LA SEP SAKRAMENTOJ

Ili aperas unue laŭ la rito de la rom-katolika eklezio. Estas enŝovitaj kelkaj kantoj, ankaŭ baptista bapto-kanto. Poste ni prezentas el la Malgranda Katekismo de Martin Luther la ĉapitrojn pri la bapto, la sankta vespermanĝo kaj la ofico de la ŝlosiloj. Ni esperas, ke ĉiu kristano povas elpreni por si ion helpan, ekzemple biblian perikopon, la benon super la geedzoj aŭ la preĝojn antaŭ la morto.

098

LA BAPTO

Saluto

098.1

Demandoj:

C: Kiun nomon [vi havas / vi donis al via infano]?
R: N.

* R signifas: «Respondo».

C: Kion vi deziras [por N.]?
R: La bapton.

[C: Karaj gepatroj! Vi petis la bapton por via infano. Per tio vi deklaras vin pretaj, eduki ĝin en la kredo, por ke ĝi amu Dion kaj la proksimulon laŭ la ekzemplo de Kristo. Ĉu vi konscias pri tiu tasko?
R: Jes.]

C: Karaj bapto-gepatroj! [N. / la gepatroj de N.] petis vin transpreni tiun funkcion. Viamaniere Vi helpu, ke N. fariĝu bona kristano. Ĉu vi estas pretaj fari tion?
R: Jes.

098.2

Enira Preĝo, ekzemple:

C: Ho ĉiopova, eterna Dio, Vi donacas la kredon, sen kiu ne ekzistas bapto. Helpu nun al ni aŭskulti Vian vorton, por ke tiu ĉi kredo kresku en ni per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

098.3

Legaĵo, ekzemple:

1 Pet 2,4-5.9-10

L: Al Li alvenante, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Di-posedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan. Vi iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

098.4

Prediko

098.5

Signado per la Krucosigno:

C: N., kun granda ĝojo la eklezio akceptas vin. En ĝia nomo mi signas vin per la kruco-signo, la signo de Kristo, nia Savanto. Post mi [viaj gepatroj kaj] viaj bapto-gepatroj signos vin sur via frunto.

098.6

Porpetoj:

C: Kiu estas baptata, eniras en la komunecon de la sanktuloj. Ilin ni nun alvoku, ĉefe la nom-patronon de tiu ĉi baptota:

Sankta Maria, Patrino de Dio
K: Petu por ni.

Sankta Jozefo
K: Petu por ni.

Sankta Johano Baptisto
K: Petu por ni.

Sanktaj Petro kaj Paŭlo
K: Petu por ni.

Sankta(j) N.
K: Petu por ni.

Ĉiuj sanktuloj de Dio
K: Petu por ni.

Sekvas (libere formulitaj) petoj por la baptota, la bapto-gepatroj, [la gepatroj, la parencoj, konatoj kaj amikoj] kaj por ĉiuj baptotaj kaj baptitaj en la mondo.

098.7

Ekzorcado:

C: Ĉiopova Dio, Vi sendis Vian Filon en la mondon, por ke Li ŝiru nin el la forto de Satano, liberigu nin el la potenco de mallumo, kaj transportu nin en la regnon de lumo. Ni petas Vin: Liberigu tiun ĉi baptotan de la prapeko kaj plenigu [lin / ŝin] per Via Sankta Spirito.

098.8

Oleado per Kateĥumena Oleo:

C: La forto de Kristo, la Savanto, fortikigu vin. Pro tio mi sankt-oleas vin per oleo de savo en Kristo, nia Sinjoro, kiu vivas kaj regas eterne.

098.9

Beno super la Akvo:

C: Ho ĉiopova eterna Dio, donacu al tiu ĉi akvo la forton de la Sankta Spirito, por ke la homo, kreita laŭ Via bildo, fariĝu nova kreitaĵo el akvo kaj Sankta Spirito. Venu sob en tiun ĉi akvon la forto de la Sankta Spirito, por ke ĉiuj, kiuj per bapto estas entombigitaj al morto kun Kristo, kun Li estu levitaj kaj iradu en noveco de vivo.

098.10

Bapto-Konfeso:

C: Ĉu vi kontraŭstaras kontraŭ Satano?
K: Mi kontraŭstaras.

C: Kaj kontraŭ ĉiu lia malico?
K: Mi kontraŭstaras.

C: Kaj kontraŭ ĉiuj liaj allogoj?
K: Mi kontraŭstaras.

C: Ĉu vi kredas je Dio, la ĉiopova Patro, la kreinto de la ĉielo kaj de la tero?
K: Mi kredas.

C: Ĉu vi kredas je Jesuo Kristo, Lia unu-naskita Filo, nia Sinjoro, kiu naskiĝis el Maria la Virgulino, suferis, kaj estis entombigita, releviĝis el la mortintoj, kaj sidas dekstre de la Patro?
K: Mi kredas.

C: Ĉu vi kredas je la Sankta Spirito, la sankta katolika* eklezio, la komunumo de la sanktuloj, la pardono de la pekoj, la revivigo de la mortintoj, kaj la vivo eterna?

* «Katolika» signifas «universala».
K: Mi kredas.

C: Tio estas nia kredo, la kredo de la eklezio, kiun ni ĉiuj konfesas.

K: Mi kredas je Dio … → 001.4

(La Apostola Kredkonfeso)

098.11

Bapto:

C: N., mi baptas vin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

098.12

Oleado per Krismo:

C: Jen vi estas oleata per la sankta krismo, ĉar vi estas membro de la Dia popolo kaj vi por ĉiam apartenas al Kristo, kiu estas sankt-oleita kiel sacerdoto kaj reĝo kaj profeto en eterno.

098.13

Transdono de la Blanka Vesto:

C: N., tiu ĉi blanka vesto estu al vi signo, ke vi per la bapto fariĝis nova kreitaĵo kaj surmetis Kriston. Konservu tiun dignon por la vivo eterna.

098.14

Enmanigo de la Brulanta Kandelo:

C: [Akceptu la lumon de Kristo. / Al vi, karaj gepatroj, karaj bapto-gepatroj, estas konfidata tiu ĉi lumo.] Kristo, la lumo de la mondo, prilumis [vin / vian infanon]. [Vivu / Ĝi vivu] kiel infano de lumo, pruviĝu forta en kredo kaj iru renkonte al la Sinjoro kaj al ĉiuj sanktuloj, kiam Li venos en gloro.

098.15

«Effata»-Rito:

C: Kiel Kristo, dirante «Effata», malfermis al la surd-mutulo la orelojn kaj la buŝon, tiel Li malfermu la orelojn kaj la buŝon ankaŭ al vi, por ke vi aŭskultu Lian vorton kaj konfesu la kredon por savo de la homoj kaj laŭdo de Dio.

098.16

La Preĝo de la Sinjoro:

K: Patro nia …

098.17

Beno:

C: [Ĉiopova Dio, fonto de vivo, benu la patrinon de tiu ĉi infano. Ŝi restu dankema pro la naskiĝo de sia bebo, kaj ĉiam gardu ĝin en Via amo.
K: Amen.]

C: [Ĉiopova Dio, modelo de ĉiu patreco, benu la patron de tiu ĉi infano. Li estu ekzemplo por sia bebo, kaj konduku ĝin al la maturo de la kristana vivo.
K: Amen.]

C: Ĉiopova Dio, rigardu la bapto-gepatrojn, [gefratojn, parencojn, amikojn] de la ĵus baptita kaj ĉiujn, kiuj tie ĉi kunestas. Protektu ilin de la malbono, kaj donacu al ili la plenon de Via paco en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
K: Amen.

C: Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

098.18

Elsendo:

C: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

Dum aŭ post la celebro de la bapto, oni povas elekti el jenaj kantoj:

099

Ĉielo kaj ter’ por vi floru.
Ne penoj, sed ĝoj’ vin favoru.
Vi havu la tempon por miri sen lim’,
kaj pacon por korpo kaj anim’.

4-voĉa gratul-rondkanto por naskiĝdat-reveno
DASS ERDE UND HIMMEL DIR BLÜHEN • EG (Württemberg) 580 • RG 734 • M: Herbert Beuerle 1990 • germana T: Kurt Rose 1990 • © Verlag Singende Gemeinde, Wuppertal • E: Adolf Burkhardt 1993

100

Vivu, Jesuo, nun en mia kor’,
restu, Jesuo, plu en mia dom’,
por ĉiam’, por ĉiam’, por ĉiam en la kor’,
por ĉiam’, por ĉiam’, por ĉiam en la dom’.

NIECH ŻYJE JEZUS ZAWSZE W SERCU MYM • Śpiewnik p. 118 • kp. ŚK 477 • M kaj pola T: nekonataj verkintoj • E: NV 162*

101

1. Baptita estas mi por Di’
per signo-far’ de Kristo;
la stamp’ de l’ Triunu’
por mi senĉesa jen asisto.
Min Dio dotis per Spirit’,
mi estas nun enkristigit’.
Ĝuante Regnan gloron
mi laŭdas la Sinjoron.

2. El akvo kaj el Di-Spirit’
naskiĝis mi denove;
elektis Di’ min Sia id’
kompate, amo-pove.
Mi vokas «Patro mia» Lin,
Li faris heredanto min.
Mi gastos en sereno
ĉe Lia grac-festeno.

3. Min Krist’ elektis, la Sinjor’,
por Li mi vivu tere.
Mi Lin servadu kun fervor’,
pri Li atestu vere.
Ne plu mi vivos en izol’,
amik’ mi estas, apostol’.
Laŭ Kristo mi nomiĝas;
mi min al Li dediĉas.

ICH BIN GETAUFT UND GOTT GEWEIHT • GL 635 • KG 4 • M: Caspar Ulenberg 1603 • germana T: Friedrich Dörr 1970 • © Diözesancaritasverband Eichstätt • E: Guido Holz 1986

102

BAPTO-KANTO

uzata en baptista komunumo

M (Bunessan) → 126 «Glora mateno»

1. oficanto:

Akve mi baptos vin laŭ la moro,
kiel Jesuon baptis Johan’:
Signo de pento, kredo-deklaro,
nasko-sigelo de la kristan’.

2. kunveno:

Venu, kolombo, Dia Spirito,
tuŝu la akvon per Via bril’!
Ni el ĉielo aŭdu la voĉon:
«Jen mi vin amas, [ho mia fil’ aŭ: mia filin’].»

3. oficanto:

Ĉu vi deziras sekvi Jesuon,
vivi laŭeble laŭ Lia vort’,
ami la homojn, porti la krucon,
morti, kaj vivi spite al mort’?

4. baptoto(j):

Jes, mi deziras sekvi Jesuon,
klare Lin montri en mia mond’,
enpraktikigi Lian instruon,
jesi Lin per tut-viva respond’.

5. oficanto:

Do en la nom’ de Dio, la Patro,
(baptante) kaj en la nom’ de Dio, la Fil’,
kaj en la nom’ de l’ Sankta Spirito
mi nun vin baptas laŭ Dia gvid’.

6. kunveno:

Ni vian bapton ĝoje atestas.
Gloras ni Dion, unu en tri.
Vian fratiĝon gaje ni festas.
Vin bonvenigas la eklezi’.

AKVE MI BAPTOS VIN • E (originale verkita): Leland Bryant Ross 1997* [K676T]

LA KONFIRMACIO

La Episkopo (Celebranto), oleante la konfirmaciatan sur la frunto per krismo, diras:

103

C: N., estu sigelita per la dono de Dio, la Sankta Spirito.
K: Amen.

C: Pacon al vi!

LA EŬKARISTIO

La sakramento de la eŭkaristio estas la celebro de la sankta meso (vidu tie!), memkompreneble kun la komunio.

Malsanuloj povas ricevi la korpon (kaj la sangon) de Kristo hejme ekster la meso.

Oni povas adori Kriston en la sakramento:
– viziti preĝejon kaj restadi antaŭ la tabernaklo
– ĉeesti eŭkaristian edifon
– partopreni en eŭkaristia procesio
– ricevi la sakramentan benon

104

LA KONFESO-SAKRAMENTO

Prepara Preĝo, ekzemple:

104.1

Dio, mi venas al Vi, ĉar mi scias, ke Vi rigardas min kun amo. Vi vidas ĉion, kio estas bona en mi, Vi vidas ankaŭ miajn erarojn kaj pekojn. Ĉion mi povas diri al Vi sincere, kaj Vi pardonas. – Dankon pro Via helpo!

kp. GL 65.1

104.2

aŭ:

Venu, Sankta Spirito, plenigu la korojn de Viaj fideluloj kaj ekbruligu en ili la fajron de Via amo.

Sendu Vian spiriton kaj ili rekreiĝos; kaj Vi renovigos la vizaĝon de la tero.

Ho Dio, kiu instruis la korojn de la kredantoj per lumigo de la Sankta Spirito; donu ke ni ĝuu la veran saĝecon en la sama Spirito kaj ĉiam ĝoju pro Lia konsolo.

Per nia Sinjoro, Jesuo Kristo, kiu vivas kaj regas en unueco de la sama Sankta Spirito, Dio, dum ĉiuj jarcentoj. Amen.

NV 54*

104.3

Legaĵo, ekzemple:

Luk 19,1-10

Jesuo eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la hom-amaso, ĉar li estis malgranda je staturo. Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomor-arbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

104.4

Esploro de la Konscienco:

Oni povas strukturi ĝin
– laŭ la dek ordonoj
– laŭ vivo-kampoj: familio, profesio k.t.p.
– laŭ la rilatoj al Dio, la proksimuloj, si mem
– laŭ la virtoj: kredo, espero, amo
– el la speciala intenco de la lasta konfeso
– aŭ alie

104.5

Pento:

Penti estas: sin deturni de la erara vojo kaj elekti la ĝustan. Pento ne estas afero de sentimento (kvankam forta emocio povas esti helpa), sed de la volo.

La motivo estu ne nur timo antaŭ puno, sed strebo retrovi sian veran memon, kaj ĉefe la Dia amo.

Pent-Esprimo, ekzemple:

104.6

Patro, mi pekis kontraŭ Via majesto kaj amo; kontraŭ Via sankta volo; kontraŭ Viaj ordonoj. Pardonu al mi ĉiujn ŝuldojn, kiel ankaŭ mi pardonis al ĉiuj miaj ŝuldantoj. Amen.

NV 57*

104.7

aŭ:

Ho Jesuo, mi ekgenuas antaŭ Via sankta kruco kaj mi vidas la suferojn de Viaj sanktaj korpo kaj animo. Miaj pekoj estas la kaŭzo de Via doloro. Tamen mi havas kuraĝon veni al Vi; mi, kiu estas pekulo kaj malŝatinto de Via amo. Mi ja scias, ke Via amo nin serĉas kaj altiras kaj deziras pardoni. Mi ja scias, ke Vi venis por savi ĉiujn pekulojn.

Ho mia Savanto, helpu min, ke mi akiru sinceran penton kaj kor-doloron pro miaj pekoj. Estu mia favor-petanto ĉe Via ĉiela Patro.

Mi petas Vian helpon, por ekkoni miajn pekojn kaj por konfesi ilin laŭvere, kun firma decido ilin eviti. Pro Via altvalora sango, kiu elfluis ankaŭ por mi, estu indulga kaj plene kompatema. Amen.

NV 56*

104.8

Intenco:

La ĝenerala intenco estas la firma volo, ne plu peki.
La speciala intenco estu ne tro vasta, ĝi estu preciza kaj en pozitiva formo.

Intenco povas esti sincera, eĉ se oni timas aŭ antaŭvidas, ke oni denove pekos.

104.9

Konfeso:

Ne ekzistas ordono pri la formo de la konfeso. Se oni ne estas certa, kiel fari ĝin, oni povas simple diri: «Pastro, mi jam de longe ne plu konfesis. Bonvolu helpi al mi.»

104.10

Absolvo:

C: Dio, la kor-favora Patro, per la morto kaj releviĝo de Sia Filo repacigis la mondon al Si, kaj sendis la Sanktan Spiriton por la pardono de la pekoj. Per la servo de la eklezio Li donacu al vi pardonon kaj pacon.

Do mi absolvas vin de viaj pekoj en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

R: Amen.

* R signifas: «Respondo».

104.11

Elsendo:

C: Danku al la Eternulo, ĉar Li estas bona, * kaj Lia boneco daŭros eterne.

Dio pardonis al vi la pekojn. Iru en paco.

104.12

Pento-Faro:

Eskster la konfesejo oni plenumas la destinitan pento-faron.

104.13

Danko-Preĝo, ekzemple:

Ho Dio, Vi pardonis, pro Via senlima boneco, ĉiujn miajn pekojn. Vi forviŝis el mia animo ĉiujn makulojn kaj redonis al ĝi la bonecon de Via graco. Nun mi povas vivi feliĉe pro Via patra amo, kiun Vi donacis al mi. Kun ĝojo mi dankas al Vi.

NV 63*

105

LA SANKT-OLEADO DE MALSANULOJ

105.1

La Biblia Fonto:

Jak 5,13-16

Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme kantu. Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li. Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

105.2

Konsekrado de la Oleo:

C: Ni preĝu. – Dio, Patro de ĉia konsolo, Vi sendis Vian Filon, mildigi la suferojn de la malsanuloj kaj sanigi ilin. Ni petas Vin: Elaŭdu nian fido-plenan preĝadon. Sendu de la ĉielo Vian Sanktan Spiriton sur tiun ĉi oleon. Kiel dono de Via kreitaĵo ĝi fortigas kaj vivigas la korpon. Per Via beno + tiu ĉi konsekrita oleo fariĝu por ĉiuj, kiujn ni ŝmiras per ĝi, sankta signo de Via kompato. Ĝi forpelu malsanon, doloron kaj aflikton; ĝi estu saniga por korpo, animo kaj spirito: en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun Vi vivas kaj regas eterne.
K: Amen.

105.3

La Sankt-Oleado:

C: (ŝmirante la frunton) Per tiu ĉi sankta oleado Dio helpu al vi per Sia riĉa kompato. Li asistu al vi per la forto de la Sankta Spirito.
K: Amen.

C: (ŝmirante la manojn) Dio, kiu liberigas vin de viaj pekoj, Li savu vin. Per Sia graco Li vin restarigu.
K: Amen.

105.4

Beno super la Malsanulo:

C: Kara frat[in]o! Benu vin Dio, la Patro.
K: Amen.

C: Sanigu vin Dio, la Filo.
K: Amen.

C: Fortigu vin Dio, la Sankta Spirito.
K: Amen.

C: Dio protektu kaj restarigu vin.
K: Amen.

C: Li plenigu vian koron per Sia lumo kaj konduku vin al la eterna vivo.
K: Amen.

C: Benu vin [kaj vin ĉiujn, kiuj tie ĉi estas kune] la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

105.5

Preĝoj antaŭ la Pordo de la Morto:

Kredo

Firme mi kredas al Vi, ho Dio viva, ho Triunuo vera. Mi kredas je ĉio, kion Vi revelaciis pere de Jesuo Kristo, kaj kion la sankta eklezio instruas.

La kredon mi volas ne nur anime konservi en mi, sed ankaŭ porti al la aliaj.

Dio, plikuraĝigu mian kredon. Amen.

NV 27*

Espero

Senlime bona Dio, pro la meritoj de Jesuo Kristo mi esperas ricevi de Vi la eternan feliĉon kaj ĉiujn gracojn, kiujn mi por tio bezonas.

Ĉi tion mi esperas kun firma konfido, ĉar Vi ĝin promesis, Vi, kiu estas ĉiopova, senfine bona kaj fidela je la promesoj.

Dio, plifortigu mian esperon. Amen.

NV 28*

Amo

Dio de la amo, mi amas Vin super ĉio el mia tuta koro, ĉar Vi estas senlime aminda.

Pro la amo al Vi mi ankaŭ amas ĉiujn homojn kiel min mem.

Dio, pliardigu mian amon. Amen.

NV 29*

Pento

Kompatema Dio, mi pentas pri miaj pekoj, ne nur pro tio, ke mi meritas punon; sed precipe pro tio, ke mi ofendis Vin, mian plej grandan Bonfaranton kaj la plej superan Bonon.

Mi abomenas ĉiujn miajn pekojn, kaj mi promesas, per la helpo de Via graco, plibonigi mian vivon kaj ne plu peki.

Dio, estu indulgema al mi pekulo. Amen

NV 30*

105.6

En Agonio:

Jesuo, Maria, Jozefo, mi oferas al Vi miajn koron, spiriton kaj vivon.

Jesuo, Maria, Jozefo, helpu al mi dum mia agonio.

Jesuo, Maria, Jozefo, enkonduku mian animon en la ĉielon. Amen.

NV 26*

105.7

Preĝo por Mortinta Edzino

Jam dekomence observanta gardisto de la tuta mondo, ĝojo kaj ravo de l’ anĝeloj: elaŭdu min.

Origina lumo, kiu ne ricevas alian lumon, komenco kaj fino: elaŭdu min.

Harmonio kaj feliĉo super ĉiu harmonio, kaŭzo de ĉio estanta: elaŭdu min.

Al ĉiuj epidemioj sanigon portanta kuracisto, sole justa juĝisto: elaŭdu min.

Nepra helpanto en ĉiaj timoj, favora elaŭdanto de ĉiuj vin alvokantoj: elaŭdu min.

Najbara subtenanto al ĉiuj suferantoj, luma suno: elaŭdu min.

Eterna lumo, plej milda, plej forta, plej mizerikorda kreinto: kompatu kaj elaŭdu min.

Savanto, el kiu fontas ĉiuj trezoroj, plej inda eterna Sinjoro Jesuo: akceptu favore la spiriton, akceptu afable la animon de mia karega edzino! Donu al ŝi la eternan ripozon, refreŝigu ŝin per Via graca roso, tenu ŝin sub la ombro de Viaj flugiloj! Prenu ŝin, Sinjoro, en la plenan kontenton, kiu kontentigas la plej etan same kiel la plej grandan! Lasu ŝin loĝi, Sinjoro, en Via regno, el kiu ŝi venis, ĉe la eternaj, feliĉaj spiritoj!

Min plorigas Margareta, mia elektita edzino. Permesu al ŝi, graco-plena Sinjoro, eterne sin vidi, rigardi kaj ĝojigi en la spegulo de Via eterna Dieco, el kiu ĉiuj anĝelaroj havas sian lumon!

Apartenantoj ĉiuj al la flago de la eterna flago-portisto, ĉiu ajn kreitaĵo min helpu el beata fundo de l’ koro sincere paroli: Amen!

el: La Kampulo de Bohemio, verkita de Johannes el Tepl (el Saaz), kiu vivis de ĉ.1350 ĝis 1414 en Bohemio.
Oni povas adapti la preĝon al la propra situacio, ekzemple okaze de la morto de filino, de patro, frato aŭ avino.
La akcentitaj majuskloj donas la akrostiĥon JOHANNES M. A., do la nomon kaj titolon (Magistro de la Artoj) de la aŭtoro.
E: Helmut Rössler, 1985 en Germana Antologio, p. 183

LA ORDINO

Ekzistas tri gradoj: la ordino por fariĝi:

diakono
presbitero
episkopo

La ordinanta episkopo surmetas silente la manojn sur la kandidaton.

106

LA GEEDZIĜO

La gefianĉoj mem donas, unu al la alia, la sakramenton. La paroĥestro, diakono, aŭ delegita presbitero estas necesa atestanto, por ke la geedziĝo estu valida. Ekzistas specialaj juraj reguloj, inter alie por malsam-konfesiaj aŭ malsam-religiaj paroj.

106.1

Saluto

En la libere formulita saluto, C povas uzi ankaŭ bibliajn tekstojn, ekzemple jenajn versojn:

el Psa 20

La Eternulo sendu al vi helpon el la sanktejo, * kaj el Cion Li vin fortigu.

Li donu al vi tion, kion deziras via koro; * kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.

106.2

Enira Preĝo, ekzemple:

C: Dio, Kreinto kaj Patro, Vi sanktigis la geedziĝon kiel bildon de la interligo inter Vi kaj Via popolo, inter Kristo kaj Lia eklezio. Elaŭdu nian preĝon por tiu ĉi fianĉo-paro. La gracon de la nupto-sakramento, kiun ili ricevos, ili disfaldu dum sia komuna vivo. Pri tio ni petas Vin per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

106.3

Legaĵo, ekzemple:

1 Kor 13 → 796 (strofoj 1 ĝis 10 plus antifono)

106.4

Esploro pri la Preteco al Kristana Geedziĝo:

C: …, mi demandas vin: Ĉu vi volas post zorga konsidero kaj el libera decido fari la nuptan interligon kun via fianĉ[in]o …?
R: Jes.

* R signifas: «Respondo».

C: Ĉu vi volas ami vian edz[in]on, estimi kaj honori, kaj resti fidela al [ŝi / li] dum ĉiuj tagoj de via vivo?
R: Jes.

C nun demandas ambaŭ gefianĉojn kune:

C: Ĉu vi ambaŭ estas pretaj akcepti infanojn kiel donacojn de Dio, kaj eduki ilin laŭ Kristo kaj Lia eklezio?
R: Jes.

C: Ĉu vi ambaŭ estas pretaj transpreni vian parton de kristana respondeco en eklezio kaj mondo?
R: Jes.

106.5

Beno super la Ringoj:

C: Fidela Dio, Vi faris kun ni nedisigeblan interligon. Ni dankas al Vi, ke Vi staras ĉe nia flanko.

Benu + tiujn ĉi ringojn, kaj ligu la paron, kiu portos ilin, per amo kaj fideleco. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

106.6

Nupto-Promeso:

N., antaŭ la vizaĝo de Dio mi akceptas vin kiel mian edz[in]on.

Mi promesas al vi fidelecon en bonaj kaj malbonaj tagoj, en sano kaj malsano, ĝis la morto nin separos.

Mi volas ami vin, estimi kaj honori, dum ĉiuj tagoj de mia vivo.

Portu tiun ĉi ringon kiel signon de nia amo kaj fideleco:

En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

106.7

Konfirmo:

C: (al la geedzoj) Donu nun unu al la alia la dekstran manon.

Dio ligis vin kiel edzon kaj edzinon. Li estas fidela. Li restos ĉe vi. La bonon, kiun Li komencis, Li perfektigos.

(volvante la stolon ĉirkaŭ la manojn) En la nomo de Dio kaj Lia eklezio mi konfirmas vian nuptan interligon.

(al la atestantoj) Vin, … kaj …, kaj ĉiujn ĉeestantojn mi deklaras atestantoj de tiu ĉi sankta interligo.

«Kion Dio kunigis, tion homo ne disigu.»

Mat 19,6

106.8

Porpetoj (libere formulitaj, aŭ ekzemple):

S: Ni preĝas por … kaj …, kiuj hodiaŭ donis kaj ricevis la nupto-sakramenton: ke ili firme staru en fideleco kaj amo, unu por la alia.
K: Dio, elaŭdu nin.

S: Ni preĝas por ĉiuj nupto-paroj: ke ili sian amon ne taksu memkomprenebla, sed akceptu ĝin ĉiam denove kiel donacon.
K: Dio, elaŭdu nin.

S: Ni preĝas por la diversaj generacioj, infanoj, gepatroj, geavoj: ke ili sin reciproke komprenu, respektu kaj asistu.
K: Dio, elaŭdu nin.

S: Ni preĝas por la eklezio: ke ĝi donu hejmon, protekton kaj helpon por gefianĉoj, familioj, aliaj paroj, senpartnere edukantaj, kaj soluloj.
K: Dio, elaŭdu nin.

106.9

La Preĝo de la Sinjoro:

K: Patro nia …

106.10

Beno:

C: La ĉiopova Dio vin benu per la vorto de Sia buŝo. Li kunigu viajn korojn per la nepereonta ligilo de vera amo.
K: Amen.

C: Estu benataj en viaj infanoj, kaj la amon, kiun vi donas al ili, ili redonu al vi centoble. La paco de Kristo loĝu ĉiam en viaj koroj kaj en via domo.
K: Amen.

C: Veraj amikoj asistu al vi dum ĝojo kaj sufero. Kiu estas mizera, trovu ĉe vi konsolon kaj helpon.

Kaj la beno, kiu estas promesita al la kompatemaj, venu abunde super vian domon.
K: Amen.

C: Benata estu via laboro, kaj ĝia frukto restu ĉe vi. Ne turmentu vin zorgo, ne delogu vin vanta brilo, sed via koro konsideru la trezorojn, kiuj valoras por la eterna vivo.
K: Amen.

C: Dio vin konduku al la pleneco de la maljun-aĝo, kaj donacu al vi la rikolton de la vivo. Kaj post kiam vi fidele servis al Lia regno, Li prenu vin en Sian eternan gloron.
K: Amen.

C: Tion donu al vi la triunua Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.

106.11

Elsendo:

C: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

Aldonaj Kantoj:

107

1. Ho, manojn miajn prenu
kaj gvidu min.
Konduku min kaj benu
ĝis mia fin’.
Sen Vi ne iri povas
eĉ paŝon mi.
Min, kie Vi Vin trovas,
kunprenu, Di’.

2. En Via amo nestu
nun mia kor’,
ke ĝi trankvila restu
en ĝoj’, dolor’.
Konsolu mizerulon
per Via vid’.
Mi fermos la okulon
en blinda fid’.

3. Eĉ se mi ĝin ne vidas,
la Patra man’
tra nokt’ al celo gvidas
laŭ Via plan’.
Do manojn miajn prenu
kaj gvidu min.
Konduku min kaj benu
ĝis mia fin’.

SO NIMM DENN MEINE HÄNDE • Unisono 85 • EG 376 • RG 695 • M (Silcher): Friedrich Silcher 1842 • germana T: Julie von Hausmann 1842 • E: Magda Carlsson-Bohman, 1952 en EK 50 • AK 140

108

1.-3. Ĉantas pro ĝoj’ la ĉielo. Haleluja.
Ĉar vi kaj mi:

1. En ni ambaŭ brilas la gloro de Di’.

2. Nin nun faras unu la amo de Di’.

3. Per ni ambaŭ estu la gloro al Di’.

1.-3. Haleluja. Haleluja.
Haleluja. Haleluja.

EL CIELO CANTA ALEGRIA • el Argentino • Thuma Mina 54 • M kaj hispana T: Pablo Sosa • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 2001

109

1. Du veloj ekhelas
sur golfa lazur’,
du veloj ekŝvelas
al paca forkur’.

2. Se unu ekrondas
per venta alblov’,
la alia respondas
per sama ekmov’.

3. Se unu impetas,
duopas rapid’,
se unu kvietas,
ripozas la amik’.

ZWEI SEGEL ERHELLEND DIE TIEFBLAUE BUCHT • M: Albrecht Kronenberger 1996 • germana T: Conrad Ferdinand Meyer • E: Guido Holz, 1988 en Tra(nskon)dukoj p. 64

110

Nin benu kaj protektu Dio,
Patro, Filo kaj Spirit’.
Amen.

3-voĉa rondkanto
ES SEGNE UND BEHÜTE UNS • EG 174 • RG 352 • KG 675 • M: Hermann Stern ĉ. 1960 • © Verlag Merseburger Berlin GmbH • germana T: beno el la liturgio • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 262

111

EL LA KATEKISMO DE MARTIN LUTHER

111.1

LA SAKRAMENTO DE LA SANKTA BAPTO

Unue

Kio estas la bapto?

La bapto estas ne nur simpla akvo, sed ĝi estas la akvo, entenita en la Dia ordono kaj ligita kun la Dia vorto. Kiu estas tiu vorto de Dio? Nia Sinjoro Jesuo Kristo diras laŭ Mateo en la lasta ĉapitro: Iru en la tutan mondon, disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

Due

Kion donas aŭ por kio utilas la bapto?

Ĝi donas pardonon de la pekoj, liberigas de la morto kaj de la diablo kaj donacas la eternan beatecon al ĉiuj, kiuj kredas tion, kiel la vortoj kaj promesoj de Dio deklaras.

Kiuj estas tiuj vortoj kaj promesoj de Dio?

Nia Sinjoro Jesuo Kristo diras laŭ Marko en la lasta ĉapitro: Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

Trie

Kiel akvo povas havi tiel grandajn efikojn?

Akvo ja ne faras tion, sed la Dia vorto, kiu estas en kaj kun la akvo, kaj la kredo, kiu fidas al tiu vorto en la akvo. Ĉar sen la vorto de Dio la akvo estas simpla akvo kaj neniu bapto; sed kun la vorto de Dio ĝi estas bapto, tio estas graco-riĉa akvo de vivo kaj bano de nova naskiĝo en la Sankta Spirito, kiel Paŭlo diras al Tito en la tria ĉapitro: Dio savas nin per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj de eterna vivo, laŭ la espero.

Tio estas certe vera.

Kvare

Kion signifas do tiu akvo-bapto?

Ĝi signifas, ke la malnova Adamo en ni estu dronigata per ĉiutaga pento kaj pento-faro, kaj ke li mortu kune kun ĉiuj pekoj kaj malbonaj emoj, kaj ke denove ĉiutage eliru kaj reviviĝu nova homo, kiu vivu en justeco kaj pureco antaŭ Dio eterne.

Kie tio estas skribita?

La apostolo Paŭlo diras al la Romanoj en la sesa ĉapitro: Ni estas entombigitaj kun Kristo per la bapto en la morton, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.

111.2

LA SAKRAMENTO DE LA ALTARO AŬ LA SANKTA VESPERMANĜO

Unue

Kio estas la sakramento de la altaro?

Ĝi estas la vera korpo kaj sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sub pano kaj vino por ni kristanoj instalita de Kristo mem, por ke ni manĝu kaj trinku.

Kie tio estas skribita?

Jene skribas la sanktaj evangeliistoj Mateo, Marko, Luko kaj la apostolo Paŭlo: Nia Sinjoro Jesuo Kristo en la nokto, en kiu Li estis perfidata, Li prenis la panon, dankis kaj dispecigis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj kaj diris: Prenu kaj manĝu: ĉi tio estas Mia korpo, kiu estas donata por vi. Ĉi tion faru por memorigo pri Mi. Sammaniere Li prenis ankaŭ la kalikon post la vesper-manĝo, dankis kaj donis ĝin al ili kaj diris: Prenu kaj trinku vi ĉiuj el ĝi: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en Mia sango, kiu estas elverŝata por vi, por la pardonado de pekoj. Ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri Mi.

Due

Por kio do utilas tiu manĝado kaj trinkado?

Tion montras al ni ĉi tiuj vortoj: «Por vi donata kaj elverŝata por la pardonado de la pekoj,» nome, ke en la sakramento al ni estas donataj per tiuj vortoj pardonado de la pekoj, vivo kaj beateco; ĉar kie estas pardonado de pekoj, tie estas ankaŭ vivo kaj beateco.

Trie

Kiel korpaj manĝado kaj trinkado povas havi tiel grandajn efikojn?

Manĝado kaj trinkado vere ne faras tion, sed la vortoj tie skribitaj: «Por vi donata kaj elverŝata por la pardonado de la pekoj.» Ĉi tiuj vortoj estas, krom la korpa manĝado kaj trinkado, la ĉefaĵo en la sakramento. Kaj kiu kredas al tiuj vortoj, tiu havas, kion ili diras kaj kiel ili tekstas, nome: pardonadon de la pekoj.

Kvare

Kiu ricevas do tiun sakramenton inde?

Fasti kaj korpe pretiĝi ja estas deca ekstera disciplino, sed tiu estas vere inda kaj plene preta, kiu kredas tiujn vortojn: «Por vi donata kaj elverŝata por la pardonado de la pekoj.» Sed kiu ne kredas tiujn vortojn aŭ dubas, tiu estas malinda kaj nepreta; ĉar la vorto: «Por vi» postulas vere kredantajn korojn.

111.3

PRI LA OFICO DE LA ŜLOSILOJ KAJ PRI LA PEK-KONFESO

La parto pri la Ofico de la Ŝlosiloj origine ne troviĝas en la Malgranda Katekismo; ĝi tamen devenas de Martin Luther.

Kio estas la Ofico de la Ŝlosiloj?

Ĝi estas la speciala potenco, kiun Kristo donis al Sia Eklezio sur la tero, por pardoni al la pentemaj pekintoj la pekojn, sed por reteni al la nepentemaj la pekojn tiel longe, kiel ili ne pentas.

Kie tio estas skribita?

Nia Sinjoro Jesuo Kristo diras al Petro laŭ Mateo en la deksesa ĉapitro: Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. Same Li diras al Siaj disĉiploj laŭ Johano en la dudeka ĉapitro: Ricevu la Sanktan Spiriton! Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kaj kies vi retenos, ili estas retenitaj.

Kio estas la konfeso?

La konfeso ampleksas du partojn en si: unu, ke oni konfesu la pekojn, la alia, ke oni ricevu la absolvon aŭ pardonon de la konfes-prenanto, kiel de Dio mem, kaj ke oni nepre ne dubu pri tio, sed firme kredu, ke la pekoj estas pardonitaj per tio antaŭ Dio en la ĉielo.

Kiujn pekojn oni do devas konfesi?

Antaŭ Dio oni devas kulpigi sin pri ĉiuj pekoj, eĉ pri tiuj, kiujn ni ne konscias, kiel ni faras en la Patronia. Sed antaŭ la konfes-prenanto ni konfesu nur tiujn pekojn, kiujn ni scias kaj sentas en la koro.

Kiuj estas tiuj?

Jen rigardu vian staton laŭ la Dek Ordonoj, ĉu vi estas patro, patrino, filo, filino, aŭ en kiu profesio kaj servo vi staras:

ĉu vi estis malobeema, malfidela, maldiligenta, kolerema, malĉasta, malpacema,
ĉu vi ofendis iun per vortoj aŭ agoj,
ĉu vi ŝtelis, preterlasis aŭ malutilis.

Kiamaniere vi konfesas viajn pekojn antaŭ la konfes-prenanto?

Jene vi diru al la konfes-prenanto:

Mi petas, ke vi aŭdu mian pek-konfeson
kaj alparolu al mi la absolvon pro Dio.

Poste konfesu vin kulpa antaŭ Dio pri ĉiuj pekoj kaj eldiru antaŭ la konfes-prenanto tion, kio kuŝas sur vi kiel precipa peko kaj kulpo.

Vian pek-konfeson vi povas fermi per la vortoj:

Tion ĉion mi bedaŭras.
Mi petas gracon.
Mi volas pliboniĝi.

Kiel okazas la Absolvo?

La konfes-prenanto diras:

Dio korfavoru vin
kaj fortigu vian kredon. Amen.

Ĉu vi ankaŭ kredas,
ke mia absolvo estas absolvo de Dio?

Respondo:

Jes, mi kredas.

Poste li diras:

Kiel vi kredas, tiel fariĝu al vi.
Kaj mi laŭ la ordono de nia Sinjoro Jesuo Kristo pardonas al vi viajn pekojn
en la nomo de la Patro
kaj de la Filo
kaj de la Sankta Spirito. Amen.

Iru en paco!

Sed kiuj havas grandan suferon de la konscienco aŭ estas afliktataj aŭ turmentataj, tiujn la konfesprenanto certe scios konsoli per pli multaj vortoj el la Sankta Skribo kaj stimuli al fido. Tio estu nur unu maniero de la pek-konfeso.

La Komuna Pek-Konfeso:

Ĉiopova Dio, favor-kora Patro, mi kompatinda, mizera, pekema homo konfesas al Vi ĉiujn miajn pekon kaj malbon-agon, kiujn mi faris per pensoj, vortoj kaj agoj, per kiuj mi iam kolerigis Vin kaj meritis Vian punon tempan kaj eternan.

Sed mi elkore bedaŭras ilin ĉiujn kaj pentegas pri ili, kaj mi petas Vin pro Via senfunda favor-koreco kaj pro la senkulpaj amaraj sufero kaj morto de Via Filo Jesuo Kristo, ke Vi estu graco-plena kaj favor-kora al mi mizera pek-hava homo, ke Vi pardonu al mi ĉiujn miajn pekojn kaj donacu por mia plibonigo la forton de Via Spirito. Amen.

E: Richard Hoppe 1961