ANTAŬPAROLO

ADORU, la titolo de nia libro, havas rilaton al Adoru Kantante, la ĝis nun plej internacia kaj lingve plej matura himnaro esperanta, eldonita de KELI. ADORU estas nov-eldono de Adoru Kantante kun ties suplemento Tero kaj Ĉielo Kantu. Tamen, Adoru Kantante konservas sian valoron, ĉefe pro la plurvoĉeco de siaj kantoj, dum ADORU principe prezentas nur unuvoĉajn melodiojn.

La plej multnombre eldonita preĝ- kaj kant-libro en katolikaj rondoj, precipe en Pollando, estas Ni vivu laŭeble plej bele.

Surbaze de tiuj kaj aliaj verkoj IKUE kaj KELI nun prezentas ĉi tiun ekumenan preĝ- kaj kant-libron ADORU. Verkis ĝin Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI en la jaroj 1996 ĝis 2001.

ADORU estas ekumena. Laŭ ni ekumeno ampleksas riĉaĵojn el ĉiuj kristanaj konfesioj. Ni prezentas ne nur tiajn kantojn kaj preĝojn, kiujn ĉiuj kristanoj jam akceptis. Do ĉiu uzanto povas trovi ion, kion li konas kaj ŝatas. Kaj kiam li vidas multon el aliaj tradicioj, li ne nur estu tolerema, sed li eĉ ĝoju pri novaj horizontoj.

ADORU ne estas nura skrib-tabla produkto, sed frukto de multaj ekumenaj spertoj. Ĝi elproviĝis jam en kvar prov-kajeroj: en 1996 por la Taizé-renkontiĝo de Stuttgart, Germanio; en 1997 por la Dua Eŭropa Ekumena Kunveno en Graz, Aŭstrio; sam-jare por la jubilea 50a IKUE-Kongreso en Roma/Rimini, kaj en 2000 por celebri la Sanktan Jaron kadre de la 52a IKUE-kongreso en Rimini, Italio.

En la Ekumena Komisiono ni divers-maniere kunlaboris: Ni nomu unue la antaŭlaboron de pastoro Adolf Burkhardt en Adoru Kantante. Li kaj poluris multajn tradukojn kaj mem multe kontribuis per tradukoj kaj per originalaj kant-poemoj. Pastro Albrecht Kronenberger ne nur majstris en kantoj kaj poemoj, sed sur lia komputilo kunfluis la tuta materialo. Dum lia laboro estiĝis elektronika kant-kolekto HARP’, t. e. ĉiuj kolektitaj Himnoj, Antifonoj, Rondkantoj kaj Psalmoj, ankaŭ se ili ne eniris nian libron ADORU, do verŝajne la plej granda kolekto de religiaj Esperanto-kantoj. Pastro Bernhard Eichkorn precipe faris la administrajn laborojn kaj kunordigis ĉion. Pastro Józef Zielonka disponigis la materialon de sia libro. Ernst Leuze, eklezia muzik-direktoro, prilaboris kaj kompletigis la gitarajn harmoniojn. Krome kunlaboris fratino Theotima Rotthaus OSB, patro Hatto von Hatzfeld SDB, patro Willibald Kuhnigk OSB kaj stud-direktoro Helmut Rössler. Ni dankas ĉiujn, kiuj en kiu ajn formo kontribuis.

Ni dankas ankaŭ tiujn, kiuj donacis monon. Tiel ni povis eldoni la libron, kaj ni povis aĉeti multajn rajtojn publikigi tiujn kantojn, kiuj estas propraĵoj de aŭtoroj aŭ rajtigitoj. Ni klopodis ricevi ĉiujn permesojn pri la tekstoj kaj melodioj. Ne ĉiam ni sukcesis. Ni danke akceptas indikojn por ripari eventualan mankon.

Kelkaj eldonejoj kaj aŭtoroj permesis al ni, senkoste transpreni la kantojn. Kun granda ĝojo ni menciis tion je la fino de la fonto-indiko per la vortoj «kun afabla permeso».

La Ekumena Komisiono

de IKUE kaj KELI


ENKONDUKO

Ni klopodis fari libron vere internacian kaj vere ekumenan. Verŝajne venontaj generacioj faros tion pli bone. Tamen, laŭ nia scio, neniam antaŭe aperis libro, kiu ne nur entenas la juvelojn el multaj lingvoj kaj kulturoj, sed prezentas liturgiojn (t. e. pli-malpli oficialajn Diservojn) el diversaj kristanaj konfesioj – ne kiel stud-materialon, sed por uzado en viglaj komunumoj. ADORU jam en si mem estas ekumena evento.

Jen kelkaj rimarkoj por vi, kiu volas uzi la libron:

Unuan superrigardon donas la enhav-tabelo. Helpos al vi ankaŭ la kapo-linioj, supre sur ĉiu paĝo: la maldekstraj montras la ĝeneralan titolon, la dekstraj la pli detalan. La alfabeta indekso, sur la lastaj paĝoj de la libro, prezentas la komencajn vortojn de ĉiuj kantoj, rondkantoj kaj antifonoj, kaj de kelkaj aliaj eroj. Esperanto kaj la originaj lingvoj troviĝas laŭ la sama alfabeto. Ni indikas ĉiam la numeron, ne la paĝon. Ni intence en la kapo-linio presis la paĝo-ciferojn ekstreme malgrandaj, por ke la daŭra demando «ĉu paĝo aŭ numero?» fine ĉesu. – Bonvolu atenti ankaŭ la specialajn indeksojn.

La kantojn ni ordigis laŭ rubrikoj. La enordigo estas relative arbitra. Ĉiuj bibliaj kantoj povus stari same bone en la temaj rubrikoj fido, pilgrimo k.t.p.; preskaŭ ĉiu kanto pri la sankta Triunuo en la rubriko adoro – laŭdo – danko.

Ene de la unuopaj rubrikoj la ordo plejparte rezultis el la disponebla spaco. Ni klopodis atingi, ke ĉiu kanto sin prezentu klare kaj facile legebla, kaj ke vi ne devu retro-foliumi dum la kantado. Aliflanke ni ne volis malŝpari spacon.

Preskaŭ ĉiu muzikaĵo portas dekstre supre malgrandan kontrol-numeron konsistantan el unu majuskla litero kaj unu ĝis tri ciferoj (ekzemple K455). Ĝi estis necesa dum la prepara laboro kaj povas resti utila por plibonigi eventualajn erarojn. Alian signifon por vi ĝi ne havas.

Maldekstre sub la kleo, preskaŭ ĉiu antifono portas ciferon kaj malgrandan literon. Ili indikas taŭgan (ne devigan!) psalmo-tonalon kun ĝia recitad-tono. La modelojn vi trovas sub numero 708.

Por la psalmodio ni elektis ĉefe la latinajn modelojn (latinaj ciferoj: I ĝis X), sed vi trovas ankaŭ melodiojn el aliaj tradicioj, ekzemple el la strasburga Louange à Dieu, el la franca Psaumes pour les dimanches et les fêtes, el la ĉeĥa Kancionál kaj el la pola Śpiewnik Koscielny. Tiuj ne-latinaj modeloj portas la siglojn P1 ĝis P18.

Ni volis malfermi la trezoron de la psalmoj kiel eble plej vaste. Pro tio ni skribis preskaŭ ĉiam la tutan psalmon kun antifono kaj kun la streketoj por la psalmodio, eĉ se en la koncerna Diservo oni ne kantas ĝin, sed nur parolas, aŭ ĉantas nur kelkajn versojn. Laŭ angla tradicio multaj kantoj havas melodi-nomojn, per kiuj oni povas facile interkompreniĝi, se oni elektas laŭ propra kutimo alian melodion ol la presitan, aŭ kiam oni vidas tekstojn sen notoj; ĉar por ŝpari spacon ni evitis ripeti la melodiojn. Helpe de la melodi-nomoj, kiuj estas indikitaj enkrampe super la teksto-bloko, vi certe trovos taŭgan melodion. Aŭ vi simple sekvu la sagon →. Ĝi montras la numeron en ADORU.

Multaj kantoj havas akord-literojn. Ili ne nur ebligas gitaran akompanadon, ili povas esti utilaj ankaŭ por aliaj muzikiloj. Ni elektis la internacian skrib-manieron. Pro tio vi eble devas ali-kutimiĝi: La franca do-re-mi ... estas ĉe ni C-D-E ..., la germana H estas B, el la germana B fariĝis Bb. Jen la signifo de la aldonitaj signoj:

m Minora akordo; ekzemple: Cm = c-eb-g,
sed povas okazi, ke minoraj akordoj estas simple indikitaj per minuskloj

7 Oni aldonu la malgrandan septimon;
ekzemple: C7 = c-e-g-bb; Cm7 = c7 = c-eb-g-bb

Maj7 Oni aldonu la grandan septimon;
ekzemple: CMaj7 = c-e-g-b

6 Oni aldonu la sekston; ekzemple: C6 = C-e-g-a

4 = sus Oni ludu la kvarton anstataŭ la tercio;
ekzemple: C4 = Csus = c-f-g

sus4 Oni ludu la kvarton anstataŭ la tercio kiel supre; super la sekva noto kutime aperas:

– 3 aŭ simple la cifero 3; per tio la akordo estas reduktata al la baza akordo;
ekzemple: Csus4 – 3 = c-f-g kaj poste c-e-g

(omit..) Oni ne ludu la indikitan tonon;
ekzemple: C(omit3) = c-g

(add..) Oni aldonu la indikitan tonon;
ekzemple: C(add2)= c-d-e-g

dim Oni plimalaltigu la kvinton je duona tono;
ekzemple: Cdim = c-eb-gb

+ Oni plialtigu la kvinton je duona tono;
ekzemple: C+ = c-e-g#

/.. La litero post la oblikva streko indikas basan tonon ne identan kun la baza tono de la akordo; ekzemple: C/G = G-(c)-e-g [Gravas ĉefe por klavaraj kaj basaj instrumentoj.]

bas Oni ludu nur la bazan tonon de la akordo; ekzemple: Cbas = c

N.C. [angle: No Chord] Sen akompano.

Kelkaj rimarkoj pri la ortografio en ADORU:

Majuskle komenciĝas: «Dio», ankaŭ en kunmetaĵoj, se temas pri Dio mem, ne pri iuj dioj; pronomoj, kiuj rilatas Lin; land-nomoj, se temas pri la lando mem, sed ne ĝiaj derivaĵoj (Koreio, sed: korea); preskaŭ ĉiu vorto en titoloj; sed ne la unua litero de ĉiu poem-linio.

Bibliaj nomoj povas aperi en tri formoj, ekzemple: Jesuo, Jesu’, Jesu, depende de la akcento (Jesúo, Jesú, Jésu).

Ĉefe pro la kantado ni dividis la vortojn kutime ne laŭ radikoj, sed laŭ parol-unuoj. Kunmetitajn vortojn en kurantaj tekstoj ni ofte dividis per streketo por pli rapida ekkon-ebleco.

Ni deziras al vi, ke vi, private kaj en komunumoj, hejme kaj dum renkontiĝoj, kun ĝojo esploru kaj uzu vian novan ADORU – al via feliĉigo kaj al la gloro de Dio.

Kloster Kirchberg, la 25an de februaro 2001

Adolf Burkhardt
Bernhard Eichkorn
Albrecht Kronenberger

Peto:

Certe vi trovos erarojn, verŝajne vi havos instigojn, eble vi povos liveri novajn preĝojn aŭ kantojn. Bonvolu sendi ĉion, ankaŭ post jaroj, al la aktuala adreso, kiu de tempo al tempo estos publikigita kaj en Espero Katolika de IKUE kaj en Dia Regno de KELI.

Bonvolu viziti ankaŭ la hejm-paĝon en la reto:
www.ikue.org

Ni jam antaŭe dankas al vi.