honore al Sankta Maria (Rorate)
aldone: unua adventa dimanĉo; tiam oni prenu la legaĵojn kaj la responsorian psalmon el la legaĵaro laŭ la koncerna ciklo A, B aŭ C
Enira Antifono:
Jes 45,8
Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku.
aŭ:
055.1
Ĉieloj, rosu la justulon,
nubaro,
Lin elpluvu.
aŭ:
Psa 25,1-3
Al Vi, Sinjoro, mi levas mian animon. Mia Dio, Vin mi fidas; mi ne spertu disreviĝon. Ne moku min miaj malamikoj. Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas en Vi, hontos.
aŭ:
055.2
Al Vi, Di’, mi levas animon mian.
aŭ iu konvena adventa himno
Resuma Preĝo:
C: Ni preĝu. – Ho sankta Dio, Via
eterna Vorto enkarniĝis en la sino de la beata Virgulino Maria,
kiel anoncis la anĝelo. Pro tio ni fide honoras ŝin kiel
veran Dipatrinon. Aŭdu ŝian pledon por ni kaj donacu al
ĉiuj popoloj la savon en Jesuo Kristo, Via Filo, nia Dia
Sinjoro, kiu kun Vi, en la unueco kun la Sankta Spirito, vivas kaj
regas eterne.
K: Amen.
aŭ:
C: Ni preĝu. – Donu, ni petas, ĉiopova
Dio, tian volon al Viaj kredantoj, ke ili, irante renkonte per virtaj
faroj al Via Kristo venanta, kaj daŭre kun Li kunigite, meritu
posedi la ĉielan regnon. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en
ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.
055.3
Unua Legaĵo:
Miĥ 5,2-5
L: El la libro de la profeto Miĥa
Vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva. Li lasos ilin ĝis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael. Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertiĝos; ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero. Kaj li estos paco.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
Responsoria Psalmo kun Antifono:
055.4
Nin el polvo restarigos nia Dio.
055.5
Psa 113
P7
Gloru, sklavoj de la Eternulo, * gloru la nomon de la Eternulo.
La nomo de la Eternulo estu benata * de nun kaj eterne.
De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo * estas glorata la nomo de la Eternulo.
Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; * super la ĉielo estas Lia gloro. — (Antifono)
Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, * kiu sidas alte,
kiu kliniĝas por rigardi * la ĉielon kaj la teron,
kiu el la polvo restarigas mizerulon, * el la koto levas malriĉulon,
por sidigi lin kun eminentuloj, * kun la eminentuloj de lia popolo?
Li donas familion al senfruktulino, * kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. — (Antifono)
[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] Oni ripetu la antifonon.
055.6
Dua Legaĵo:
Gal 4,4-7
L: El la letero de la apostolo Paŭlo al la Galatoj
Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la fil-adopton. Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
055.7
Haleluja-Aklamo:
Haleluja. Haleluja. Haleluja.
V
Jen la sklavino de la Eternulo; * estu al mi laŭ via diro.
055.8
Evangelio:
Luk 1,26-38
D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
D: El la evangelio laŭ Luko.
K: Gloro estu
al Vi, Sinjoro.
D: Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin Jesuo. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo super-ombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. Kaj jen via parencino Elizabeta ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla. Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.
D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo
estu laŭdo.
055.9
Universala Preĝo (Porpetoj):
Ni preĝu al Jesuo Kristo, kiu estas la fidela atestanto, la unue-naskita el la mortintoj, la reganto de la potenculoj de la tero.
S: Venu, Jesuo
K: Venu, Sinjor’.
Jesuo, Filo de la Plejaltulo,
anoncita al la
Virgulino Maria,
venu, kaj regu super ĉiuj, kiuj apartenas al
Via popolo.
Jesuo, sanktulo de Dio,
proklamita de Johano la
Baptisto,
venu, kaj donu al la mondo Vian Dian ĝojon.
Jesuo, nia liberiganto,
nomita per nomo super
ĉiuj nomoj,
venu, kaj forlavu ĉion, kio estas peka en
ni.
Jesuo, lumo de la mondo,
dezirita de la
justuloj ekde komenco,
venu, kaj konsolu ĉiujn, kiuj Vin
atendas.
Jesuo, obea Jes kaj Amen,
vundita, krucumita
por ni,
venu, kaj fortigu tiujn, kiuj staras antaŭ la pordo
de la morto.
Jesuo, neniam subironta suno,
prenita supren en
gloro,
venu, kaj donu al niaj mortintoj Vian eternan lumon.
Ĉar Vi, Jesuo Kristo, estas la unua kaj la lasta kaj la vivanta. Gloron al Vi kaj honoron nun kaj eterne. Amen.
Ofera Preĝo:
C: Dio, ni metas la ofer-donojn sur la altaron.
Sanktigu ilin per Via Spirito, kiu per Sia potenco super-ombris la
Virgulinon Maria. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K:
Amen.
aŭ:
C: Sinjoro, nia Dio, akceptu la oferaĵojn,
kiujn ni ricevis de Via boneco. Vi ilin donacis al ni, por ke ni povu
celebri la eŭkaristian oferon. Faru, ke ĝi estu al ni
garantiaĵo por la eterna vivo. Per Kristo nia Sinjoro.
K:
Amen.
055.10
Prefacio pri Maria:
C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe
la Sinjoro.
C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas
inde kaj juste.
C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro sankta,
ĉiopova eterna Dio; kaj kune ni laŭdas, gloras kaj
prikantas vin je la memorigo de la beata Maria ĉiam virga.
Ŝi
koncipis vian unikan Filon per la mistera interveno de la Sankta
Spirito kaj, konservante la gloron de virgeco, donis al la mondo la
eternan lumon, Jesuon Kriston, nian Sinjoron.
Per Li vian majeston
laŭdas la anĝeloj, treme honoras la potencoj. La ĉieloj
kaj la ĉielaj fortoj kaj la beataj serafoj en kuna jubilo Vin
celebras. Ke kun tiuj voĉoj Vi akceptu bonvole ankaŭ la
niajn, ni preĝas, adorkliniĝe dirante:
aŭ:
055.11
Prefacio de Advento:
C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta, per Kristo,
nia Sinjoro.
Per Sia unua veno en la humileco de nia homa naturo,
Li plenumis la promeson donitan ekde la pratempo, kaj malfermis al ni
la vojon al la eterna savo. Kaj kiam Li denove venos kun la Dia
majesto, ni glorplene ricevos la promesitajn bonojn, kiujn nun ni
kuraĝas esperi kun vigla atendo.
Kaj tial kun la anĝeloj
kaj ĉiuj ĉielaj sanktuloj, ni ĝoje kunkantas la himnon
de Via gloro, senfine dirante:
K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!
Komunia Antifono:
Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Imanuel.
aŭ:
055.12
Gravediĝis virgulino. Ŝi naskos filon. Kaj lia nom’: Imanuel’.
aŭ:
La Sinjoro nin benos kaj la tero donos siajn fruktojn.
aŭ:
055.13
Revenu, Krist’,
briligu Vian
gloron,
por ke jubilu ĉiu gent’ en Vi.
Postkomunia Preĝo:
C: Ni preĝu. – Dio, la sanktaj
misteroj, kiujn ni ricevis, estas signoj de Via kompato. Donacu al ni
savon per Via Filo, kiu por ni fariĝis homo el Maria, la
Virgulino, kiu kun Vi vivas kaj regas eterne.
K: Amen.
aŭ:
C: Ni preĝu. – La misteroj, kiujn ni
ricevis de Vi, Sinjoro, ebligu al ni ter-pilgrimantoj disigi niajn
korojn de tio, kio pasas, kaj aliĝi al la ĉielo, kiu eterne
daŭras. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.
056
25a de Decembro – Meso en la Nokto
Enira Antifono:
La Sinjoro diris al mi: «Vi estas Mia filo; hodiaŭ Mi naskis vin.»
aŭ:
Ni ĉiuj ĝoju en la Sinjoro, ĉar naskiĝis en la mondo la Savanto. Hodiaŭ la vera paco venis el la ĉielo al ni.
aŭ:
056.1
En Dio ni ĝoju,
ĉar hodiaŭ
naskiĝis
la vera paco ĉiela,
Kristo, nia Savanto.
aŭ iu konvena kristnaska himno
Resuma Preĝo:
C: Ni preĝu. – Dio, kiu lumigis ĉi
tiun sanktegan [nokton / tagon] per la brilego de Kristo, vera Lumo
de la mondo, donu Vian gracon al ni, kiuj sur la tero kontemplas Lin
en la mistero, por ke ni plene partoprenu kun Li en la gloro de la
ĉielo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj
regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj
jarcentoj.
K: Amen.
056.2
Unua Legaĵo:
Jes 9,1-3;5-6
L: El la libro de la profeto Jesaja
Popolo, kiu iris en mallumo, vidis grandan lumon;
super la homoj, sidantaj en malluma lando, ekbrilis lumo. Vi multigis
ĝian feliĉon, Vi grandigis ĝian ĝojon. Ili ĝojas
je Via ĉeesto, kiel oni ĝojas dum la rikolto, kiel oni
jubilas dividante predon. Ĉar Vi rompis la jugon de ilia ŝarĝo,
la trabon, kiu pezis sur iliaj ŝultroj, kaj la bastonon de ilia
turmentanto, kiel en la tempo de Midjan.
Ĉar infano naskiĝis
al ni, Filo estas donita al ni. Super Liaj ŝultroj estos la
signo de la regado, kaj Lia nomo estos: Mirinda, Konsilanto, Dio
potenca, Patro eterna, Princo de Paco.
Granda estos Lia regno kaj
paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno. Li ĝin
fortigos kaj firmigos pere de justeco kaj vero, de nun ĝis
eterne.
La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
056.3
Aldona Antifono:
Kristo por ni naskiĝis. Venu, ni adoru Lin.
epifanio: Kristo al ni aperis.
056.4
Responsoria Psalmo kun Antifono:
Hodiaŭ naskiĝis nia Savant’.
056.5
Psa 96
I
Kantu al la Eternulo novan kanton; * kantu al la Eternulo la tuta tero.
Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, * proklamu de tago al tago Lian savon.
Rakontu inter la popoloj Lian gloron, * inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. — (Antifono)
Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, * Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; * sed la Eternulo kreis la ĉielon.
Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, * forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. — (Antifono)
Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; * tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; * alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; * tremu antaŭ Li la tuta tero. — (Antifono)
Diru inter la popoloj: * La Eternulo reĝas.
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; * Li juĝas la popolojn en justeco. — (Antifono)
Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, * bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; * tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, * ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco * kaj la popolojn kun Sia fideleco. — (Antifono)
[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.
056.6
Dua Legaĵo:
Tit 2,11-14
L: El la letero de la apostolo Paŭlo al Tito
Amata, jam al ĉiuj homoj aperis la sava graco de Dio. Ĉi tiu graco instruis nin forigi ĉian malpiecon kaj malbonajn dezirojn, por ke ni vivu en ĉi tiu mondo kun justeco kaj amo al Dio. Dume ni atendas, ke malkaŝiĝu la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, kiu donis Sin por ni, por liberigi nin de ĉia malbono kaj pretigi al Si popolon puran kaj vigle agantan.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
Aklamo:
056.7
Haleluja. Haleluja. Haleluja.
I
Mi anoncas al vi grandan ĝojon: / hodiaŭ naski-ĝis por vi savanto, * kiu estas Kristo, la Sinjoro.
056.8
Evangelio:
Luk 2,1-14
D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
D: El la evangelio laŭ Luko.
K: Gloro estu
al Vi, Sinjoro.
D: En tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto,
ke la tuta mondo estu registrita. Ĉi tiu estis la unua
registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. Kaj ĉiuj
iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. Kaj Jozef ankaŭ
supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de
David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo
kaj familio de David, por esti registrita kun sia fianĉino
Maria, kiu estis graveda. Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por
ŝia akuŝo. Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi
ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar
ne estis loko por ili en la gastejo.
Kaj en tiu sama regiono estis
paŝtistoj, kiuj kamp-loĝis kaj nokte gardis sian gregon.
Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la
Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo.
Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al
vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;
ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David,
Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: Vi
trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en
staltrogo.
Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela
armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: «Gloro al Dio en la
supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Di-favoro.»
D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo
estu laŭdo.
056.9
Universala Preĝo (Porpetoj):
C: Meditante pri la evangelio ni pripensas en tiu ĉi [sankta nokto / festa tempo] la fervoran amon, kiun Vi, Dio, montris al ni. Kaj ni preĝas al Vi:
Aŭdu, elaŭdu nin, Sinjor’.
«Jozefo el Nazaret en Galileo supreniris al
Betleĥem, naskiĝurbo de David, en Judeo.»
–
Por ĉiuj, kiuj loĝas aŭ restadas en la Sankta Lando,
Judoj kaj Palestinanoj, pilgrimantoj kaj turistoj, ni preĝas al
Vi:
«Ŝi ĉirkaŭvindis Lin kaj
kuŝigis Lin en staltrogon, ĉar ili ne trovis lokon en la
gastejo.»
– Por ĉiuj, kiuj ne trovis lokon en nia
mondo, la forpelitaj kaj fuĝintaj, la azil-petantoj kaj
senhejmuloj, ni preĝas al Vi:
«En tiu sama regiono estis ankaŭ
paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon.»
–
Por ĉiuj, kiuj [en tiu ĉi sankta nokto / dum la nokto] ne
trovas dormon pro malsano, ĉagreno aŭ diboĉo, kaj por
ĉiuj, kiuj devas deĵori por aliaj, ni preĝas al Vi:
«Vi trovos infaneton ĉirkaŭvinditan
kaj kuŝantan en staltrogo.»
– Por ĉiuj
infanoj de la tero, kiuj estas nia espero, sed kies feliĉo estas
minacata per labor-devo kaj tro-postulo, per misuzo, per neglekto aŭ
super-protekto, ni preĝas al Vi:
«Gloro al Dio en la altoj, kaj sur la tero
paco al la homoj, kiujn Li amas.»
– Por ĉiuj
homoj, kiuj suferas pro rifuzo kaj malamo, pro krimo kaj milito, kaj
por ĉiuj, kiuj ne plu kapablas levi siajn okulojn alten, ni
preĝas al Vi:
«Hodiaŭ en la urbo de David naskiĝis
por vi savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.»
– Savon
ni elpetas por ni mem, por niaj najbaroj, konatoj, amikoj kaj
parencoj, kaj por ĉiuj, kiujn la morto prenis for de ni. Kaj ni
preĝas al Vi:
Vi, Dio, fariĝis homo por ni. Al Vi estu
danko kaj laŭdo nun kaj eterne.
K: Amen.
Ofera Preĝo:
C: Akceptu, Sinjoro, nian oferon en ĉi tiu
[luma nokto / brila tago]; dum ni petas, ke per ĉi tiu sanktega
interŝanĝo de donacoj ni perfekte kuniĝu kun Via Filo,
kiu levis la homan naturon ĝis Vi, en gloro. Per la sama Kristo,
nia Sinjoro.
K: Amen.
056.10
Prefacio:
C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe
la Sinjoro.
C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas
inde kaj juste.
C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio.
Ĉar pro la mistero de la
enkarniĝinta Vorto antaŭ okuloj de nia spirito ekfulmis la
lumo de Via brilo; por ke konante Dion videble, per Li ni estu
logataj al la nevideblaj bonoj.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj
la ĉefanĝeloj, kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj
ĉielaj legiaroj, ni kantas la himnon de Via gloro, senfine
dirante:
K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!
056.11
Komunia Antifono:
La Vorto fariĝis homo.
Kaj ni
rigardis Lian gloron.
Postkomunia Preĝo:
C: Ni preĝu. – Dio, kiu alvokis nin,
ĝoje celebri la naskiĝon de nia Savanto, ebligu, ke ni
travivu la anoncon de la savo, por atingi kun Li la eternan gloron.
Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
057
Enira Antifono:
Jen venas la Sinjoro: en Liaj manoj estas la sceptro, la forto kaj la potenco.
kp. Mal 3,1 kaj 1 Kro 19,12
aŭ:
057.1
Jen venas la Sinjor’,
la Reĝo
de la glor’.
057.2
Psa 24
P12
Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, * la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis * kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. — (Antifono)
Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? * Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, | kiu ne fordonis sian animon al malvero * kaj ne ĵuras trompe.
Li ricevos benon de la Eternulo, * kaj bonfarojn de Dio, lia Savanto.
Tio estas la gento de Liaj adorantoj, * de la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. — (Antifono)
Levu, pordegoj, viajn kapojn; | kaj leviĝu, pordoj antikvaj, * por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? | La Eternulo forta kaj potenca, * la Eternulo, la potenculo de milito.
Levu, pordegoj, viajn kapojn; | kaj leviĝu, pordoj antikvaj, * por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? | la Eternulo Cébaot, * Li estas la Reĝo de gloro. — (Antifono)
[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.
aŭ iu konvena epifania himno
Resuma Preĝo:
C: Ni preĝu. – Dio, kiu en ĉi tiu
tago sub gvido de la stelo montris al la popoloj Vian unikan Filon,
gvidu, ni petas, ankaŭ nin, kiuj jam konas Vin per la kredo, al
la kontemplo de Via granda gloro. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via
Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio
en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.
057.3
Unua Legaĵo:
Jes 60,1-6
L: El la libro de la profeto Jesaja
Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj. Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi. Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
057.4
Responsoria Psalmo kun Antifono:
Vin adoras, Eternul’,
ĉiuj
gentoj de la ter’.
057.5
Psa 72
P11
Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo * kaj Vian justecon al la reĝido.
Li juĝu Vian popolon kun vero * kaj Viajn prematojn kun justeco.
La montoj alportu al la popolo pacon, * ankaŭ la montetoj, per justeco. — (Antifono)
Li juĝu la prematojn en la popolo, | li savu la filojn de senhavulo, * kaj li dispremu la premanton.
Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, * de generacioj al generacioj.
Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; * kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, * ĝis ne plu ekzistos la luno. — (Antifono)
Li regu de maro ĝis maro * kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, * kaj liaj malamikoj leku polvon. — (Antifono)
La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; * la reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; * ĉiuj popoloj lin servu. — (Antifono)
Ĉar li savos ploregantan malriĉulon * kaj senhelpan mizerulon.
Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, * kaj li savos la animojn de mizeruloj.
De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; * kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj. — (Antifono)
Kaj li vivu, | kaj oni donu al li * el la oro de Ŝeba;
kaj oni ĉiam preĝu por li, * kaj ĉiutage oni lin benu.
Estu multe da greno en la lando; * sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon’;
kaj en la urboj ĉio floru, * kiel herbo sur la tero.
Lia nomo estu eterna; * tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;
ĉiuj popoloj * sin benu per li kaj gloru lin. — (Antifono)
Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael’, * kiu sola faras miraklojn.
Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; * kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. | Amen, kaj amen! — (Antifono)
[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] Oni ripetu la antifonon.
057.6
Dua Legaĵo:
Efe 3,2-7
L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Efezanoj
Vi nacianoj, vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis, per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al Liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
057.7
Haleluja-Aklamo:
||: Haleluja, haleluja. :||
Ni vidis la stelon, kiu aperis sur la ĉielo, * kaj ni venis kun donacoj ** adorkliniĝi al la Sinjoro.
057.8
Evangelio:
Mat 2,1-12
D: La Sionjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
D: El la evangelio laŭ Mateo.
K: Gloro
estu al Vi Sinjoro.
D: Kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de
Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la
oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita
Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento,
kaj venis, por adorkliniĝi al li. Kaj kiam la reĝo Herodo
tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun
li. Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de
la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi.
Kaj
ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto
estas skribite jene: Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo,
neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; ĉar el
vi venos reganto, kiu paŝtos Mian popolon Izrael.
Tiam Herodo
sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri
la tempo, kiam aperis la stelo. Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem,
dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin
trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu
al li. Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la
stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi
venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. Kaj
vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo. Kaj
veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj
adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis
sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. Kaj
avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili
foriris per alia vojo al sia lando.
D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo
estu laŭdo.
057.9
Universala Preĝo (Porpetoj):
C: Jesuo Kristo, Vi fariĝis povra homo, por ke ni povu partopreni en Via glora Dieco. Vin ni petas:
S: por la eklezio: ke ĝi estu unu
K: Ni
petas Vin, elaŭdu nin.
S: por la mondo: ke ĝi estu paca …
S: por ni: ke ni estu fidelaj …
S: por niaj mortintoj: ke ili estu feliĉaj …
C: Per Vi ni laŭdas la Patron en la Sankta
Spirito nun kaj eterne.
K: Amen.
Ofera Preĝo:
C: Rigardu bonkore, ni petas Vin, Sinjoro, la
donacojn de Via eklezio, kiu prezentas al Vi ne oron, incenson kaj
mirhon, sed tiun, kiu en ĉi tiuj donacoj estas reprezentata,
oferata kaj ricevata: Jesuon Kriston, Vian Filon, nian Sinjoron, kiu
vivas kaj regas kun Vi en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.
057.10
Prefacio:
C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe
la Sinjoro.
C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas
inde kaj juste.
C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro sankta,
ĉiopova, eterna Dio.
Ĉar kiam Via unika Filo, lumo de la
mondo, aperis en nia morti-deva naturo, tiam per Li Vi aperigis al ni
la misteron de la savo, kaj renovigis nin per la gloro de Dia
senmorteco.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la ĉefanĝeloj,
kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj ĉielaj legiaroj, ni
kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:
K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!
Komunia Antifono:
Ni vidis Lian stelon, kiu aperis sur la ĉielo, kaj ni venis kun donacoj adorkliniĝi al la Sinjoro.
aŭ:
057.11
Ni vidis Vian stelon
kaj venis kun
ador’.
057.12
Kantiko el la Apokalipso (Apo 15,3-4)
P13
Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, * ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca;
justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, * ho Reĝo de la nacioj. — (Antifono)
Kiu ne timos, ho Sinjoro, * kaj ne gloros Vian nomon?
Ĉar Vi sola estas sankta; | ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; * ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. — (Antifono)
[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] Oni ripetu la antifonon.
Postkomunia Preĝo:
C: Ni preĝu. – Via lumo, ĉiopova
Dio, ĉiam kaj ĉie gvidu nin, por ke ni povu kontempli kaj
ĝui kun devota amo la misteron, en kiu Vi volis, ke ni
partoprenu. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
058
Unua Dimanĉo de Karesmo, Ciklo B
Enira Antifono:
Se li vokos Min, Mi lin aŭskultos, Mi lin savos kaj honoros. Mi satigos lin per longa vivo.
kp. Psa 91,15s
aŭ:
058.1
Se li vokos, Mi aŭskultos lin.
Mi
lin savos, Mi honoros lin.
Mi satigos lin per longa vivo.
aŭ iu konvena karesma aŭ pasiona himno
Resuma Preĝo:
C: Ĉiopova Dio, donu al ni la gracon, ke per
la celebro de ĉi tiu karesmo, sakramenta signo de nia
konvertiĝo, ni kresku en la kono de la mistero de Kristo, kaj ni
ĝin atestu per inda vivkonduto. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.
058.2
Unua Legaĵo:
Gen 9,8-17
L: El la libro de la Genezo.
Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li
jene: Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post
vi; kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el
birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el
ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero.
Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu
ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por
pereigi la teron.
Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la
interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu
viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: Mian
arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo
inter Mi kaj la tero. Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron,
montriĝos la arko en la nubo; kaj Mi rememoros Mian interligon,
kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu
karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun
karnon. Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por
memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo
el ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
Kaj Dio diris al Noa: Ĉi
tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu
karno, kiu estas sur la tero.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
Responsoria Psalmo kun Antifono:
058.3
La vojoj de la Sinjoro
estas vero
kaj amo.
aŭ:
058.4
Turnu Vin al mi, kaj korfavoru min.
Mi
estas sola kaj mizera.
058.5
Psa 25
IV
Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. * Ho mia Dio, Vin mi fidas.
Ne lasu min hontiĝi; * ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; * nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; * instruu min sekvi Vian iradon.
Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, / ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; * al Vi mi esperas ĉiun tagon. — (Antifono)
Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, * ĉar ili estis de ĉiam.
La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; / laŭ Via favorkoreco rememoru min, * pro Via boneco, ho Eternulo!
Bona kaj justa estas la Eternulo, * tial Li montras al pekantoj la vojon.
Li gvidas la humilulojn en justeco, * kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, * kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, * ĉar ĝi estas granda. — (Antifono)
Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, * Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
Lia animo ĝuos bonon, * kaj liaj idoj posedos la teron.
Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; * kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, * ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, * ĉar mi estas soleca kaj mizera.
La suferoj de mia koro estas grandaj; * el mia premateco elkonduku min.
Rigardu mian suferon kaj mizeron, * kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj * kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
Gardu mian animon kaj savu min; * ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
Senkulpeco kaj justeco defendu min, * ĉar al Vi mi esperas.
Liberigu, ho Dio, * Izraelon el ĉiuj liaj suferoj. — (Antifono)
[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.
058.6
Dua Legaĵo:
1 Pet 3,18-22
L: El la unua epistolo ĝenerala de Petro
Kristo unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke Li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito; en kiu ankaŭ Li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj, kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo; kiu ankaŭ vin nun savas en anti-tipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo; kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al Li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
058.7
Kristo-Aklamo:
Laŭdon al Vi, Sinjoro,
reĝo
de l’ eterna gloro!
P1
Oni ne povas vivi nur per la pano, * sed ankaŭ per ĉiu vorto, kiu venas de Dio.
Antifono
058.8
Evangelio:
Mar 1,9-15
D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
D: El la evangelio laŭ Marko.
K: Gloro
estu al Vi, Sinjoro.
D: Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. Kaj tuj kiam Li eliris el la akvo, Li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur Lin; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron. Kaj tuj la Spirito pelis Lin for en la dezerton. Kaj Li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj Li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al Li. Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.
D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo
estu laŭdo.
058.9
Universala Preĝo (Porpetoj):
Jesuo Kristo mortante sur la kruco prenis sur sin la angorojn kaj la zorgojn de la tuta mondo. Al Li ni vokas:
S: Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu
nin.
La eklezio devas iri kun Kristo sur la vojo de la kruco. Ĝi ne rajtas konformigi sin al la mondo, kaj ofte ĝi ne estas komprenata. Por ĝi ni vokas:
Multaj homoj vivas en mallibereco. Ili estas subpremataj kaj havas neniun, kiu starus sur ilia flanko. Por ili ni vokas:
Gepatroj volas montri al siaj infanoj la ĝustan vojon – sed ofte malsukcesas. Gejunuloj serĉas kontakton kaj komprenon – sed ofte vanas. Por ambaŭ ni vokas:
Multaj homoj rompiĝas sub la ŝarĝo de sia kruco. Ili ne plu vidas sencon de siaj suferoj kaj doloroj kaj plendas pri sia sorto. Por ili ni vokas:
Niaj mortintoj iris laŭ la vojo de la kruco, kune kun Kristo, esperante pri la resurekto. Por ili ni vokas:
Per Vi, Jesuo Kristo, ni benas la Patron en la unueco de la Sankta Spirito nun kaj eterne. Amen.
Ofera Preĝo:
C: Helpu nin, Sinjoro, por ke nia vivo estu
konforma al la ofero, kiun ni prezentas al Vi, kaj per kiu ni
celebras [la karesmon / la komencon de la karesmo], tempo favora por
nia savo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
058.10
Prefacio:
C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe
la Sinjoro.
C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas
inde kaj juste.
C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, mizerikorda Patro,
ĉiopova Dio, Reĝo de la eterna gloro, per nia Sinjoro Jesuo
Kristo.
Li fastante dum kvardek tagoj en la dezerto per propra
ekzemplo sanktigis la pentofaran tempon. Li neniigis ĉiujn
insidojn de la satano kaj instruis al ni venki la tentojn de la peko,
por ke kun pura koro ni celebru sanktan Paskon kaj fine atingu la
eternan festenon.
Pro tio kun la anĝeloj kaj ĉiuj
sanktuloj ni laŭdas Vin, kune kun ili dirante:
K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!
Komunia Antifono:
La homo ne povas vivi nur per la pano, sed ankaŭ per ĉiu vorto, kiu venas de Dio.
Postkomunia Preĝo:
C: Satigataj de la ĉiela pano, kiu vivigas la
kredon, kreskigas la esperon kaj fortigas la amon, ni petas Vin, Dio:
Instruu al ni deziri Jesuon Kriston, la vivan kaj veran panon, kaj
vivi per ĉiu vorto, kiu devenas de Via buŝo. Per Kristo,
nia Sinjoro.
K: Amen.
059
Paska Dimanĉo
Enira Antifono:
kp. Psa 139,18.5-6
Reviviĝis, ho ĉiela Patro, mia homa naturo, kaj ekde nun mi estas ĉiam kun Vi. Super min Vi etendis Vian manon. Mirinda estas Via potenco. Haleluja, haleluja.
aŭ:
kp. Luk 24,34; Apo 1,6
La Sinjoro vere leviĝis el morto, haleluja. Al Li estu gloro kaj potenco por ĉiam kaj eterne.
aŭ:
059.1
Resurektis Kristo, la Sinjoro,
kiu
estis krucumita por ni.
Haleluja. Haleluja.
aŭ iu konvena paska himno
Resuma Preĝo:
C: Ni preĝu. – Dio, kiu [en ĉi tiu
tago], venkinte la morton per Via unu-generita Filo, malfermis al ni
la pordojn de la eterna vivo, ebligu, ni Vin petas, ke ni, solenante
la revivigan Paskon, estu tiel renovigataj per Via Spirito, ke ni
ankaŭ renaskiĝu en la gloro de la reviviĝinta Sinjoro.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en
unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.
059.2
Unua Legaĵo:
Ago 10,34a.36-43
L: El la Agoj de la Apostoloj
Petro malfermis sian buŝon, kaj diris:
Vi
konas tiun vorton, kiun Dio sendis al la Izraelidoj, predikante la
evangelion de paco per Jesuo Kristo; vi konas tiun diron, kiu estas
disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la
bapto, kiun predikis Johano – Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio
sankt-oleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris,
bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar
Dio estis kun li. Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris
en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis,
pendigante lin sur lignaĵo. Lin Dio levis en la tria tago, kaj
donis, ke li estu videbla, ne al la tuta popolo, sed al atestantoj,
kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj
trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj. Kaj li ordonis
al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de
Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. Pri
li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al
li ricevos pardonadon de pekoj.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
Responsoria Psalmo kun Antifono:
059.3
Dankon al Di’! Li favoras. Haleluja.
059.4
Psa 118
VI
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; * ĉar eterna estas Lia boneco.
Izrael diru, * ke eterna estas Lia boneco.
La domo de Aaron diru, * ke eterna estas Lia boneco.
La timantoj de la Eternulo diru, * ke eterna estas Lia boneco. — (Antifono)
El premateco mi vokis al la Eternulo, * kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
La Eternulo estas kun mi, | mi ne timas; * kion faros al mi homo?
La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; * kaj mi triumfos super miaj malamikoj.
Pli bone estas fidi la Eternulon, * ol fidi homon.
Pli bone estas fidi la Eternulon, * ol fidi eminentulojn. — (Antifono)
Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, * sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, * sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; * per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Oni min puŝis, ke mi falu; * sed la Eternulo min helpis.
La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, * kaj Li fariĝis mia savo. — (Antifono)
La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: * La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;
La dekstra mano de la Eternulo estas alte, * la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
Mi ne mortos, sed mi vivos, * kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
Per forta puno punadis min la Eternulo, * sed al la morto Li min ne donis. — (Antifono)
Malfermu al mi la pordegojn de la vero; * mi iros tra ili, | mi gloros la Eternulon.
Jen estas la pordego de la Eternulo; * virtuloj iras tra ĝi.
Mi dankas Vin, | ĉar Vi aŭskultis min * kaj fariĝis mia savo.
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, * fariĝis ŝtono bazangula.
De la Eternulo ĉi tio fariĝis, * ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; * ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. — (Antifono)
Ho Eternulo, helpu! * Ho Eternulo, sukcesigu! — (Antifono)
Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! * Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
La Eternulo estas Dio, * kaj Li lumas al ni.
Aranĝu la festan procesion kun branĉoj * ĝis la kornoj de la altaro.
Vi estas mia Dio, | kaj mi Vin gloras; * mia Dio, Vin mi altigas. — (Antifono)
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; * ĉar eterna estas Lia boneco. — (Antifono)
[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.
059.5
Dua legaĵo:
Kol 3,1-4
L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Koloseanoj
Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
aŭ:
059.6
L: El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj
1 Kor 15, 1-11
Mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane. Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke:
Kristo mortis
pro niaj pekoj
laŭ la
Skriboj;
kaj estis entombigita;
Li releviĝis
la trian tagon
laŭ la
Skriboj;
kaj aperis al Kefas;
poste al la dek du; poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj; kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita. Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
060
Sekvenco:
1. Paska viktimo,
Fil’ de Di’! Haleluja, haleluja.
Laŭdon al Vi kun
ovaci’! Haleluja, haleluja.
2. Savas la ŝafojn
la ŝafid’, …
ilin pacigas en Spirit’. …
3. Strange duelas
viv’ kaj mort’. …
Venkas en mort’ la viva
fort’. …
4. Svenas ŝeolo
kaj infer’. …
Vivas Jesu’, la mond-esper’.
…
5. Vere leviĝis
Vi, Sinjor’. …
Kristo, kompatu, reĝ’ de l’
glor’. …
Paska
sekvenco
VICTIMÆ PASCHALI LAUDES • VELIKONOČNI
OBĚTĺ • Kancionál n. 406 A • M (Michna):
Adam Michna 1647 • latina T: Wipo el Burgundio, antaŭ 1050
• E (el la latina): Albrecht Kronenberger 1994
060.6
Haleluja-Aklamo:
Haleluja. Haleluja. Haleluja.
P8
Kristo, nia Pasko, | Sin fordonis por ni; * tial ni festu en Li.
060.7
Evangelio:
Joh 20,1-9
D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro
estu al Vi, Sinjoro.
D: La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, kaj la viŝ-tukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj.
D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo
estu laŭdo.
060.8
Universala Preĝo (Porpetoj):
C: Vin, Jesuo Kristo, kiu resurektis el la mortintoj, ni petas [en tiu ĉi sankta nokto / en tiu ĉi festa tago / en tiu ĉi festa tempo]:
S: …
K: Ni petas Vin, elaŭdu nin.
por nia eklezio, kiu serĉas unuecon
por nia mondo, kiu suferas pro malpaco
por niaj malsanuloj, kiuj esperas savon
por ĉiuj pekuloj, kiuj bezonas pardonon
por la gejunuloj, kiuj sopiras feliĉon
por ni ĉiuj, kiuj ofte volas, sed ne povas
por niaj mortontoj, kiuj atendas la eternan lumon
por niaj mortintoj, kiuj finis la surteran vojon
C: Per Vi ni gloras la Patron en la Sankta Spirito
nun kaj eterne.
K: Amen.
Ofera Preĝo:
C: En ĉi tiu paska soleno ni levas kun ĝojo
al vi, Sinjoro, la oferojn, per kiuj Via eklezio mirinde renaskiĝas
kaj konstruiĝas. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
060.9
Prefacio:
C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe
la Sinjoro.
C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas
inde kaj juste.
C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam, sed precipe [en ĉi tiu nokto / en ĉi tiu
tago / en ĉi tiuj tagoj], pli glore laŭdu Vin, Sinjoro,
kiam nia paska Ŝafido, Kristo, sin oferis.
Li ja estas la
vera Ŝafido, kiu forprenis la pekojn de la mondo. Nian morton Li
detruis per Sia morto, kaj nian vivon Li renovigis per Sia reviviĝo.
Pro ĉi tiu mistero, en la pleneco de la paska ĝojo, jubilas
[hodiaŭ] la homaro sur la tuta tero.
Kaj tial kun la anĝeloj
kaj sanktuloj, ni kantas ĥore la himnon de Via gloro, senfine
dirante:
K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!
Komunia Antifono:
1 Kor 5,1-8
Kristo, nia Pasko, fordonis Sin por ni: ni celebru la feston per la senfermenta pano de pureco kaj vero. Haleluja.
aŭ:
060.10
Dio faris por ni grandaĵojn. Haleluja.
Postkomunia Preĝo:
C: Ni preĝu. – Ĉiopova Dio, ĉiam
protektu Vian eklezion pere de la neelĉerpebla potenco de Via
amo tiel, ke ni, renovigataj per la paskaj misteroj, alvenu al la
gloro de la reviviĝo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.
061
Aldona Kanto:
1. Morton venkinte
kaj inferan plagon,
iris el tombo Krist’ la trian
tagon.
Ĉiuj admiras kvazaŭ Jonan novan
la venkipovan.
Haleluja.
2. Tero ektremis,
timis la gardistoj.
Diris anĝelo ĝoje al la
tristaj:
Tombo malplenas, fort’ de l’ morto
svenis,
Kristo elvenis. Haleluja.
3. Cedu malĝojo,
malaperu ploro,
ĉar nun triumfas la Savint’ en
gloro.
Li niajn ŝuldojn por ni pagi volis,
ĉiujn
konsolis. Haleluja.
ZWYCIĘZCA ŚMIERCI • ŚK 182 • M kaj pola T: ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • E («Venkinte morton»): 1985 en NV 139*
062
Pentekosta Dimanĉo – Meso en la Festa Tago
Enira Antifono:
La Spirito de la Sinjoro plenigas la tutan mondon kaj Li, kiu ĉion kunigas, ĉian lingvon konas. Haleluja.
Saĝ 1,7
aŭ:
La amo de Dio elverŝiĝis en niajn korojn, per la Sankta Spirito, kiu elektis nin kiel Sian loĝejon. Haleluja.
kp. Rom 5,5
aŭ:
062.1
Vi elsendas, Dio, la Spiriton,
ke
noviĝu la vizaĝo de l’ tero.
Haleluja. Haleluja.
aŭ iu konvena pentekosta himno
Resuma Preĝo:
C: Ni preĝu. – Dio, kiu per la
pentekosta mistero sanktigas la eklezion en ĉiu popolo kaj
nacio, disverŝu en la tutan mondon la donacojn de la Sankta
Spirito, kaj renovigu en la koroj de la kredantoj tiujn mirindaĵojn,
kiujn Via amo estigis dum la komenco de la evangelia anonco. Per nia
Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco
kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.
062.2
Unua Legaĵo:
Ago 2,1-11
L: El la Agoj de la Apostoloj
Kaj kiam venis la pentekosta tago, ili ĉiuj
estis unu-anime en unu loko. Kaj subite venis el la ĉielo sono
kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan
domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ
el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj
pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn
lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parol-povon.
Kaj en
Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo.
Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la hom-amaso kunvenis kaj
miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia
propra dialekto. Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu
al alia: Rigardu! Ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj
parolantoj? Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni
naskiĝis? Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en
Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, Frigio kaj Pamfilio,
Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj
Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, Kretanoj kaj Araboj – ni aŭdas
ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
Responsoria Psalmo kun Antifono:
062.3
Elsendu Vian Spiriton,
kaj iĝos
nova la vizaĝo de la tero.
062.4
Psa 104
VIII
Benu, ho mia animo, la Eternulon. / Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, * de majesto kaj beleco Vi estas vestita;
Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, * kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;
kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, / kiu faras la nubojn Lia veturilo; * kiu iras sur la flugiloj de la vento;
kiu faras la ventojn Liaj senditoj, * flamantan fajron Liaj servantoj; — (Antifono)
kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, * ke ĝi neniam ŝanceliĝos.
La abismon Vi kovris kiel per vesto, * sur la montoj staras akvo;
de Via minaco ĝi kuras, * de la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.
Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, * al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.
Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, * por ke ĝi ne revenu por kovri la teron. — (Antifono)
Vi sendas fontojn al la riveroj, * kiuj iras inter montoj;
ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; * sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.
Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, * el inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.
Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; * per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero. — (Antifono)
Vi kreskigas herbon por la bruto, / kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, * por elirigi panon el la tero.
Kaj la vino gajigas la koron de la homo, / la vizaĝo brilas de oleo, * kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
Satiĝas la arboj de la Eternulo, * la cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
kaj tie nestas birdoj; * cikonio havas sian loĝejon sur abioj;
la altaj montoj estas por la ibeksoj, * la rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj. — (Antifono)
Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; * la suno scias sian subiron.
Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, * dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;
la leonidoj krias pri rab-akiro, * por peti de Dio sian manĝaĵon.
Kiam leviĝas la suno, ili sin kaŝas * kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.
Eliras homo por sia okupiĝo, * por sia laboro ĝis la vespero. — (Antifono)
Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! / Ĉion Vi faris kun saĝo; * la tero estas plena de Viaj faritaĵoj.
Jen la maro, granda kaj vasta: / Tie estas rampaĵoj sennombraj, * bestoj malgrandaj kaj grandaj;
tie iras ŝipoj; / tie estas la levjatano, * kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.
Ĉiuj ili atendas de Vi, * ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
Vi donas al ili, ili kolektas; / Vi malfermas Vian manon, * kaj ili satiĝas de bonaĵo.
Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; / Vi forprenas ilian spiriton, * tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
Vi sendas Vian spiriton, / tiam ili kreiĝas; * kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero. — (Antifono)
Gloro al la Eternulo estu eterne; * la Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.
Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; * Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas. — (Ant.)
Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; * mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.
Agrabla estu al Li mia meditado; * mi ĝojos pri la Eternulo.
Malaperu pekuloj de sur la tero, / kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. * Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja! — (Antifono)
[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.
062.5
Dua Legaĵo:
1 Kor 12,3-13
L: El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj
Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la
Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:
Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
Ekzistas
diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. Kaj ekzistas diverseco de
servoj, kaj la sama Sinjoro. Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed
la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. Sed al ĉiu
estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. Ĉar al unu
estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la
vorto de scio, laŭ la sama Spirito; al alia, fido, en la sama
Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; kaj al
alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profet-povo; kaj al alia,
distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia,
interpreto de lingvoj; sed ĉion tion energias la unu sama
Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
Ĉar
kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj
membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ
estas Kristo. Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en
unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ
liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
aŭ:
062.6
L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Romanoj
Rom 8,22-27
Ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj
nasko-doloras ĝis nun. Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la
unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian
adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. Ĉar per espero ni
estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar
kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed, se ni esperas al tio, kion ni
ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.
Kaj tiel same la
Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias,
kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj
neeldireblaj; kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la
penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ
la volo de Dio. Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj,
kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.
Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel
konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la
unuenaskita inter multaj fratoj; kaj kiujn Li antaŭdifinis,
tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ
justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.
L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.
063
Sekvenco:
1. Venu el ĉiela
spac’,
Vi, Spirito de la grac’,
lum’, konsolo
kaj donac’,
2. nin subtenu en
danĝer’,
nin firmigu en sufer’,
nin ĉeestu
en mizer’.
3. Flam’,
brulanta en la kor’,
cel-pelanta Vi fervor’,
prosperiga
pro favor’,
4. en ŝancelo
estu fort’,
en kaoso estu ord’,
en muteco estu
vort’.
5. Vivo-spir’
je ĉiu foj’,
gvidu nin sur tera voj’
fine al
eterna ĝoj’.
Pentekosta
sekvenco
VENI, SANCTE SPIRITUS • M: Bremen 1633 • latina
T: liturgia • E: Guido Holz 1986*
063.6
Haleluja-Aklamo:
S/K: Haleluja.
063.7
S: Venu, Sankta Spirito,
plenigu la
korojn de Viaj fideluloj,
fajron de la amo al Vi en ili ekbruligu
arde.
lat:
Veni Sancte Spiritus,
reple tuorum
corda fidelium:
et tui amoris in eis ignem accende.
063.8
Evangelio:
Joh 20,19-23
D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via
spirito.
D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro
estu al Vi, Sinjoro.
D: Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Kaj dirinte tion, Li montris al ili Siajn manojn kaj Sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron. Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis Min, tiel ankaŭ Mi vin sendas. Kaj dirinte tion, Li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo
estu laŭdo.
063.9
Universala Preĝo (Porpetoj):
C: Ni preĝu.
Ho Jesuo Kristo, nia Sinjoro, Vi sendas Vian Sanktan Spiriton, divers-maniere agantan, por ke Li renovigu la vizaĝon de la tero. (Ps 104) Ni diras al Vi niajn petojn.
S: Kristo, nia Sinjoro:
K: Ni petas Vin, elaŭdu
nin.
Via Spirito esploras ĉion, eĉ la
profundaĵojn de Dio.
Ni petas por nia eklezio: ke ĝi
ekkonu kaj proklamu tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis,
kio en la koron de homo ne eniris, kion Dio preparis por tiuj, kiuj
Lin amas. (1 Kor 2)
Vi donas al ni spiriton ne de malkuraĝeco,
sed de potenco kaj amo kaj memregado. (2 Tim 1)
Ni petas por ĉiuj,
kiujn oni persekutas pro ilia justa konvinko: ke ili restu fidelaj
kaj ankaŭ ni ne hontu pri nia kredo.
Vi metas Vian Spiriton sur Viajn elektitojn.
Ni
petas por tiuj, kiuj direktas la sorton de la popoloj: ke ili ne
laciĝu nek fleksiĝu, ĝis ili estos starigintaj
justecon sur la tero. (Jes 42)
Via Spirito helpas nian malfortecon kaj propetadas
por ni per ĝemoj neeldireblaj. (Rom 8)
Ni petas por ni mem:
ke ni, kiuj nun vidas nur per spegulo, tiam vidu okulon ĉe
okulo. (1 Kor 13)
Vi verŝas Vian Spiriton sur nin kiel akvon
sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron. (Jes 44)
Ni
petas koncerne nian vivo-medion: ke ni estu pretaj gardi, ŝirmi,
protekti kaj zorgeme flegi Vian mondon.
Per Via Spirito la kreitaro liberiĝos el la
sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. (Rom
8)
Ni petas por niaj endormiĝintaj, ke ĉiuj, kiuj estas
semitaj en malforteco releviĝu en potenco kaj estu por ĉiam
kun Vi. (1 Kor 15 • 1 Tes 4)
C: Ho Sinjoro Jesuo Kristo, ni kredas je la
viviganta Spirito, kiu devenas de la Patro.
La unuecan
tri-personan Dion ni laŭdas kaj gloras nun kaj eterne.
K:
Amen.
Ofera Preĝo:
C: Plenumu, Patro, la promesojn de Via Filo: La
Sankta Spirito malkaŝu plene al nia koro la misteron de ĉi
tiu ofero kaj malfermu al ni la konon de la plena vero. Per Kristo
nia Sinjoro.
K: Amen.
063.10
Prefacio:
C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via
spirito.
C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe
la Sinjoro.
C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas
inde kaj juste.
C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta, ĉiopova
eterna Dio.
Ĉar hodiaŭ Vi plenumis la paskan misteron:
Vi donis Vian Spiriton, kaj unuigis la diversecon de la lingvoj en la
konfeso de unu kredo.
Pro tio: la tuta homaro jubilas el paska
ĝojo kaj kun ĉiuj anĝeloj kaj sanktuloj kantas Vian
gloron dirante:
K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!
Komunia Antifono:
kp. Ago 2,4.11
Ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj proklamadis la mirindaĵojn de Dio. Haleluja.
aŭ:
064
Junaj kaj maljunaj kune
laŭdu
la nomon de
Di’. Haleluja.
Psa
148,12-13
3-voĉa rondkanto
ALTE MIT DEN JUNGEN • EG
338 • M: Paul Ernst Ruppel 1954 • © Karl Heinrich
Möseler Verlag, Wolfenbüttel • E: Albrecht
Kronenberger 1996
Postkomunia Preĝo:
C: Ni preĝu. – Dio, kiu donos al Via
eklezio la ĉielajn donacojn, gardu en ni Vian gracon, por ke ĉi
tiu spirita nutraĵo, per la potenco de la Sankta Spirito, efiku
ĉiam por nia eterna vivo. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.
Aldonaj Ripetad- kaj Rond-kantoj:
065
Venu, Vi, Spirit’, ho kreant’.
latine:
Veni Creator Spiritus.
VENI CREATOR SPIRITUS (litanie) • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger 1996 • kun afabla permeso
066
Blovu, Spirito, super la Viaj, faru nin
novaj, vento de Di’.
Se muroj altas, kaj bariloj dividas,
donu kuraĝon planti semojn de viv’.
En niaj domoj kaj
l’ eklezio blovu kun fort’, por ke alvenu liber’.
3-voĉa
rondkanto
GEH WIE EIN WINDHAUCH ÜBER DIE DEINEN • M kaj
germana T: © Andreas Lettau • E: Adolf Burkhardt • TK
470 • kun afabla permeso