PREĜOJ

001.1

La Kruco-Signo

En la nomo de la Patro
kaj de la Filo
kaj de la Sankta Spirito.
Amen.

kp. Mat 28,19

001.2

La Preĝo de la Sinjoro

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne.

Amen.

Mat 6,9-13

001.3

La Doksologio

Gloro al la Patro
kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco,
tiel nun kaj ĉiam,
kaj en eterno. Amen.

kp. Mat 28,19

001.4

La Apostola Kredo-Konfeso

Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova,
la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;

kaj je Jesuo Kristo,
Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito,
naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,
supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika* eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna.

Amen.

* «Katolika» signifas «universala».

001.5

La Anĝela Saluto

Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.

kp. Luk 1,28.42

EL LA BIBLIO

VORTOJ EL LA BIBLIO

002.1

«Ŝ’ma Jisrael»

Aŭskultu, ho Izrael! La Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.

Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

Rea 6,4-9

002.2

La Granda Ordono

Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Mat 22,37-39

002.3

La Aarona Beno

La Eternulo vin benu kaj vin gardu.
La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo
kaj favorkoru vin.
La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi
kaj donu al vi pacon.

Nom 6,24-26

002.4

La Dekalogo

el Eli 20,2-17 kaj Rea 5,6-21

Mi estas la Eternulo, via Dio,
kiu elkondukis vin el la lando egipta,
el la domo de sklaveco.

1. (1.) Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.

(2.) Ne faru al vi idolon, nek bildon;
ne kliniĝu antaŭ ili.

2. (3.) Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo.

3. (4.) Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.

4. (5.) Respektu vian patron kaj vian patrinon.

5. (6.) Ne mortigu.

6. (7.) Ne adultu.

7. (8.) Ne ŝtelu.

8. (9.) Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

9. Ne deziru la edzinon de via proksimulo.

10. Ne deziru ion, kio apartenas al via proksimulo.

(10.) Ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek deziru ion, kio apartenas al via
proksimulo.

La enkrampaj numeroj indikas la vicon en la Reformitaj Eklezioj.

E-versio: Gliwice, Pollando, 1999, dum la 14a Ekumena Kongreso de IKUE kaj KELI.

002.5

La Ora Regulo

Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.

Mat 7,12

002.6

La Ok «Feliĉ-Anoncoj»

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Mat 5,3-10

EN LA TAGA CIKLO

PERSONAJ PREĜOJ EN LA TAGA CIKLO

003.1

Matene (1):

Mia Sinjoro kaj mia Dio, mi ekgenuas antaŭ Vi kaj adoras Vian plej superan Majeston.
Mi dankas Vin pro ĉiuj bonfaroj, precipe ke Vi gardis min dum ĉi tiu nokto.
Mi dediĉas al Vi mian animon kaj mian korpon kaj ĉion, kion mi posedas.
Mi oferas al Vi ĉiujn farojn de la venanta tago. Mi volas ilin fari por Via honoro kaj por la savo de mia animo.
Mi firme intencas kristane travivi ĉi tiun tagon, ne ofendi Vin, mian amoplenan Patron, kaj bone plenumi ĉiujn miajn devojn.
Kompatema Dio, donu al mi la gracon por fidele efektivigi ĉi tiun intencon.

Tutmonda Laŭdo, Bergen op Zoom (Nederlando) 1952

003.2

Matene (2):

Eterna mia Dio, jen mi teren kliniĝas antaŭ Vi kaj humile Vin adoras. Mi prezentas al Vi miajn pensojn, parolojn kaj farojn de tiu ĉi tago, por plenumi Vian Dian volon, por Vin servi, Vin laŭdi, Vin beni, por esti lumigita en la misteroj de Via sankta fido, por certigi mian eternan savon, por plaĉi Vian justecon, por helpi la animojn el la purgatorio, por peti veran konvertiĝon de la pekuloj.

Katolika Preĝaro, Roma 1975

003.3

Antaŭ la Manĝo:

Ĉiopova Dio, bonvole benu nin kaj ĉi tiujn bonaĵojn, kiujn ni ricevis de Via boneco, kaj helpu al ni dividi ilin kun la nehavantaj. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

NV 33

003.4

Post la Manĝo:

Ĉiopova Dio, ni dankas al Vi pro ĉiuj Viaj donacoj, kiujn ni ricevis de Via boneco. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

Dio benu P11 • V 34

003.5

Vespere:

Mi Vin adoras, mia Dio, kaj kore Vin amas. Vi kreis min, Vi konservis min ĝis tiu ĉi tago, kaj mi dankas Vin. Donu al mi gracon por koni miajn kulpojn kaj ilin abomeni. – Ĉi tie oni faru la ekzamenon de konscienco, kaj poste: – Mia Dio, mi scias, ke mi estas pekulo kaj multe ofendis Vin. Sed mi petas de Vi pardonon, kaj kore promesas al Vi malami la pekon kaj ami Vin. Pardonu, ho mia Dio, pardonu. Mi ne estas inda esti nomata via ido, ĉar miaj pekoj malĝojigis Vian bonegan koron.

Pro la meritoj de Via tre amata Filo Jesuo, kiu mortis sur la kruco por mia savo, mi sincere proponas, neniam morto-merite peki en la estonta tempo kaj fari sinceran penton.

Jesuo, Maria, Jozefo, mi donas al vi mian koron kaj animon. – Jesuo, Maria, Jozefo, prizorgu min en la morta horo. – Jesuo, Maria, Jozefo, pace elspiru animo mia en via societo.

La animoj de la mortintoj pro la kompato de Dio ripozu en paco. Amen.

Katolika Preĝaro, Roma 1975

DIVERSAJ

AL MARIA

004.1

Sub vian ŝirmon

Sub vian ŝirmon ni fuĝas, sankta Dipatrino. Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn, sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu, Virgulino glorinda kaj benata.

Ho Sinjorino nia, Pledantino nia, Perantino nia, Konsolantino nia. Kun Via Filo nin repacigu, al Via Filo nin rekomendu, al Via Filo nin redonu.

Amen.

kp. Dio benu P8 • kp. NV 45

004.2

Memoru

Memoru, ho plej pia Virgulino Maria, ke oni ne aŭdis dum jarcentoj, ke vi forlasis tiun, kiu serĉis vian protekton, alvokis vian helpon kaj petis vian subtenon. De tiu fido kuraĝigita, mi kuras al vi, ho Virgulino de virgulinoj kaj Patrino, mi venas al vi, mi ĝemanta pekulo staras antaŭ vi. Ho Patrino de la Vorto, bonvolu ne malŝati miajn vortojn, sed aŭdu ilin favore kaj elaŭdu. Amen.

Sankta Bernardo el Clairvaux • Dio benu P26 • NV 46

004.3

Pri Paco:

Ho Dipatrino, patrino de Kristo. Fidele vi persistis sub la kruco de via filo. Rapidu kun via helpo al ni, liaj gefratoj. Elaŭdu nin kaj gvidu nin sur la vojo de justeco, amo kaj paco. Amen.

el NV 38*

004.4

LA ANĜELUSO

Anstataŭ ĝi en la paska tempo: Ĉiel-Reĝino → 097.18

S: La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,
K: kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito.

Saluton, Maria …

S: Jen mi estas la servantino de la Sinjoro,
K: fariĝu al mi laŭ via parolo.

Luk 1,38

Saluton, Maria …

S: Kaj la Vorto fariĝis karno
K: kaj loĝis inter ni.

Joh 1,14

Saluton, Maria …

S: Preĝu por ni, sankta Dipatrino,
K: por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo.

S: Ni preĝu: – Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon. Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo. Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

Por la mortintoj:

Patro nia …

S: Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro.
K: Kaj la lumo senfina brilu al ili.

S: Ili ripozu en paco.
K: Amen.

kp. NV 32

004.5

LA ROZARIO

Ĝi ligas nin kun la vivo, la pasiono kaj la gloro de Jesuo. Per la ripeto estiĝas etoso de medito. Kiel Maria, oni povas movi la misterojn de la kredo en sia koro.

Oni preĝu la rozarion laŭ la loka kutimo aŭ jene:

La Enkonduko:

En la nomo de la Patro …
Mi kredas je Dio …
Gloro al la Patro …

Patro nia …
Saluton, Maria …
tri fojojn, kun jenaj aldonoj post «Jesuo»:
… kiu en ni obligu la kredon.
… kiu en ni fortigu la esperon.
… kiu en ni flamigu la amon.
Gloro al la Patro …

La Kvin Partoj:

Ĉiun parton oni preĝas jene:

Patro nia …
Saluton, Maria … dek fojojn, kun la aldono post «Jesuo»
Gloro al la Patro …

Jen la aldonoj post «Jesuo»:

La Ĝojaj Misteroj

… kiun vi, ho Virgulino, koncipis de la Sankta Spirito
… kiun vi, ho Virgulino, portis al Elizabeta
… kiun vi, ho Virgulino, naskis en Betleĥemo
… kiun vi, ho Virgulino, prezentis en la templo
… kiun vi, ho Virgulino, retrovis en la templo

La Doloraj Misteroj

… kiu por ni ŝvitis sangon
… kiu por ni estis skurĝata
… kiu por ni estis dorno-kronita
… kiu por ni portis la krucon
… kiu por ni estis krucumita

La Gloraj Misteroj

… kiu leviĝis el la mortintoj
… kiu supreniris en la ĉielon
… kiu sendis al ni la Sanktan Spiriton
… kiu vin, ho Virgulino, prenis en la ĉielon
… kiu vin, ho Virgulino, kronis en la ĉielo

004.6

Biblia Preĝo al Maria

Amen.

Ofte preĝata de la benediktanaj Lioba-fratinoj en Freiburg-Günterstal, Germanio, fonto nekonata • E: fratino Theotima OSB 1997

ALIAJ PREĜOJ

005.1

Al la Gard-Anĝelo

Anĝelo de Dio, kiu estas mia gardanto, al kiu la Dia boneco min konfidis, lumigu kaj gardu min dum la tuta vivo kaj precipe en la horo de mia morto. Amen.

Dio benu P12 • NV 31

005.2

Post Granda Sufero

Dio mia, Dio mia! Kiel multe dum la vivo mi pekis kaj tro ofte mi plendis, ke oni devas iom suferi. Nun pli serioze mi rigardas la vivon, pli ĝuste aprecas mian konduton, vidas miajn kulpojn, pentas pri ĉiuj misfaroj kaj petas Vian pardonon.

Konsciinte miajn pekojn, mi promesas ne plu plendi pro la viv-sufero, sed ofereme akceptadi, laŭ Via volo, mian krucon kaj iri humile post Kristo.

Ĉio, kio devenas de Via mano, estas bona kaj mi volas persisti en la bono, eĉ se estus al mi tre amare. Nur donu al mi Vian gracon kaj la senton, ke Vi min amas. Amen.

Józef Zielonka, 1985 en NV 52*

005.3

Ĉiutaga Preĝo

Sinjoro, mi scias, ke Vi min liberigos de mia mizero kaj kulpo. Faru, ke mi pri tio neniam forgesu; por ke mi ne dronu en malespero, por ke mi ne sufokiĝu en fiera pieco, por ke mi ne preterpaŝu indiferente la mizeron de miaj proksimuloj, por ke mi ne detruu la ĝojon de la aliaj.

Malfermu, mi petas, miajn okulojn, orelojn kaj koron, por ke mi admiru Viajn miraklojn; por ke mi laŭdu Vian perfektecon nun kaj en la eterna vivo. Amen.

NV 19*

005.4

Preĝo de Stefan Wyszyńskí

Donu, ho Kreanto, ke en ĉiu Via kreitaĵo mi ekvidu Vian saĝon, amon kaj bonon. – Donu, ho Patro, ke mi ĉiun homon tiel respektu, kiel Vi lin respektas.

Helpu, ho Dia Filo, ke mi servu al ĉiu, kiel Vi konstante servas. – Helpu, ho Kristo, ke mi sciu fordoni min pro la homoj, kiel Vi tion faris. – Helpu, ho Kristo, ke mi neniun homon persekutu per penso malfavora. – Helpu, ho Instruisto, ke mi estu pardonema, grand-anima kaj helpema.

Venu, ho Spirito Konsolanto, kaj plenigu mian koron per ĝojo, paco kaj fideleco. – Unuigu la tutan homan familion, ho Spirito de la amo, ke ĉiuj sopiru al la Dia paco. – Restu kun ni, ho Spirito de la unueco, kaj igu nin unu en paco.

Virgulino-Patrino, alpremu al Via koro ĉiujn infanojn de la tero, ke ili sentu Vian patrinan gardon kaj bonecon. Amen.

NV 18*

005.5

Preĝo de Martin Luther

Ni mizeraj pekuloj petas kaj petegas Vin, ke Vi kolektu per la Sankta Spirito ĉion disigitan, ke Vi faru kuna kaj sendifekta ĉion partigitan. Donu ankaŭ, ke ni turnu nin al Via unueco, serĉu Vian unikan, eternan veron; forigu ĉiun malakordon, por ke ni estu direktitaj unu-anime al Jesuo Kristo.

NV 2*

005.6

Kristanaj Salutoj (laŭkutime, ekzemple:)

Laŭdata estu Jesuo Kristo. – En eternon. Amen.

Estu laŭdata Jesu Kristo. – Eterne.

Dio benu. – Dio benu.

Pacon al vi! – Pacon!

kp. NV 21

005.7

Preĝo de Jean Calvin

Ho ĉiopova Dio, ĉar ni devas vidi, kiel hodiaŭ Via eklezio estas tiel streĉe kontraŭata, tial ni petas Vin:

Donu, ke ni estu movataj pripensi niajn pekojn kaj humiligi nin antaŭ Via trono.

Ne lasu nin perdi la firman esperon; kaj meze de la morto lasu nin atendi la vivon.

En tia konfido malfermu al ni la lipojn, por ke ni ne ĉesu respektoplene alvoki Vian nomon.

NV 3

005.8

Preĝo de Huldreich Zwingli

Ĉiopova, eterna kaj kompatema Dio, kies parolo estas lampo por niaj piedoj kaj lumo por niaj vojetoj, malfermu kaj lumigu niajn sentojn, por ke ni pure kaj sankte komprenu Viajn promesojn, kaj ne ŝanĝiĝu en tio, kion ni ĝuste komprenas, por ke ni ne malplaĉu en iuj ajn partoj al Via Majesto. Per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

NV 4

005.9

Preĝo de Sankta Filipo Neri
Mi volus servi al Vi, sed mi ne trovas la vojon.
Mi volus fari la bonon, sed mi ne trovas la vojon.
Mi volus trovi Vin, sed mi ne trovas la vojon.
Mi volus ami Vin, sed mi ne trovas la vojon.
Mi ankoraŭ ne konas Vin, mia Jesuo, ĉar mi ne sufiĉe serĉas Vin.
Mi serĉas Vin, sed mankas al mi la ĝusta vojo.
Venu al mi, mia Jesuo!
Mi neniam amos Vin, se Vi ne helpos al mi, mia Jesuo.
Disŝiru miajn katenojn, se Vi volas havi min, mia Jesuo.
Jesuo, estu al mi Jesuo. Amen.

NV 5*

005.10

Preĝo de Sankta Bernardo

Ho Jesuo de Nazaret, kompatu min. Ho Vi, Filo de Davido, kompatu min. Ho Vi, fonto de la gracoj, kompatu min.

Elaŭdu min, la malsanulon, kiu krias al Vi. Sinjoro, Vi vera lumo, kiu preteriras, atentu la blindulon, kiu vokas post Vi. Donu al mi Vian manon, ke mi venu al Vi kaj vidu en Via lumo la eternan lumon. Amen.

NV 6*

005.11

Preĝo de Alkuin

Jesuo, Filo de Davido, kompatu min. Prilumu miajn okulojn, por ke mi trovu la vojon al Vi. Fortigu miajn paŝojn, por ke mi ne foriru de la vojo. Malfermu mian buŝon, por ke mi parolu al Vi.

Kaj ĉar Vi volas, ke mi amu la gefratojn, lasu min servi al ili tiel, ke ili trovu sian savon kaj ke ili atingu Vian jubilon kaj Vian gloron. Amen.

NV 7*

005.12

Preĝo de John Henry Newman

Konduku min, sanktega Lumo, per Via amata ŝirmo, ho Lumo eterna! La nokto nigra, la domo tiel malproksima, do Vi min konduku. Ne petas mi vidindan foran Edenon. Sufiĉas lum-radio por la hodiaŭa paŝo, ho Dio mia!

Ne ĉiam same mi preĝis, ho eterna Lumo! Sola mi volis laŭ mia sentemo elekti la vojon, malgraŭ tio, ke mi kun tremo soifegis belecon, fidante al mia forto. Pardonu la pasintajn farojn.

Vi ĉiam daŭras, dum tra surda nokto, arbare, dezerte, mi vagis fiera. Ho gardu min, ĝis la nokto estos pasinta, ĝis tagiĝo ree malkovros la karajn figurojn, kiujn mi ekkonis, kaj kiujn mi perdis.

Amen.

NV 8

005.13

Preĝo de Dag Hammarskjöld

Sinjoro! Donu al mi ĉastan koron, por ke mi povu pririgardi Vin. Donu al mi humilan koron, por ke mi emu aŭskulti Vin. Donu al mi amantan koron, por ke mi servu al Vi. Donu al mi kredeman koron, por ke mi estu inda restadi en Vi.

NV 11*

005.14

Preĝo de Aleksandr Solĵenicin

Ho, kiel bone estas al mi vivi kun Vi, Sinjoro! Kiel facile kredi Vin, ho Dio! Kiam mia racio malfortas kaj ĉesas kompreni, kiam la plej saĝaj homoj ne rigardas la finon de la tago kaj ne scias, kion fari morgaŭe, Vi sendas al mi la helan certecon pri Via ekzisto kaj zorgas, por ke al mi pordegoj de la bono estu apertaj.

kp. NV 12

005.15

Preĝo de la Espero

Dio mia, Dio mia! Konstante mi serĉas Vin. Tutpersone mi sentas Vian forton, Vian bonecon kaj Vian amon … Tamen pri Vi mi scias tiom malmulton … Kiu Vi estas, ho Dio ĉiela? Kion Vi volas, ke mi faru? Kio estas la peko kaj la graco? Jen miaj konstantaj demandoj.

Unu estas senduba: ke Vi ekzistas. Kaj de tio sekvas, ke Vi ĉion kreis kaj, ke Vi ĉion amas.

Mi faros ĉion, ho Dio, nur: Vi permesu al mi iom kompreni Vin kaj Vian volon ekscii. Vidu, kiom da ekscitemaj ĝuoj: la malicaj kaj allogaj svarmas inter ni. Ĉu mi persistos en la kutima virto? Ĉu ĝi estas vera kaj de Vi devena? Helpu al mi iri la ĝustan vojon. Mi volas kaj strebas esti fidela al Vi kaj bona por la aliaj.

Dio mia, Dio mia! Sincere mi amas Vin! Inter ĉiuj miaj pekoj kaj misfaroj, kiujn mi igas senkonscie, memoru pri mia amo. Amen.

NV 15*

005.16

Preĝo de Stefana Siatkowska

Ni laŭdas Vin, ho Sinjoro Jesuo Kristo, kune kun la arbaro, montaro kaj lago. – Kaj ni petas Vin, Amata: Bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!

Floretoj kreskantaj herbare klinas kapetojn omaĝe kaj per la belodoro al la ĉielo sendas laŭdojn al sia Kreinto. – Kaj ni kun ili honoras Vin, ho Sinjoro, petante: Bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!

Akvoj de laguno ĉe la sunsubiro brilas per miliardoj da steloj, kaj per sia lazuro ili gloras Vin, ho Sinjoro plej alta. – Kaj ni kun la tuta maro preĝas al Vi kaj petas: Bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!

Krome, nia kamparo, verdiganta la mondon per la vintra grenaĵo, elspiras odoron de l’ ĉiutaga pano kaj tiamaniere honoras la Kreinton. – Kaj ni kun la kamparo adoras Vin, ho Dio, kaj humile petas: Bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!

Fruktejoj: pomujoj, pirujoj kaj prunujoj, priŝutitaj printempe per flor-amaso, kaj aŭtune ŝarĝitaj de la maturaj fruktoj, prezentas al Vi danke sian belecon. – Kaj ni kune kun la naturo sendas al la ĉielo vortojn plenajn de amo kaj ravo. Sed Vi, ho Eternulo, bonvolu beni nin per Via mano plej sankta!

NV 16*

005.17

Preĝo de Sankta Francisko el Assisi

Plejalta, ĉiopova, bona Sinjoro! Viaj estas la laŭdoj, gloro kaj honoro, kaj ĉiuj benoj. Nur al Vi, Plejalta, ili konvenas kaj neniu homo estas inda Vin nomi.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, kun ĉiuj Viaj kreaĵoj, precipe kun la sinjoro frato Suno, kiu portas tagon, kaj Vi lumas per ĝi; kaj ĝi estas bela kaj brilege radianta, kaj Vi, Plejalta, per la Suno parolas al ni.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino Luno kaj la steloj, kiujn Vi formis helaj sur la ĉielo, multvaloraj kaj belaj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Vento kaj pro aero: nuba, serena, kaj pro ĉiu vetero, per kiu Vi donas viv-tenon al Viaj kreaĵoj.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino Akvo, kiu estas tre utila, multvalora kaj humila, pura kaj trinkebla.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Fajro, per kiu Vi lumigas la nokton, kaj ĝi estas bela, gaja, forta kaj fortiganta.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino nia Patrino Tero, kiu viv-tenas nin kaj regas, kaj produktas diversajn fruktojn, kaj kolorajn florojn, kaj herbojn sanigajn.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, de tiuj homoj, kiuj pardonas pro Via amo, kaj suferas malsanojn kaj dolorojn; beataj tiuj, kiuj suferas trankvile, ĉar ili estos kronataj de Vi.

Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro mia fratino, la Morto de mia korpo, kiun neniu vivanta homo povas eviti. Ve al tiuj, kiuj mortos senpente, en la morto-meritaj pekoj! – Beataj tiuj, kiuj troviĝas en Viaj tre sanktaj manoj, ĉar la dua morto ne trafos ilin.

Ĉiu kreaĵo laŭdu kaj benu mian Sinjoron, kaj danku, kaj honoru Lin kun granda humileco.

NV 17*