

2. Dankon, Dio, Via man’
nutris nin por nia san’.
Amen. [Amen, Amen …]

3-voĉa rondkanto
SEGNE, HERR, WAS DEINE HAND • EG 466 • RG 632 • KG 693 • M: Paul Ernst Ruppel 1951 • germana T: tradicia • © Karl Heinrich Möseler Verlag, Wolfenbüttel • E: Albrecht Kronenberger 1997

139

Benu, ho Dio, nian tagan panon. Amen.

3-voĉa rondkanto
BENU, HO DIO • M: © Kurt Rommel laŭ Johann Crüger • E (originale verkita): Kloster Kirchberg 1998 kiel ekzemplo • kun afabla permeso

Plu improvizu mem, ekzemple:

Laŭdu la Estron, ĉiuj adorantoj. Amen.

Dankon al Dio! Li abunde donas. Amen.

140

1. Benu, Patro, ĉi manĝaĵon.
Amen. Amen.

Amen. Amen. Amen.

2. Dankon, Di’, pro Viaj donoj. Amen. …

3. Haleluja. Haleluja. Amen. …

2-voĉa aŭ 3-voĉa rondkanto

HALELUJA, AMEN • M, germana T kaj E (kiel ekzemplo): tradiciaj • 3a voĉo: Hermann Stern • AK 10 • kun afabla permeso de Hermann Stern

Plu improvizu mem!

140.4

Patro, nian manĝon benu;
grace nian dankon prenu.
Amen.

3-voĉa rondkanto
VATER, SEGNE DIESE SPEISE • M: © Kurt Rommel • germana T: tradicia • E: Adolf Burkhardt 1995 por la Ekumena Kongreso en Kaunas • kun afabla permeso de la komponisto

141

1. Ho Sinjoro, estu nun
gasto inter ni,
ĉar fariĝas bela fest’,
se nin benas Vi!

2. Por donac’ de Via man’
kaj la riĉa ben’
Vin, Sinjoro de la ĝoj’,
dankas ni. Amen.

GLÄDJENS HERRE • SPB 295 • M kaj sveda T: © Hans Dietrich Stern 1950 • E: Ingalil Drobny-Nilsson • TK 26 • kun afabla permeso

142

Venu gaste, Jesuo, al ni,
por beni ĉemanĝe nin tie ĉi.
Amen, amen, amen.

3-voĉa rondkanto
KOMM, HERR JESUS, SEI DU UNSER GAST • EG 465 • RG 636 • M: tradicia • T: Morava Frataro, London 1753 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 115

143

1. Jesuo, nun en Via nom’
por ĝui de la Dia don’
ĉe tablo kolektiĝas ni.
Ho, benu nian panon Vi.

2. Pro manĝo, kiun donis Vi,
ni dankas Vin, ho kara Di’,
kaj petas pri anima fort’
per Via propra, sankta Vort’.

I JESU NAMN TILL BORDS VI GÅ • SPB 604 (T) • M (Old 100th): Loys Bourgeois, Ĝenevo 1551 • sveda T: malnova ĉetabla beno • E: Erik Carlén (1a strofo), Inga Kristoffersson kaj Magda Carlsson-Bohman (2a strofo), 1962 en EKA 51 • AK 114

143.3

Alia versio antaŭ la manĝo:

Ho Dio, kiu nutras nin,
ĉiu kreaĵo turnas sin
al Via mano pri la pan’.
Donu, ke venu ankaŭ san’. [Amen.]

Plu improvizu mem.

144

La okuloj Vin esperas, Dio,
kaj al ili donas Vi la manĝon en ĝia temp’.
Per Via malferma mano
satigas Vi ĉion, kio vivas, kun korfavoro.

ALLER AUGEN WARTEN AUF DICH, HERRE • Unisono 69 • EG 461 • RG 97 • M kaj plurvoĉeco: Heinrich Schütz 1657 • germana T: laŭ Psa 145,15-16 kaj Psa 104,27-28 • E: Kloster Kirchberg 2000

145

Plej bone konas soifon nia Sinjoro;
Li zorgas por homo, por besto kaj ankaŭ por floro.
Dankon! Dankon! Dankon, ho Di’!

3-voĉa rondkanto
GESÙ, LO SAI CHE ABBIAMO FAME • originale verkita (M, itala T kaj E): Hans Wyss 1978

145.2

Manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon,
kaj sendu porciojn al tiuj,
kiuj nenion pretigis por si;
ĉar ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro;
kaj ne malĝoju,
ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.

Neĥ 8,10

146

Brilu en mi, Jesu’, mia lumo,
ke ne triumfu tenebro super mi.
Brilu en mi, Jesu’, mia lumo,
ke radiu el mi via am’.

france:

Jésus le Christ, lumière intérieure,
ne laisse pas mes ténèbres me parler.
Jésus le Christ, lumière intérieure,
donne-moi d’accueillir ton amour.

JÉSUS LE CHRIST • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger 1995 • kun afabla permeso

VESPERO

Kantoj:
Jam svenas taga lumo-bril’ → 097
Kreinto bona Vi de l’ lum’ → 095
Mi tagon mian finas → 018
Noktaj ombroj sternis sin (3-voĉa) → 016
Ho restu, Dio, inter ni (1a strofo) → 254.1
Rondkanto:
Veni, foriri → 017
Preĝoj:
Vespera Preĝo → 003.6
Vespera Diservo → 015
Vespro → 094
Kompletorio → 096

147

Ho, restu apud ni,
ĉar nun vespero venas
kaj la tago jam malkreskas.

germane:

Herr, bleibe bei uns;
denn es will Abend werden,
und der Tag hat sich geneiget.

3-voĉa rondkanto
HERR, BLEIBE BEI UNS • el: Bruder Singer (BA 1250) • Unisono 126 • GL 18.8 • EG 483 • KG 683 • RG 604 • M: Albert Thate 1935 • © Bärenreiter-Verlag, Kassel • T: Luk 24,29 • E: Adolf Burkhardt • AK 247

Samtempe oni povas kanti la kanton «Leviĝis Luno» → 148

148

1. Leviĝis Luno; hele
or-pompas surĉiele
la steloj al l’ okul’.
Arbaro mute revas;
el la herbej’ sin levas
mirinde blanka la nebul’.

2. Ripozas mont’ kaj valo
sub la krepusk-vualo
trankvile kvazaŭ lag’.
Por vi jen la permeso
fordoni en forgeso
la malbonaĵojn de la tag’.

3. La luno nur duone
prezentas sin impone;
ĝi tamen estas sfer’:
Facile ni priridas
aferon, se ni vidas
nur parton de la plena ver’.

4. Homidoj ni fieraj,
pekuloj nur, mizeraj,
ne multon scias ni.
Ni teksas iluziojn
kaj serĉas multajn sciojn
kaj devojiĝas pli kaj pli.

5. Ho Di’, nin lasu vidi
la Savon, ne plu fidi
vantaĵojn de l’ pasem’!
Nin faru simpl-animaj,
infane Dio-timaj
en ĝoj’, jam nun sen zorga trem’!

6. Vi fine, sen ĉagreni,
el mond’ nin volu preni
per milda morto for.
Nin tiam al ĉielo
venigu, al la celo,
Vi, nia Dio kaj Sinjor’!

7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Vin nokta vent’ ne tuŝu,
dum ŝirmas anĝelar’.
Indulgu, Di’, nin grace,
por ke nun dormu pace
ni kaj malsana la najbar’!

DER MOND IST AUFGEGANGEN • Unisono 131 • EG 482 • RG 599 • M (Der Mond): Johann Abraham Peter Schulz 1790 • germana T: Matthias Claudius 1779 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 236

Samtempe (sed sen la akordoj) oni povas kanti la rondkanton «Ho restu apud ni» → 147.

149

1. Restu kun mi; subiras jam la sun’;
kreskas mallumo; nokto venas nun.
Foras amikoj, ombroj kreskas pli;
forta Helpanto, ho restadu Vi!

2. Restu kun mi dum ĉiu viv-moment’;
sen Via graco cedus mi al tent’.
Blinde mi vagus, se ne gvidus Vi;
en ĉia sorto restu do kun mi.

3. Timas neniun mi, kun Via ben’;
ne havas pezon larmoj kaj ĉagren’;
super la tombo ja triumfos mi;
venkos la morton – se nur restos Vi.

4. En fina horo, kiel gvida stel’
trans la mallumon montru al ĉiel’;
ombroj forkuras, jen maten-radi’!
En viv’, en mort’, ho Dio, restu Vi.

ABIDE WITH ME • Unisono 132 • HAM 27 • HON 6 • LBW 272 • M (Eventide): William Henry Monk 1861 • angla T: Henry Francis Lyte 1847 • E: M. C. Butler, 1966 en HE 223 • AK 243

150

1. La ombroj plilongiĝas nun,
la tago sin jam klinas.
Pasemas ĉio ĉirkaŭ ni,
sed Vi, ho Di’, senfinas.

2. Leviĝe, sinke nia sun’
la tempon distribuas,
ĝis transen nin kondukas mort’
kaj ĉiu lim’ disfluas.

3. Al Vi, ho Patro, Vi, ho Fil’,
al Vi, Spirito, gloron:
samkiel prae en komenc’,
tiele ĉiun horon!

SCHON NEIGT DER TAG DEM ABEND ZU • M (St. Columba): antikva irlanda himno, VH 83, HON 484a • germana T: Neues Stundenbuch p. 27* • E: Guido Holz 1986*

151

Laŭplaĉe: du grupoj (I kaj II) alterne:

1. I Iru nun en bona paco! Dormu post la taglabor’!
II Jen ripozo por la laco! Ĉiu timo restu for!
I Luno lumas el ĉiela lamp’, II roso brilas sur nia kamp’.

refreno:

1.-2. I Laŭdu tagon kun nokt’! II Laŭdu nokton kun tag’!
I kaj II Laŭdu sunon, laŭdu la teron, laŭdu Lin, la Sinjoron. Amen. Amen.

2. I Lin ĉirkaŭas la stelaro, la ĉielojn konas Li.
II Laŭdu Lin, al kies klaro ne egalas galaksi’.
I Li, venkinto super mort-terur’, II dormajn tenas nin en sekur’.

GEHE EIN IN DEINEN FRIEDEN • EG 489 • M kaj germana T (1a strofo): Helmut König laŭ israela kanto • 2a strofo: Christine Heuser 1966 • © Voggenreiter-Verlag, Bonn • E: Adolf Burkhardt 1974 • TK 7

152

M (Von Gott will ich nicht lassen) → 516 «De Dio mi ne lasos»

Ĉi tago do forpasis
kaj nokto sekvos ĝin.
La suno nin forlasis;
Jesu’, ne lasu nin!
Firmigu nin en fid’
kaj tenu nin proksime!
Ni iru do sentime
nun al la nokta lit’.

NU ÄR EN DAG FRAMLIDEN • SPB 187 • sveda T: nekonata aŭtoro 1682, Jesper Svedberg 1694 • E: Magda Carlsson-Bohman, 1971 en AK 234 [K43T]

153

1. Finiĝas nun alia tago,
jam venis la vespera hor’.
Kunvenis ni por ador-ago
plaĉanta al la Di-Sinjor’.

2. Ni dankas Vin, Savanto nia,
ke sur la tuta mond-teren’
la sankta eklezio Via
staradas firme ĉe posten’.

3. Ruliĝas tero, brilas lumo
de ne-ĉesanta maten-glor’.
Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo
konstante, kiel dolĉ-odor’.

4. Ekdormas ni post sunsubiro;
gefratoj en la okcident’
vekiĝas kun novtag-aspiro
Vin glori per viv-elokvent’.

5. Formortos mondaj imperioj,
sed Via regno kreskos plu.
Al Vi sin cedos dinastioj,
Venkinto estos Vi, Jesu’!

THE DAY THOU GAVEST, LORD, IS ENDED • Unisono 133 • HAM 33 • HON 475 • LBW 274 • M (St. Clement): Clement Cotterill Scholefield 1874 • angla T: John F. Ellerton 1870 • E: W. J. Downes, 1971 en AK 242

154

Por laboroj estu fin’.
Jam vespero venas.
Zorgojn lasu! Dio nin
en la manoj tenas.

4-voĉa rondkanto
RUHET VON DES TAGES MÜH • EG 492 • RG 614 • KG 681 • M kaj germana T: Martin Hesekiel 1931 • © Verlag Merseburger Berlin GmbH • E: Adolf Burkhardt 1981 • TK 78

154.2

LA VESPERA BENO

En la nomo de Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito. Amen.

Mi dankas Vin, mia ĉiela Patro, per Jesuo Kristo, Via amata Filo, ke Vi ŝirmis min gracoplene dum ĉi tiu tago, kaj mi petas Vin, ke Vi pardonu al mi ĉiujn miajn pekojn, kie mi malbonagis, kaj ŝirmu min gracoplene dum la venonta nokto.

Ĉar mi konfidas min, mian korpon kaj animon kaj ĉion en Viajn manojn.

Via sankta anĝelo estu kun mi, por ke la malica malamiko ne havu potencon kontraŭ mi.

Amen.

Martin Luther
el la Malgranda Katekismo • E: Richard Hoppe 1961

155

M (Innsbruck) → 300 «Sur kruco Vi suferis»

1. Ripozas nun arbaroj,
la homoj, kampoj, maroj.
Dormadas tera glob’.
Ek! Miaj sensoj, spritu!
Komencu, kion vidu
kreinto via kun aprob’.

2. La sunon, kiu helis,
la nokto jam forpelis,
de l’ tago malamik’.
Foriru! Sun’ alia,
Jesuo, ĝojo mia,
briladas nun en mia psik’.

3. Pasinta tago foras
kaj brilaj steloj oras
en blu-ĉiela hal’.
Min Dio tie lokos,
se baldaŭ Li min vokos
al Si el la mizera val’.

4. La korpo dormon petas,
vestaĵon mi demetas:
de l’ pereec’ simbol’;
se ili ne plu estos
necesaj, Kristo vestos
min per honora aŭreol’.

5. Nun ĝojas la organoj,
piedoj, kap’ kaj manoj;
finiĝis la labor’.
Kor’, ĝoju, ĉar libera
de la mizero tera
Vi estos, kaj de l’ pek-angor’.

6. Nun iru, membroj lacaj,
kaj vin kuŝigu pacaj
en lito laŭ dezir’;
Sed iam horo venos
kaj vi ripozon prenos
en tombo post la lasta spir’.

7. Okuloj jam hezitaj
ja estos tuj fermitaj;
do kie mia cel’?
La korpon kaj animon
protektu kaj ne krimon
allasu, gard’ de Izrael’!

8. Jesuo, nun etendu
flugilojn ambaŭ, sendu
ripozon al teran’.
Satanon for-komandu.
Anĝeloj Viaj kantu:
«Ŝirmata dormu ĉi infan’.»

9. Vi ankaŭ, ho gefratoj,
ne estu minacatoj
per iu ajn danĝer’;
vin gardu dum la dormo
en ora uniformo
anĝeloj Diaj por prosper’.

NUN RUHEN ALLE WÄLDER • EG 477 • RG 594 (izometra melodi-versio) • germana T: Paul Gerhardt 1647 • E: Helmut Rössler, 1985 en Germana Antologio p. 284-285, 8a strofo: Adolf Burkhardt 1987 en TK 158 [K450T]

156

1. Subiris jam la brila sun’,
la nigra nokto falas nun.
Eklumu, Kristo, vera stel’,
ke ni ne paŝu tra malhel’.

2. Dumtage Vi en ama sin’
per la anĝeloj ŝirmis nin
de peno, plago kaj danĝer’:
Ni dankas Vin pro Via ver’.

3. Pardonu grace do al ni,
ofendon, pekon kontraŭ Vi.
La kulpon prenu de l’ anim’,
ke dormu pace ni, sen tim’.

4. Anĝelojn sendu por fortik’.
Ŝirmante nin de l’ Malamik’,
de brul’, teruro kaj angor’
nin nokte gardu, ho Sinjor’.

HINUNTER IST DER SONNE SCHEIN • EG 467 • GL 705 • M: Melchior Vulpius 1609 • germana T: Nikolaus Herman 1560 • E: Guido Holz 1986, prilaboro: Kloster Kirchberg 1998

157

1. Vi, Kristo, estas hela tag’,
la nokton rompas Via glor’.
Vi nin prilumas, Lumo-Di’,
per brilo de ĉiel-favor’.

2. Ĉi tiun nokton, bona Di’,
Sinjoro, ŝirmu nin en grac’;
rifuĝo estu Via sin’:
nin trankviligos Via pac’.

3. Ne nin delogu la malbon’,
ne nin premegu la perfid’,
la korpon kaj l’ animon do
ne kulpaj trafu Via vid’.

4. Dum membroj dormas en ripoz’,
Vin atentadu nia kor’.
Jen ni, fidanta Vin popol’:
nin forte ŝirmu kun fervor’.

5. Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort’.
Per Via kruc’ firmigu nin
baptitajn ja al Via mort’.

6. Ni danku, Patro, Fil’, Spirit’,
por noktaj horoj de trankvil’;
kiam nin kaptos morto-nokt’,
konduku nin al gloro-bril’.

CHRISTE QUI LUX ES ET DIES • M: Frankfurt/Main 1557 • latina T: 6a jc. • E: Guido Holz 1986*

158

1. Vi, milda lumo, Krist-Sinjor’,
maten-ĉiela puro:
forsvenas tago, suno-glor’,
Vi estas la sekuro.

2. La mond’ malhelas: benu nin
kaj dum la dormo ŝirmu.
Nin gardu do en Via sin’,
ke ni en Vi refirmu.

3. Vin, Dio-Patro, per jubil’
gloregas ni sincere
per Krist’ Jesuo, Via Fil’,
en la Spirito vere. Amen.

DU MILDES LICHT, HERR JESUS CHRIST • M (Ad regias): Heinrich Rohr 1950 • germana T: Neues Stundenbuch p. 34* • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Guido Holz 1986

159

1. Venu, Di’, dum la nokt’.
Niaj manoj laciĝis pro taga laboro. Donu la dormon,
kaj nia laco aliiĝos al forto.
Donu la dormon, kaj nia laco aliiĝos al fort’.

2. Venu, Di’, dum la nokt’.
La okuloj fariĝis rigidaj pro gapo. Donu la sonĝon,
kaj rigideco aliiĝos al revo.
Donu la sonĝon, kaj rigideco aliiĝos al rev’.

3. Venu, Di’, dum la nokt’.
La oreloj surdiĝis pro brua reklamo. Donu silenton,
kaj la absurdo aliiĝos al miro.
Donu silenton, kaj la absurdo aliiĝos al mir’.

4. Venu, Di’, dum la nokt’.
Niaj sensoj fariĝis obtuzaj pro l’ aĵoj. Donu kvieton,
kaj la obtuzo aliiĝos al klaro.
Donu kvieton, kaj la obtuzo aliiĝos al klar’.

5. Venu, Di’, dum la nokt’.
La piedoj ek-lamis pro stulta hastemo. Donu ripozon,
kaj nia lamo aliiĝos al salto.
Donu ripozon, kaj nia lamo aliiĝos al salt’.

KOMM, HERR, KOMM IN DER NACHT • el: Ihr seid meine Lieder, 1974 • M: Peter Janssens • T: Alois Albrecht • © Peter Janssens Musik Verlag Telgte • E: Albrecht Kronenberger 1996 • kun afabla permeso de la poeto

160

Aŭdu kaj silentu,
klinu la orelon,
serĉu la pacon.

3-voĉa rondkanto
AŬDU KAJ SILENTU • M kaj T: tradiciaj • E: Josef Grabmaier 1983, Adolf Burkhardt 2001

161

1. Pordon softe frapas dorm’,
venas lac’, kvieto.
Dormu jam,
mia am’,
kara infaneto.
Ĉiuj dormas jam profunde,
jam mildiĝis vento.
|: Dormas stel’
sur ĉiel’,
dormas firmamento. :|

2. Dormu, mia karulet’,
dormu jam, trezoro –
ja por mi
estas vi
perloj, fajna oro.
Suno baldaŭ supreniros,
ekos lum’ matena –
|: kaj al vi
kaj al mi
venos tag’ bonvena. :|

3. Ni valoras antaŭ Di’
pli ol ĉiu gemo.
Do Li vin,
do Li min
gardos kun zorgemo.
Tial petas ni, Sinjoro,
Vin pri Via graco –
|: Via ben’
ĝis maten’
tenu nin en paco. :|

SON PRIĤODIT NA POROG • lulkanto el la kino-filmo Cirk • M (Cirk): J. Dunajevskij • rusa T: Vasilij Ivanoviĉ Lebjedjev • E: Roman Dobrzynski • Per Kanto al Esperanto p. 32-33 • prilaboro kaj 3a strofo (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1996

162

1. Al Vi vespere gloras mi
pro ĉiu bena lum-radi’;
min sub flugiloj Viaj nun
protektu ĝis matena sun’.

2. Pro Via Fil’ mi petas Vin
pri ĉiu pek’ pardoni min,
ke kun la mondo kaj kun Vi
en plena paco estu mi.

3. Instruu min vivadi, ke
nur lito ŝajnu la tombej’;
kaj morti, ke ĉiela glor’
min vestu en la juĝa hor’.

4. Ripozu la anim’ sur Vi;
kaj venu dolĉa dorm’ al mi,
ke mi vekiĝu en seren’
por Via servo en maten’.

5. Se nokte maldormemas mi,
trankvilajn pensojn donu Vi;
malbonajn sonĝojn pelu for,
kaj restu pura mia kor’.

6. Al Dio laŭdu tuta ter’,
Lin laŭdu la ĉiela sfer’;
laŭdadu ni sen intermit’
al Patro, Filo kaj Spirit’.

GLORY TO THEE, MY GOD, THIS NIGHT • Unisono 130 • HAM 23 • HON 162 • M (Tallis’ Canon): Thomas Tallis 1567, Thomas Ravenscroft 1621 • angla T: Thomas Ken • E: J. A. Hodges, 1966 en HE 214 • AK 235

163

1. Tago jam finiĝas,
nokto venas nun,
ombroj de l’ vespero
sekvas post la sun’.

2. Jam mallumo kreskas,
brilas steloj nun,
dormas birdoj, bestoj,
floroj, sub la lun’.

3. Dio, la laculojn
ripozigu Vi.
Sub tenera beno
endormiĝu ni.

4. Vin en helaj sonĝoj
vidu la infan’.
Gardu la mariston
sur la ocean’.

5. Ĉiun suferanton
helpu en dolor’.
tenu pekemulojn
de l’ pekado for.

6. Tra l’ venonta nokto,
kiam dormas mi,
ŝirmu min flugiloj
de anĝel-gvardi’.

7. Kiam venos tago,
ĝin travivu mi
freŝa kaj senpeka,
pura antaŭ Vi.

NOW THE DAY IS OVER • kp. HON 263 • M (Eudoxia) kaj angla T: Sabine Baring-Gould • E: William Maine Page kaj W. J. Downes, 1966 en HE 219 • AK 246, tie kun la melodio «Dowston Castle», vidu ĉe «Patro, nin rigardu» → 164

164

1. Patro, nin rigardu kun kompata kor’.
Venu Vi kun beno en vespera hor’.

2. Estu ni bonvenaj antaŭ Via tron’,
ĉar ni venas fide en Jesua nom’.

3. Li por ni Savanto, vojo, vivo, ver’,
sur la kruco mortis kiel pek-ofer’.

4. Gasto en l’ animo estu la Spirit’,
lumo por la vero, nia Paraklet’.

5. Vestas nin la gloro de eterna viv’;
brilas por ni ĉiam hela perspektiv’.

6. Tamen ĉiutage tentojn frontas ni;
kun Vi venas venko en la mond-medi’.

7. Ni, gefiloj Viaj, en vespera hor’,
dankon al Vi donas el amanta kor’.

PATRO, NIN RIGARDU • M (Dowston Castle): C. Hudson, el la Oldham Psalmody • E (originale verkita): W. J. Downes, 1971 en AK 237

165

M (Danke für diesen guten Morgen) → 128 «Dankon pro hodiaŭa tago»

1. Dankon pro ĉi vespera horo.
Dankon pro la pasinta tag’.
Dankon, ke Vin el plena koro
laŭdas vort’ kaj ag’.

2. Dankon, ĉar Vi la stelojn gvidas.
Dankon, ke mondon regas Vi.
Dankon, ke min proksime vidas
kaj prizorgas Vi.

3. Dankon pro hodiaŭaj ĝojoj.
Dankon pro ĉiu kuraĝig’.
Dankon eĉ pro penigaj vojoj,
ĉar Vi sen intrig’.

4. Dankon, Vi al mi manĝon donis.
Dankon, min trafis Via vort’.
Dankon, mirinde Vi min spronis
ĝis tut-nova bord’.

5. Dankon, Vi estas mia forto.
Dankon, sukcesis bona far’.
Dankon, ripozos en konkordo
mi kaj la najbar’.

6. Dankon, ĉar mi pardonon trovas.
Dankon, ĉar venis Via grac’.
Dankon, ĉar pekojn Vi formovas,
dormos mi en pac’.

7. Dankon, Vi min akceptis plene.
Dankon, ke nokto sen horor’.
Dankon, aperos Vi revene
kiel la aŭror’.

DANKE FÜR DIESE ABENDSTUNDE • germana T: aŭstria junulara grupo • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Adolf Burkhardt 1981, • TK 79 [K135T]

166

1. Flugilojn Viajn tenu, Jesuo, super mi,
ke havu mi ripozon en ĉia sort’ ĉe Vi.
Vi estu por mi ĉio, saĝeco kaj honor’,
kaj ĉiam do dependu mi nur de Di-favor’.

2. Pardonu pekojn miajn kaj lavu min per sang’.
Sanktecon al mi donu por volo, kor’ kaj lang’.
Infanojn, plenkreskulojn ŝirmadu Via grac’.
Kaj benu nian dormon nun en la nokta pac’.

BRED DINA VIDA VINGAR • SPB 190 • VK 552 • M (Flugilojn Viajn): sveda popol-melodio 1889 • sveda T: Lina Sandell-Berg 1865 • E: Åke Ahlrén, 1952 en EK 47 • AK 230

167

1. Ho Di’, Sinjor’, Vi estis Reĝ’
eĉ antaŭ universa fond’,
sed de hom-kreo, Vi laŭ leĝ’
kroniĝis Mastro de la mond’.

2. Eĉ post mond-fina tragedi’,
Eterna, sen natur-devi’,
Vi restos unusola Di’,
ĉar estis Vi kaj restos Vi!

3. Sen fin’, mezur’, kaj sen komenc’
kaj unu-nura, sen kunul’,
Vi regas mondon per potenc’
de leĝo-dono kaj regul’.

4. Savonto nia el ekzil’,
apogo dum homara plag’,
Vi estas mia sav-azil’
kaj mia Sort’ kaj mia Flag’.

5. Animon mian je premi’
Vi nokte prenas por protekt’,
kaj tial revekiĝas mi
al viv’, sen tim’ kaj sen difekt’.

ADON ‘OLAM AŜER MALAĤ • M: tradicia, sefarda • hebrea T: anonima, 14a jc. • E: Josef Kohen-Cedek, Jerusalemo • TK 123

168

1. La bruo, streĉo nun malaperas,
la ŝarĝon portas de ni l’ anĝel’.
La noktan benu ripozon, Dio,
nia espero kaj sola cel’.

2. La juston, Dio, allasu flori,
la liberecon donacu Vi!
Kaj Vi vigligu la kristanaron,
ke en konkordo vivadu ni.

3. Mem viglu, Kristo, en nia koro!
Nur Via vorto lumigas nin.
Tra l’ tuta mondo ĝi certe brilas
ĝis la maten-suna nokto-fin’.

NU SJUNKER BULLRET / JA VALVO ITSE • VK 565 • M (Haapalainen): T. I. Haapalainen 1976 • sveda T (strofoj 1 kaj 2): Lars Thunberg 1973, SPB 192 • finna T (strofo 3): Anna-Maija Raittila 1976 • E: T. I. Haapalainen 1988 • TK 134

169

1. Ĉiuj aĵoj tagaj, ĉio
nun ĉe Vi ripozu, Dio!
Dum ni dorme ne laboras,
Vin eĉ niaj sonĝoj gloras.

2. Niajn pekojn tre sincere
ni bedaŭras, kore, vere.
Ho, kompatu nin, Sinjoro!
Tiel vokas nia koro.

3. Konfidante la Savanton,
levis ni vesperan kanton.
Nun ni preĝas por aliaj,
baldaŭ dormos jam trankvilaj.

4. Gardu nin en ĉiu horo;
zorgu nokte, ho Sinjoro;
super ĉiuj hom-infanoj
verŝu benon Viaj manoj.

5. En ĉielaj vastaj haloj
iam sonos la ĥoraloj
al la Triunu’ mistera,
sankta kaj senlime vera.

WSZYSTKIE NASZE DZIENNE SPRAWY • M (Pieśń Poranna): T. Kiewicz • pola T: Franciszek Karpiński 1786 • E: César David von Gostomski kaj Adolf Burkhardt, 1971 en AK 244

170

M (Ar hyd y nos) → 509 «Pro la amo de l’ Sinjoro»

1. Ne timetu, kara mia,
tra l’ tuta nokt’.
Paca restu koro via
tra l’ tuta nokt’.
Ĝojo en mateno venos,
ree vin espero benos,
eĉ se dormon sonĝoj ĝenos
tra l’ tuta nokt’.

2. Vin anĝeloj prizorgados
tra l’ tuta nokt’,
liton vian ĉirkaŭados
tra l’ tuta nokt’.
Ili vin kun amo Dia
gardos de danĝero ĉia;
dolĉa estu dormo via
tra l’ tuta nokt’.

NE TIMETU, KARA MIA • kimra lul-kanto • E: W. Maynard, Agnes Burton Deans, 1986 en Verda Trobadoro p. 101 [K952T]

171

1. Lacas mi je l’ tago-fin’,
kaj mi ripozigas min.
Fermas la okulojn mi.
|: Gardu min, ho kara Di’. :|

2. Se maljuston faris mi,
Patro, ĝin indulgu Vi.
Repurigu el polu’
|: min la sango de Jesu’. :|

3. Ĉiun, kiun konas mi,
igu nun ripozi Vi.
Ĉiujn homojn sur la ter’
|: nokte gardu de danĝer’. :|

4. Faru, ke malsana kor’
resaniĝu, ho Sinjor’,
ke la luno de l’ ĉiel’
|: lumu en la nokt-malhel’. :|

MÜDE BIN ICH, GEH ZUR RUH • EG 484 (T) • M (Jesu, Jesu, komm zu mir): nekonata verkinto • germana T: Luise Hensel 1817 • E: Manfred Retzlaff, 1987 en Kompletorioj de la Semajno p. 26 • prilaboro: Kloster Kirchberg 1998

172

1. Jen vespero proksimiĝas kaj alvenas tago-fin’.
Bonan nokton, ho Jesuo, mi adiaŭ-diras Vin.

2. En la granda sakramento Vi restadas por la hom’.
Sed li devas nokt-ripozi, kaj malplenos Via dom’.

3. Milde brilas altar-lumo, laŭdas Kriston ĉiam plu.
Al Li kantas anĝeletoj: Bonan nokton, ho Jesu’.

4. Morgaŭ venos mi ankoraŭ Vin viziti, bona Di’.
Al konatoj miaj ĉiuj bonan nokton sendu Vi.

JEN VESPERO PROKSIMIĜAS (originala titolo ne konata) • M: buŝe transdonita • E: 1985 en NV 151*

173

1. Dio, alestu, ĉar la nokto venas!
Per lumo kaj mallumo Vi nin benas.
Sub Via ombro kuŝos ni en vero
ekster danĝero.

2. Forkuru nun malbona penso ĉia.
Dumnokte restu Protektanto nia;
korpe, anime, Dio, nin defendu;
anĝelojn sendu.

3. Ni havu piajn pensojn ekdormante
kaj en matena horo vekiĝante.
La tutan tagon ni por Vi laboru,
kaj Vin adoru.

4. Helpon nenian havas ni, krom Via;
sed ni fariĝis Viaj, Patro nia.
Nin en soleco Vi neniam lasos,
nek preterpasos.

5. Patro! De Vi la nomon ĉiu benu,
la vol’ fariĝu, kaj la regno venu;
nin dum la vivo gardu kaj pardonu;
fine nin kronu.

DIE NACHT IST KOMMEN • NOW GOD BE WITH US • EG 471 • M (Die Nacht ist kommen): 16a jc., Morava Frataro 1566, Johann Hermann Schein • germana T: Petrus Herbert 1566 • angla traduko: Catherine Winkworth • E: Janet Caw, 1966 en HE 217 • AK 232

174

1. La tago preskaŭ pasis, kaj en vespera hor’
por sendanĝera nokto ni petas Vin, Sinjor’.
Ho Jesu, ne forgesu nin,
kaj gardu ĝis la nokto-fin’!

2. Pro ĝojoj de la tago ni dankas Vin, kaj nun
senpekaj estu l’ horoj, ĝis venos maten-lum’.
Ho Jesu, lumo estas Vi,
prilumu nokton, do, por ni!

3. Finiĝis tag-laboro, kaj nun ni preĝas, ke
ni dormu kun trankvilo, sen timo pri pere’.
Ho Jesu, konsciigu nin
pri Via gard’ ĝis nokto-fin’!

4. Animojn niajn tenu, ĉar bone scias Vi
danĝerojn de la vojo, laŭ kiu iros ni.
El ĉiuj, Jesu, savu nin,
gardante ĝis la vivo-fin’!

THE DAY IS PAST AND OVER • HAM 21 • M (St. Anatolius): Arthur Henry Brown • angla T: John Mason Neale laŭ la greka himno thn hmeran dielqwn el la 6a jc. • E: W. J. Downes, 1971 en AK 231

175

1. Rapidis tago for. La nokt’ kun sia flag’
kondukas stelojn mil. De l’ homoj lacaj aroj
reiras el la kamp’. Anstataŭ birdo-paroj
Soleco regas nun. Forfluis tempa ag’!

2. Havenon drivas ni, boat’ sur nigra lag’.
Samkiel tiu lum’ forpasos post nur jaroj
havaĵo kaj pensad’, mi, vi kaj la najbaroj.
Kurejo estas ĝi: jen mia viv-imag’.

3. Malhelpu, granda Di’, ke kure mi elglitu,
ke veo, lukso, ĝu’ aŭ timo min ekscitu!
Restadu Via bril’ antaŭ kaj apud mi!

4. L’ animo vivu, se la laca korp’ ekmortos,
kaj se la lasta tag’ min al vespero portos,
el la malluma val’ tiregu min al Vi!

DER SCHNELLE TAG IST HIN, DIE NACHT SCHWINGT IHRE FAHN • M: Albrecht Kronenberger 1996 • germana T: Andreas Gryphius • E: Helmut Rössler, 1985 en Germana Antologio p. 291*

176

1. Nun antaŭ sun-subir’ pri l’ tago mi meditas.
Malplenas nia man’, dum hor’ post hor’ forglitas.

2. Nun antaŭ sun-subir’ mi lasas maltrankvilon.
Vi ne forgesos min, transprenos la vigilon.

3. Nun antaŭ sun-subir’ al Vi mi danku kore.
Dum vivon donas Vi, mi Vin prikantu glore.

4. Nun antaŭ sun-subir’ el koro mi Vin petu:
En Viajn manojn do la tagon Vi remetu.

BEVOR DIE SONNE SINKT • GL 702 • KG 680 • RG 606 • EG 491 (T) • M: Martin Striebel kaj Kurt Schmid 1967 • germana T: Christa Weiss-Werner kaj Kurt Rommel 1967 • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Guido Holz 1986, prilaborita de Albrecht Kronenberger 1997

177

Jen, jen, Mi sendas Mian anĝelon antaŭ vi
por vin protekti, protekti sur la vojo,
kaj vin venigi al la loko kiun Mi pretigis.

3-voĉa rondkanto
SIEHE, ICH SENDE MEINEN ENGEL • HINE ANOĤI ŜOLEĤ MALAĤI • M: Werner Gneist • T: Eli 23,20 • © Kaufmann Verlag, Freiburg • E: Adolf Burkhardt, 1993 en Dek Novaj Kantoj 12 • TK 473

Anĝelo de la Eternulo
postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,
kaj Li ilin savas.

Ps 34,7