090
090.1
Malfermo:
C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu
subteni min.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj
al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam
kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)
091
Himno:
1. Vidu, la noktaj
ombroj jam paliĝas,
ruĝe ekglimas lumo de l’
aŭroro.
Ni do per pia voĉ’ al Dio preĝu,
nia
Sinjoro.
2. Li nin kompatu
el profunda amo,
savon koncedu, kaj forpelu lacon,
pro Sia bono
por eterne donu
al ni la pacon.
3. Dio la Patro,
Filo kaj Spirito
tion al ni donacu kun favoro,
al kies laŭdo
sonas en la mondo
kantoj de gloro.
ECCE
IAM NOCTIS TENUATUR UMBRA • M (Lobet den Herren): Johann Crüger
1653 • latina T: el la epoko de la Karolidoj • E: Guido
Holz 1966*
La saman melodion, sed kun aliaj akordoj → 450
1a Antifono:
091.4
Ho Dio mia, mia gloro!
aŭ en la plena formo:
091.5
Ho Dio mia,
matene mi volus vidi Vin
en Via sanktejo,
vidi Vian forton kaj gloron. (Haleluja.)
091.6
1a Psalmo: Psa 63
VI
Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; * soifas pri Vi mia animo,
sopiras pri Vi mia karno, * en lando seka, sensuka, kaj senakva.
Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, * vidi Vian forton kaj gloron.
Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; * miaj lipoj Vin gloras. — (Antifono)
Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, * levadus miajn manojn pro Via nomo.
Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, * kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, * en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
Ĉar Vi estis por mi helpo, * kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
Mia animo algluiĝis al Vi; * min subtenas Via dekstra mano. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.
Oni ripetu la 1an antifonon.
2a Antifono:
091.7
Benata estu Dio.
aŭ en la plena formo:
091.8
Meze de la fajro
la tri viroj kantis
kvazaŭ unu-buŝe:
Benata estu Dio. (Haleluja.)
091.9
Laŭdkanto de la tri Junuloj: el Dan 3,56-88
V
Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; * prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; * laŭdu Lin, ĉieloj;
ĉiuj akvoj super la ĉielo; * ĉiuj Liaj fortoj;
suno kaj luno; * steloj de la ĉielo;
ĉiu pluvo kaj roso; * ĉiuj nuboj kaj ventoj;
fajro kaj varmego; * malvarmo kaj frosto;
fulmotondro kaj prujno; * glacio kaj neĝo.
Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; * laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. — (Antifono)
Laŭdu la Eternulon, vi, tero; * prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; * laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;
vi, akvo-fontoj; * riveroj kaj maroj;
ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; * ĉiuj birdoj en la aero.
Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; * laŭdu Lin, homidoj. — (Antifono)
Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; * prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; * laŭdu Lin, Liaj servantoj;
justaj spiritoj kaj animoj; * piaj kaj humilaj koroj.
Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; * prikantu kaj gloregu Lin eterne. — (Antifono)
Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; * ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.
Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; * laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.
Oni ripetu la 2an antifonon.
3a Antifono:
091.10
Ĉiuj popoloj, kantu al Li.
091.11
3a Psalmo: Psa 117
VII
Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, * laŭdu Lin ĉiuj gentoj;
ĉar granda estas Lia boneco al ni, * kaj la vero de la Eternulo restas eterne. — (Ant.)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.
Oni ripetu la 3an antifonon.
091.12
Legaĵo, ekzemple:
2 Pet 3,13-14
L: Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco. Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco, senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li.
091.13
aŭ:
Apo 7,10-12
L: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido. Amen. La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.
091.14
aŭ:
1 Tes 5,4-6
L: Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto; ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto nek el mallumo; tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.
091.15
Responsorio:
S/K: Filo de l’ vivanta Dio, Vi
nin kompatu, Kristo.
S, ekzemple: Vi Sidas dekstre de la Patro.
Vi
venos juĝi la mondon.
Vi sendas la Sanktan Spiriton.
K: Vi
nin kompatu, Kristo.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la
Sankta Spirito.
K: d.c.
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja:
091.16
La Eternulo vizitis Sian popolon.
aŭ en la plena formo:
091.17
La Eternulo vizitis Sian popolon
kaj
faris por ili elaĉeton;
vizitis nin la sunleviĝo de
supre
por gvidi niajn piedojn
en la vojon de paco.
091.18
Laŭdkanto de Zeĥarja:
Luk 1,68-79
VIII
Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, * ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
kaj levis kornon de savo por ni * en la domo de Sia servanto David,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, * de post la komenco de la mondo,
savadon el niaj malamikoj * kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; * la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, * ni servu Lin sentime,
en sankteco kaj justeco antaŭ Li * ĉiujn niajn tagojn. — (Antifono)
Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, * por pretigi Liajn vojojn,
por doni al Lia popolo scion de savo * en la pardonado de iliaj pekoj,
pro la kompata koro de nia Dio, * per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,
por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, * por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. Oni ripetu la antifonon.
091.19
Petoj (libere formulitaj, aŭ jene):
C: Benata estu Dio, kiu per Sia Filo donas al la mondo esperon kaj vivon. Al Li ni preĝu:
S: Dio, Vi donas al ni tiun ĉi novan
tagon.
K: Donacu, ke ni kompletigu ĝin honore al Vi.
S: Vi enmetis kredon, esperon kaj amon en niajn
korojn.
K: Konservu Viajn donojn en ni ĉiutempe.
S: Niaj okuloj estu ĉiam fiksitaj al Vi.
K:
Pretigu nin sekvi Vian vokon.
S: Gardu nin kontraŭ la delogoj de la
malbono,
K: kaj protektu nin sur ĉiuj niaj vojoj.
La Preĝo de la Sinjoro:
C: Ni preĝu kiel la Sinjoro instruis nin
preĝi:
K: Patro nia …
Resuma Preĝo
el la taga liturgio, aŭ:
C: Ĉiopova Dio, Vi vera lumo kaj eterna tago,
en la cirkulado de la tempo Vi ĉiam denove donas novan matenon
al ni. Forigu la nokton de la malbono, kaj heligu nian koron per la
brilo de Via venado. Pri tio ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia
Sinjoro, kiu kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, vivas kaj
regas nun kaj eterne.
K: Amen.
091.20
aŭ:
Petoj:
C: Ni benas Vin, Dio, kiu donacis al ni Vian Filon. Ni vokas al Vi:
S: Plenigu nin per Via amo.
K: Plenigu nin per
Via amo.
S: Via Filo mortis por ni sur la kruco.
K:
Plenigu nin per Via amo.
S: Li resurektis por ni el la mortintoj.
K:
Plenigu nin per Via amo.
S: Li sendis al ni Sian Sanktan Spiriton.
K:
Plenigu nin per Via amo.
S: Li restas inter ni ĝis la fino de la
mondo.
K: Plenigu nin per Via amo.
S: Li gvidas nin tra tiu ĉi nova tago.
K:
Plenigu nin per Via amo.
La Preĝo de la Sinjoro:
C: Ni preĝu kiel Via Filo instruis nin preĝi:
K: Patro nia …
Resuma Preĝo
el la taga liturgio, aŭ:
C: Dio, nia Patro! Via amo estu hodiaŭ kun ni
dum ĉiu horo, por ke nia tuta vivo estu glor-kanto antaŭ Vi
per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
091.21
aŭ (dimanĉe):
Petoj:
C: Estu laŭdata Jesuo Kristo, Li, nia tago, Li, nia suno, kiu prilumas ĉiun homon. Al Li ni voku:
S: Vi, nia vivo kaj nia savo!
K: Vi, nia vivo
kaj nia savo!
S: Vi donacas al ni la matenon de tiu ĉi
tago. Dankante ni celebru Vian resurekton.
K: Vi, nia vivo kaj nia
savo!
S: Via Spirito gvidu nin tra tiu ĉi tago, por
ke ni plenumu tion, kio plaĉas al Vi.
K: Vi, nia vivo kaj nia
savo!
S: Ni ĝoje partoprenu en la Diservo de Via
eklezio. Nutru nin per Via vorto kaj Via sakramento.
K: Vi, nia
vivo kaj nia savo!
S: Inspiru niajn korojn, por ke ni ekkonu Viajn
bonajn farojn.
K: Vi, nia vivo kaj nia savo!
La Preĝo de la Sinjoro:
C: Ni preĝu al la Patro, kiel Vi, Jesuo, mem instruis nin preĝi:
K: Patro nia …
Resuma Preĝo
el la taga liturgio, aŭ:
C: Niajn agojn, ni petas, Dio, subtenu per Via
helpo kaj akompanu per Via favoro, por ke ĉiu nia preĝado
kaj farado komenciĝu per Vi kaj en Vi perfektiĝu. Pri tio
ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
091.22
Beno:
C: La Sinjoro estu kun vi.
Episkopo:
Pacon al vi.
K: Kaj kun via spirito.
C: Benu vin la ĉiopova Dio: la
Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.
D: … iru en paco.
K: Al Dio
estu danko.
092
092.1
Malfermo:
C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu
subteni min.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj
al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam
kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)
093
Himno:
1. Honor’
kaj laŭd’ al nia Di’,
ĉar patre kun
potenco
miraklojn ĉiam faris Li
laŭ Sia
providenco.
Profunde Li konsolas nin,
ke al mizero venu
fin’.
Al nia Di’ honoro!
2. La anĝelaro
dankas Vin,
ho Estro de l’ ĉieloj.
Sur tero kaj en
mara sin’,
kaj fore inter steloj,
laŭdegas ĉio
Vin, kaj en
konsento kantas ni Amen.
Al nia Di’ honoro!
3. La tutan kreon
tenas Li
konstante en la mano.
Li kun egala simpati’
al
ĉiu Di-regnano
prizorgas ĉion kun favor’
de
frua ĝis nokt-meza hor’.
Al nia Di’ honoro!
4. Mi el mizer’
alvokis Lin.
Li aŭdis mian krion.
De l’ morto Li
forŝiris min,
redonis energion.
Mi dankas do al mia
Di’.
Kun mi konfesu ĉiuj vi:
Al nia Di’
honoro!
5. La Eternulo
ligis Sin
al Sia Di-popolo.
Li restas ties viv-destin’,
espero
kaj konsolo.
La Siajn kun patrina man’
kondukas Li laŭ
Sia am’.
Al nia Di’ honoro!
6. Kredantoj al la
Dia Fil’,
mortinta por la mondo,
Lin danku pro
anim-trankvil’ –
de l’ vero Li la fonto.
La
falsajn diojn moku vi,
la Eternulo estas Di’.
Al nia Di’
honoro!
7. Ho, venu al la
Dia dom’
kun ĝojo-plena koro.
Ĝoj-kantu ni al
Lia nom’
en jubilanta ĥoro:
«Glorinda estas
nia Di’,
mirinde faris Li por ni.»
Al nia Di’
honoro!
SEI LOB UND EHR DEM HÖCHSTEN GUT • EG 326 • RG 240 (T) • M (Sei Lob und Ehr): Johann Crüger 1653 (laŭ Guillaume Franc 1543 kaj Loys Bourgeois 1551) • germana T: Johann Jakob Schütz 1675 • E: Richard Hoppe kaj W. J. Downes, 1971 en AK 19 • 4a strofo: Albrecht Kronenberger 1996 • prilaboro: Kloster Kirchberg 1998/2001 • 5a strofo: Adolf Burkhardt 2001
1a Antifono:
093.8
Via mano estu al mi helpo;
ĉar
Viajn ordonojn mi elektis.
093.9
1a Psalmo: Psa 119,169-176
X
Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; * laŭ Via vorto klerigu min.
Mia petego venu al Vi; * laŭ Via diro savu min.
Miaj lipoj eldiru gloradon, * ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.
Mia lango predikos pri Via vorto, * ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.
Via mano estu al mi helpo, * ĉar Viajn ordonojn mi elektis.
Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, * kaj Via instruo estas mia plezuro.
Mia animo vivu kaj gloru Vin, * kaj Viaj juĝoj min helpu.
Mi erar-vagis kiel perdita ŝafo; / elserĉu Vian sklavon, * ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito.
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —
Oni ripetu la 1an antifonon.
2a Antifono:
093.10
Via trono, ho Sinjoro,
staras por
ĉiam kaj eterne.
093.11
2a Psalmo: Psa 45,2-10
VI
Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; * mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; * tial Dio benis vin por ĉiam. — (Antifono)
Zonu vian lumbon per glavo, * vi, forta per via majesteco kaj beleco.
Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, * por justeco al la humiluloj.
Kaj via dekstra mano * montros miraklojn.
Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, * ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. — (Antifono)
Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; * la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo * pli ol viajn kamaradojn.
De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; * en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; * ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito.
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —
Oni ripetu la 2an antifonon.
3a Antifono:
093.12
Mi vidis la novan
Jerusalemon
pretigitan kiel fianĉino ornamita por sia edzo.
093.13
3a Psalmo: Psa 45,11-18
VI
Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, * kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, * tiam vi kliniĝu antaŭ li.
Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; * petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; * el ora teksaĵo estas ŝia vesto.
En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, * ŝiaj koleginoj.
Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; * ili eniras en la palacon de la reĝo. — (Ant.)
Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; * vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; * tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito.
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —
Oni ripetu la 3an antifonon.
093.14
Legaĵo:
Rom 15,5-7
L: Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo; por ke vi unu-anime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.
Versiklo:
S: Al la Eternulo plaĉas Lia popolo.
K: Li
ornamas humilulojn per savo.
Preĝo:
C: Ho Dio, fajro de eterna amo, ekbruligu nian
koron per Via ardo, por ke ni amu Vin pli ol ĉion, kaj pro amo
al Vi ankaŭ niajn gefratojn. Pri tio ni preĝas per Kristo,
nia Sinjoro.
K: Amen.
aŭ aliaj konvenaj tekstoj, ekzemple:
093.15
Legaĵo:
L: Ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.
1 Joh 4,16
Versiklo:
S: Al Viaj ordonoj klinu mian koron.
K: Vivigu
min per Via vorto.
Preĝo:
C: Dio, Vi amas Viajn kreaĵojn, kaj estas
ĝojo por Vi loĝi inter la homoj. Donu al ni novan kaj puran
koron, kiu estas preta akcepti Vin. Tion ni petas per Jesuo Kristo,
nia Sinjoro.
K: Amen.
Fina Voko:
S: Ni benu la Eternulon.
K: Al Dio estu danko.
094
094.1
Malfermo:
C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu
subteni min.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj
al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam
kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)
095
Himno:
1. Kreinto bona Vi
de l’ lum’,
per Vi eklumas ĉiu tag’.
La
kreon de la tuta mond’
komencis Vi per nova lum’.
2. Maten’
ligita kun vesper’
nomiĝas tag’ laŭ Via
vol’.
Ĝin glutos nigro kaj ĥaos’.
Ni Vin
petegas: Aŭdu nin.
3. Ne nestu kulp’
en nia kor’
nek flirta, petolema pens’;
ke nek
tenebro nek obskur’
detenu nin de nia cel’.
4. Frapante je l’
ĉiela pord’
premion gajnu ni de l’ viv’.
Obstakla
ĉio restu for.
Ni puraj vivu antaŭ Vi.
5. En tiu ĉi
vespera hor’
Vin gloru nia laŭda kant’,
Vin,
Patro, Filo kaj Spirit’,
Vin, tri-persona unu Di’.
Amen.
LUCIS CREATOR OPTIME • M: gregoria • latina T: 7a-8a jc. • E: Albrecht Kronenberger 1997
1a Antifono:
095.6
Diris Dio al mia Sinjoro:
Sidu
dekstre de Mi.
095.7
1a Psalmo: Psa 110
VII
La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, * ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: * Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi * en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo * aliĝas al vi la roso de via junularo. — (Antifono)
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; / vi estas pastro por ĉiam, * laŭ la maniero de Melkicedek. — (Antifono)
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko * frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; * tial li levos la kapon. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —
Oni ripetu la 1an antifonon.
2a Antifono:
095.8
Antaŭ Dio tremu, ho tero,
antaŭ
la Sinjoro, haleluja / nia Dio.
095.9
2a Psalmo: Psa 114
IX
Kiam Izrael eliris el Egiptujo, * la domo de Jakob el fremda popolo,
tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, * Izrael Lia regno. — (Antifono)
La maro vidis kaj forkuris, * Jordan turniĝis malantaŭen;
La montoj saltis kiel ŝafoj, * la montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? * Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, * montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, * antaŭ la Dio de Jakob,
kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, * graniton en akvodonan fonton. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. —
Oni ripetu la 2an antifonon.
095.10
Laŭdkanto el la Apokalipso: el Apo 19,1-7
S/K: Amen, *haleluja.
* En Karesmo: «Amen. Laŭdu Dion.»
S: La savo kaj la gloro kaj la potenco
apartenas al nia Dio,
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj
juĝoj.
K: Amen, *haleluja.
S: Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj
servistoj,
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
K:
Amen, *haleluja.
S: Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la
Plejpotenca, reĝas.
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li
la gloron.
K: Amen, *haleluja.
S: Ĉar venis la edziĝo de la
Ŝafido,
kaj Lia edzino sin pretigis.
K: Amen, *haleluja.
Apo
19,1-7
AMEN, HALLELUJA • GL 686 • KG 272 • ©
Christophorus-Verlag, Freiburg • E: Albrecht Kronenberger 1997
095.11
Legaĵo, ekzemple:
2 Kor 1,3-4
L: Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.
095.12
aŭ:
2 Tes 2,13-14
L: Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
095.13
aŭ:
1 Pet 1,3-5
L: Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj, en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la ĉielo por vi, kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.
095.14
aŭ:
Rom 11, 33-36
L: Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? Aŭ kiu estis Lia konsilanto? Aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li? Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.
095.15
Responsorio:
S/K: Benata Vi estas sur la volbo
ĉiela, laŭdinda kaj gloregenda eterne.
S: Benata Via
nomo majesta,
K: laŭdinda kaj gloregenda eterne.
S: Gloro
al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: d.c.
Antifono por la Laŭdkanto de Maria:
095.16
Ĉe ni Vi restu: Estas vespere,
kaj
la tago jam malkreskis. (Haleluja.)
095.17
Laŭdkanto de Maria: Luk 1,46-55
VI
Mia animo altigas la Eternulon, * kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; * ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, * kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj * al tiuj, kiuj Lin timas. — (Antifono)
Li montris forton per Sia brako, * Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, * kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, * kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.— (Antifono)
Li helpis Sian servanton Izrael, * memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, * al Abraham kaj al lia idaro eterne. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
095.18
Porpetoj
libere formulitaj, aŭ unu el jenaj tri modeloj:
C: Ni adoras Jesuon Kriston, la kapon de la eklezio. Ni ĝoje voku al Li:
S: Helpu al Via eklezio,
K: ke ĝi vere
estu signo de la unueco en la mondo.
S: Asistu al nia papo … kaj al ĉiuj
aliaj episkopoj, al ĉiuj estroj de kristanaj komunumoj.
K:
Donacu al ili unuecon, karitaton kaj pacon.
S: Ligu pli kaj pli la kristanojn kun Vi,
K:
por ke ili atestu pri Vi per sia vivo.
S: Donu al la mondo Vian pacon,
K: por ke ĉie
floru trankvilo kaj sekuro.
S: Al niaj mortintoj donacu la resurekton
K:
kaj al ni la eternan vivon kun ili.
La Preĝo de la Sinjoro:
C: Ni preĝu al la Patro, kiel Vi mem instruis nin preĝi:
K: Patro nia …
Resuma Preĝo
el la taga liturgio, aŭ:
C: Aŭdu, Dio, nian preĝon. Protektu kaj
gardu nin, kiel dum la tago, tiel ankaŭ dum la nokto. Konsolu
nin en niaj afliktoj, por ke ankaŭ ni povu konsoli tiujn, kiuj
iel afliktiĝas. Pri tio ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia
Sinjoro, kiu kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, vivas kaj
regas nun kaj eterne.
K: Amen.
095.19
aŭ:
Porpetoj:
C: Ni preĝu al Kristo, kiu volas savi ĉiujn:
S: Memoru, Sinjoro, la Viajn.
K: Memoru,
Sinjoro, la Viajn.
S: Per Via lumo heligu ĉiujn homojn.
K:
Memoru, Sinjoro, la Viajn.
S: Per Via sango sanktigu la eklezion.
K:
Memoru, Sinjoro, la Viajn.
S: Per Via Spirito loĝu en nia mezo.
K:
Memoru, Sinjoro, la Viajn.
S: Per Via forto protektu la vojaĝantojn.
K:
Memoru, Sinjoro, la Viajn.
S: Per Via graco vivigu niajn mortintojn.
K:
Memoru, Sinjoro, la Viajn.
La Preĝo de la Sinjoro:
C: Laŭ Via instruo ni preĝu:
K: Patro nia …
Resuma Preĝo
el la taga liturgio, aŭ:
C: Ni dankas al Vi, ĉiopova Patro, pro tiu ĉi
vespero. Ni dankas al Vi, ke Vi elektis nin jam de la komenco, ke Vi
sanktigis nin per Via Sankta Spirito, ke Vi donacis al ni la kredon.
Tial Vin laŭdu nia tuta vivo per Jesuo Kristo, Via Filo, nia
Sinjoro, kiu kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito, vivas kaj
regas nun kaj eterne.
K: Amen.
095.20
aŭ:
Porpetoj:
C: Ni preĝu al Dio, la Patro, kiu per la releviĝo de Sia Filo novigis la mondon:
S: Donacu al ni Vian kompaton.
K: Donacu al ni
Vian kompaton.
S: Dotu Vian eklezion per la donoj de la Sankta
Spirito, por ke ĝi estu meze en la mondo signo de la nova
vivo.
K: Donacu al ni Vian kompaton.
S: Ŝirmu la popolojn kontraŭ angoro kaj
malespero, por ke la mondo vivu en paco kaj sekureco.
K: Donacu al
ni Vian kompaton.
S: Helpu al ĉiuj, kiuj sopiras pri justeco,
kaj asistu al ĉiuj subpremataj, malsataj kaj senhelpaj.
K:
Donacu al ni Vian kompaton.
S: Vi kondukis Vian Filon tra la morto en la
gloron. Kune kun Li gvidu niajn mortintojn al la eterna vivo.
K:
Donacu al ni Vian kompaton.
La Preĝo de la Sinjoro:
C: Ĉiujn niajn petojn ni kunigas en la preĝo, kiun Jesuo Kristo, Via Filo, instruis al ni:
K: Patro nia …
Resuma Preĝo
el la taga liturgio, aŭ:
C: Benata Vi estu, Dio kaj Patro de nia Sinjoro
Jesuo Kristo. Laŭ Via granda kompato Vi nin renaskis en esperon
vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj. Vi
donacis al ni heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne
velkontan. Malkaŝu inter ni Vian savon per Jesuo Kristo, Via
Filo, nia Sinjoro, kiu en la lastaj tempoj revenos en gloro. Li estu
laŭdata nun kaj eterne.
K: Amen.
095.21
Beno:
C: La Sinjoro estu kun vi.
Episkopo:
Pacon al vi.
K: Kaj kun via spirito.
C: Benu vin la ĉiopova Dio: la
Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen.
D: … iru en paco.
K: Al Dio
estu danko.
096
096.1
Malfermo:
C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu
subteni min.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj
al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam
kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)
097
Himno:
1. Jam svenas taga
sunobril’.
Ĉi preĝon aŭdo, Mond-Sinjor’:
Nin
nokte ŝirmu en trankvil’
laŭ Via povo kaj favor’.
2. Dormante post
laciga pen’,
en Vi ni hejmu sen danĝer’,
estonte
pretaj en maten’
Vin glori, laŭdi kun sincer’.
3. Vin, forta
Patro, dankas ni:
Vi gardas ĉiujn nin en grac’,
kaj
kun Spirit’ kaj Filo Vi
promesas vivon en la pac’.
Amen.
TE LUCIS ANTE TERMINUM • M: Kempten ĉ. 1000, Verona 11a jc., Antiphonale Romanum 1912 • latina T: 5a-6a jc. • E: Guido Holz 1986*
aŭ alia vespera himno.
La sekvan psalmon oni povas anstataŭigi per alia, ekz. Psa 134 → 729
Antifono (ekster la paska tempo):
097.4
Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin.
Vi
ne timu nokt-teruron.
(dum la paska tempo):
097.5
Haleluja. Haleluja. Haleluja.
097.6
Psalmo: Psa 91
VIII
Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, * tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
Mi diras al la Eternulo: / Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo * estas Dio, kiun mi fidas. — (Antifono)
Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, * de la pereiga pesto.
Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, / kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; * Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
Ne timu la teruron de nokto, * nek sagon, kiu flugas tage,
nek peston, kiu iras en mallumo, * nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
Ĉe via flanko falos milo, / kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; * sed vin ĝi ne tuŝos.
Vi nur rigardos per viaj okuloj, * kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
Ĉar Vi, ho Eternulo, * estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis * kiel vian rifuĝejon. — (Antifono)
Ne trafos vin malbono, * kaj frapo ne atingos vian tendon.
Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, * ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
Sur la manoj ili vin portos, * por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, * vi pied-premos leonidon kaj drakon. — (Antifono)
Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; * Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; / Mi estos kun li en mizero; * Mi lin liberigos kaj honoratigos.
Mi satigos lin per longa vivo, * kaj aperigos al li Mian helpon. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
097.7
Legaĵo:
Apo 22,4-5
L: Ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto. Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.
097.8
aŭ:
1 Pet 5,8-9a
L: Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; lin rezistu, konstantaj en la fido.
097.9
aŭ:
el 1 Tes 5,23
L: Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
097.10
aŭ:
el Jer 14,9
L: Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
097.11
Responsorio:
S/K: En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian
spiriton.
S: Al Vi, kiu savis min, Dio de la vero,
K: mi
transdonas mian spiriton.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj
al la Sankta Spirito.
K: En Viajn …
Antifono por la Laŭdkanto de Simeon:
097.12
Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu
nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj repozu en
paco. (Haleluja.)
097.13
Laŭdkanto de Simeon: Luk 2,29-32
III
Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, * laŭ Via vorto, en paco,
ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, * kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
lumon por malkaŝo al la gentoj, * kaj gloron de Via popolo Izrael. — (Antifono)
Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.
Preĝo (dimanĉe):
C: Ĉiopova Dio, ni celebris hodiaŭ la
misteron de la resurekto de nia Sinjoro. Vespere ni vokas al Vi:
ŝirmu nin en tiu ĉi nokto kontraŭ ĉia malbono.
Faru, ke ni ripozu en Via paco kaj ke ni komencu la morgaŭan
tagon per Via laŭdo. Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia
Sinjoro.
K: Amen.
(ekster dimanĉo):
C: Vizitu, Dio, ni petas, tiun ĉi loĝejon,
kaj malproksimen forpelu de ĝi ĉiujn insidojn de la
malamiko. Viaj sanktaj anĝeloj loĝu en ĝi. Ili nin
gardu en paco; kaj Via beno estu ĉiam sur ni. Per Kristo, nia
Sinjoro.
K: Amen.
097.14
Beno:
C: Nokton trankvilan kaj finon bonan donu al ni la
ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K:
Amen.
Laŭ kutimo oni povas aldoni la antifonon al Maria:
En la adventa kaj kristnaska tempo:
097.15
Granda de l’ Savant’
patrino,
vi ĉiela pordo neŝlosota, pilota stelo.
Aĥ
helpu la viajn, kiuj strebas ekstaradi.
Miris la naturo, ke Dion
vi naskis. Do vi naskis vian generinton.
Virgulino estis, restis
vi,
Gabriela el buŝo prene tiun Ave.
Nin pekulojn vi
kompatu.
latine:
Alma Redemptoris Mater,
quæ
pervia cæli porta manes, et stella maris,
succurre cadenti,
surgere qui curat, populo:
tu quæ genuisti, natura mirante,
tuum sanctum Genitorem;
Virgo prius ac posterius,
Gabrielis ab
ore sumens illud Ave,
peccatorum miserere.
ALMA REDEMPTORIS MATER • M kaj latina T: gregoriaj. • E: Albrecht Kronenberger 1989/1999
En la jara ciklo:
097.16
Salve, reĝina, kompatema
patrino,
dolĉa espero, nia vivo, salve.
Vin ni petegas,
fremdaj ni Eva-gefiloj.
Ni al vi sopiras, ĝemante,
plorante,
en la monda larmo-valo.
Ho Virgulin’,
pledantino nia,
viajn bonajn okulojn amo-plenajn al ni nun
turnu.
Jesuon, la benatan idon, vian filon,
montru al ni post
tiu ĉi ekzilo.
Ho milda, ho pia, ho dolĉa virga Maria.
latine:
Salve, Regina, mater
misericordiæ;
vita, dulcedo et spes nostra, salve.
Ad te
clamamus, exsules filii Evæ.
Ad te suspiramus, gementes et
flentes
in hac lacrimarum valle.
Eia ergo, advocata
nostra,
illos tuos misericordes oculos ad nos converte.
Et
Jesum, benedictum fructum ventris tui,
nobis post hoc exsilium
ostende.
O clemens, o pia, o dulcis Virgo Maria.
SALVE REGINA • M: 17a jc. laŭ Henry Du Mont • latina T: 11a jc. • E: Kongresa preĝaro de 37a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo, Bernhard Eichkorn en Kompletorioj de la semajno p. 38, Kloster Kirchberg 1999
En Karesmo:
097.17
Vin, ho ĉiela reĝino,
vin
ni gloras, anĝel-estrino,
vin, radiko, vin lumpordo,
vin,
patrino de la Vorto.
Ekjubilu, virgulino,
vi unike inda
ino.
Laŭdon nun nian aŭdante
peru gracon, Kriston
petante.
latine:
Ave, Regina cælorum,
ave,
Domina angelorum,
salve, radix, salve, porta,
ex qua mundo lux
est orta.
Gaude, Virgo gloriosa,
super omnes speciosa;
vale,
o valde decora,
et pro nobis Christum exora.
AVE REGINA CÆLORUM • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 1989
En la paska tempo:
097.18
Ĉiel-reĝino, ekĝoju,
haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis
laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.
latine:
Regina cæli, lætare,
alleluia,
quia, quem meruisti portare, alleluia,
resurrexit
sicut dixit, alleluia.
Ora pro nobis Deum, alleluia.
REGINA CÆLI, LÆTARE • M: 16a jc., plisimpligita versio de melodio el la 12a jc. • latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/ 1996
Kiam oni kantas aŭ preĝas «Ĉiel-reĝino» anstataŭ la Anĝeluso, oni aldonu:
S: Ĝoju kaj jubilu, Virgulino Maria.
Haleluja.
K: Ĉar vere leviĝis la Sinjoro. Haleluja.
S: Ni preĝu. – Dio, vi ĝojigis la
mondon per la releviĝo de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Per Lia patrino, la Virgulino Maria, donacu al ni, ke ni kaptu la
ĝojojn de la vivo eterna. Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia
Sinjoro.
K: Amen.