040

LITURGIAJ MODELOJ: ROM-KATOLIKAJ

RITO DE LA MESO KUN LA DUA EŬKARISTIA PREĜO

RITO DE LA ROM-KATOLIKA MESO
KUN LA DUA EŬKARISTIA PREĜO
kaj la gregoria «Meso de la Mondo»

KOMENCA RITO

Orgena Ludo

Enira Kanto aŭ Enira Antifono

040.1

Krucosigno:

C: En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
K: Amen.

040.2

Saluto:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

aŭ:

C: La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio Patro kaj la komuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.
K: Kaj kun via spirito.

aŭ:

C: Graco kaj paco al vi el Dio, nia Patro, kaj el Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
K: Benata estu Dio, la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
aŭ:
K: Kaj kun via spirito.

aŭ, se la celebranto estas episkopo:

C: Pacon al vi.
K: Kaj kun via spirito.

Pent-Esprimo:

C: Gefratoj, ni konfesu niajn pekojn, por inde celebri la sanktajn misterojn.

040.3

K: Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj, ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto: mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo. Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan, ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj, preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

040.4

aŭ:

C: Kompatu nin, Sinjoro.
K: Ĉar ni pekis kontraŭ Vi.

C: Montru al ni, Sinjoro, Vian indulgon.
K: Kaj donu al ni Vian savon.

040.5

aŭ:

C: Vi, kiu estis sendita sanigi la pentofarajn korojn: Sinjoro, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin.

C: Vi, kiu venis alvoki la pekulojn: Kristo, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin.

C: Vi, kiu sidas dekstre de la Patro kaj intervenas por ni: Sinjoro, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin.

C: Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
K: Amen.

Kyrie-Alvoko:

(se ne jam iu pent-esprimo ĝin enhavis)

C: Sinjoro, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin.

C: Kristo, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin.

C: Sinjoro, kompatu nin.
K: Sinjoro, kompatu nin.

aŭ:

041

S/K: Sinjoro, kompatu nin.
S/K: Kristo, kompatu nin.
S/K: Sinjoro, kompatu nin.

KYRIE Vat. XVI (Missa mundi) • M: 11a-13a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992

042

Gloro-Himno:

C: Gloro al Dio en la altoj,
S: kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.
K: Ni laŭdas Vin.
S: Ni benas Vin.
K: Ni adoras Vin.
S: Ni gloras Vin.
K: Ni dankas al Vi pro Via granda gloro.
S: Sinjoro Dio, ĉiela reĝo, Dio Patro ĉiopova.
K: Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
S: Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l’ Patro.
K: Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin.
S: Kiu forigas la pekojn de l’ mondo, akceptu nian petegon.
K: Kiu sidas dekstre de l’ Patro, kompatu nin.
S: Ĉar Vi sola estas sankta,
K: Vi sola Sinjoro,
S: Vi sola Plejaltulo, Jesuo Kristo.
K: Kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro. Amen.

GLORIA Vat. XV (Missa mundi) • M: 10a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. …

C diras aŭ kantas la resuman preĝon.
K: Amen.

LITURGIO DE LA VORTO

Unua Legaĵo:

L: Legaĵo el …

L legas aŭ kantas la unuan legaĵon.

042.2

L: Jen la parolo de Dio
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono

Dua Legaĵo:

L: Legaĵo el …

L legas aŭ kantas la duan legaĵon.

042.3

L: Jen la parolo de Dio
K: Al Dio estu danko.

Haleluja-Aklamo (karesme: Kristo-Aklamo) kun Verso

(Sekvenco)

Evangelio:

D: (mallaŭte) Degnu, sinjoro, min beni.
C: (mallaŭte) La Sinjoro estu en via koro kaj sur viaj lipoj, por ke vi inde kaj ĝuste anoncu Lian evangelion: en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
D: (mallaŭte) Amen.

aŭ, se C mem legas la evangelion:

C: (mallaŭte) Purigu mian koron kaj miajn lipojn, ĉiopova Dio, por ke mi povu inde anonci Vian sanktan evangelion.

042.4

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Mateo / laŭ Marko / laŭ Luko / laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: …

D legas aŭ kantas la evangelion.

042.5

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

aŭ:

042.6

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

D (C): (mallaŭte) Per la evangeliaj vortoj estu forviŝitaj niaj pekoj.

Prediko (Homilio)

043

La Granda Kredo-Konfeso:

C: Mi kredas je unu Dio,
S: la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
K: Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio,
S: kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
K: Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera,
S: generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro: per kiu ĉio estas farita.
K: Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj.
S: Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
K: Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita.
S: La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
K: ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
S: Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia regno estos senfina.
K: Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
S: Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; kiu parolis per la profetoj.
K: Kaj je unu eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
S: Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
K: Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
S: kaj la vivon en la estonta mondo.
K: Amen.

CREDO Vat. III • M: 17a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992 / Kloster Kirchberg 2001

Anstataŭ tiu ĉi granda oni povas preĝi la apostolan kredo-konfeson → 001.4

La Universala Preĝo (la Porpetoj)

043.1

ebla aklamo:

Ni petas Vin, elaŭdu nin.

Aliajn formojn vidu ĉe la koncernaj porpetoj.

EŬKARISTIA LITURGIO

PRETIGO DE LA OFERDONOJ

Ofera Kanto

Akompanaj Preĝoj:

043.2

C: Benata estu, Sinjoro, Dio de la universo, ĉar de Via boneco ni ricevis la panon, kiun ni oferas al Vi, frukton de la tero kaj de homa manlaboro, kiu fariĝos por ni la pano de la vivo.

(K: Estu Dio eterne benata.)

D (C): (mallaŭte) Per la mistero de ĉi tiu akvo kaj vino ni fariĝu partoprenantoj en la Dieco de tiu, kiu volis preni sur sin nian homan naturon.

C: Benata estu, Sinjoro, Dio de la universo, ĉar de Via boneco ni ricevis la vinon, kiun ni oferas al Vi, frukton de vito kaj de homa man-laboro, kiu fariĝos por ni la spirita trinkaĵo.

(K: Estu Dio eterne benata.)

C: (mallaŭte) Kun humilo kaj pento ni petas, Sinjoro, ke Vi akceptu nin, kaj nia ofero tiel plenumiĝu antaŭ Vi hodiaŭ, ke ĝi plaĉu al Vi, Sinjoro Dio.

(Incensado)

C: (lavante siajn manojn, mallaŭte) Forlavu, Sinjoro, mian kulpon kaj purigu min de mia peko.

Ofera Preĝo:

C: Ni preĝu.

043.3

aŭ:

C: Preĝu, gefratoj, ke mia kaj via ofero estu akceptinda ĉe Dio, la Patro ĉiopova.
K: La Sinjoro akceptu el viaj manoj ĉi tiun oferon por laŭdo kaj gloro de Sia nomo, por utilo nia kaj de la tuta sankta eklezio.

C preĝas la oferan preĝon.
K: Amen.

EŬKARISTIA PREĜO

044.1

Enira Dialogo:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

044.2

Prefacio

de la koncerna tago aŭ:

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku Vin, sankta Patro, per Via plej amata Filo, Jesuo Kristo, Via vivanta Vorto.
Pere de Li Vi ĉion kreis, kaj Lin al ni sendis kiel Savanton kaj elaĉetanton, enkarniĝintan per la Sankta Spirito kaj el la Virgulino Maria naskiĝintan.
Li, plenumante Vian volon kaj akirante al Vi sanktan popolon, etendis la manojn sur la kruco; mortante, Li detruis la morton kaj anoncis la resurekton.
Pro tio kune kun la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj Vian gloron ni proklamas, unuvoĉe dirante:

045

Sankta-Himno:

K: Sankta,
sankta,
sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj.
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj.

SANCTUS Vat. XVIII (Missa Mundi) • M: 13a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992/1998

046.1

Epiklezo:

C: Vere sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.

Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via spirito, por ke ili fariĝu por ni la korpo + kaj la sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

046.2

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: Kiam Li estis fordononta Sin memvole al la pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je Mia rememoro.

046.3

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

046.4

aŭ:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

046.5

aŭ:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

046.6

Memoro pri la Savado:

C: Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de la vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi. Kaj humile ni petegas ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito.

046.7

Komuneco kun la Tuta Eklezio:

C: Rememoru, Sinjoro, Vian eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia papo …, nia episkopo …, kaj la tuta klerikaro.

046.8

(Memorigo pri Speciale Menciinda Mortinto:)

Memoru pri Via servant[in]o …, kiun Vi [hodiaŭ] vokis al Vi el ĉi tiu mondo. Bonvolu, ke [li / ŝi], kiu estis similigita al Via Filo en la morto, ankaŭ similiĝu en Lia resurekto.

046.9

Memorigo pri Ĉiuj Mortintoj:

C: Memoru ankaŭ [ĉiujn] niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo.

046.10

Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al Vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin. Per Via Filo Jesuo Kristo.

046.11

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro ĉiopova, en unueco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.

047

RITO DE LA KOMUNIO

Patro nia (Pater noster):

C: Per savaj ordonoj admonitaj kaj per Dia instruo formitaj ni kuraĝas preĝi:

aŭ:

C: La Sinjoro donacis al ni Sian Spiriton. Per la fido kaj la libereco de la gefiloj, ni diru kune:

aŭ:

C: Antaŭ ol partopreni en la eŭkaristia festeno, signo de repaciĝo kaj ligilo de frata unuiĝo, ni preĝu kune, kiel la Sinjoro instruis nin:

aŭ:

C: Gvidataj de la Spirito de Jesuo, en la saĝeco de la evangelio, ni kuraĝas diri:

048

K: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

C: Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de Via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto Jesuo Kristo.

K: Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne.

PATER NOSTER • M: liturgia • T: Mat 6,9-13 • Kloster Kirchberg 1999

048.2

Porpaca Preĝo:

C: Sinjoro Jesuo Kristo, kiu diris al Viaj apostoloj: «Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi», ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via eklezio; kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, kiu vivas kaj regas eterne.
K: Amen.

048.3

Paco-Saluto:

C: La paco de la Sinjoro estu kun vi ĉiam.
K: Kaj kun via spirito.

048.4

Paco-Signo (laŭ oportuno):

D: Interŝanĝu la pacosignon.

aŭ:

D: Kiel gefiloj de Dio de la paco, interŝanĝu signon de frata komuneco.

aŭ:

D: En Kristo, kiu fratigis nin ĉiujn per Sia kruco, interŝanĝu signon de reamikiĝo kaj paco.

aŭ:

D: En la spirito de Kristo resurektinta, reciproku pacosignon.

C: (metante parteton de la hostio en la kalikon, mallaŭte) La kunigo de la korpo kaj de la sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo donu al ni, kiuj ĝin ricevas, la eternan vivon.

049

Ŝafido de Dio:

1.-3. S: Ŝafido de Dio,
K: kiu forigas la pekojn de l’ mondo,

1.-2. kompatu nin.

3. donu al ni la pacon.

AGNUS DEI Vat. XVIII (Missa Mundi) • M: 12a jc. • T: liturgia • Albrecht Kronenberger 1992

Antaŭ la Komunio:

C: (mallaŭte) Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio vivanta, kiu pro la patra volo kaj la kunagado de la Sankta Spirito vivigas la mondon per Via morto, liberigu min per Viaj plej sanktaj korpo kaj sango, de ĉiuj miaj malvirtoj kaj sennombraj malbonoj, kaj faru, ke mi ĉiam observu Viajn ordonojn, kaj ne permesu al mi iam de Vi foriri.

aŭ:

C: (mallaŭte) La akcepto de Via korpo kaj sango, Sinjoro Jesuo Kristo, ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno, sed pro via kompato ĝi utilu al mi kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.

049.2

C: Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.
Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

K: Sinjoro, mi ne estas inda,
ke Vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton,
kaj resaniĝos mia animo.

Dum la Komunio:

C: (mallaŭte) La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.

C: (mallaŭte) La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.

La disdonanto diras: La korpo de Kristo. (La sango de Kristo.)
La ricevanto respondas: Amen.

C: (purigante la hostiujon kaj la kalikon, mallaŭte) Tion, kion ni prenis per la buŝo, Sinjoro, ni akceptu per pura menso; kaj la por-tempa donaco fariĝu por ni la eterna savilo.

Danko-Kanto

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. …

C diras aŭ kantas la postkomunian preĝon.
K: Amen.

050

FINA RITO

050.1

Adiaŭa Saluto:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

050.2

aŭ, se la celebranto estas episkopo:

C: Estu benata la nomo de la Sinjoro.
K: Nun kaj eterne

C: Nia helpo estas en la nomo de la Sinjoro.
K: Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

050.3

Beno:

C: Benu vin la ĉiopova Dio: la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
K: Amen

050.4

Elsenda Voko:

D: La meso finiĝis: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

050.5

aŭ en la paska tempo:

D: Iru en paco. Haleluja. Haleluja.
K: Al Dio estu danko. Haleluja. Haleluja.

050.6

aŭ:

D: La ĝojo de nia Sinjoro estu nia forto: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

aŭ:

D: Gloru la Sinjoron per via vivo: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

aŭ:

D: En la nomo de la Sinjoro: Iru en paco.
K: Al Dio estu danko.

aŭ:

D: Iru kaj portu al ĉiuj la ĝojon de la resurektinta Sinjoro.
K: Al Dio estu danko.

aŭ, se sekvas alia liturgia ago:

D: Ni benas la Sinjoron.
K: Al Dio estu danko.

Orgena Postludo

051

UNUA (ROMA) EŬKARISTIA PREĜO

Post la Prefacio kaj la Sankta-Himno:

C: Plej indulgema Patro, ni humile preĝas kaj petas Vin per Jesuo Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro, ke Vi favore akceptu kaj benu + ĉi tiujn donojn, ĉi tiujn donacojn, ĉi tiujn sanktajn, senmakulajn oferojn.

Ni konsekras ilin unue por Via sankta katolika eklezio, kiun Vi bonvolu pacigi, ŝirmi, unuigi kaj regi sur la tuta terglobo, kune kun Via servanto nia papo …, kun nia episkopo …, kaj kun ĉiuj fidelaj gardantoj de la katolika kaj apostola kredo.

Memorigo pri la Vivantoj:

C: Memoru, Sinjoro, pri Viaj servantoj kaj servantinoj …

Silento

Memoru pri ĉiuj ĉeestantoj, kies kredon kaj pian fervoron Vi konas. Por ili ni prezentas, kaj ili ankaŭ dediĉas al Vi, ĉi tiun laŭd-oferon; por si mem, por ĉiuj siaj familianoj, por la savo de siaj animoj, por sia sekureco kaj bonfarto, ili levas siajn preĝojn al Vi, eterna Dio viva kaj vera.

Komuneco kun la Sanktuloj:

En unueco kun la tuta eklezio,

En la solenoj ĉi tie cititaj oni aldonas la variantojn:

• je la kristnaska tempo:

kaj en la celebro de tiu tre sankta [tago /nokto], en kiu Maria, la senmakula Virgulino, donis la Savanton al ĉi tiu mondo,

• je Epifanio:

kaj en la celebro de tiu tre sankta tago, en kiu Via ununaskita Filo, eterne glora samkiel Vi, aperis vere kaj videble en nia korpa karno,

• ekde la antaŭtago de Pasko, ĝis la 2a paska dimanĉo:

kaj en la celebro de tiu tre sankta [tago /nokto] de la resurekto de nia Sinjoro Jesuo Kristo en Sia vera korpo,

• je Ĉieliro de la Sinjoro:

kaj en la celebro de tiu tre sankta tago, en kiu nia Sinjoro, Via ununaskita Filo, levis ĝis altoj de Via gloro nian malfortan naturon kun Li unuigitan,

• je Pentekosto:

kaj en la celebro de tiu tre sankta pentekosta tago, en kiu la Sankta Spirito aperis al la apostoloj en multaj fajraj langoj,

ni ankaŭ honore memoras antaŭ ĉio pri la glor-riĉa Maria, ĉiam virga patrino de nia Dio kaj Sinjoro Jesuo Kristo; pri beata Jozefo, fianĉo de la sama Virgulino, pri la beataj apostoloj kaj martiroj: Petro kaj Paŭlo, Andreo, (Jakobo, Johano, Tomaso, Filipo, Bartolomeo, Mateo, Simono kaj Tadeo, Lino, Kleto, Klemento, Siksto, Kornelio, Cipriano, Laŭrenco, Krisogono, Johano kaj Paŭlo, Kosmas kaj Damiano) kaj ĉiuj sanktuloj. Pro iliaj meritoj kaj propetoj bonvolu doni al ni helpon kaj protekton.

(Per la sama Kristo, nia Sinjoro. Amen.)

Peto pri Akcepto:

C: Akceptu bonvole, Sinjoro, ĉi tiun oferon, kiun prezentas al Vi ni, Viaj servantoj, kaj ankaŭ Via tuta familio:

je Pasko kaj Pentekosto oni aldonas:

Ĝin ni oferas al Vi ankaŭ por tiuj, kiujn Vi bonvolis regeneri per la akvo kaj per la Sankta Spirito, pardonante ĉiujn iliajn pekojn;

niajn tagojn regu en Via paco; savu nin de la eterna damno kaj akceptu nin en la gregon de Viaj elektitoj.

(Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.)

Epiklezo:

C: Tiun oferon, Vi, Dio, bonvole igu en ĉio, ni petas, benata, valora, valida, ĝusta kaj akceptinda, por ke ĝi fariĝu por ni la korpo kaj la sango de Via plej amata Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: Li, en la tago antaŭ Sia pasiono, prenis la panon en Siajn sanktajn kaj respektindajn manojn, kaj levante la okulojn al la ĉielo, al Vi, Dio, Sia ĉiopova Patro, dankante benis, rompis kaj donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vesper-manĝo, Jesuo, prenante ankaŭ ĉi tiun gloran kalikon en Siajn sanktajn kaj respektindajn manojn, kaj denove dankante al Vi, benis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:

K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:

K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

Denova Peto pri Akcepto:

C: Per ĉi tiu ofero, Patro, ni, Viaj servantoj kaj Via sankta popolo, celebras la memoron de la sankta pasiono, de la resurekto kaj de la glor-plena ĉiel-iro de Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro, kaj ni prezentas al Via Dia majesto el la donacoj, kiujn Vi faris al ni, oferon puran, oferon sanktan, oferon senmakulan, la sanktan panon de la eterna vivo, kaj la kalikon de la porĉiama savo.

Rigardu ilin bonvole kun favora kaj serena vizaĝo kaj akceptu ilin, same kiel Vi degnis akcepti la donacojn de Via justa servanto Habel kaj la oferon de nia patriarko Abraham; kaj tion, kion al Vi oferis Via ĉefsacerdoto Melkicedek, kiel sanktan oferon, la senmakulan hostion.

Humile ni petegas Vin, ĉiopova Dio: bonvolu, ke ĉi tiu ofero, per la manoj de Via sankta anĝelo, estu portata sur Vian ĉielan altaron, antaŭ Via Dia majesto, por ke sur nin ĉiujn, kiuj el ĉi tiu ĉealtara partopreno ricevas la plej sanktan korpon kaj sangon de Via Filo, descendu plene ĉiu ĉiela beno kaj graco.

(Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.)

Memorigo pri Mortintoj:

C: Memoru, Sinjoro, ankaŭ Viajn fidelulojn …, kiuj antaŭiris nin kun la signo de kredo, kaj daŭre dormas en paco.

Silento

Al ili, Sinjoro, kaj al ĉiuj en Kristo ripozantaj, donu, ni petas, konsolon, lumon kaj pacon.

(Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.)

Denove, Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Ankaŭ al ni, Viaj servantoj, pekuloj, sed fidantaj je la abundo de Via kompato, bonvole donu, Sinjoro, ke ni partoprenu en la kuneco de Viaj sanktaj apostoloj kaj martiroj: Johano, Stefano, Mattias, Barnabas, (Ignaco, Aleksandro, Marceleno kaj Petro, Felicita, Perpetua, Agata, Lucia, Agnesa, Cecilia, Anastazia) kaj de ĉiuj Viaj sanktuloj. En ilian kun-estadon nin venigu, ni petas, ne pro niaj meritoj, sed pro la grandeco de Via pardonemo.

Per Kristo, nia Sinjoro, per kiu ĉion bonan Vi, Dio, ĉiam kreas, sanktigas, vivigas, benas kaj al ni donas.

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.

052

TRIA EŬKARISTIA PREĜO

Post la Prefacio kaj la Sankta-Himno:

C: Patro vere sankta, prave laŭdas Vin la tuta kreitaro de Vi farita, ĉar per Jesuo Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro, en la potenco de la Sankta Spirito, Vi ĉion vivigas kaj sanktigas; kaj Vi senĉese kunigas al Vi la popolon, por ke de la oriento ĝis la okcidento estu donata al Via nomo sankta oferaĵo.

Epiklezo:

C: Nun humile ni petegas Vin, Patro:

Sendu Vian Spiriton sanktigi ĉi tiujn donojn, kiujn ni konsekris al Vi, por ke ili fariĝu la korpo + kaj la sango de Jesuo Kristo, Via Filo kaj nia Sinjoro, kiu ordonis al ni celebri ĉi tiujn misterojn.

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: En la nokto, en kiu Li estis perfidita, Li prenis la panon kaj al Vi dankante, benis ĝin, rompis kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile post la vesper-manĝo Li prenis la kalikon kaj al Vi dankante benis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

Memoro pri la Savado:

C: Pro tio memorante pri la savo-dona pasiono de Via Filo, pri Lia mirinda resurekto kaj ĉiel-iro, kaj atendante Lian duan alvenon, ni prezentas al Vi, Sinjoro, kiel dank-esprimon, ĉi tiun vivan kaj sanktan oferdonon.

Peto pri Akcepto:

C: Rigardu favore kaj agnosku en la ofero de Via eklezio la viktimon, per kies oferdono Vi volis repaciĝi; kaj al ni, kiuj nutriĝas per la korpo kaj la sango de Via Filo, donu la plenecon de la Sankta Spirito, kiu igu nin unu korpo kaj unu spirito en Kristo.

Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Li mem faru el ni eternan donon de Vi ŝatatan, por ke ni povu akiri la promesitan regnon kun Viaj elektitoj: kun beata Maria, la Virgulino kaj Dipatrino, kun Viaj beataj apostoloj kaj glor-plenaj martiroj, (kun sankta …) kaj kun ĉiuj sanktuloj, niaj perantoj ĉe Vi.

Komuneco kun la Tuta Eklezio:

C: Pro tiu ĉi repaciga ofero ni petas Vin, Patro: Donu al la tuta mondo pacon kaj savon. Firmigu en kredo kaj amo Vian eklezion pilgrimantan sur la tero: kun Via servanto, nia papo …, kun nia episkopo …, kun la tuta episkoparo, kun la klerikaro kaj la popolo, kiun Vi elaĉetis. Aŭskultu favore la preĝojn de ĉi tiu familio, kiun Vi kunvokis. Kaj ĉiujn Viajn disigitajn filojn, amema Patro, kompate rekunigu.

Memorigo pri la Mortintoj:

C: Indulge akceptu en Vian regnon niajn forpasintajn gefratojn kaj ĉiujn, kiuj forlasis la mondon en paco kun Vi. Plenumu nian esperon: ke ni povu kun ili por ĉiam vivi kaj ĝui Vian eternan gloron, per Kristo, nia Sinjoro, pere de kiu Vi, ho Dio, donas al la mondo ĉion bonan.

Anstataŭ tiu ĉi lasta preĝo, en la meso por mortinto oni povas diri:

Memoru pri Via servant[in]o …, kiun Vi forvokis [hodiaŭ] al Vi el ĉi tiu mondo:

kaj kiel [li/ŝi] per la bapto estis kunigita kun la morto de Kristo, Via Filo, [li/ŝi] partoprenu ankaŭ en Lia resurekto, kiam Kristo revekos el la tero la mortintojn kaj nian morteman surteran korpon Li konformigos al Sia korpo glora.

Kaj akceptu en Vian regnon niajn forpasintajn gefratojn kaj ĉiujn, kiuj forlasis la mondon en paco kun Vi. Plenumu nian esperon: ke ni povu kun ili ĉiam vivi kaj ĝui Vian eternan gloron, kiam Vi forviŝos ĉiun larmon el niaj okuloj, kaj ni vidos Vian vizaĝon. Tiam ni fariĝos por ĉiam similaj al Vi, nia Dio, kaj ni ne ĉesos laŭdi Vin, per Kristo, nia Sinjoro, pere de kiu Vi, ho Dio, donas al la mondo ĉion bonan.

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.

053

KVARA EŬKARISTIA PREĜO

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde danki al Vi, vere juste Vian gloron prikanti, Patro sankta, unika Dio viviga kaj vera;
Vi ekzistis antaŭ la komenco de la tempo kaj eterne vivas en Via regno de senfina lumo.
Vi, unika bonulo kaj fonto de ĉiu vivo, ĉion kreis en la mondo por plenigi per amo ĉiujn kreitaĵojn kaj ĝojigi ilin per la heleco de Via lumo.
Sennombraj aroj da anĝeloj staras antaŭ Vi tage kaj nokte: kaj kontemplante la gloron de Via vizaĝo, ili senĉese gloras Vin.
Kun ili ankaŭ ni kaj, pere de nia voĉo, ĉiu kreitaĵo, kiu estas sub la ĉielo, Vian nomon gloregas, ĝoje kantante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Memoro pri la Historio de nia Savo:

C: Ni gloras Vin, Patro sankta, ĉar granda Vi estas; ĉiujn Viajn kreitaĵojn Vi faris kun saĝeco kaj amo; homon laŭ Via bildo Vi kreis, kaj al li Vi komisiis la regadon de la tuta mondo, tiel ke, obeante sole al Vi, la Kreanto, li estru ĉiujn estaĵojn.

Kaj kiam la homo pro sia malobeo perdis Vian amikecon, Vi ne forlasis lin sub la povo de la morto, sed indulge Vi donis helpon al ĉiuj, por ke ili povu serĉi kaj trovi Vin. Plurfoje eĉ interligon Vi proponis al la homoj, kaj per admonoj de profetoj Vi instruis al ili atendi la savon.

Patro sankta, tiel Vi amis la mondon, ke, kiam alvenis la pleneco de la tempoj, Vi sendis al ni Vian unikan Filon, kiel savanton. Per la Sankta Spirito Li enkarniĝis kaj naskiĝis el la virga Maria; Li partoprenis nian vivon en ĉio escepte de peko.

Al la mizeruloj Li anoncis savon, elaĉeton al la kaptitoj, ĝojon al la suferantoj. Por plenumi Vian savo-planon, memvole Li Sin fordonis al morto, kaj per Sia reviviĝo la morton Li detruis kaj renovigis la vivon.

Kaj por ke ni ne plu vivu por ni mem, sed por Li, kiu por ni mortis kaj resurektis, Li sendis el Vi, Patro, la Sanktan Spiriton, kiel unuan donon al Siaj kredantoj, por ke tiu, plenumante en la mondo Sian taskon, kompletigu ĉian sanktecon.

Epiklezo:

C: Pro tio ni petas Vin, Patro, ke la sama Sankta Spirito sanktigu ĉi tiujn oferojn, por ke ili fariĝu la korpo + kaj la sango de Jesuo Kristo, nia Sinjoro, en la celebrado de ĉi tiu granda mistero, kiun Via Filo lasis al ni kiel signon de la eterna interligo.

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: Kiam alvenis la horo, por esti glorata de Vi, Patro sankta, montrante plenan amon al Siaj fideluloj, kiuj estis en la mondo, Li amis ilin ĝis-ekstreme; kaj dum ili vesper-manĝis, Li prenis la panon, benis, rompis ĝin kaj donis al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile Li prenis la kalikon, plenan da produkto de vito, dankis al Vi kaj donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

Peto pri Akcepto:

C: Per ĉi tiu memoro de nia elaĉeto, ni celebras, Sinjoro, la morton de Kristo, Lian descendon al la regno de la mortintoj, kaj ni konfesas Lian resurekton kaj foriron al la ĉielo, kie Li sidas ĉe Via dekstra flanko. Kaj, atendante Lian gloran revenon, ni oferas al Vi Lian korpon kaj Lian sangon, kiel oferon al Vi plaĉan, por savo de la tuta mondo.

Rigardu kun amo, Sinjoro, la viktimon, kiun Vi mem pretigis por Via eklezio, kaj ebligu, ke ĉiuj, kiuj manĝos el ĉi tiu unika pano kaj trinkos el ĉi tiu unika kaliko, kuniĝante en unu korpo per la Sankta Spirito, fariĝu perfekta kaj vivanta ofero en Kristo, je laŭdo de Via gloro.

Komuneco kun la Tuta Eklezio:

C: Kaj nun, Sinjoro, memoru pri ĉiuj, por kiuj ni prezentas al Vi ĉi tiun oferon: pri Via servanto kaj nia papo …, pri nia episkopo …, kaj pri la tuta episkoparo. Memoru ankaŭ pri ĉiuj sacerdotoj kaj pri niaj oferantoj, pri la ĉeestantoj, pri Via popolo, kaj pri ĉiuj, kiuj serĉas Vin kun koro sincera.

Memorigo pri la Mortintoj:

C: Memoru pri tiuj niaj gefratoj, kiuj forpasis en la paco de Via Filo, kaj pri ĉiuj mortintoj, kies fidelecon Vi sola konas.

Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Kaj al ni ĉiuj, Viaj filoj, kompatema Patro, ebligu ke, kun la beata Maria Virgulino kaj Dipatrino, kun Viaj apostoloj kaj sanktuloj, ni atingu la ĉielan vivon en Via regno.

Kaj tiam, liberigitaj de la korupteco de peko kaj morto, ni prikantos eterne kun ĉiuj kreitoj Vian gloron, per Kristo, nia Sinjoro, pere de kiu ĉion bonan Vi donacas al la mondo.

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.

054

EŬKARISTIA PREĜO DE LA REPACIĜO

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ke ni dankas kaj gloras Vin, Dio, ĉiopova Patro, pro Via savanta agado en tiu ĉi mondo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
Ĉar meze en homaro fendita kaj disŝirita de kvereloj kaj malkonkordo ni spertas, ke Vi donas pretecon al repaciĝo.
Via spirito movas la korojn, por ke malamikoj denove interparolu, kontraŭuloj etendu la manojn unu al alia kaj popoloj renkontiĝu konkorde.
Per Via dono, ho Patro, la strebo al paco estingas la kverelojn, la amo venkas la malamon kaj la venĝo cedas antaŭ la pardono.
Tial danki kaj glori Vin ni ne povas ĉesi. Ĝoje ni ekkantas la himnon de laŭdo, unuiĝante kun la anĝeloj, kiuj senfine vokadas:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Poste:

C: Ĉiopova Dio, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, Vi estu glorata per Via filo Jesuo Kristo, kiu venis en Via nomo: Li estas la vorto, kiu nin savas, la mano, kiun Vi etendas al la pekuloj, la vojo, sur kiu venas al ni Via paco.

Ĉiuj ni deturnis nin de Vi, sed Vi mem, ho Dio, nia Patro, per la ofera morto de Jesuo Kristo rekondukis nin al Via amo, por ke ankaŭ ni donu nin al niaj gefratoj.

Epiklezo:

C: Tial ni festas la repaciĝon, kiun Kristo akiris por ni, kaj petas Vin:

Sendu Vian Spiriton + sanktigi ĉi tiujn donojn, kiujn la eklezio prezentas al Vi, ĉar ni nun plenumas la komision de Via filo.

Raporto pri la Instalo de la Sankta Manĝo:

C: Kiam Li estis fordononta Sian vivon por nia liberigo, dum la vesper-manĝo, Li prenis panon en Siajn manojn kaj, dankante al Vi, benis, rompis kaj donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas Mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

Simile en tiu lasta vespero Li prenis la kalikon en Siajn manojn, kaj glorante Vian kompaton donis ĝin al Siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de Mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi
kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.

Aklamo:

D: Jen la mistero de la kredo.
K: Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko, ni anoncas Vian morton, Sinjoro,

ĝis Vi revenos en gloro.

aŭ:
K: Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

Memoro pri la Savado:

C: En la celebra memorigo pri la morto kaj la resurekto de Via filo ni prezentas al Vi, ho Dio, nia Patro, la ofer-donon de repaciĝo, kiun Li postlasis al ni kiel testamenton de Via amo kaj kiun Vi mem metis en niajn manojn.

Peto pri Akcepto kaj Komuneco kun la Tuta Eklezio:

C: Akceptu ankaŭ nin, Sankta Patro, kune kun la ofero de Via Filo, kaj en tiu ĉi sankta manĝo donu al ni Vian Spiriton, promesitan de Kristo, la Spiriton, kiu forigas ĉiujn barojn sur la vojo al konkordo kaj kiu unuigas nin en komuneco kun nia papo …, nia episkopo …, la episkoparo kaj la tuta kristanaro. Faru meze de la homaro Vian eklezion signo de unueco kaj instrumento de Via paco.

Memorigo pri la Mortintoj kaj Komuneco kun la Sanktuloj:

C: Memoru niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la Sinjoro, kaj ĉiujn mortintojn, kies kredon Vi sole konas.

Kiel ĉi tie Vi kolektis nin ĉirkaŭ la tablo de Via filo, tiel kunvenigu la homojn de ĉiuj popoloj kaj lingvoj, de ĉiuj gentoj kaj rasoj, kune kun la beata Virgulino Maria, la apostoloj kaj ĉiuj sanktuloj, al la festeno de eterna unueco en nova mondo, kie brilas la pleno de Via paco.

Doksologio:

C: Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
K: Amen.